Ushuaia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ushuaia

Ushuaia estas la plej suda urbo de la mondo. Ĝi situas je la suda marbordo de la provinco Fajrolando de Argentino, ĉe la Biglo-kanalo. La urbo havas ĉ. 50 000 loĝantojn.

La nomo Ushuaia devenas de la nomo, kiun la indiĝenoj donis al la regiono. Dum la unua duono de la 20-a jarcento la urbo estis konstruita ĉirkaŭ prizono por gravaj krimuloj. La argentinanoj sekvis la ekzemplon de aliaj landoj, kiuj konstruis malliberejojn sur insulo (ĉi-kaze la insulo Fajrolando), tiel ke fuĝi preskaŭ ne eblis. La kaptitoj devis labori en la industrio por lignoproduktado ĉirkaŭ la urbo. Finfine ili estas la kolonianoj, kiuj konstruis la urbon.

La urbo estas ŝatata de turistoj. Ili vizitas la nacian parkon de Fajrolando aŭ ŝipveturas en la Beaglekanalo, serĉante lokan flaŭron kaj faŭnon.

Ushuaia estas la forirloko por vojaĝoj al Antarkto. Apude troviĝas internacia flughaveno (Ushuaia Internacia Aerodromo).

Estas unu industrio en la urbo: fabriko de elektronikaj aparatoj, "Renacer", kiu en freŝa tajdo de la tielnomotaj reekhavitaj entreprenoj en Argentino iĝis kooperativo, nun leĝe posedaĵo de siaj laboristoj, kiuj reirigis ĝin post la kaputiĝo de la antaŭa kapitalista mastro.

Panoramo de Ushuaia

Ekstera(j) ligilo(j)

Koordinatoj:54° 48' S, 68° 18' U