Urtijëi
Urtijëi (St. Ulrich in Gröden, Ortisei) | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | ![]() |
Provinco | BZ Bolzano |
Geografia situo | 46° 34′ N, 11° 40′ O (mapo)46.56666666666711.666666666667Koordinatoj: 46° 34′ N, 11° 40′ O (mapo) |
Alto super marnivelo | 1.230 m |
Areo | 24 km² |
Loĝantaro | 4 883 (2018) |
Loĝdenso | 202 loĝantoj/km² |
Subdividaĵoj | Sacun (St. Jakob, S. Giacomo) |
Najbaraj komunumoj | Kastelruth, Villnöß, Lajen kaj S. Cristina-Gherdëina |
Patrono | Sankta Ulriko |
Festa tago | 4-a de julio |
Nomo de loĝantoj | gerdëinesi (ladine), Ulricher (germane) |
Poŝtkodo | 39046 |
Imposta kodo | G140 |
Kodo laŭ ISTAT | 021061 |
Telefona prefikso | 0471 |
Retpaĝo | gemeinde.stulrich.bz.it |
Urtijëi (jen ladine, germane nomata St. Ulrich in Gröden, itale ekde la unua duono de la 20-a jarcento Ortisei) estas komunumo de Italio.
Ĝi troviĝas en la sume plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. Fine de 2018 en la komunumo vivis 4 883 loĝantoj. Najbaras la komunumoj Kastelruth, Villnöß, Lajen kaj S. Cristina-Gherdëina. La komunumo geografie kaj kulture estas parto de la Gardena Valo.
Lingva distribuo[redakti | redakti fonton]
La ĉefa lingvo de la lokaj loĝantoj nek estas la germana nek la itala, sed la ladina lingvo: La plejmulto de la loĝantoj (84%) parolas la ladinan kiel denaska lingvo, 10% parolas denaske la germanan kaj 6% la italan.