Ursula Felhölter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ursula Felhölter
Personaj informoj
Naskiĝo 30-an de novembro 1999 (1999-11-30) (19-jara)
en Germanio Osnabrück (Germanio)
Nacieco germana
Profesio esperantisto
Lingvoj Esperanto, germana lingvo
v  d  r
Information icon.svg

Ursula FELHÖLTER estas germana instruistino kaj denaska esperantistino, filino de esperantista patro en Osnabrück. Post kiam ŝi plurajn jarojn gvidis la komisionon pri renkontiĝoj de Germana Esperanto-Junularo (GEJ), de 1982 ĝis 1984 ŝi estis la prezidantino de tiu asocio, kaj en 1985 gvide kunorganizis la 41-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO en Germanio. Tiam estante juna gimnazia instruistino, ekde la jaro 1980 ŝi en la knabina gimnazio Ursulaschule en Osnabrück regule okazigis lernejajn Esperanto-kursojn, el kiuj rezultis pluraj aktivaj kunlaborantinoj de GEJ - inter alie Dagmar Schütte, kiu pli poste sekvis sian instruistinon en la posteno de GEJ-prezidanto. Daŭre Ursula Felhölter loĝas en Osnabrück, sed intertempe estas vicdirektorino de la gimnazio de Bad Essen, 30 kilometrojn pli nordoriente.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:Jubilea simbolo.svg
Franz Krusedecembro 1982 - decembro 1984Thomas Bormann