Usona Enlanda Milito

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Usona Enlanda Milito
US Secession map 1863 (BlankMap derived).png
blua: unia ŝtato
flava: sklaveca ŝtato
bruna: konfederacia ŝtato
helaj koloroj: teritorio
Daŭro: 12-a de aprilo 1861 - 9-a de aprilo 1865
Loko: Sudo de Usono
Rezulto: Venko de la Uniĝo, ĝi donis sin pli povi al la federala registaro, abolicio de la esclaveco en Usono
Flankoj
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko
Komandantoj
Abraham Lincoln
Winfield Scott
George B. McClellan
Henry Wager Halleck
Ulysses S. Grant
Gideon Welles
Jefferson Davis
P.G.T. Beauregard
Joseph E. Johnston
Robert E. Lee
Stephen Mallory
Forto
2.200.000 1.064.000
Perdoj
110.000 falitaj en batalo
360.000 mortintoj tote
275.200 vunditaj
93.000 falitaj en batalo
258.000 mortintoj tote
137.000 vunditaj
v  d  r
Information icon.svg

La Usona Enlanda Milito estis milito enlande de Usono, inter la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, nomataj la Unio, kontraŭ la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko, formigitaj de 11 sudaj ŝtatoj, kiuj deklaris sian eksiĝon el la Unio. La Unio venkis decidan venkon, kaj sekvis periodo de Rekonstruado. La milito produktis ĉirkaŭ 620,000 mortintojn. La kaŭzoj de la milito, la kialoj de la rezultoj, kaj eĉ la nomo de la milito, estas subjekto de multa polemiko, eĉ hodiaŭ.

Ĝi okazis de 1861 al 1865 kaj finiĝis per venko de la Unio (nordaj ŝtatoj, kontraŭ sklavismo, por unueco) super la Konfederacio (sudaj ŝtatoj, por sklavismo, secesiemaj). Pro tiu malvenko eĉ nun multaj sudanoj sentas certan rankoron kontraŭ la jankioj (angle: Yankees).

Estis 23 ŝtatoj kiuj restis fidelaj al la Unio. Estis 11 ŝtatoj kiuj secesis de la Unio, iĝinte la Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko.

Multaj klarigoj de la kaŭzoj de la milito[redakti | redakti fonton]

La kaŭzoj de la Usona Enlanda Milito ekzistis en la malsimpla aktualaĵo de politiko, sklavismo, kaj malkonsentoj pri la rajtoj de ŝtatoj, ekspansiismo, sekciismo, ekonomiko, moderniĝismo, kaj la naciismo de la antaŭmilito periodo. Kvankam estas malmulta malkonsento inter historiistoj pri la detaloj, kiuj gvidis al milito, estas malkonsento pri ekzakte kio kaŭzis kion, kaj la relativa gravo.

Malsukcesegis kompromisi[redakti | redakti fonton]

En 1854, la Du-Partia Sistemo malfunkciĝis post la jurigo de la Kansaso-Nebrasko Akto. La Whig-Partio malaperis, kaj la nova Respublikana Partio ekestis en ĝia loko. Senbridita batalo en la Kansasa Teritorio, la paniko de 1857, kaj la atako de John Brown kontraŭ Harper's Ferry, plu pligravigis sekciajn tensiojn, kaj helpis la Respublikanoj gajni la elektojn en 1860. La prezidentigo de Abraham Lincoln, kiu renkontis oponon de sudaj sklav-posedaj partioj, kaŭzis sudan secesion el la Unio.

Dum la secesia krizo, multaj politikistoj rezonis pri nova sekcia akomodo por konservi la Union, enfokusigante specife pri la proponita "Crittenden-Kompromiso." Tamen historiistoj en la 1930-a jardeko rezonis ke la ekesto de amaso demokratio, la malfunkciĝis de la Du-Partia Sistemo, kaj pli kaj pli malica kaj malamika sekcia retoriko igis ege neprobable, se ne neeble, okazigi la kompromison de la estinteco (ekzemple la Misura Kompromiso kaj la Kompromiso de 1850). Fakte, la Crittenden-Kompromiso estis malakceptita de Respublikanoj. Unu ebla "kompromiso" estis paca secesio, akceptita de la Uniiĝinta Ŝtatoj. Tiu estas serioze diskutata en malfrua 1860--kaj subtenita de multaj kontraŭsklavecaj movadanoj--sed estis malakceptata de la konservativaj Demokratoj de James Buchanan, kaj ankaŭ de la Respublikanaj estroj.

Rajtoj de Ŝtatoj[redakti | redakti fonton]

Sudulo rezonis ke la federala registaro ne havis regpovon ĉesigi sklav-posedantojn porti siajn sklavojn en novajn teritoriojn, sed ili ankaŭ postulis federalan regpovon pri sklavoj kiuj eskapis en la Nordon. Nordanoj havis malan, sed egale memkontraŭdiran, pozicion pri tiuj ĉi aktualaĵoj.

Sklavismo kiel unu kaŭzo de la Milito[redakti | redakti fonton]

La enfokusiganto pri la sklavismo ekestis cikla. Ĝi estis konsiderita kiel la ĉefa kaŭzo en la periodo 1860-1890. De 1900 al 1960, historiistoj taksis kontraŭ-sklavisman agadon esti malpli grava ol konstituciaj, ekonomiaj, kaj kulturaj aktualaĵoj. Depost la 1960-aj jaroj historiistoj revenis al emfazo pri sklavismo kiel ĉefa kaŭzo de la milito. Specife, ili rimarkas ke la sudo insistis plifortigi ĝin, kaj la nordo insistis malplifortigi ĝin.

Laŭ sudaj estroj, la konservado de sklavismo gravegis. Kiel la bazo de la Suda labora sistemo, ĝi estis la kerno de la politika intereso de la regiono interne de la Unio.

Norda opozicio kontraŭ sklavismo dividiĝas inter mem-interesa kaj morala (ĉefe religia) opozicio. En la eta-produktanto ekonomio de la Nordo, libera-labora ideologio kulturis, kiu subtenis la dignon de laboro kaj okazaĵoj haveblaj de laborantaj viroj. Sklavismo estis vidata kiel nejusta konkuro por viro provinta plibonigi sin en la vivo. Sklavismo estis ankaŭ vidata kiel minaco al demokratio. Nordano kredis ke korupta riĉ-estro de riĉaj plantantoj dominis sudan politikon kaj ankaŭ nacian politikon.

Kontraŭsklaveca movado kiel kaŭzo de la Milito[redakti | redakti fonton]

De la 1830-aj jaroj, malgranda sed atentiga kontraŭsklaveca movado ekestis, estrita de Nov-Anglianoj kaj liberaj nigruloj, inkluzive de William Lloyd Garrison, Frederick Douglass, kaj Lucretia Mott. Multaj homoj norde kaj sude konsideris sklavismon kiel nedezirindan institucion, sed de la 1840-aj jaroj, la militemaj kontraŭsklavecaj movadanoj iris multe pli antaŭen, kaj deklaris ke posedanta sklavon estis terura peko, kaj ke la institucio devus esti tuj forigita. Sudanoj amare indignis pri ĉi tiu morala atako, kaj ankaŭ la stereotipa prezentado de sklav-posedano kiel senkora "Simon Legrees" (fikcia sklav-posedanto) en la ege populara (en la Nordo) romano kaj teatraĵo de Harriet Beecher Stowe, Uncle Tom's Cabin (La Kabano de Onklo Tom, eldonita en 1852). Historiistoj daŭre debatas ĉu sklav-posedantoj sentis sin kulpaj aŭ fiaj. Tamen estas neniu dubo ke la kontraŭsklavecaj atakoj kolerigis la sudanojn.

Sklavismo ne estis la origina kaŭzo de la milito, sed estis dummilite tiel proklamita en la Emancipation Proclamation (egalrajtiga proklamo) de prezidento Abraham Lincoln. La secesion instigis la zorgo de la sudanoj pri troa influo de la nordanoj, ankaŭ sed ne nur pri la demando de sklavismo. La nordo inverse timis pro la secesio perdon de potenco kaj ekonomiajn malavantaĝojn.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Mortis ĉirkaŭ 650.000 homoj en la usona enlanda milito. La militkostoj superis 8 miliardojn da dolaroj. La trupoj de la unuiĝo nombris je la fino de la milito pli ol unu milionoj da viroj, la floto 671 ŝipojn.

Post la venko de la nordo ŝanĝiĝis draste la eco kaj politiko de Usono. La iamaj idealoj de Jefferson, laŭ kiuj la konstitucio estu interpretata kiel eble plej strikte kaj laŭ kiu la centra registaro havi kiel eble plej malmulte de potenco, ne plu estis subtenataj. Kontraŭe, la potenco de la unuiĝo disvastiĝis: dek unu el la dek du unuaj konstituciaj aldonoj malfortigis la centran registaron, sed fortigis ĝian pozicion ses el la sekvaj sep konstituciaj aldonoj.[1]

Tiu milito estigis la unuan nacian enspezimpoŝton, la unuan ĝeneralan armedevigon (flanke de la sudo) kaj pli granda potenco de la federacia justico. Samtempe pro la venko de la unuiĝo la politika supereco de la nordo kaj de la partio de la respublikanoj firmiĝis dum jaroj: la sekva demokratia prezidanto post James Buchanan (antaŭ Abraham Lincoln) estis Grover Cleveland. Li estis elektita prezidanto en 1884, tio estas preskaŭ 20 jaroj post la fino de la enlanda milito.

Per la 13-a aldona artikolo al la konstitucio kolorhaŭtaj sklavoj atingis sian liberecon; la aldonaj 14-a kaj 15-a artikoloj donis al ili la civitan rajton kaj tiun partopreni balotojn. Tamen daŭre suferis kolorhaŭtuloj en la sudo diskriminadon kaj rasdisigon, kion konfirmis la plej alta juĝejo en la kazo Plessy kontraŭ Ferguson: Separate but equal, aparte, sed egalrajte.

Nomoj por la milito[redakti | redakti fonton]

La plej ofta kaj plej neŭtrala termino por la milito usona estas simple la enlanda milito (angle: the Civil War), sed tiu nomo neniam estis oficiala. La unua leĝe oficiala nomo aperis en oficiala raporto de usona milita departemento en 1880, titolita la milito de la ribelo (the War of the Rebellion). Dum la 1920-jaroj, kongresa rezolucio deklaris la taŭgan nomon la milito inter la ŝtatoj (the War between the States), kaj multaj sudaj heredaĵaj grupoj kaj militrolistoj preferas ĉi tiun terminon.

Ankaŭ ekzistis multaj kuriozaj aŭ antaŭjuĝaj nomoj, kaj hodiaŭa uzado de ili ofte signifas subtenon de unu flanko aŭ la alia. Tiaj sudaj nomoj inkluzivas la milito de norda agreso, la milito de suda sendependeco, la milito de Sinjoro Lincoln, La milito de secesio, aŭ simple La milito. Malpli oftaj sudaj nomoj estas la dua usona revolucio kaj la milito por defendi Virginion. Unu favorato tuj post la milito estis la lastatempa malagrableco. La plejmulto de ĉi tiuj terminoj ne uziĝas hodiaŭ, krom inter sudaj naciistaj, historiaj, kaj kulturaj grupoj kiel Ligo de la suda kaj Filoj de konfederaciaj veteranoj. Nordanoj uzis aliajn terminojn: la milito de la ribelo, la milito de suda ribelo, la milito por savi la union, kaj la milito por abolicio. La plej frua nomo estis la milito de la insurekcio. Ĉi tiuj nomoj estas eĉ pli maloftaj ol la por-sudaj nomoj, pro la malpli granda intereso pri la enlanda milito en la norda usono.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Gravaj Homoj[redakti | redakti fonton]

Uniaj Homoj[redakti | redakti fonton]

Konfederaciitaj Homoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj gravaj aferoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. McPherson Für die Freiheit sterben (Morti por libereco), p.845f.


Libro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]