Saltu al enhavo

Ustica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Ustica
Ustica
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Sicilio
Provinco PA Palermo
Geografia situo 38° 43′ N, 13° 11′ O (mapo)38.7113.188888888889Koordinatoj: 38° 43′ N, 13° 11′ O (mapo)
Supermara alteco 49 m
Areo 8 km²
Loĝantaro 1311 (2023)
Loĝdenso 152 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj neniuj, ĉar insulo
Patrono Apostolo Bartolomeo
Festa tago 24-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj usticesi
Poŝtkodo 90051
Imposta kodo L519
Kodo laŭ ISTAT 082075
Telefona prefikso 091
Estro
Retpaĝo Oficiala retejo
Ustica (Italio)
Ustica (Italio)
DEC
Situo de Ustica

Map

vdr
mapo de Ustica

Ustica - prononco [Ustika] - estas malgranda vulkana insulo de Italio en la Tirena maro, parto de la Mediteraneo, norde de Sicilio. Ustica estas ankaŭ nomo de sola komunumo sur la insulo. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sicilio kaj al la provinco Palermo, ekde aŭgusto 2015 formale itale nomata città metropolitana di Palermo, do metropola urbo Palermo. Fine de 2023 en la komunumo vivis 1 311 loĝantoj. Ustica kovras areon de 8,65 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 152 loĝantoj/km².

La insulo Ustica havas la surfacon de 800 ha, plej alta altaĵo estas la Monte Guardia dei Turchi kun 240 m. La insulo situas 66 km de la provinca ĉefurbo Palermo. La insulanoj vivtenas sin ĉefe per agrikulturado, fiŝkaptado kaj turismo.

Kristana patrono estas Apostolo Bartolomeo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • elfosaĵoj el la bronza epoko, romia epoko
  • subakva muzeo
  • Area marina protetta Isola di Ustica, unua subakva naturprotekta areo de Italio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]