Uther Pendragon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bildo fare de Howard Pyle, 1903

Laŭ la mitologio de Britio, Uther Pendragon (pen-dragon = "kapo de la drakoj") estis la patro de Reĝo Arturo. Kaj laŭ la legendo, kiel priskribita de Geoffrey de Monmouth, reĝo de Britio. En la franca li nomiĝas UterpendragonUtependragon, en la kimra Uthyr Pendragon kaj en la ejra Iubhair. Eble la antaŭnomo Uther havas la saman originon kiel Arturo.

Li batalis kontraŭ la anglosaksoj de Kent, kiuj klopodis okupi pli da Anglio.

Laŭ Geoffrey de Monmouth, Uther Pendragon estis la filo de la romia imperiestro Konstantino la 2-a. Geoffrey diris ke li kondukis armeon al Irlando por helpi Merlin porti la ŝtonojn de Stonehenge al Anglio; kaj ke, post jaroj de batalado, la anglosaksoj mortigis lin per veneno.

Uther edziĝis al Igraine.