Uzanto-Diskuto:Kani

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alilingvaj ligiloj[redakti fonton]

?action=purge

  • tiel
  • tri
  • kolonoj
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Voltaire en la angla Vikipedio.
Re|iu

https://xtools.wmflabs.org/

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero en Usono. Por informoj pri la samnoma rivero en Kanado, vidu la artikolon Misisipo (Kanado).
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Tbiliso.

ref name="kongreslibro"

ref group="noto"

Informkesto urbo|regiono-ISO=FR

Vikipedio:Landonomoj kun flageto

apartigila paĝo|Johano de Aŭstrio (apartigilo)

|sen banderolo= jes

|forigita = |kialo de rezulto = kaj skribu iun sencan tie, ekzemple |forigita = jes |kialo de rezulto = kun kvar poraj voĉoj kaj neniu kontraŭa. "Jes" igas la keston esti verda, "ne" igas gxin rugxa, "atendante" blua, kaj mi mensas ke plu estas "parte" kiu igas flavan keston.


Librotitoloj[redakti fonton]

Ĉu vi havas opinion pri la skribmaniero de librotitoloj en Vikipedio? Se jes, bonvolu esprimi ĝin. Dankon! --Forstbirdo (diskuto) 09:46, 24 maj. 2016 (UTC) https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Vikipedio:Diskutejo/Lingvejo&action=edit&section=41[Respondi]


Majuskloj[redakti fonton]

Saluton Kani. Mi amike atentigas vin pri la Gvidilo por biografioj, kiu rekomendas la uzadon de majusklaj literoj por la familia nomo de homoj. Tio eble ŝajnas eta, sengrava afero, sed ĝi vere helpas kiam la homo venas el ne-okcidenta lando, aŭ lando kie familinomoj ne estas la lastaj. Danke, ~nmaia d 22:16, 27 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton denove :) Ĉu vi povas konfirmi ĉu vi notis mian lastan mesaĝon sube? Kore, ~nmaia d 22:17, 28 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Nu, ĉu vi malkonsentas pri la ideo majuskligi familinomojn? Mi pensas, ke estas bona ideo el la franca. Ĉu ne? ~nmaia d 12:50, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]
Ah, mi komprenas la malfacilecon. Nu, mi majuskligos, sed se okazos diskuto pri ĝia indeco estonte, bonvole sciigu min :) ~nmaia d 13:05, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata Kani, same kiel nmaia, ankaŭ mi petas vin sekvi la cititan Gvidilon por biografioj pri majuskligo de familiaj nomoj, laŭ la nun valida interkonsento en esperanta Vikipedio. Tio ŝparas laboron al aliaj redaktistoj kiuj alie bezonas postredakti en viaj artikoloj por majuskligi. Amike dankas Moldur (diskuto) 13:39, 29 maj. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani. Mi ankaŭ serĉis similajn vortojn en aliaj lingvoj. La plej bona traduko estas laŭ mi la franca Beau monde sed ankaŭ Jet set laŭ mi taŭgas aŭ Upper class. Tamen mondumo jam estis en PIV el 1930 kiun mi posedas. Mi konsentas ke vi ligis la artikolon al Jet set en aliaj lingvoj. Samideane --Verdulo (diskuto) 18:57, 6 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Alidirektiloj[redakti fonton]

Vi petis pri ago, kiun tiukaze povis fari nur administrantoj, ĉar necesis alinomi super redirektilon. Tial estus pli bone skribi en la supron de la tiama redirektilo Anuroj jene: {{forigu tuj|Ĝ6|por alinomi la artikolon [[Anuro]]. ~~~~}}, aŭ eĉ pli simple: {{forigu tuj|por alinomi la artikolon [[Anuro]]. ~~~~}} — tio allogus atenton de administrantoj kaj ne konfuzus ceterajn redaktantojn. Gamliel Fiŝkin 15:59, 9 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani, Ĉu vi bovolas kontroli kaj eventuale korekti la Esperantan tradukon de la himno? La nederlanda traduko ne estas tute klara kaj mi ne tute komprenas la Papiamentan. Anticipe dankon --Verdulo (diskuto) 14:06, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Ekzistas ankaŭ hispanlingva traduko en es:vikio. Mi iom dubis pri la lasta strofo kiun oni celas per la amo por libereco, ĉu Dio aŭ la aruba popolo? Ankaŭ mi ne komprenas kial oni tradukis la vorton patria per naskiĝa tero? Eble pro la fakto ke Arubo ne estas memstara lando kaj aŭtonoma parto de Nederlando?

--Verdulo (diskuto) 17:31, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Transkulturigo[redakti fonton]

Vi kreis la artikolon transkulturigo kaj skribis ke ĝi estas fenomeno de "marĝado kaj konverĝando". Ambaŭ vortoj ne estas en NPIV, do mi havas malfacilaĵojn kompreni. Ĉu eble temas pri "mergado", aŭ "almarĝenigo", aŭ "konverĝigo"? – Umbert' (diskuto) 10:43, 21 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

@Umbert' mErĝado estu. Alifono (diskuto) 21:08, 29 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

Dankon pro korekti miajn artikolojn. Mi lasos la vikipedion ĝis mi finos mian kurson por ke miaj artikoloj ne devas esti korektitaj de aliulo. Saluton --LGA (diskuto) 13:10, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Fakte tio estas bona ideo. --LGA (diskuto) 19:45, 7 jul. 2016 (UTC)[Respondi]
Bone, mi klopodos traduki la vortojn en la tabelo. Pardonu min, mi forgesis traduki tion. Jes, vi povas konsili min, kvankam ne necesas ĉar mi tradukos atikolojn pri la arabaj literoj. Krome, mi faris tion artikolon antaŭ ol vi konsilis min pri krei facilajn artikolojn.
Dankon pro via ŝanĝo. Kiam mi faros la artikolojn pri la araba litero, mi vidos tion, kion mi povas fari por ke mi plibonigu la havendan artikolon.--LGA (diskuto) 21:37, 19 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Budhismo[redakti fonton]

Saluton, kara Kani,

Koran dankon pro via mesaĝo. Dankon pro ligi la artikolon. Estas kelkaj, kiujn mi ne ankoraŭ ligis. Pri la kategorio, dankon pro sciigi min pri la ligiloj; mi jam faris la ŝanĝon ĉe Wikimedia por ligi la aliajn lingvojn al la nova paĝo. La ĉefa kialo de tiu ŝanĝo, estas ke oni en tiu okazo parolas pri „la Budho“ (budho Gotamo) kaj ne „budho“ (budho Majtrejo, budho Kasapo, ktp.), kiu estas ĝenerala titolo, uzita simile al la titolo „profeto“ en Islamo. Oni, en tiu okazo skribus „Posteuloj de la Profeto“ (profeto Mohamedo) kaj ne „Posteuloj de Profeto“ (profeto Abrahamo, profeto Jesuo, ktp.), kiu kaŭzus konfuzon pri la uzo de la vorto. Se ankoraŭ mankas fari ion ajn por korekte elfari tiun ŝanĝon, bonvolu sciigi min.

-- Amike via, Nosmetana (diskuto)

Alia afero[redakti fonton]

Mi kreis la artikolon Camilo Castelo Branco kaj alklaklis tiun steleton (t.e. aldonis ghin al la atentaro). Hazarde mi aliris la artikolon kaj konstatis, ke du aliaj personoj, inkluzive de vi, kontribuis, sed pri tiuj kontribuoj mi ricevis nenian sciigon. Kion mi faru, por ekscii, kiam aliaj personoj kontribuas kun la artikoloj, kiujn mi kreis? --Vikiano (diskuto) 16:03, 25 jul. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, estimata Kani! Mi respondis al via sciigo, sed sur mia diskutpagho Uzanto-Diskuto:Vikiano. Nur poste mi rememoris, ke pri tio vi ne ricevas atentigon, chu? Vikiano (diskuto) 12:46, 11 aŭg. 2016 (UTC)[Respondi]

Vi pravas--Longharulo (diskuto) 15:33, 7 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata Kani, koran dankon por viaj bonvenaj kontribuetoj al la kategorio spiritismo =) Vikiano (diskuto) 20:02, 8 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Hello Kani, When you can find some time, would you be able to proofread this article, and its brief accompanying biographical article Cyril Genik? I found them on Wikiwand, and moved them into the Wikipedia, and only afterwards did I notice that they were automatic translations. You did some work on the article on Canada, and the content of both these articles deals with Canadian history. I am not fluent in Esperanto. I would be grateful for any help. Nicola Mitchell (diskuto) 16:34, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

traduko: Saluton Kani, Kiam vi trovos ioman tempon, ĉu vi povus provlegi ĉi tiun artikolon kaj ĝian mallongan akompanantan biografian artikolon Cyril Genik? Mi trovis ilin ĉe Wikiwand kaj movis ilin en Vikipedion, kaj nur poste mi rimarkis ke ili estas aŭtomataj tradukoj. Vi faris ioman laboron en la artikolo pri Kanado, kaj la enhavo de ambaŭ tiuj artikoloj temas pri la kanada historio. Mi ne estas flua en Esperanto. Mi estus dankema por ajna helpo.
@Nicola Mitchell: Firstly, Kani, as himself said, knows the English language badly. Secondly, Esperanto is a language very easy to learn, and you can become fluent in it very quickly (however, as a Russian proverb says, is impossible to pull out a fish from a pond without a hard work). Gamliel Fiŝkin 21:03, 15 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Thank you. Nicola Mitchell (diskuto) 21:11, 15 sep. 2016 (UTC) P.S. There is also a Spanish language version available for cross-reference in Wikipedia: Catedral de Hojalata.[Respondi]

Saluton. vi lastatempe kiel ĉe Jacques Pierre Brissot uzas citilojn tiel »Théorie des lois criminelles« anstataŭ tiel «Théorie des lois criminelles». Tion mi ne vidis antaŭe. Ĉu vi bazas tiun uzon en iu kutimo aŭ normigo?--kani (diskuto) 18:36, 24 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Estimata, ne mi enkondukis tiun chi uzon de citiloj sed la sistemo estas rekte prenita de "Meyers Großes Konversationslexikon 1905-1909" kiel videblas ekz. che http://www.zeno.org/Meyers-1905/A/Dufresny Tiun chi ligilon mi prenis por fari la artikolon pri Charles Dufresny. --Giorno2 (diskuto)
Saluton @Kani:, @Giorno2: Mi ankaŭ iom miris pri tiu uzo de "inversaj" citiloj, kvankam mi jam vidis tion en libro el Jugoslavio. Ne sciante ĉu ekzistas normo en esperanto, mi rigardis artikolon Citilo. Nu, ŝajnas ke ĉio en ordo! --Dominik (diskuto) 04:50, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Jes, laŭ la tabelo de tiu artikolo ŝajnas kutimo el landoj de Centra kaj Orienta Eŭropo kaj ne tiom konata en suda aŭ okdcidenta Eŭropo. Ĝis.--kani (diskuto) 10:03, 25 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi dankas al vi pro via pacienco. Mi estas tutnova kontribuanto en Vikipedio. Mi ĉefe faras tradukaĵojn, do mi kopias kaj algluas multajn formatkomandojn. Mi ne komprenis, kion signifis "havenda" artikolo. Mi volis aldoni enhavan "tableton" kun ligiloj al aliaj budhismaj artikoloj, sed verŝajne "havenda" ne estis la ĝusta komando.

Ĉu vi povas helpi al mi aldoni ekzemple la flavan tablon dekstre ĉi tie (https://eo.wikipedia.org/wiki/Budhismo) al miaj propraj tradukaĵoj?

Multajn dankojn :)

Kategorioj kaj listoj[redakti fonton]

Estimata Kani! Mi dankas kaj aprezas la diligentan laboron en Vikipedio, specife en la temo de historiaj teritorioj kaj landestroj, kie mi ankau aktivas. Jen nur kelkaj rimarkoj pri listoj kaj kategorioj.

Jes, cxiu artikolo pri iu teritorio de la Sankta Romia Imperio estu en tiu kategorio. Tio estas la normala sistemo de Vikipedio. Same cxiu duko de Kleve, cxiu cxefepiskopo de Kolonjo ktp. en sia Kategorio. Kiu faru tion? Cxiu ajn Vikipediano. Prefere la artikola auxtoro mem, sed se tiu ne faras, iu alia, ekz-e vi au mi. Ne estas pli da laboro ol enlistigi la artikolon en mane faritan listan, sed pli utila. Prefere kompletigi la kategorion, tiel la informo troveblas tra la kategoriaj hierarkioj.

Permane faritaj listoj utilas nur se ili donas pli da informoj ol kategorio: ekz-e regantlistoj kun kronologia ordo, regojaroj, eble aldonaj rimarkoj, eble listigas ankau anojn kiuj ankorau ne havas proprajn artikolojn en Vikipedio. Komparu Virtembergo, Elekto-Palatinato,...

Amike kaj sincere, Moldur (diskuto) 07:33, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri la sekcio "Gravuloj"[redakti fonton]

Saluton, estimata Kani! Mi vidis, ke vi aldonis la sekcion gravuloj al la artikolo spiritismo. Tio pensigis min pri la jeno: ĉu gravulo ne estus malneǔtrala priskribo por Vikipedio? Mi povas esti tute malprava... mi nur deziras iom diskuti kun vi... Ĉu ne estus pli taŭge personecoj, figuroj, elstaruloj aŭ simile? Mi vidis, ke ankaŭ en aliaj artikoloj troviĝas tiu sekcio. Koran dankon! Frate, Vikiano (diskuto) 17:10, 10 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri heredsekvaj, heredordaj, sukcedaj kaj aliaj militoj[redakti fonton]

Kara Kani, vi pravas! Mi vidis la komplikan vorton heredsekvoordo-milito en eo-vikipedio kaj transprenis ĝin, ĉar ĝi ekzakte redonas la kaŭzon de la milito. Tamen en miaj tradukotekstoj mem mi reduktas al hereda aŭ heredsekva milito. krome mi ligas per alidirektiloj tiujn ĉi simpligitajn formojn al la praa artikolo.--Longharulo (diskuto) 07:00, 24 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Japan Spaceguard Association[redakti fonton]

Aspektas, ke ĉiuj vikioj uzas la anglan nomon, ke la japanoj uzas la literaron "JSGA" kaj ke supēsugādo estas la prononco de Spaceguard en katakanoj. Oni ja povus meti alidirektilon al 日本スペースガード協会 kaj al Nihon Supesugado Kjokaj se vi volas.

--Jean-François Clet (diskuto) 12:28, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani, Mi ŝanĝis la ligon de papilo.

--Verdulo (diskuto) 18:48, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi uzis la nederlandan formon de la rivero Canche nur por sammaniere rekonstrui la nomon el la urbo Quentovic. Canche estas la franca nomo kaj esperanta nomo (ankoraŭ) ne ekzistis. Se vi opinias ke tio estas ŝanĝenda vi kompreneble rajtas fari tion.

--Verdulo (diskuto) 18:48, 6 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Tekstilindustrio[redakti fonton]

Kara Kani,

unue mi dankas al vi ke vi ne bedaŭris la penon tralegi, plibonigi kaj kun bildoj kompletigi la artikolon Tekstilindustrio. Tamen, en unu objekto mi devas kontraŭi vian aldonon.

La unua frazo diras origine: "La tekstilindustrio estas unu de la plej malnovaj industriaj branĉoj ..." kiun vi kompletigis ĉi tiel: "La tekstilindustrio aŭ teksindustrio estas unu de la plej malnovaj industriaj branĉoj..." Ĉi tiu kompletigo ne estas korekta. Kiel mi skribas, teksado estas nur unu tipo de la ŝtofpretigantaj teknikoj kaj produktas tiun specialan produktaĵon, kiu "konsistas fundamente el du sistemoj de fadenoj kiuj krucas unu la alian". Ĉi tiu estas ekz. angle weaving, germane Weben, hispane tejedura. La vorto teksindustrio estas nur unu parto de la tekstilindustrio, ĝi produktas teksaĵojn nur laŭ la skribita metodo. La vorto tekstilindustrio kovras pli multajn procedurojn, kiel mi skribas en la artikolo. - Mi scias, ke la ĝeneralaj vortaroj ne enhavas la vorton tekstil-, konas nur la vorton teks-, ne distingas inter ĉi tiuj fakvortoj, verŝajne ĉar antaŭlonge la ŝtofoj estis pretigitaj plej ofte per la tekniko de teksado. Sed nuntempe ankaŭ la aliaj ŝtofpretigantaj metodoj estas ĝenerale uzataj kiuj ankaŭ apartenas al la tekstilindustrio (angle: textile industry, germane: Textilindustrie, hispane: industria textil).

Mi scias, ke en la esperanto Vikipedio troviĝas ekz. la artikolo Teksaĵo. Ĉi tiu titolo ne estas korekta ĉar la enhavo kovras la nocion de la tekstilaĵojn. Mi intencias konforme korekti ĉi tiun artikolon kaj korekti ankaū la aliajn kie la vorto teks- signifas korekte tekstil-.

Tie, mi forstrekis la tekston "aŭ teksindustrio" el la unua frazo. Mi petas vin ne koleretigu al mi.

Saluton, --Elkágyé (diskuto) 20:57, 12 nov. 2016 (UTC)ű[Respondi]

Kara Kani, dankon por via komento kaj por via baloto pro la Elstara artikolo. - Permesu min alvoki vian atenton ke mia alia artikolo Trikmaŝino estas ankaŭ proponita kiel Elstara artikolo. Mi dankus al vi se vi balotus ankaŭ tie. --Elkágyé (diskuto) 07:09, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani. La vorto "apreturo" kovrus agojn kiuj sekvas la kolorigon kaj beligas, edifas la ŝtofon. En mia seslingva tekstilvortaro kiu enhavas multajn mil fakvortojn en germana, angla, franca, itala, hispana kaj portugala lingvo (publikigis la International Textile-Service en Zuriko) mi legas ke la koncerna fakvorto estas hispane: acabado, portugale: acabameno, france: finissage, angle: finishing, kiu estas esperante (ekz. laŭ la angla-esperanto vortaro) apreturo. Laŭ la esperanto-hispana vortaroapreturo signifas ankaŭ acabado. Mi elprenis la tradukaĵon el ĉi tiuj vortaroj. - Mi pensas, ke multaj teknikaj fakvortoj ne troviĝas en la tradiciaj vortaroj, oni devas okaze aldoni ilin. --Elkágyé (diskuto) 21:20, 13 nov. 2016 (UTC)[Respondi]

Stiloj de datoj[redakti fonton]

Vi uzas plurloke diversajn, nekutimajn formojn por dato tiel fortigas ilin: 16a de Oktobro, 16a de oktobro - eble pro misgvido de iu tradukprogramo. La ĝenerala lingvouzo estas ekz. 16-a de oktobro, kiel videbla tiu ĉi formo sur la UEA-paĝoj, ekz. http://www.uea.org/aktuale/komunikoj/2016/Alvoko-por-vocxdonkontrolantoj-fine-de-la-Gxenerala-Vocxdono

Saluton Kani, mi alskribas vin pro via pribirda scio kaj pro via hispanlingveco. Mi vidis la titolon de ĉi tiu artikolo, sed traleginte tiun mi dubas pri la ĝusteco de la titolo: La priskribitaj aperregionoj de la anaso ĉiuj situas en norda Ameriko. Ekzistas tamen ankaŭ birdospeco nome sudamerika fajfanaso. Ŝajnas, ke je la titolado de la artikoloj regis la angla kaj bedaŭrinde ankaŭ germana pensmaniero pri la du Amerikoj. Do mi preferus ŝanĝi la titolon en nordamerika fajfanaso, kio pli konvenus al la internacieco de niaj lingvo kaj vikipedio. Amike--Longharulo (diskuto) 08:38, 9 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Sonas saĝe... ThomasPusch (diskuto) 12:48, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Aleksandro la Granda[redakti fonton]

Kara Kani, unue mi deziras al vi ĉion bonan en 2017, kaj due petas vin rigardi la noton Diskuto:Aleksandro la Granda#Referencoj. Se la referencoj povas esti ordigataj, mi volonte voĉdonus por elstarigo de la artikolo. Ĉu vi povas zorgi pri tio? ThomasPusch (diskuto) 12:48, 4 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Tute alia temo: Vi vidas ke plej multaj el viaj loke alŝutitaj fotoj trovis sian vojon al la vikimedia komunejo. Restas la foto Dosiero:Ventomuelejo.JPG, kiu nun ne estas uzata en artikolo kaj ne havas bildopriskribon. Klare ke temas pri interno de ventomuelejo, sed certe vi celis por ĝi uzon kaj estas pli da informoj, kiam kaj kie (eble ankaŭ en kadro de kiu evento) ĝi fariĝis. Ĉu vi povas doni tiujn informojn? ThomasPusch (diskuto) 05:59, 12 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Germanaj ornitologoj[redakti fonton]

Estimata Kani! Mi alinomis kelkajn bestojn kie vi laboris. Nome, Finsch kaj Schlegel estas germanoj, do la "sch" en iliaj nomoj estas prononcata "ŝ" (ne "sĉ"). Tial: Finŝa, Ŝlegela. Ĉu bone? - Sincere, Moldur (diskuto) 07:23, 16 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Dosiero:Kate Sharpley.jpg[redakti fonton]

Saluton, kara. Via alŝutaĵo dosiero:Kate Sharpley.jpg proponiĝis por tujforigo, "ĉar senfonta". Mi kontraŭas tiun argumentadon, kaj opinias ĝin sub licenco {{PD-EU-sen aŭtora nomo}}. Sed ĝustas ke la dosiero venis ĉi tien tra la angla vikipedio kaj tie forpreniĝis pro manko de pruvoj, sed ĉar la foto farita de nekonata fotinto sendube aĝas pli ol 70 jarojn, tamen diskuteblas ĉu permeseblas teno de la bildo. Tial mi diskutigis ĝin en la listo Vikipedio:Forigendaj dosieroj. Ĉu vi havas ideon kiel eblas plifortigi la argumentadon por teno de la bildo? ThomasPusch (diskuto) 14:46, 29 jan. 2017 (UTC)[Respondi]

Koordinatoj[redakti fonton]

Saluton Kani! kaj gratulon pro via produktemo - la celo de tiu diskuto estas atentigi vin pri ĝusta parametro en Koordinatoj - mi rimarkis ke vi ofte lasas la parametron 'display=title' senŝanĝa - anstataŭe estas pli bone ŝanĝi ĝin al 'montru=titolo' por ke koordinatoj aperu supre en la paĝo. --Dominik (diskuto) 05:25, 20 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Denove saluton! fakte temas pri ŝablono {{Koord}} aŭ {{Coord}}. Koncerne ŝablonojn, Esperanta Vikipedio prave-malprave elektis la malfacilan vojon adapti/traduki anstataŭ rekte transpreni el la angla originalo. Mi mem ne komprenas multon kaj plej ofte kreas ŝablonojn adaptante el la jam ekzistantaj. Kuraĝon! --Dominik (diskuto) 04:51, 21 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Elstaraj artikoloj[redakti fonton]

Kara Kani, vi vidos ke mi elstarigis la artikolojn pri Roald Amundsen, la Andoj kaj la rivero Amazono, kaj nomis la tekstojn la tri estontaj "artikoloj de la semajno" (ĉiam por du semajnoj), tiel ke ĝis fino de aprilo titolpaĝe montriĝos viaj verkaĵoj {{{1}}} - gratulon! Mi volus inviti vin en la teksto Roald Amundsen ankoraŭ kontroli, ĉu vere tute ne haveblas iuj eksteraj fontoj en alia lingvo ol la angla - nun ĉiuj referencoj kaj literaturaj indikoj estas en la ŝekspira lingvo, sed malfacilas kredi ke ne estas iuj materialoj en aliaj lingvoj. ThomasPusch (diskuto) 12:44, 27 feb. 2017 (UTC)[Respondi]

Malkabeo[redakti fonton]

Jes mi revenis, sed trafis min grava maloportunaĵo, kiu faras, ke restas al mi tre malmulte da tempo por vikipedii.

Estu dankita, pro la intereso, ke vi havis pri mi.

--Jean-François Clet (diskuto) 09:29, 10 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

malfacilaĵo[redakti fonton]

mi timas ne plu havi tempon... tro longtempe resti ĉe vikipedia estigas eksplodon. --Jean-François Clet (diskuto) 17:51, 10 apr. 2017 (UTC)[Respondi]

Tekstilfibroj[redakti fonton]

Saluton kaj multajn dankojn pro la korektado de mia plej nova artikolo Tekstilfibroj. --Elkágyé (diskuto) 17:09, 18 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

as-finaĵo por priskribi okazintaĵojn[redakti fonton]

Saluton, Kani! Vi estas la plej ofta kontribuanto por niaj aktualaĵoj. Tre bone! Vi ordinare uzas as-finaĵon por priskribi okazintaĵojn. Almenaŭ en brazilaj periodaĵoj tia stila (ĵurnalista) rimedo estas tre ofte uzata... mi supozas, ke ankaŭ aliaj latinidaj lingvoj! Tamen... ĉu Esperanto? Laŭ mi, ne. Mi scivolas pri via opinio. Ne malofte mi ŝanĝas verbotempojn de la aldonitaj aktualaĵoj. Vikiano (diskuto) 04:02, 24 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon por via helpo, tamen nun mi volas mem korekti :) Mi dankos vin, se vi poste helpos min. Vi ankaŭ interesas pri aviado?
Afable, Flugkapitano (diskuto) 14:01, 12 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ne, mi ne interesas multe pri aviado, ĉar mi scias neniom pri tio. Nur korektas mi kelkajn artikolojn aŭ ne nur korektas, ankaŭ aldonas ligilojn ktp.--kani (diskuto) 20:39, 12 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
@Kani: Klare. Mi pensas ke multaj artikloj pri aviado ankaŭ bezonas korekton, (kiel Lufthansa), do vi povas helpi tiujn artiklojn. Nun mi planas unue kompleti mian skribon, do ne zorgu pri tio. Amike, Flugkapitano (diskuto) 21:34, 12 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani! Nun eblas diskuti? Flugkapitano (diskuto) 10:34, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Eblas.--kani (diskuto) 10:40, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Cŭ vi serioze interesas pri aviado? Flugkapitano (diskuto) 10:45, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Ne, mi jam diris, ke mi ne interesas multe pri aviado, ĉar mi scias neniom pri tio. Nur se iu deziras studi kiel plibonigi artikolon, esprimon, vorton ktp. pri io ajn, mi ĉiam pretas helpi.--kani (diskuto) 10:46, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Kiel vi, ankaŭ mi deziras plibonigi arikolon, speicale pri aviado: Mi komprenas ke vi pretas helpi, kaj vi pretas helpi min. Tamen, mi ankaŭ deziras plibonigi mian esperantan gramatikon. Do mi skribas multajn artikolojn kaj mem korektas. Eble vi pretas helpi min por gramatiko, tamen nun Mi volas peti al vi prokrasti korekton. Mi ĝis aŭgusto provas korekti, poste mi petos helpon al vi, se mi bezonas vian helpon. Kiel aviadisto, esperantigo de aviadaj artikoloj estas ne facila, sed mi provos. (Se vi interesas kaj volas studi pri aviado, mi povas helpi vin, kun plezuro.) Cŭ eblas vi akcepti mian peton? Flugkapitano (diskuto) 11:00, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi klarigos al vi mian sistemon korekti. Mi malfermas la paĝon kie aperas novaj artikoloj kaj nur kelkajn tagojn post ties publikigo, mi korektas ilin. Foje ĉirkaŭ unu semajnon post ties publikigo, foje nur du tri tagojn poste, sed neniam tuj, por lasi tempon al la aŭtoro aŭ al aliaj korektantoj fari sian taskon, sed mi ne revenas post unu monato al tiuj artikoloj ĉar jam aliaj artikoloj atendas reviziadon. Tiele mi ne povas lasi artikolojn korektotajn malantaŭ mi: mi ne revenos al ili. Bona novaĵo estas ke mi ne faros tion dum unu monato, el mezo de julio ĝis mezo de aŭgusto ĉar mi forestos por kongresoj. Nur poste mi revenos al la tasko. Pri gramatiko mi kontatis ke vi foje eraretas pri akuzativo aŭ uzado de igi kaj iĝi. Tiuj estas oftaj eraroj, ankaŭ mi kaj eĉ veteranaj esperantistoj eraras. Sed via lingvonivelo sufiĉe altas.--kani (diskuto) 11:16, 13 jul. 2017 (UTC)
Dankon por milda klarigo. Nur mi ankoraŭ ne komprenis, pri sistemo "kontroli": Mi komprenis ĝin kiel "permesi", do mi pensas ke mi estas limitigita, kaj deziras skribi pli libere. Mi ne volas negative diri pri via redakto.Flugkapitano (diskuto) 11:37, 13 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Estimata! Mi notis viajn redaktojn pri la tajlanda princino Ubol Ratana. En pluraj artikoloj vi nomas ŝin "filo". En Esperanto, "filo" nur estas virseksa. Ĉu tio estis provo uzi la vorton en nekonvencia seksneŭtrala signifo? Aŭ ĉu mi miskomprenis ion? - Amike salutas Moldur (diskuto) 20:56, 28 jul. 2017 (UTC)[Respondi]

Estimata kani! Dankon pro via afabla respondo. Bonvolu atenti ke "filo" kondutas malsimile ol "profesoro". Plej multaj profesioj apartenas al grupo de vortoj kiuj dume perdis sian virseksecon: tiel, "ŝi estas profesoro" estus konsiderata stranga aŭ erara dum la tempo de Zamenhof, sed estas tute normala hodiaŭ. Kontraste, ĉiuj parenco-vortoj kiel "filo", "frato" ktp. apartenas al alia grupo de vortoj kiuj daŭre estas same virseksaj kiel ĉiam. Tiel, "ŝi estas filo" estas same erara hodiaŭ kiel dum la tempo de Zamenhof. Se vi celas seksneŭtralan esprimon, uzu "filo aŭ filino", "infano", "ido", (aŭ eble "gefilo"). Amike salutas Moldur (diskuto) 16:32, 11 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Voĉdono[redakti fonton]

La voĉoj ne sufiĉas ĝis tiam, bonvolu pliigi ĝin Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/RG72 --Crosstor (diskuto) 05:57, 26 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Mia fuŝo[redakti fonton]

Mi pardonpetas. En Ĝeneralaj Statoj mi denove tro hastis kaj malhelpis vin - neintence. Ekde nun mi estu pli malrapida... - Sincere, Moldur (diskuto) 16:20, 29 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Listo de havendaj artikoloj[redakti fonton]

Saluton! Mi petis helpon rekte ĉe Castelobranco. Vikiano (diskuto) 14:52, 30 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]

Direktoraro[redakti fonton]

Saluton, Kani. Mi pretigas plilongigon per traduko de la artikolo Direktoraro, kaj, laŭespere, ankaŭ kompletigojn al Franca revolucio de 1789. Mi legas en la nuna versio de Direktoraro, ke per la neuniversala voĉdonrajto oni elektis "la du ĉambrojn leĝofarajn, kaj aliajn instancojn". Ĉu vi scias, pri kiuj aliaj instancoj temas, aŭ en kiu fonto oni trovis la datumon? Mi ne trovis ĝin en alilingvaj Vikipedioj. Arbarulo (diskuto) 03:52, 13 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ne scias. Se estis mi kiu tradukis tion, devis esti el la angla, franca aux hispana versioj.--kani (diskuto) 19:03, 13 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

Alan P. Peterson[redakti fonton]

Saluton Kani, ĉu vi havas fontojn por la naskiĝo kaj morto de datoj de Alan P. Peterson? Dankon, Korg (diskuto) 13:40, 30 sep. 2017 (UTC)[Respondi]

foreign language proper names[redakti fonton]

Mi laboras kun la propraj nomoj de fremdaj lingvoj kaj ŝajnas, ke Esperanto Vikipedio ne kontentigas ilin. Ekzemple, Xi Jinping ne uzas "X" en sia denaska lingvo, ĉina. Nek estas "X" en la esperanta alfabeto. Do kial la Esperanto-Vikipedio havas literon per X kaj ne Ŝji Ĝjinping. Ĉu paĝo povas legi pli pri kiel pritrakti ĉi tiun aferon?

I am working with the foreign language proper names and it seems that Esperanto Wikipedia does not handle them consistently. For example, Xi Jinping does not use "X" in his native language, Chinese. Nor is there an "X" in the Esperanto alphabet. So why does the Esperanto Wikipedia have his name spelled with an X and not Ŝji Ĝjinping. Is there a page I can read more on how to handle this issue? '''[[Uzanto:Tahc|tahc]]''' '''<sup>[[Uzanto-Diskuto:Tahc|chat]]</sup>''' (diskuto) 21:14, 21 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Hispana urbo[redakti fonton]

Saluton! Mi kreis artikolon Jenő Csepreghy. Kaj la hungara versio, kaj la ceteraj fontoj [1] mencias la mortolokon Maribell en Hispanio. Mi ne povis identigi la lokon, supozeble tio ne ekzistas. Helpo: Spanyolország signifas: Hispanio. Estas strange, ke li mortis tie. Ĉu vi trovos ĝin? --Crosstor (diskuto) 08:36, 22 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Dankon, mi ŝanĝos nenion en la artikolo.--Crosstor (diskuto) 09:47, 22 nov. 2017 (UTC)[Respondi]

Kategorio pri Gvadalaharo[redakti fonton]

Saluton kara! Vi kreas dekojn da artikoloj pri municipoj de tiu provinco, sed mi rimarkis ke vi ligas ilin al kategorio, kiu evidente estas dubla. Detaloj.--RG72 (diskuto) 06:49, 2 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Jes, tio okazas ĉar la dua nenecesa estas simple Gvadalaharo, ĉar tio en la hispanaj lingvo kaj administra divido povass referenci kaj al la provinca ĉefurbo kaj al la provinco mem. Ankaŭ en la hispana lingvo ĉiam estas tiu ambigueco, kaj tiele ni devas precizigi Gvadalaharo mem, aŭ Gvadalaharo Gvadalaharo, aŭ Gvadalaharo urbo, kiam temas pri la urbo. Tamen, reveninte al la afero, mi supozas, ke vi sugestas ke estu nur unu el tiuj du kategorioj, do por la venontaj mi nuligos en la ripetata ŝablono kategorion Gvadalaharo kaj lasos Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro. Mi faros ankoraŭ kelkajn dekojn. Se vi konsideras necesa nuligi same en la jam faritaj artikoloj, vi povas libere fari tion. Dankon.--kani (diskuto) 10:23, 2 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi rekonsideris la aferon kaj ŝajnas ke okazas iu miskompreno. Rigardu je la ekzemplo de El Casar. Vi metas tiun ĉi artikolon sub unu kategorion: Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro, kiu per intervikioj estas ligita al Categoría:Localidades de la provincia de Guadalajara en la hispana vikipedio. Do en la eo-versio temas pri municipoj dum en la hispana pri loĝlokoj. La hispana versio de la artikolo El Casar estas metita sub du kategoriojn: Categoría:Localidades de la provincia de Guadalajara (do Loĝolokoj de provinco Gvadalaharo) kaj Categoría:Municipios de la provincia de Guadalajara (municipoj de provinco Gvadalaharo). La lasta estas per intervikioj ligita en eo-vikipedio al Kategorio:Municipoj de provinco Gvadalaharo.

Resume: Nun en eo-vikipedio aperis du samtitolaj kategorioj — Kategorio:Municipoj de provinco Gvadalaharo kaj Kategorio:Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro. Vi uzas la lastan, kvankam per intervikioj ĝi estas ligita al respektivaj kategorioj en aliaj vikipedioj pri ne municipoj, sed loĝlokoj.

Kion fari? Mi ne scias, ĉu ĉiuj respektivaj artikoloj devas esti metitaj sub loĝlokoj kaj municipoj (kiel en la hispana vikipedio), aŭ ĉu sufiĉas nur municipoj kiel vi faris en la eo-vikipedio. Sed mi tute certas ke ne devas ekzisti du samtitolaj kategorioj kaj ke loĝoloko ne egalas al municipo. Do evidente endas alinomi Kategorio:Municipoj de Provinco Gvadalaĥaro (erare ligitan al kategorioj pri loĝlokoj en aliaj vikipedioj) al Kategorio:Loĝlokoj de Provinco Gvadalaĥaro kaj por municipoj uzi Kategorio:Municipoj de provinco Gvadalaharo.--RG72 (diskuto) 01:36, 6 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Do, loĝlokoj en la hispana inkludus municipojn kaj submunicipojn. En Esperanto estos malmultaj, eble nur du tri submunicipoj, kiuj povas esti metitaj en la sama kategorio Municipoj. Mi ne konstatis diferencon inter minuskla provinco kaj majuskla Provinco (ambaŭ eblus) nek konstatis ekde kiam estas du kategorioj. Vi pravas: devus esti nur unu aŭ oni ŝanĝu en Provinco al Loĝlokoj. Mi ankoraŭ faros multajn tiajn artikolojn kaj mi lastatempe metis majusklon, tio estas ligita al Localidades. Por mi ne gravas al kiu hispanlingva kategorio oni ligu. Vi mem decidu kaj avertu min ĉu mi plu uzu tiun aŭ ŝanĝu. En Provinco, tio estas Municipios estas nur tri artikoloj. Do oni povas forgesi pri ĝi, sed vi mem decidu. --kani (diskuto) 11:44, 6 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Nepravigita malfaro[redakti fonton]

Kial vi malfaris mian redakton de paĝo "Duoncirkla arko" ? Taylor 49 (diskuto) 12:11, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Ĉu ni diskutu ĉe via aŭ mia diskutpaĝo? Ne estas en ordo, ĉar vi malfaris ne nur na "arqitekturo" sed samtempe ankaŭ plurajn aliajn ŝanĝojn. Taylor 49 (diskuto) 12:28, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Kutime la ŝanĝoj aperas markitaj en la historipaĝoj sed mi atente rigardis kaj vidis nenion, nur en la lasta ŝanĝo pri nomita, kion vi tute prave metis. Mi tion aprobis. Diru se vi ion pli ŝanĝos por ke mi aprobu, ĉar alimaniere la artikolo aperas kun marko pri aprobota ŝanĝo. --kani (diskuto) 12:32, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Bone. Ĉu mi havas ŝancon iam mem rajti aprobi artikolojn aŭ redakti sen ke ili fariĝas aprobendaj? Ni havas amason da jam delonge aprobendaj artikoloj kiujn neniu aprobas, unu ekzemplo: Esperanto-movado_en_Svedio. Taylor 49 (diskuto) 12:48, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]
Mi supozas, ke jes, ke iam vi aperos kiel aprobanto, sed mi supozas ankaŭ, ke tio rilatas al daŭro aŭ kvanto de via agado aŭ io tia. Eble ju pli da novajn artikolojn vi faros des pli antaŭe vi estos rajtigita aprobanto. Certe tio dependas el administranto, kio mi ne estas. Tiu menciita artikolo jam estis aprobita: mi trarigardis kaj vidis neniun fuŝon. Mi supozas, ke neniu patrolas tiajn artikolojn. Nur kiam mi venas al unu el tiaj artikoloj, se eblas, mi trarigardas kaj aprobas, sed bedaŭrinde multaj ŝanĝoj restis aprobotaj kaj tio donas malbelan aspekton.--kani (diskuto) 12:55, 4 dec. 2017 (UTC)[Respondi]

Saluton, mi ne plu kontribuas kun Vikipedio pro tio ke ne estas Internet en mia nuna urbo Tapiraí-SP. Carbeto de silício en Esperanto estas silicia karbido aŭ karbido de silicio. Fortan ĉirkaŭbrakon.Claudio Pistilli (diskuto) 20:49, 9 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani. ONU sxtelis mian komputilon. Mi lados mesagxo por vi en mia diskuto pagxo. Claudio Pistilli (diskuto) 11:03, 9 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Kat. Angulemo[redakti fonton]

Saluton Kani! Mi malfaris viajn redaktojn en artikoloj Nova Akvitanio kaj Charente pro la jena kialo: en Francio, regionoj entenas departementojn, kaj departementoj entenas komunumojn. Aliflanke mi kategoriigis kategorion Angulemo. Mi esperas ke tiel, ĉio estas en ordo por vi. --Dominik (diskuto) 03:32, 30 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Post pripenso, mi eble tro simpligis la aferon: krom departementoj, estas tradiciaj regionoj, eksaj administraj regionoj kaj novaj administraj regionoj... --Dominik (diskuto) 05:03, 30 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi rimarkis la redakton en Kunfuda, sed tio ne portas novaĵojn. La mapo estas senvalora, la koordinatoj havas nur 4 datenojn, la mia 6 datenojn, krome estas ĉe mi telefonaj kaj loĝantaj datenoj.

Pri la personoj plej ofte mi profitas ĝin, sed la informkesto estas kritikenda. Nun mi havas kelkajn, sed estas pliaj.

La plej granda eraro estas tio, ke venas datenoj, kiujn iu deklaris faktoj, tamen ili estas mensogoj. Estas diversaj teorioj pri la naskiĝdatoj, ktp, tio ne estas fakto. La naskonomo ne estis videbla (kial?), mi petis helpon por solvi la problemon. Kelkajn datenojn la komputilo ne tradukas kaj restas angle. La esenca problemo estas tio, ke se mi redaktas, mi povas kontroladi (Antaŭrigardo), la informkesto aperas nur parte, plene post kunligo de ĉefa lingvo. --Crosstor (diskuto) 13:38, 31 jan. 2018 (UTC)[Respondi]


Juegos de manos[redakti fonton]

Saluton Kani! Ĉu vi sciis ke "Juegos de manos" aludas 2 fojojn al esperanto? --Dominik (diskuto) 06:06, 10 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Jen la du eltiraĵoj:

"—Mis padres ocupaban allí un importante cargo diplomático. Eran entusiastas del conde Coudenhove- Kalergi y cuando tenía siete años me obligaron a aprender el esperanto. Yo sabía entonces el francés, el inglés, el alemán, el italiano, el griego y el latín, pero insistieron en que aprendiese el esperanto. ¿Quieres que te hable un poquito? —No lo entendería —respondió el muchacho."

"Le tocó con el dedo meñique la punta de la nariz y dijo una frase en esperanto: tampoco nada. Recogió la manta que resbalaba a los pies de la cama y la extendió con sumo cuidado hasta los hombros, procurando arroparle de la mejor manera. El muchacho respiraba de un modo jadeante y Uribe le aflojó el nudo de la corbata. —Duerme, duerme tranquilo."

Tio aparte altiris mian atenton, kiam mi studis la libron "Juegos de Manos" de Goytisolo. Ĉio troveblas en la PDF Juegos de manos --Dominik (diskuto) 10:56, 10 feb. 2018 (UTC)[Respondi]

Blindeco[redakti fonton]

Mi reiros iam al Blindeco, kaj vidos, kiun mi povos aldoni el Angla kaj Germana. Koracio (diskuto) 09:40, 20 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Ni havas separitan artikolon Blindulo. Koracio (diskuto) 09:40, 20 maj. 2018 (UTC)[Respondi]

Nova artikolo pri Lacasta[redakti fonton]

--SFPC48 (diskuto) 15:07, 2 jun. 2018 (UTC)[Respondi]

Estimata Kani:

Unue mi volas danki al vi pro la plibonado de mia unua artikolo pri Frateco (Aragona Esperanta-Societo). Helpe de vikipedistino Mar del Sur baldaŭ aperos pli kompleta artikolo pri Frateco en la Hispana Wikipedia, kiu provizore estas blokita, ĉar ŝajnis al iu vikipedisto propagando, sendube kaŭze de miaj misfaroj. Post longa prilaborado, nun mi havas multajn taŭgajn ligilojn pri Frateco, kaj dum la venonta semajno mi pligrandigos la esperantan artikolon pri Frateco en Vikipedio aldonante al ĝi la ligilojn kaj ankaŭ kelkajn novajn paragrafetojn. Mi petas nun al vi ke vi bonvole korektu poste miajn misfaradojn.

Due: mi prilaboris novan artikolon pri Lacasta (senhoma vilaĝeto en la Aragona komarko Kvin Vilaĝoj) Ĝi estas iomete pli bone verkita ĉar Mar del Sur iomete instruis al mi. La artikolo enhavas jam ĉiuj ligiloj, eble ne tre bone faritaj, ĉar mi ne trovis la uzeblaj esperantaj citiloj: {{ }}. Ĝi estas mia fina eldono, kiun mi rekte kopiis el mia provejo, sed mi petas al vi ke vi korektu ĝin kiam vi povos.

Elkorajn dankojn pro ĉio.

Ĉe la koncerna diskutpaĝo vi indikis subteni la titolŝanĝon decembre. Bonvolu esprimi tiun subtenon ankaŭ ĉi tie, kie nuntempe ankoraŭ unu persono faris tion. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 00:10, 5 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Pendantaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Saluton. Ĉu vi povas aprobi ĉi tiujn ŝanĝojn: [2], [3], [4], [5], [6], [7], [8], [9]. Dankon. - Ullierlich (diskuto) 07:24, 25 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Tajlandaj urboj[redakti fonton]

Bone. --Crosstor (diskuto) 03:57, 19 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani. Kompreneble mankanta viro ankaŭ povas esti mankanta virino. Mi tradukis la artikolon el la angla kaj tie oni uzas viron kaj ne virinon aŭ homon. De mi vi rajtas ŝanĝi la artikolon al pli virinĝentila versio.--Verdulo (diskuto) 18:30, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Wish you were here[redakti fonton]

Saluton Kani! Mi kore dankas vin por viaj korektoj kaj aldonoj en la artikolo pri la albumo Wish you were here! Ne hezitu fari same pri la aliaj Floyd-aj artikoloj kiujn mi kreis/as/os. Tamen, ni ne konsentas pri la traduko kiun vi faras de la titolo: "Se nur vi estus ĉi tie" estus miaopinie traduko de "If only you were here", kiu enhavas ideon de bezono, dum mia traduko "Dezirante ke ni ĉeestu" enhavas ideon de deziro, miaopinie pli proksima de la teksto de la kanto. Kion vi opinias pri tio? Ĉu ĉeestus angloparolanto kiu povus klarigi?
Amike... kompreneble! sed kio pri la traduko?

--Baba79 (diskuto) 19:10, 24 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Sed ne ni, sed vi.--kani (diskuto) 19:40, 25 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Zarzuelo de pescado[redakti fonton]

Salutoj Kani, Mi klopodis traduki recepton de zarzuela el la hispana. Mi ne trovis la tradukon de la fiŝoj gallineta kaj pescadilla. Ĉu vi scias ilin? --Verdulo (diskuto) 11:03, 30 sep. 2018 (UTC) Dankon pro via reago--Verdulo (diskuto) 22:02, 30 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani! Mi dankas al vi por via korekto. Mi volas aldoni ĉiujn esperantajn nomojn de "Poŝatlaso de la mondo". Dotevo (diskuto) 08:16, 8 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Pardonon, mi jam korektis. DankEGon pro via helpo. Claudio Pistilli (diskuto) 10:07, 8 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Saluton Kani! Mi pretas fari la tasketojn kiujn vi celas. Mi ne estas fakulo pri aŭtomobiloj sed tamen mi iam estis teknikisto. Plej bone mi povas traduki el mia gepatra lingvo la nederlanda. Bonvolu indiki la plej gravan unuan tasketon. --Verdulo (diskuto) 15:25, 29 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Bone, ni eklaboru --Verdulo (diskuto) 18:24, 29 okt. 2018 (UTC)[Respondi]
Vi absolute pravas, probable estas traduko el la germana. Ili uzas la vorton Kombiwagen kaj kompreneble celas Kombinationwagen. Mi adaptos la vorton.
--Verdulo (diskuto) 23:08, 26 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Saluton. Mi revenis al tiu artikolo, kvankam mi ne estas kompetenta prie. Mi pliampleksigis la parton pri historio, tiel ke nun la artikolo jam estas en plej alta kategorio, do ĉio en ordo. Pri teknikaĵoj, mi kreis ĝermojn de kelkaj artikoloj, kaj trafis kelkajn al mi nekompreneblaĵojn. Temas pri puŝ-stango, lumilo, aŭtolumigo, kaj cv-valoraĵo kiuj krome estas ruĝaj ligiloj kaj Piedirantula defendo (ĉu porpiediranta defendilo). Mi supozas, ke dua kaj tria rilatas al lumoj, sed mi uzus anstataŭe la radikon de lampo. Tamen vi memoru, ke mi ne estas fakulo. Ĉu vi povus helpi bluigi la artikolon? De nun mi klopodos bluigi la finan parton de personoj, modeloj ktp.--kani (diskuto) 18:59, 4 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi klopodos fakte mi ankaŭ ne estas spertulo sed tamen havas teknikan fonon.--Verdulo (diskuto) 19:12, 4 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi bezonas konsilon pri la hispana lingvo[redakti fonton]

Saluton Kani! Mi intencas krei artikolon en la hispana Vikipedio, temas pri traduko de artikolo Stacidomoj de RER de Francilio. Ĉu estus pli bone titoli ĝin "Estaciones de RER" aŭ "Estaciones del RER"? - pli poste, mi intencas krei artikolon, kiu estus traduko de artikolo Stacidomoj de Transilien. Ĉi tie ankaŭ, ĉu dedel estus preferinda? Antaŭdankojn. --Dominik (diskuto) 07:27, 19 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi finfine, prave/malprave, decidiĝis por Estaciones del RER. Evidentiĝis el la artikolo RER (Ferrocarril) que uzatas "del" por RER, kaj ne "de la"... Eble iu poste alinomos la titolon. Ĉiuokaze dankon pro via valora helpo. --Dominik (diskuto) 13:09, 19 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Sama artikolo[redakti fonton]

Tamen mi petas, vi faru, ĉar

  • mi ne volas decidi, ĉu forstreki aŭ
  • alinomi-alidirekti.

Mi ne konas la avantaĝojn kaj malavantaĝojn, vi estas neŭtrala, ne vi kreis ilin, do senindulge agu! Antaŭdanke --Crosstor (diskuto) 11:53, 13 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Redaktata[redakti fonton]

Estimata Kani! Mi volas rekomendi al vi uzi {{redaktata|Kani}} (tiel - kun via nomo!), prefere tuj komence de via redaktata artikolo, tie ĝi plej bone videblas. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:12, 14 dec. 2018 (UTC) -->[Respondi]

Alonso Guerrero Pérez[redakti fonton]

✔ Farite, sed nepre faru redaktojn en Wikidata! --Crosstor (diskuto) 07:25, 20 dec. 2018 (UTC)[Respondi]

Informkesto urbo[redakti fonton]

Saluton Kani! mi rimarkis, ke vi kreis kelkajn artikolojn pri urboj sen indiko de "regiono-ISO=FR" (ekzemple, por Francio). Tio estigas parametran eraron. Nu, estas preferinde aldoni tion, kaj krome la aperanta mapo en la artikolo estas tiu de la koncerna lando. Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 06:06, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Hispanio, oni aldonu: regiono-ISO=ES tio ĉiam estas la 2-litera ISO kodo de la lando. --Dominik (diskuto) 15:36, 14 jan. 2019 (UTC)[Respondi]
Fojfoje 2-litera kodo ne sufiĉas, ekzemple por Reunio, tio estas: regiono-ISO=FR-RE. Ĉiuokaze artikoloj pri urboj sen indiko de "regiono-ISO" trafas en la kategorion Kategorio:Parametra eraro. --Dominik (diskuto) 05:12, 15 jan. 2019 (UTC)[Respondi]

Arbarhiacinto, responde.[redakti fonton]

Nekredeble! Mi pensis ke neniu fakte vizitas vikipedion kaj legas ion. Dankon. Nekredeble ankaŭ ke tiom da stultaj tajperaroj restis. Estas treege malfacile rimarki proprajn erarojn. Pri personaj aferoj: estas urĝa tempo ke oni (sentroige) ŝanĝu konduton. Personaj eldiroj alportas animon al seka teksto. Pri la sia/lia .... vere, mi ne sufiĉe pripensis: rilatas al Mocarto!!! Kani: vi devus en propraj tekstoj eviti uzi "ties" kiel pronomo "ĝia, lia". Kaj ankaŭ uzon de (el - al; anstataŭ de -ĝis). Vi kreas Esperantan dialekton! Dankon pro vizito kaj terura laboro de purigado kaj ligado (kvankam la ligadoj ne ĉiam estas sencaj aŭ utilaj). Mia retadreso: petro@esperanto.be. Petro Hata (diskuto) 08:46, 5 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton kani, mi korektis la artikolon, multe dankon pro via valora observo. --Ceancata (diskuto) 14:27, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Mi serĉis korespondon en kelkaj konataj lingvoj por ligi la artikolon, sed malsukcese. Mi supozas, ke ne nur esperantistoj faris tion. Ĉu vi ne konas similan artikolon en alia lingvo? En mia denaska hispana mi konas nur esprimon "darle la vuelta a una prenda" kio tute nek estas utila nek ekzistas en Wikipedia.--kani (diskuto) 18:23, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

En la nederlanda tio nomiĝas "keren" (= turni) sed ne estas artikolo pri ĝi en la nederlanda Vikipedio. Verŝajne oni faris nur tion en Nederlando. --Verdulo (diskuto) 18:57, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton, Kani. Konvencie la eteroj nomiĝas laŭ ilia bazaj oficialaj radikaloj, (metil vinil etero, metil etil etero, dumetila etero). Interne la vorto povas veni kunligitaj sed en la nomo de la artikolo ili devas veni apartigitaj pro kemiaj principoj. Kiam mi vidas ke iu artikolo parolas pri la metil vinil etero mi jam konscias ke du radikaloj (metil kaj vinil apartenas al la grupo). Se ili venas kunaj (iu alia ne-kemiista homo devas diveni kiuj estas la bazaj radikaj ĉu metil vini letero (kiu ne ekzistas, sed ne-kemiistoj ne scias tion) aŭ metil vinil etero. Do tiu estas internacia konvencio, kiun mi preferas obei. Aliflante, metil vinil etero estas oficiala nomigo kaj metilviniletero povas esti komerca nomigo kaj ne oficiala eteronomo. Dankon Claudio Pistilli (diskuto) 20:06, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Vi pravas el la radika vidpunkto, kiam vi ekstere en la artikolo vidas metil etil eteron, metil etil ketonon, ne gravas vidi interne metiletileteron aŭ metiletilketonon pro tio ke vi jam scias pri kio temas. Claudio Pistilli (diskuto) 21:02, 6 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Alŝuti dosierojn[redakti fonton]

Salutin, Kani. Ĉu vi povas helpi min. Mi volas alŝuti miajn dosierojn nur por Esperanta Vikipedio, sed ĉiuj vojoj kondukas al Wikipedia Commons pro tio ke mi estas la aŭtoro de la dosieroj. Sed mi volas krei loke por la Esperanta Vikipedio,ĉu vi scias fari tion? Dankegon Claudio Pistilli (diskuto) 22:12, 9 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Administranto sendis al mi la solvon. Se vi volas alŝuti viajn dosierojn uzu Alŝuti dosierojn. Claudio Pistilli (diskuto) 22:44, 9 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Saluton. Bitero en tiu artikolo estis blua ligilo kiu sendis al iu franca urbo. Do, mi nuligis la ligecon. Se estas artikolo pri tiu nova koncepto, oni povas denove refari ligon al tiu nova celo.--kani (diskuto) 18:05, 18 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Ne zorgu. Mi trovis la celon Bitero (trinkaĵo).--kani (diskuto) 18:13, 18 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi ne sciis ke ekzitas franca urbo ku tia nomo--Verdulo (diskuto) 18:29, 18 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Estimado Kani, lo siento por escribir español, aún no hablo bien esperanto, ya realicé la votación solicitada. Felicitaciones por el artículo. --Ceancata (diskuto) 14:00, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi pristudos la artikolon kaj poste balotos.--Verdulo (diskuto) 17:25, 20 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi salutas vin, kolego.Mia scio pri Esperanto ne estas bona. Mi povas voĉdoni, sed mi ne scias kiel kaj kie. Regardoj.--JaKoRa (diskuto) 12:37, 21 feb. 2019 (UTC)[Respondi]
Kara Kani, mi legis parton de ĉi tiu artikolo. Tamen, mi opinias, ke la disvolviĝo de la milito en Orienta Eŭropo havis konsiderindan efikon sur Usono kaj aliaj landoj. De 1941 ĝis la fino de la milito, granda nombro da armiloj, miloj da aŭtoj, tankoj, aviadiloj, lokomotivoj, aluminio, brulaĵo, manĝaĵo ktp estis transdonitaj al Sovetunio. Ĉi tio havis gravan efikon sur la tuta kurso de la milito. Ĉi tiu artikolo faras malmultan mencion pri ĉi tiu ago. Regardoj --JaKoRa (diskuto) 09:24, 24 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Aktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton Kani! Mi provis traduki la anglalingvan frazon: "NASA concludes the 15-year Opportunity Mars rover mission after being unable to wake the rover from hibernation." (legebla en la aktualaĵoj de la anglalingva vikipedio) --Baba79 (diskuto) 16:08, 27 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Fakte mi timetis uzi la vorton "vintrigo", kiu referencus al besta vintra dormado. Tial mi preferis "memkonserva moduso" (el la franca (mi estas francano) "mode de survie"). Mi trovis la vorton "moduso" en la ReVo:
moduso
1. FIL Ekzistomaniero, ĉiu el la diversaj formoj en kiuj aperas unu sama esenco; eco kiun objekto posedas en iu(j) el siaj statoj (kontraste al esenca, konstanta atributo).
2. GRA Klaso da verboformoj, posedantaj unu saman sintaksan karakteron (laŭ tio kiajn frazrolojn povas havi la koncernaj formoj, kiajn komplementojn ili povas enkonduki):
(...)
3. TEKKOMP reĝimo: kiam oni premas denove la enigoklavon, oni forlasas la skribomoduson kaj reiras al la tekstomontra moduso [1].

Eble la vorto "reĝimo" pli taŭgus?
"Startigi" estas bona ideo, pri kiu mi ne estis pensinta! Sed mi preferus "restartigi".
Dankon! --Baba79 (diskuto) 20:28, 28 feb. 2019 (UTC)[Respondi]

Klavaro en la Vindozo 10[redakti fonton]

Nuntempe mi acxetis novan komputilon sed post instali Ek-on gxi ne funkcias en la interfaco Notepad (Notlibro) nek en la Vikipedia interfaco sed gxi funkcias en Excel kaj Word. Cxu vi povas helpi min? Claudio Pistilli (diskuto) 20:01, 10 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

Strangaj karakteroj en la referenco[redakti fonton]

Saluton, Kani. Ĉu vi povas helpi min? Nuntempe strangaj karakteroj aperas en ĉiuj referencoj de miaj artikoloj. Ĉu vi scias kiel forigi ilin. Se mi, ekzemple, konsultas antaŭajn artikolojn kaj ili ne havas tiujn karakterojn, kiel

  • \u2191 '. Se mi eldonas ĝin, ili ekaperas. Kial? Ĉu viruso? Helpu min, mi petas.Claudio Pistilli (diskuto) 10:09, 23 mar. 2019 (UTC)[Respondi]
    DankEGon!!! La problemo aperis hieraŭ kaj malaperis hodiaŭ matene. Fortan ĉirkaŭbrakon.Claudio Pistilli (diskuto) 21:04, 23 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

    Ĉe Vikifontaro[redakti fonton]

    Ĉu interesas al ci verdigi provlegitajn paĝojn? https://eo.wikisource.org/wiki/Indekso:Naciismo_Lanti.pdf Pauchjo (diskuto) 11:20, 26 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

    Pendantaj ŝanĝoj - 2[redakti fonton]

    Saluton. Ĉu vi povas aprobi ĉi tiujn ŝanĝojn: [10], [11], [12]. Dankon. - Ullierlich (diskuto) 20:28, 29 mar. 2019 (UTC)[Respondi]

    Municipoj[redakti fonton]

    Saluton kara kolego. Mi respondis al via diskuto post "Municipoj", datita 9.4. Mi ŝatus scii vian opinion. Dankon.--JaKoRa (diskuto) 11:54, 11 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

    Senkabla telegrafio[redakti fonton]

    Saluton Kani! Anstataŭ "Senkabla telegrafio" ŝajnus al mi preferinde uzi la esprimon "Sendrata telegrafio", kiu estas jam vaste uzata. --Dominik (diskuto) 02:59, 14 apr. 2019 (UTC)[Respondi]

    Dankon Kani pro korektado de miaj redaktaj eraroj. --Ceancata (diskuto) 14:26, 14 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    Tomáš Stano[redakti fonton]

    Rilate la artikolon pri Tomáš Stano fakte estis iu problemo pri la bildo en komunejo (https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Tomas_STANO.jpg), mi ricevis iun retmesaĝon ke eble oni forigos ĝin el commons :(. Antaŭ publikigo mi petis foton al Stano kaj li mem diris ke mi povas uzi tiun, kiu estas en tejo.org (https://www.tejo.org/tomas-stano-la-nova-estrarano-de-tejo/) teoríe ĝi estas libera... ĉu vi povus ion fari tiurilate?
    JabieroKubo (diskuto) 04:08, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    @JabieroKubo: En la dosier-paĝo estas kiel aŭtoro menciita vi. "aŭtoro" en tiu kunteksto signifas la personon, kiu prenis la butonon de la fotilo - laŭ tio, kion vi skribis supre mi konsideras, ke tio ne estis vi. Tio estas unua problemo.
    Dua problemo estas vera permesilo... La retejo de TEJO deklaras sian enhavon sub CC BY-SA, sed mi havas dubojn pri bildoj. Ekzemple ankaŭ mi havas foton en tejo.org kaj la kopirajto-deklaro estas libera. Tamen, dum mi provizis la bildon, ne okazis liberigo de la foto, nek transdono de aŭtoraj rajtoj al TEJO. Mi eĉ ne povis tion fari, ĉar mi ne petis la aŭtoron (la daŭran posedanton de aŭtoraj rajtoj) pri liberigo. Tial TEJO deklaras liberecon por foto, kiu efektive libera ne estas...
    Solvo: Evidente Tomáš Stano ne fotis sin mem (memfoto aspektas alimaniere) kaj tial ne estas posedanto de aŭtoraj rajtoj (kaj tial ne rajtas la foton liberigi). Mi rekomendas rekontakti Tomáš kaj demandi pri la origina aŭtoro. Poste:
    • se la aŭtoro daŭre posedas la aŭtorajn rajtojn, li sendu retpoŝton laŭ VP:OTRS
    • se la aŭtoro transdonis la aŭtorajn rajtojn al iu alia (ekzemple al TEJO), tiu nova posedanto sendu retpoŝton laŭ VP:OTRS
    Mi estas OTRS-agento kaj tiam povos helpi. Sed estas neceesa klara kaj jure valida deklaro (tiu en tejo.org ja havas problemojn, kiel mi skribis supre) provizita per fidinda ekstera fonto aŭ per OTRS. --KuboF Hromoslav (diskuto) 10:42, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    VikiPrintempo 2019 - ĉu partopreni?[redakti fonton]

    Saluton Kani! Mi rimarkis, ke vi kontribuas ekzemple pri Armenio kaj Azerbajĝano. Tiuj landoj apartenas al temaro de la konkurso VikiPrintempo COE 2019, do vi povus partopreni (kvankam devus temi pri novaj artikoloj aŭ pligrandigitaj ĝermoj, vidu la plenan regularon). Ankoraŭ restas 10 tagoj por la konkurso, do sufiĉa tempo por verki. Kaj ja, vi havus tre bonan ŝancon gajni ankaŭ premiojn. Ĉu vi volas partopreni? --KuboF Hromoslav (diskuto) 11:18, 21 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    Administrantiĝo de LiMr[redakti fonton]

    Saluton kara! Eble vi rimarkis Uzanto:LiMr, kiu permane kaj pere de sia roboto faras grandan pliordigan kaj unuecigan laboron. Nun li kandidatis kiel administranto por labori pli efike. Se vi deziras subteni lin aŭ esprimi vian opinion, bonvenon al la respektiva paĝo. RG72 (diskuto) 05:18, 28 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani! Ĉar vi montris intereson pri stacioj de la Metroo de Madrido, mi invitas vin voĉdoni por la elstarigo de tiu artikolo (Vikipedio:Proponoj por elstaraj artikoloj/Metroo de Madrido). --Dominik (diskuto) 02:55, 5 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Dankon por ter escribido, tiengo entendido que deveria votar por San Agustin, mas no entendi en pleno. Por favor, podrias me mandar nuevamente la mensaje en Castellano, ou Inglès, ou Italiano?

    Rei Momo (diskuto) 10:43, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Voĉdono[redakti fonton]

    Bone, sed nun jam Vp estas tiel komplika, ke mi ne trovis lokon de la voĉdono. --Crosstor (diskuto) 14:16, 9 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Etosmuziko[redakti fonton]

    Saluton. Mi ŝanĝis Ambientmuziko (tio restas kiel alidirektilo) al Etosmuziko. Mi scias ke internacia termino ambient povus iĝi ambiento, ambjento aŭ resti kiel ambient; antaŭ la dubo, mi sentis, ke tre uzata radiko estas etoso. Se vi ne konsentas, simple oni povas nuligi la ŝanĝojn.--kani (diskuto) 15:16, 10 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani. Mi tute ne kontraŭas vian proponon, sed mi opinias ke tiukaze oni devus ankaŭ renomi la subĝenroj: "etoshaŭzo", "etostranco", ktp.
    Eble oni devus ankaŭ precizi en la artikolo la devenon de tiu termino ("Etosmuziko, el la angla Ambient music, ..."). Ĉu ne?
    Dankon--Baba79 (diskuto) 14:57, 11 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Legindaj artikoloj + administrantoj[redakti fonton]

    Kani mi plu legis artikolojn proponitajn kaj atentis pri via por voĉdoni pri legindaj artikoloj, tiel mi povis voĉdoni por Aztekoj.
    Sed mi venis ĉitien nur por demandi. Se estas manko da administraj laboroj kaj vi tiom multege redaktas kaj korektas en nia vikipedio, eĉ faras burokratajn kaj ripetajn kontrolajn laborojn kial ĝis nun vi ne volas esti administranto?
    Pri kiu ajn plia afero mi pretas kunlabori. Dankon pro ĉio.
    JabieroKubo (diskuto) 10:18, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Mi ne memoras ĉu mi iam diris, ke mi ne volas esti administranto. Nun mi scias, ke mi povas fari kelakjn taskojn de administranto, ekzemple akcepti proponojn por legindaj aŭ elstaraj artikoloj, forigi forigendajn artikolojn (se oni instruas al mi la proceduron) kaj tiel plu. Sed aliflanke mi estas konscia pri mia manko de teknikaj scioj. Se mi ricevas tiun instruon, mi tute akceptus iĝi administranto.--kani (diskuto) 10:23, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
    Saluton Kani. Mi aprezas ĉiujn el viaj artikoloj (kontraŭe al aliaj esperantaj verkistoj, kiuj redaktas mallongajn artikolojn kun tro lokaj înteresoj), kiuj enhavas ĝeneralajn temojn kaj informojn interesante la tutan mondon; kaj ĉu ne estas la celo de Esperanto? Evidente, mi poris vian artikolon pri Aztekoj, kiu fakte endas, por mi, esti prefereble en la listo de la elstaraj artikoloj. DidCORN (diskuto) 13:22, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]
    Interese. La antikvaj reĝoj de Vikipedio batalis ĝis la morto?Roberto (diskuto) 20:18, 12 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Dankon por la mencio pri David Galadí-Enríquez[redakti fonton]

    Restas nur esperi, ke iam estos asteroido "Galadí"

    Jean-François Clet (diskuto) 12:06, 24 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

    Urboj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj[redakti fonton]

    Saluton Kani! Vi kreis kelkajn artikolojn pri urboj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, sed mi rimarkis ke "regiono-ISO=ARE" ne funkciis. Tial mi kreis la necesan Ŝablonon {{Info ISO-3166-2:AE}} por ke korekta mapo aperu. Bv nun uzi "regiono-ISO=AE" por landoj de Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj. --Dominik (diskuto) 05:14, 7 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton. Mi kongresumos dum unu monato, ĝis mezo de aŭgusto. Ĝis tiam eble mi ne respondos al reagoj. Mi pardonpetas pro tio.--kani (diskuto) 14:07, 16 jul. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani! En artikolo Orienta Vallès, mi ne komprenis pri kio temas en la frazo "Laŭ apple, en 2009, pri la deveno, de la 394.061 loĝantoj censitaj tiujare, estis" - apple nepre pensigas pri la samnoma komputilo, sed mi supozas, ke temas pri io alia. Ankaŭ la hispana versio ne multe helpis min. --Dominik (diskuto) 03:19, 2 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Post pripenso, mi iris al la hispana versio, kaj malkovris ke temis pri vandalismo fare de ipulo. Mi malfaris ties lastan redakton kaj korektis la esperantan version. Bonan kongreson, se vi iras al SAT-kongreso de Barcelono! --Dominik (diskuto) 06:43, 3 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Informkesto urbo kaj regiono-ISO[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Mi ĵus vidis, ke vi kreis kelkajn artikolojn pri urboj en Etiopio. La valoro de la ŝablona parametro "regiono-ISO" de {{informkesto urbo}} dependas de la ŝtato resp. subŝtato. Mi kutime transprenas la valorojn el la koncernaj germanaj artikoloj. Bedaŭrinde tia kodo estas apenaŭ regule uzata en aliaj vikipedio. En multaj grandaj vikipedioj tio eĉ preskaŭ ne troveblas. --Tlustulimu (diskuto) 19:44, 22 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Fermo de balotoj[redakti fonton]

    Saluton Kani,
    Mi voĉdonis pri la artikoloj kiujn vi proponis por igi ilin "legendaj", sed mi ne komprenas, kial vi (oni? iu?) ne fermas la baloton kaj legendigas la artikolojn: ili havas sufiĉe da poraj voĉdonoj. Do, kion vi atendas?
    Dankon
    --Baba79 (diskuto) 09:17, 24 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    La ligilo en la artikolo "Rusalko"[redakti fonton]

    Saluton, kara kolego! Via aldonaĵo ĉi tie https://eo.wikipedia.org/wiki/Rusalko (en "Vidu ankaŭ") ne havas ligilon. Kaj mi ne komprenas kiun vi celis, do mi ne povas korekti mem. :( Idolano (diskuto) 10:07, 27 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Ribeloj de 1835[redakti fonton]

    Saluton Kani. Mi kreis novan artikolon → Ribeloj de 1835. Verŝajne ĝi estas plena de ortografiaj kaj sintaksaj eraroj. Eble vi povas fari rapidan recenzon. Dankon Alzinous (diskuto) 19:50, 3 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

    rusa skribo[redakti fonton]

    Saluton Kani! Mi aprezas viajn artikolojn pri rusaj verkistoj. Nur eta detalo: en normala rusa skribo, oni ne uzu supersignojn, kiuj utilas nur por montri akcentitajn literojn, tiel "Аполло́н Никола́евич Ма́йков" -> "Аполлон Николаевич Майков". Ĉion plej bonan! --Dominik (diskuto) 03:14, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

    Legindigo[redakti fonton]

    Kiel mi jam skribis lastsemajne, mi nun havas tre malmultan tempon kaj jen sukcesis legindigi almenaŭ la tri tekstojn Jorge Luis Borges, Johannes Brahms kaj James Cook. Tiujn tesktojn mi hodiaŭ ankaŭ proponis kiel artikoloj de la sekvaj semajnoj. Mi tre aprezus se vi ankoraŭ sence ampleksigus la resumon de la teksto pri Jorge Luis Borges, kiu jen ankoraŭ tro koncizas. Ĉu? Por tiu tasko ankoraŭ restas ses semajnoj... Sincere ThomasPusch (diskuto) 22:35, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]

    Ligante al aliaj lingvoj[redakti fonton]

    Malĝusta ligado al aliaj lingvoj por Kumanovo Opština. La artikolo estas malĝuste ligita al aliaj lingvoj pri Kumanovo-artikoloj. Mi ne scias kiel ripari ĉi tiun eraron. Bonvolu, laŭ via scio, ĉu vi povas korekti ĉi tiun mankon? Koran dankon pro la riparo. Plej bondezirojn --JaKoRa (diskuto) 18:47, 28 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton, Kani kaj JaKoRa. Mi ĵus ŝanĝis la intervikiojn de Opština Kumanovo, tiel ke ili nun troviĝas sur wikidata:Q2352376. Mi esperegas, ke tio finfine estas ĝusta. Se ne, bonvolu montri alilingvan artikolon, kiu devus rilati al nia artikoleto. --Tlustulimu (diskuto) 19:09, 28 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

    Mi esperantigis la liston de popoloj aŭ nacioj. --Alifono (diskuto) 17:16, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

    Havendaj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton kara, kaj dankon por la kunlaborado pri havendaj artikoloj! Vidu Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj. Esperanta Vikipedio estis la dua en kreskorango! Dankegon! --LiMr (diskuto) 18:40, 8 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

    Telomerys[redakti fonton]

    Tio estas mi kiu scribis la artikolon "Telomerys" ĉar mi volis ke estus serioza teksto pri ĝi (la alioj estas komercaj). Kaj mi esperis ke iam, estos iu kiu metus pruvon aŭ ke Telomerys estus efektiva, aŭ ke Telomerys estus malefektiva.2A01:CB0C:38C:9F00:3C53:C27:7E12:EAFC (eks'2A01:CB0C:38C:9F00:ED3A:942E:A3CF:38DE) 22:00, 31 okt. 2019 (UTC) Se vi povus ne forigi la artikolon, bonvolu 81.254.9.180 23:18, 31 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

    Tiu artikolo ne estas lingve bonkvalita kaj ne estas bone konstruita. La enhavo estas dubinda kaj ne enciklopedieca, sed suspektinde reklameca. La aŭtoro estas anonimulo sen vikipediisma paĝo kaj sen diskuta paĝo kie oni povas diskuti. Vikipedio bezonas bonkvaliton. Se vi deziras helpi, bonvolu komenci per pli facilaj kontribuoj, pli zorgitaj kaj sen eraroj. Oni ne povas alveni novule kaj tujtuje meti enhavon dubindan. Ekzemple vi povas starti per la plibonigo de la artikolo, kiu ĝis nun restas fuŝa. Estas multaj kiuj povos helpi, sed ankaŭ vi devos kunlabori. Ĉu vi komprenas tion ĉion?--kani (diskuto) 23:31, 31 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

    La Samaritaine[redakti fonton]

    Saluton Kani! Estas amuze, ke vi redaktis artikolon pri La Samaritaine, precize kiam oni parolas en la gazetaro pri ĝia denova malfermo. Eta atentigo: en Parizo oni nomas la malsamajn urbo-partojn "arondismentoj" kaj ne "distriktoj" kiel en la hispana lingvo (Vd artikolon Arondismentoj de Francio). --Dominik (diskuto) 10:00, 27 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

    ŝablono - informkesto Municipa[redakti fonton]

    Bonvolu konsilojn. En la artikolo "Opština Negotino" Mi metis la ŝablono - informkesto Municipa. Mi volas plenigi ĝin - sed mi ne scias kiel. Bonvolu retpoŝti al mi kiel mi faru. Multan dankon. sincere--JaKoRa (diskuto) 09:39, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

    Vidu en {{Informkesto municipo}}. Mi esperas ke tio helpos. - Moldur (diskuto) 12:27, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani,

    En la angla lingvo ĝi nomiĝas Bay of plenty do la traduko laŭ mi estas klara.

    "Por lasi la fiŝojn en la akvo oni elektis trian urbon", estas esprimo mi trovis en la Nederlanda-Eo vortaro de A J Middelkoop. la nederlanda esprimo estas "de kerk in het midden (van het dorp) laten", laŭvorte "lasi la kirko en la mezo (de la vilaĝo) tio signifas "ne tro ŝanĝu ekzistajn aferojn". Eble ne internacie komprenata esprimo sed ĝi aperis en konata vortaro. verdulo (diskuto) 20:23, 16 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

    22. Lasi la fiŝojn en la akvo. (esti adaptema, tolerema, nedecidema) mi trovis en hungara retejo de Esperanto instituto. https://hu-hu.facebook.com/EsperantoInstituto/photos/internacia-esperanto-esprimojni-trovis-35-esperanto-proverbojn-esprimojn-eldiroj/250447445143918/ --Verdulo (diskuto) 20:01, 16 dec. 2019 (UTC) 👍[Respondi]

    Korektoj en Proponoj por legindaj artikoloj[redakti fonton]

    Kani mi ofte konfuziĝas en Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj ĉar la ŝablono {{subst:fermita/fino}} ne ĉiam enhavas la tutan baloton tiel ke ne ĉio interne aperas blue (= finita baloto!). Ekzemple Aŭgusteno de Hipono, Aztekoj, Jorge Luis Borges kaj multaj aliaj. Ĉu eblus tion korekti? Dankon pro via daŭra labor rilate al legindaj artikoloj!!!{{{1}}} JabieroKubo (diskuto) 02:15, 18 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

    Pri mesaĝo en mia Uzanto-Diskuto paĝo[redakti fonton]

    Saluton,

    Jes, mi loĝas en Murcia Regiono. Mia nivelo de Esperanto estas malalta (eblege A1-A2). Mi studias por haviĝi ateston de nivelo C1 de la angla lingvo. Tial, mi ne studias por scii pli da Esperanto kaj povi verki pli grandajn artikolojn.

    Mi verkas artikolojn de municipoj enhavantaj 20000 minimume loĝantojn.

    Adiaŭe,

    --Yolanda95 (diskuto) 21:17, 22 dec. 2019 (UTC)Yolanda95[Respondi]

    Artikolo "Pula" kaj "Informkesto urbo"[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Mi ĵus vidis, ke vi foje aldonis {{informkesto urbo}} al Pula. Sed la uzita ISO-kodo estis malĝusta, ĉar tia kodo por iu ajn lando devas esti dulitera! Mi ĵus korektis tion kaj eĉ aldonis la kodon por la koncerna provinco, laŭ la germana artikolo. Krome mi kreis eĉ la mankintan ŝablonon, tiel ke nun finfine aperas eĉ la ĝusta mapo de Kroatio. --Tlustulimu (diskuto) 10:41, 28 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

    Serpentoj[redakti fonton]

    Saluton, vi interesas pri bestoj kaj havendaj artikoloj. Mi havas proponon por novan artikolon. Nun en la havendaj artikoloj mankas unu (nur unu) artikolon. Artikolo Serpentoj jam ne estas ligita al https://www.wikidata.org/wiki/Q2102, ĉar oni diferencas ekzaktan biologian klasadon (Q25537662) kaj grupon da organismoj konataj sub iu komuna nomo (Q2102). Do ni bezonas novan artikolon (Serpento?). Dankon por via longedaŭra laboro! --LiMr (diskuto) 21:06, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

    Pri Beniaján kaj El Palmar en kategorio de municipoj de Murcia Regiono[redakti fonton]

    Saluton Kani!

    Mi ĵus vidis la paĝon Kategorio:Municipoj de Murcia Regiono kaj ke vi aldonis kelkajn artikolojn, el ĉiuj Beniaján kaj El Palmar. Tamen, du ili ne estas municipoj, sed submunicipoj apartenantaj al municipo Murcio. https://www.murcia.es/web/portal/el-palmar https://www.murcia.es/web/portal/beniajan

    Adiaŭe,

    --Yolanda95 (diskuto) 08:34, 18 jan. 2020 (UTC)Yolanda95[Respondi]

    Ĉu vi aldonu informacion pri Tabernas, bonvolu?[redakti fonton]

    Saluton Kani:

    Mi kreis la artikolon pri la municipo Tabernas. Ĝi (kaj ĉiuj artikoloj ke mi kreas) montras bazajn datumojn (lokajo, areo, limoj kaj loĝantaro). Ke en Tabernas estas fameta dezerto, oni hispanaj personoj scias, sed mi ne havas sufiĉan konon de Esperanto, do mi ne povas aldoni tion al la artikolo. Alia datumo que interetpaĝon montras konsistas el la deveno de la nomo de la municipo. La informacio estas jena: http://www.ayuntamientodetabernas.es/ , http://www.ayuntamientodetabernas.es/Tabernas/General/Desierto-de-Tabernas.html , http://www.juntadeandalucia.es/medioambiente/servtc5/ventana/informeFichaEspacio.do?idEspacio=7376

    Adiaŭe,

    --Yolanda95 (diskuto) 19:59, 22 jan. 2020 (UTC)Yolanda95[Respondi]

    Ora Urso[redakti fonton]

    Nia diligenta
    kaj afabla
    kunlaboranto
    Kani
    meritas la premion
    Ora urso
    Ora Urso
    sen kemiaj aldonaĵoj
    pro valoraj kontribuoj
    en fidela servo
    por nia vikipedio.
    subskr. Couturat

    Dankon al ĉiuj kiuj kunlaboras kolektive.--kani (diskuto) 20:03, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

    Pri mesaĝo pri ŝablenoj pri municipoj de provinco Barcelono[redakti fonton]

    Saluton Kani:

    He decidido escribirte el mensaje en español y luego debajo de este hacer una traducción parcial ya que de este modo podré expresarme mejor.

    No he comprendido del todo tu mensaje. Sé que trata sobre la tabla de los municipios y que sale defectuosa como consecuencia del modo en que la hago. También he leído tu propuesta de que redacte la tabla de otra forma por medio del "sintagma" «urbo|regiono-ISO=ES». Sin embargo no sé si se trata de que la redacción de tabla consista solo en esa frase o la ponga en algunos campos. Si se trata de lo primero, el problema es que ya me han dicho dos usuarios cómo tengo que hacer la tabla y cada uno de ellos me ha dado una manera diferente: Cuando yo no redactaba ninguna tabla, RG72 me dijo que teclease simplemente esta frase informkesto urbo|regiono-ISO=ES-MU|situo sur mapo2=Hispanio y que la información se mostraría al enlazar el artículo al de los otros idiomas. Una vez que seguí esa indicación, Dominik me escribió en la sección de Discusión que redactase la tabla a mano, tal y como estoy haciendo ahora. Todo esto puedes verlo como he mencionado antes, en mi página de discusión.

    Creo que tendría que haber un consenso sobre cómo redactar una tabla en general, ya que si no se puede llegar a contraindicaciones como es mi caso.

    Partia traduko: Mi ricevas kontraŭsencajn indikojn pri redakti ŝablonojn en municipaj artikoloj.

    Ĉe Vikifontaro[redakti fonton]

    Ĉu interesas al ci verdigi la provlegitajn paĝojn? https://eo.m.wikisource.org/wiki/Indekso:El_verkoj_de_E._Lanti.pdf Pauchjo (diskuto) 11:17, 26 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

    Pink Floyd[redakti fonton]

    Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
    Dankon!
    --Baba79 (diskuto) 14:40, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

    La genroneŭtrala "ri".[redakti fonton]

    En la Antaŭparolo de la Akademio de Esperanto estas dirite: " Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo "http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html Ŝajnas al mi ke Bertilo Wennergren, Morkos Kramer, Robert Brosch, Edmund Grimley-Evans estas unuj el la plej spertaj kaj aŭtoritataj (eble eĉ la plej spertaj kaj aŭtoritataj) esperantologoj. Krom tio, ili estas membroj de la Akademio de Esperanto. Ilia subteno de "ri", laŭ mi, estas sufiĉa por laŭfundamente uzi la pronomon "ri" por priparoli neduumulon. En PMEG (verko de S-ro Wennergren), se vorto estas malkonsilata, ĝi estas indikita per du steletoj {*} sed la pronomo "ri" ne estas indikita tiel - sekve ĝi ne estas malkonsilata. https ://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb Paculo (diskuto) 15:16, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

    La pronomo "ri".[redakti fonton]

    En la Antaŭparolo de la Akademio de Esperanto estas dirite: " Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo "http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/antauparolo.html Ŝajnas al mi ke Bertilo Wennergren, Morkos Kramer, Robert Brosch, Edmund Grimley-Evans estas unuj el la plej spertaj kaj aŭtoritataj (eble eĉ la plej spertaj kaj aŭtoritataj) esperantologoj. Krom tio, ili estas membroj de la Akademio de Esperanto. Ilia subteno de "ri", laŭ mi, estas sufiĉa por laŭfundamente uzi la pronomon "ri" por priparoli neduumulon. En PMEG (verko de S-ro Wennergren), se vorto estas malkonsilata, ĝi estas indikita per du steletoj {*} sed la pronomo "ri" ne estas indikita tiel - sekve ĝi ne estas malkonsilata. https ://bertilow.com/pmeg/gramatiko/pronomoj/tria.html#j-5tb Paculo Paculo (diskuto) 15:19, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

    Jes, tio povas funkcii en persona teksto, artikolo en gazeto, literatura verko, parolado ktp., sed unu afero estas opinioj de gramatikistoj aŭ reformemuloj kaj alia la vikipedia komunumo kaj iniciato. La vikipediaj artikoloj ne estas personaj, sed kolektivaj. Mi ne rajtas trudi mian opinion en Vikipedio. Pro tio oni devas tendenci al objektiveco, tio estas la komuna sciaro kaj eviti personajn kampanjojn kiuj estas taŭgaj en aliaj medioj, sed ne tiom en Vikipedio, kie tio rezultus en konstanta korektobatalado.--kani (diskuto) 15:37, 5 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
    Mi plene subtenas tion ĉi: Vikipedio estas maltaŭga forumo por lingvoreforma agado, eĉ se ĝin subtenas pluraj akademianoj.
    -Aleksandro Shlafer (interalie, akademiano) -- Filozofo (diskuto) 21:24, 12 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

    Temas pri diferenca libro: https://shop.flammeforlag.no/products/dd Pauchjo (diskuto) 22:28, 6 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

    Rostbovaĵo[redakti fonton]

    Dankon pro via adapto. Ĉu vi hazarde konas la vortojn por bloemstuk kaj muis? Tiuj nederlandaj vortoj mi trovis en neniu vortaro. Estas viandopecoj el la ŝultro kaj gluteo de bovo. Eble vi konas la hispanajn vortojn. --Verdulo (diskuto) 19:26, 24 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

    Nomordigo[redakti fonton]

    Saluton kara! Mi deziras atentigi, ke se vi aldonos al viaj artikoloj pri la homoj ŝablonon {{DEFAŬLTORDIGO}} kaj metos en ĝi liajn nomojn en necesa sinsekvo, ili listiĝos ĝuste — unue familinomo, poste persona nomo. Se ne fari tion, ili listiĝos laŭ persona nomo kaj estos malfacile troveblaj en kategorioj. Mi aldonas tiun ŝablonon al viaj (kaj ne nur) artikoloj, sed foje malfruiĝas aŭ preteratentas tion, do kreiĝas problemo, solvota nur post longa tempo de iu hazarde rimarkonta ĝin redaktoro. Amike. RG72 (diskuto) 06:56, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

    Redaktado[redakti fonton]

    Kara Kani, kunvikipediano! Mi tre esperas ke vi ne ĉagreniĝas kiam mi (eble tro ofte aŭ tro haste) ŝanĝas en viaj artikoloj. Vi skribas multe, kaj vi skribas bone, sed iujn detalojn ĉiam eblas poluri, kaj mi simple estas nehelpebla perfektemulo. Kiam mi vidas ke iu familia nomo estu majuskla sed ne estas, ke iu "el... al" estu "de ... ĝis", ke iu artikolo estas perfekte taŭga por ricevi iun ŝablonon aŭ iun kategorion, ke iu postrestanta anglismo aŭ hispanismo makuletas la tekston, mi ne hezitas sed adaptas tuj. Se vi volas ke mi bridu min kaj lasu vian inkon pli sekiĝi antaŭ ol mi metas la mian, diru tion al mi, mi petas. Mi havas foje malbonan konsciencon ke mi eble estas tro rapida kontraŭ aliaj vikipedianoj. Mi ne volas konflikton, sed fruktodonan kunlaboron. Se vi absolute volas havi viajn artikolojn por vi mem dum prilaboro, tiam metu {{redaktata|kani}} (multe pli bone ol anonima {{redaktata}}!), kaj metu ĝin tuj komence en la artikolo, ne ie en la mezo. Ahrablan kunlaboron deziras Moldur (diskuto) 11:15, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

    Inkontinenco[redakti fonton]

    Vi tutpravas kaj mi alinomos ĝin. --Verdulo (diskuto) 14:02, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]


    Kani, ĉu vi konas la ĝustan vorton por la teksmaniero de tafto? Mi unue pensis ke estu bindaĵo sed tio estas nur por libroj. La hispana vorto estas Ligamento tafetán, tolo estas laŭ mi ne la korekta traduko ĉar tio ja estas ŝtofo, ĉu? Provizore mi uzis kunligaĵon sed ne scias la oficialan vorton. --Verdulo (diskuto) 18:42, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

    Dankon, do bindado ne estas nur por libroj mi komprenas. Verdulo (diskuto) 19:44, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

    Tri musketistoj[redakti fonton]

    Dankon por alligo de la verkisto al mia artikoleto! Mi ekkonscias ke mi tre ambicie komencis la ĝermon, sed ke mi ne nun ne havas la forton pluigi. Se iu alia helpus kreskigi la artikolon, kaj - ankaŭ grave - ordigi la kaoson de diversaj nomformoj, alidirektoj, kaj apartigiloj, mi estus tre dankema. Amike Moldur (diskuto) 19:46, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

    Estimata! Mi dankas Vin ke Vi iom kontrolis la artikolon pri Gaja hipotezo. Tamen mi malkonsentas ke vi forigis ligilojn enkondukitajn pere de {{alilingve}}, ĉar manke de ekzisto de artikolo en la esperanta Vikipedio, ili ebligas legi (en alia lingvo) artikolon pri la temo. Cetere la ŝablono provizas ruĝan ligilon al ne jam ekzistanta kaj kreenda artikolo. Vi forigis du aperojn de la ŝablono sed en la artikolo mi uzis ĝin pli ol dekfoje. Mi sincere esperas ke Vi ne forigos ilin ĉiujn. --Agloforto (diskuto) 09:34, 21 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

    Saluton. La fakto estas ke se vi kontrolas la historipaĝon vi konstatos, ke vi ne ĝuste tajpis, nome alingve anstataŭ alilingve kaj la rezulto estis tute fuŝa. Ĉar mi tiam ne komprenis kio okazas, simple restaŭris la bonan legeblon de tiu parto de la teksto. Amike.

    Mahabarato[redakti fonton]

    Kara Kani, jen estas peto pri alinomado por ke administranto alinomu la artikolon konservante ties historion. Espereble vi povos voĉdoni. Amike, tiu ĉi uzanto (diskuto) 01:55, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

    Saluton! Mi pli frue metis opiniopeton [13], sed neniu respondis. Mi decidis post studado de fontoj. Pli frue la hispanoj nomumis Nova Meksiko (legu la artikolon!), tamen mi ne scias, ke tio estis urbo aŭ lando. Tamen mi kredas, ke urbo, ja ankaŭ Nova Meksiko estis urbeto. Tial mi ne intencas alinomi. Estas iuj, kiuj alinomas, ekzemple Taguig al Tagigo, sed la kialon mi ne scias.--Crosstor (diskuto) 14:18, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

    Paramilitista[redakti fonton]

    Saluton Kani, vi kreis alidirektilon el Paramilitista, sed tio estas malĝustaĵo. Se vi volas havi bluan ligilon el la paĝo el la paramilitista, bv krei artikolon pri Paramilitismo. Petr Tomasovsky (diskuto) 17:54, 30 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

    Kaco kaj Peniso[redakti fonton]

    Saluton,

    mi forigas la ligilo al Kaco sur la paĝo Peniso, ĉar Kaco estas aldirekto al Peniso, do tiu ligilo ne estas utila.

    Lepticed7 (diskuto) 14:19, 31 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

    Kilŭa Kisiŭani[redakti fonton]

    Saluton Kani! Ĉar vi estas la unua redaktinto de artikolo Kilŭa Kisiŭani, ĉu vi bonvolas ke mi alinomu ĝin al: "Kilwa Kisiwani"? Mi tute ne rekonis tiun faman lokon sub ĝia esperantlingva vesto... --Dominik (diskuto) 09:46, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

    Raŭpa ŝtupiranto[redakti fonton]

    Raŭpa ŝtupirilo estus pli bona. Redaktu brave! Koracio (diskuto) 07:14, 14 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

    Mi trovis alian artikolon, kaj pensas, gxi estas pri sama ilo: Ŝtupargrimpilo. Koracio (diskuto) 09:32, 14 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

    Mi ne scias, kiu titolo estus pli bona. Koracio (diskuto) 10:08, 14 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

    Ĝoĵakarto[redakti fonton]

    Saluton Kani. Mi komprenas vian korekton sed Ĝoĵakarto estas alia urbo en la sudo de Javo. Laz detruita urbo estas la malnova Ĝakarto ĉefurbo de Indonezio en la nordo. --Verdulo (diskuto) 10:23, 25 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

    Jaĝakarta aŭ eble pli bone Jaĝakarto estis la urbo sur la loko kie nun estas Ĝakarto detruita de Jan Pieterszoon Coen. Se mi trovas la tempon mi verkos aŭ tradukos artikolon pro ĝi.
    --Verdulo (diskuto) 12:06, 25 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

    Stumpŝtrumpo[redakti fonton]

    Dankon. Koracio (diskuto) 07:54, 18 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

    V-rimeno[redakti fonton]

    Saluton Kani. Mi serĉas la ĝustan vorton por la aŭtomobila parto kio nomiĝas france: Courroie trapézoïdale, germane: Keilriemen kaj angle: V-belt aŭ Serpentine belt. Ĉu vi scias ĝin? La hispanan vorton mi ne trovis sed eble la franca iomete similas. --Verdulo (diskuto) 12:07, 26 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

    Amikumano Ulriko konsultis germanan vortaron kaj diras: Laŭ Krause ekzistas kojnoforma rimeno kaj V-rimeno. Mi preferus Kojnrimeno. Ĉu vi samopinias? En la nederlanda lingvo la nomo estas V-snaar (V-kordo) kaj en la germana Keilriemen (kojnorimeno).--Verdulo (diskuto) 18:16, 26 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

    Jes cert temas pri la sekco kio havas trapezoidan aŭ kojnan formon. Dankon pro via reago --Verdulo (diskuto) 18:26, 26 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

    Mia respondo pri la artikolo Pikro eĥia:[redakti fonton]

    Saluton Kani, dankon pro via atentigo. Kompreneble ĉar estas sinonimaj nomoj por tiu planto estas alia artikolo kaj mi ne vidis tion. Sed char estas artikolo pri la genro Pikro en kiuj estas skribita pri la du ĉefaj specioj, ĉu tiu artikolo ne povus resti sed kun ligo al la alia artikolo pri Ekieca helmintoteko? Vi eble respondos, ke ne povas esti du artikoloj pri la sama planto. Tial ni devos meti ligilon de la artikolo pri Pikroj koncerne la specio eĥia al Ekieca helmintoteko. Mi informos Alain Favre, kiu pli kompetentas ol mi pri botaniko. Amike Nicole-eowiki

    Ĝermolisto de germanaj esperantistoj[redakti fonton]

    Saluton Kani! Mi provis krei la paĝon Erwin Stolpe el paĝo, kiu direktis al Ĝermolisto de germanaj esperantistoj. Nun la paĝo ekzistas sub la nome Erwin STOLPE, sed mi ne havas spertojn pri tiu ŝanĝo de paĝoj kaj paĝnomoj. Mi petas vin, rigardi la paĝon Erwin STOLPE kaj la rilatojn al la ĝermolisto. Bone estus, se la nova paĝo nomiĝus Erwin Stolpe. Ĉu vi povas helpi? Dankon! --Sciureto (diskuto) 09:01, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

    Manuel Medrano[redakti fonton]

    Mi jam plivastigis la artikolon--Aurelio de Sandoval (diskuto) 00:29, 22 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

    miaj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton! Bonvolu ne forigi tradukitajn artikolojn.Mi kredas, ke la uzo de anglaj terminoj praviĝis.Windows estas usona produkto. Mareczek Cukiereczek (diskuto) 23:01, 3 okt. 2020 (UTC) Dankon pro via respondo. Mi ne sklavigi aliuloj. Mi nur volas scii kiujn specifajn anglajn vortojn vi celis. Mareczek Cukiereczek (diskuto) 23:27, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

    Dankon pro via respondo. Mi pensas, ke "Candy Crush Saga" tradukeblas, sed ĝi devus esti originala.
    "demandu aliulojn. Helpopreta"
    Ĉu vi povus rekomendi iun por mi?
    Mareczek Cukiereczek (diskuto) 23:54, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
    "freemium" XD
    Pardonu min. Mi ne korektis mian aŭtomatan tradukiston. Mareczek Cukiereczek (diskuto) 00:04, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
    En la ludo, ludantoj kompletigas nivelojn interŝanĝante kolorajn bombonojn sur ludotabulon por fari matĉon de tri aŭ pli de la sama koloro, forigante tiujn bombonojn de la tabulo kaj anstataŭigante ilin per novaj, kiuj eble povus krei pliajn matĉojn. Matĉoj de kvar aŭ pli da bombonoj kreas unikajn bombonojn, kiuj funkcias kiel potenco kun pli grandaj tabuloj-purigaj kapabloj. Estraroj havas diversajn celojn, kiuj devas esti plenumitaj ene de fiksita nombro da movoj aŭ limigita tempodaŭro, kiel ekzemple certa poentaro aŭ kolektado de specifa nombro da speco de bombono. Mareczek Cukiereczek (diskuto) 01:13, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
    Mi faris kelkajn ŝanĝojn al la artikolo "Candy Crush Saga".Mareczek Cukiereczek (diskuto) 12:30, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

    Ĉampionumo-ĉampioneco-ĉampionado[redakti fonton]

    Kani mi rimarkis ke vi korektis la vorton ĉampionumo al ĉampioneco! Tio okazis ĉe Shakhriyar Mamedyarov, Vassily Ivanchuk ka. kvankam mi ne estas lingvema desmalpli diskutema mi aparte malŝatas la vorton ĉampioneco (kiam temas pri turniro, matĉo, konkurso ks.). Tiun diskuton iu klopodis antaŭeniri en la lingvejo (nun mi ne certas kie) kaj mi daŭrigis per iom pli da argumentoj. Sed vere estas neniu fina rezulto el la proponoj. Nun estas 3 vortoj:

    • ĉampionado
    • ĉampioneco
    • ĉampionumo

    Mi simple preferas ĈAMPIONUMON pro rekomendo de akademiano, apero en ReVo kaj malbonaj eblecoj per -ec- kaj -ad-. Mi klopodos serĉi la argumentaron kaj eble ni alvenos al interkonsento ĉar jam mi kreis amasegon da artikoloj (plurdekoj da biografioj da ŝakistoj) kaj kategorioj sub tiu vorto! Ĉiukaze ĉio estas plibonigenda en nia vikipedio. JabieroKubo (diskuto) 15:50, 23 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

    Esperantigo de nomoj de ŝakistoj[redakti fonton]

    Kani ĉar vi jam helpis pri la temo mi rekte lasas kelkajn esperantigebla(ind)j nomojn de ŝakistojn pri kiuj mi kreis biografion sed pri kies esperantigo mi ne kuraĝas mem krei. Sentu vin libera mem alinomigi ilin laŭ bezono kaj bontrovo! Ili bezonas plian rigardon ol la mia. Dankon pro via daŭra revizio.
    Miĥail Ĉigorin, Lázaro Bruzón, Levon Aronian, Walter Arencibia, Dmitry Jakovenko, Sergei Movsesian, Alexei Shirov, Michael Adams, Peter Svidler, Ian Nepomniachtchi, Alexander Morozevich, Teimour Radjabov, Ding Liren, Shakhriyar Mamedyarov, Alexander Grischuk, Vassily Ivanchuk, Leinier Domínguez,...
    JabieroKubo (diskuto) 01:50, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

    Reviziendaj artikoloj pri Mondĉampionumoj[redakti fonton]

    Kani ĉar vi jam reviziis antaŭajn mi lasas al vi la tutan liston de aldonitaj artikoloj pri mondĉampionumoj. Bonvolu laŭ eblo reviziu kaj korektu ilin, atentu pri jaroj kaj kategorioj, eble pri la kodo ene de tabeloj. Monda Ŝaka Ĉampionumo 1886, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1889, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1891, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1892, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1894, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1897, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1907, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1908, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1910 (Lasker-Janowski), Monda Ŝaka Ĉampionumo 1910 (Lasker-Schlechter), Monda Ŝaka Ĉampionumo 1921, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1927, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1929, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1934, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1935, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1937, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1948, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1951, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1954, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1957, Monda Ŝaka Ĉampionumo 1958.
    JabieroKubo (diskuto) 06:16, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

    Azia Monato[redakti fonton]

    Bonvolu ne redakti miajn filipinajn artikolojn en tiu monato, ĉar ili apartenas al Azia Monato (Mia anonco ĝis tiam ne sukcesis.) --Crosstor (diskuto) 14:33, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

    Eksteraj ligiloj en Esperanto el STEB[redakti fonton]

    Saluton kani mi rimarkis ke vi aldonis plurajn Eksterajn ligilojn al artikoloj ĉefe tiuj en Esperanto el STEB! Tiu ideo estas bonega 👍, la fonto estas fidinda kaj ili rekte rilatas al la temo. Se mi trovus pliajn similajn artikolojn mi skribos al vi por plenigo 😀. JabieroKubo (diskuto) 20:17, 18 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

    Legindaj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton Kani,
    Mi ĝisnun ne estis farinta la legindigon de ĉi-tiuj artikoloj pro la komentoj de Crosstor kaj Dominik pri iliaj (etaj) mankoj en la balotpaĝo. Sed se estas gravo, mi ja povos legindigi ilin.--Baba79 (diskuto) 11:13, 27 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

    Bele, mi zorgos pri tio.--Baba79 (diskuto) 13:03, 27 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
    Farite. Amike--Baba79 (diskuto) 14:47, 28 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

    Bedaŭroj[redakti fonton]

    Kara Kani! En kelkaj viaj artikoloj pri judismo vi redonis "bendiciones" per "bedaŭroj". Ĉu tio ne estu "benoj" anstataŭe? - Sincere, Moldur (diskuto) 21:18, 29 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

    Bone. Pardonu min tro rapidan redakton. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:26, 29 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

    Forigoproponoj[redakti fonton]

    Saluton kara! Mi dankas vin pro via atentema reviziado de ĉiuj novaj paĝoj (mi ne plu havas tempon por tio, ĉar koncentriĝis je aliaj Vikimediaj projektoj). Mi sugestas al vi, kreante novajn forigoproponojn, simple klaki la butonon Aldoni peton en la supra parto de la paĝo VP:FA kaj poste plenigi la aperontan formularon. Danke al tio interalie aŭtomate formiĝos dato de via propono kaj limdato de la decido. Nun estas malfacile kompreni, ĉu limtempo jam pasis aŭ ne. Amike. RG72 (diskuto) 05:03, 7 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

    Salutojn kaj pardonpetojn[redakti fonton]

    Bonan tagon Kani, Mi skribas por saluti vin kaj scii kiel vi fartas. Mi fartas malgraŭ ĉio, malgraŭ la problemoj de la vivo. Mi skribas por pardonpeti pro mia malbona Esperanto kaj mia malbona impreso, ke mi faris kun Vikipedio Esperanto. Sed ĉiuokaze tiuj, kiuj komencas estas duone finitaj, mi esperas, ke en la estonteco mi povos fari pli bone, ĉar nun ĝi estas tia. certa pri via kompreno mi dankas vin kaj salutojn de Coreca kaj Campora San Giovanni. Ĝis baldaŭ.--Luigi Salvatore Vadacchino (diskuto) 07:56, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

    P.s., Mi provis pligrandigi Teresa Saponangelo kaj Raffaella Lebboroni, mi esperas, ke ĝi iros bone. alternativo...mi serĉos helpon. dankon denove kaj ĝis revido.--Luigi Salvatore Vadacchino (diskuto) 07:56, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

    John Richardson (naturalisto)[redakti fonton]

    Saluton Kani, vi kreis paĝon pri John Richardson (naturalisto), sed ĉu vere temas pri naturalisto? Naturalisto estas homo, kiu praktikas naturalismon, ĉu ne? Ĉu eblus alinomi la paĝon? Ekz. al sciencisto, esploristo, naturhistoriisto ... enkrampe. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:02, 22 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani,
    Mi ne komprenas, kion vi intencis skribi en la lasta frazo de la paragrafo "Politiko": " En lando kun tiom komplika situacio en la internacia konsidero (??) kaj especiale (??) kun proksimaj landoj kaj aliaj potencoj, ludas gravan rolon la Ministerio de Eksteraj Aferoj."
    Amike --Baba79 (diskuto) 15:15, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

    Agustín de Iturbide[redakti fonton]

    Saluton! Mi ĵus pluigis la artikolon de Agustín de Iturbide, se vi povas bonvole poluti la artikolon kaj eble aldoni bildojn. Antaŭe dankon. --Profesor.mermelada (diskuto) 02:47, 14 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

    Esplorado de Afriko[redakti fonton]

    Mi plene konsentas unuigon de la du artikoloj. Dankegon (Uzanto-Diskuto:Sliwinski)

    Mi vere miras![redakti fonton]

    Kara Kani, vi ege intense kontribuas al Vikipedio. Nu, kiom da tempo vi dediĉas al ĝi? Ĉu vere ĉiutage vi redaktas jam de pluraj jaroj? Vikiano (diskuto) 18:07, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

    197.788 redaktoj... Vikiano (diskuto) 18:10, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

    Via diskutopaĝo[redakti fonton]

    Saluton, Kani :-) Mi ĵus vidis, ke via diskutopaĝo jam enhavas pli ol 200 diskutojn. Tial mi rekomendas al vi, ke vi kreu arĥivon de la malnovaj diskutoj. Tiam denove la superrigardo estus pli bona. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:27, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Tlustulimu: Dankon. Mi iam simple kaŝis parton, sed ĉu estas alia maniero arĥivi?--kani (diskuto) 19:07, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
    Jes, certe. Mi ĵus kreis arkivon de miaj diskutoj en nova arkivo en Uzanto-Diskuto:Tlustulimu/Arkivo20210125 simple per alinomado kaj poste transmetis la lastajn diskutojn al mia diskutopaĝo. Sed mi ja havas ŝablonece uzatan paĝon je la komenco de mia diskutopaĝo, kiel subpaĝon de mia uzanto-paĝo. Ĝi enhavas ligilojn al miaj arkivoj. - Tamen tia maniero ne estas deviga. --Tlustulimu (diskuto) 19:14, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Tlustulimu: Dankon. Mi ne estas tiom lerta organizanto kaj ne bone komprenas vian sistemon. Do, mi simple kaŝos grandan parton, ĉar vi pravas: tio estas tro multe.--kani (diskuto) 19:16, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani! Mi rimarkis vian artikolon pri Vasilij Tatiŝĉev. Nu, mi jam konis tiun nomon pro la franca kinisto Jacques Tati, kies plena nomo estis "Tatischeff". Mi kontrolis en angla artikolo en:Tatischev family, kaj tiu kinisto estas el la sama fama rusa familio. --Dominik (diskuto) 14:41, 9 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

    Tripolo (Libano)[redakti fonton]

    Saluton, Kani :-) Mi ĵus vidis, ke vi aldonis la ŝablonon {{informkesto urbo}} al Tripolo (Libano). Bedaŭrinde la uzita kodo de regiono-ISO ne estis ĝusta, ĉar la laŭlanda parto ĉiam estas dulitera. Do, por Libano "LB". Mi jam korektis tion laŭ la germana artikolo. Krome mi aldonis eĉ la parton por la subŝtato al la regiono-ISO. Sed tial mi eĉ devis krei helpan ŝablonon, ĉikaze {{Info ISO-3166-2:LB-AS}}. Sen tia helpa ŝablono, la informkesto ĉiam montras mapon de la tuta mondo. Amike --Tlustulimu (diskuto) 18:59, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Tlustulimu: Dankon. Mi prenis la eraran triliteran ŝablonon el la artikolo pri Libano kaj tio gapigis min ĉar mi foje uzis duliterajn ŝablonojn. Mi supozas, ke kodo estas alia afero. Dankon.--kani (diskuto) 19:04, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
    La dulitera landokodo eĉ troviĝas en Landokodoj :-) --Tlustulimu (diskuto) 19:27, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Tlustulimu: Dankon.--kani (diskuto) 19:35, 16 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

    Unua Meksika Imperio[redakti fonton]

    Saluton Kani, mi aldonis iom al ĉi tiu artikolo kaj mi agrable petu vin poluri ĝin kaj eble aldoni bildojn. Dankon. --Profesor.mermelada (diskuto) 00:42, 19 feb. 2021 (UTC)[Respondi]

    Havenda trofeo[redakti fonton]

    La "havenda" trofeo
    Gratulon pro via laboro en Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj! CasteloBrancodiskuto 08:50, 5 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

    Havendaj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton, mi mencias vin ke lastmonate estis tri (!!) ŝanĝoj en listo de havendaj artikoloj: ŜijaismoSunaismo, Édith PiafUmm Kulthum, Steven SpielbergJane Austen. Nun ĉiaj ŝablonoj kaj listoj en Esperanto estas denove ĝuste. Sed la novaj havendaj artikoloj bezonas plibonigi. Dankon! --LiMr (diskuto) 11:02, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

    @LiMr: Vere tiu sistemo de ŝanĝoj estas terure murda. Tio jam okazis kiam ni perdis la artikolon Esperanto. Nun perdas relative bonajn artikolojn kaj de 69 en la malalta kategorio ni revenis al 72. Tio estas kiel la mito de Zizifo kiu konstante suprenigas rokbulon sur montodeklivo. Kaj tio estas decido de nur malgranda grupeto de alilingvaj vikipediistoj kiuj povas manipuli siainterese la liston. Ĉu vere Steven Spielberg estas internacie malpli grava ol Jane Austen? Stultuloj mortu|--kani (diskuto) 12:41, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
    @LiMr: @Castelobranco: Ankaŭ Ekonomio eniris en la listo en Marto. Anstataŭ kiu? Mi lacas kaj kapturniĝas.--kani (diskuto) 23:21, 19 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
    Saluton, EkonomikoEkonomio. Sed multaj alilingvaj vikipedioj uzas tiujn vortojn malbone, tamen tio estas laŭ nunaj Vikidatumoj.--LiMr (diskuto) 08:40, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
    @LiMr: En ordo.--kani (diskuto) 12:04, 20 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

    Pri Lumas[redakti fonton]

    Saluton, Kani :-) Bedaŭrinde Lumass (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) denove kreis fuŝan artikolon antaŭ kelkaj minutoj. Tial mi ĵus forbaris lin el la artikola nomspaco por unu semajno. Ĉu vi eble povus skribi kelkajn rimarkojn por li al lia diskutopaĝo? Li ne pensu, ke mi tute sola decidis ion. --Tlustulimu (diskuto) 19:38, 7 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton, Kani :-) Ĉu vi lastatempe foje rigardis lian manieron aranĝi referencojn? Mi supozas, ke per Vida Redakto li simple neniam sukcesos ripari ilin. Kion fari? Mi eĉ ne scias, kiel klarigi ion al li. --Tlustulimu (diskuto) 20:16, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Tlustulimu: Ankaŭ mi jam klarigis al li kiel meti referencojn kelkajn fojojn, lastfoje hodiaŭ mem per retmesaĝo, ĉar li petis helpon por kreita artikolo kiun li ne sukcesis alŝuti. Mi respondis, ke mi ne helpos dum li ne riparos siajn fusaĵojn. Mi supozas, ke li komprenas la redaktopaĝon nur kiel loko kie li metas sian tradukon kaj sendas ĝin al la ĉielo, sen rimarki ke estas diversaj iloj tute ĉirkaŭe.--kani (diskuto) 20:28, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]
    Mi foje rigardis protokolon de la misuza filtrilo 4 kaj tie eĉ povis vidi la fontokodojn de artikoloj, kiujn Lumass provis krei. Sed post 7 provoj li eĉ metis unu artikolon en la rilatan diskutopaĝon. Mi ne scias, kiel ni traktu tion. - Ial li ĉiam uzas en la artikola nomspaco la Vidan Redakton. Sed la rezulton vi ja konas. Mi foje skribis al li, ke li provu redakti la fontokodon. Sed mi dubas, ke li komprenis tion. :-( Do, kion fari, se li mem diris foje, ke li estas mallerta? --Tlustulimu (diskuto) 20:41, 29 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

    Charles Dickens[redakti fonton]

    Amuze: Charles Dickens estas la artikolo de la semajno en la eŭska vikipedio! --Dominik (diskuto) 04:36, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Dominik: Diable, ĉu ni petu aŭtorrajton? Nu, estus diversaj tialoj, sed plej verŝajne, ke temas pri unu el la mil havendaj artikoloj, kiuj estas plej ofte plej prilaboritaj, do ne estas elekto inter cento da miloj, sed nur inter milo. Tamen amuze.--kani (diskuto) 12:21, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Dominik: Kaj ni povas fanfaroni, ke nia artikolo estas multe pli bonkvalita, sen ruĝaj ligiloj kaj duoble ampleksa.--kani (diskuto) 12:24, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton, Kani. Mi ĵus vikiigis la artikolon Ĵuano. Sed mi rimarkis, ke Lumass ial forigis ion el la ĉapitro "Historio", eble ĉar li ne konas citajn ŝablonojn. Tion mi ĵus aldonis, laŭ la hispana artikolo. Ĉu vi povus aldoni tradukojn de la tieaj hispanlingvaj citaĵoj? La parametron teksto= mi jam aldonis al la tie dufoje uzata ŝablono {{citaĵo}}. Do, vi nur devus plenigi ĝin. - Sed mi ne scias, kiel ni povus iel helpi al Lumass. :-( Li ja mem skribis, ke li estas mallerta. --Tlustulimu (diskuto) 17:48, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Tlustulimu: Farita. Por la Biblio en Esperanto, ĝi estas en la reto.--kani (diskuto) 18:35, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Tlustulimu: Krome mi lasis indikon al Lumass por ke tiu ekriparu Nucela embriodisvolviĝo. Poste vicos Lizergata acido, Korimba ipomeo, Laneca ipomeo kaj Trikolora ipomeo.--kani (diskuto) 20:17, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
    Resaluton, Kani :-) Mi jam vidis vian indikon. Sed verŝajne Lumass povos eki nur post la limdato. - La artikolon Korimba ipomeo Lumass ne devos ripari, ĉar intertempe mi ja pligrandigis la pli malnovan artikolon Turbina corymbosa. Krome la artikolo Korimba ipomeo baldaŭ povos esti forigata, laŭ mia propono. Ĝia praulo ja enhavas kelkajn markilojn pri mankoj. Tamen Lumass tradukis ĝin. --Tlustulimu (diskuto) 20:32, 8 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
    Purpura ipomeo.

    Stefania Turkewich[redakti fonton]

    Hello Kani, You have helped with other articles, so I thought I'd ask if you could take a look at: en: Stefania Turkewich for the Verku artikolojn pri Centra kaj Orienta Eŭropo kaj gajnu valorajn premiojn in which Esperanto is participating. As you are fluent in Spanish, there is a Spanish version of it available: es: Stefania Turkewich. If it interests you, and you can find the time, could you do a version of it for your Wikipedia? Nicola Mitchell (diskuto) 10:39, 24 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

    Mi verkis (modestan) artikolon pri ŝi laŭ la germanlingva versio. - (Giorno2 (diskuto) 18:12, 31 mar. 2021 (UTC))[Respondi]

    Verkistinoj[redakti fonton]

    Estimata Kani! Mi vidas ke kreis kategorion por verkistinoj kaj diligente ekplenigas ĝin. Pripensu tamen, ĉu indas fari tiun laboron. La regularo de nia Vikipedio, plurfoje diskutita dum la pasintaj jaroj, eksplicite diras en VP:KAT#Sekso ke ne estu tiaj kategorioj. Do probable tre baldaŭ iu Vikipediano proponos la tujan forigon de via kategorio pro regulrompo. Ĉu indas laboregi por baldaŭ malfarota efiko? Aŭ ĉu vi volas proponi regulŝanĝon? - Sincere, Moldur (diskuto) 17:54, 30 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Moldur: Dankon pro la averto. Mi ĉiam uzas kategorion aktoroj por aktorinoj ktp. Sed mi vidas, ke lastatempe oni parolas multe pri manko de virinoj en partikularaj listigoj ekzemple inter verkistoj, premiitoj ktp. Mi tute ne volas proponi regulŝanĝon. Mi iom plenigos la kategorion por ke oni povu kalkuli ĉu indas forviŝi tiun ilon, kiu eble utilos al iu. Preskaŭ 50 aliaj lingvoj havas tiun kategorion.--kani (diskuto) 18:01, 30 mar. 2021 (UTC)[Respondi]
    Ĝi forviŝendas! Dum kiam ni viroj estas ankoraŭ la plejmulto inter la artikolverkantoj ĉe Vikipediujo ni ne cedu! - ¡No pasarán! Elles ne passeront pas! (Giorno2 (diskuto) 08:49, 31 mar. 2021 (UTC))[Respondi]

    Naciaj futbalaj mondĉampionoj FIFA[redakti fonton]

    saluton, mi kreis ĉi tiun paĝon, ĝi estas aprobota--82.52.155.22 13:18, 7 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

    Lingva evoluo en Down-sindromo[redakti fonton]

    Estas similaj artikoloj en Hungara Wikipedio, dank'al redaktisto (Tarkabab), kiu skribis ilin. Mi ankaŭ serĉos artikolojn Angle kaj Germane, kiuj temas pri tiu. Koracio (diskuto) 08:53, 24 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

    Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

    Saluton, Kani! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

    Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

    Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

    Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

    Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:16, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

    Alfonso García Robles[redakti fonton]

    Saluton Kani, bonvolu ĉu vi povus korekti miajn erarojn en la nova artikolo pri Alfonso García Robles. Dankon. --Ceancata (diskuto) 16:35, 28 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani! En la de vi kreita artikolo Praga lingvoskolo, mi ŝanĝis la esprimon "duobla artiklado" al "duobla artikulacio", ĉar kvankam tio ne strikte koncernas prononcon, tio estas la tradicia esprimo en pluraj lingvoj. Mi jam vidis tiun esprimon en alia artikolo Lingva komunikado. --Dominik (diskuto) 05:48, 30 apr. 2021 (UTC)[Respondi]

    Kara amiko, povos vi kompleti kaj klarigi la enhavon de tiu artikolo, ne komprenebla por mi, ne spertulo. La listo de ekzemploj ne helpas, sed pli konfuzigas. Aliaj Vikipedioj traktas la temon "Kompetenteco kaj rendimento", eble la kreado de ĉi-lasta artikolo povus helpi. Kion pensas vi? Sincere.DidCORN (diskuto) 09:21, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

    Estimata Kani! Gratulon pro via detala kontribuo pri la fama literaturulo vialanda! Nun kiam - danke al vi - ekzistas apartaj artikoloj pri la romano kaj pri ties protagonisto, mi volus proponi:

    Tian alinomadon povas efektivigi administrantoj. Ĉu vi povas konsenti al tia renomado? Sincere, Moldur (diskuto) 19:10, 2 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

    Gvine-bisaŭa kreola lingvo[redakti fonton]

    Saluton Kani. Pri la alinomado de la kreola lingvo vi voĉdonis "Por" kaj pri Gvine-Bisaŭa kreola lingvo kaj pri Gvine-bisaŭa kreola lingvo. Ŝajnas ke estas la lasta formulado, kiun vi preferas. Necesas forstreki vian iaman elekton, ĉu ne? Amike.--DidCORN (diskuto) 13:10, 20 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

    Pri Nenoniel[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Ĉu vi eble jam legis mian proponon pri Nenoniel en Vikipedio:Diskutejo/Administrejo? Ial la aliaj adminstrantoj lastatempe malmulte aktivas. Ĝis nun neniu respondis tie. --Tlustulimu (diskuto) 20:11, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Tlustulimu: Mi havas nek solvon nek sugeston. Iam li kontaktas min sed nur por demandi ĉu plaĉas al mi liaj artikoloj. Mi sugestas plibonigojn sed preskaŭ malsukcese. Eble li iom post iom lernetos.--kani (diskuto) 20:20, 31 maj. 2021 (UTC)[Respondi]

    Mi trovis "rejtnyelv" (=kaŝlingvo) en (Q33005), sed pri tio malestas hungara artikolo, nur la titolo estas videbla. Lasu tiel la aferon! --Crosstor (diskuto) 03:36, 1 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

    SoloTronik (muzikisto)‎[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Ĉu vi eble rimarkis la hodiaŭan ŝanĝon de SoloTronik (muzikisto)‎? Novulo forigis la realan nomon de la temulo kaj parte fuŝis la ceteran enhavon. Ĉu vi eble konas la temulon? --Tlustulimu (diskuto) 16:04, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Tlustulimu: Mi konas Solo, sed tute ne la vandalan novulon kiu meritas forbaron pro detruo de artikolo. Li asertis fari tion nome de la biografiito, sed la nomo ne kongruas; aliflanke mi povas konfirmi, ke Solo mem estas iom strangulo kaj kapablas eniri en sia artikolo sen kompreni kiel Vikipedio funkcias. Mi ne sciis, ke li estas nun en Pollando.--kani (diskuto) 16:14, 22 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
    Saluton, Kani. La fuŝulo denove fuŝis la artikolon. Ĉifoje mi demandis lin, ĉu li havus personan rilaton al la temulo. Ĝis nun li ne respondis. - Mi eĉ dubas, ke li respondos. Ĉu vi eble havas ideon? --Tlustulimu (diskuto) 15:44, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Tlustulimu: Se li tuj ne respondas, malfaron kaj forbaron. Ni ne povas perdi tempon kun fuŝantoj. Tamen mi demandos.--kani (diskuto) 15:56, 23 jun. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Tlustulimu: Nun mi povas konfirmi, ke la fuŝulo estas la temulo. Plej verŝajne li tute ne scias kiel funkcias vikipedio kaj nek povos kontakti nek povos ricevi kontakton. Mi ne scias kiel li volas forviŝi sian propran nomon, ĉu kiel apliko de la juro por protekto de datumoj ĉu ĉar li havas personajn problemojn. Al multaj kongresoj li venis kaj klopodis trudvendi rekte sian muzikon.--kani (diskuto) 12:05, 24 jun. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton, Kani. Jam antaŭ kelkaj tagoj iu IPulo forigis la tutan tekston el SoloTronik (muzikisto), komentante ke la temulo volus tion. Kiel ni traktu tion? Estas eĉ la sama IPulo, kiu jam antaŭe forigis kelkajn tekstojn. - Ĉar senteksta artikolo estas sensenca kaj ne tre utila, eble ni forigu la artikolon. Sed mi ne emas decidi tion tute sola. --Tlustulimu (diskuto) 16:57, 30 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Tlustulimu: Ankaŭ mi ne certas, kiel agu? Konsiderante la karakteron de la rolulo, oni povus simple forigi la nun malplenan artikolon kaj forgesi lin. Tamen estas du kontraŭaj konsideroj. Restas la nederlanda versio. Ĉu li kapablos forigi ĝin? Kaj se ne, kial necesas forigi la enhavon? Nur pro la deziro de la vikipediito. Dua afero estas ĉu la celo de la artikolo rajtas modifi ĝin mem. Imagu, ke ekzemple Trump deziras forigi sian artikolon aŭ ties parton. Mi ne certas ĉu estas vikipedia regulo prie. Estas aliaj kuriozaĵoj. Laŭ la historio estis deko da alilingvaj versioj, kiuj malaperis. Ĉu ili aperis laŭ lia instigo? Ĉu ili malaperis laŭ lia instigo? Dum preskaŭ du jardekoj ne estis problemo kaj li prifajfis ĉu pri sia artikolo ĉu pri Vikipedio ĝenerale. Mi ne scias ĉu li profitis el apero en Vikipedio por vendi sian muzikon kaj nun ne. Resume se oni forigas la artikolon, ni restos pli trankvilaj. Tamen ni malfermas pordon al personaj deziroj.--kani (diskuto) 17:32, 30 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Tlustulimu: Mi forgesis alian detalon. Eble estas nun ligiloj en diversaj artikoloj (ĉar ekzemple li partoprenis en kongresoj) al SoloTronik (muzikisto) aŭ aliaj eventualaj alidirektiloj. Se oni forigos la artikolon, tiuj ruĝiĝos unue malbeligante la artikolon kaj poste povos konduki ebajn kontribuantojn al rekreo de la artikolo. Eble roboto povas solvi tion, sed prie mi neniom scias.--kani (diskuto) 17:38, 30 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    Györgyi Simon[redakti fonton]

    Saluton Kani, cxu vi povus helpi por scii se la homo Györgyi Simon estas viro aux virino cxar la artikolo diras sxi, sed en vikidatumo estas viro, dankon pro via helpo. Ceancata (diskuto) 17:21, 5 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    Mango (frukto)[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Iu novulo aldonis ion al Mango (frukto). Sed parte li aldonis tekston en la hispana. Ĉu vi povus rigardi, ĉu lia aldono estas taŭga? Se jes, ja estus bone, se vi tradukus la hispanan parton. Mi ne povus fari tion. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 12:47, 9 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Tlustulimu: Farite. La hispanlingva parto jam estis tradukita, tiu nur forgesis forviŝi ĝin.--kani (diskuto) 13:11, 9 jul. 2021 (UTC)[Respondi]
    Dankegon, kara. :-) --Tlustulimu (diskuto) 13:14, 9 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    Dankon pro la atentigo, kaj pardonu, ke ĝis nun mi ne prioritatis mian uzantopaĝon. Arbarulo (diskuto) 21:22, 20 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    Salikplekta teksado (metiarto) al Vimenplektado[redakti fonton]

    Estimata Kani, vi mem proponis tiun alinomadon; ĉu ne estas tempo por vi voĉdoni "Por"? Se jes, ni estos tri. Amike.--DidCORN (diskuto) 16:41, 25 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    Bone farita. Dankon.--DidCORN (diskuto) 10:22, 26 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    Kara Kani, mi ne volas intermiksiĝi en vian laboron dum kiam vi markis la artikolon kiel "redaktata", tial mi komentas ĉi tie anstataŭ simple korekti mem. Vi ja fariĝis viktimo de "falsa amiko" el la angla lingvo. Pluraj aperoj de "engaĝiĝo" estas korektendaj al "fianĉiĝo" (eble kun ge- aŭ -in-). Ĉu bone? - Sincere, Moldur (diskuto) 20:50, 25 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    P.S. Mi bluigis la ligilon Jenny von Westphalen, aldonante alidirektilon al la ekzistanta Jenny Marx.
    Dankon pro la korekto! Restas ankoraŭ tria apero, "Sep jarojn post ilia engaĝiĝo, la 19an de Junio 1843, ili geedziĝis...". Amike, Moldur (diskuto) 05:35, 26 jul. 2021 (UTC)[Respondi]

    Ruĝa ibiso[redakti fonton]

    Saltuon, Kani. Lumass ĵus komentis ion pri la pezo de Ruĝa ibiso sur la tiea diskutopaĝo. Ĉar laŭ la artikola historio vi foje aldonis la informon, mi havas demandon. Laŭ kiu fonto vi aldonis la pezon? Mi trovis informon pri la pezo ĝis nun nur en la pola artikolo. Ĉu ni eble uzu tion? Se jes, mi povus fari tion, ĉar mi foje partoprenis kurson de la pola. Krome tie troveblas eĉ referenco. --Tlustulimu (diskuto) 07:49, 1 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Tlustulimu: Mi ne povas memori. Eble tiam mi eĉ ne sciis aldoni referencojn. Ĉiuokaze en la pezo malmankas cifero, eble 2.--kani (diskuto) 10:05, 1 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

    Havendaj kaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

    Kani vi tute pravas pri la fakto ke pluraj havendaj artikoloj estis evoluigitaj kaj poluritaj dum jaroj tiel ke ili tre facile povus atingi la statuson de Legindaj/elstaraj artikoloj! Mi miris ke vi mem ne jam finbalotis pri kelkaj kiel Jane Austen 👍👍👍, mi tre ŝatis ĝin kaj mem "finis" la proceson. Se vi bezonas plian okulon por plibonigi iun tian artikolon ne dubu kontakti min (lastatempe mi treege laboras ĉe vikicitaro sed tio ne gravas). Mi rekomendas al vi se eblas, kompari la protokolon kun la listo Vikipedio:Legindaj artikoloj aŭ eĉ pli bone kun kio liĝas al {{Leginda}}, espereble ĉio estas en ordo.

    Mi daŭre atentas pri Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj sed via instigo ĉiam revenigas min al ĝi, ek kaj sukcesojn ⭐️⭐️⭐️⭐️⭐️ -- Radioamatoro (diskuto) 01:50, 19 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton, Kani. Dankon pro via bonveno. Bonvolu kontroli ĉu mi klarigis bone pri la uzo de la tabelo de indikiloj en la artikolo menciita de vi.Claudio Pistilli (diskuto) 12:07, 26 aŭg. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton, mia amiko. Certe mi rezervos iom da tempo por plibonigi la artikolojn de vi menciitajn. Claudio Pistilli (diskuto) 22:39, 11 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton, Kani, mi ne komprenas kial ne aperas la naskiĝo jaro kaj morto jaro de la biografiito kune kun la kategorio. Li estas konsiderata vivanta homo tiam kiam li mortis en 1627. Ĉu vi povas helpi min. Tuj kiam mi finiĝos du aŭ tri biografiojn mi min dediĉos al la kemiaj taskoj.Claudio Pistilli (diskuto) 23:29, 13 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

    Sed kial ne aperas la naskiĝo jaro kaj morto jaro?Claudio Pistilli (diskuto) 23:39, 13 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
    Mi volas meti la kategoriojn naskiĝo jaro kaj morto jaro laŭ la antikva maniero, ĉar ne ekzistas ankoraŭ skatolo por tiu biografiito. Ĉu vi scias fari tion?Claudio Pistilli (diskuto) 23:50, 13 sep. 2021 (UTC)[Respondi]
    Dankegon!!!Claudio Pistilli (diskuto) 00:17, 14 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

    Gratulojn pro la plibonigo de la artikolo pri Marso, nun ja leginda artikolo. --Baba79 (diskuto) 12:48, 16 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

    Kaj tiel plu[redakti fonton]

    Saluton Kani, vi kelkfoje ŝanĝis vorton "Pluaj" fotoj al "Pliaj" fotoj. "Pluaj" estas derivita de vorto "plu". Pluaj fotoj estas ĝusta esprimo. Kial vi do ŝanĝas ĝin al "Pliaj"? Petr Tomasovsky (diskuto) 12:03, 20 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

    lozrokejo[redakti fonton]

    saluton Kani en la franca temas pri pierrier. en la germana temas pri Geröllhalde. estas tiu surfaco dekliva, kie ĉiam amasiĝas lozaj ŝtonoj piede de klifoj kaj / aŭ rokmuroj, vertikalaj rokaj montoj.

    Saluton. Pierrier estas kanono, sed tie oni indikas Éboulis, ligita al Geröllhalde. Do, tio estas en ordo. Farite, Lozrokejo jam estas ligita. Dankon.--kani (diskuto) 18:37, 20 sep. 2021 (UTC)[Respondi]

    Vulkana erupcio de La Palma de 2021[redakti fonton]

    Saluton Kani, antaŭ ol mi alinomos la paĝon Vulkana erupcio de La Palma de 2021, mi skribas al vi ĉi tie. Devas esti aŭ Vulkana erupcio de La Palma en 2021 aŭ Vulkana erupcio de La Palma en monato de 2021. (Tie mankas al vi monato, ekz. Vulkana erupcio de La Palma en septembro de 2021). Bv alinomi. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:54, 1 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    En estas ĝusta. Tion mi faris, dankon. Monato ne necesas, ĉar jam en oktobro la erupcio daŭras kaj novaj erupcieroj aperis.--kani (diskuto) 13:12, 1 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani! Koncerne artikolon Majmuna, la nomo "Barra bint al-Harith" estas la origina nomo de "Majmuna bint al-Harith" antaŭ ol Mohamedo alinomis ŝin. Tiu aserto baziĝas sur la angla artikolo en:Maymunah bint al-Harith. --Dominik (diskuto) 01:41, 5 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    Mi vidis ke vi redaktas artikolojn pri la edzinoj de la profeto. Mi konsekvence ŝanĝis la ligilon de nomo "Barra bint al-Harith" al nomo "Majmuna bint al-Harith" en artikolo Majmuna. Tiel vi senprobleme povos redakti artikolon pri "Majmuna bint al-Harith", se vi deziras tion fari. --Dominik (diskuto) 03:58, 8 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    Kani, mi dankas vin, ke vi riparis miajn lingvajn erarojn. mi petas, ke vi skribu en Wikipedia de via lingvo, tradukon de mia artiklo marja-Sisko Aalto. Nenoniel (diskuto) 08:21, 7 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    Aalto signifas ondon. Nenoniel (diskuto) 08:22, 7 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    Montoj Hengduan[redakti fonton]

    Saluton Kani, mi esperas, ke vi ne koleriĝos, ke mi aldonis ŝablonon en paĝon Montoj Hengduan, redaktata nun de vi. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:01, 17 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Petr Tomasovsky: Saluton, mi ĉiam klopodas ne koleriĝi. Maksimume kiam oni plibonigas artikolojn kaj pli maksimume kiam mi estas tre mallerta pri ŝablonoj. Mi plu faros montarojn kaj similaĵojn. Amike.--kani (diskuto) 18:17, 17 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton kani! En artikolo Dôme du Goûter, mi ne tradukus "goûter" per "pikniko". "Goûter" estas tradukata per "merienda" en mia hisp.-franca vortaro. Esence temas pri posttagmeza manĝeto (ĉ. la 4-a horo) por infanoj kiuj revenis el la lernejo. Mi konstatis ke ankaŭ maljunuloj ĝuas "goûter" en kadukulejoj, por ili ĝenerale temas pri kuketoj kun ĉokolado aŭ konfitaĵo kune kun glaso da fruktosuko, aŭ kafo/teo laŭ prefero. --Dominik (diskuto) 16:06, 19 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Dominik: Mi tute konsentas. En la hispana nur matenmanĝo kaj vespermanĝo estas sendubaj. La ceteraj manĝoj merienda kaj merendilla estas konfuzaj. Mi ne inventis, trovis piknikon kiel traduko de merienda. Nia posttagmeza manĝeto estas ĉirkaŭ 6-a horo: ni tro malfruas. Tiel mi trovis konvena piknikon en la senco de manĝeto surloka, kampare, montare, ne tiom konvena ĉar nokto venas tuj. Krome postatgmezmanĝo rezultas longega. Elektu vi mem kaj bv. korekti. Dankon.--kani (diskuto) 17:57, 19 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Kani: Mi trovis la vorton "kolaziono" en Amika vortaro, kvankam tio pensigas pri la itala "colazione". Nu, ĉiuokaze mi aldonis hipotezon pri la deveno de la nomo "Goûter". --Dominik (diskuto) 03:12, 20 okt. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Dominik: Tute en ordo. Dankon.--kani (diskuto) 10:43, 20 okt. 2021 (UTC)[Respondi]

    Meŝĉora ebenaĵo[redakti fonton]

    Saluton Kani! Koncerne artikolon Meŝĉora ebenaĵo, mi rimarkis ke oni ĝenerale parolas pri "Meŝĉora malaltebenaĵo" (angle Meshchera Lowlands), la laŭlitera traduko de la rusa Мещёрская низменность. --Dominik (diskuto) 03:28, 2 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

    @Dominik: Fakte tiel estis en la ruĝa bluigenda ligilo en artikolo Moskvo kaj mi mallongigis tion (por eviti longajn terminojn) eĉ se mi komprenas la laŭliteran tradukon, sed en Esperanto oni parolas plej ofte pri ebenaĵo kaj pri altebenaĵo, kvankam la koncepto malaltebenaĵo ja estas vikipedia (du linioj). Resume, faru la alinomon se vi deziras. Mi komprenas.--kani (diskuto) 11:40, 2 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
    Por ne ŝanĝi la arkikolon Meŝĉora ebenaĵo, mi ligis ĝin ĉie al "Meŝĉora malaltebenaĵo". --Dominik (diskuto) 13:46, 2 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
    @Dominik: Bonege, dankon.--kani (diskuto) 13:51, 2 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

    Respuesta[redakti fonton]

    Querido Kani, buenas noches, como estàs?

    Como usted sabes, yo no soy Esperantista, y estoy muy agradecido se usted me mandarias la misma mensaje en Castellano, por favor. De que votación estàs hablando. Si me explica que voto tendria que dar, con mucho prazer!!!

    Hasta luego

    Rei Momo (diskuto) 17:41, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

    Muchas gracias por la respuesta! Lo se que l'Esperanto es facil, yà lo entiendo un poco, mas deberia estudarlo mismo! Un dia en el futuro, claaaaro que si!!! Rei Momo (diskuto) 22:39, 14 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

    Baloto pri Eŭropa Unio[redakti fonton]

    Saluton Kani,
    Dankon pro via voĉdono pri Eŭropa Parlamento. Via voĉdono pri Eŭropa Unio same ĝojigus min!
    Amike, --Baba79 (diskuto) 09:37, 16 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

    Bonan matenon kaj Feliĉan Dimanĉon Kani, mi skribas por saluti vin kaj por scii kiel vi fartas, krom tio por danki vin pro la helpo, kiun vi ĉiam donis al mi, mi volis informi vin, ke mi povas fari korekton al Raffaella Lebboroni, ŝi ankoraŭ ne estis patrolita. Ĝuste kaj ne pli ol 10 sekundoj de via altvalora tempo. Dankon denove kaj ĝis baldaŭ.--Luigi Salvatore Vadacchino (diskuto) 13:20, 21 nov. 2021 (UTC)[Respondi]

    Saluton. Mi dediĉas lundojn kaj foje mardojn al korekto de artikoloj de la pasinta semajno. Certe mi venos ankaŭ al via artikolo. Ĝis.@ kani (diskuto) 18:42, 21 nov. 2021 (UTC)[Respondi]
    Saluton. Mi revenis al la artikolo. Mi gapas, ke tiom da italaj filmoj havas titolojn en la angla. Mi supozas, ke vi devos serĉi la respektivajn titolojn en la itala kaj remeti ilin. kani (diskuto) 17:54, 17 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

    Novaj legindaj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton kara, kaj gratulojn pro la novaj artikoloj. Mi ĵus aldonis plurajn mankajn artikolajn ĝermojn pri pluraj posteuloj de Nehru, por ke li ne staru preskaŭ sole, kaj krome kreis, ne nur por la teksto pri Nazia Germanio, novan mapon pri la Vajmara Respubliko. Ĝis nun mi sukcesis legi nur tri el la novaj artikoloj, sed certas ke ĉiuj bonkvalitos. ThomasPusch (diskuto) 17:48, 17 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

    Stacidomo de Arundo[redakti fonton]

    Saluton Kani! ĉu vi bonvolas, ke mi alinomu la artikolon "Stacidomo de Arundo" al "Ronda (stacidomo)" - tio celas faciligi la aŭtomatan elserĉon de tiu stacidomo pere de retserĉilo de Adif (Vd {{Oficiala retejo Adif}}). --Dominik (diskuto) 04:51, 22 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

    Senprobleme. Mi supozas, ke nuna titolo restu kiel alidirektilo, ĉu? kani (diskuto) 13:16, 22 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
    Dankon - nuna titolo restos kiel alidirektilo. Adif iomete ŝanĝis sian retejon kaj necesas adaptiĝi. Bonŝance (ĉu?) estas ĝis nun nur malmultaj hispanaj stacidomoj en eowiki. Dominik (diskuto) 14:30, 22 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

    Hello.

    In case you know English and/or Spanish, can you update the chronology section of Vulkana erupcio de La Palma en 2021#Disvolviĝo by translating and adding from en:2021 Cumbre Vieja volcanic eruption#Lava flows and earthquakes/es:Erupción volcánica de La Palma de 2021#Erupción? The English and Spanish language articles are updated. No updates have been made in the Esperanto language article about the chronology of the eruption since 1 October. The volcano has not been active since 13 December.

    Yours sincerely, 31.200.9.244 09:37, 23 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

    Thank you very much for the updates. 31.200.9.244 10:32, 23 dec. 2021 (UTC)[Respondi]
    Ne dankinde. kani (diskuto) 11:10, 23 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

    Fervojaj stacioj en Hispanio[redakti fonton]

    Saluton Kani! Mi intencas alinomi la artikolon "Stacidomo Ĉamartino" al "Madrid-Chamartín (stacidomo)", kiel mi faris por "Stacidomo de Arundo" --> "Ronda (stacidomo)". La celo estas faciligi la elserĉon de stacioj en la oficiala retejo de Adif. Pri "Trajnstacidomo Atocha" mi ankoraŭ hezitas ĉar fakte temas pri du stacioj kun malsamaj kodoj "Madrid-Puerta de Atocha" (60000) kaj "Madrid-Atocha Cercanías" (18000). --Dominik (diskuto) 08:36, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

    Pri tio ne demandu. Mi fidas en via bontrovo. kani (diskuto) 12:34, 28 dec. 2021 (UTC)[Respondi]

    Kara Kani. Ĉu konsentas ke mi aŭ vi korektu tiu evidenta eraro? Amike.--DidCORN (diskuto) 11:15, 3 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

    Farite. kani (diskuto) 11:56, 3 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

    Havendaj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton, bonvolu vidi ĉi tien: https://meta.wikimedia.org/wiki/List_of_Wikipedias_by_sample_of_articles Mi pensas, ke januaro estas la lasta monato, kiam Esperanta Vikipedio estas 15-a. En februaro ni estos ne 14-a, sed 13-a, eble eĉ 12-a. Tio estos vere grava tago por nia Vikipedio. --LiMr (diskuto) 18:54, 7 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

    Ni esperu tion. Por tio necesas malaltigi la nombron de mallongaj artikoloj. Dankon. kani (diskuto) 19:31, 7 jan. 2022 (UTC)[Respondi]
    Rango 12 - tre bonega laboro! LiMr (diskuto) 08:38, 6 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

    Tradukado[redakti fonton]

    Saluton Kani, kion vi uzas al via tradukado? Nepre ne diru, ke tio estas viaj fingroj kaj klavaro. Ĉu tradukilon? Petr Tomasovsky (diskuto) 14:44, 9 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

    Tamen fingroj kaj klavaro. Nur tre tre malofte mi uzis WikiTrans kaj tiam mi avertis prie. kani (diskuto) 18:47, 9 jan. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mara Koridoro de la Tropika Orienta Pacifiko[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Ŝajne tiu artikolo ne ekzistas en aliaj lingvoj. Almenaŭ en la hispana kaj la angla mi nenion sukcesis trovi. Arbarulo (diskuto) 13:41, 8 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

    Kursivigo de familioj, ordoj, ktp.[redakti fonton]

    Saluton Kani, mi vidas, ke vi denove kursivigadas nomojn de superaj taksonomiaj kategorioj. Ĉu vi bonvolos ankaŭ klarigi la kialojn kaj gradon de konsenso pri tiu politiko en la diskutejo, kie mi kritikis ĝin jam antaŭ monatoj kaj ankoraŭ neniu respondis? Arbarulo (diskuto) 20:26, 11 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

    Ne nur en Esperanto sciencaj nomoj estu kursivigitaj, precipe ĉar temas pri alia lingvo, sed estas same nomo de animaloj aŭ plantoj. Tiel oni diferencigas ordinaran nomon nigra cikonio disde scienca internacia nomo Ciconia nigra, kun unua vorto majuskle kaj dua minuskle. Mi ne scias kie en kiu diskutejo, sed same oni povas diri tie. kani (diskuto) 21:03, 11 feb. 2022 (UTC)[Respondi]
    Pardonu, mi celas Vikipedio:Diskutejo#Kursivigo de sciencaj nomoj super la rango de genro.
    Resume: Pri la dunomo (genro kaj specio), aŭ genraj nomoj solaj, estas kiel vi diris. La superaj grupoj, kiel triboj, familioj, ordoj, ktp. en ĉiuj lingvoj estas majusklaj sed preskaŭ neniam kursivaj. Arbarulo (diskuto) 21:31, 11 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

    Ne-profitcela organizaĵo --> Neprofitcela organizaĵo[redakti fonton]

    Saluton Kani. Pri la alinomado de Ne-profitcela organizaĵo vi aldonis komenton, laŭ kiu vi favoris la terminon Neprofitcela organizaĵo; mi do proponas, ke, kiel mi, vi voĉdonas POR. Amike--DidCORN (diskuto) 11:22, 19 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

    Dankon kara, vi jam poris.--DidCORN (diskuto) 13:29, 20 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

    Komputiloj[redakti fonton]

    Saluton Kani! Mi vidis, ke vi antaŭnelonge prilaboris la artikolon Komputilo. Miaopinie forestas en ĉi tiu artikolo nocio pri Minikomputilo, pro kio mi verkis apartan mallongan artikolon pri tiu temo, kvankam hodiaŭ minikomputiloj estis plejparte anstaŭigitaj de komputilaj retoj. Nu, la celo de tiu diskuto estas atentigi vin pri mia peto alinomi artikolon Komputilego al Superkomputilo. Tio lasus la vorton "Komputilego" libera por redakti la ekvivalenton de la angla "Mainframe" (aŭ "mainframe computer"). Bv diri vian opinion en Vikipedio:Alinomendaj artikoloj. Dankon. --Dominik (diskuto) 05:48, 23 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

    Franclingva paĝo pri "Raporto Grin" bezonas plibonigon[redakti fonton]

    Kani, vi kaj Baba79 estas eble la plej aktivaj kreantoj kaj pliboniganto de vikipediaj artikoloj, kiujn mi konas. Ĉu vi povus helpi je plibonigado de franclingva artikolo? https://fr.wikipedia.org/wiki/Rapport_Grin (Tie oni plendas pri manko de fontindikoj. Pri la plendoj mi eksciis per mesaĝo en la diskutlisto UEA-membroj https://groups.io/g/uea-membroj/message/2772) Se jes, antaŭdankon! -- KlausLeith (diskuto) 22:24, 26 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

    Saluton. Mi komprenas la francan, sed tute ne povas esprimiĝi en tiu lingvo. Aliflanke mi ne regas la franclingvan vikipedian sistemon. Ne ĉiuj vikipedioj funkcias same. Krome, plej aktivaj jam tro multe faras: eble estus pli utila serĉi franclingvanojn kiuj ne tiom aktivas. kani (diskuto) 22:34, 26 feb. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mi nenion lasis en la angla lingvo --Pablo Federico Streccia Viera (diskuto) 17:36, 14 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

    Ĉu vi ne lasis tion jenan? scroll, headnote, King, Richard, extant, cookery, gourds, mace, cloves en The Forme of Cury. kani (diskuto) 17:51, 14 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

    Municipoj[redakti fonton]

    Saluton Kani. Kiom vi scias pri la projekto Abstrakta Vikio, ĉe https://meta.wikimedia.org/wiki/Abstract_Wikipedia/eo? Ĉu tiu projekto de multlingveca kundivido de scio povas helpi kaj eble ŝpari laboregon al vi por viaj klopodoj? Laŭ mia kompreno, kiam temas pri pli-malpli ripetiĝanta formo de scio tiu projekto ŝparus la laboron traduki la ĉiuj lingvoj. Kial vi pensas?

    Mi ne konas tion, sed mi timas, ke mi ne estas tiom lerta ke mi povus profiti je tio.--kani (diskuto) 21:55, 19 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

    ISO-kodo de Britio[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Mi ĵus rimarkis, ke vi kelkfoje uzis kiel ISO-kodon por Britio la mallongigon de Unuiĝinta Reĝlando, nome UK. Sed tio bedaŭrinde ne estis ĝusta. La ISO-kodo estas GB, laŭ Granda Britio. Mi jam korektis la artikolojn kaj iomete kreis kelkajn helpajn ŝablonojn. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 21:07, 20 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

    Dankon. Mi apenaŭ laboras por tiu lando, sed eble mi iam faris ion. Tiu afero de Anglio, Britio, Granda Britio, UK ktp., estas kaprompigaj por mi eble, kiel kontinentano. kani (diskuto) 21:11, 20 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

    Kiel redirekti al tria sekcio?[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Ĉu vi povas helpi min? Mi volas redirekti al tria sekcio kaj mi ne scias kiel. Ekzemple: '==aaa== xxxx al la dua sekcio estas arkivonomo#aaa '===bbb=== al la tra sekcio estas devus esti arkivonomo#aaa##bbb, sed tio ne funkcias. Praktika ekzemplo: Mi volas krei alidirektilon al acetato\Acetataj derivaĵoj\Trikloroacetato. Ĉu vi scias fari tion? Mi gratulas vin pro la artikolo de Louis Pasteur, Ĝi estas bonega. Claudio Pistilli (diskuto) 13:56, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

    Saluton. Mi nek komprenas la problemon nek kompreneble la solvon. Mi bedaŭras. Eble vi povas kontakti tiucele Tlustulimu. kani (diskuto) 14:07, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
    Pardonu etan intervenon de mi. Por ligi al la sekcio "Trikloroacetatoj" en acetato, simple skribu [[acetato#Trikloroacetatoj]]. Ĉu bone? - Sincere, Moldur (diskuto) 14:26, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
    Dankon pro la interveno; tiun solvon mi scipovis, sed mi ne komprenis dekomence la starigitan problemon. kani (diskuto) 14:30, 25 mar. 2022 (UTC)[Respondi]
    Dankegon! Claudio Pistilli (diskuto) 00:30, 26 mar. 2022 (UTC)[Respondi]

    Seiskari[redakti fonton]

    Kial vi forigis al artikolo Seskar ligilon al Kampara komunumo de Koivisto kaj ŝanĝigis versalan komencliteron gemena? 46.132.25.241 01:21, 8 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

    Pli bone ni parolu pri viaj misoj kaj mankoj. Kial vi ne ligas viajn kreitajn artikolojn al origina lingvo? Ĉu vi ne scias, ke tio laborigas aliajn vikipediistojn? Kial vi ne rigardas la korektojn faritajn al viaj artikoloj? Tial vi povus eviti viajn lingvajn erarojn. Ekzemple vi insiste uzas pre kvazaŭ ĝi estus esperantlingva vorto: se vi rigardas en PIV (libere en la reto) vi konstatos, ke temas pri prefikso kaj ne pri vorto. Por tio Esperanto havas antaŭ. Kial vi protestas, ke oni forigis la ligilojn al kreota artikolo? Se vi nun kreis tiun artikolon, vi same facile povas remeti la ligilkrampojn. Pri la esprimo "Kampara komunumo" kiun eble nur vi uzas, plej verŝajne vi celas specifan statuson de komunumo, tiel ĝi estus oficiala nomigo kaj tial ĝi estus tutmajuskle Kampara Komunumo aŭ male tutminuskle kampara komunumo. En kelkaj lingvoj estas kutimo majuskligi nur la unuajn vortojn de oficialaj nomoj, sed tiuj kelkaj lingvoj ne estas Esperanto, kie ĉiuj vortoj de tiaj nomoj havu saman konsideron de majuskligo. Titoloj ekzemple de verkoj ja majuskliĝas nur komencvorte. Mi pensas, ke mi kontentige respondis vian demandon; ĉu vi povos respondi kontentige miajn demandojn? Krome restas pli grava demando. Kial vi kreas artikolojn pri lokoj kiuj iam estis de Finnlando kaj nun ne kvazaŭ ili estus ankoraŭ finnaj? Ĉu vi intencas krei politikan postulon por redono de tiuj teritorioj? En politika forumo, tio eblus. Sed ekde vikipedia (enciklopedia) vidpunkto, tio estas neakceptebla ĉar temas pri mensogo. La historio estas akceptebla, se dekomence oni diras, ke temas pri rusa teritorio; kion vi kaŝas aŭ simple ne evidentigas. Tio estus sufiĉa por peti vian forbaron, kio jam foje okazis, sed kion vi evitas uzante diversajn komputilojn, ne registrante vin kiel Nenoniel ktp., kvazaŭ tio estus infanludo. Fine mi ne komprenas vian lastan vorton "gemena"; plej verŝajne ĝi apartenas al la vortotrezoro de via persona dialekto. Tiuokaze plej bone ne klarigu tion al mi: ĝi estus neutila. kani (diskuto) 09:36, 8 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
    Nia finna kontribuanto uzas svedajn vortojn enmiksitajn en Esperanto. "Versala" signifas "majuskla", kaj "gemena" "minuskla". - Sincere, Moldur (diskuto) 10:39, 8 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
    Dankon pro la kontribuo. Fakte "versala" estas ankaŭ esperantlingva vorto, sed pri la cetero kiu respektas nek Esperanton nek Vikipedion ne rajtas postuli favorajn konsiderojn.--kani (diskuto) 10:49, 8 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

    Novaj havendaj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton Kani, mi informu vin, ke mi ŝanĝis eĉ 5 novajn havendajn artikolojn laŭ "Recent changes" en List of articles every Wikipedia should have. --LiMr (diskuto) 08:11, 9 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

    Dankon pro la informo. Vi jam konstatis, ke mia laboro tiukadre stagnis. Mi estas ege seniluziiĝinta je tiu sistemo. Havenda artikolo estu havenda aŭ ne estu havenda. Povas okazi ioma ŝanĝo, sed estas neakceptebla, ke iu anglalingvano konstante ŝanĝas la liston por kapti stultulojn kiel mi kaj katenigi ilin al tiu tantala torturo. Krome mi klopodis ne nur plialtigi la kategorion laŭkvante, sed ankaŭ kvalite (ekzemple per lingva reviziado, bluigo de ruĝaj ligiloj, kandidatigo al elstara aŭ leginda artikolo ktp.). La kontribuo de aliaj vikipediistoj estas bonvenigata sed malabunda. Tial mi preferas nun kontribui per kreado de novaj artikoloj, kion certe neniu anglalingvano forigos. Mi revenos al havendaj artikoloj nur iometetete post iom. Mi alvenis ĝis la artikolo Piramido, kie restis multaj ruĝaj ligiloj, kion mi intencis bluigi, sed por kio? kani (diskuto) 10:03, 9 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
    Saluton, tiaj ŝanĝoj ne estas pro iu anglalingvano. Ĉiuj povas diskuti pri tiuj ŝanĝoj ĉi tie. Lastatempe estas la diskutoj tre viglaj. LiMr (diskuto) 12:59, 9 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
    Anglalingva diskuto el diskutantoj kun kiuj mi havas nenion komunan. Tamen la plej malbona estas la sistemo havi ĉiam konstante ŝanĝiĝantan liston, kio helpas la malstabilecon. Tio indus por anglalingva versio de 128 101 aktivaj uzantoj, sed ne tiom por 231 aktivaj uzantoj esperantlingvaj, el kiuj pli ol 220 prifajfas pri Havendaj artikoloj. kani (diskuto) 15:55, 9 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
    Ĉiuokaze mi ĵus plialtigis du artikolojn al la plej alta kategorio.--kani (diskuto) 22:43, 9 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

    Juice Leskinen[redakti fonton]

    Cxu ankaŭ vi malapogas mencion pli kalveco de Juice Leskinen? June li havis longan hararon antaŭe kaj malantaŭe. Poste antaŭa parto de lia kapo kalviĝis, sed li permesis sian malantaŭan (kaj eble flankan) hararon kreski ankoraŭ longa. Ĝi atingis iam eĉ mezlokon de lia dorso, kvankam li estis kalva. 193.210.182.253 23:56, 24 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

    Saluton, Kani. Bonvolu atenti, ke la IPulo estas elsalutinta uzanto, kies gantopupoj lastatempe sufiĉe ĝenas nian Vikipedion. - Amike --Tlustulimu (diskuto) 07:59, 25 apr. 2022 (UTC)[Respondi]
    Jes, sufiĉas vidi liajn intervenojn por scii pri kiu temas. kani (diskuto) 11:36, 25 apr. 2022 (UTC)[Respondi]

    Dankonege![redakti fonton]

    Mi volas danki vin pro via helpo!

    Partido de Aranda de Duero[redakti fonton]

    Saluton, Kani. La artikolo Partido de Aranda de Duero jam ekzistas post alinomado kaj religado al la samtitola hispana artikolo. Nun vi povus rekrei "Aranda de Duero". - Amike --Tlustulimu (diskuto) 17:17, 31 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

    Germana orienta koloniigado[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Mi petas vin rerigardi la tekston Germana orienta koloniigado, kiun baze kreis vi en 2017. En ĝi estas frazo, kiu tre ĝenis min, kaj mi lasis tre kritikan noton pri tioen la teksta diskutpaĝo. Sed mi tute ne persone kritikas vin, certante ke vi nur tradukis iun alian tekston, kiu jam antaŭ la traduko havis la dubindan frazon. Sed kiu estas tiu mistera "Jedlicki 1950"? Ĉu eble vi ankoraŭ scias el kiu fonto vi tradukis? ThomasPusch (diskuto) 00:09, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mi nek memoras en kiu kunteksto mi povis krei tion nek estas fakulo eĉ nek scivolemulo pri tiaj aferoj. Mi povas supozi nur, ke tio rilatis al bluigo de ligilo de alia artikolo. El la fonto mi kutime tradukas el angla aŭ hispana, pli malofte el franca, itala aŭ portugala, kaj preskaŭ neniam el germana, eble nur evidentaj mallongaj frazoj. Eble en la angla aŭ hispana versio jam iu konstatis, ke fari tiun citaĵon sen plia referenco malĝustas kaj oni nuligis ĝin. Vi kompreneble rajtas modifi la artikolon kaj nuligi ion ajn. Amike. kani (diskuto) 00:38, 3 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

    Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

    Kara, Kani, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

    Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

    Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

    Heptyl nitrate (Q82919825)[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Ĉu vi povas diri al mi kial ne aperas Esperanton en kelkaj Wikidata? Claudio Pistilli (diskuto) 22:22, 14 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

    Pri Wikidata mi scias nenion. Pri aliaj lingvoj mi supozas, ke tiu artikolo ne ekzistas en aliaj lingvoj, ĉu ne? kani (diskuto) 20:53, 16 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

    cementi/ĉementi[redakti fonton]

    Saluton Kani, En viaj redaktoj al Varmotraktado vi ŝanĝis "ĉementadon" (per kiu mi tradukis case hardening) al "cementadon". Mi sekvis la difinon de PIV ĉe https://www.vortaro.net/#%C4%89emento_kd, senco 2. Ĉu vi nur preteratentis la radikon "ĉement-", aŭ ĉu ĝi malplaĉas al vi? Arbarulo (diskuto) 00:51, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

    Saluton kaj pardopeton. Tro haste mi trarigardis kaj ne konstatis, ke krom plej ofta radiko cemento/i ekzistas tiu teknika ĉement-. Mi jam malfaris mian agon. kani (diskuto) 11:46, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
    Dankon! Mi supozis, ke tia konfuzo estas facila. Arbarulo (diskuto) 16:33, 23 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

    Diskuto:Felaniĉo‎[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Mi antaŭ kelkaj minutoj rimarkis, ke vi uzis {{map draw}} en la artikolo Felaniĉo. Mi eĉ sukcesis plejparte adapti la varianton el la hispana artikolo. Detalojn mi skribis en la tiean diskutopaĝon. Ĉu vi eble povus traduki la tie menciitan hispanan tekston? - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:29, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mi ne kompetentas pri tiaj teknikaĵoj. Devis esti ThomasPusch kiu mapdraw-is. Mi ne komprenas kiun tekston mi traduku. kani (diskuto) 19:44, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
    Nu bone. Temas pri la teksto Término Municipal de Felaniĉo. --Tlustulimu (diskuto) 19:48, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
    Municipa Teritorio de Felaniĉo. kani (diskuto) 20:48, 28 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
    Dankon. Mi jam korektis mian tradukprovon per mia vortaro hispana-germana. --Tlustulimu (diskuto) 05:03, 29 jun. 2022 (UTC)[Respondi]

    Supera Kortumo de Kubo‎[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Ekde hodiaŭ la artikolo Supera Kortumo de Kubo‎ enhavas informkeston. Bedaŭrinde ĝi enhavas malmulte da informoj. Ĉu eble eblas ie trovi informojn pri la temo aŭ eble eĉ pri la koordinatoj de la institucio? - Amike Tlustulimu (diskuto) 19:47, 22 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mi malfakas pri tio. Mi guglis kaj trovis tion: 23.1381898,-82.3525638,21z. Ĉu vi povas uzi tion? kani (diskuto) 20:02, 22 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
    [14].--kani (diskuto) 20:03, 22 jul. 2022 (UTC)[Respondi]
    Dankon, Kani. La koordinatoj nun aperigas eĉ mapojn en la informkesto. Krome tie legeblas sur la dua mapo la stratonomo de la adreso, kiun mencias la Vikio [15]. --Tlustulimu (diskuto) 20:16, 22 jul. 2022 (UTC)[Respondi]

    Pendantaj ŝanĝoj[redakti fonton]

    Saluton. Ĉu vi povas aprobi ĉi tiujn ŝanĝojn: [16], [17]. Dankon. Aybeg (diskuto) 09:55, 2 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

    Farite. Nedankinde. kani (diskuto) 11:04, 2 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

    Kara Kani, mi petas vin rigardi la noton en diskuto:Zaire kaj esprimi ĉu vi konsentus aŭ havus problemojn pri tiu propono. Somere salutas ThomasPusch (diskuto) 06:20, 16 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

    Via redakto de Pluvo[redakti fonton]

    Pardonu, mi ne konstatis la avertosignon vian. Mi redaktetis ion. Espereble mi ne ĝenis vin. Amike Sj1mor (diskuto) 12:43, 19 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

    Ne gravas. Mi rearanĝis. Se vi volas kontribui al havendaj artikoloj, preferinde ĉe Kategorio:Havendaj artikoloj malpli grandaj ol 30 kB, des pli bone se vi iras al la fino de la alfabeto: literoj kun supersigno, Z, W, V, U, T, S... Tie vi havas grandan kampon. Tiel ni ne kolizios. --kani (diskuto) 12:55, 19 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

    Legindaj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton Kani! Atentu: vi normale atendu 3 semajnojn antaŭ ol fermi balotadon pri proponitaj artikoloj. Dominik (diskuto) 08:34, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

    Vi pravas. Mi tro haste deziris iom akceli la balotfermon, ĉar multaj artikoloj atendas ĉe Ŝablono:Diskutindaj artikoloj/listo kien mi ne enmetis ilin. Mi fermis balotojn kiam evidentiĝis la rezulto, sed vi pravas, tri semajnojn. kani (diskuto) 09:10, 30 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

    Filmaj artikoloj[redakti fonton]

    Saluton! Mi ĝisdatigis miajn artikolojn pri kino. Bonvolu kontroli ilin por eraroj. Nikolai Kurbatov (diskuto) 06:31, 31 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

    Kiuj artikoloj? Viaj kontribuoj estas tro multaj. Mi ne povos tiom multe kontroli. kani (diskuto) 11:15, 31 aŭg. 2022 (UTC)[Respondi]

    Jes mi planas plu prilabori la artikolon pri Nicolas Greschny. Fakte temas pri plurŝtupa projekto. Nome mi profunde prilaboris la franclingvan artikolon sed miaj redaktadoj estis forigitaj ĉar ili estis konsideritaj kiel malrespekto de kopirajto. Mi do planas reredakti ĉi artikolon kaj enigante en ĝin pli da informoj kaj respektante la kopirajton de la retejo el kiu fontas la informoj. Tion farinte mi planas esperantigi ĝin, uzante la tradukilon de Vikipedio. Gvidinte laborgrupon mi volis kontroli ĉu oni povas alŝuti tradukaĵon al proveja paĝo kaj konstatis ke ne simple ekzistas tiu eblo. Agloforto (diskuto) 04:11, 8 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

    Antaŭ multaj jaroj vi kreis tiun artikolon, kaj ĉar la temo verŝajne ne multajn vikipediistojn interesas, mi supozas nenecese konsulti ĉe "Alinomendaj Artikoloj". Mi ne trovas menciojn pri tiuj fiŝoj en esperantaj fontoj (malgraŭ ilia graveco!). Tamen al mi ciĥl- ŝajnas preferinda, ĉar ni jam ofte transskribas ch al ĥ en sciencaj nomoj kaj ĉi-kaze tio evitus homonimecon kun la ordinara vorto ciklo. Arbarulo (diskuto) 13:45, 11 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

    Vi pravas, ke ni duope povas solvi tiun aferon. Mi supozas, ke kiam mi kreis la artikolon, mi sekvis la ĝeneralan tendencon al prefero de k anstataŭ ĥ, sed ne ŝafare, ĉar mi klopodas ĉiam konservi ĥon. Temas nur pri pli facila prononco de la vorto cikledo. Krome mi ne konas bestojn kun nomo ciklo (ankaŭ ne PIV), pro kio konfuzo ne eblas. Tamen vi pravas, ke etimologie estus preferinda ĥo; ankaŭ tion ne konas PIV. Se vi deziras, vi povas libere alinomi konservante ankaŭ la alian eblon kiel alidirektilo kaj alternativa nomo, ĉu ne? Amike. kani (diskuto) 13:55, 11 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
    Jes, ankaŭ mi ne konas beston kun la nomo ciklo, mi pensis nur pri la vorto ciklo difinata "regule ripetiĝanta procezo" - eble ne tiel facile konfuzebla. Ĉiukaze ŝajnas, ke ni konsentas. Kompreneble mi lasos la alidirektilon. Arbarulo (diskuto) 18:24, 11 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

    Vikidatumoj[redakti fonton]

    Saluton Kani! Vi estas tre produktiva homo rilate Vikipedion kaj iom ĉagrenas min ke vi ne enskribas la nomojn de viaj novaj artikoloj en 'Ero en Vikidatumoj'. Dominik (diskuto) 04:58, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

    Kio estas tio? kani (diskuto) 08:11, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
    Ekzemplo pri artikolo Iregua: en la maldekstra kolumno, se vi iras al 'Ero en Vikidatumoj' kaj alklakas per dekstra musklako al ĝi, tiam vi povas konstati ke estas nenio post Esperanto. Tiam vi povas alklaki al 'redakti' kaj skribi la nomon: Iregua anstataŭ Neniu etikedo difinita. Dominik (diskuto) 09:08, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
    Ŝajne mi bone faris por la lastaj artikoloj, sed kio por la aliaj miloj? Al kio tiuj Vikidatumoj utilas? Antaŭ jaroj mi havis aliron al statistika paĝo (laŭ mia memoro anglalingva, sed prie mi ne certas) kie mi povis vidi kiom da artikoloj mi (kaj aliuloj) kreis, kiuj estis la plej redaktitaj artikoloj lastatempe inter aliaj aferoj. Poste mi forgesis la manierojn tion viziti kaj nun mi ne scias ĉu tio ankoraŭ ekzistas. kani (diskuto) 09:52, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]
    Dankon Kani, vi tre bone faris por Iregua. Ne tro zorgu pri la aliaj miloj, ĉiuj rajtas redakti vikidatumojn, ne nur la kreinto de artikolo. Vikidatumoj ne utilas egale por ĉiuj artikoloj: por tiuj kiuj nenion ĉerpas el ili, la utilo estas minimuma, dum por tiuj kiuj ĉerpas siajn informojn el ili, la utilo estas granda, ekz. por artikoloj pri stacidomoj eblas ricevi kodojn kaj komunejan kategorion. Ĉio kion vi enigas en vikidatumojn povas ankaŭ riĉigi alilingvajn artikolojn. Vi povas vidi ies statistikojn irante al ties uzanto-nomo, 'Vidi historion', 'kontribuoj'. Vi poste povas elekti kion vi volas en la paĝ-piedo. Dominik (diskuto) 13:24, 20 sep. 2022 (UTC)[Respondi]

    Ĉefprocesoro[redakti fonton]

    Saluton Kani, mi ĝisdatigis la tabelon de havendaj artikoloj. Unu artikolo mankis. Mi trovis, ke la artikolo estis Ĉefprocesoro. Antaŭa artikolo Procesoro ne sufiĉas. Do mi faris ĉiajn bazajn laborojn pri la memstara ĝermo Ĉefprocesoro. Bonvolu helpi plilongigi tiun novan havendan artikolon. Antaŭdankon. LiMr (diskuto) 18:13, 8 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

    Pri tiaj aferoj mi scias neniom. kani (diskuto) 18:25, 8 okt. 2022 (UTC)[Respondi]
    Tamen mi plue atakis la malgrandan kategorion. kani (diskuto) 12:44, 11 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

    denove pri Vikidatumoj[redakti fonton]

    Saluton Kani! En antaŭa diskuto mi provis atentigi vin pri la neceso enskribi artikolojn en Vikidatumojn. Mi donos al vi ĵusan ekzemplon kiu pli trafe klarigas la aferon: mi enskribis Lycée Hoche en vikidatumojn, kaj pere de tio, ĉiuj informkestoj kiuj entenas "Lycée Hoche" nun havas ligon al tiu artikolo, Vd ekzemple informkeston de Raymond Aron. Dominik (diskuto) 03:46, 11 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

    Nova aspekto[redakti fonton]

    Saluton! Vi parte pravas, parte ne. Ĝenerale ĉiam devas serĉi novajn formojn, tio estas la progreso. La nuna ŝanĝo supozeble necesis pro la mobilaj telefonoj, vidu, la mobilaj redaktoj jam oftas. Ĵus mi ne povis fari la lingvan ligilon, sed mi reiris al la hungara paĝo, kie ne okazis ŝanĝo kaj finis la laboron inverse kaj sukcese. Vi ne faru liston pri farendaĵoj, ĉar neniu daŭros ĝin.

    Pri urboj:

    Mi vidis, ke vi redaktis ĉiam miajn urbojn por ne estu orfaj. Tio estas tre bona, tamen la celo estas superflua, ĉar vidu: Grandaj urboj de Azio kaj ofte en la distancaj tekstoj la urboj estas legeblaj. Tamen mi ne redaktas la aziajn ubojn ĉiam, nur monate po 2, ĉar mi evitas la oftajn aldonetojn.--Crosstor (diskuto) 04:27, 25 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

    Nova aspekto[redakti fonton]

    Saluton Kani, bonvolu konsideri vian decidon Vikipedio estas tre interesa. Ceancata (diskuto) 14:08, 31 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

    Jes, oni lasis eblon reveni al iama aspekto. Ĉio estas en ordo. kani (diskuto) 14:12, 31 okt. 2022 (UTC)[Respondi]

    Cirkumcido[redakti fonton]

    Saluton, la bildo estis bela, ĝi montris taŭge cirkumciditan penison, kial vi renversis ĝin? Nalanidil (diskuto) 15:28, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

    Kial vi renversis la iaman bildon? Ĝi ne estis bela, sed estis instrudona. kani (diskuto) 15:39, 2 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
    Mi ne forigis la pli fruan bildon.
    La bildo kiu estas tie ne montras belan cirkumciditan penison. Nalanidil (diskuto) 16:42, 4 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
    Evidentas ĉe [18] ke vi anstataŭis unu bildon per alia. La anstataŭita estis instrua, kvankam ne bela, do mi malfaris la agon. Mi ne kredas, ke Vikipedio estas rimedo por montri speciale belecon de peniso, same kiel por krei artikolon pri aktoro kies ĉefa kvalito estas la elstareco de lia peniso. Estus pli bone rigardi per lupeo kaj ne lasi fuŝaĵojn en artikoloj. kani (diskuto) 17:15, 4 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
    Helpe kiel? Do kial ne lasi ambaŭ bildojn starantaj? aŭ anstataŭigi la unuan per pli bona? Kaj kial vi estas tiel agresema al mi? Nalanidil (diskuto) 15:34, 9 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
    Mi ne intencas esti agresema kontraŭ la personoj kaj nur pliboniganto de artikoloj. Mi havas nenion kontraŭ lasi ambaŭ bildojn starantaj, sed nur kontraŭ anstataŭi la unuan per alia kiun oni povas konsideri pli bona, sed estas nur alia. Se vi volas aldoni denove tiun, kiun vi proponas, faru ĝin, mi havas nenion kontraŭe. Mi opinias, ke ankaŭ la iama bildo komparanta ambaŭ aferojn, ne malhelpas tion. kani (diskuto) 16:11, 9 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani! Mi ŝatus scii el kiu lingvo vi tradukis la artikolon Indri. Iom ŝokis min la frazo "kiu vivas kiel la ceteraj lemuroj nur en la insulo Madagaskaro". Mi havas familianojn en Majoto kaj mi bone memoras foton de nevo kun tieaj lemuroj. Dominik (diskuto) 10:33, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mi prenis la frazon de la anglalingva artikolo Indriidae. Kaj ties aŭtoro kaj mi mem ne enkalkulis la "ĉirkaŭajn" areojn de Madagaskaro. Mi korektis la frazon; dankon. Sed mi ne intencas nun aranĝi la tutan lemuraron, sed nur iom plibonigi la artikolon Primatoj el la mil havendaj artikoloj. kani (diskuto) 10:42, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]
    Dankon. Mi sukcesis retrovi fotojn el 2005. Ŝajnas ke lemuroj estas nomataj "makis" (fr:Maki (animal)) en Majoto. Ili estas tre familiaraj bestoj kiuj iras sur la ŝultrojn de homoj dum tiuj ĉi nutras ilin. Dominik (diskuto) 13:20, 3 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

    Svedlingva[redakti fonton]

    Vi estas bona viro, kiu ne scias vere multe pri Nordia Landoj. Tiel mi volas, ke vi rakontos vian pensojn pri tio (antaŭe mi rakontis al tio al alia hispana, kiu scias multe pri lingvopolitiko kaj rasismo kaj ŝi diris, ke ĝi iom ŝokis ŝin: deviga instruo de sveda lingvo en Finnlando. Kummallinen tyyppi (diskuto) 09:09, 16 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mi nek komprenas vian lingvonivelon (kelkaj gramatikaj eraroj en tiom mallonga teksto) nek komprenas kiel mi "rakontos miajn pensojn" pri kio mi "ne scias vere multe". kani (diskuto) 11:12, 16 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mia pli ol 70-jara amikino diris al mi, ke la svedoj sur la ŝipo scivolis kial ŝi parolis angle al ili. Mi demandis kial ili scivolis. Mia amiko diris al mi, ke tio estas ĉar ili sciis, ke ĉiuj finnoj, kiuj finis sian matrikuladon, studis la svedan (tiuj svedoj sciis, ke li havas altlernejon). Mi klarigis, ke nuntempe en Finnlando la sveda jam estas instruata en la bazlernejo. Estis por li surprizo. Li ne sciis tion. Ĝi sentis bone.

    Saluton, Kani. Mi serĉis plurmaniere en la anglalingva Vikipedio, kaj malpli zorge ankaŭ en la hispana, franca, kaj germana. En neniu mi trovis artikolon pri la temo, kvankam almenaŭ la angla havas disajn menciojn de la fenomeno en en:Interstellar medium, en:Trihydrogen cation, en:Dihydrogen cation, kaj eble aliaj. Tial mi provizore indikis la artikolon kiel "Unue en Esperanto". Kompreneble eblas, ke iu Vikipedio en lingvo, kiun mi ne scias legi, havas ĝin.

    Ankaŭ mi estas surprizita. Mi ne estas fakulo pri la temo, sed ĝi ŝajnas al mi solide mezgrava. Ĉu eble astrofiziko estas malbone atentata en ĉiuj Vikipedioj? Arbarulo (diskuto) 13:24, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

    En ordo. Se iam aperos pli malnova versio, oni faru la ligon kaj oni forigu "Unue en Esperanto". kani (diskuto) 13:30, 28 nov. 2022 (UTC)[Respondi]

    Ĉinaj nomoj[redakti fonton]

    Estimata Kani! Gratulon al via detala kaj diligenta laboro, kiu valore kontribuas al Vikipedio!

    Mi vidis ke vi verkis pri figuroj el ĉinaj historio kaj mitologio. Mi ne tre bone spertas pri ĉinaj nomoj, sed ja estas kelkaj priskriboj en la artikoloj Pinjino kaj Esperantigo de vortoj el ĉina fonto. Laŭ mia kompreno, en nia Vikipedio ni kutime redonu ĉinajn nomoj per jenaj manieroj: (1) se eble, la originala ĉina skribo (kiun tamen multaj legantoj ĉi tie tute ne kapablas legi), (2) per Pinjino (tiu formo estas internacie tre vaste uzata, do oni povos facile trovi ĝin ankaŭ en alilingvaj tekstoj), kaj (3) per transskribo al esperantaj literoj, bazita sur Pinjino kiel priskribite en la menciitaj du artikoloj. Kelkfoje eĉ menciiĝas (4) Wade-Giles.

    La esperantlitera transskribo donas iom pli bonan alproksimigon al la ĉina prononco. Pinjino estas ja grava pro sia vasta uzo, sed havas la malavantaĝon ke ĝi donas tute malbonan ideon pri la prononco al tiuj kiuj ne konas ĝin. Speciale problemaj estas la literoj Q kaj X kiuj en la proponata transskribo estas redonitaj kiel ĈJ kaj ŜJ, kie neinformita leganto eble erare kredus ke Q iel similus al K, aŭ X al KS. (Legu ekz-e ankaŭ en es:Pinyin, aŭ en en:Pinyin: "the pinyin use of x is similar to its use in Portuguese, Galician, Catalan, Basque, and Maltese to represent /ʃ/".)

    Ekzemple oni povas uzi prezenton similan al tiu:

    "Xi Jinping (pinjine) aŭ Ŝji Ĝjinping (esperante) ..."

    kaj skribi ion kiel:

    "Qin Shihuang (pinjine) aŭ Ĉjin Ŝiĥuang (esperante), ... de la ŝtato Qin [Ĉjin] ..."

    aŭ:

    "Anqi Sheng (pinjine) aŭ Anĉji Ŝeng (esperantigite), en Wade Giles An-ch'i Shêng, ...",

    ktp.

    Mi opinias grave sekvi tiun modelon, kaj laŭeble eviti tiujn misajn transskribojn de Q kiel K aŭ de X kiel Ks.

    Se vi havas iun fidindan fonton kiu subtenas transskribon de Q al K (ekzemple en Qin Shihuangdi), tiam aldonu referencon al tiu. Alie mi proponas forigi tiun (laŭ mia kompreno eraran) formon.

    Sincere, Moldur (diskuto) 09:47, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    Saluton. Vi pravas, ke mi erare tendencas konverti Q al K kaj X al KS. Tio venas eble ne de la konmanko pri ĉinaj nomoj, sed de la ĝenerale akceptataj anglalingvaj literumadoj, kiujn mi klopodas eviti per esperantigo. Mi tute fakas nek pri Ĉinio nek pri ĉinoj kaj venis al tiu fako nur por bluigi la ligilojn aŭ por ampleksigi unu el la Mil Havendaj Artikoloj. Mi ne kontraŭos alinomadon sekvante viajn proponojn, kiuj estas bazitaj sur kono, anstataŭ sur intuicio. Sed nun mi estas jam en aliaj artikoloj. Vere mankas en Vikipedio fakuloj pri aziaj nomoj. kani (diskuto) 11:54, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
    Tre bone, dankon! Mi do, depende de haveblo de libera tempo, iom okupiĝos pri tiuj artikoloj. Sed fakte, ankaŭ mi ja vere ne estas fakulo pri tio - ni bezonus iujn tiajn! - Sincere, Moldur (diskuto) 12:03, 9 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    Membreco en SAT?[redakti fonton]

    Saluton, José. Mi pensas ke mi iam en iu artikolo vidis aludon laŭ kiu mi konjektis ke vi eble estas membro de SAT. Se estus tiel, mi havus peton. En la ĉapitro "Prezidintoj de la Plenum-Komitato" de la artikolo Sennacieca Asocio Tutmonda estas ruĝaj ligiloj pri tri SAT-aktivuloj, pri kiuj tute nenio konatas en vikipedio:

    Se hazarde vi havas iom da internaj konoj, ĉu vi kapablus elsuĉi kaj aldoni iujn biografiajn faktojn? Sufiĉus havi tiom da informoj por krei norman artikolan ĝermon, el tri mallongaj frazoj, informkesto, bone se kun naskiĝ- kaj eventuale mortojaro, tre bone se kun profesio, eble eksa, kaj plej bone - se eblas, alikaze ne - ekstera ligilo. Se ne, tiam ne, sed povas esti ke vi havas bonajn ideojn kiel plenigi tiujn informtruojn. ThomasPusch (diskuto) 18:52, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mi esploros. Ja iam mi planis bluigi tion, sed ankoraŭ ne plenumis. kani (diskuto) 19:13, 13 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    cirkumcido artikolo[redakti fonton]

    Saluton @Kani, Peto, ĉu vi povus meti pli bonan bildon de cirkumcidita peniso en la artikolon Zukumcido? La bildo ne vere klarigas kio estas tie. Dankon. Nalanidil (diskuto) 12:41, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    Mi supozas, ke vi aludas al la artikolo cirkumcido kaj ne al Zukumcido. Mi ne havas bildon, ĉu vi? Ekzemple en la angla versio, kiu ofte estas la plej bonkvalita, estas la sama bildo. Krome, ĉu vi povas krei vian uzantopaĝon: kiu estas Nalanidil? kani (diskuto) 12:48, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
    Jes, bonvolu ne miskompreni min, mi ne volas malbonparoli necirkumciditajn virojn. Mi nur volas klarigi kelkajn aferojn, specife viran cirkumcidon en Islamo, do mi reviziis la artikolon. Nalanidil (diskuto) 17:01, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
    Fakte mi ne estas necirkumcidita. Vi rajtas revizii, sed vi devus esti pli atentema. En aliaj artikoloj viaj mi devis multe korekti. Vi povas trarigardi lin. Do, se vi ampleksigas la artikolon, zorgu la lingvonivelon.--kani (diskuto) 23:00, 20 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
    Bone dankon. Mi pliboniĝos Dankon pro via helpo. Nalanidil (diskuto) 11:50, 21 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    Sal! Barato estas tre konfuza, la angla paĝo - vidu tie - donas informon pri 101 mil. Pri 2021 vidu [19]. Ofte ne estas diferenco pri urbo kaj ties aglomeraĵo kune. Do ne estas ordo, sed la lando estas tia. --Crosstor (diskuto) 04:07, 27 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    blokado de la Arcaĥa Respubliko en 2022[redakti fonton]

    Saluton. Nun, post plena reverko, de la eta teksto pri blokado de la Arcaĥa Respubliko en 2022, vi konsentas ne plu forigi ĝin, ĉu? ThomasPusch (diskuto) 21:15, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    Absolute. kani (diskuto) 21:34, 30 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    ensalut-elsalut-problemo[redakti fonton]

    Saluton Kani! Mi denove pensis pri via ensalut-elsalut-problemo. Ŝajne kio ĝenas vin estas la nova aspekto de Vikipedio. Sed mi konstatis ke en la hispana la aspekto estas ankoraŭ la malnova. Do vi povas ŝanĝi pasvorton tie kaj poste iri al la esperanta versio. Dominik (diskuto) 03:47, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

    Saluton kaj dankon pro la reago. Mi ne havas problemon pri la nova aspekto de Vikipedio, ĉar mi restis en la malnova aspekto. Ankaŭ ne havas problemon pri pasvorto en Vikipedio, ĉar mi elturniĝas kiam la komputilo aŭ la sistemo forgesas la pasvorton. Tamen nek en Vikipedio nek en la hispana versio mi vidas facilan eblon ŝanĝi la pasvorton, sed nur por elsaluti, kaj tie mi timas perdi la revenon al mia konto. La problemo estas, ke ankaŭ ĉe Wikimedia (por Eroj en Vikidatumoj) oni petas rekrei konton kaj tie mi perdiĝas, ĉu pro nekonata sistemo ĉu pro la uzado de la angla. Feliĉan novjaron. kani (diskuto) 11:17, 31 dec. 2022 (UTC)[Respondi]
    Saluton kaj plej bonajn bondezirojn por 2023! Dominik (diskuto) 04:31, 1 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    Birdoj kaj lingva eraro[redakti fonton]

    Saluton kaj dankon pro la multaj artikoloj pri birdoj! Mi ĵus rimarkis, ke en multaj birdaj artikoloj aperas la esprimo "separata specio", ekzemple "ĝi estis poste reklasita kiel separata specio". Laŭ PIV, "separi" signifas "decidi separon inter geedzoj". Eble vi estas influita de la angla adjektivo "separate", kiu signifas "aparta". Mi pensas, ke oni devus diri "aparta specio". Kion vi opinias? Mi pretas helpi korekti tiun eraron duonaŭtomate per faciliga skripto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:59, 15 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    Vi pravas. Mi apenaŭ laboras pri birdoj de antaŭ jaroj. Ĉiuokaze oni devus distingi inter "aparta specio" kaj "apartigita specio". Vi absolute rajtas fari koncernajn demarŝojn. kani (diskuto) 15:16, 15 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    malsimila loko Morán ekzistas[redakti fonton]

    Estimata Kani:

    Mi ĵus vidis, ke en la itala wikipedio ekzistas artikolo pri Morán en Venezuelo. Jen la ligilo:

    https://it.wikipedia.org/wiki/Mor%C3%A1n

    Sed ĝi ne havas rilaton kun la artikolo Morán en la hispana, en la aragona kaj en Esperanto.

    Ĝis nun ne aperis konflikto, sed eble oni povos necesi poste alinomi artikolojn, ĉu ne?

    Salutojn kaj dankojn. SFPC48 (diskuto) 23:06, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    Ne gravas. La posta artikolo povus esti Morán (Venezuelo), Morán (Lara) ktp. kani (diskuto) 23:57, 19 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    fonoanalogia, fonosimbola[redakti fonton]

    Saluton Kani kaj dankon por via korektado de la paĝo Andrea Vaccari. Mi vidis ke vi ankaŭ korektis la vortojn "fonoanalogia" kaj "fonosimbola" per "fonetikanalogia" kaj "fonetiksimbola", kies signifoj estas tamen iomete malsamaj. La vorto "fonoanalogia" rilate al alfabeto signifas ke ĝiaj literoj analogie reprezentas la rilatajn "fonojn" ("fono" estas faka fonetika vorto kiu indikas simplan lingvan sonon). Do kvankam "fonetikanalogia" kaj "fonetiksimbola" ne estas eraraj, ĉi-kaze estas "fonoanalogia" kaj "fonosimbola" pli precizaj terminoj. Dankon. Esperanto-Florenco (diskuto) 19:58, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    Saluton. Mi komprenis, ke temas pri nove pensitaj konceptoj, kaj vi rajtas cerbumi ilin, sed krei nek novajn radikojn nek novajn signifojn por jam ekzistintaj radikoj. Se vi atente legas la signifojn de la radiko fono en PIV, kion vi mem argumentas, vi konstatos, ke ties signifoj ne kongruas kun la novkreitaj konceptoj. Oni devas uzi jam ekzistintajn radikojn. "Fono" povas esti pli libere uzebla en aliaj lingvoj, sed ne tiom en Esperanto. Tamen vi povas konsulti iujn fakulojn. Amike. kani (diskuto) 20:11, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
    Bone, dankon. Esperanto-Florenco (diskuto) 20:14, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    Verda stelo en informkesto[redakti fonton]

    Ĉar ŝajnas al mi ke vi bone konas Vikipedion, ĉu vi eble ankaŭ scias, kiel oni aldonas fonkoloron al informkesto "homo" kaj verdan stelon, kiel ekzemple en tiu ĉi paĝo de Carlo Minnaja? Esperanto-Florenco (diskuto) 20:20, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    Diable! mi neniam rimarkis tiun belan diferencon. Mi komparis kaj vidis neniun markilon, kiu faru la diferencon. Mi unue pensis pri ekzisto de la artikolo en alia lingvo kune kun kategorio de esperantisto, sed mi trovis iun kun la sama enhavo kiel Andrea Vaccari, ekzistantan nur en Esperanto kaj havantan la verdan distingon. Eĉ mi mem havas tion. Mia nura supozo estas ke tio rilatas al ekstera listo, kiun mi ne konas. Mi konas multon en Vikipedio, sed tiu estas monstro, kaj mi nekonas pli ol konas. Vi povus demandi prie en la Diskutejo (maldekstra marĝenlisto triarange) kaj tie en Teknikejo. Mi rekomendas al vi tie interveni kiel blua registrito anstataŭ kiel ruĝa anonimulo: tio pli seriozus. kani (diskuto) 20:57, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
    Bone, dankon! Esperanto-Florenco (diskuto) 21:05, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
    Reviziante artikolon Florenca Esperanto-Asocio, mi trafis kelkajn italajn esperantistojn kiuj ne havis Informkesto homo. Mi aldonis tion kaj en unu okazo aŭtomate aperis la verda distingo, dum en alia ne. Mistero pluas. Mi ne scias ĉu tio povas helpi iel. kani (diskuto) 21:49, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
    Eble tio dependas de la kampo "lingvoj", sed ĝi ne apartenas al la informkesto "homo". Kiel aldoni ĝin? Esperanto-Florenco (diskuto) 22:21, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
    Aldoni estas ĉiam per "|lingvoj=ktp" sed mi scias, ke kelkaj kiuj havas simple nur Informkesto homo havas la verdan distingon, pro kio mi supozas, ke la ligo estas ie ekstere.--kani (diskuto) 22:34, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
    Mi provis enmeti la kampon "lingvoj" sed ĝi ne funkcias. Cetere en la paĝo de Minnaja ĝi ne estas difinita kaj li havas la stelon. Cetere en lia informkesto estas neniu kampo difinita. Esperanto-Florenco (diskuto) 22:38, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
    Ĉe Corrado Grazzini estas la sama afero, neniu kampo difinita, sed en la informkesto estas multaj informoj kaj la stelo. Esperanto-Florenco (diskuto) 22:42, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]
    Bone, mi fine trovis la solvon. La datumoj estas prenitaj el Vikidatumoj, ekzemple la datumoj de Minnaja estas prenitaj el ĉi-tie. Esperanto-Florenco (diskuto) 23:21, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    Ĉau Kani, kaj dankon pro via patrolado. Mi atente legis viajn korektojn. Nuntempe mi laboras en la nova paĝo «Karaĉio». Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 20:48, 30 jan. 2023 (UTC)[Respondi]

    Bonvolu alinomi en la hispana Vikio la menciitan titolon al ĝusta ortografio, kiel legebla en Ea Vp. Dankon --Crosstor (diskuto) 07:35, 31 jan. 2023 (UTC).[Respondi]

    En la hispana Vikio la titolo estas la sama kiel legebla en Ea Vp. En angla kiel neanglaligvano mi ne kuraĝas. kani (diskuto) 11:38, 31 jan. 2023 (UTC)[Respondi]


    Ĉaŭ, kani. Mi fine publikigis la novan version de la artikolo Karaĉio. Mi bezonis multege da tempo por traduki ĝin; se vi havas tempon vi povas legi ĝin kaj kontroli se estas eraroj. Mi klopodis konservi ĉiujn la bonajn partojn de la malnova artikolo, inkluzive de la bildoj. Mi ankoraŭ havas kelkajn problemojn kun la ŝablonoj (precipe kun la tortdiagramoj pri la lingvoj, kaj la tabelo de la temperaturoj), kaj ankaŭ la informkesto estus plibonigebla, sed mi opinias, ke la artikolo jam multe pliboniĝis. Bedaŭrinde, multaj el la ligiloj ruĝas nuntempe. De tempo al tempo, mi klopodu verki artikolojn por bluigi ilin. Se vi havas demandojn, vi povus skribi al mi. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 15:57, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi vidis, ke vi jam patrolis la paĝon. Ĝis baldaŭ, — Super nabla (diskuto) 19:49, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
    Mi iom patrolas. Ĉefe mi malruĝigis (nuligis) kelkajn ligilojn, ĉar ja la artikolo nun tro ruĝas, kaj oni bezonos jarojn por bluigi iom. Ĉe ŝoseoj mi nuligis ankaŭ uzadon de "strato", kion kelkaj germanoj kaj italoj foje uzas kiel sinonimo de ŝoseo, vojo ktp. kani (diskuto) 19:57, 5 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Ĉaŭ, kani. Mi ĵus havis belan ideon. Mi rigardis, ke la enhavo de la Kuriero de UNESKO (verkata ankaŭ Esperante) povas esti uzata senpage, ĉar UNESKO permesas disvastigi tiujn informojn/artikolojn.

    Periodaĵo, alirebla en Libera Aliro (Open Access) sub la licenco Attribution ShareAlike 3.0 IGO (CC BY SA3.0 IGO) (http://creativecommons.org/licenses/by-sa/3.0/igo/). Uzante la enhavon de ĉi tiu eldonaĵo, la uzantoj devas observi la priuzajn kondiĉojn de UNESKO Deponejo de Libera Aliro (Open Access Repository) (http://en.unesco.org/open-access/). La supra licenco koncernas ekskluzive la tekstojn. Por uzi la bildojn, oni devas peti permeson.

    Ili estas amplksaj kaj interesaj, kaj tre bone skribitaj en Esperanto. Do ni povas facile facile transformi multajn artikolojn en Vikipediajn artikolojn (atentigante ke la stilo estu enciklopedia, kaj ne gazeta). Ekzemple, artikolo pri kina industrio en Afriko povas iĝi la Vikipedia artikolo Kino en Afriko, ktp. Kion vi pensas pri tio? Ĝis, — Francesco. Super nabla (diskuto) 14:17, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Fakte mi jam transformis kelkajn numerojn en materialo por artikoloj jam ekzistintaj en Vikipedio. Sed eble ne por novaj artikoloj. Foje gravaj artikoloj bezonas ampleksigon por ke ili ne estu simplaj ĝermoj. Pri novaj artikoloj mi opinias, ke ili taŭgas se estas simila en aliaj lingvoj, ekzemple ekzistas Cinema of Africa en angla, sed Kino en Afriko ne ekzistas, do el iu ajn lingvo oni povas krei ĝermon kaj plenigi la artikolon per la materialo el Kuriero de UNESKO. Tiel anstataŭ referencoj el aliaj ligvoj, oni havu esperantlingvajn referencojn. Tamen mi preferas ĝenerale sekvi sisteman labormanierojn. Mi ekzemple lunde klopodas plibonigi artikolojn kreitajn en la semajno, kaj la ceteron de la semajno mi dediĉas min en unu monato al la mil Havendaj Artikoloj, kaj la sekva al municipoj de mia lando. Tamen mi de tempo al tempo kreas aliajn aferojn, do eblas vikipediigi la kurieron. kani (diskuto) 14:59, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Kiel mi povas aldoni Esperantan etikedon?[redakti fonton]

    Al ĉi tiu ligilo https://www.wikidata.org/wiki/Q82314113 Mi vin dankas anticipe. Claudio Pistilli (diskuto) 17:27, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi ne komprenas. kani (diskuto) 18:25, 7 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Burokratoj[redakti fonton]

    Saluton! Ĉu vi bonvolus partopreni en elekto de du novaj burokratoj? Taylor 49 (diskuto) 07:03, 17 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Ŝiva preĝejo Ŝivoham[redakti fonton]

    Ĉaŭ, Kani, kaj dankon pro via ofta helpo en la polurado de "miaj" artikoloj. Mi vidis ke vi lastatempe, patrolante la paĝon «Ŝiva preĝejo Ŝivoham», aldonis akuzativon en frazo kiu enhavas la prepozicion «po». Mi kredas ke, almenaŭ tradicie, la akuzativo post «po» ne estas uzenda. Ĉiuj ekzemploj en PMEG pri la vorto «po» malhavas la akuzativan finaĵon. Ekz.:

    Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ĉiu tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj

    En tiu senco, mi kredas ke «po» similas al «pri», «por», «pro», ... kiuj ĉiuj malvolas la akuzativon. Mi ne povas kontroli en PIV, ĉar hodiaŭ la retejo de PIV malfukcias. Ĝis, kaj dankon denove. Amike, — Super nabla (diskuto) 17:15, 24 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    La afero ne estas klara. Mi povis konsulti en mia papera PIV 2005 kaj kvankam estas multaj ekzemploj sen akuzativo, fine oni klarigas, ke se la nomo dependas rekte de la verbo povas esti akuzativo. La koncerna ekzemplo estas "al ĉiu li donis po kvin dolarojn" kaj estas markita kiel zamenhofa. Tamen ankaŭ PMEG havas aŭtoritaton. Mi ne kredas min tiom bona gramatikisto. Oni devus plie esplori. Por la momento kompreneble vi rajtas malfari tiun aŭ ajnan alian korektojn miajn. Amike. kani (diskuto) 17:30, 24 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: Ne, mi ne malfaros tion. Verŝajne ambaŭ la solvoj (kun aŭ sen akuzativo) estas korektaj. Mi ne certas. Ĝis ĝis. Amike, — Super nabla (diskuto) 19:37, 24 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Komarko Jacetania[redakti fonton]

    Estimata Kani: Malgraŭ ke ankoraŭ estas kelkaj farendaj retpaĝoj pri la komarko Cinco Villas, mi preparis retpaĝon pri la komarko Jacetania, ĉar ĝi havas kvar municipojn de provinco Zaragozo, kiujn vi jam eldonis esperante. Kun surprizo mi vidis, ke kelkaj preparitaj ligiloj funkciis, sed ili ne temis pri municipoj, kaj mi vidas ke tri el ili: ARA, BARÓS kaj NOVÉS ligas al aliaj lokoj, eĉ eksterlande, kaj FAGO al biologia temo. Ĉar jam ekzistas problemoj, ĉu vi pensas, ke estus bone ŝanĝi tri el ili al ARA (JACA), BARÓS (JACA) kaj NOVÉS (JACA), kaj al FAGO (JACETANIA)? Dankojn pro via helpo kaj konsiloj. SFPC48 (diskuto) 23:25, 28 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Pli bone pli ĝenerala koncepto, ekzemple Ara (Huesca), Barós (Huesca) kaj Novés (Huesca). kani (diskuto) 23:36, 28 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

    Municipoj de Hispanio[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Kiam vi redaktas artikolojn pri municipoj en Hispanio eble estus pli bone se vi skribus sub la sekcio «Eksteraj ligiloj» la ŝablonojn {{projektoj}}{{oficiala retejo}} anstataŭ ol {{commonscat}} . Fakte mi kredas, ke {{projektoj}} estas pli ĝenerala ol {{commonscat}}; dank'al la {{oficiala retejo}} la sekcio ne restos malplena.

    Postskribo: Mi bezonas iom da tempo por prizorgi la artikolon Sikismo (el la mil havendaj): fakte ĉi tiun monaton mi estas iom okupa kun mia laboro/studado. Ĝis ĝis. — Super nabla (diskuto) 22:24, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    En ordo. Dankon. Pri Sikismo, kiam vi povos. Bona novaĵo estas ke ĉimonate la Esperanta Vikipedio atingis unuan rangon tiukadre, eble ĉar mi plialtigis kelkajn al la plej alta kategorio. Vi povas vidi tion ĉe Vikipedio:Listo de havendaj artikoloj. Sed marte mi faros alian taskon; aprile mi revenos tien.--kani (diskuto) 22:34, 8 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: Mi vidis la rangon. Gratulon pro via diligenta laboro! Mi pensas, ke ni jam atingis tre bonan nivelon, ĝenerale, en la Esperanta Vikipedio. Min tre ĉagrenas, ke Guglo tre malofte indeksigas la esperantan Vikipedion. Mi vidis, ke kiam mi kreas paĝon en la itala Vikipedio, tiu paĝo tre rapide aperas en Guglo ankaŭ; kun Vikipedio en Esperanto, tio ne okazas.
    Postskribo: Pri la ŝablono {{oficiala retejo}}: kiam Vikidatumoj ne havas informon pri la oficiala retejo, oni povas ĉiokaze uzi la ŝablono. Simple aldonu la ligilon al la retejo kiel parametro de la ŝablonon. Ekzemple: {{oficiala retejo|ttt.oficiala.retejo.es}}. Vidu ankaŭ, ekzemple, ĉi tiun redakteton. Ĝis, — Super nabla (diskuto) 23:54, 13 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: Post-postskribo: Por skribi la nomon en la aragona lingvo, estas pli bone uzi {{lang-an}}, alie oni riskas enigi ligilon al la paĝo aragona, kiu ne temas pri la lingvo (estas apartigilo). Vidu ĉi tiun ekzemplon. — Super nabla (diskuto) 00:24, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Dankon. Jam en Sabiñánigo. kani (diskuto) 00:42, 14 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Canfranc Estación[redakti fonton]

    Saluton Kani! Ĉu koincidenco? Franca gazeto Ouest-France ĵus publikigis artikolon pri nova hotelo Canfranc Estación. Mi aldonis referencon al artikolo Canfranc (stacidomo). Dominik (diskuto) 03:31, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Eble ili spionas nin kaj volis nur aperi en la referencoj. Ho! kiel amuze. kani (diskuto) 10:33, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Atentigo pri kopirajtoj[redakti fonton]

    Ĉaŭ, Kani. Ĉi-vespere mi diskutis kun itala vikipediano pri la uzindeco de la ŝablonoj {{tradukita}} kaj {{tradukitaĵo}}. Legante la kondiĉojn de uzo (jen hispane), ni konkludis ke oni nepre endas uzi tiujn ŝablonojn kiam oni tradukas artikolon en Vikipedio, alie la teksto de la artikolo malrespektas la kopirajtojn de la originala paĝo:

    Atribución: La atribución es una parte importante de estas licencias. Consideramos que es otorgar crédito cuando corresponde – a autores como usted. Cuando usted contribuye con texto, usted acepta ser atribuido de alguna de las siguientes maneras:

    • Mediante un hiperenlace (donde sea posible) [...]
  • Do ni ĉiam devas enmeti {{tradukita}} (en la ĉefa paĝo, je la fino, tuj antaŭ la kategorioj) aŭ {{tradukitaĵo}} (en la diskuto-paĝo). Alie la uzata teksto estas kontraŭleĝa pro malobservo de kopirajtoj. — Super nabla (diskuto) 21:01, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Tamen mi ne ĉiam tradukas. Plej ofte mi ne prenas la tuton, aŭ aldonas tekston kiu priskribas situacion el mapoj, ĝeneralaj scioj, mia propra sperto ktp. Ĉiam kiam mi povas, mi aldonas referencojn, sed ne ĉiam. Tamen mi havas nenion kontraŭ la uzado de tiu ŝablono. Ĉu ĝi validas ankaŭ se ne la tuto estas tradukaĵo? Por ampleksaj artikoloj kie mia kontribuo estas preskaŭ tuto kiel tradukaĵo mi uzas tiun ŝablonon kun indiko de la originalo. kani (diskuto) 21:26, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Tio mi ne scias. Eble, ankaŭ por etaj partoj estas uzenda/uzinda. Mi ne scias. Ĝis baldaŭ, — Super nabla (diskuto) 21:51, 15 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Bildo pri ordinara Wikipediano dum skribado de Vikipedia artikolo.

    Ĉaŭ. Se vi volas, komence de artikoloj vi povus enmeti la prononcon uzante la ŝablonon {{prononco}}. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 21:45, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Por Torla-Ordesa mi uzis la ŝablonon tradukita. Tiel oni subkomprenas, ke la referencoj estas tie. Foje mi aldonas referencojn, kaj tion mi plu faros. Same pri la ŝablono tradukita.--kani (diskuto) 22:24, 16 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: Bone. Mi volas substreki, ke mi ne skribas tiujn mesaĝojn al vi por kritiki vian agadon 😁 sed nur por labori kune al artikoloj. Mi multe admiras vian oftan kaj senpaŭzan laboron en Vikipedio. Mi diras tion ĉar mi spertis, ke sufiĉe ofte kelkaj Vikipedianoj tre malŝatas kiam mi privatmesaĝas ilin proponante ideojn, ĉar ili supozas (malprave!) ke mi volas montri ke mi estas pli lerta pri Vikipedio aŭ pli inteligenta ol ili. Mi ne scias kial; 👀 tio ne estas certe mia intenco. Mi simple pensas, ke kunlabori estas pli fruktdona kaj interesa agado ol skribi tutsole. Dankon, Kani, kaj ĝis mia venonta mesaĝo. — Super nabla (diskuto) 15:35, 17 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Aranĝo de datoj[redakti fonton]

    Ĉaŭ, Kani. Hieraŭ mi tradukis al Esperanto la anglalingvajn datojn en ĉiuj artikoloj el la mil havendaj kaj ankaŭ el la legindaj kaj la elstaraj. Mi faris tion dum ĉirkaŭ unu horo kaj duono dank'al Vikipedio:AutoWikiBrowser. Ekzemple, mi ŝanĝis 25 October 2012 al [[25-a de oktobro]] [[2012]], ktp. Mi vidis, ke la uzantoj uzas multaj diversajn aranĝojn por la datoj, kiel:

    • 25-a de Oktobro 2012
    • 25-a de oktobro 2012
    • 25a oktobro 2012
    • 25a de oktobro 2012
    • 25a de Oktobro 2012
    • October 25, 2012
    • ktp

    Mi volus rearanĝi ĉiujn tiujn nombro-aranĝojn, por ke ili iĝu [[25-a de oktobro]] [[2012]]. Ĉu, via-opinie, tio sencas? Amike, — Super nabla (diskuto) 11:06, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi ne havas klaran opinion. Certe ne en angla, kun "de" antaŭ la monato, sed pri la majusklo kaj streketo mi ĉiam dubis. Se vi trovas oficialan decidon, bv komuniki ĝin al mi. Ankaŭ pri la utileco de la afero mi dubas. Kvankam certe mi ĉiam klopodas por elangligi datojn ekzemple de referencoj. Tamen, vidu, ke per aŭtomata traduko vi povus traduki ankaŭ netradukendan tekston ekzemple de citaĵo. Mi ne scias, ĉu la inteligentaj robotoj kontrolas tion. kani (diskuto) 11:17, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Mi neniun konas oficialan decidon. Mi nur vidas ke la ŝablono {{dato}} eligas tiun aranĝon, do mi supozis, ke ĝi estas la plej "norma/oficiala". Kiam mi uzas Vikipedio:AutoWikiBrowser mi ĉiam kontrolas la eligon antaŭ ol publikigi. Ĝis, Super nabla (diskuto) 11:25, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: Kara @Kani, pri la datoj mi preparis proponon pri stilogvido: Uzanto:Super nabla/Datoj. Se vi havas tempon, ĉu vi povus kontroli ĝin? Ĝis, — Super nabla (diskuto) 21:38, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Bona laboro. Du detaloj: mi ofte uzis anstataŭ a.k.e. (antaŭ komuna epoko) alternativon a.n.e. (antaŭ nia epoko); nun mi vidas, ke estas pli taŭga "komuna", ĉar kiuj estas ni? Sed tion mi ne inventis: mi vidis tion ie eĉ tre ofte. Krome ajna propono en nuna Vikipedio estas kondamnita al forta neglekto. Laŭ Ĉefpaĝo, estas 348 aktivaj redaktantoj, mi optimisme dirus maksimume 100 aktivajn redaktantojn, el kiuj optimisme 10 legos la proponon, el kiuj optimisme kvin nekontentiĝos pri iu aspekto de la propono (diversmaniere). Bonan sorton. Amike. kani (diskuto) 22:11, 19 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: Ĉaŭ, Kani. Mi skribas denove por la propono en Uzanto:Super nabla/Datoj. La lastajn semajnojn mi mendis opinion al ~10 uzantoj: kelkaj respondis, kelkaj ne: ne gravas. Ĝenerale, mi opinias ke plejparte de la partoprenintoj subtenis la ideon. Ĉar mi kredas ke neniu plue partoprenos, mi volus movi la tekston en VP:Stilogvido. Kion vi opinias? (Pardonpeton ĉar mi demandas vin, sed mi ne volas fari tion arogante sole laŭ mia volo) Post la aprobo de la propono certe mi ne ek-agos kvazaŭ policisto, kontrolante ĉu ĉiuj respektos (mi certas, ke ne) la tekston. — Super nabla (diskuto) 17:12, 31 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Paĝoj kun aranĝendaj ligiloj[redakti fonton]

    Mi kreis simplan ŝablonon nome {{aranĝendaj ligiloj}}, kiun oni povas aldoni en paĝojn kun simplaj URLoj (sen citŝablonoj kiel {{citaĵo el retejo}}). La ŝablono enhavas bluan ligilon kiu helpas la uzanton kompletigi la skribadon de la referencoj. Badaŭrinde, tiu sistemo enmetas la evitindan ŝablonon {{Cite web}}; tamen mi pensas ke ĝi estas pli bona ol nenio. Ekzemplo de uzo troveblas ĉi tie: Ernst Ludwig Schellenberg kaj BotayaSuper nabla (diskuto) 14:30, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Por mi tio estas volapukaĵo, kaj en Botaya mi metis la volapukaĵon en la fino de la artikolo por ne terurigi legantojn. Mi vikipediumas ekde antaŭ ĉirkaŭ dek kvin jaroj kaj mi dankas helpojn (mi multe lernis), sed preferas pli simplajn artikolojn sen komplikaĵoj. La aŭtoro de Botaya estas relative novulo, kiu entuziasme kontribuis en la lastaj monatoj. Mi supozas, ke li teruriĝis, se li vidis tiun averton. Ni ne havas rajton komplikigi la laboron de aliuloj. Se jam aliaj diris al vi, ke vi entuziasme venis kun plinovigaj deziroj kaj tio povas iom ĝeneti kaj forigi vikipediistojn, eble mi konsentus kun tiu konsidero. Amike.--kani (diskuto) 20:20, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: Klare. La intenco estas helpi la redaktorojn por kompletigi laboron rapide kaj konigi pri la iloj kiuj estas alireblaj por ĉiuj. Neniu estas perfekta en Vikipedio: tio estas kunlabora projekto kaj ni ĉiuj povas doni kontribuon al ĝi. Eĉ artikoloj kiujn mi mem kreis enhavas tiujn specojn da avertoj: ili utilas por rapide kompreni kiu parto de la paĝo estas ankoraŭ skribenda kaj ankaŭ aldonas kategoriojn aŭtomate, por ke la robotoj povu facile eltrovi ilin kaj fari iom da aŭtomata poluro. Tio estas la spirito. Eble multaj Vikipedianoj eĉ ne scias pri tiuj aŭtomataj helpiloj, do oni pensas ke kompletigi referencojn estas nur enuiga manuala tasko (fakte ĝi ja estas tiel normale!); tamen, ni povas fari tion per roboto (fakte, mi devas koncedi, ke mi multe ŝatas uzi la robotojn en Vikipedio!). Mi ne volas Vikipedion kie ĉiuj devas redakti tutsole; ĉiuj eldonoj de Vikipedio uzas tiujn specojn da avertoj kaj ne devas esti taksataj kiel ofendemaj aŭ kritikaj, sed nur utilaj al projekto. Mi dankas vin pro via konsileto, mi fidas je vi, kaj mi ek-sekvu ĝin; nome, mi klopodu ne aldoni avertojn en paĝoj de komencantoj. Ĝis ĝis, — Super nabla (diskuto) 21:35, 24 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Ĉaŭ denove, Kani. Ĉi-foje mi kreis tutnovan ŝablonon nome {{bildgalerio}} por enmeti bildaron. Mi ekpensis la kreadon de tiu ĉi ŝablono, ĉar mi vidis ke multaj uzantoj ne uzas la parametrojn de <gallery>, verŝajne — mi pensis — ĉar la parametroj estas anglalingvaj kaj malfacilaj por kompreni. Ĉi tiu ŝablono estas tradukita al Esperanto je 100%. Ĉiokaze, mi volas substreki, ke mi neniun devigas uzi la ŝablonon! Mi nur oferas! Por klarigi tion mi ankaŭ skribis:

    Por krei ĝeneralajn bildgaleriojn, bv. uzi la etikedon <gallery>.

    Ĝis baldaŭ, — Super nabla (diskuto) 23:06, 26 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Alia Bhatt[redakti fonton]

    Saluton Kani Ĉu vi povas helpi min per la alinomado de la paĝo Alia Bhatt? Mi erare nomis la paĝon Alia Bhat kaj klopodis ŝanĝi ĝin al Alia Bhatt. Tio malsukcesis ĉar anstataŭ tio ĝi nun nomiĝas Vikipedio:Alia Bharr Tio malsukcesis ĉar anstataŭ tio ĝi nun nomiĝas Vikipedio:Alia Bhatt kaj pro diversaj alidirektoj mi ne sukcesas korekti tion. Bonvolu helpu min. Verdulo (diskuto) 18:29, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi pensas, ke mi aranĝis tion. Kaj la neutilaj titoloj estas alidirektiloj. Mi ne scias forigi tiujn erarkreojn. kani (diskuto) 22:02, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]
    Dankon pro via helpo, mi estas tre kontenta. Verdulo (diskuto) 22:37, 29 mar. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi gratulas vin pro la atingo en VP:1000 dum la monato de marto! 🥇 Ĉar la paĝo Karaĉio tre ruĝas, mi planas bluigi Karaĉion anstataŭ prizorgi Sikismon. Ĉu vi konsentas kun tiu ideo? — Super Nabla🪰 09:23, 4 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Absolute jes. kani (diskuto) 10:59, 4 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Prononco[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Kiel vi? Al mi persone ne multe plaĉas indikoj pri prononco en la formo [ə|LEE|see|ə] (Alicia Silverstone), ĉar nur homoj kiu, konas la anglan povas kompreni ilin. Oni povas mispensi ke la esperanta prononco estas simila al ELEESEEE, sed tio ne veras. Krome, ni ne faras similajn indikojn por biografioj de homoj parolantaj aliajn lingvojn (ne anglalingvanoj). Ekzemple, se por la paĝo (ankoraŭ ne ekzistanta) de la itala politikistino Elly Schlein mi skribus [sc|la|i|n] uzante kiel indiko la italan skribmanieron, la uzantoj kiuj ne parolas la italan ne komprenos ke en Esperanto tio estas ŜLAJN; do mi preferus eviti prononc-indikojn en naciaj lingvoj. Persone, al mi ne ankaŭ plaĉas uzi la apartigilon «|», ĉar en lingvoj kiel la angla ne ĉiam estas klare kiu litero rilatas al kiu sono: ekzemple, la prononco de la angla vorto «Wednesday» povas esti «ŬENZDI». Se vi volas, vi povus uzi ankaŭ la ŝablonon {{prononco}}.
    Bonvolu rigardi mian komenton kiel ideo (bona aŭ malbona, vi mem decidu), ne kiel kritiko. Dankon pro via laboro. Mi jam bluigis kelkajn ligilojn en Karaĉio. Ĝis ĝis! — Super Nabla🪰 14:35, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi proponas tute forigi la usonecan prononcon [ə|LEE|see|ə] el ĉiuj artikoloj, kaj uzi nur IFA:an prononcon: /ˈwɛnzdeɪ/ pli bonas ol ŬENZDI. Same oni konsekvenceme forigu la malutilajn usonecajn unuojn kiel "futo" kaj simile (ekzempla paĝo: Roka_Montaro). Taylor 49 (diskuto) 14:55, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
    Komento Komento: @Taylor 49 Laŭ mi la problemo de futo, colo, akro kaj similaj ne estas facila por solvi tuj tuj, pro diversaj kialoj:
    • Multaj uzantoj (ankaŭ mi) tradukas el aliaj lingvoj, kaj en tiuj lingvoj povas okazi ke la uzata unuo estas futo: oni devas malŝpari tempon por konverti futon al metroj aŭ aliaj unuoj. Risko estas misfari kalkulon, kaj ankaŭ kontroli la korektecon de la kalkuloj demandas multe da tempo kaj energio.
    • Ni nuntempe malhavas stilogvidon pri uzo de unuoj. (Ĉu ni havas ĝin?)
    • Usonaj esperantistoj malfacile kapablos legi kvantojn skribitajn en unuoj malsamaj ol futo.
    Mi pensas ke la plej facila solvo estus krei ŝablonon kiu aŭtomate konvertas futojn al metroj kaj inverse, kaj uzi ĝin ĉie en Vikipedio. — Super Nabla🪰 15:13, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
    Plej preferinde, la usonanoj, kaj la esperantistoj inter ili kaj la ceteraj, malkovru la metron. La malvolo forigi ĝenon estas rekte malracia. Taylor 49 (diskuto) 15:19, 5 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
    Cetere la usonaj esperantistoj, kiujn mi konas, ĉiuj perfekte kalkulas en metroj ktp., kaj pro tio ke ili jam foje estis eksterlande tute konscias pri la avantaĝo de simplaj kaj internaciaj mezuroj. Kutime ili diris ke laŭ ilia sento, al lingvo kiel Esperanto vere konvenas la simplaj kaj internaciaj mezuroj, kaj kiu kiel usonanoj vere sukcesis lerni la lingvon Esperanton, tiu garantiite ankaŭ regas la internacian sistemon de unuoj. Mi samopinias kun ili... ThomasPusch (diskuto) 15:30, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Birdoj 🐦🐦[redakti fonton]

    Kani, rigardu ĉi tiun modifon kiun mi faris: https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Nordamerika_arbopasero&diff=8030619&oldid=8030446&diffmode=source; oni povas ordinare simple enmeti la ŝablonon {{projektoj}} sen parametroj. — Super Nabla🪰 11:15, 11 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Prave. Uzi la simplan ŝablonon {{projektoj}}, kiu mem trovas ĉiun materialon en ĉiuj vikipediaj projektoj, vere tre rekomendindas (sendube vi mem kutime faras tion kaj ĉi tie simple forgesis, sed tamen) - mi samopinias kaj entute ĝojas, ke la interlingvaj helpiloj de vikipedio intertempe vere helpas kaj subtenas la redaktadon! ThomasPusch (diskuto) 15:20, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Rembranto[redakti fonton]

    Saluton Kani, Mi vidis vian artikolon pri pentraĵo de Rembrandt. La foto estas de alia pentraĵo, ĝi devas esti:

    Rembrandt - De Staalmeesters- het college van staalmeesters (waardijns) van het Amsterdamse lakenbereidersgilde - Google Art Project.jpg

    Korajn salutojn, Jano (Verdulo) Verdulo (diskuto) 09:53, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Dankon pro la averto. Mi kreis kelkajn tiajn artikolojn unu post alia kaj eble laceco okazigis la gravan eraron. Mi profitas la okazon por memorigi, ke okazas baloto pri legindeco de la artikolo. Amike. kani (diskuto) 10:11, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]
    Dankon Kani mi certe faros. Krome mi volas atentigi ke la ĝusta vorto por la nederlanda vorto "Laken" estas Drapo. Salutojn Jano. Verdulo (diskuto) 14:46, 13 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Saluton, mi ne sufiĉe rapidis hasti al la baloto kaj la plej multaj de la proponitaj legindaj artikoloj jam estas legindaj. Mi ĵus donis mian voĉdonon pri Rembrandt kaj Sofoklo, sed krome entute havas alian peton al vi: ekde hieraŭ mi provas baze iom ripari la ĝis nun senespere fuŝitajn informkestojn pri la kanadaj provincoj, kaj ankaŭ la tre malatentatajn koncernajn paĝojn pri la provincoj kaj iom poste teritorioj de Kanado, kiuj estis plenplenegaj per troigitaj ruĝaj ligiloj. Sed ankaŭ elprenante tiujn, restas multaj tute sencaj kaj pravaj ruĝaj ligiloj. Novlando, Insulo Edvardo kaj Nov-Skotio jam estas glatigitaj, ĉiujn provincajn paĝojn mi jam ekkomencis kaj nun finos unu post la alia ĉiujn. Klaras la la kanadanoj (kiel la japanoj) havas iom strangan kutimon elekti por siaj provincoj iujn maskotajn florojn, arbojn kaj birdojn. Aparte manka nia vikipedio ŝajne estas pri floroj. almenaŭ pri nordamerikaj. Ekzemple ĵus en la teksto Kebekio mi vidis nomon blua flagirido, kiu ne estas, sed simple flagirido ankaŭ ne, kaj mi tendencas forpreni la intense ruĝan ligilon de la blua floreto, kiu jam estas ruĝa ligilo ekde januaro 2008, kaj neniu ĝis nun kompatis. Ĉar mi scias ke botaniko kaj zoologio estas viaj apartaj ŝatokupoj, ĉu mi povus mendi iujn el tiuj artikolojn ĉe vi? Ĉiukaze ekestos novaj artikoloj, kaj oni povus iom koncentri la kandidatojn por novaj artikoloj al tiu kiuj aparte mankas en la paĝoj pri kanadaj provincoj... Eĉ se mi eble foje nun jam formetis la dum 16 jaroj vanajn ruĝajn ligilojn ĉirkaŭ la vortoj... Sincere salutas ThomasPusch (diskuto) 12:54, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Saluton. Mi bedaŭras, sed mi estas fakulo nek pri botaniko, nek pri zoologio, nur pri birdoj mi iom scias kaj pretas kunlabori. Fakte mi kreis antaŭlonge prie kelkajn centojn da artikoloj. Prie mi pretas. Foje por malruĝigi ligilojn, mi simple forigas la ligilsignojn, kiam mi komprenas, ke neniu bluigos ĝin eĉ dum jardekoj. Miaj pli konataj fakoj estas literaturo, historio, arto, kino, kulturo de Hispanio kaj de hispanlingvaj landoj ktp. Je via dispono. kani (diskuto) 15:48, 17 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi lasas ĉi tiun mesaĝon nur por diri al vi, ke se iam en la estonteco vi proponos forigi samtempe la tri artikolojn La diskografio de Sam, Bui Quoc Huy kaj Sam traklisto, vi ricevos mian subtenon. — Super Nabla🪰 19:16, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Tion mi celis proponi sed la paĝo por forigo estas nun iom konfuza. kani (diskuto) 19:18, 23 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Kara Kani, mi ĉi-semajne ne estas hejme kaj ĉiam kiam mi havas retaliron havas ĝin nur por malmultaj minutoj, tial mi malpli ĉeestas en tiu semajno ol en kutimaj tempoj - por kontinua administrado tiaj malmultaj momentoj tute ne sufiĉas. Tamen mi ĵus rigardetis la paĝon pri Sudano, vidis ke ĝi estas tute ne finita kaj iom redaktis tie, kaj nur poste vidis vian noton "redaktata". Scusi! Mi baze nevidigis la vastan blokon kiu en la paĝo videblis anglalingve, sed ĝi redakte kompreneble ankoraŭ videblas kaj tradukeblas, kaj forigis unu banalan frazon (probable de antaŭa versio), kiu intertempe jam ne plu sencas, ĉar la antaŭa ĉapitro multe pli vaste traktas la temon de koloniado per Egiptio kaj Britio ol tiu malnova frazo. Mi pardonpetas, ĉar mi tute ne volis entrudi vian redaktadon... mi simple ekvidis la tekston ie en la mezo, miris aparte pri la malĝusta lingvo meze de la teksto, kaj nur poste kontrolis tute supre ke tie estis redaktosigno. Do, ne estis mia celo disturbi vin - sed mi komprenis ke pri Sudano ankoraŭ restos multaj ankoraŭ traktendaj temoj... Sincere, ThomasPusch (diskuto) 18:05, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Senprobleme. Post kelkaj tagoj mi foriros el Sudano, kiel multaj miloj nun. kani (diskuto) 20:46, 26 apr. 2023 (UTC)[Respondi]

    Sead Mahmutefendić[redakti fonton]

    Forigo
    Saluton Kani, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Brunnaiz (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Sead Mahmutefendić".
    La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.
    -- Brunnaiz (diskuto) 17:10, 5 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
    

    Mi ĵus vidis la rangordon de VP:1000 por la monato majo. Gratulon por via agado! ✍🏼 — Super Nabla🪰 08:11, 12 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

    La gildo de la tolistoj[redakti fonton]

    Saluton Kani. Mi vidas ke vi ŝanĝis la vorton tolgildo al drapogilo. Mi konsilas ke vi alinomu la artikolon "de La gildo de la tolistoj" al "La gildo de la drapistoj", kaj la aliajn vortojn kun tolo al drapo. Amike Verdulo (diskuto) 10:34, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

    Saluton. Mi aldonis vorton "drapogildo" kiel la alternativa titolo. En PIV mi vidas, ke tolo estas iom pli ampleksa vorto rilate inter alia al lino, dum drapo rilatas al lano. Sendepende de la nederlanda originala vorto kaj ĝia traduko esperanten, ĉu vi povas havigi specifan informon, ke temas pri lano kaj ne pri lino aŭ alitipa teksaĵo? Male aldono de kroma vorto drapo, tute eblas, dum ŝanĝo de unu vorto al alia estus sen sufiĉa subteno; sed ĉiuokaze vi povas meti la aferon en la koncerna diskutejo.--kani (diskuto) 11:43, 14 maj. 2023 (UTC)[Respondi]
    Saluton Kani, pardonu ke mi ne pli frue respondas. Mi tradukis el la nederlanda/
    Saluton Kani, pardonu ke mi ne pli frue respondis. Mi tradukis el la nederlandlingva vikipedio la temon de la pentraĵo: La pentraĵo estas grupoportreto de kvin sinjoroj de la Amsterdama drapogildo kiuj respondecis pri la inspektado de la drapo, kaj ilia servisto. Ili ne estas la regantoj de la gildo, sed la gardistoj.
    La ŝtofo do nomiĝas drapo, kaj ne tolo. Tolo estas nur maniero de teksado same kiel kepro. Verdulo (diskuto) 18:01, 30 maj. 2023 (UTC)[Respondi]

    Pri kovrilpaĝoj ekzemple de Beletra Almanako[redakti fonton]

    Jes, en la vikimedia komunejo oni dubokaze forigos ĉion se pri ĝi ne aparta permeso pri la uzo de la verko estas konfirmita kaj arkivita en la sistemo Vikimedio OTRS (ekzemple dosiero:Beletra Almanako 25.jpg laŭ aserto havas tian apartan permeson de Ulrich Becker, sed nur por BA 25). Sed kvankam iuj principemuloj tre emas laŭeble ĉion alŝuti al la komunejo, laŭeble malmulte al lokaj branĉoj de vikipedio, iuj lingvoj tamen permesas lokajn alŝutojn, ekzemple la itala, franca, germana kaj aparte la angla vikipedio amplekse uzas tiun privilegion, kaj ankaŭ la esperantlingva branĉo eksplicite permesas lokajn alŝutojn per Specialaĵo:Alŝuti. Mi konsilus tiel realŝuti la bildojn al wiki.eo, indiki ilin per {{kovrilpaĝo}} kaj plenumi {{informkesto justa uzo}} por ili, indikante ke por la koncerna artikolo la kovrilpaĝo estas nepre esenca informo, konsilindas aldone meti {{ne al la komunejo}} kaj bonas ankaŭ aldoni indikon pri kategorio:Beletra Almanako. Malgraŭ ĉiu principemo, ĉiuj administranoj en wiki.eo estas esperantistoj kaj ne juĝos la frenezan manion pri forigo de ĉiuj eblaj dosieroj pli grava valoro ol la kvaliton de la esperantlingvaj artikoloj. Estas iom da laboro, kvankam ne pli da peno ol alŝuti ion tute ĝuste al la komunejo, sed valoras la laborminutojn. ThomasPusch (diskuto) 12:55, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi dankas pri la detala proceduro. Tamen mi estas tro mallerta por sukcesi prie. Eble iam mi klopodos.--kani (diskuto) 13:13, 3 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
    Hm, se vi volas, vi povas retpoŝte sendi al mi iujn kovrilbildojn, se vi ankoraŭ havas ilin en via komputilo, kaj mi enigos ilin. Tiom malfacile fakte ne estas. ThomasPusch (diskuto) 13:51, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
    Cetere dankon pro la enigo de la enhavolisto de BA36. Mi vidas ke vi decidiĝis nur en esceptaj kazoj meti internajn ligilojn, en komprenebla deziro eviti eterne neŝanĝotajn ruĝajn ligilojn. En la listo tamen vi maltrafis pli da ekzistantaj bluaj ligiloj, ol vi povintus krei ruĝajn vortojn. Mi aldonis la plej multajn bluajn ligilojn, kaj preterire ankoraŭ faris novan artikolan ĝermon pri Hiroshi Nagata. Kvankam en BA36 mi ne faris ajnan ruĝan ligilon kaj eble maltrafis iun ekzistantan bluan ligilon, mi pensas ke en la enhavolistoj de BA tute akcepteblas iuj dumtempaj ruĝaj ligiloj (se post du aŭ tri jaroj ankoraŭ estos iuj ruĝaj vortoj tie, eblas revizii la politikon kaj rapide ŝanĝi la vortojn al normala teksto, sed mi dubas ke estos multaj tiaj kazoj). ThomasPusch (diskuto) 13:58, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
    Ĉiuj kovrilbildoj estas en la koncerna retpaĝo alirebla el respektiva Eksteraj ligiloj. Eble BA rajtigus se oni demandas, sed rekte preni estus kontraŭregule, ĉu ne? Mi havas bildojn de 11 ĝis 34 en pli malbona kvalito. AL kiu retadreso mi sendus tion? kani (diskuto) 17:54, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
    Mi ĵus retpoŝtis al vi... Bonan vesperon! ThomasPusch (diskuto) 20:30, 4 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
    Kara José, bonvolu legeti kion mi ĵus ripete notis al Stanislavo (RG72). Se vi hazarde disponas pri iuj kompletaj numeroj de La Ondo, eble vi povus helpi al li. Kaj se ne, ĉiukaze restas multaj ruĝaj ligiloj pri la lastaj ses numeroj, de BA40 ĝis BA45. Al iuj mi trovis vikidatuman eron, tiujn eblas pli facile krei, sed pri iuj aliaj mi ankoraŭ entute ne trovis ion en vikidatumoj aŭ alian retan biografion en iu ajn lingvo. Tial bonvenus scii, ĉu en la orginalaj numeroj de BA estos iu plia materialo por estonta biografia teksto - kvankam vi eble la lastajn eldonojn ne plu eldonis, ĉu en la numeroj kiujn vi akiris vi havus la impreson ke posedo de kompleta numero helpus en kreoj de estontaj biografioj pri la prezentitaj beletristoj? ThomasPusch (diskuto) 08:11, 20 jun. 2023 (UTC)[Respondi]
    Mi posedas ekzemplerojn nur ĝis 34. Jes, mi havas "impreson ke posedo de kompleta numero helpus en kreoj de estontaj biografioj pri la prezentitaj beletristoj". Foje mi uzis tion, alilingvan vikipediaĵon aŭ simplan retan serĉadon. Pri La Ondo mi havas nenion. kani (diskuto) 09:48, 20 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

    Legindaj artikoloj[redakti fonton]

    kani, ĉu vi pensas (ĉi tiu) povus esti Legindaj artikolo. Mi volas publikigi ĝin morgaŭ Saturnow (diskuto) 22:24, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi gratulas viajn klopodojn plibonigi vian nivelon. Tamen vi demandis kaj mi respondas per nur persona opinio: mi bedaŭras respondi, ke ne, sed mi ne estas la posedanto de Vikipedio. Krome mi ne dubas, ke ĝi povas esti bona artikolo, sed ne ĉiujn bonajn artikolojn indas plialtigi al supera kategorio. Mi povas bazigi miajn opiniojn sur diversaj mankoj. Unue la lingvonivelo estas bona, sed ne senmanka: estas kelkaj korektindaĵoj: anglalingvaj vortoj ankoraŭ netradukitaj, ripetitaj vortoj, "vi vidas, sentas! ktp., anstataŭ oni vidas, ktp. Krome mi opinias ĝin neinda al plialtigo, dum Eŭro ne estas ankoraŭ leginda eĉ se ĝi estas pli granda ol 30 000 bitokoj, kaj same ankaŭ Eŭro-bankbiletoj ne estas ankoraŭ leginda. Ambaŭ ili devus esti logike legindigitaj antaŭ tiu pli subigita artikolo. Dum monatoj mi kandidatigis artikolojn aŭ partoprenis en kandidatigoj faritaj de aliuloj, sed ĉiam por artikoloj pli ampleksaj ol 30 000 bitokoj kaj kun jam sufiĉe korektita lingvonivelo. Finfine mi dubas pri la taŭgeco de la esprimo "kvindek eŭro-bileto" aŭ "kvindek-eŭro-bileto", ĉu "kvindek-eŭra bileto"? Ĉiuokaze vi povas demandi al aliuloj. Kaj vi povas plue krei bonajn artikolojn. Mi eble faris artikolojn dum dek aŭ dek kvin jaroj ĝis mi eĉ ekkonis kiel funkcias tiu afero de elstaraj artikoloj aŭ legindaj artikoloj. kani (diskuto) 23:07, 14 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

    Gratulon denove[redakti fonton]

    Gratulon kaj dankon, Kani, pro la atingo en VP:1000 dum majo kaj junio. Vi vere estas nelacigebla kontribuanto al la vikipedia projekto.

    Mi volus pli helpi en VP, sed bedaŭrinde mi daŭre estos iom malaktiva dum la ontaj monatoj ĉar mi pli kaj pli alproksimiĝas al la fino de miaj studoj, do mi bezonas ŝpari energiojn kaj tempon por la skribado de mia disertaĵo.

    Lastatempe mi iom plibonigis kaj tradukis en la italan kelkajn biografiojn de gravaj esperantistoj. Labori en la itala VP estas vere malmojosa agado (tro politika). Mi preferas la etoson de nia eta Esperanta VP. Ĝis baldaŭ. Bonan julion, — Super Nabla🪰 16:40, 3 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Roldán - paĝo de la tago ĉe la latinistoj[redakti fonton]

    Mi nur volas atentigi vin ke hodiaŭ estas la paĝo de la tago ĉe la latinlingva Vikipedio (pagina cottidiana) la origine kaj esperantlingve de vi redaktita artikolo pri Jerónimo Córdoba Roldán. Vidu mem ĉi-tie: https://la.wikipedia.org/wiki/Vicipaedia:Pagina_prima - Giorno2 (diskuto) 06:46, 4 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Dankon pro la informo. Mi transigis ĝin al forumeto de hispanaj esperantistoj. Mi esperas, ke iu vizitos ĝiin.--kani (diskuto) 08:53, 4 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Bernard Clavel[redakti fonton]

    Saluton kara Kani

    Ĉu vi scias kiel modifi la Informkesto verkisto en la artikolo pri Bernard Clavel ? Fakte la titoloj de la ĉefaj romanoj en "Verkaro" aperas kiel nombroj.

    tutkore kaj antaŭdanke Edesbrieres (diskuto) 09:13, 16 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Fakte se vi klakas tien aperas, ke ne ekzistas tiu artikolo en Esperanto, sed ja en aliaj lingvoj. Se vi volas, ke tio ne aperu, eble oni povas ŝanĝi "verkisto" al "homo". Se vi volas, ke vi ĝuste aperu, kreu la koncernajn artikolojn. kani (diskuto) 19:16, 17 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Legindaj artikoloj[redakti fonton]

    saluton, ĉu vi povus helpi min malfermi la kandidatecon de artikolo Kvindek- eŭro- monbileto al Legindaj artikolo? Saturnow (diskuto) 21:41, 20 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi povus, sed mi ne faros, inter aliaj tialoj, ĉar mi ne kredas, ke tiu artikolo en la nuna stato meritas tiun kategorion. La lingvonivelo lamas, estas multaj tradukeraroj, ne estas tre ampleksa, kaj mankas diversaĵoj. Pri la lingvonivelo vi povas konsulti kompetentan esperantiston. La titolo mem ne estas ĝusta. Mi estus dirinta Kvindek-eŭra monbileto. Se vi mem volas fari tion, faru. Vi povas konstati, ke vi ankoraŭ devas perfektigi vian lingvonivelon serĉante la kvar erarojn kiuj estas en via sendita frazo, al kiu mi nun respondas. kani (diskuto) 18:48, 21 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Ĉu nova rolo...?[redakti fonton]

    La balailo estas simbolo de la administrantoj.

    Bonan tagon, Kani. Kiel vi fartas?
    Hodiaŭ mi rigardis la paĝon VP:A kaj mi rimarkis, ke multaj el la nunaj administrantoj de Vikipedio bedaŭrinde malaktiviĝis antaŭ longa tempo. Surbaze de la regulo «Se iu administranto ne faris ajnan kontribuon al la Vikipedio ekde unu plena jaro, li estu aŭtomate maladministrantigita» multaj uzantoj ne plu rajtas esti administrantoj; tio estas certe la kazo de Castelobranco (malaktiviĝis je la 21-a de marto 2021), de Chuck SMITH (20-a de aŭgusto 2019), de DidiWeidmann (14-a de majo 2020), kaj de KuBOT (9-a de januaro 2021). Eble, ĉar vi tre spertas pri Vikipedio, vi povus proponiĝi kiel nova administranto. Mi subtenus vian kandidatiĝon. Kion vi opinias pri mia propono? Bonvolu pripensi tion. Tiamaniere, ni havus novan aktivan administranton en nia Vikipedio. Ĝis baldaŭ. Amike, — Super Nabla🪰 12:38, 23 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi ne kontraŭos mian kandidatigon, sed miaj teknikaj kapabloj estas limigitaj. Eble estas iu loko, kie oni povas vidi kiel agadi. Nun mi faras taskojn kiel patroli novulojn, administri legindajn (eventuale elstarajn) artikolojn, proponi forigojn (eventuale alinomojn). Dekomence mi kiel administranto, utilus ekzemple nur por tuja forigo de tre evidentaj forigendaj artikoloj. Por la cetero, mi devos lerni kaj alkutimiĝi. kani (diskuto) 19:07, 23 jul. 2023 (UTC)[Respondi]
    Mi certas, ke vi faros bonan uzon de la novaj funkcioj. Via kandidatiĝo troveblas ĉi tie: Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Kani. Vi povas ankaŭ lasi mesaĝon, se vi volas. Mi ne scias, ĉu ni havas paĝon por lerni kiel agadi kiel administranto; eble vi povas mendi konsilon al TP aŭ al aliaj. Se vi elektiĝos, memoru elekti fortan pasvorton, ĉar la funkcioj de administrantoj povas esti tre danĝeraj se fuŝulo eniras vian konton. Bonan kandidatiĝon! — Super Nabla🪰 08:15, 24 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Certe vi bone agos kiel administranto, kaj lernos ĉiun trukon paŝon post paŝo, kiel ankaŭ faris mi kiu ĉiam konsideris min redaktanto kaj nenia administra aŭ teknika homo. Kaj ni ĉiukaze jam estas en proksima kontakto - estos simple bone foje mem povi puŝi butonon kaj ne nur demandi kolegon pri tio. Sed alia demando: Vi estas membro de SAT, ĉu? Ĉu vi havas ajnan ideon kiel statas la asocio? Min iom malkvietigas ke la retejo satesperanto.org aspektas tute morta, kaj multaj valoraj retpaĝoj ne estis ĝustatempe arkivigitaj en la interreta arkivo - tio povas esti nur teknika problemeto, sed iom maltrankviligas... ThomasPusch (diskuto) 10:51, 26 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Jes, mi estas membro de SAT, kaj ĝia retejo suferis gravan ĵusan atakon same kiel aliaj francibazitaj retejoj de esperantlingvaj asocioj. Kelkaj jam restariĝis kaj nun oni klopodas por restarigo de la SAT-retejo. Temas pri teknika ne problemeto, sed problemego. Pri la asocio mem, ĝi bone fartas. Ĵus finiĝis ĝia lasta kongreso en Kastelo Greziljono, pri kio oni povas informiĝi en 96-a SAT-Kongreso 2023. Vi eĉ povas serĉi min en la foto. Mi salutas. kani (diskuto) 10:59, 26 jul. 2023 (UTC)[Respondi]

    Administriĝo[redakti fonton]

    Mi gratulas vin pro via administriĝo. Mi hieraŭ fermis la baloton, sed teknike nur nun havis tempon vere doni al vi la administrajn rajtojn. Nun vi povas ekbalai! ThomasPusch (diskuto) 05:02, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

    Jen via balailo kiel administranto.
    Ankaŭ mi gratulas pro la administrantiĝo! Amike, —Super nabla🪰 17:55, 6 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
    PS: Mi ĵus kreis en la komunejo novan kategorion World Esperanto Congress 2023 (bedaŭrine anglalingva kiel la aliaj komunejaj kategorioj pri UK-oj) kaj tien metis unuan foton de vi. Se vi havas pliajn fotojn, mi petas vin mem enordigi ilin al la tutfreŝa kategorio.ThomasPusch (diskuto) 05:19, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
    Saluton Kani, ankaŭ ricevu miajn gratulojn pro tiu balailo. Bedaŭrinde, mi ne alvenis ĝustatempe por voĉdoni por vi, sed vi havas mian subtenon. --Alzinous (diskuto) 08:48, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]
    Dankon. kani (diskuto) 10:27, 7 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

    Saluton! Intertempe pretas jam 20 urboj, la kompleta listo haveblas ĉiam: https://eo.wikipedia.org/wiki/Kategorio:Urboj_de_Biharo sed tio estas nur la duono. --Crosstor (diskuto) 13:34, 9 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

    vikidatumo kaj alinomigo[redakti fonton]

    Saluton Estimata Kani, se mi rajtas peti de vi, kiam vi alinomigas artikolon bonvolu ankaŭ kontroli la "Ero en Vikidatumoj" kies ligilo aperas ĉe la desktro de la artikolo. Kiam oni alinomas tiam necesas fari la samon ankaŭ en vikidatumoj!

    Mi antaŭdankas Vin. Sj1mor (diskuto) 11:14, 10 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

    Marc van Oostendorp[redakti fonton]

    Saluton Kani. Kiel vi? Ĉu vi jam revenis hejmen? Lastatempe mi okupiĝas pri biografioj de akademianoj. Ĉi-semajne mi redaktadas la paĝon pri Marc van Oostendorp. Hieraŭ iom neatendite okazis: IP-ulo alvenis kaj forigis la oficialan retejon de van Oostendorp (vidu ĉi tie). Ŝajne, la IP estas de Luksemburgio. Kion tio signifas, laŭ vi? Ĉu ni ree enigu la oficialan retejon? Ĝis, —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 00:47, 22 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

    {✔ Farite Ha ne, ne zorgu. La ligilo estis redunda (duobla). Ĉio en ordo. —Super 𓆦 nabla🍃🪰🍃 00:50, 22 aŭg. 2023 (UTC)[Respondi]

    Saluton Kani. La 5-an de novembro 2016, jam antaŭ longega tempo, vi aldonis al la artikolo pri Bazelo la frazon

    "La Paco de Bazelo en 1795 provizore finis la militon inter la Unua Respubliko de Francujo (alidirektilo al la paĝo Unua Respubliko de Francio) kaj Prusujo (alidirektilo al la paĝo Prusio)."

    Vi ne estis la ĉefa redaktinto de la teksto, la baza versio estis de Didi Weidmann, kiu en la unua versio de 2008 metis frazojn kiel "Bazelo situas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Rejno, proksime de la landa triangulo kun Francio kaj Germanio [...]" - kaj evidente uzis landnomojn laŭ la finaĵo "-io". Laŭ la vikipedia interkonsento pri landnomaj variaĵoj en artikoloj la pluaj aldonaĵoj laŭeble sekvu la saman landnoman principon kiel la baza teksto, despli ke la formoj kun finaĵo "-ujo" ĉiukaze estas nur alidirektiloj, kiuj sendas al paĝoj kun finaĵoj "-io". Ĉu vi intence metis la variaĵojn de finaĵo "-ujo", aŭ ĉu tio okazis nur rapidete, sen vera pripenso? ThomasPusch (diskuto) 18:06, 1 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

    Foje mi sekvas tendencon konsideri landnomojn kun -ujo, kiel indiko al historia pasinteco, kaj tiel diferencigi ekzemple inter Ĉinujo kaj Ĉinio, Hispanujo kaj Hispanio ktp., kvankam mi konmprenas, ke tio ne estas oficiala decido. Ĉe Bazelo tamen la historieco ne estas tiom pasinteca kaj eble regu la unuformeco. Plej taŭge vi mem decidu pri la ĝustaj terminoj; mi absolute ne kontraŭos. kani (diskuto) 10:03, 2 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

    Kial ci forigis la artikolojn Jakob Stenius senior kaj Jakob Stenius junior? 46.132.19.219 22:09, 5 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

    Ĉar vi nek kreis internajn ligilojn nek ligis la artikolojn al aliaj lingvoj. Ĉar vi ne sekvas rekomendojn de aliaj vikipediistoj. Ĉar estis multaj lingvaj eraroj. Ĉar vi ne volas krei akcepteblajn artikolojn kaj laborigas aliulojn por ripari viajn fuŝaĵojn. kani (diskuto) 22:16, 5 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

    Peto kunvoĉdoni[redakti fonton]

    En la diskutejo pri eble forigendaj artikoloj diskutiĝis la bezono havi duan roboton kun administraj rajtoj, por forigi grandan kvanton da forigendaj tekstoj aŭ ĉi tie alidirektiloj, post decido de laŭorda diskuto, ĉar normala roboto ne rajtas forigi ajnan eron kaj administrantoj sen roboto bezonus tagojn da monotona forĵeto antaŭ ol la monto estus forigita. Mi publike petis LiMr, ĉu li pretus funkciigi sian roboton por tiaj petoj, sed ankoraŭ necesas voĉdoni pri tio, kaj la voĉdonon ĝis nun preskaŭ neniu atentis. Tial mi petas vin pripensi kaj kunvoĉdoni. Ĉu bone? ThomasPusch (diskuto) 20:18, 21 sep. 2023 (UTC)[Respondi]

    Propono kunigi Infano kaj Infanaĝo[redakti fonton]

    Saluton! Mi ĵus faris proponon ĉe Vikipedio:Kunigendaj artikoloj. Vi ŝajne malakceptis similan proponon antaŭ ok jaroj ĉe Diskuto:Infanaĝo, sed mi ne bone komprenas kial - ĉu vi volas komenti pri via nuna opinio? Arbarulo (diskuto) 02:58, 20 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

    Ida L. Cummins[redakti fonton]

    Mi rimarkis, ke vi forigis la paĝon "Ida L. Cummins" kun la rezonado: Ĝ6. Ĉu vi povus klarigi kial ĝi estis forigita. Rorr404 (diskuto) 15:48, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi ne povas memori, ĉar mi foje forigas artikolojn pro tre diversaj tialoj, ekzemple se ili estis tradukitaj per aŭtomataj tradukiloj kaj ne korektitaj, se ili havas tro da eraroj kaj neniu tuj korektas ilin, se ili ne atingas minimumajn postulojn, ekzemple tri plenaj frazoj. Ekzemple vi kreis la artikolon Geventepe (Karayazı) kun nur unu frazo (anstataŭ almenaŭ tri), pasis preskaŭ du monatoj kaj ankoraŭ oni atendas la duan frazon. Vi mem konfesas, ke vi povas "komuniki per baza nivelo de Esperanto". Ĉu vi opinias, ke oni povus fari tion en alilingva vikio, ekzemple en la anglalingva vikio? kani (diskuto) 16:48, 21 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

    Orfigo de «Commons»[redakti fonton]

    Saluton, Kani. Kiel vi? Ĉu vi konsentas pri ĉi tiu modifo de mia roboto, kiu ŝanĝis {{Commons}}-on al {{Projektoj}} sen parametroj?

    Notu, ke en la nova versio la ligilo al la bildgalerio en la «Vikimedia Komunejo» malaperis; tamen tiu bildgalerio ne ekzistas, ĉar c:San Andrés y Sauces estas simpla alidirekto al c:Category:San Andrés y Sauces. Kion vi pensas pri tio? —Supernabla🪰 18:01, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi komprenas absolute neniom prie. Ĉefe mi dezirus kompreni la rezultojn de tiu ŝanĝo, sed mi supozas, ke miaj teknikaj kapabloj estas limigitaj. kani (diskuto) 18:30, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
    😁 Per aliaj vortoj: en la kadreto kiu troviĝas dekstre en Speciala:daŭra ligilo/8356014#Eksteraj ligiloj oni vidas du ligilojn (la unuan nomatan «San Andrés y Sauces en la Vikimedia Komunejo», la duan nomatan «Kategorio San Andrés y Sauces en la Vikimedia Komunejo»), sed ili ambaŭ ligas al la sama paĝo do estas redundaj. En la nova versio Speciala:daŭra ligilo/8412095#Eksteraj ligiloj restis nur unu ligilo (nome, «Kategorio San Andrés y Sauces en la Vikimedia Komunejo»), kaj mi forigis la alian. —Supernabla🪰 19:08, 24 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

    Elstaraj bildoj[redakti fonton]

    Saluton Kani. Lastatempe mi ŝanĝis mian agadon en VP: mi ne plu verkas novajn artikolojn (intertempe), sed iom-post-iome mi klopodas korekteti jam-ekzistatajn paĝojn verkitajn farde aliuloj.

    Mi aktivas nur vespere kaj, interalie, mi klopodas enmeti en nian VP-on elstarajn bildojn, kredante, ke pli kvalitaj bildoj kontribuos al pli bona VP. La listo de la bildoj kiujn mi emas enmeti troviĝas en mia provejo Uzanto:Super nabla/Enmetindaj elstaraj bildoj, kiun mi ĝisdatigas de tempo al tempo. Multaj bildoj temas pri birdoj, kaj multaj el tiuj birdoj ankoraŭ malhavas paĝon en nia VP. Ĉar pasintece vi tre interesiĝis pri birdoj, mi pensis informi vin pri mia agado: se vi volas, vi povas kontribui kreante la ne-ekzistatajn paĝojn aŭ enmetante la orfajn bildojn en kelkan artikolon. Mi rajtigas vin modifi mian propran paĝon Uzanto:Super nabla/Enmetindaj elstaraj bildoj, se tio necesas. Ĝis ĝis! Amike, —Supernabla🪰 11:52, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Dankon. Jes, mi interesiĝas; mi vidas, ke la jam ekzistintaj artikoloj havas jam tiujn bildojn. Pri la ekzistontaj artikoloj, ja mi planas aliri tiun kampon iam. Mi esperas uzi tiujn bildojn.--kani (diskuto) 12:51, 3 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Bak Giwan[redakti fonton]

    Saluton Kani. La paĝo pri Bak Giwan jam ekzistas. Vidu la propono pri kunuigo en VP:KA. —Supernabla🪰 22:28, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Dankon pro la averto. Diable kun tiuj aziaj nomoj. Ŝajne estis la sama akademiano kiu metis la novan artikolon. Nun mi devos kunigi ambaŭ. --kani (diskuto) 22:32, 6 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Amerika Blanka ibiso[redakti fonton]

    Saluton Kani! Koncerne artikolon Amerika blanka ibiso, ĉu Magvaria cikonio povas esti taŭga alternativo al "Amerika cikonio"? Mi estas kompleta laiko koncerne birdojn kaj ne volas fari eraron. Dominik (diskuto) 10:32, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Dankon pro la averto. Fakte temas pri Amerika mikterio, kiu ĝuste adaptas la sciencan nomon Mycteria americana. Solvite.--kani (diskuto) 10:39, 7 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mia kandidatiĝo en Vikivortaro[redakti fonton]

    Saluton kara! Mi decidis kandidatiĝi kiel administranto je Vikivortaro. Vi povas esprimi vian opinion ĉi tie: [20] RG72 (diskuto) 15:45, 12 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    RG72 jam delonge havas personan problemon pri mi tute nerilata al vikioj, kaj ripete tre agreseme atakas min: [21] [22]. Taylor 49 (diskuto) 21:29, 13 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Interesa diskuto[redakti fonton]

    Saluton kara! Antaŭ kelkaj tagoj komenciĝis interesa diskuto pri kies rezulto mi tre scivolas, ĉar tiaĵoj ofte okazas nun en la mondo kaj estos interese vidi, ĉu ankaŭ Esperantujo tion spertos. Via opinio estas bonvena. RG72 (diskuto) 12:07, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Malfaroj[redakti fonton]

    Pardonon pro maltrankviligi vin. Mi estas ĉi tie, ĉar mi vidis ke la uzanto @Fenikals: malfaris tri-foje mian intervenon en la maladministrantiĝa proceduro, sen doni ajnan kialon en la resumo aŭ ie ajn: Speciala:diff/8481661/8481424. Per la malfaritaj intervenoj, mi simple strekigis voĉdonon de uzanto kiu malrespektis regulojn de voĉdonoado (ri ne klarigis la kialon de la voĉdono); mi eĉ indikis la paĝon kie legeblas, ke oni nepre devas argumenti iamniere sian voĉdonon (ne sufiĉas enmeti {{por}} aŭ {{kontraŭ}}). Ĉar la uzanto Fenikals jam venas de semajno en kiu li atakis aliajn uzantojn surbaze de etno (ruslingvanoj en Vikipedio estas laŭ li «diablaj kaj stupidaj») kaj mia klopodo mediacii kun li malsukcesis ĉar li ne respondas al mesaĝoj, mi nun petas ke vi mediaciu kun ĉi tiu uzanto por re-starigi ordon. Ĉi tiu estas mia lastlasta provo kunlabori konstrue kun li, antaŭ mi malfermu sekcion en VP:PU kie mi petos semajnan forbaron pro malrespekto de kondutkodo. Dankon. —Supernabla🪰 17:16, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Mi tute samopinias kun vi. Mi ne klopodos por mediacii, ĉar mi supozas, ke tio maleblos. Li interesiĝas pli pri redaktomilitoj ol pli solvo de problemoj. Vi jam tion konstatis. Kaj mi ne estas en meza sinteno. Mi preferas iri al PU. Li forigis tekstojn ankaŭ de aliaj. Kaj detruas pli ol konstruas. Mi proponus dusemajnan forbaron. Laŭ mi, ĉefaj eblaj mediaciantoj povus esti Tlustulimu (ŝajne preskaŭ malaperinta) kaj Thomas Pusch (saĝe dediĉita al kreado anstataŭ al polemikado). kani (diskuto) 17:52, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Uzantoj, kiuj faris pli ol 40 de redaktoj, rajtas voĉdoni.--Fenikals (diskuto) 18:08, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    «argumetante pri la kialo» @Fenikals: Dankon. —Supernabla🪰 19:08, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Inicianto devas fari argumentiĝi sian pozicion (mi faris tiun), sed ne voĉdonanto.--Fenikals (diskuto) 19:14, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
    Nu bone, konsentite. —Supernabla🪰 22:55, 30 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

    Barataj urboj[redakti fonton]

    Saluton! Mi vidis kaj dankas vin, ke vi helpis min en barataj urboj. Sed mi mem povas fari ilin. Male mi ne povas/rajtas korekti hungarajn urbojn, helpu min ilin fari. Iru [23]. Tie vi trovas malsupre dekstre la hungarajn ĉapelitajn literojn. Tre ĝenas min tiu ordo. La laboro estas simpla (supozeble). Iru al Érd, poste redaktu la kategorion tiel, ke la urbo estu Erd kaj ne Érd. Poste la urbo aŭtomate hejmenvenos al E-litero. Espereble ĝi sukcesos, post Érd estas ankoraŭ 5 ĉapelitaj urboj, bonvolu same tiel agi (ne estu ĉapeloj). --Crosstor (diskuto) 12:57, 5 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

    Mi ne bone komprenas. Mi ne scias redakti modife la kategoriojn. Sed oni povas alinomi la titolon de la paĝo, kaj tion vi povas fari. Se vi ne scias, mi pretas lernigi tion. Aŭ eĉ mem fari la taskon. Poste en la redakto de la paĝoj vi povas klarigi pri la aferon; tio signifas, ke la hungaraj signoj malaperos de la titolo. Tio okazas ankaŭ en multaj aliaj kategorioj kaj aŭtomataj listoj. kani (diskuto) 00:01, 6 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Dankon, tion mi ne elektas, ili restu sen --Crosstor (diskuto) 03:31, 6 jan. 2024 (UTC)ŝanĝo.[Respondi]

    Saluton, Kani. Mi fakte antaŭsupozis, ke la titolo suspektigos aliajn vikipedianojn. Mi mem ja komprenis ĝin kiel vi antaŭ ol legi la libron.

    Verŝajne jes estas vortludo pri la dusenceco de free. Tamen la senco laŭvorte celita ene de la libro estas la senco "senpaga". Temas pri ŝildo en aŭtogaraĝo, kiu reklamas "aeron senpagan", supozeble pumpotan en aŭtajn radojn. Mi enmetis la originalan citaĵon kiel noton en la viki-kodo de la artikolo.

    Do mi elektis "senpaga" unuavice tial, ke ĝi estas la laŭvorta senco, kaj duavice ĉar ĝi ankaŭ estas pli aplikebla al la metafore celita aero de la veturo, ol "libera" al la aero de la garaĝa pumpotubo. La teksto plurfoje reliefigas, ke la ĉefrolulo kaj ŝia patro kutimiĝis pagi (kaj kapabli pagi) por ĉiu ajn servo. Verŝajne tial la reklamo de "aero senpaga" tiel impresas ilin. Arbarulo (diskuto) 13:12, 8 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

    Dankon. Jes, tute mi eraris opiniante nekonante la aferon. Ĉiuokaze mi sekvus la kutiman ordon Senpaga aero, anstataŭ Aero senpaga, kiu ankaŭ eblos konsiderinte, ke la propono estas "aero". kani (diskuto) 13:39, 8 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Mi sentis ke la ordo kun postmetita adjektivo estas pli taŭga kaj por la laŭvorta senco de "free air" (sur reklamŝildo) kaj la metafora. Tial mi certe uzus ĝin, se mi verkus tradukon de la romano en Esperanton, kaj deziris uzi ĝin ankaŭ ĉi tie.
    Unue mi sentis, ke mi jam iam legis en Esperanto tiajn ŝildojn, aŭ priskribojn de tiaj ŝildoj, kaj ili uzis la ordon "_____ senpaga". (Efektive nun mi trovas ekzemplon en la Fundamenta Krestomatio [24].) Mi supozas ke oni povas senti ke ne temas vere pri substantiva frazero, sed pri mallongigo de plena frazo "Aero estas senpaga", aŭ simple ke la adjektivo estas tre forte emfazinda; ja estas evidente, ke oni liveras aeron, sed tio estas sciigenda, ke oni liveras ĝin senpage. En la angla, male, oni malofte aŭ neniam renkontus ŝildon kun la ordo "Air free".
    Ankaŭ en la metafora senco, ke oni veturas tra senpaga/libera aero, ŝajnas al mi ke la substantivo estas banala kaj la emfazo apartenas tre forte al la adjektivo, kaj tial la adjektivo estas postmetinda. Oni povas kompari la ne tre detalajn komentojn de PMEG pri la temo ĉe [25].
    Sed mi konscias, ke tiuj argumentoj estas parte subjektivaj, do se vi konfirmos ke via prefero ne estas ŝanĝita post pripensi ilin, mi volonte cedos. Arbarulo (diskuto) 02:00, 9 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Mi sentas, ke ambaŭ ordoj taŭgas. kani (diskuto) 10:24, 9 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

    Nomoj de arabaj literoj[redakti fonton]

    Mi ŝatas viajn artikolojn pri arabaj literoj, sed iliaj titoloj ŝajnas al mi iom malpraktikaj: la titolon Ḫāʾ, ekzemple, mi apenaŭ povas tajpi aŭ prononci, kaj eĉ legi ĝin estas malfacile sen lupeo. La literoj de la hebrea alfabeto havas oportunajn nomojn en Esperanto. Laŭ mi, ni havu tiajn nomojn ankaŭ por la arabaj literoj. Bedaŭrinde ne estas evidente, kio estus tiuj nomoj, sed kelkaj el ili eble estas facile diveneblaj. Kion vi opinius, ekzemple, pri movado de Álif al Alif (araba litero)? Lingvano (diskuto) 16:22, 17 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

    Mi supozas, ke necesas pli detala studado fare de fakulo kiu almenaŭ bone konu la araban. Mi iomete lernis. Mi opinias, ke la aldona krampo utilas nur se nepras. Ekzemple por alif taŭgus tiel, sed nun ĝi estas alidirektilo netaŭga, do, povas iĝi la ĝusta nomo de la litero. Aliaj literoj laŭ via proponita kadro postulus cerbumadon. Ekzemple mi ne povas prononci, kaj neniu facile, la literon ho malantaŭ konsonanto, tav havas tute maltaŭgan finan literon, tet estas inventaĵo, la diferenco inter kaf kaj qaf kapdolorigis min sed mi certas, ke kof estas tute maltaŭga, kaj finfine ankaŭ vav estas maltaŭga ĉar vo tute ne ekzistas en araba, sed ja ekzistas u longa kaj u mallonga, do povus estis ŭaŭ aŭ uaŭ, kio ja respegulas la araban prononcon. Alternativo estus serĉi finaĵojn en -o, same kiel en Esperanta alfabeto aŭ greka alfabeto, el kiuj kelkaj, sed ne ĉiuj, estas en PIV. Tio donus alifo, bao, tao ktp. Sed resume, mi postulus aŭ fakulon aŭ referencojn en iu dulingva vortaro, alitipa publikigaĵo aŭ simile. Dume mi ne aprobas grupan alinomadon kaj pretas interkonsenti pri unuopaj solvoj kun fakulo. Por la artikolo araba alfabeto mi nur tradukis el la hispana, kiun mi pli bone komprenas, sed ne pretas malferme proponi esperantigon laŭ mia plaĉo. Ni restu en kontakto.--kani (diskuto) 18:16, 17 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Scio de la araba certe helpus, sed tio estas nur unu flanko de tre multflanka demandaro. La parentezo verŝajne ne ĉiam necesas, sed verŝajne ja en multaj okazoj, ĉar temas pri mallongaj vortoj, kiuj probable havas aliajn signifojn. Se oni unue kreus version kun parentezo, ne estus malfacile poste movi ĝin al versio sen parentezo, do oni ne devas decidi pri tio en la komenco. Certe multaj el la proponoj estas tre pricerbumindaj; la formoj tha kaj dhal estas speciale dubindaj. (La lasta eble pensigas pri hinda manĝaĵo!) Sed la formoj tet, kof kaj vav jam ekzistas kiel nomoj de hebreaj literoj, kaj eble ankaŭ kiel nomoj de literoj en aliaj semidaj skriboj, do la problemo ne estas "inventaĵo"; la problemo estas miksado de du sistemoj; sed eble tio estas bona kompromiso: uzi la arabajn nomojn, kiam ili taŭgas, sed uzi la nomojn el aliaj semidaj lingvoj, kiam la arabaj nomoj ne estas rekte uzeblaj en Esperanto? Tamen, tute konkrete, ĉu movo de Álif al Alif (araba litero) ŝajnas farinda unua paŝo? Ĉu simple forigi la neesperantajn kromsignojn, kiuj ne estas necesaj por distingi la nomon de aliaj literoj? Lingvano (diskuto) 22:46, 17 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Mi jam diris, ke mi preferas simple Alif. kani (diskuto) 22:49, 17 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Farite. Ĉu nun movi sīn al sin (araba litero) kaj šīn al ŝin (araba litero)? La parentezoj necesas, laŭ mi, ĉar sin estas apartigilo kaj ŝin estas ankaŭ hebrea litero (kaj nun apartigilo). Lingvano (diskuto) 23:41, 17 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    En ordo. kani (diskuto) 23:50, 17 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Ĝim kaj Dal povas esti tiel.--kani (diskuto) 00:20, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Kaj sad (araba litero), dad (araba litero), lam (araba litero), mim (araba litero), nun (araba litero) tiel? SAD kaj NUN jam estas apartigiloj. La aliaj supozeble ŝanĝiĝu en apartigilojn, ĉar la nunaj paĝoj (Dad, Lam, mim) estas pri ne tre famaj aferoj. Lingvano (diskuto) 09:37, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Kvar bonas, dum mim eblas senparenteze. Se vi konsideras, ke iu apartigilo povus ekhavi (apartigilo), tiel oni povus liberigi la titolon por litero. kani (diskuto) 11:24, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Farite, mi kredas. Ĉu zaj, ajn, gajn sen parentezoj, kun nova Zaj (apartigilo)? Lingvano (diskuto) 11:51, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    zaj estis nur alidirektilo al kodotabulo, tial la triopo estas disponebla. kani (diskuto) 12:01, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Farite. Kaj la sekva grupo povas esti ses duliteraj arabaj nomoj, kiuj ŝajnas uzeblaj en Esperanto: ba, ĥa, ra, za, fa, ja. Ni bezonas la parentezon ĉe ĉiu el ili. Kvin el ili jam estas apartigiloj, sed ĥa nun sendas al Ĥa (cirila alfabeto), do ĝi ŝanĝiĝu en apartigilon. Ĉu bone? Lingvano (diskuto) 13:16, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Bone. Ankaŭ kaf eblas. Ne estante alidirektilo, qaf en serĉilo alidirektas al nuna Qāf, sed mi dubas pri la konveno tuŝi ĝin, pro la ekzisto de q kaj pro jam utileco de qaf; tamen eblus teknike alinomi al Qaf.kani (diskuto) 13:28, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Bone. Nun ni atingas la pli malfacilajn literojn. Du nomiĝas proksimume ta, kaj du nomiĝas proksimume kaf. Mia propono por distingi ilin estas prunti la nomojn, kiujn oni uzas en aliaj semidaj lingvoj: tav, tet, kof, kaf. Tiuj nomoj estas jam certagrade establitaj en Esperanto kiel nomoj de hebreaj literoj (ekzemple https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/neoficialaj_vortetoj.html), sed ili certe estas aplikeblaj ankaŭ al aliaj semidaj literoj (fenicaj, arameaj, ...). Do apliki ilin al la arabaj literoj ne ŝajnas tro radikala paŝo. Ĉu ni do movu artikolojn al tav (araba litero), tet (araba litero), kof (araba litero), kaf (araba litero)? Lingvano (diskuto) 14:59, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Pri aliaj semidaj lingvoj mi tute ne scias, sed pri la araba mi nur iomete konas. Tiukadre mi tute opozicias al uzado de kof kaj tav, kies nomoj estus nek arabaj nek esperantlingvaj. Solvon nun mi ne vidas. kani (diskuto) 18:27, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]
    Nu, ni cerbumu dum kelka tempo kaj eble demandu al araboj, kiam okazo prezentiĝos. Laŭdire kelkaj parolantoj de la araba ne distingas ĉiujn konsonantojn en sia ĉiutaga parolado: kiel ili do diras literumojn? Ĉu la vortoj tav, tet, ktp estas konataj almenaŭ de kleraj araboj kiel nomoj de literoj, aŭ ĉu ili havas aliajn tute maltaŭgajn signifojn en la araba? Ĉu araboj havas siajn proprajn nomojn por literoj en aliaj lingvoj? Kaj tiel plu. Tiaj demandoj eble spronos ideojn. Lingvano (diskuto) 21:23, 18 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

    Re:Poŝtkarto[redakti fonton]

    Saluton, kara Kani. Pardonon pro la malfrua respondo. Mi feliĉas ĉar vi ricevis la poŝtkarton. Mi ĵus sendis al vi retmesaĝon kun mia privata retadreso. Ĝis! —Supernabla🪰 23:39, 31 jan. 2024 (UTC)[Respondi]

    Thank you for being a medical contributors![redakti fonton]

    The 2023 Cure Award
    In 2023 you were one of the top medical editors in your language. Thank you from Wiki Project Med for helping bring free, complete, accurate, up-to-date health information to the public. We really appreciate you and the vital work you do!

    Wiki Project Med Foundation is a thematic organization whose mission is to improve our health content. Consider joining for 2024, there are no associated costs.

    Additionally one of our primary efforts revolves around translation of health content. We invite you to try our new workflow if you have not already. Our dashboard automatically collects statistics of your efforts and we are working on tools to automatically improve formating.

    Thanks again :-) -- Doc James along with the rest of the team at Wiki Project Med Foundation 22:25, 3 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

    Alinomigoj de japanaj gubernoj kaj urboj[redakti fonton]

    Mi ĵus en Diskuto:Gubernio Saitamo stumblis pri la maniaj kaj ne bone diskutitaj alinomigoj de japanaj gubernioj kaj urboj el novembro 2020 de la nova uzanto resoneko, kaj nur post kiam mi metis mian bremsan proteston, ke tiom klara tute ne estas la situacio, a) rememoris ke antaŭ ekzakte jaro mi jam havis similan proteston en la paĝo Diskuto:Saitamo (urbo), kaj b) nur tiam rimarkis ke ankaŭ vi jam fine de 2020 provis kontakti lin. Kiel mi ĝis nun vidas, li neniam skribi eĉ unu esperantan frazon, sed nur alinomis, kaj ofte kopiis en la resumon la kompletan artikolan titolon Esperantigo de vortoj el japana fonto. Ĉu vi en iu paĝo aŭ eventuale en privata retpoŝto, kiun la eble timida kolego sendis al vi indivudue, vidis nur unu memfaritan esperantlingvan frazon de tiu kolego Resoneko? ThomasPusch (diskuto) 18:08, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

    Mi memoras pri la amasa alinomado, klopodoj por kontakti la aŭtoron kaj manko de respondo. Mi tute ne memoras ĉu iam tiu respondis iel. Vere oni devas protekti kontraŭ snajperoj. kani (diskuto) 18:55, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
    Dankon pro la informo. Mi ankoraŭ kontaktis salatonbv, kiu ekde decembro 2023 ne redaktis en vikipedio, sed mi tamen atingis lin, kaj mi jam unuajn pli-malpli 100 mizerajn paĝojn entute levis al levo de minimuma artikola ĝermo. Mi eĉ dubas ĉu nun necesas protekti la paĝojn kontraŭ maniuloj, ĉar post kiam resoneko ne plu aktivis, neniu plu interesiĝas pri paĝoj pri japanaj gubernioj kaj urboj... Tamen, se vi ion suspektindan novan aktivaĵon rimarkas, vi alarmu rapide - tiam ni rapide interkonsentu kion fari protekte por ke la damaĝo ne iĝu tro vasta. ThomasPusch (diskuto) 14:14, 6 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

    Ekstremaduro[redakti fonton]

    Tute alian, tre etan demandon mi havas pri via hejmregiono. En la teksto Vegas Bajas estas iu telegramstila tabeleto kun du linioj

    -Meses de mayor precipitación: decembro kaj januaro.

    -Monatoj de pli granda pluvo: julio kaj aŭgusto.

    Unu en iberia esperanto, alia en internacia esperanto. Se mi bone komprenas, temas pri "Monatoj de plej granda pluvo decembro kaj januaro, kaj monatoj de pli granda pluvo julio kaj aŭgusto". Tio retorike ŝajnas al mi esti iom stranga kontrastigo - "plej kontraŭ pli". Sed mi ne havas superrigardon kiam fakte en Vegas Bajas kiom pluvas. Ĉu vi povus rigardi, kiel devus esti ĝuste, eble eĉ trovi iun meteologian referencon (ne necese, nur se hazarde vi havas iun ĉe-mane)? ThomasPusch (diskuto) 14:14, 6 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

    Dankon pro la averto. Estis eraro. Korektita. kani (diskuto) 16:52, 6 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
    Nun la klarigo aspektas plene konvinka! Kaj fakte ne mirigas ke en vintro pluvas pli ol en la plej varmaj monatoj de somero. Redankon! ThomasPusch (diskuto) 19:28, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

    Ekstremaduro 2[redakti fonton]

    Mi devas ankoraŭ peti vin rigardi plian paĝon, kiun vi iniciatis en 2009. En la paĝo Alcántara estas frazo

    "vizitindas [...] monaĥejo [...] kiu iam estis sidejo de la Milita Ordeno de Alcántara ĝis la 'desamortización' de Mendizábal en 1835".

    Mi el konteksto de ĝenerala scio pri la unua duono de la 19-a jarcento divenas pri kio probable temas, kaj konscias ke tiam oni en tuta Eŭropo prenis vastajn teritoriojn, palacojn kaj aliajn valorajn posedaĵojn de la katolika eklezio kaj siaj institucioj kaj disdonacis ilin teorie "al la popolo" sed reale al iuj privilegiaj nobeloj. Tamen mi pensas ke la teksto devus esti komprenebla ankaŭ sen tiaj fonaj historiaj scioj. Fakte estus eĉ dankinda temo iam ankoraŭ krei tekstojn pri la Milita Ordeno de Alcántara kaj pri Mendizábal, ĉar ambaŭ nomoj menciiĝas en multaj paĝoj, sed eĉ se tio ne fareblas en la sekva duonjaro, tamen certe eblos pli klarige vortumi la frazon.

    Ah, mi ankoraŭ vidis ke paĝo desamortización jam estis komencita, sed evidente ankoraŭ konstruejo kaj ankoraŭ neniel duonkompleta. Aparte de la revortumo, mi ĵus kalkuligis la serĉilon ke estas en 62 pliaj paĝoj same ne bone kompreneblaj frazoj pri desamortización. Do necesus ne nur la paĝon Alcántara, sed ĉiujn uzojn ĝustigi. Mi ankoraŭ ne havas opinion ĉu en tio povus helpi roboto. Unue vi laŭ mi proponu pli klaran vortumon ĉi tie, kaj tiam eblos pripensi ĉu indos laborigi unu el niaj 3-4 robotoj - fakte en nur 62 paĝojn ankaŭ eblas permane enkopii tekstoblokon se necesas. Kaj eblos dividi la senrobotan taskon. Sed unue ni vidu la tekston, eble ankaŭ estos bona tasko por roboto. ThomasPusch (diskuto) 20:39, 7 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

    Artikola banderolo[redakti fonton]

    Saluton kara Kani,

    Eble vi ne ŝatas la banderolon kiuj mi aldonis al kelkaj artikoloj, kaj mi respektas vian bonan juĝon. Foje mi ja elspezis konsiderindan tempon trovi tiun bildon, kaj do mi humile petas de vi anstataŭ forigi la bildon entute de la artikolo simple metu ĝin aliloke en la artikolo, ĉu en sekcio bilda galerio aŭ ĉe la malsupro, ĵus antaŭ la ŝablono bibliotekoj. Dankon. Sj1mor (diskuto) 07:22, 12 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

    Saluton. Ne temas ĉu mi ŝatas aŭ ne ŝatas la banderolojn, sed ĉu ili utilas aŭ ne, des pli en la komenco de la artikolo, kie ofte amasiĝas bildoj antaŭ la ĉefaj partoj de la artikoloj, nome enkonduko kaj tabelo. Multaj el ili (mi ne scias ĉu metitaj de vi aŭ de aliulo) havigas neniun informon, foje estas nur negrava pejzaĝo aŭ eltranĉaĵo de pli klara bildo, kaj foje estas konfuzo, kiel ekzemple juda kvartalo en ukraina urbo, kiu aspektas tute juda urbo, ĉu vere estis tia? Tion komplikas ĉefe la fakto, ke mankas indiko pri kio temas, kio povus pravigi la enmeton de la bildo. Foje mi trafis banderolojn sen ajna indiko en la redaktopaĝo, eble robote metitaj. Mi trafis tamen ankaŭ tute utilajn banderolojn, pri kio mi gratulas la enmetinton. Tiuokaze mi absolute ne tuŝas ilin, kvankam mi preferus klarigon. Finfine Vikipedio ne estas kolekto de bildoj. Meti dubindajn bildojn anstataŭ en la komenco en alia parto de la artikolo estas bona konsilo, kaj mi sekvos tiun. kani (diskuto) 16:12, 12 mar. 2024 (UTC)[Respondi]
    Pri la ĉesupro de la artikolo mi samopinias kun vi ke unu bandarolo tute sufiĉas. kaj aliaj bildoj povas iri aliloke. Pri priskribo de bildo-bandarolo, do kutime temas pri tipa pejzaĝa bildo kaj nenio pli. Se oni deziras tion, la priskribo de la bildo povas esti prenita de tiu kiu estas priskribita en vikidatumoj aŭ vikivojaĝo pri la bildo. Sj1mor (diskuto) 21:08, 12 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

    FEVE --> Renfe Cercanías AM[redakti fonton]

    Saluton Kani! Ĉu vi konsentas, ke mi alinomu la artikolon "FEVE" al "Renfe Cercanías AM", ĉar laŭ mia kompreno "FEVE" ne plu ekzistas kaj estis anstaŭita de "Renfe Cercanías AM"? Dominik (diskuto) 08:58, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

    Mi konsentas ĝenerale en ĉio kion vi faras, kaj aparte en tiu afero, ĉar mi ne kontrolas la konstantan ŝanĝojn inter entreprenoj kaj ĉefe ĉe fervojoj. kani (diskuto) 09:00, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]
    Dankon! Tiu alinomado ne estis sentutila, ĉar ĝi samtempe ebligis al mi korekti kelkajn el miaj eraroj. Dominik (diskuto) 13:55, 5 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

    La klimata libro[redakti fonton]

    Koran dankon pro via afabla helpo! Mi komprenas tre malmulte da Esperanto. --Cethegus (diskuto) 13:44, 9 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

    Saluto el Nordio[redakti fonton]

    Nia malnova, forbarita kolego 193.210.202.223 la 19-an de aprilo denove redaktis, kaj li eĉ bonorde denuncis sin en mia diskutpaĝo, kion mi - kiu estis survoje de la 19-a ĝis la 23-a de aprilo - nur ĵus vidis. Mi nun forbaris eble 50 eble pli da IP-numeroj de li: ĉu vi bonvolus forbari tiun ĉi numeron je daŭro de unu jaro? Mi iom lacas ĉiam fari la samon (kaj ĉar ne aldoniĝis pliaj redaktoj post la 19-a, ne urĝas fari la forbaron ene de unu minuto...). Cetere mi gratulas vin pro via lastatempa aktivado pri portugalaj urboj. ThomasPusch (diskuto) 08:55, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]

    Farite. kani (diskuto) 09:25, 24 apr. 2024 (UTC)[Respondi]