Usona ministerio pri defendo
La Usona ministerio pri defendo (angle United States Department of Defence, DoD, prononco [juːNAJtid STEJTS diPAːTment of diFENS], aŭ per sistemo IFA [juːnˈa͡ɪtɪd stˈe͡ɪts dɪpˈɑːtmənt ˈɒv dɪfˈɛns], foje ankaŭ malĝuste "baptita" per vorto "Usona departemento de defendo") estas "Department" en la usona registaro respondeca por kunordigado kaj kontrolado de ĉiuj agentejoj kaj funkcioj implikitaj en usona nacia sekureco kaj armetrupoj. La angla vorto "Department" en tiu senco signifas simple nacian ministerion: la usona ministerio pri defendo estas integra parto de la registaro de Usono - en Esperanto ne eblas traduki la anglan vorton "Department" per departemento, kiu en tiu lingvo nepre nur povas esti unu el multaj partetoj de ministerio, ne la nacia ministerio mem. La "Department" estas gvidita fare de la usona ministro pri defendo, (angle United States Sekretary of Defence), kiu en Esperanto same nepre ne estas "sekretario", sed evidente ministro. La ministeria ĉefsidejo situas en la konstruaĵego Pentagono. La Pentagono cetere ne situas en la ĉefurbo de Usono, Vaŝingtono, sed tute apude: ĝi estas parto de la usona subŝtato Virginio, kaj de la ĉefurbo dividas ĝin la granda rivero Potomako.
La ministerio konsistas el tri armeaj departementoj, departemento de la aerarmeo, departemento de la mararmeo kaj departemento de la terarmeo.
La agentejoj de la ministerio inkluzivas instituciojn nomataj la Misila Defenda Agentejo (MDA), la Armea Spiona Agentejo (DIA), la Nacia Vidada kaj Geografia Spiona Agentejo (NGA), la Nacia Sekureca Agentejo (NSA) kaj DARPA, defenda agentejo por avancintaj esplor-projektoj.
Buĝeto
[redakti | redakti fonton]La baza buĝeto estas la buĝeto antaŭ specialaj gratifikoj, kiujn la departemento ricevas, kiu celas financi la rutinajn aĉetojn, salajrojn kaj pensiojn kaj fakte la 'normalan' funkciadon de la departemento.
La ministerio pri defendo, pro sia graveco, ricevas sufiĉe da mono intencita por financi 'specialajn projektojn' (kutime, disvolviĝo de armiloj), operacoj kiuj ne estas antaŭviditaj kaj estas de alta graveco (kaj tial ne inkluzivitaj en la baza buĝeto). Krome, en tempo de milito la departemento ricevas gratifikojn.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]



