Uzantino:פֿינצטערניש/Robert Mercer (negociisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
{{Informkesto homo|nomo=Robert Mercer|dato de naskiĝo={{naskiĝdato kaj aĝo|1946|7|11}}|loko de naskiĝo=[[San Jose, California]], Usono|aliaj nomoj=Robert Leroy Mercer|universitato=[[University of New Mexico|University of New Mexico, Albuquerque]] {{small|([[Bachelor of Science|BS]])}}<br>
[[University of Illinois at Urbana-Champaign|University of Illinois, Urbana-Champaign]] {{small|([[Master of Science|MS]], [[Doctor of Philosophy|PhD]])}}|profesio=Administranto de heĝfundusoj<br>|parencoj=Edzino Diana Lynne (Dean) Mercer kaj 3 infanoj, inkludante Rebekah Mercer.}}

'''Robert Leroy Mercer''' (naskiĝis la 11-an de julio 1946), ankaŭ konata kiel '''Bob Mercer''', estas [[Usono|usona]] [[Komputosciencisto|komputila sciencisto]], frua evoluiganto de [[artefarita intelekto]] kaj kuna ĉefa afergvidisto de Renaissance Technologies, sukcesa [[heĝfonduso]].<ref>{{Citaĵo el novaĵo|url=https://www.theguardian.com/technology/2017/may/07/the-great-british-brexit-robbery-hijacked-democracy}}</ref>

Mercer estas  grava financisto de organizoj kaj kaŭzoj, kiuj subtenas [[Politika dekstro|dekstran politikan]] agendon, kiel Breitbart News, la kampanjo el 2016 de [[Donald Trump]] por prezidanto de Usono<ref name="jswan1">{{Citaĵo el novaĵo|url=http://thehill.com/homenews/campaign/291772-billionaire-father-and-daughter-linked-to-trump-shakeup}}</ref> kaj la kampanjo por [[Briteliro]] el la Eŭropa Unio.<ref name="The Independent">{{Citaĵo el novaĵo|url=https://www.independent.co.uk/news/uk/politics/robert-mercer-brexit-nigel-farage-donald-trump-breitbart-facebook-advertisement-cambridge-analytica-a7600041.html}}</ref> Li estas la ĉefa financisto de la super-PAK Make America Number 1.<ref>{{Citaĵo el la reto|url=https://www.opensecrets.org/pacs/pacgave2.php?cmte=C00575373&cycle=2016|URL=https://www.opensecrets.org/pacs/pacgave2.php?cmte=C00575373&cycle=2016|date=2016-11-18}}</ref>

== Politika agado kaj vidpunktoj ==
En 2015, ''[[The Washington Post]]'' nomis Mercer unu el la dek plej influaj miliarduloj al la politiko.<ref name="aphillips">{{Citaĵo el novaĵo|url=https://www.washingtonpost.com/news/the-fix/wp/2015/09/21/the-10-most-influential-billionaires-in-politics/}}</ref> Ekde 2006, Mercer donacis proksimume 34,9 milionoj da usonaj dolaroj al usonaj federaci-nivedlaj kampanjoj.



=== Briteliro ===
Mercer estis aktivulo en la kampanjo por elirigi Brition el la Eŭropa Unio, ankaŭ konata kiel la [[Briteliro|Briteliro.]] Andy Wigmore, komunika direktoro por Leave.EU, diris, ke Mercer donacis la servojn de sia [[Datuma analitiko|datumanalitika]] firmao Cambridge Analytica al [[Nigel Farage]], la gvidanto de la [[Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando|Partio por la Sendependeco de la Unuiĝinta Reĝlando Partio.]] La firmao kapablis konsili Leave.EU per sia kapablo rikolti datumojn el oniaj [[Facebook]]-profiloj por celi ĉiun per individuaj persvadaj mesaĝoj al voĉdono por Briteliro. Tamen, Leave.EU ne informis la balotan komisionon de la Unuiĝinta Reĝlando pri la donaco. Iu leĝo postulas, ke ĉiuj donacoj, kiuj valoras pli ol £7 500, devas esti raportita, sed la konsilo donita ne havas klare fiksitan valoron.

=== 2016 Usona baloto ===
Mercer estis grava subtenanto de la kampanjo de [[Donald Trump]] por prezidanto de Usono. Mercer kaj lia filino rolis en la altigo de Stephen Bannon kaj Kellyanne Conway al altrangaj roloj en la kampanjo de Trump.<ref name="nconfessore1">{{Citaĵo el novaĵo|url=https://www.nytimes.com/2016/08/19/us/politics/robert-mercer-donald-trump-donor.html}}</ref> Rebekah laboris kun Conway pri la super-PAK por Ted Cruz Keep the Promise en la Respublikana unuafaza baloto de 2016. Mercer ankaŭ financis pluan super-PAKon,  Make America Number One, kiu subtenis la kampanjon de Trump. Nick Patterson, eksa kolego de Mercer, diris, "Miaopinie, Trump ne estus Prezidanto sen Bob.<ref name="newyorker">{{Citaĵo el novaĵo|url=http://www.newyorker.com/magazine/2017/03/27/the-reclusive-hedge-fund-tycoon-behind-the-trump-presidency}}</ref>

== References ==
{{Referencoj|30em}}
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1946]]
[[Kategorio:Vivantaj homoj]]