Uzantino-Diskuto:Eric.LEWIN

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bonvenon al ĉi spaco. Uzu ĝin por kio valoras, dankon pro tio.
-- Eric.LEWIN (diskuto) 13:40, 6 Okt. 2014 (UTC)


Karbona unuoksido[redakti fonton]

(* En respondo al la mia mesaĝo «Uzanto-Diskuto:Claudio_Pistilli# "unuoksido"_kontraŭ_"monooksido"_(karbona_-%2C_artikolo_Formiata_acido)» *)
Saluton, kara amiko. Okazas ke karbona unuoksido posedas unu karbonatomo kaj unu oksigenatomo, do ĝia korekta nomo devas esti karbona unuoksido (jam uzata de la esperantistaro en aliaj situacioj), same kiel natria unuoksido, litia unuoksido, nitrogena unuoksido, ktp. Kiam temas pri oksidoj kun du oksigenatomoj la korekta nomo estas duoksido kaj ne dioksido (oksido de Dio=dioksido) ĉar temas pri du oksigenatomoj, t. e., karbona duoksido, baria duoksido, kalcia duoksido, ktp. Elkorajn salutojn. Claudio Pistilli (diskuto) 18:19, 30 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi forgesas, mi ne uzas "mono"-n ĉar laŭ PIV mono estas financa unuo. Claudio Pistilli (diskuto) 18:27, 30 maj. 2019 (UTC)[Respondi]

@Claudio Pistilli: Por nitrogena unuoksido, karbona duoksido : tre bona, mi konsentas kun vi.
(Parentezo : Natria unuoksido, "NaO" ? Ekzistas natria oksido, "Na2O" (ĉu oni povus ĝin nomi la "natria duonoksido" ?), kaj natria superoksido, "NaO2" (ĉu oni povus lin nomi la "natria duoksido" ?), sed mi ne trovas "NaO"… Inversigi problemon kun kalcia duoksido ("CaO2" ?) kiun mi ne scias nature… Sed la demando ne estas kemia sed semantika :-) )
Tre interesa, multe dankon. --Eric.LEWIN (diskuto) 16:34, 31 maj. 2019 (UTC)[Respondi]
Kvankam la oficiala nomo de la NaO aŭ pli korekte Na2O2 estas natria peroksido, ne oficiale vi povas diri ke temas pri natria oksido kie la oksidonombro de la oksigenatomo estas -1. En la kazo de la NaO2 aŭ natria superoksido jes vi povas diri ke temas pri la natria duoksido, ĉar vere ni havas du oksigenatomojn en la molekulo. Claudio Pistilli (diskuto) 17:06, 31 maj. 2019 (UTC)[Respondi]