Uzanto-Diskuto:Amikeco

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nia diligenta
kaj afabla
kunlaboranto
Slavik IVANOV
meritas la premion
Ora urso
Ora Urso
sen kemiaj aldonaĵoj
pro valoraj kontribuoj
en fidela servo
por nia vikipedio.
subskr. Mo

Arkivo-1

Venko en "Traduko de la Semajno"[redakti fonton]

Mi legis vian diskuton sur la angla paĝo pri la semajnaj tradukaĵoj. La artikolo pri Grabowski jam ekzistas en 25 lingvoj: tio estas bona respondo al la diskutanto. Narvalo 16:28, 29. Apr 2005 (UTC)

Jam en 28. :) Kaj kelkaj tradukoj ŝajnas esti tre bonaj: kiel la greka, ekz. Do, la ulo ne nur jure malpravas (ĉar nenie estas skribite, ke vikipediistoj ne rajtas laŭ interkonsento amase voĉdoni por iu artikolo), sed ankaŭ fakte — ĉar la proponita artikolo vere interesis multajn. - Slavik IVANOV 12:19, 30. Apr 2005 (UTC)

Konkludo pri esperantigo de nomoj[redakti fonton]

Ĉar jam estas multaj horoj sen gravaj ŝanĝoj en argumentoj al aldonoj, mi pensas ke oni povas konkludi. Mi proponas tion:

Vikipediistoj Slavik, Roberto, Narvalo,Vik Reykja, Bab, Lingvano, Petro kaj Le Hibou, post longa diskuto, REKOMENDAS:

  1. Ne ŝanĝi regulojn pri nomoj de titoloj kiu aperas en Vikipedio:Nomoj de titoloj;
  2. Ne esperantigi proprajn nomojn;
  3. Klopodi klarigi la prononcon de nomoj kiuj aperas nacilingve per esperanta alfabeto aŭ IFA-alfabeto;
  4. Se iam la nomo estis esperantigita, klarigi tion per noto kiel ekzemple en artikolo pri Braziljo. Roberto 04:36, 30. Sep 2005 (UTC).

Se tiuj aprobas, mi publikibos en babilejo.

Bonvole ne respondu min rekte, sed en diskutpaĝo de Vikiprojekto.

Ĉu uzi "J"-n por "Ь"[redakti fonton]

...Mi metis la diskuton tien ĉi: Diskuto:Esperantigo de vortoj el rusa fonto. Slavik IVANOV

prononcado[redakti fonton]

Sa Slavik! Vidu je Vikipedio:Diskutejo/Prononcindikoj#Pri la maniero indiki la akcenton. Bab 14:17, 20. Apr 2006 (UTC)

Rusaj kaj rusiaj esperantistoj[redakti fonton]

Slavik, ni solvis problemon kun du kategorioj pri naciaj esperantistoj. Bonvolu rigardi [1]. La sama afero estas kun kategorio pri (rusiaj) kaj rusaj esperantistoj. Petro 22. Maj 2006 08:09 (UTC)

Mi opinias tiun decidon malĝusta, pri kio mi ĵus skribis en la Diskutejo. Mi ne vere havas tempon diskuti tion en Diskutejo, sed la "rusiajn" temojn ja gardos, ĉar ili estas en mia "atentaro". Dankon pro la ligo. - Slavik IVANOV

Nomo por "Пермь"[redakti fonton]

Mi dankas vin pro la helpo. Nun mi profunde meditas pri optimuma varianto. Ĉu estos akceptebla uzo de nomoj Perm por "Пермь" sed Permja por "Пермский"? — D V S (?!), 07:57, 20. Sep 2006 (UTC).

Eble, ni uzu Permjo analogie al Permja regiono? Tio konservadus, i. a., la molecon de la konsonanto. Eblas ja ekuzi formo Permo, sed tiam necesos trovi kaj anstataŭigi ĉiujn nunajn uzojn de Permja al Perma. - Slavik IVANOV 14:41, 20. Sep 2006 (UTC)
Konsentite. Permjo estu. — D V S (?!), 03:48, 21. Sep 2006 (UTC).

Via salutnomo[redakti fonton]

Mi jam rimarkis ke via salutnomo estas "Amikeco" en alilingvaj projektoj. Estas bone por iom atentigi pri espo alilingve. Sed ĉi tie mi preferas ke vi malkaŝu vian veran nomon. Solvo estas ke vi sanĝu vian salutnomon al Slavik Ivanov sed ke vi konservu subskribon pseŭdonime "Amikeco" [[:xx:Uzulo:Slavik Ivanov|Amikeco]] kaj tion vi povas aŭtomatigi en "miaj preferoj". Tiel faris mi en franclingva vikipedio kie mi subskribas pseŭdonime "Père Duchesne" kio nur duone kaŝas min. via helpema burokrato : AL @ 11:52, 27. Sep 2006 (UTC)

Nomŝanĝo havas la avantaĝon ke dume ne perdiĝas la historio de viaj kontribuoj. Do bona solvo estas laŭ via sugesto : vi ĉi tie ŝanĝu vian salutnomon al "Amikeco" kaj kreu iel inversitan "malkaŝsubskribon" [[Vikipediisto:Amikeco|Slavik Ivanov]] :) AL @ 12:03, 27. Sep 2006 (UTC)
laŭ via peto
14:15 (La uzanto "Slavik IVANOV" (kiu redaktis 3 291 foje) estas renomita "Amikeco"). 
Mi lasas vin redirekti el la malnova paĝo al la nova. AL @ 12:18, 27. Sep 2006 (UTC)

visual basic[redakti fonton]

dankon amikeco pro viaj korektoj, vi scias ke mi neniam forgesas la akuzativo ;)

ĝis!

Ombresaco 20:38, 27. Sep 2006 (UTC)

Kategorioj de ĵurnalistoj laŭ landoj[redakti fonton]

Kara Amikeco,

mi vidis, ke vi kreis la kategorion Kategorio:Rusiaj ĵurnalistoj kaj proponas forigi la kategorion Kategorio:Rusaj ĵurnalistoj (kiun vi malplenigis). Principe vi pravas, ĉar la superkategorio ja estas Kategorio:Ĵurnalistoj laŭ landoj, kaj ne "ĵurnalistoj laŭ etnoj". Sed ĉu tiam ni ne devus ŝanĝi ĉiujn tiajn kategoriojn ("italaj" → "italiaj", "francaj" → "franciaj" ktp.)? Ekzemple, francia ĵurnalisto ja povus esti eŭsko. Kion vi opinias? – Aisano 20:51, 8. Okt 2006 (UTC)

Tiu ĉi demando jam estis tuŝita antaŭe, kaj evidentiĝis por mi, ke uzo de etna/etnia tre varias de lando al lando. Ekzemple, estas tute natura por rusiano formo rusia, dum la formo francia ricevis ardan malaprobon de la reprezentantoj de tiu lando. Mi ne povas finkompreni tiun ĉi fenomenon kaj preferas daŭrigi laŭ la plej facile akceptata por la landanoj maniero: do, por rusiaj temoj estu rusia, dum por turkiaj kaj franciaj — franca.
Fakte, kio vere povus solvi la problemon (kaj kio jam solvis ĝin en la ruslingva Vikipedio), estas alinomado de ĉiuj kategorioj laŭ ŝablono ĵurnalistoj de lando, esperantistoj de lando ktp. Se kategorio nomiĝus Ĵurnalistoj de Rusio (kiel jam nomiĝas Kategorio:Urboj de Rusio, ekz.) vi ne bezonintus tajpi la ĉi-supran demandon kaj mi ne bezonus respondi ĝin. Mi publikigas la respondon en la forumo por ke ĉiuj vikipediistoj provu refoje pripensi la aferon. - Slavik IVANOV 21:41, 8. Okt 2006 (UTC)

Mi movis du loko-punktojn de mi kaj Ultratomio(sen konsento de li....). Mi provus pli movi mian punkton okcidenten, tamen nur 1 punkton mi atingus Hjogo-prefektujon (kies ĉefurbo:Kobe).

Nu, mi proponas kodigi regulojn punktigi je la Kartografio, koncernante proksimajn punktojn. bv. vidu Vikipedia diskuto:Kartografio de la vikipediistoj. - Ryoho 15:44, 14. Okt 2006 (UTC)

Dankon! Vi faris grandan laboron kaj trafan proponon. Mi refaros la liston de moskvanoj laŭ via ideo. Mia deziro estas, ke ĉiuj dense loĝataj lokoj estu ruĝaj de proksimaj punktoj! :) - Slavik IVANOV 16:11, 14. Okt 2006 (UTC)
Dankon por unuigo de datumoj de Moskvanoj. Mi aldonis al la paĝo pri repunktigo koncernanta tro proksimajn punktojn. Se vi sensus ke la paĝo mankas ion, bv. plu aldonu klarigon pri precipe punktigo. - Ryoho 12:08, 16. Okt 2006 (UTC)

Bone pri la mapo. Sed hej, Slavik. Chu vi povas diri al komencanto kiel aldoni enhavo-skatolon al artikolo? (Vi povas forigi chi mesaghon). --Piechjo 17:04, 16. Okt 2006 (UTC)

Dankon pro la mapo kaj aldono de mi en ĝin! Ŝajnas interesa, aŭ minimume amuza afero. Marek "Blahma" BLAHUŠ 10:03, 28. Okt 2006 (UTC)

Kiel elrusigi?[redakti fonton]

  1. Mi havas la sekvajn problemojn: en:Yegorov estas kelkfoje kiel Egorov kelkfoje kiel Yegorov elrusigita (en la angla). Ĉu sekvi tiun metodon (kiel relative internacian) kaj nomi homojn kelkfoje Jegorov alifoje Egorov (en Eo)?
  2. en:Alexander Yegorov oni uzas kelkfoje ekvivalenton de Aleksandr (kiel en la originala) sed ĉifoje Aleksander. Kiun mi sekvu? Narvalo 19:37, 21. Okt 2006 (UTC)
Por solvi tiajn problemojn oni establis konvencion pri elrusigo (vidu Diskuto:Esperantigo de vortoj el rusa fonto). Por ne ĝeni vin per legado de tiu dokumento, mi respondu al la starigita damendo nur: sendube Jegorov kaj sendube Aleksandr (pri la nomo povas esti dubo, se estas esperantisto, kiu plej ofte skribas sin laŭ esperantigita maniero: AleksanderAleksandro; tamen ankaŭ tiukaze estu alidirektilo de Aleksandr Jegorov, kio estas la sola ebla konvencia elrusigo). - Slavik IVANOV 20:22, 21. Okt 2006 (UTC)

Kartografia aldono[redakti fonton]

Dankon pro la aldono de mia loĝloko! Mi eĉ ne sciis pri la ekzisto de tia kartografia listigo de vikipediistoj! Amike--Diddi 18:49, 30. Okt 2006 (UTC)

Mi ankaŭ dankas :) Dobromila 16:11, 2. Nov 2006 (UTC)

Dankon! -- Yekrats 11:46, 10. Nov 2006 (UTC)

Hugo Pratt[redakti fonton]

Mi ne komprenas kion vi celis Arno Lagrange  21:48, 13. Nov 2006 (UTC)

Ĉu vere vi opinias preferinda tion kion vi restarigis :

L’œuvre en BD[redakti fonton]

:« Mi designas mia ekrituro kaj skribas miajn designojn. » [1]
La tute titoloj estas en Francio, traduko estas bonvenon.
al kion mi proponis ?

Bildstria verko[redakti fonton]

:« Mi desegnas miajn skribaĵojn kaj skribas miajn desegnojn. » [2] 	 
Ĉiuj titoloj estas en la franca, traduko estas bonvena.

AL @

  1. "De l’autre côté de Corto" (De la alia flanko de Corto, Casterman, 1996.
  2. "De l’autre côté de Corto" (El la alia flanko de Corto, Casterman, 1996.
Pardonu, Slavik, ke mi iom draŝis vin per miaj vortoj. Sed mi jam de du tagoj estas en batalado kun alia vikipediisto, kiu tiom rapide fuŝas, ke aliaj ne kapablas tiel rapide malfuŝi. Mi tro rapide supozis, ke via nova pseŭdonimo "Amikeco" estis nova pseŭdonimo de la nomita kunlaboranto. Se vi deziras pli da detaloj, interesa estas Vikipediista diskuto:Jonathaneo. Refoje pardonu! PaulP 22:12, 13. Nov 2006 (UTC)
Mi ne dubas, Slavik, ke vi ne intence retropaŝigis la menciitan artikolon. Mi ne bone komprenas kia fuŝaĵo povis okazi : via redakto ne estis samtempa kun la mia sed okazis plurajn horojn poste. Ĉiel ajn ŝajnas ke vi redaktis el malnova versio. La tuta artikolo estas prilaborenda eĉ se ĝi konsistas precipe el listo de verkoj. AL @ 08:39, 14. Nov 2006 (UTC)
Jes, eble mi hazarde (pro manko de atentemo) redaktis la malnovan version. Mi trarigardis la liston de la lastaj ŝanĝoj, faritaj de nia ŝatata novvikipediisto, kaj penis iom helpi al liaj baraktoj. Eble mi musklakis al lia kontribuo pri Pratt, ne atentinte, ke okazis io ankaŭ poste. Mi repetas vian pardonon. - Slavik IVANOV 08:51, 14. Nov 2006 (UTC)

Pri la regiono/distrikto[redakti fonton]

Kara Slavik! La problemo pri regiono/distrikto rilate la ukrainiajn aferojn ne ŝajnas al mi aparte grava, ĉar en Ukrainio la administra unuo, analoga al la Rusia "край", ne ekzistas. Kredu, antaŭ ol ekuzi mian varianton mi penis bone pripensi ĝin. Miaopinie, por Ukrainio la jena ĉeno estas perfekte taŭga kaj tuta kontentita: lando - provinco - regiono - (urba, kampara) municipo/komunumo (ĉebezone oni povas paroli ankaŭ pri la urbaj distriktoj). La vorto "distrikto" en mi persone vekas la asociojn pri iu malpli granda teritorio aŭ pri iu teritorio kiun speciala statuso. Ajnokaze ja temas pri la konvenciaĵo. Mevo 09:56, 2. Apr 2007 (UTC)

«Ajnokaze ja temas pri la konvenciaĵo» — ja, kaj tial mi atentigis vin pri la porrusia konvencio. Vi rajtas ĝin rompi laŭplaĉe. :)
«vorto "distrikto" en mi persone vekas la asociojn pri iu malpli granda teritorio» — precize tiel ĝi estas uzata: distriktoj de provincoj k urboj ofte havas sub dek mil loĝantoj ktp. Kontraste la vorto "regiono" vekas asocion pri io pli granda kaj grava: kiel Azi-Pacifika Regiono ktp. - Slavik IVANOV 19:13, 2. Apr 2007 (UTC)
Do bone, pri niaj landoj ekzistu apartaj kaj diversaj konvencioj. Jes ja, la vorto "regiono" krom pure administra senco havas ankaŭ la pli ĝeneralan, sed laŭ mi tio neniel estas ĝeno - multaj vortoj havas kelkajn sencojn. Mevo 06:00, 5. Apr 2007 (UTC)

Saluton Amikeco, mi longe hezitis, ĉu mi aldonu tekston pri la malsato en Leningrado dum la sieĝo. Mi fakte tradukis ĝin laŭ la teksto, kiu aperas en retpaĝo, kiu estas notata sube en la artikolo. Tie estas skribita nur tiu frazo. Ĉar mi rimarkis, ke vi demandas en kaŝita formo pri la fonto, laŭ kiu estas citite, mi proponas al vi forviŝi la frazon Fontoj: Sekretaj materialoj ... ne pro tio, ke mi ignorus vian demandon, sed eble por eviti pluajn miskomprenojn. Mi opinias, ke se ekzistas fotoj el tiu ĉi periodo de Leningrado, devus ekzisti ankaŭ fonto, laŭ kiu iu skribis tiujn ĉi indikojn. (Eble ankaŭ tiu forgesis noti la originalan retadreson, laŭ kiu li citis.) Kion vi do diras rilate al la forviŝo de la menciita frazo? --Petr Tomasovsky 06:04, 9. Apr 2007 (UTC)

Посёлок?[redakti fonton]

Slavik, ĉu inter la rusiaj vikipediistoj jam estas fiksita la traduko de la rusa posjolok (kiel administra unuo, do ne simple kiel "iu malgranda loĝloko") al Esperanto? Komparu al ru:Посёлок. Antaŭdankon! Mevo 12:28, 10. Apr 2007 (UTC)

Ŝajne, komuna interkonsento ne ekzistas. Se mi ne eraras, mi tradukadis kiel "urbotipa loĝloko" aŭ iel simile. - Slavik IVANOV 08:26, 12. Apr 2007 (UTC)
Ja ne temas pri "посёлок городского типа" - tio ja ŝajne estas bona esprimo (mi eĉ kreis apartan artikolon pri ĝi, vd Urbotipa loĝloko). Temas ĝuste pri "посёлок" - do, pri pli malgranda loĝloko. Fakte, ŝajne ne estas granda bezono pri iu tre specifa traduko, do mi provizore uzas "loĝloketo" kun pliĝustigo, ke temas pri "administra unuo de Ukrainio". Mevo 13:19, 18. Apr 2007 (UTC)

Dankon pro la aldonaj korektoj ĉe Milito kaj Paco. Bill O'Ryan 20:29, 2. Maj 2007 (UTC)

Mi dankas vin pro via bonvenon mesaĝo. Mi volas helpi la projekton.
Amike, Meirit 17:46, 6. Jun 2007 (UTC)

Lingvonomoj[redakti fonton]

Dankon pro la afabla demando. La petitajn pensojn mi skribis samloke. En ĉi tia afero valoras komplezi la plejmulton. Samtempe mi esperas iom lerni. Afable, Bill O'Ryan 23:42, 14. Jul 2007 (UTC)

Multan dankon pro la komentoj. Eble amuzos vin mia ĵusa aldonaĵo. Bill O'Ryan 06:31, 16. Jul 2007 (UTC)

Estas vorto kiu mi ne scipovas traduki je esperanto. Pole ĝi estas „Kasztelania’’, germane – „Kastellanei“ kaj angle – „Castellany”. Ĉu tio estos esperante: “kastelumo” aŭ “kastelestrumo” aŭ eble “kastelmastrumo”? Kio Vi pensas pri tio. Dankon pro respondo. Platanacero

Saluton. Mi volas inviti Vin al mia artikolo pri pola literaturo. Pro tio, ke mi ne estas certa ĉu ĝi estas plene lingve korekta mi petas Vin, ke Vi helpu en eventuala korektado. La artikolo estas ega en kvanto, tamen mi invitas Vi ankaŭ al redaktado. Bondezirojn. --Divi leschi genus amo 21:35, 23. Sep 2007 (UTC)

Dankon pro la fido. Mi nepre legos la artikolon kaj iom redaktos. Slavik IVANOV 04:26, 24. Sep 2007 (UTC)

Dosiero:Iron Faendyr.jpg[redakti fonton]

Saluton, Amikeco. Ĉu vi povus doni al la bildo Dosiero:Iron Faendyr.jpg konvenan licencan ŝablonon? Liston de tiaj ŝablonoj vi povas trovi sur la paĝo Kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj por dosieraj kopirajtoj. Kore --Tlustulimu 10:24, 23. Jul 2008 (UTC)

Karveliaj politikistoj[redakti fonton]

Saluron Amikeco, mi aldonis ŝablonon en la paĝon pri Giorgi Targamadze. La ŝablono estas nun ia modelo por aliaj redaktontoj, kiuj povus aldoni la mankantajn informojn. Mi pensis, ke iuj eble aldonos informojn, kiuj estas bezonaj por la ŝablono kaj tiuj (la informoj) nun eble ne estas en artikoloj. La plenigitan ŝablonon pri politikistoj (prezidentoj) mi enmetis al Eduard Ŝevardnadze. Se trovos iu, kiu aldonus la informojn en la jam enmetitan ŝablonon en paĝoj, tio estus bona. Ĉu eble vi povus aldoni la ŝablonojn kun la informoj? Kerio 14:30, 17. Sep 2008 (UTC)

supraj butonoj[redakti fonton]

via skripto entenas eraron : "undetermined string literal" en linio 28 :

addCustomButton('http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/6/64/Buttonrefvs8.png',
'Фиппаинæгты хай дæлæ',
'== Фиппаинæгтæ ==\n{{фиппаинæгтæ}}',
'','','mw-editbutton-references');

Vi certe ne rajtas uzi {{ }} en ĵavaskripto. (aŭ eble tiel \{ ) Bonvolu elturniĝi alimaniere. Mi timas ke enmeto de mediavikia ŝablono pere de ĵavaskripto ne funkcios.

Arno Lagrange @ 23:25, 9. Dec 2008 (UTC)

Grandan dankon! Mi devintus kompreni tion mem, sed evidente tre necesis "freŝa rigardo". Ankaŭ pro via registriĝo tie dankon. Estu sana kaj bonfarta en la venanta jaro. Slavik IVANOV 07:52, 10. Dec 2008 (UTC)
Nun butonoj funkcias sed restas eraro "editZeroSection is not defined" en monobook linio 236 AL @ 08:23, 10. Dec 2008 (UTC)

Saluton Slavik. Sur Vikipedio:Forigendaj artikoloj#Zakusko mi respondis al via reago pri la artikolo zakusko. Estus bone se vi povus ankoraŭ respondi al miaj tieaj demandoj. Marcos 19:30, 6. Okt 2009 (UTC)

La eta demando[redakti fonton]

Saluton, amiko! Mi dankas al vi pro viaj korektaĵoj en aktualaĵoj. Mi havas nur la unu etan demandon: ĉu la vorto "desfili" ne taŭgas por tiu propozicio? Ja temas pri militistoj, armiloj kaj bunkro :) --RG72 07:37, 17. Nov 2009 (UTC)

Mi uzas mian komprenon kiel (malobjektivan certe) kriterion: mi ne komprenas vorton „desfili“ kaj neniam antaŭe renkontis ĝin — tial mi ŝanĝis ĝin al io pli facile komprenebla. Eble mi ne farus tion en artikolo (kontrolus la vorton en vortaroj ktp.), sed novaĵoj devas esti en facila lingvo, des pli en Esperanto, nur dua lingvo por ĉiu ĝia parolanto.
Se vi insistas, vi povas ĉiam ŝanĝi reen al pli preciza termino, ankaŭ en la novaĵoj, mi neniam insistos.
Dankon pro via altvalora kontribuo al Vikipedio; bedaŭrinde iom tro senteblas manko de redaktantoj el Rusio. Slavik IVANOV 12:06, 17. Nov 2009 (UTC)
Mi komprenis vin kaj, verdire, iom antaŭdivenis vian motivon. Mi ne insistas pri tiu aŭ alia vorto, mi nur deziras plu lerni mem :) --RG72 03:08, 19. Nov 2009 (UTC)

Novaj demandoj[redakti fonton]

Kara amiko, mi denove havas kelkajn demandojn. 1. Vi anstataŭgis en novaĵoj la vorto prezidanto per prezidento. Mi jam faris ĉi tiun demandon kaj ricevis jenan respondon. En multaj artikoloj daŭre oni uzas ambaŭ versiojn, unueco mankas. 2. Vi regule korektas krampojn, enmetante „“ anstataŭ "". Kiel mi mem povas fari ĉi tion? 3. Ni ankoraŭ ne havas plenvaloran eo-version de la Vikifontoj. Eble vi konsentos meti sian subskribon en la liston[2] de estontaj partoprenantoj de la projekto. Sen tio ĝi neniam estiĝos. Antaŭdankas! --RG72 15:04, 22. Dec 2009 (UTC)

1. Mi ne sciis pri la prezidanto/prezidento diskuto, sed mi emas fajfi pri ĝia „rezulto“, ĉar la vorto „prezidento“ ekzistas, havas precizan sencon, estas uzata (eĉ en la kategorio Prezidentoj) kaj estas do daŭre uzinda.
2. Mi havas la „bulgarajn“ citilojn en mia klavararanĝo (kaj cirila, kaj latina), kiun mi faris permane :) Mi preferas „tiajn“ citilojn, ĉar ŝajne ilin preferas revuo „Esperanto“ kaj kelkaj aliaj fontoj; iaj citiloj estas certe pli bonaj, ol "jenaj" simboloj (ĉu minutoj?) — vi povas uzi Alt+0132 kaj Alt+0147 por fari tiujn citilojn; ne tre oportune, sed uzeble. Krome, vidu tiun ĉi ligilon.
3. Bone, mi vidu pri kio temas. Slavik IVANOV 23:49, 22. Dec 2009 (UTC)

Mi ne vere komprenas la aferon, sed mi envias ĉiun, kiu nun povas ferii. Do mi sincere deziras al vi feliĉan ferian tempon. – Umbert' 22:00, 13. Mar 2010 (UTC)

Lingva festivalo 2007[redakti fonton]

Kara Slavik,

en la paĝo Puŝkin (urbo) aperas la alineo "Esperanto en Puŝkin:

Nun estas esplorata ebleco organizi en Puŝkin lingvan festivalon antaŭ la Rusia Esperanto-Kongreso (REK), kiu devas okazi komence de marto 2007. Plej verŝajna dato de la lingva festivalo en Puŝkin estas la 4-a de marto 2007."

Klaras ke la 4-a de marto 2007 delonge pasis, sed ne klaras al mi ĉu eblas senkomente forviŝi la alineon aŭ ĉu tamen la planoj antaŭ tri jaroj ankoraŭ plikonkretiĝis. Ĉu vi scias ion kaj povus aktualigi (aŭ kompetente forviŝi) la informon?

Sincere, ThomasPusch 13:13, 29. Apr 2010 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Slavik IVANOV 16:33, 30. Apr 2010 (UTC)

Mi tre aprezas la esperantlingvan mapon dosiero:Politika-Mapo-de-Kaŭkazio.gif, kiun vi alŝutis kaj probable mem faris. Ĉu vi ne povus doni al ĝi permesilon, por ke ĝi havu oficialan statuson kaj estu protektate de ebla estonta forigo?

Sincere, ThomasPusch 21:19, 17 Aŭg. 2011 (UTC)

Dankon pro via atentigo. Mi ne certas, ĉu mi vere rajtas pri tiu mapo, ĉar ĝi eble estis bazita sur iu alia kaj la tiparoj estis certe ne „liberaj“, sed espereble estos en ordo. Vere mi eble devus fari alian mapon iam esonte, ĉar Azerbajĝanio estas erara formo kaj certe jam en iu formo devas esti montritaj Sud-Osetio kaj Abĥazio. Slavik IVANOV 22:45, 17 Aŭg. 2011 (UTC)
Kio estas la problemo pri Azerbajĝanio? Mi ĵus rapide forigis la superfluan "i" kaj realŝutis la dosieron krome senŝanĝe. Ankoraŭ pripensindus ĉu eble formato PNG aŭ JPG pli taŭgus ol GIF, kaj restas la manko pri Sud-Osetio kaj Abĥazio, sed almenaŭ la azera ŝtato facile montreblas per taŭga nomo. ThomasPusch (diskuto) 20:21, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi ĵus legis vian artikolon Rusenorsko kaj trovis ĝin tre interesa. Kvankam ni ĉiuj verkas multe vikipedie kaj eble tendencas iam forgeseti niajn artikolajn "idojn", mi ŝatis eĥi al vi mian aprezon. -- Aidas (diskuto) 19:22, 23 Feb. 2012 (UTC)

Dankon pro la aprezo, ĝi multe gravas por mi. Mi konscias, ke la temo estas interesa; pro tio mi verkis antaŭ jaroj la negrandan artikolon post serio da lekcioj pri piĝinoj, kiun mi ĉeestis. Slavik IVANOV (diskuto) 00:11, 26 Feb. 2012 (UTC)

Helpo:Sistemaj mesaĝoj[redakti fonton]

Saluton, Slavik!

Mi skribis la paĝon Helpo:Sistemaj mesaĝoj. Ĉu vi povas certigi ke mi skribis ĝin korekte, bonvolu? --Amir Eliŝa Aharoni · diskuto · venu bonigi interlingvajn ligilojn! 10:33, 3 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Amir. Mi ĵus iomete korektis la menciitan paĝon. Sed kion vi volis diri per la jena frazo?
  • Sistemaj mesaĝoj estas ĉenoj de la interfaco de ĉi tiu retejo, ...
La vorteton "ĉenoj" mi komprenas, sed ne bone en ĉi tiu frazo. Ĉu eble temas pri paĝaro? Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:51, 3 Apr. 2012 (UTC)
Dankon!
Ĉi tiu vorto bezonas esti traduko de la angla vorto strings, uzata en diskutoj de programado - en:String (computer science). --Amir E. Aharoni 11:21, 3 Apr. 2012 (UTC)

Saluton de la Italio[redakti fonton]

Hi dear Amikeco, chto-novovo? I don't have Russki keyboard, but I remeber something Russian I studied v'Milan Universitet.

I think my addres was given from our commen friend Lodewik, isn'it it? Can we work joined? You'll make form me in Ossetian and I'll make for you in Portuguese or in Lumbaart or Emilian e Rumagnol, ok?

Sposiba, dorogoii novi drug

Rei Momo (diskuto) 21:13, 22 Maj. 2012 (UTC)

Please, can you read this page, and please correct the mistakes I've made? Please.... DANOKN !!!

Rei Momo (diskuto) 07:40, 28 Maj. 2012 (UTC)

Mi ne trovis erarojn, krom eble kelkaj superfluaĵoj (kiel forfuĝi > fuĝi). Estus bele indiki, de kie vi prenis la rerakonton de la filmo, se ĝi estis detruita — la rusa versio de la artikolo nek havas la rerakonton, nek mencias, ke ĝi estis intence detruita. Slavik IVANOV (diskuto) 18:10, 5 Jun. 2012 (UTC)

Saluton, ĉu Dosiero:Aleksandra Fedotova.jpg estas via propra verko? Tio ne estas menciita en la priskriba paĝo. darkweasel94 (diskuto) 10:27, 24 Jul. 2013 (UTC)

Mi vere jam ne certas. La grandeco de la dosiero tamen rajtigas ĝian fair-use-uzon. Mi tamen imagas, ke mi ne markigus la dosieron per PD, se mi ne estus farinta ĝin aŭ traktinta kun la unua publikiginto. Estas foto de iu E-evento en Rusio, eble IJK en Kovrov aŭ iu OkSEJT, sed mi ne plu certas pro la pasinta tempo. Slavik IVANOV (diskuto) 21:54, 7 Aŭg. 2013 (UTC)
Bedaŭrinde justa uzo ne eblas ĉe foto de ankoraŭ vivanta persono, ĉar tia foto estas ĉiam anstataŭigebla. Se vi estas sufiĉe certa pri via aŭtoreco, bonvolu mencii tion sur la priskriba paĝo kaj ni povos iam transigi la dosieron al la Komunejo. :) Dankon pro via kunlaboro. darkweasel94 22:03, 7 Aŭg. 2013 (UTC)
Mi certas, ke fair use estas oftege uzata nur kun la averto, ke "indas ĝin urĝe anstataŭigi per libera foto". Tamen, jes, mi pretas preni la respondecon kaj anonci la foton farita de mi. Slavik IVANOV (diskuto) 22:12, 7 Aŭg. 2013 (UTC)

Voĉdono pri forigo de la Portalo Pedofilio[redakti fonton]

Kara mi lanĉis ĉi-tie voĉdonon pri la forigo de tiu protalo: Baloto pri forigo de la Portalo Peofilio.

Bonalingvisto[redakti fonton]

Saluton, Amikeco! Dankon pro via komento al mia kandidatiĝo. Mi ne povus ŝanĝi vian voĉdonon, sed mi klarigu, ke mi ne estas tia bonalingvisto kia vi pensas. Mi lastatempe metis ĝian ŝablonon ĉar mi estas kontraŭ "iĉismo" "naismo" kaj "riismo", kaj mi ne kontraŭas al la uzo de "-uj-" anstataŭ "-i-", kiel la ŝablono signifas. Mi elektis la ŝablonon vidinte la paĝo de la burokrato Uzanto:Tlustulimu. Mi neniam redaktis aŭ alinomigis artikolojn nur pro la reklamo de la Bona Lingvo. Ĉar mi ne estas la membro de la movado, mi eĉ kritikis unu paĝon de ili ĉe Vikipedio:Diskutejo/Arkivo/2013/7#Ĉu "La bona lingvo" estas taŭga por la referenco de Vikipedio?. Amike,--Salatonbv (diskuto) 23:49, 5 Aŭg. 2014 (UTC)

Se mi bone komprenas, nuntempaj bonlingvistoj prenis rekomendojn de la libro La bona lingvo kaj ekstremigis ilin (korektu min, se mi eraras). Tial nura sekvado de la libro ne signifas apartenon al "dura kerno" de bonlingvistoj. Amike. --KuboF (diskuto) 14:02, 6 Aŭg. 2014 (UTC)
Kara Salatonbv, mi same kontraŭas iĉismon ks., sed voĉdonis kontraŭe pro la eldiritaj de mi zorgoj — nome mi spertis administracian lingvan premadon kontraŭ komunuza Esperanto kaj mi ne volas daŭran akriĝon de tia premado. Ĉar voĉdonoj en Vikipedio normale ne estas veraj voĉdonoj, sed pli diskutoj, mia kontraŭa voĉo kun la klarigo verŝajne ne damaĝos vian vojon al plia envolviĝo en la projekto. Bondezire, Slavik IVANOV (diskuto) 00:34, 9 Aŭg. 2014 (UTC)

Kara Slavik, en la artikolo pri la osetlingva Vikipedio estas la iom provizora frazo "Laŭ informo en la artikolo Vikipedio en Esperanto, esperantistoj kontribuis al la fondo de la osetlingva vikipedio, sed pliaj detaloj aŭ eksteraj fontoj pri tiu aserto ankoraŭ kompletigindas." Mi vidas el via diskutpaĝo, ke vi estas la celato de la frazo. Tial mi petus vin plej bone mem kompletigi la informojn - probable vi estas la plej bona homo ekzemple por aldoni referencojn el la oseta vikipedio pri la temo. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 18:06, 3 Mar. 2015 (UTC)

Bone, mi faris. Slavik IVANOV (diskuto)

Greetings.

Could you create the article en:Iranian Azerbaijanis (Azeroj en Irano) in Esperanto (by also using reference from the article Azeroj which you created in 2006)?

Thank you.

31.200.22.230 20:53, 20 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Bildo sen formala licenca ŝablono[redakti fonton]

Kara, bonvolu atenti la bildon Dosiero:Sveta gonĉarova 2006.jpg kaj eble aliajn en la kategorio pri dosieroj sen kopirajta ŝablono (ekzemple pri Garik Kokolja, farite de vi mem). Vi mem povas facile aldoni ŝablonon, plej bone Ŝablono:Cc-by-sa-3.0, al la dosieroj, kaj garantii ilian ne-forigon. Atentu ke laŭ la principoj de la internacia, neesperantista vikimedia fondaĵo por fotoj de vivantaj homoj tute ne konvenas licencigo laŭ "justa uzo", do tia aldono ne sufiĉus. ThomasPusch (diskuto) 19:33, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la atentigo! Slavik IVANOV (diskuto) 20:06, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Rezultoj de Afrika monato venos baldaŭ[redakti fonton]

Saluton, kara Amikeco! Kiel organizanto de Afrika monato 2020 mi dankas, ke vi pacience atendis sufiĉe longe por la rezultoj. Bedaŭrinde, pro amasiĝo de laboro pro mia neplanita kun-organizado de pluraj retaj eventoj dum MondaFest kaj ankaŭ pro plikreskiĝinta administra ŝarĝo pri nia organizo Esperanto kaj Libera Scio (ELiSo), ni ankoraŭ ne sukcesis finkalkuli la rezultojn. Nun mi okupiĝas urĝe pri la Ĝenerala asembleo de ELiSo (la 28-an de Novembro) kaj tuj poste mi revenos al Afrika monato, kaj plej malfrue la 5-an de Decembro mi sciigos la rezultojn. Mi denove dankas pro via pacienco! La premioj donacitaj de Amikumu kaj Vinilkosmo jam survojas. Nome de la organizantoj, --KuboF Hromoslav (diskuto) 20:36, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Trezorserĉado en Kokosa Insulo[redakti fonton]

Saluton! Antaŭ dek tri jaroj vi aldonis informojn al Kokosa Insulo pri trezorserĉado laŭ ruslingva fonto, kiun mi ne povas legi. La germanlingva Vikipedio kontraŭdiras ilin kaj mi trovas ilin malverŝajnaj laŭ la kutima sinteno de la kostarika registaro rilate al naturparkoj, ankaŭ ĉar vi menciis "soldatojn" malgraŭ tio, ke en Kostariko ni ne havas armeon. Ia klarigo via estus bonvena. Ĉu mi bone divenas, ke "1965" estas la originala dato de la fonto? Se jes, la malaktualeco klarigus parton de la strango. Arbarulo (diskuto) 18:49, 25 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

Jes, temas pri (iom serioza sovetia) revuo, tamen la jaro de la artikolo estas 1965. Verŝajne indas forigi la parton pri soldatoj ktp, eble antaŭe ĝi estis parto de pli ĝenerala priskribo, kaj nun aspektas kiel Vikivojaĝa aktualaĵo, dum ĝi delonge ne estas tio. - Slavik IVANOV (diskuto) 21:12, 27 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Mi vidis vian redakton, dankon! Mi trovis libron de 1960 pri trezorserĉado en Kokosa Insulo, kiu priskribas ĝin kiel tiam daŭrantan agadon. Ĝi ne konfirmas vian tutan informon, sed nenio ŝajnas nekredebla kiel priskribo de la situacio meze de la 20-a jarcento, krom la mencio de soldatoj (la armeo jam estis abolita en 1948). Plej verŝajne temas pri miskompreno pri policanoj. Arbarulo (diskuto) 21:35, 28 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Uniformitoj kun mitraletoj verŝajne estas nomeblaj „soldatoj“ aŭ „armita gardistaro“, eĉ se formale estas policanoj. Por tiama ruslingva leganto mencio de „policano“ donus alian bildon, eble la verkinto konscie elektis „pli armitan“ sinonimon. Slavik IVANOV (diskuto) 12:26, 29 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
Dankon pro la klarigo! Arbarulo (diskuto) 17:58, 1 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Estas proponoj tie kiuj postulas balotadon, nome por Mil kaj unu noktoj, Modo, Mohamedo, Monarkio, Eŭropa Parlamento, Monto kaj Naturo. Mi kuraĝas ĝeni vin petante voĉdonon por almenaŭ kelkaj el tiuj proponoj, tiuj kiuj plej altiros vin, ne gravas ĉu pozitive aŭ male. Miaj intencoj estas: unue ke la decido estu pli kolektiva eble, kaj due ke la nombro de legindaj artikoloj estu pli multnombra ol tiu de elstaraj artikoloj, kiel necesa larĝa bazo por piramido. Dankon.--kani (diskuto) 16:48, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton, sed eblas ĉu vi kontrolu artikolon kiun mi ĵus plene redaktis? temas pri Amikeco, same kiel via uzanto-nomo. Mi antaŭdankas.

@Sj1mor: mi provis. Slavik IVANOV (diskuto)

Multe dankon. Ĉu vi povas ankaŭ kontrolis Universalaĵoj homaj kaj kodparolantoj

Julia Peresild[redakti fonton]

Saluton,
Mi verkis artikolon pri Julia Peresild, sed tute ne scipovas la rusan. Mi do petas kontrolon por la esperantigo de la propraj nomoj kaj la titoloj de la filmoj.
Antaŭdankon!
Amike
--Baba79 (diskuto) 10:08, 7 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Macron kaj la Ŝengen-areo[redakti fonton]

Saluton Amikeco,
Mi demandas min, ĉu vi bone komprenis la artikolon de France 24. Macron said: "Ŝengen estas areo kiu fragmentiĝis. Pro la terorista minaco, pro migraj streĉoj kaj pro la sanpaniko. Ĉu ĝi devas esti tiel? Mi ne opinias." Do miaopinie, Macron klopodos harmoniigi la doganajn politikojn de la membroŝtatoj, sed ja ne malhelpi la trapason de limoj inter ili - tio ja estus tute kontraŭ liaj por-eŭropaj opinioj.
Amike
--Baba79 (diskuto) 21:29, 11 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Mi verkis la novaĵon laŭ iu teksto, kiu aŭguris matene, kion Macron diros pli poste, verdire. Mi pretas iom ŝanĝi la vortumon de la novaĵo — temas pri reformoj, kiuj centrigos interalie la datumbazojn, sed ĉu la trapaso iĝos pli malfacila, ankoraŭ ne klaras (li ja menciis terorismon kaj aliajn problemojn, evidenta respondo al kiu estus plia kontrolo ĉe la limoj). Mi iras reverki do :) Slavik IVANOV (diskuto) 21:55, 11 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton. Mi vidas, ke vi partoprenas en la redaktadon de tiu fako de la Ĉefpaĝo, dankon pro tio. Antaŭ kelkaj malmultaj jaroj oni voĉdonis ŝanĝon de la tiama aspekto de la paĝo por plinovigi ĝin kaj oni akceptis tiun kiu nun videblas. Tiam oni proponis la tutan enhavon kaj ne la lokon de ĉiu el la ses fakoj. Krom komentoj, la voĉdonado estis decidita grandparte per la voĉdonoj de vikipediistoj kiuj apenaŭ kunlaboris/as en la projekto; eble kelkaj tute neniom partoprenis post voĉdoni tion. Mi iam proponis, ke oni metu la fakon Aktualaĵoj en la supra strio por ke ĉiu kiu venu, ĉefe novuloj, al la Ĉefpaĝo vidu, ke Vikipedio estas freŝa afero kaj ke ĉiutage aperas novaĵoj. Tiel okazas (en unua aŭ dua rango) ĉe ĉefaj vikipediaj versioj, kiel la angla, sveda, germana, franca, rusa, hispana, kaj pola. Tiuj komentoj estis neatentitaj. Pasis la tempo kaj mi vidas, ke nun eble estas nova momento por rekomenci la aferon. Mia persona propono estus interŝanĝi la fakon Aktualaĵoj kun la fako Enkonduko, kiun neniu legas se rigardi la agadon de novuloj al kiuj estas celita la menciita fako. Tamen aliajn proponojn mi bonvenigus, se temas pri suprenigi ion ĉiutagan kaj malsuprenigi la fakon Enkonduko. Mi atendas kaj esperas vian reagon kaj tiam ni povos proponi ŝanĝon ĉefe se ni povos altiri iun administranton.--kani (diskuto) 11:32, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi certe konsentas, en oseta Vikipedio antaŭ kelkaj tagoj ni metis la aktualaĵojn en la plej gravan lokon, parte pro la kritiko de (neoftaj) vizitantoj pri tio, ke ili ĉiam vidas la samon en la ĉefa paĝo, kiam eniras :) Slavik IVANOV (diskuto) 11:42, 16 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Pluaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton. Mi plibonigis novan grupon de artikoloj kandidatoj al statuso de legindaj artikoloj. Mi petas vin viziti almenaŭ kelkajn el ili, ĉu la plej allogajn al viaj plaĉoj kaj voĉdoni en la koncerna balotado. Temas pri Nazia Germanio, Friedrich Nietzsche, Jawaharlal Nehru, Naciismo, Nederlando, Nigra maro, Federico García Lorca, Jean-Jacques Rousseau; kiel oni vidas, tre varia temogamo.--kani (diskuto) 00:10, 17 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

Kunlaboraĵo de la semajno[redakti fonton]

Saluton Amikeco,
La artikolo pri Bertalan Farkas ekde nun estas la kunlaboraĵo de la semajno. Vi ne hezitu pluredakti ĝin!
--Baba79 (diskuto) 14:04, 4 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Flago de Abĥazio[redakti fonton]

Saluton kara! Ĉu vi povus helpi al mi pri kreado de tiu ĉi ŝablono? Foje sen ĝi artikoloj aspektas malbele, ekzemple Mir (pagsistemo) kiun mi kreis antaŭnelonge. Mi estas teknika troglodito, do fiaskis korekti tiun fuŝon. RG72 (diskuto) 06:12, 28 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

@RG72:, mi vidas, ke la problemo estas ĉirkaŭ Vikidatumoj kaj la ŝablono Ŝablono:Vikidatumoj-identigilo. En Vikidatumoj la unuo pri Abĥazio estas klasifikata kiel disputata teritorio kaj ne havas flagon; la unuo, kiu havas flagon, ne montras mencion de Abĥazio en Esperanta Vikipedio (mi provis anstataŭi per Q31354462, sed la antaŭrigardo de Mir tiam montras neniom da Abĥazio entute). La rusa Vikipedio uzas tute alian sistemon, kiom mi povas supraĵe juĝi, sed ĝi estas iom tro granda por facile porti ĝin ĉi tien. Teorie vi povas fari permanan senflagan liston, ekzemple, estas la plej facila solvo; aŭ lasu kiel estas, iom depende de la evoluo de aferoj en Vikidatumoj eble pli poste la flago aperos per si mem. Slavik IVANOV (diskuto) 11:10, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, @RG72 kaj Amikeco:. Ŝajnas al mi, ke {{flago}} estas pli "stulta" ol {{portalo}}. La ŝablono {{portalo}} kapablas montri flagon de Abĥazio, kiel bone videblas dekstre. Do, kion fari? Ĉu mi provu aldoni plian parametron flago, kiu ebligus al la rilata Lua-modulo {{flago}} ekuzi la difinon de flago por {{portalo}}? - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:30, 29 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton al ĉiuj! Mi preferas provizoran kaj neidealan solvon ol neniun solvon. RG72 (diskuto) 04:42, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Saluton, @RG72 kaj Amikeco:. Mi ĵus aldonis iom da kodo al la modulo {{flago}}, tiel ke finfine eĉ flago de Abĥazio (Abĥazio) estas montrata. La modulo fakte enplektas ĝin el la modulo {{Portalo}}. - Ĉu eble ekzistas plia flago de internacie ne agnoskita lando, kies difino ekzistas en unu el la submoduloj de "Portalo", sed ne en la Vikidatuma ero? Se jes, mi povus aldoni tion al la modulo {{flago}}. Ĝia kreinto ja ial preskaŭ malaperis el Vikipedio. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 11:27, 30 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Amikeco, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro la invito, mi esploros, kion mi povas fari. Slavik IVANOV (diskuto) 22:41, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

Interesa diskuto[redakti fonton]

Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena. RG72 (diskuto) 17:08, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]