Urso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Urso
Troveblo de fosilioj: = frua Mioceno - Lastatempe
Kodiaka bruna urso
Kodiaka bruna urso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Ursedoj Ursidae
G. Fischer de Waldheim, 1817
Genroj kaj subgenroj

Ailuropoda
Helarctos
Melursus
Ursus
Tremarctos
Arctodus † kaj kelkaj pliaj formortintaj genroj

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Urso estas komuna nomo de mamuloj el familio Ursedoj. Plimulto el ili estas grandaj, plandmarŝaj kaj preskaŭ senvostaj, ĉionvoraj kaj ofte danĝeraj rabobestoj. Unu el plej konataj kaj popularaj genroj en la familio estas Ursus (bruna urso). Ĝi estas inteligenta kaj dresebla besto, kiu tradicie rolis en cirkoj kiel favoratoj de la infana publiko. Ursojn eblas trejni danci, rajdi biciklon, paŝi sur la antaŭaj piedoj ktp.

Remburitaj pluŝaj ursoformaj pupoj estas populara ludilo.

Priskribo

Malsimile al aliaj kvarpieduloj, ursoj sidas simile al homoj
Plandaj piedoj estas unu el karakteraj ecoj, kiuj distingas ursojn de aliaj karnomanĝuloj

El ĉiuj grandaj karnomanĝulaj familioj, ursoj havas plej konstantan aspekton. Ili estas grandaj, fortikaj bestoj kun relative mallongaj kruroj. Ili havas iun seksan duformismon je grando, kun inoj pli malgrandaj kaj malpezaj ol iĉoj. Ĝenerale la duformismo estas pli granda kun pli grandaj specioj, kaj estas pli varia en specioj, en kiuj averaĝa grando ankaŭ varias de populacio al populacio. Ursoj estas la plej grandaj kaj pezaj karnomanĝuloj, kaj iuj brunaj aŭ polusaj ursoj atingas pezon de pli ol 750 kg. Polusa urso havas plej grandan averaĝan pezon inter ĉiuj ursaj specioj, kvankam iuj apartaj individuoj de bruna urso povas esti eĉ pli grandaj. La plej malgranda ursa specio estas sunurso, kies iĉoj pezas averaĝe ĉ. 65 kg kaj inoj ĉ. 45 kg.[1]

Malsimile al aliaj karnovoruloj, ursoj estas plandomarŝaj, t.e. iliaj malantaŭaj piedoj tenas plejparton de pezo kiam ili marŝas. Ilia marŝmaniero aspektas iom malgracia, sed ili fakte kapablas de realtive rapida kurado, ekzemple, bruna urso atingadas rapidon ĝis 48 km/h (kvankam felisedojkanisedoj estas ĝenerale pli rapidaj). Ili povas stari aŭ eĉ marŝi sur iliaj malantaŭaj piedoj kun rimarkinde bona balanco kaj uzas tiun eblon por preni ion de supre aŭ dum ĉasado, batante predon de supre. Ili havas grandajn, neretrakteblajn ungegojn, kiujn ili uzas por fosado, grimpado aŭ dum ĉaso. Iliaj oreloj estas malgrandaj kaj rondecaj.

Ursoj havas bonegan flarpovon, fakte, plej bonan el ĉiuj karnomanĝuloj kaj eble kompareblaj kun tiu de orikteropoj. Ursoj vaste uzas diversajn odorajn markilojn por komunikiĝo kun samspecianoj (ekzemple, por forpelo de malamikoj aŭ por trovo de seksuma partnero). Krome, flaro estas la plej grava senso por trovo de plimulto el ursa dieto.[1]

Dentiĝo

Malsimile al aliaj karnomanĝuloj, ursoj havas realative nespecialan dentan sistemon kaj iliaj rabobestaj dentoj ne estas tre disvolvitaj. Iliaj kaninoj estas grandaj kaj akraj, sed la molaroj estas plataj kaj adaptitaj por kraŝado de herba manĝaĵo. Formo kaj kvanto de dentoj varias eĉ kadre de iu aparta specio. Oni supozas, ke tio signifas ke ursoj estas nun evoluantaj el karnovora al plejparte herbovora dieto. Polusaj ursoj havas ree disvolvitajn rabobestajn dentojn, ĉar ili ree transvenis al preskaŭ plene rabobesta dieto.[2] La denta formulo de ĉiuj vivantaj ursoj estas .

Ekologio kaj arealo

Ursoj plejparte troveblas en norda hemisfero, kun la sola especto la okulvitra urso, kiu loĝas en Sudameriko. La atlasa urso, formortinta subspecio de bruna urso, estis la sola nativa urso en Afriko. Ĝia arealo estis tra tuta Norda Afriko de Moroko al Libio, sed ĝi formortis ĉ. la 1870-aj jaroj. Alia subspecio de bruna urso, la amerika griza urso estas nativa en Norda Ameriko. Aliaj amerika specio estas la amerika nigra urso. La polusa urso troveblas tra tuta bordo de Arkta Oceano. Ĉiuj aliaj ursaj specioj nur troveblas en Eŭroazio.[1]

Krom la polusa urso, ursoj plejparte vivas en diversspecaj arbaroj. Iuj specioj, aparte la bruna urso, povas loĝi aŭ sezone viziti aliaj areoj, kiel montaj arbustejojtundroj.

Konduto

Malgraŭ kutima onikredo, ursoj plej ofte estas taguloj kaj plejparte aktivas dum tago. La kredo ke ili estas noktulaj plej verŝajne devenas de konduto de ursoj, kiuj vivas proksime al la homoj. Tiuj ursoj ofte invadas homaj rubujoj aŭ kampoj nokte por eviti kontakton kun homoj. La plej noktumema specio de urso estas longlipa urso de Azio, sed eĉ ĉe ĝi ekzistas sufiĉe granda vario de diurnaj ritmoj inter individuoj, ekzemple, inoj kaj idoj emas esti pli tagumemaj por eviti konkuron kun iĉoj kaj noktulajn rabobestojn.[1] Ursoj estas solemaj, eble malplej socialaj el ĉiuj karnomanĝuloj. Rilatoj inter partneroj dum pariĝo estas rapidaj kaj mallongaj, kaj la plejmulto de okazoj kie ursoj spekteblas grupe estas aŭ inoj kun malgrandaj idoj, aŭ apartaj grandaj fontoj de nutro, kiel, ekzemple, reproduktiĝaj migradoj de salmo.[1]

Dieto kaj interspeciaj rilatoj

Azia nigra urso manĝas berojn
Brunaj ursoj uzas antaŭvideblajn migradojn de salmo por akumuli grason por hiberniĝo

Malgraŭ sia rabobesta reputacio, dieto de plimulto de ursaj specioj enhavas pli da plantoj ol animaloj, kaj ĝenerale ursoj estas tute oportunistaj ĉionvoroj. Kelkaj ursoj surgrimpas arbojn por atingi manĝeblajn partojn de plantoj, kiel nuksojglanoj. Pli malgrandaj specioj, kiuj pli kapablas grimpi, enhavas pli grandan kvanton de tiuj en sia dieto.[3] Por tiuj specioj tiaj plantaĵoj estas tre grava parto de dieto, kaj ilia malhavo povas igi ursojn migri tra longaj distancoj serĉante por alternativoj.[4] La sola escepto estas la polusa urso, kies dieto konsistas plejparte el fiŝoj kaj maraj mamuloj kaj ne enhavas iun ajn plantaĵojn (plantoj ĝenerale malfacile troveblas en ĉepolusa Arktiko). La granda pando, kontraŭe, tute forlasis rabobestajn trajtojn kaj adoptis pure plantan dieton, kiu konsistas plejparte el bambuaj ĝermoj. Izotopa analizo sugestas, ke formortinta giganta platvizaĝa urso (Arctodus simus) ankaŭ estis ekskluziva karnovorulo, plej probable kadavromanĝanto.[5] La longlipa urso ne estas tute speciala, sed ĝi perdis du antaŭajn dentojn kaj disvolvis longan langon, preskaŭ kiel ĉe formikomanĝulo, kiel adaptiĝon por insektovoro. En certaj sezonoj, formikoj, termitoj kaj aliaj fosantaj insektoj formas na ĉ. 90% de ĝia dieto.[6] Ĉiuj ursoj furaĝas je ĉiuj atingeblaj fontoj de nutraĵo kaj naturo de iliaj dietoj varias de sezono al sezono. Ekzemple, eksploro de Aziaj ursoj en Tajvano trovis, ke ili manĝos grandajn nombrojn de glanoj kiam tiuj estas plej multnombraj, kaj transiras al ĉaso de hufuloj alisezone.[7]

Kiam ursoj ĉasas mamulojn, ili ĝenerale preferas ataki pli malgrandajn speciojn aŭ idojn de la pli grandaj. Kvankam ambaŭ scpecioj ne nigra urso kaj la bruna urso kapablas ĉesi pli grandan predon kiel hufuloj,[7][8] ili plej ofte trovas plej oldajn, malfortajn aŭ malsanajn animalojn por ĉaso. Ofte ursoj manĝas kadavrojn de grandaj animaloj, senrigarde ĉu la kadavro estas predo de iu alia rabobesto. En plimulto de siaj ekologiaj niŝoj, ursoj estas la superrabobestoj kaj kapablas mortigi aŭ forpeli iun alian rabobeston de la karkaso. Krome, ursinoj plej ofte kapablas protekti idojn de preskaŭ ĉiuj danĝeroj. La sola animalo kiu regule ĉasas ursojn estas tigro. Ĝia predo ofte inkluzivas longlipajn ursojn, aziajn nigrajn ursojn, grandajn pandojn, sunursojn kaj idojn de bruna urso.

Pariĝo

La aĝo de seksa fekundeco de ursoj estas tre varia kaj inter kaj ene de specio. Rapido de maturiĝo je nemalgranda parto dependas de sano kaj kondiĉoj de korpo, kiuj, siavice, dependas de klimato kaj kvanto de nutro atingebla por kreskanta individuo. Inoj de pli malgrandaj specioj ofte havas idojn je aĝo de 2 jaroj, dum por pli grandaj specioj oni ofte bezonas kvar ĝis naŭ jarojn por maturiĝi. Je iĉoj la unua pariĝo povas okazi eĉ pli malfrue pro konkuro kun pli oldaj, grandaj kaj fortaj iĉoj.[1]

Pariĝo de amerikaj nigraj ursoj.

La periodo de pariĝo ĉe ursoj estas tre mallonga. Ursoj de nordaj klimatoj reproduktiĝas nur en aparta sezono, plej kutime tuj post hiberniĝo, sed pli tropikaj populacioj reproduktiĝas tutjare. Idoj naskiĝas sendentaj, senharaj kaj blindaj. Ĉe bruna urso naskiĝas 1 ĝis 3 idoj, kiuj restas ĉe sia patrino dum du plenaj sezonoj. Ili trinkas lakton de sia patrino dum tuta tiu tempo, kvankam eventuale la nutro iĝas pli rara kaj idoj komencas ĉasi kun sia patrino. Ili loĝas apude de la patrino por tri pliaj jaroj, ĝis ŝi eniras novan oestron kaj forpelas la idojn. Iĉoj, aparte de polusaj kaj brunaj ursoj, mortigos kaj foje formanĝas idojn de aliaj patroj por rapidigi oestron de la ino. Malgraŭ ĝenerale malplia grando kaj forto, inoj plej ofte sukcesas forpeli tiujn kanibalemajn iĉojn kaj protekti siajn idojn.

Vintra hiberniĝo

Ino de polusa urso kun ido

Multaj ursoj en malvarmaj areoj eniras hiberniĝon vintre. Tio ĉi estas, tamen, ne vera hiberniĝo en la senco en kiu la vorto uziĝas science. Veraj hibernuloj reduktas sian korpan temperaturon ĝis preskaŭ la temperaturo de la medio dum hiberniĝo. Ili, tamen, eliras kaj reeniras la hiberniĝon kelkajn fojojn dum vintro por urinifeki aŭ manĝi ion el antaŭŝparitaj nutraĵoj. Ĉe ursoj, male, la temperaturo preskaŭ ne malkreskas kaj la ritmo de koro restas preskaŭ sama. La ursoj plej ofte ne eliras la hiberniĝon ĝis printempo, kaj do ne manĝas, ne urinas kaj ne fekas dum la tuta periodo. "Vekigita" dum vintro, urso ne povas reeniri hiberniĝon kaj kutime mortas pro malvarmo kaj malsato. Onikrede la pli alta korpa temperaturo kaj pli facila vekiĝo estas reprodukta adaptiĝo, ĉar ursinoj kutime naskas idojn tuj post aŭ eĉ dum vintra hiberniĝo.

Rilato kun homoj

Ursa danĝero

Polusa urso en Wapusk Nacia Parko, Kanado

Iuj ursaj specioj, aparte polusa urso, amerika nigra urso, longlipa urso kaj bruna urso povas esti konsiderinda danĝero por homoj, aparte en areoj, kie ili alkutimiĝis al homoj. Ursoj estas sufiĉe grandaj kaj fizike fortaj por kaŭzi severajn traŭmojn aŭ morton kiam ili atakas homojn. Tamen ili estas timemaj, facile forpeleblas kaj ĝenerale emas eviti homojn. Ursoj atakoj estas relatives maloftaj, sed ili kutime ricevas vastan pripublikigon.[9] Vere, danĝero de ursoj estas iom pligrandigita en homa kulturo. Tamen, ekzistas situacioj, kiam ursoj estas agresemaj kaj povas ataki neatentemajn homojn: ekzemple, kiam ino protektas idojn aŭ kiam malsata urso protektas freŝan kadavron. Por homoj estas rekomendite esti atentemaj kun ursoj kaj ne alproksimiĝi al ili, ĉar ilian konduton malfacilas antaŭdiri eĉ por plej spertaj fakuloj.[10]

Ursoj ankaŭ povas kaŭzi konfliktojn kun homoj kiam ili ŝtelas grenonlegomojn de kampoj aŭ atakas bruton.[11][12] Tiuj ĉi problemoj povas okazi pro nur unu aŭ kelkaj ursoj el la populacio, sed ofte pro ili farmistoj kaj ranĉistoj ekhavas malamon kontraŭ ursoj kaj klopodas mortigi aŭ forigi ĉiujn ursojn el la areo.[12]

Kunekzisto kun ursoj

"Areo estas fermita pro ursa danĝero" - signŝildeto el Denali Nacia Parko en Alasko

En multaj areoj de la mondo la ŝtatoj kreas leĝarojn kiuj protektu ursojn de ĉasistoj kaj detruo de habitato. Ĝenerale homoj havas pozitivan imagon pri ursoj kaj emas identifikiĝi kun ili pro ilia ĉionvoremo kaj ebleco stari sur malantaŭaj piedoj.[13] Do, en multaj socioj ekzistas vasta subteno por protekto de ursoj.[14] En pli vilaĝaj kaj malriĉaj regionoj, tamen, ankaŭ ekzistas malamikemo kontraŭ ursoj pro ilia (vera aŭ ŝajna) danĝero kaj ekonomiaj malgajnoj kiujn ili kaŭzas por kamparanoj.[12] En areoj, kie homoj kaj ursoj kunloĝas apude, estas malpermesite manĝigi ursojn aŭ eĉ ebligi ilin atingi rubujojn kaj manĝeblajn forĵetaĵojn. La kialo de tio estas ke ursoj, kiuj alkutimiĝis al bongusta, satiga kaj facile atingebla homa manĝaĵo, ĉesas ĉasi aŭ furaĝi kaj nur serĉas por homaj forĵetaĵoj. Ekzistas okazoj kiam tiuj ursoj eĉ invadas homajn domojn, kaŭzante gravan danĝeron.

Kaptitaj ursoj estas popularaj atraktaĵoj en zooj tutmonde. Krome, ili ankaŭ ofte rolas en cirkoj, kie ilin eblas dresi danci, boksumi aŭ biciklumi. Tamen nun multaj aktivuloj kaj organizaĵoj por bestaj rajtoj protestas tiun ĉi uzadon.

Uzo de ursoj en medicino kaj kuirarto

En multaj homaj kulturoj ekzistas tradicio ĉasi ursojn kaj manĝi ilian viandon. Usa viando estas malhelkolora kaj malmola, iom simila al bovaĵo. En Kantona kuirarto piedoj de ursoj estas populara delikataĵo. La popoloj de Ĉinio, Japanio kaj Koreo uzas iujn partojn de ursaj korpoj kaj sekreciojn (ekzemple, galon kaj galajn vezikojn) en tradicia medicino. Ekzistas eĉ specialaj farmoj, kie estas tenataj t.n. "galaj ursoj" por kolekto de galo. Onikrede, tiuj farmoj en Ĉinio, Vjetnamo kaj Suda Koreo enhavas entute ĉ. 12000 ursojn.[15] Kiam oni manĝas ursan viandon, estas rekomendite tre diligente boli aŭ rosti ĝin, ĉar ĝi estas ofte infektita de triĥineloj.[16][17][18]

Klasado

La familio Ursedoj estas unu el naŭ familioj en subordo Caniformia, la "hundsimilaj" rabobestoj, en ordo Karnovoruloj. El nun vivantaj familioj, la plej proksime rilataj al ursoj estas fokuloj kaj musteledoj.[19]

La sekvaj trajtoj de ostoj kaj dentoj apartigas ursedojn de aliaj rilataj familioj:

Krome, membroj de la familioj havas malantaŭen-orientitajn M2-molarojn, longigitajn m2-molarojn kaj reduktitajn antaŭmolarojn.

Modernaj ursoj havas ok ĝenerale agnoskitajn speciojn en tri subfamilioj: Ailuropodinae (monotipa kun granda pando), Tremarctinae (monotipa kun Okulvitra urso), kaj Ursinae, kiu havas ses speciojn en unu, du aŭ tri genroj laŭ diversaj taksonomioj.

Fosiliaj ursoj

Taksonomiaj esploroj de vivantaj specioj

Moderna klasado

Bruna urso Ursus arctos, en Moskva Zoo
Azia nigra urso Ursus thibetanus, en Zoo de Wrocław, Polando
Sunurso Helarctos malayanus, en Columbus Zoo
Granda pando Ailuropoda melanoleuca, "Tian Tian"

Laŭ plej moderna taksonomio, klasado de la ursa familio estas jena (simbolo † montras formortintaj taksonoj):

  • Familio Ursedoj (Ursidae)
    • Subfamilio Ailuropodenoj - Ailuropodinae
      • †Ailurarkto - Ailurarctos
        • Ailurarctos lufengensis
        • Ailurarctos yuanmouenensis
      • †Arktodo - Arctodus
        • Arctodus simus
        • Arctodus pristinus
      • †Arktoterio - Arctotherium
        • Arctotherium angustidens
        • Arctotherium bonariense
        • Arctotherium brasilense
        • Arctotherium latidens
        • Arctotherium tarijense
        • Arctotherium vetustum
        • Arctotherium wingei
      • †Plionarkto - Plionarctos
        • Plionarctos edensis
        • Plionarctos harroldorum
    • Subfamilio Ursenoj - Ursinae
      • † Agrioterio - Agriotherium
        • Agriotherium inexpetans
        • † Agrioterio sivala - Agriotherium sivalensis
        • † Agrioterio de Schneider - Agriotherium schneideri
      • † Indarkto - Indarctos
        • † Panĝaba indarkto - Indarctos punjabiensis
        • † Oregona indarkto - Indarctos oregonensis
        • † Ursosimila indarkto - Indarctos arctoides
        • Indarctos anthraciti
        • Indarctos atticus
        • Indarctos nevadensis
        • Indarctos salmontanus
        • Indarctos vireti
        • †Indarkto de Zdansky - Indarctos zdanskyi
      • melurso - Melursus
        • Longlipa urso - Melursus ursinus
          • Hinda longlipa urso - Melursus ursinus ursinus [21]
          • Cejlona longlipa urso - Melursus ursinus inornatus
      • † Ursavo - Ursavus
        • † Elma ursavo - Ursavus elmensis
        • † Juna ursavo - Ursavus primaevus
        • † Ursavo de Deperet - Ursavus depereti
        • Ursavus brevirhinus
        • Ursavus pawniensis

Rimarko: La klasado de subfamilio Ursenoj estas iom nebula ĝis nun. Iam la generoj Melursus kaj Helarktos ankaŭ estas inkluditaj en Ursus. La azia nigra urso kaj la polusa urso, laŭ pli malnovaj sistematikoj, havis siajn proprajn genrojn, laŭorde, Selenarctos kaj Thalarctos. Nun estas ĝenerala konsento ke tiuj taksonoj havas rangon de subgenro.

Amerika nigra urso, bruna urso kaj polusa urso povas interpariĝi kaj ekzistas iu kvanto de interspeciaj hibridoj inter ili (Ursedaj hibridoj).

Kulturaj referencoj

Etimologio

La rekonstruita prahindeŭropa radiko kun signifo "urso" estas *h₂ŕ̥tḱos. De ĝi devenas sanskrita vorto r̥kṣa, avesta arša, kimra arth (de kiu, supozeble, devenas populara brita vira nomo Arthur), greka ἄρκτος kaj latina Ursus.[22] La lasta eventuale ankaŭ eniris en Esperanton. Do, Ursus arctos, la dunoma nomo por bruna urso, donita far Linné, estas simple kombinaĵo de la latina vorto por urso kaj la greka.

Ĉar la besto estas tiom granda kaj danĝera, en multaj kulturoj estis tabuo uzi ĝin propran nomon, kaj do aperis sennombraj eŭfemismoj. Ekzemple, en preskaŭ ĉiuj ĝermanaj lingvoj vorto por "urso" devenas de praĥindoeŭropa radiko *beron, kiu signifas "bruna" (fakte, la esperanta vorto "bruna" devenas ĝuste de ĝi): germana bär, angla bear, nederlanda beren, sveda björn, dana bjørn ktp.[22] En slavaj lingvoj oni ekuzis alian eŭfemismon pri urso: medved (ekz. ruse: медведь), laŭlitere miel-manĝulo. En kelkaj slavaj lingvoj tiu ĉi vorto havis pluan deformigon, ekz. ukraina ведмідь, pola niedźwiedź, ankaŭ en kelkaj dialektoj de la ĉeĥa nedvěd anstataŭ medvěd. Hungara vorto medve estas pruntita el slavaj lingvoj.[23] Nun eĉ la rusoj, vivantaj en Siberio, Kamĉatko kaj aliaj regionoj kie ursoj abundas, preferas eviti uzon de la vorto медведь kaj uzas antataŭaĵojn kiel "la bruna", "la mastro", "la avo", "Miĥailo" ktp.

Ironie, nun oni suspektas ke la praĥindoeŭropa radiko mem estas tabu-eŭfemismo, rilata al sanskrita vorto rakṣas, kiun oni povas traduki kiel vundo, detruo, malbono. Ankaŭ rilatas nomo de rakŝasoj - malicaj demon-similaj kreaĵoj el mitologio de multaj bharataj kuturoj.[24]

Nomoj

En eŭropaj kuturoj urso kaŭzis timon, sed ankaŭ grandan estimon pro sia forto kaj luktkapablo. En la malnova angla lingvo vorto beorn signifis ambaŭ "urso" kaj "batalisto". Do, en ĝermanaj kulturoj ekzistis tradicio doni al knaboj la nomon de urso por ke ili iĝu fortaj kaj batalemaj viroj. Tiu ĉi uzo estas sufiĉe antikva kaj menciita en kelkaj runŝtonaj ekskriboj.[25] Ĝis nun Björn aŭ Bjørn estas sufiĉe kutimaj viraj nomoj en Skandinavio.

La ina nomo Ursula, popularigita en multaj kristanaj kulturoj pro Sankta Ursula, laŭlitere signifas "ursineto" en la latina. En Svisio oni kutime povas renkonti viran nomon Urs, kaj la nomo de laurbo kaj la kantono Bern devenas de ĝermana radiko por urso.

En multaj slavaj kulturoj kutimas familinomoj Medved kaj Medvedev (ekzemple, nuna prezidento de Rusio Dmitrij Medvedev). La familinomo de fama ĉeĥa piedpilkisto Pavel Nedvěd estas ankaŭ dialekta vorto por urso. Kutima irlanda familinomo "McMahon" signifas "filo de urso" en irlanda lingvo.

En multaj Eost-Eŭropaj judaj komunumoj, vira nomo Ber (de jida: בער) estis populara ekde almenaŭ la 18-a jarcento, kaj estis nomo de kelkaj famaj rabenoj. Oni ĝis nun povas renkonti personojn kun tiu nomo en iuj ortodoksaj judaj komunumoj en Israelo, Usono kaj aliaj landoj. Post transloĝiĝo al Israelo kaj pro influo de cionismo, multaj familioj ekuzis anstataŭ la jida la hebrean vorton "Dov" (דב) kiel viran nomon. Tiu ĉi nomo ankaŭ renkonteblas en nuna Israelo.

Nomo de konata komanĉa estro el la 19-a jarcento Paruasemana laŭlitere signifas "dek ursoj". Ĝenerale, urs-rilataj nomoj estas tre kutimaj en nativamerikanaj triboj.

Mitologio kaj Folkloro

"En uheldig bjørnejakt" bildo far Theodor Kittelsen.
Onikuma el Ehon Hyaku Monogatari
Laŭ lia hagiografio, urso mortigis kargoĉevalon de Sankta Corbinian dum lia vojo al Romo. Pro tio, la sanktulo ordonis al urso teni lian kargon. Post alveno al Romo li liberigis la urson.

Ekzistas multaj evidentaĵoj de antaŭhistoriaj ursaj kultoj en multaj kulturoj, ekzemple en nomoj kiel Arkturo, Granda Ursino, Arktiko, Berserko, Kalevalo ktp. Antropologoj kiel Joseph Campbell rigardas tion kutima eco de fiŝkaptaj kaj ĉasaj triboj. Antaŭhistoriaj suomaj kaj aliaj suom-ugraj popoloj kredis ke ursoj estas spiritoj de iliaj prauloj. Pro tio la urso (karhu) estis tre estimata animalo en iliaj kulturoj. Samkiel multaj aliaj popoloj, ili ofte ne rekte referncis la urson, sed uzis eŭfemismajn nomojn kiel otso, mesikämmen and kontio. Nun bruna urso estas nacia animalo de Suomio.

Evidentaĵo de sama kulta rilato al urso troveblas en tradicia rusa fabelo "Morozko", kies protagonisto Ivan provas mortigi ursinon kaj ŝiajn idojn. Pro tio li estas punita per malbeno, kiu magie transforms lian kapon al kapo de urso.

"La bruna urso de Norvegio" estas skota fabelo pri junulino, kiu geedziĝis kun princo, magie transformita al urso, kaj sukcesis redoni al li homan aspekton per forto de ŝia amo kaj travivo de multaj testoj kaj malfacilaĵoj. En ls 1970-aj jaroj surbaze de tiu ĉi rakonto estas kreita eost-germana filmo Das singende, klingende Bäumchen, kiu iom poste dissendiĝis en BBC kiel televidserieto sub nomo The Singing Ringing Tree.

Ekzistas ankaŭ evidentaĵoj de ursaj kultoj inter diversaj popoloj de Ĉinio kaj en ajnua kulturo (ekzemple, la rito de Iomante). Koreoj, samkiel la suom-ugroj, rigardas urson kiel praulon de sia popolo. Laŭ korea mitologio, dio establis malfacilan teston por ursino kaj, kiam ŝi pasis la teston, la dio transformis ŝin al virino kaj geedziĝis kun ŝi.

La "kargourso" de Sankta Corbinian estas la urba simbolo de Freising, kiu estas parto de tie ĉi montrita blazono de papo Benedikto la 16-a

En alpa zono legendoj pri sanktuloj, kiuj dresis ursojn, estas sufiĉe kutimaj. La legendo pri Sankta Corbinian, iama episkopo de Freising, kiu igis sovaĝan urson teni sian kargon dum lia vojo al Romo, estas memorigita sur blazono de la episkopujo. Simila legendo ekzistas pri Sankta Romedius, kiu ankaŭ, laŭmite, dresis urson kaj rajdis sur ĝia dorso ekde sia monta ernitejo al la urbo Trento. Similajn historiojn oni rakontas pri Sankta Gall kaj Sankta Columbanus.

Blazono de Abatejo de Sankta Gall

Tiu ĉi ripentanta mito estas, onikrede, eklezia metaforo por venko de kristanismo kontraŭ paganismo.[26] En antikvaj norvegaj vilaĝoj ofte troveblas speciala formo de tombkovrilo - longa, malvasta bloko de ŝtono je iom piramida formo, kiel tegmento de longa domo, kun karvaĵoj de buŝumitaj (t.e. kristanitaj) ursoj sur ĉiu fino. Kvankam la plej granda kolekto de tiuj troveblas en kirko de urbeto Brompton, North Yorkshire,[27] ili troviĝas tra tuta norda Anglio kaj suda Skotio, kun okazaj trovaĵoj en Midlands, Kimrio, Kornvalo kaj Irlando. Antaŭnelonge, grupo de ili estas trovita sur Orkadoj.

"La tri ursoj" - ilustraĵo far Arthur Rackham por kolekto de anglaj fabeloj far Flora Annie Steel

Ursoj ofte rolas en popularaj fabeloj kaj infanrakontoj kiel Fabelo pri Tri Ursoj, la Berenstain ursoj kaj Winnie-la-Pu.

La Granda Ursino (Ursa major) kaj Malgranda Ursino (Ursa minor) estas du borealaj konstelacioj, tre proksimaj al la Polusa Stelo. Ĉar la "vosto" de Granda Ursino estas historie uzata por trovi nordon en Norda Hemisfero, la vorto "Arkto" (kaj, eventuale, "Antarkto") venas de la helena vorto por "urso" pro la stelaro.

Simbolismo

La Brita Leo, la Rusa Urso kaj la Persa Kato - artista reprezento de landoj dum La Granda Ludo

La Rusa Urso estas kutima nacia maskoto de Rusio (kaj ankaŭ Sovetunio). Krome, urso estas ofta nacia stereotipo de Germanio kaj Svisio, ekzemple, ĝi aperas sur blazono de urbo kaj ŝtato Berlino kaj de urbo kaj kantono Berno. La bruna urso estas nacia animalo de Suomio.

La flago de Kalifornio

En Usono, la amerika nigra urso estas stata animalo de Luiziano, Novmeksiko kaj Uesta Virginio. La griza urso estas ŝtata animalo de Montano kaj Kalifornio.

En Britio, urso estas parto de blazono de Warwickshire county.[28]

Brunaj ursoj (angle bearsbruins) estas populara maskoto de usonaj sportaj teamoj, ekzemple Chicago Bears, California Golden Bears, UCLA Bruins, Boston Bruins ktp. Ursido de nomo Miŝa estis maskoto de Somera Olimpiko 1980 en Moskvo, Sovetunio.

En Brazila folkloro, kvankam andaj okulvitraj ursoj aperas nur tre malofte en Amazonio, urso havas gravan rolon. Al li rilatas la 23-a grupo de nombroj, t. e., ĉiuj nombroj finitaj per 89-90-91-92. Urso ankaŭ estas grava figuro en karnavalo de Recifo.

Lingvaj figuroj

Ursoj estas referencataj en multaj parolaĵoj kaj lingvaj figuroj en diversaj kulturoj, kiuj havis kontaktojn kun ili. Jen kelkaj ekzemploj:

  • En Brazilo oni nomas "urso" la amikon de ies edzino, ekzemple: "Johano estas urso de Jozefo", do Johano estas amiko de edzino de Jozefo.
  • En la angla kaj ankaŭ internacia borsa ĵargono, "ursa merkato" estas periodo de malkresko de prezoj. Ĉiuj antaŭdiroj de malkresko estas nomataj "ursaj", pro stereotipa pozo de iranta urso, rigardanta soben. Makleristoj, kiuj perlaboras pro malkresko de valoroj, estas kutime nomataj "ursoj". Iliaj antagonistoj estas "virbovoj", kiuj enspezas de kresko de valoroj, kaj do ekzistas terminoj de "virbovaj" antaŭdiraj kaj "virbovaj merkatoj".
  • En geja kulturo, termino "urso" estas uzata por virgejo, plej ofte de eŭropana raso, kun granda, haroza korpo kaj ofte ankaŭ kun barbo. "Ursoj" formas apartan komunumon ene de la geja movado.
  • En sudaj ŝtatoj de Usono, aparte tiuj de iama Dakota-teritorio, ekzistas parola figuro "bear tracking" (laŭlitere, "sekvo de ursaj piedmarkoj") kiu signifas mensogon, eraron aŭ sekvon de misa gvidilo. Tiu ĉi parolaĵo aperis en tempoj de t.n. "sovaĝa okcidento", kiam pioniroj kaj koloniistoj ofte ĉasadis ursojn en montoj kaj arbaroj. Ursoj estas saĝaj animaloj kaj ili ofte trompis ĉasistojn per laso de falsaj piedmarkaroj kaj komplikaj kurvoj. Inter ĉasistoj kutime ekzistis stereotipo, ke eltrovi urson simple per sekvo de ĝiaj piedmarkoj estas senespera afero.
  • En Koreo oni diras pri persono ke ŝli estas "kiel urso", se ŝli estas obstina kaj ne konsideras siajn ĉirkaŭaĵojn. Oni diras pri personoj "obstina urso", same, kiel en Eŭropaj kulturoj oni diras pri azeno.
  • La Biblio komparas elitaj militistoj de Reĝo Davido, kiuj estis tiom furiozaj en batalo ke povis venki kontraŭ multoble pli grandaj armeoj, kun "ursino, prirabita je siaj idoj en kampo" (2-a libro de Samuel 17:8). El tiu ĉi biblia fonto devenas termino "senidigita ursino" (hebree: דב שכול). Ĝi estas ĝis nun uzata en literatura hebrea lingvo de nuna Israelo, kaj, foje, en iuj kristanaj kulturoj.

Proverboj

Ekzistas pluraj proverboj pri urso en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[29]:

  • Citaĵo
     Li saltas gracie, kiel urso ebria. 
  • Citaĵo
     Murmuregas la urso, sed danci ĝi devas. 
  • Citaĵo
     Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu. 

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Garshelis, David L.. (2009) Handbook of the Mammals of the World. Volume 1: Carnivores. Lynx Edicions. ISBN 978-84-96553-49-1.
  2. Bunnell, Fred. (1984) Macdonald, D.: The Encyclopedia of Mammals. New York: Facts on File. ISBN 978-0-87196-871-5.
  3. (1998) “Diet and Morphology of Extant and Recently Extinct Northern Bears”, Ursus, A Selection of Papers from the Tenth International Conference on Bear Research and Management, Fairbanks, Alaska, July 1995, and Mora, Sweden, September 1995 10, p. 479–496. 
  4. (2007) “Influence of mast production on black bear non-hunting mortalities in West Virginia”, Ursus 18 (1), p. 46–53. doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282007%2918%5B46%3AIOMPOB%5D2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2007)18[46:IOMPOB]2.0.CO;2]]. 
  5. (1995) “Diet and Co-ecology of Pleistocene Short-Faced Bears and Brown Bears in Eastern Beringia”, Quaternary Research 44 (3), p. 447–453. doi:10.1006/qres.1995.1090. 
  6. (1997) “Seasonal and Habitat-Related Diets of Sloth Bears in Nepal”, Journal of Mammalology 1978 (2), p. 584–597. 
  7. 7,0 7,1 (2002) “Diets of Asiatic black bears in Taiwan, with Methodological and Geographical Comparisons”, Ursus 13, p. 111–125. 
  8. (2006) “The role of American black bears and brown bears as predators on ungulates in North America”, Ursus 17 (2), p. 95–108. doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282006%2917%5B95%3ATROABB%5D2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2006)17[95:TROABB]2.0.CO;2]]. 
  9. (2003) “Polar Bear-Human Interactions in Canadian National Parks, 1986-2000”, Ursus 14 (1), p. 65–71. 
  10. Когда медведь рядом... - el blogo de inspektisto de rusa naturrezervejo (ruse)
  11. (2005) “Human–sun bear conflicts in East Kalimantan, Indonesian Borneo”, Ursus 16 (1), p. 130–137. doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282005%29016%5B0130%3AHBCIEK%5D2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2005)016[0130:HBCIEK]2.0.CO;2]]. 
  12. 12,0 12,1 12,2 (2006) “Andean bear–livestock conflicts: a review”, Ursus 17 (1), p. 8–15. doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282006%2917%5B8%3AABCAR%5D2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2006)17[8:ABCAR]2.0.CO;2]]. 
  13. (1994) “Public Attitudes toward Bears and Their Conservation”, Bears: Their Biology and Management 9 (1), p. 43–50. doi:10.2307/3872683. 
  14. (2004) “Public perception of large carnivores in Latvia”, Ursus 15 (2), p. 181–187. doi:[[doi:10.2192%2F1537-6176%282004%29015%3C0181%3APPOLCI%3E2.0.CO%3B2|10.2192/1537-6176(2004)015<0181:PPOLCI>2.0.CO;2]]. 
  15. "BBC Test kit targets cruel bear trade", 2007-06-11. Kontrolita 2010-01-01.
  16. Trichinellosis Associated with Bear Meat. Alirita 2006-10-04.
  17. "BBC News - Bear meat poisoning in Siberia", 1997-12-21. Kontrolita 2006-10-04.
  18. Finnish Food Safety Authority: Bear meat must be inspected before serving in restaurants. Alirita 2006-10-04.
  19. Welsey-Hunt, G.D. & Flynn, J.J. (2005). “Phylogeny of the Carnivora: basal relationships among the Carnivoramorphans, and assessment of the position of ‘Miacoidea’ relative to Carnivora”, Journal of Systematic Palaeontology 3 (1), p. 1–28. doi:10.1017/S1477201904001518. 
  20. Wang, Xiaoming, Malcolm C. McKenna, and Demberelyin Dashzeveg (2005). “Amphicticeps and Amphicynodon (Arctoidea, Carnivora) from Hsanda Gol Formation, Central Mongolia and Phylogeny of Basal Arctoids with Comments on Zoogeography”, American Museum Novitates (3483), p. 57. 
  21. Barataj orient-altaĵaj humidaj deciduaj arbaroj, Narmad-valaj sekaj deciduaj arbaroj, Nordokcident-ghataj humidaj deciduaj arbaroj
  22. 22,0 22,1 Pokorny (1959) [1]
  23. . Bears. Slovak Studies Program. University of Pittsburgh. Arkivita el la originalo je 2010-11-18. Alirita 2009-03-12.
  24. The Brown One, The Honey Eater, The Shaggy Coat, The Destroyer. Cloudline.org. Arkivita el la originalo je 2010-11-18. Alirita 2010-10-16.
  25. http://hildebrand.raa.se/arkeologi/uppland.asp
  26. Michel Pastoreau (2007)L'ours. Historie d'un roi déchu
  27. Noted and illustrated in Richard Hall, Viking Age Archaeology 1995:43 and fig. 22.
  28. WARWICKSHIRE COUNTY COUNCIL ĉe Civic heraldry
  29. [2]

Aliaj projektoj