Usona Ministro pri Enlandaj Aferoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Flago de la usona Ministro pri Enlandaj Aferoj

La Usona Ministro pri Enlandaj Aferoj (angle, United States Secretary of the Interior) estas membro de la usona "Kabineto" kiu estras la usonan Ministerion pri Enlandaj Aferoj. La unua Ministro pri Enlandaj Aferoj estis Thomas Ewing el Ohio. Li oficis 1849-1850 sub prezidentoj Zachary Taylor kaj Millard Fillmore. La nuna ministro (2016.02.07) estas Sally Jewell el Vaŝingtonio.