Urso Paddington

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri fikcia estaĵo. Por kvartalo en Londono rigardu la paĝon Paddington. Por fervoja stacio legu la artikolon Paddington (stacidomo). Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilojn Urso (apartigilo) kaj Paddington (apartigilo).
Urso Paddington
anthropomorphic bear • literatura rolulo • movbilda persono • filma rolulo
Kreita de Michael Bond
Verko Paddington
Paddington Bear
Paddington
The Adventures of Paddington Bear
Paddington 2
Paddington: Adventures in London
En TTT Oficiala retejo
Informoj
Eble sama Q19795054
Sekso vira
vdr

Urso Paddington (angle Paddington Bear) estas fikciulo en porinfana literaturo. Li unue aperis la 13-an de oktobro 1958. Li aperis en pli ol 20 libroj de Michael Bond. Paddington estas ĝentila urso el Peruo. Li malofte ci-diras aŭ vokas homojn per iliaj antaŭnomoj.

Pri urso Paddington vendiĝis libroj en pli ol 30 milionoj da ekzempleroj tutmonde. Filmo Paddington bazita sur la libro estis publikigita en 2014 en kiu Ben Whishaw estas la voĉaktoro de Paddington (kaj Volodimir Zelenskij en la ukraina dublado).

Paddington estas konsiderata afabla kaj ĝentila urso kaj estas prizorgata de la familio Browns post kiam li translokiĝis al Londono en la filmoj. Lia tipa stilo estas blua mantelo, ruĝa ĉapelo (kiu estis tiu de lia onklo) kaj malnova difektita valizo.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]