Urziceni (Ialomița)
Urziceni [urziĉEnj] estas urbo en la distrikto Ialomița en Rumanio. Ĝi havas loĝantaron de 17.089 (en 2005) kaj estas la tria plej granda urbo de la distrikto (post Slobozia kaj Fetești). Ĝiaj koordinatoj estas 44,709° N / 26,629° E; ĝi situas 50 km nord-oriente de Bukareŝto.
La nomo de la urbo laŭdire devenas de la rumana vorto "urzică" (urtiko). La unua dokumenta mencio de la urbo okazis je 1596-04-23. En 1831 ĝi akiris la statuson de bazarejo, en 1895 tiun de urbo.
Inter 1716 kaj 1833 Urziceni estis la ĉefurbo de la tiama distrikto Ialomița.
Trafiko[redakti | redakti fonton]
La urbo havas fervojan ligon, per la linioj de Bukareŝto (norda stacidomo) al Brăila kaj de Ploiești al Slobozia. Ĝi situas ĉe la kruciĝo de la eŭropaj vojoj E60 (okcidenten kaj orienten) kaj E85 (norden).
Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]
- oficiala retejo Arkivigite je 2012-02-06 per la retarkivo Wayback Machine
- Mesagerul Arkivigite je 2007-01-03 per la retarkivo Wayback Machine, loka semajna gazeto