Uruma
| Uruma | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| urbo de Japanio urbego | |||
| Flago | Blazono | ||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 904-2292 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 122 371 (2021) [+] | ||
| Loĝdenso | 1 406 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 26° 23′ N, 127° 51′ O (mapo)26.379166666667127.85741666667Koordinatoj: 26° 23′ N, 127° 51′ O (mapo) [+] | ||
| Alto | 204 m [+] | ||
| Areo | 87,02 km² (8 702 ha) [+] | ||
| Horzono | UTC+09:00 [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Uruma (japane うるま市) estas urbego, ankaŭ havenurbo en Okinavaj insuloj, en Gubernio Okinavo, en regiono Kiuŝuo en Japanio. La Mezmara Vojo - kiu transiras la oceanon - nun estas simbolo de Uruma.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 Uruma havis populacion de 125 303.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Uruma situas en meza parto de la Okinava insulo 204 metrojn de la marnivelo laŭ la marbordo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En la epoko inter 1322–1429 multe da fortikaĵoj estis konstruitaj en la insulo. Apude urbetoj kreskiĝis. Tutmonde konata la batalo en Okinava kun multe da mortintoj en 1945. La moderna urbo Uruma estis establita la 1-an de aprilo 2005, kiam du urboj estis kunfanditaj kun 2 urbetoj. Usono konservas kvar militbazojn en Uruma.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Uruma malgraŭ sia malgranda kvanto de plugtero estas konata pro pluraj agrikulturaj produktoj. En la antaŭmilita periodo Uruma havis la plej produktivan sukerkanindustrion en Okinava pro fontoj de irigacio kaj fekunda grundo, krome la terplibonigo ebligis malgrandskalan rizproduktadon. Nuntempe la urbego produktas ankaŭ plurajn specialaĵajn agrikulturajn produktojn. La tranĉitaj floroj, precipe krizantemoj estas relative nova agrikultura produkto, krome speciale algoj aldoniĝas al la produktaĵoj. Porkoj estas bredataj ekde la fino de la dua mondmilito.
Edukado
[redakti | redakti fonton]En Uruma 17 bazlernejoj kaj pluraj mezlernejoj funkcias.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Uruma aŭtovoje estas ligata al ceteraj urboj en la insulo. Ponto servas al la proksime insulo, krome el la insulo la aliaj du insuloj estas alireblaj tra ponto. La haveno akceptas milithavenojn.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Uruma situas en humida subtropika klimato (Cfa) laŭ la klimata klasifiko de Köppen, tamen iomete en tropika pluvarbara klimato (Af) - kun varmaj someroj kaj mildaj vintroj. La meza jara temperaturo estas ĉirkaŭ 23 °C. La jarpluvo averaĝas pli, ol 2000 milimetrojn. En ĉiuj monatoj pluvas.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- preĝejoj
- 2 fortikaĵoj
- mara strando
- muzeo
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans











