Saltu al enhavo

Ursbera arktostafilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ursbera arktostafilo

regno Plantae
divizio Angiospermoj
klaso Verdukotiledonoj
ordo Asteredoj
ordo Erikaloj
familio Erikacoj
genro Arktostafiloj
specio A.-uva-ursi
Arctostaphylos uva-ursi - floroj
Ursbera arktostafilo subsp. uva-ursi - fruktoj

Ursbera arktostafilo aŭ simple ordinara arktostafilo (Arctostaphylos uva-ursi) estas plantospecio de la genro Arctostaphylos (Arktostafiloj). Ĝiaj komunaj nomoj en diversaj lingvoj signifas ofte Uva de l' ursoursuvo, kaj ĝi estas unu el pluraj rilataj specioj referitaj kiel ursbero.[1]

Distribuo

[redakti | redakti fonton]

La distribuado de Arctostaphylos uva-ursi estas ĉirkaŭpolusa, ĝeneraligita en nordaj latitudoj, limigitaj al altaj montregionoj pli sude:

En kelkaj lokoj la planto estas endanĝerigita aŭ estis malaperinta de sia indiĝena vivejo. En aliaj lokoj ĝi abundas.

Priskribo

[redakti | redakti fonton]

Arctostaphylos uva-ursi estas malgranda rampanta ligneca grundkovra arbedo 5–30 cm alta. La folioj estas ĉiamverdaj, restantaj verdaj dum 1-3 jaroj antaŭ falo. La frukto estas ruĝa bero.

La folioj estas brilaj, malgrandaj, kaj sentiĝas dikaj kaj rigidaj. Ili estas alterne aranĝitaj sur la tigoj. La malsupraj flankoj de la folioj estas pli hele verdaj ol sur la pintoj. Novaj tigoj povas esti ruĝaj se la planto estas en plena suno, sed estas verdaj en pli ombraj lokoj. Pli malnovaj tigoj estas brunaj. En printempo, ili havas blankajn aŭ rozkolorajn florojn.

Subspecioj

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas almenaŭ kvin raportitaj subspecioj:

  • Arctostaphylos uva-ursi subsp. uva-ursi. Ordinara arktostafilo; ĉirkaŭpolusa arkta kaj ĉearkta, kaj en montoj pli sude.
  • Arctostaphylos uva-ursi subsp. adenotricha. Centra alta Sierra Nevada.
  • Arctostaphylos uva-ursi subsp. coactilis. Norda marborda Kalifornio, centra marbordo Kalifornio, San-Franciska Golfareo.
  • Arctostaphylos uva-ursi subsp. cratericola (J. D. Smith) P. V. Wells. Gvatemala Ursbero, endemia al Gvatemalo en tre altaj altitudoj (3000–4000 m).
  • Arctostaphylos uva-ursi subsp. longifoliosa. Diversaj raportoj el Kanado, Usono[2] . Povas esti sama kiel adenotrichacoactilis.

Fontoj ne konsentas pri la listo de subspecioj, tiel kelkaj el tiuj povas esti identaj, aŭ povas esti apartaj specioj prefere ol subspecioj. Por listo de raportitaj nordamerikaj subspecioj kaj variaĵoj vidu USDA Plants Profile en Eksteraj Ligoj malsupre.

Medikamenta

[redakti | redakti fonton]

Arktostafilo estis historie uzita por medikamentaj celoj. Ĝi enhavas la glikozidon arbutino, kiu havas antimikrobajn ecojn kaj funkcias kiel milda diurezilo. Ĝi estis uzita por urinduktaj simptomoj, inkluzive de cistito kaj urolitiazo. Infuzaĵo povas esti produktita per trempado de la folioj en etanolo kaj posta diluado kun akvo.[3]

Arktostafilo estas la ĉefkomponento en multaj tradiciaj nordamerikaj indianaj fumaj miksaĵoj,[4] konataj kolektive kiel " Kinnikinnick " (Algonkena por miksaĵo). Arktostafilo estas uzita precipe inter okcidentaj Indianaj Nacioj, ofte kune kun aliaj herboj kaj foje tabako. Kelkaj historiaj raportoj indikas "narkotan" aŭ stimulan efikon.[5] Ĉar Arktostafilo preskaŭ ĉiam estas fumita kun aliaj herboj inkluzive de tabako, ne estas klare kiuj psikotropaj efikoj povas ŝuldiĝi al uva-ursi sole. Por plena diskuto de indianaj fumaj miksaĵoj vidu Kinnikinnick.

Kultivado

[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj kulturvarioj kiuj estas disvastigitaj por uzo kiel ornamaj plantoj. Ĝi estas alloga ĉiamverda planto en ĝardenoj, kaj ĝi ankaŭ estas utila por kontrolado de erozio.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Casebeer, M. (2004).Discover California Shrubs. Sonora, California: Hooker Press. ISBN 0-9665463-1-8
  2. Elven, Reidar (editor-in-chief):Pan-arctic Flora
  3. Grieve, M.:Botanical.com - A Modern Herbal
  4. Moerman, Daniel E.: "Arctostaphylos uva-ursi" inNative American ethnobotany, pages 87-88. ISBN 0-88192-453-9.
  5. ''Psychotropia: The Psychoactive Database''. Psychotropia.co (2011-02-08). Arkivita el la originalo je 2013-12-25. Alirita 2012-10-16 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]