Saltu al enhavo

Uson-afrikanoj de Liberio

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Edward Wilmot Blyden.

Uson-afrikanoj de Liberio estas liberianoj, kiuj devenas el eksaj sklavoj, kiuj volis transloĝiĝi al hejmkontinento de siaj propatroj kaj tial fondis Liberion kaj transloĝiĝis en tiu areo. Al uson-afrikanoj de Liberio apartenas 4–5 % el la loĝantaro de Liberio. Ili kreis la unuan afrikan respublikon. Dumlonge ili estis kaj parte plu estas la reganta supera klaso. Ĝis 1944 nur ili rajtis voĉdoni en Liberio. Ilia politika domineco daŭris ĝis la puĉo de 1980. Tiam oni murdis uson-afrikanan prezidanton William R. Tolbert jr., kaj iujn aliajn uson-afrikanajn liberiaj politikistojn. Ĝis Tolbert jr. la ĉiuj prezidantoj de Liberio estis uson-afrikanoj, sed neniu el la malpli fruaj prezidantoj estis. Post la puĉo daŭris perforto al la uson-afrikanoj de Liberio. Tial en lastaj jaroj multaj el ili transloĝiĝis eksterlanden.

Bibliografio

[redakti | redakti fonton]
  • Grant, Colin (2008). Negro with a Hat: The Rise and Fall of Marcus Garvey. London: Jonathan Cape. ISBN 978-0-09-950145-9.