Urmijo
Urmijo | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 736 224 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 17 242 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 37° 33′ N, 45° 4′ O (mapo)37.54861111111145.0675Koordinatoj: 37° 33′ N, 45° 4′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 332 m [+] | ||
Areo | 42,7 km² (4 270 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Urmijo (perse ارومیه, armene Ուրմիա, azere اورمو / اورمیه – Urumijə / Urmu, kurde ورمێ – Urmije; sirie ܐܘܪܡܝܐ), dum plejparto de la Pahlavia Dinastio [1925–1979] nomata perse رضائیه, latinliterigite Rezaijeh), estas urbego en la nordokcidento de Irano. Ĝi estas la administra centro de la irana provinco Okcidenta Azerbajĝano.
Urmia havas pli-malpli 600 000 loĝantojn kaj laŭ nombro de loĝantoj estas la deka plej granda irana urbo. Historie, ĝi estis urbo laŭlonge de la Silka Vojo.
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
- Supermara alteco: 1 322 m
- Loĝantaro: 871 204 en 2006
- Horzono: UTC + 3:30 (somere UTC + 4:30)
- Telefonkodo: 441, 443
Geografio[redakti | redakti fonton]
Urmijo sitas sur fekunda altebenaĵo borde de la rivero Ŝahar Ĉaj kaj ĉe la okcidenta bordo de la samnoma lago Urmia. Turkio troviĝas proksime.
Historio[redakti | redakti fonton]
Onidire Urmijo estas lulilo de la civilizacio. Unue oni menciis ĝin, kiel Gilzan. Ĝi estis religia kaj scienca centro. En la 10-a jarcento la urbo estis ĉirkaŭita per muro. En 1184 turkecaj triboj okupis la urbon. Baldaŭe turkoj kaj persoj ofte bataladis tie, sed ankaŭ Rusio okupis ĝin. Fine de la 2-a mondmilito Urmijo iĝis parto de Sovetunio aŭ subŝtato Azerio. En 1946 Irano reokupis ĝin. Dum longa historio de la urbo vivis tie diversaj etnoj, kiuj apartenis al diversaj religioj.
Ekonomio[redakti | redakti fonton]
La najbareco de Urmijo estas grava agrikultura loko. Oni kultivas vinberojn, pomojn kaj tabakojn.
Klimato[redakti | redakti fonton]
En Urmijo jare pluvas po 341 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter julio-septembro apenaŭ pluvas. Inter decembro-marto la temperaturo ofte falas sub frostopunkto. Inter junio-septembro la temperaturo varias inter 20-30°C.
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- arkeologia kaj historia muzeoj
- diversaj bibliotekoj
- moskeo
- preĝejo Sankta Stefano