Saltu al enhavo

Utah Jazz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Utah Jazz
emblemo
basketbala teamo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1974 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Sallaga Urbo
Posedatoj Salt Lake City Stars (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La klubo Utah Jazz - prononco laŭ sistemo IFA [jˈuːtɑː d͡ʒˈaz], esperantlingve Utahaj Ĵazoj, laŭvorte singulare Utaha Ĵazo - estas klubo de korbopilkadopli fake basketbalo en Sallaga Urbo, Utaho, kiu fondiĝis en 1974. La profesia unua vira teamo de la klubo konkuras en la ligo Nacia Korbopilkada Asocio (aŭ Nacia Basketbala Asocio), angle nomata National Basketball Association (laŭ sistemo IFA [nˈaʃənə͡l bˈaskɪtbɔːl ɐsə͡ʊsɪˈe͡ɪʃən], mallongige NBA, [ɛn biː ˈe͡ɪ]), la plej granda ligo en Nordameriko por profesia vira korbopilkado, komponita de 30 teamoj el Usono kaj Kanado - la NBA estas unu el la kvar ĉefaj sportligoj de Nordameriko, kiu ankaŭ inkluzivas la nacian glacihokean ligon NHL, la nacian usonfutbalan ligon NFL kaj la superan basbalan ligon MLB. La profesia unua vira teamo de la klubo estas parto de la Nordokcidenta Divizio de la Nacia Basketbala Asocio. Ĉeftrejnisto de tiu teamo ekde la 28-a de junio 2022 estas Will Hardy. Siajn hejmajn matĉojn la teamo ekde 1991 okazigas en la stadiono Delta Center.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la stadiono Delta Center
interne