Ursins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ursins
Blazono de Ursins
Blazono de Ursins
Blazono de Ursins
Preĝejo de Ursins
Preĝejo de Ursins
Preĝejo de Ursins
komunumo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Vaŭda Nordĵuraso
Koordinatoj  46° 44′ 5″ N 6° 40′ 6″ O / 46.73472 °N, 6.66833 °O / 46.73472; 6.66833 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 5″ N 6° 40′ 6″ O / 46.73472 °N, 6.66833 °O / 46.73472; 6.66833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 205
Areo 3,35 km²
Alteco 645 m super marnivelo
Poŝtkodo 1412
Komunumkodo 5932
Mapo de Ursins
Mapo de Ursins
Situa mapo de Ursins
vdr

Ursins estas komunumo en la distrikto Vaŭda Nordĵuraso en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 205 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ursins situas sur la molasaj montetoj de la Vaŭda Mezlando 5 kilometrojn sude de la sudokcidenta fino de la Lago de Neŭŝatelo kaj 6 kilometrojn sudsudoriente de la distriktĉefurbo Yverdon-les-Bains. La komunumo konsistas el la vilaĝo Ursins kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,35 km², de kiuj 19,4% estas kovritaj de arbaro, 76,2% servas por agrikulturo kaj 3,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ursins limas en nordo al Pomy, en nordoriento al Cronay, en sudoriento al Orzens, en sudokcidento al Essertines-sur-Yverdon, kaj en nordokcidento al Valeyres-sous-Ursins.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ursins situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konekta vojo de Orzens al Yverdon-les-Bains kaj alia vojo de Pomy al Essertines-sur-Yverdon. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 5 kilometrojn nordnordokcidente de la komunumo apud Yverdon-les-Bains. Pere de la poŝtaŭtolinio de Yverdon-les-Bains al Bercher la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ursins datiĝas el la jaro 1008 kiel Ursingio. En Ursins estis post aerbilda esplorado trovitaj restaĵoj de temploj el la romia kaj gaŭla epokoj, kio indikas ke la loko estis en la tempo 50 antaŭ Kristo ĝis 250 post Kristo grava kultura kaj religia centro. Dum mezepoko ekzistis mencio pri kavlira familio en Ursins. La patrona rajto pri la preĝejo Sankta Marteno en Ursins estis koncedita de la episkopo Amadeo al la Laŭzana Katedrala Kapitolo. En la jaro 1415 en Ursins estis menciita vilaĝo komunumo. Ursins apartenis al la Senjorujo Belmon kaj ek de 1536 sub la berna regado al la Subvoktejo Belmont de la Kamparvoktejo Yverdon. Post la Helveta Revolucio ĝi estis atribuita al la Distrikto Yverdon, kiu kun efiko de la 1-a de januaro 2008 surbaze de la administra reformo de 2006 estis integrita al la nova Distrikto Vaŭda Nordĵuraso.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]