Usona Sekretario de la Trezorejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Timothy Geithner, la nuna Ministro pri la kaso

La Ministro pri la Kaso (angle, Secretary of the Treasury) estas la estro de la Usona Ministerio pri la Kaso. Tiu ofico estis unu el la originaj ministroj de la usona registaro ekde la efektiviĝo de la Konstitucio, ekzistanta ekde la 11-a de septembro, 1789. La unua Ministro pri la Kaso estis Alexander Hamilton, nomumita de la unua usona prezidento, George Washington; Hamilton servis tiel de 1789 ĝis 1795. La nuna ministro estas Timothy Geithner, nomumita de prezidento Barack Obama en 2009.