Ursula Felhölter

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uschi Felhölter)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Ursula Felhölter
Persona informo
Naskiĝo en 1955
en Germanio Osnabrück (Germanio)
Morto la 16-an de oktobro 2020
Lingvoj Esperantogermana
Nacieco germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Ursula Maria FELHÖLTER (naskiĝis en 1955[1]; mortis la 16-an de oktobro 2020) estis germana instruistino kaj denaska esperantistino, filino de esperantista patro en Osnabrück. Post kiam ŝi plurajn jarojn gvidis la komisionon pri renkontiĝoj de Germana Esperanto-Junularo (GEJ), de 1982 ĝis 1984 ŝi estis la prezidantino de tiu asocio, kaj en 1985 gvide kunorganizis la 41-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO en Germanio. Tiam estante juna gimnazia instruistino de matematiko kaj geografio, ekde la jaro 1980 ŝi en la knabina gimnazio Ursulaschule en Osnabrück regule okazigis lernejajn Esperanto-kursojn, el kiuj rezultis pluraj aktivaj kunlaborantinoj de GEJ - interalie Dagmar Schütte, kiu pli poste sekvis sian instruistinon en la posteno de GEJ-prezidanto. Daŭre Ursula Felhölter loĝis en Osnabrück, sed de 2006 ĝis pensiiĝo en 2018[1] ŝi laboris kiel vicdirektorino de la gimnazio de Bad Essen, 30 kilometrojn pli nordoriente.

Referencoj[redakti | redakti fonton]



Antaŭe:prezidanto de Germana Esperanto-JunularoPoste:
Franz Krusedecembro 1982 - decembro 1984Thomas Bormann