Usona Ministro pri la Kaso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Steven Mnuchin, Usona Ministro pri la Kaso (ekde la 20-a de januaro 2017) en la kabineto de 45-a Prezidento de Usono Donald Trump
Jacob Lew, Ministro pri la Kaso (ekde la 27-a de februaro 2013)
Timothy Geithner, Ministro pri la kaso (2009-2013)

La Ministro pri la Kaso aŭ la ŝtatsekretario pri Trezorejo (angle Secretary of the Treasury) estas la estro de la Usona Ministerio pri la Kaso. Tiu ofico estis unu el la originaj ministroj de la usona registaro ekde la efektiviĝo de la Konstitucio, ekzistanta ekde la 11-a de septembro, 1789. La unua Ministro pri la Kaso estis Alexander Hamilton, nomumita de la unua usona prezidento, George Washington; Hamilton servis tiel de 1789 ĝis 1795. La antaŭa ministro estas Jacob Lew, nomumita de prezidento Barack Obama en 2013, kaj de la 20-a de januaro 2017 en la kabineto de Prezidento de Usono Donald Trump estas Steven Mnuchin.