Usona embargo kontraŭ Kubo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Usona embargo kontraŭ Kubo (nomata en Kubo el bloqueo, hispanlingve "la blokado") estas ekonomia, komerca kaj financa embargo instalita de Usono kontraŭ Kubo la 7-an de februaro 1962. Ĝi kodiĝis en leĝon nomatan "Kuba Demokratia Akto" en 1992. En 1996 la usona parlamento aprobis la tiel nomatan Akto Helms-Burton, kiu plilimigis usonanojn al negocado en aŭ kun Kubo kaj ordonis limigojn pri publika aŭ privata helpado al ajna posta reĝimo en Havano krom se specifaj interesoj kontraŭ la kuba estraro estas komunaj. En 1999, la usona prezidanto Bill Clinton intensigis la embargon eĉ plie per haltigo la agadon de eksterusonaj uson-kompaniaj monhelpantoj, kiuj interŝanĝis kun Kubo je valoroj pli altaj ol po 700 milionoj da dolaroj ĉiun jaron. Ankoraŭ en 2007, la embargo daŭras efektiva, signife, ke ĝi estas unu el la malmultaj situacioj, en kiuj usonanoj ne povas negocadi eksterlande, kaj unu el la plej longdaŭraj komercaj embargoj en moderna historio.

Ekde 1991 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj estas aprobinta ĉiujare rezolucion kontraŭ la embargo. La plej nova rezolucio aprobiĝis la 8-an de novembro 2006; 181 ŝtatoj balotis favore, dum nur 3 (Usono, Israelo, Marŝaloj kaj Palaŭo kontraŭbalotis.[1]

Ekzistas movado en la usona parlamento por fini tiujn limigojn argumente, ke la preteksta celo (demokratiigi Kubon) ne estas atingita kaj ke eble tiaj agoj plifortigis la kuban registaron.

Antaŭ la embargo

Usono kaj Kubo havas longan historion el proksimaj ekonomiaj kaj politikaj ligoj. Malgraŭ ĝia pasinteco de hispana kolonio dum preskaŭ 400 jaroj, la insulo disvolvis gravajn rilatojn kun Usono dum la 19-a jarcento. En decembro 1898, Hispanio cedis al Usono la regon de Kubo, sekve al sia malvenko en la Hispana-Usona Milito. Usono poste igis Kubon formale sendependa, sed konstante enpartoprenis kubajn politikajn aferojn. En ekonomio, la usonaj investoj, tre kutimaj en Latinameriko, estis nepraj en la produktado de sukero kaj tabako por eksporto. La usona turismo estis ankaŭ grava, kaj la facilo eksporti al Usono kaŭzis gravajn komercajn ligojn. Ĉirkaŭ 1926, usonaj kompanioj posedis 60% de la kuba sukera industrio, kaj importis 95% de la kuba rikoltaĵo.[2]

La Kuba Revolucio depostenigis la prezidanton Fulgencio Batista. La 7-an de januaro 1959, Fidel Castro fariĝis ŝtatestro de Kubo, kaj la usona federacia registaro formale agnoskis la novan regon. Tamen, rilatoj inter ambaŭ landoj rapide pistiĝis kiam la nova kuba registaro aprobis la unuan leĝon por Agropropraĵa Reformo, por komenci la malpropriigojn de la grandaj terpropraĵoj, el kiuj multaj estis posedataj de usonanoj. La kompensaĵo oferata ŝajnis ne taŭga, kaj ĝin rifuzis usonaj interesoj. Kio ankaŭ timigis la usonan registaron, estis tio, ke je la fino de 1959, ekzistis evidentaĵoj de kuba-sovetunia proksimiĝo. Dum 1960, la rilatoj inter ambaŭ registaroj pliintensiĝis; por ĉiu kubigo de usonaj propraĵoj, la registaro de Usono agis responde, kio kaŭzis la malpermeson de ĉiuj eksportoj al Kubo la 19-an de oktobro 1960.

Embargo

Jam ekzistis usona armea embargo kontraŭ Kubo ekde marto 1958, kiam komenciĝis la konflikto inter Batista kaj la ribeluloj. En julio 1960, responde al la naciigo kaj malpropriigoj fare de la registaro gvidata de Castro, Usono reduktis la kvoton de importoj de sukero el Kubo; Sovetunio respondis per konsento aĉeti la sukeron anstataŭe, kaj malpropriigoj plu okazis en Kubo. La 19-an de oktobro 1960, parta embargo trudiĝis laŭ ordono de la usona prezidanto Dwight D. Eisenhower; same, la 3-an de januaro 1961 (du jarojn post la enposteniĝo de Castro), rompiĝis la dimplomatiaj rilatoj inter ambaŭ registaroj. Sovetunio tuj poste ofertis al Kubo preferindajn komercajn prezojn, ĉefe por la sukero vendata de Kubo kaj la nafto vendata de Sovetunio.

Responde al la politika proksimiĝo de Kubo al Sovetunio dum la Malvarma Milito, la usona prezidanto John F. Kennedy etendis la kocernajn ordonojn de Eisenhower, tiel, ke pligrandiĝis la komercaj striktigoj la 7-an de februaro kaj denove la 23-an de marto 1962. (Laŭ la antaŭa prezidant-helpisto Pierre Salinger, tuj antaŭ la efektivigo de la embarg-etendo, Kennedy petis al li, ke li aĉetu milojn da kubaj cigaroj.) Dum la Kuba Misila Krizo, Kennedy ordonis striktigojn en la vojaĝoj al Kubo (8-an de februaro 1963), kaj la 8-an de julio samjare ekestis nova regulo embarge al Kubo.

La Organizo de Amerikaj Ŝtatoj trudis plurflankajn striktigojn al Kubo la 26-an de julio 1964, sed ili malvalidiĝis la 29-an de julio 1975.

La striktigoj por usonanoj en vojaĝoj al Kubo malvalidiĝis la 19-an de marto 1979, pro tio, ke la tiama prezidanto Jimmy Carter rifuzis renovigi la regulon, kiu bezonis po renovigon je ĉiu monatseso. La regulo kontraŭ elspezo de usonaj dolaroj en Kubo malvalidiĝis tuj poste. La 19-an de aprilo 1982, la prezidanto Ronald Reagan reefektivigis la komercan embargon.

Notoj

  1. General Assembly Overwhelmingly Supports End To US Embargo On Cuba UN News and Media Division, 8 November 2006. Kontrolo: 2007-02-24.
  2. Hugh Thomas. Cuba, or the Pursuit of Freedom. p.336.

Eksteraj ligiloj