Saltu al enhavo

Uvej (Gansuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Uvej
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 733000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 815 059  (2010) [+]
Loĝdenso 56 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 56′ N, 102° 38′ O (mapo)37.92781102.63286Koordinatoj: 37° 56′ N, 102° 38′ O (mapo) [+]
Areo 32347,09 km² (3 234 709 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Uvej (Ĉinio)
Uvej (Ĉinio)
DEC
Lokigo de Ĉinio en mondo
Situo de Uvej

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Wuwei [+]
vdr

Uvej, per simpligita ĉina skribo 武威, per pinjino Wǔwēi estas prefektujnivela milionurbo en provinco Gansuo en Ĉina Popola Respubliko.

Urboparto

Demografio

[redakti | redakti fonton]

En 2020 la prefektujnivela loĝantaro estis 1 464 955 homoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La kuntirita milionurbo kuŝas ĉe la orienta fino de la Hesi-koridoro inter la Tibeta kaj la Mongola Altebenaĵoj sur areo 32 517 km² kaj administras 4 dividojn. La alteco varias de 1 020 ĝis 4 874 metroj super la marnivelo. Ĝanje troviĝas 221, provinca sidejo Lanĝoŭo 232, ĉefurbo Pekino 1208 km laŭ [1].

Suda Pordego

De 3300 antaŭ Kristo ĝis 2050 antaŭ Kristo ŝtonaj iloj kiel tranĉiloj, frapiloj kaj hakiloj, ostaj iloj kiel tranĉilteniloj, ostaj alenoj kaj ostaj ornamaĵoj, same kiel pentritaj ceramikaj tasoj, vazoj, bovloj estis malkovritaj en tiu areo. La ĉina historio komenciĝis dum Dinastio Qin. La areo kuŝis laŭ la antikva vojo de la Silka Vojo, tio determinis la gravecon ĝis la modernaj tempoj. En 1949 la speciala regiono Uvej konsistanta el ses distriktoj, estis establita.

Ĝia centra loko inter tri okcidentaj ĉefurboj Lanĝoŭo, Sinino kaj Jinĉŭano igas ĝin grava komerca kaj transporta centro por la regiono. La konstanta sunlumo kaj la fekunda grundo faris signifan agrikulturon. Melonoj, legomoj, vino kaj brutaro estas la plej gravaj agrikulturaj produktoj, krome en forcejoj oni kultivas kukumojn, piprojn kaj tomatojn. La mineralaj deponaĵoj en la ĉirkaŭaĵo inkluzivas grafiton, ferercon, titanion kaj kalkŝtonon. Specio de ŝtona kobitido Triplophysa wuweiensis estas nomita laŭ Uvej, kie ĝi estis unue malkovrita. La industrio produktas tekstilojn, metalurgiaĵojn kaj konstrumaterialojn. La urbego estas planita loko de la unua fandita sala reaktoro de Ĉinio.

Stacidomo Suda

Uvej (en Gansuo) estas tre bone atingebla voje kaj trajne. Ene lokaj aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

La klimato estas malvarma dezerta klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen: BWk. La jara averaĝa temperaturo estas 9 °C kaj varias inter 2-16 °C. Jare averaĝe pluvas nur 180 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, ĝia kulmino okazas aŭguste. Inter novembro-marto apenaŭ estas precipitaĵo.

Bildoj pri Uvej
Merkata vojo
Muzeo
Tunelo
Konfucea templo
Turo


Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • pluraj preĝejoj
  • naciaj monumentoj

Ĝemelurboj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans