Usona Stabestraro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de la Stabestraro

La Usona Stabestraro estas grupo de la plej altgradaj estroj de ĉiu usona armeo: la stabestro de la terarmeo (Chief of Staff of the Army), la stabestro de la aerarmeo (Chief of Staff of the Air Force), la stabestro de la mararmeo (Chief of Naval Operations), kaj la stabestro de la marinfanterio (Commandant of the Marine Corps).

Post la reorganizado de la usona armeo en 1986 laŭ la Akto Goldwater-Nichols, la Stabestraro ne havas operacan komandon super usonaj fortoj. Respondecon por militaj operacoj metas la ministro pri defendo direkte sur la militaj komandantoj.

La laboro de la Stabestraro estas certigi la preparitecon de ĉiu armeo. La Stabestraro konsilas al la prezidanto de Usono kaj al la ministro pri defendo. La prezidanto de la Stabestraro estas la ĉefa milita konsilanto al la prezidento.

Eksteraj ligiloj