Utho Maier
| Utho Maier | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 23-an de junio 1953 (72-jaraĝa) |
| Lingvoj | Esperanto |
| Ŝtataneco | Germanio |
| Okupo | |
| Okupo | bibliotekisto esperantisto |
Utho Maier (n. la 23-an de junio 1953, do nun 72-jara) estas germana bibliotekisto, arkivisto kaj esperantisto. Li vivas en la urbo Aleno (germane Aalen) kaj aktivas en la loka Esperanto-Grupo Alena en Germana Esperanto-Asocio. Nelaste al lia engaĝiĝo ŝuldiĝas, ke la Germana Esperanto-Biblioteko trovis sian lokon en Aleno. En 2014 li kun la kolego Karl Heinz Schaeffer honoriĝis per la Alena Esperanto-Kulturpremio[1][2], kiu malgraŭ la nomo ne estas nur pseŭdopremio de klubanoj por samklubanoj, sed havas la renomon esti gvida internacia premio pri Esperanto-kulturo. Krome li aktivas en Germana Esperanto-Instituto kaj kontribuas al la publikaĵoj Juna amiko kaj Esperanto aktuell. La germanlingva persona nomo Utho cetere estas nekutima variaĵo de la ĝermana persona nomo Otto.

