Usagi Yojimbo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Usagi yojimbo)
Usagi Yojimbo
mangaserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Stan Sakai
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Ĝenro anthropomorphic comic
vdr

Usagi Yojimbo (prononcu Usagi Joĝimbo ; tiu signifas « korpogardista kuniklo) estas Usona bildrakonta serio, aŭ komikso. Estis kreita de Japanion elveninte Usona aŭtoro Stan Sakaj.

Mallonga resumo[redakti | redakti fonton]

Usagi Yojimbo rakontas la aventurojn, en la Japanio de la komencanta 17-a jarcento (kiu ankaŭ nomigas la Edo-periodo), de samuraja kuniklo Usagi Mijamoto (Usagi Miyamoto).

Usagi, perdinte sian sinjoron dum la (fikcia) batalo de Adaĉigahara ; li estas nun ronino, tio estas vaganta, eksterklasigita samurajo. Li vojaĝas kaj trafas ĉiajn specojn de uloj, amikajn kiel malamikajn : kamparanoj, rabistoj, dungitaj murdistoj, ninĵaaj klanoj, kaj tiel plu.

En la universo de Usagi Yojimbo, ĉiuj protagonistoj havas antropomorfan ŝajnon. Anstataŭ la veraj animaloj estas reptilioj, diplodoko-ŝajnema tokage, la japana vorto por « lacerto ».

Ĉefaj protagonistoj[redakti | redakti fonton]

- Gennosuke Murakami : li estas rinocera dungita ĉasisto de banditoj. Ofte grumblema, maldelikata, friponema kaj kolerema, tiu fiera ulo finfine estas honesta homo, kaj la plej bona kunhelpanto de Usagi.

- Tomoe Ame : ŝi estas samuraja katino, la timinda korpogardisto de l’ sinjoro Norijuki. Ŝi faris la konon de Usagi tiam, kiam la ninĵaa klano Neko penis murdi ŝian sinjoron.

- Sinjoro Norijuki (Lord Noriyuki) : kvankam ankoraŭ infano, li estas saĝa, kuraĝa kaj amikema panda feŭda sinjoro. Estas la lasta heredanto de la Gejŝu klano, kaj pro tio havas potencaj malamikoj.

- Ĉizu (Chizu) : ŝi estas katino ; estas la ĉefino de la ninĵaa klano Neko. Kvankam ŝia klano sin batalis ofte kontraŭ Usagi, li kaj ŝi havas, tutlonge de liaj aventuroj, ambaŭsencaj rilatoj.

- Ĵej (Jei) : li estas senokula lupo, terura kaj fatala murdisto ; li asertas ke li estas elsendita de la dioj, kaj ke li havas videble sorĉaĵa, supernatura potenco.

Kelkaj legindaj historioj[redakti | redakti fonton]

  • « Samurajo » (2-a volumo) : tio estas retrovida historio pri la infaneco kaj la edukado de Usagi, ekde lia renkontiĝo kun Kacuiĉi (Katsuichi) ermita majstro pri militaj artoj.
  • « La konspiro de l' muĝanta drako » (4-a volumo) : tiu rakonto priskribas la makiavelan komploton de feŭda sinjoro Tamakuro, avidanta la ŝogunan tronon, sekrete amasigas pafilojn, militistojn kaj pulvon.
  • « Herbofalĉilo » (12-a volumo) : tiu epopea historio koncentriĝas pri la sankta spado Kusanagi (Herbofalĉilo), unu inter la naciaj trezoroj de Japanio. Usagi neatendite retrovas ĉi tiun spadon, ke ĝis tiam estis perdita post la batalo de Dan-no-Ura en la jaro 1185. La 15-a volumo pludaŭrigas tiun aventuron.

Eldonaĵoj kaj premioj[redakti | redakti fonton]

La serio Usagi Yojimbo estis publikigita unuafoje en la Usona revuo Albedo Anthropomorphics, en la jaro 1984. Estas nun publikigata en sia propra monata, eponima gazeto.

La historioj komune havas ĉirkaŭ 20-25 nigreblankajn paĝojn, poste reeldonitajn en volumoj. Nun ekzistas 20 volumoj en la angla lingvo (eldonitaj de Dark Horse).

Usagi Yojimbo estas tradukita en multaj lingvoj, el kiuj la hispana, la franca, la itala, la germana, la pola, la sveda, la finna, k.t.p.

Pro ĝiaj kvalitoj, vivoplena kaj fidela priskribo de la feŭda japana socio, la bildrakonto ricevis plurajn premiojn en Usono, inkluzive la prestiĝan Will Eisner Award en la jaroj 1996 kaj 1999. La Ŝtata Universitato de Portland eĉ uzis Usagi Yojimbo kiel edukan dokumenton.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]