Situo de la distrikto Usero en la mapo.Konstruaĵo en San-Fermino (Usero).
Usero (hispaneUsera) estas la nomo de unu el la 21 distriktoj de la municipo kaj urbo Madrido (Hispanio). Ĝi estas organizata en 7 kvartaloj. La distriktoj estis kreitaj dum la municipa restrukturado okazinta je la 28-a de marto1987. Malgranda parto de tiu ĉi distrikto antaŭe apartenis al la municipoj Karabanĉelo kaj Madrido antaŭ la aneksiĝoj okazigitaj fine de la 1940-aj jaroj kaj komence de la 50-aj jaroj. La plejparto de la distrikto venas de la terenoj apartenintaj al la municipo Vilaverdo antaŭ ĝia integriĝo ene de Madrido la 31-a de julio1954. La surfaco de Usero estas 770,28 hektaroj.