Mörigen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Usserdorf (Mörigen))
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mörigen (stacidomo).
Mörigen
Blazono de Mörigen
Blazono de Mörigen
Blazono de Mörigen
Mörigen
Mörigen
Mörigen
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Bielo
Malnova distrikto ĝis 2009 Nidau
Koordinatoj  47° 5′ 7″ N 7° 12′ 48″ O / 47.08528 °N, 7.21333 °O / 47.08528; 7.21333 (mapo)Koordinatoj: 47° 5′ 7″ N 7° 12′ 48″ O / 47.08528 °N, 7.21333 °O / 47.08528; 7.21333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 877
Areo 2,16 km²
Alteco 491 m super marnivelo
Poŝtkodo 2572
Komunumkodo 0742
Mapo de Mörigen
Mapo de Mörigen
Mapo de Mörigen
vdr

Mörigen estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Nidau kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Bielo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 877 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Mörigen situas ĉe la sudorienta bordo de la Lago de Bielo, proksimume 13 kilometrojn sudokcidente de la urbo Bielo, ĉe la okcidenta limo de ties aglomeraĵo. La komunumo konsistas el la partoj Oberdorf, Unterdorf, Hole kaj Usserdorf.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,16 km², de kiuj 16,7% estas kovritaj de arbaro, 59,3% servas por agrikulturo kaj 21,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Mörigen limas en nordo al Sutz-Lattrigen, en oriento al Hermrigen, en sudo al Epsach, en sudokcidento al Täuffelen, kaj en nordokcicento al la Lago de Bielo.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa kaj oficiala lingvo de la komunumo estas la germana lingvo, kiun okaze de la popolnombrado de 2010 parolis 92,6% de la loĝantaro. Ekzistas franclingva malplimulto, al kiu en 2010 apartenis 6,1% de la loĝantaro.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la kantona vojo n-ro 237.1. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas proksimume 12 kilometrojn oriente ĉe la limo inter Bielo kaj Brügg. Per la tramlinio de Nidau al Ins la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Estas jam decidita projekto de longigo de la tramlinio al la stacidomo de Bielo kaj pluen en 2016.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Mörigen datiĝas el la jaro 1196 kiel Moringen. En la jaro 1843 apud la strando de Mörigen de la arkeologo Albert Jahn estis malkovrita riĉa trovejo el la bronzepoko.[3] Dum mezepoko Mörigen apartenis al la Insulgovio de la Grafejo de Nidau, kiu en la jaro 1382 fariĝis havaĵo de Friburgo kaj en 1398 de la urbo Berno.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]