Usona okupado de Haitio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La unua usona okupado de Haitio komenciĝis la 28-an de julio, 1915 kaj finiĝis en mezo de aŭgusto, 1934.

Antaŭeventoj[redakti | redakti fonton]

Inter 1911 kaj 1915, Haitio havis ses diversajn prezidentojn, kiuj estis murditaj aŭ ekzilitaj. En la landon enfiltriĝis revoluciaj armeoj el kamparanaj brigadoj (cacos) el la nordaj montaraj regionoj, tra la tralasema limo al la Dominika respubliko. Ilin eluzis rivalantaj politikaj grupoj por siaj celoj.

Usonon maltrankviligis la forta rolo de la eta germana komunumo en Haitio (ĉ. 200 homoj en 1910), kiu regis 80 elcentojn de la internacia komerco de la lando. Ili do posedis kaj funkciigis utilecojn en Haitia Kabo kaj Port-au-Prince, la ĉefan kajon kaj la tramon en la ĉefurbo, la fervojon sur ebenaĵo de Cul-du-Sac.

La germana komunumo provis pli forte integriĝi en la lokan socion kaj edziniĝis ofte kun lokanoj. Tio certigis por ili pli fortiĝintan influon, kiun Usono provis limigi. La usona State Department en 1910–11 apogis konzorcion de usonaj investistoj por akiri regadon pri Banque National d'Haïti, la sola komerca banko kaj registara trezorejo de Haitio.

En februaro de 1915 Jean Vilbrun Guillaume Sam establis diktatorecon, sed en julio – alfrontante novan revolucion – li masakrigis 167 politikajn enprizonigitojn, ĉiujn el elitaj familioj. Sam estis linĉita pro tio en Port-au-Prince.

La okazanta popola insurekcio kontraŭ Sam minacis ankaŭ usonajn interesojn en la lando (kiel la HASCO). Pro tiuj konkuraj interesoj kaj la ebleco de prezidentiĝo de la kontraŭ-usona Rosalvo Bobo, la usona registaro decidis rapide agadi kaj rezervis sian ekonomian dominon super Haitio.

La okupado[redakti | redakti fonton]

Usona prezidento Woodrow Wilson sendis 330 usonajn marsoldatojn al Port-au-Prince la 28-an de julio, 1915. Post ses semajnoj, Usono regis la doganaferojn de Haitio kaj administrajn institutojn, bankojn kaj la nacian trezorejon. Helpe de usona manipulado, 40 % de la nacia enspezo estis uzata por servi la ŝuldorepagon al usonaj kaj francaj bankoj. Tiuj elfluaj sumoj malebligis ekonomian kreskon de la lando, kiun gvidis dum la sekvaj 19 jaroj usona guberniestro.

Reprezentantoj de Usono havis vetorajton pri ĉiuj registaraj decidoj en Haitio kaj la komandantoj de la mararmeo servis kiel administrantoj en la provincoj.

La opozicio al okupado tuj komenciĝis en 1915, la ribelantoj ("cacos") forte rezistis usonan regadon de Haitio. Responde, haitiaj kaj usonaj registaroj komencis viglan kampanjon por disigo de la ribelaj armeoj.

La mulata prezidanto de la Senato Philippe Sudré Dartiguenave akceptis iĝi prezidento, post ke pluraj kanditatoj rifuzis tion. En 1917, prezidento Dartiguenave dissolvis la parlamenton, post kiam ties anoj rifuzis akcepton de konstitucio, skribitan fare de Franklin D. Roosevelt (tiam sekretaria asistanto de la mararmeo).

Do, referendumo de 1919 aprobis la novan konstitucion (per nekredeblaj voĉoj: 98.225 al 768). Tio estis ĝenerala liberala dokumento. La konstitucio permesis al eksterlandanoj aĉeton de grundo. Jean-Jacques Dessalines malpermesis grundoposedon por eksterlandoj.

En 1922, la prezidenton Dartiguenave sekvis en la pozicio Louis Borno, kiu regis sen parlamento ĝis 1930. Samjare (1922), oni nomumis generalon John H. Russell, pli juna al High Commissioner. Dum diktatoreco de Borno-Russel, grandiĝis la ekonomio, oni konstruis pli ol 1800 km da vojoj, establis aŭtomatan telefonan centralon, modernigis la instalaĵojn de la nacia haveno kaj establis publikan sansistemon. Oni enkondukis sisalon en Haition, sukero kaj kotono iĝis gravaj signifaj eksportaĵoj. La klopodoj por evoluigi agrikulturon atingis limigitan sukceson, parte ĉar multaj haitianoj laboris sezone en la pli bone pagantaj sukerindustrioj de Kubo kaj la Dominika Respubliko.

En avangardo de la opozicio estis la edukita elito (L'Union Patriotique), kiu establis kontaktojn al kontraŭuloj de la okupado en Usono, parte al NAACP.

La Granda depresio malaltigis prezojn de la Haitia eksporto kaj detruis la malfortajn gajnojn de la antaŭa jardeko. En decembro de 1929, marsoldatoj en Les Cayes murdis dek haitiajn kamparanojn dum la protesta marŝo pro lokaj ekonomiaj kondiĉoj. Tio igis Herbert Hoover enoficigi du komisionojn, inkluzive unu gvidatan de la iama usona guberniestro de la Filipinoj, William Cameron Forbes, kiu kritikis la ekskludon de haitianoj el pozicioj en registaro kaj polico, hodiaŭ konata kiel Garde d'Haïti.

En 1930, oni elektis haitian prezidenton Sténio Vincent, long-tempan kritikiston de la okupado. Pro la incidento de Les Cayes kaj la konstatoj de la du komisionoj, Usono komencis retiriĝon el Haitio en 1932. Post elekto de Franklin Roosevelt (aŭtoro de la haitia konstitucio), li preferis politikon de bona najbareco (angle "Good Neighbor policy"). Li vizitis la urbon Haitia Kabo en julio de 1934, la lastaj soldatoj forlasis la landon la 15-an de aŭgusto 1933. Usono retenis influon je la eksteraj financaj aferoj de Haitio ĝis 1947.

Efikoj de la okupado[redakti | redakti fonton]

En frua periodo de la okupado, la ribelo okazinta en 1918 postulis 2.000 haitiajn vivojn. La infrastukturo forte pliboniĝis: oni konstruis 1.700 km da vojoj, 189 pontojn, irigaciajn kanalojn, hospitalojn, lernejojn kaj publikajn konstruaĵojn. Oni kondukis trinkeblan akvon al la gravaj urboj, instalis en Port au-Prince aŭtomatan telefoncentralon – unuan en Latina Ameriko. La agrikultura edukado estis organizita en centra lernejo de agrikulturo kaj en 69 farmbienoj en la lando.

La okupantaj usonanoj loĝis en domoj, kiu altiris fortan envion, malamon de la lokanoj. Tion fortigis la maltoleremo, rasisma vidpunkto de la usonanoj. La usonanojn helpis mulata elito, kontraste al nigra plimulto de la lando.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]