Utrakvismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Utrakvismo (el latino sub utraque specie, tio estas, "en ambaŭ specoj") estas tendenco de pensaro en kristanismo kiu asertas, ke la eŭkaristio devas esti havigita ĉiam al ĉiuj kredantoj en "ambaŭ specoj", tio estas, pano kaj vino. En la praktiko de kelkaj kristanaj eklezioj, ĉefe en la katolika eklezio, tradicie nur la pastroj trinkis la vinon konsekritan dum la celebro de la meso.

Historie, la utrakvistoj estis frakcio de la Husanoj, partianoj de la teologo Jan Hus, kiu estis ekzekutita en la brulŝtiparo en 1415.[1]

Post epoko de militoj, ĉefe en la tiama Moravio,[2]​ la utrakvistoj reamikiĝis kun la katolika eklezio. Tamen, la utrakvismo survivis kiel diversaj aperoj de reformo de la eklezio, ĝis en 1920 oni konstituis la ĉeĥoslovakan husanan eklezio sendepende.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. D. MacCulloch, Reformation: Europe's house divided, Penguin Books, Londono, 2004, p. 37.
  2. C. Grimberg, Historia Universal: Los siglos del Gótico, Ediciones Daimon, Madrid, 1973, pp. 83-87.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Grimberg, Carl (1973), Historia Universal: Los siglos del Gótico, Ediciones Daimon, Madrid, ISBN 84-231-0585-7
  • MacCulloch, Diarmaid (2004), Reformation: Europe's house divided, Penguin Books, Londres, ISBN 0-140-28534-2
  • Nĕmec, Ludvík (1975), The Czechoslovak Heresy and Schism: the emergence of a national Czechoslovak church American Philosophical Society, Philadelphia (EE.UU.), ISBN 0-87169-651-7