Usona ministerio pri komerco
La Usona ministerio pri komerco (angle United States Department of Commerce) estas ministerio (ne departemento, kvankam la angla vorto aspektas simile) de la usona registaro, kiu aparte zorgas pri la ekonomia kreskado de la komercaj entreprenoj kaj industrioj de la lando. Ĝia estro estas la Usona ministro pri komerco, nuntempe Howard Lutnick, kiu ekprenis sian oficon en februaro 2025. La celo de la ministerio estas "akceli la kreadon de postenoj kaj pli altaj vivnormoj por ĉiuj usonanoj, per kreado de infrastrukturo antaŭeniganta ekonomian kreskadon teknologian konkurencipovon, kaj daŭrigeblan disvolvadon". Inter ĝiaj taskoj estas kolekti ekonomiajn kaj demografiajn informojn por komerca kaj registara decidado, la emisiado de patentoj kaj varmarkoj, kaj partoprenado en la establado de industriaj normoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Origine la ministerio kreiĝis la 14-an de februaro 1903, kiel la ministerio pri komerco kaj laboro. [1] Je la 4-a de marto 1913, oni renomis ĝin la ministerio pri komerco, kiam oni transigis ĝiajn prilaboristarajn funkciojn kaj buroojn al nova ministerio pri laboro.
Fakoj
[redakti | redakti fonton]La Usona patenta kaj varmarka oficejo estas agentejo de la Usona ministerio pri komerco kiu prizorgas la eldonadon de patentoj kaj la registradon de varmarkoj. Ĝi estis fondita je la 2-a de januaro 1975 el la antaŭa patenta oficejo. La nuna direktoro de la oficejo estas Kathy Visal, kiu ekprenis sian oficon en aprilo 2022.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Steve Charnovitz. Reinventing the Commerce Dept. Journal of Commerce, 12-an de julio 1995. angle
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de ministerio pri komerco Arkivigite je 2021-05-06 per la retarkivo Wayback Machine



