Usona Ruĝa Kruco
Usona Ruĝa Kruco | |
---|---|
American Red Cross | |
![]() | |
Lando | ![]() |
Tipo | societo de humanitara helpo |
Celo | nacia kriza, katastrofa, ambulanca kaj sango-banka servo |
fondinto | Clara Barton |
Fondiĝo | 21-a de majo 1881 |
prezidanto | Bonnie McElveen-Hunter |
membro de | Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento |
dungitoj | 35000 |
Sidejo | Vaŝingtono |
Interretejo | https://www.redcross.org/ |
La Usona Ruĝa Kruco estas societo de humanitara helpo en Usono, kies celo estas provizi nacian krizan, katastrofan, ambulancan kaj sango-bankan servon. La societo membras en la Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento, internacie kunlaboras tie kun aliaj internaciaj societoj de humanitara helpo kaj precipe kun la aliaj naciaj asocioj de la federacio. Ĝia sidejo estas en Vaŝingtono, kaj kiel la nuntempa prezidanto funkcias Bonnie McElveen-Hunter.