Usona Stabestraro
Usona Stabestraro | ||
---|---|---|
stabo militista unuo | ||
Komenco | 1949 vd | |
Geografia situo | 38° 52′ 16″ N, 77° 3′ 22″ U (mapo)38.871021454221-77.056069672856Koordinatoj: 38° 52′ 16″ N, 77° 3′ 22″ U (mapo) | |
Lando(j) | Unuiĝintaj Ŝtatoj vd | |
Sidejo | Pentagono | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Usona Stabestraro estas grupo de la plej altgradaj estroj de ĉiu usona armeo: la stabestro de la terarmeo (angle Chief of Staff of the Army), la stabestro de la aerarmeo (Chief of Staff of the Air Force), la stabestro de la mararmeo (Chief of Naval Operations), kaj la stabestro de la marinfanterio (Commandant of the Marine Corps).
Post la reorganizado de la usona armeo en 1986 laŭ la Akto Goldwater-Nichols, la Stabestraro ne havas operacan komandon super usonaj fortoj. Respondecon por militaj operacoj metas la Usona Sekretario de Defendo direkte sur la militaj komandantoj.
La laboro de la Stabestraro estas certigi la preparitecon de ĉiu armeo. La Stabestraro konsilas al la prezidanto de Usono kaj al la Sekretario de Defendo. La prezidanto de la Stabestraro estas la ĉefa milita konsilanto al la prezidento.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo Arkivigite je 2004-12-11 per la retarkivo Wayback Machine