Uzantino:Jadedwiki/provejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.
Jadedwiki/provejo
Administrado
Demografio
Geografio
vdr

Wylie estas urbo en Usono, en subŝtato Teksaso. Lokata en tri kantonoj (Collin, Dallas, kaj Rockwall), ĝi estas nordorienta suburbo de Dallas.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde proksimume 1870 la urbeto organiziĝis nomite Nickleville, onidire laŭ la nomo de ĝia unua butiko. Fervojoj instaliĝis unukilometre fore de la originala urboloko je 1886, kaj ĝin sekvis la firmaoj de Nickleville kiuj volis profiti de la nova fervojo. Je la sekva jaro, la urbo leĝe fondiĝis renomite Wylie pro la fervojisto kaj veterano de la Usona Enlanda Milito, Leŭtenanto Koloneo William D. Wylie.

Post la 1877a fondiĝo ĝi gajnis poŝtejon kaj, du jaroj poste, plian fervojon. La fervojoj kaj riĉe fruktodona grundo helpis la plukreskiĝon de Wylie. Je 1890 ĝi havis 400 loĝantojn kaj konstruiĝis ĝia unua lernejo, kiu havis sole unu ĉambron. Je 1900 grandiĝis la loĝantaro al 773 homoj, kaj dum la sekvontaj dek jaroj ĝi triobliĝis. Antaŭ 1920, la komunumo gastis 35 firmaojn, inkluzivante du bankojn, lernejon, kaj semajnan gazeton.

Malkiel similaj kamparaj urboj, Wylie kreskis dum la jaroj de la Granda Depresio, atingante 914 loĝantojn antaŭ 1940. Parte kulpis laktoproduktado, kiu devis pliiĝi satigi la proksiman Dallas. Post la Dua Mondmilito, la loĝantaro plukreskis.

Cepoj estis la ĉefa rikolto de Wylie inter 1930 kaj 1940. Ĝia populara alinomo iĝis "Tutmaldorma Wylie" (angle: "Wide Awake Wylie") ĉirkaŭ 1940, pro la emo de loĝantoj amasiĝi malfrue kaj la kutimo de iuj butikoj foje vendi ĝis meznokto.

La proksime norda konstruiĝo de la akvobaraĵo Lavon kaj fariĝo de la oficejoj de la Nordteksasa Multurba Akva Kvartalo (angle: North Texas Municipal Water District) en Wylie altigis la loĝantaron al 1 804 antaŭ 1960.

Dum la dekjaro 1990, afliktis Wylie du katastrofoj: Je la 9a de Majo, 1993 (la Tago de Patrinoj) turnventega ŝtormo trafis la urbocentron, kaj Decembre 1998 detruis kelkajn konstruaĵojn du okazoj de fajriĝo. Post ĉi tiuj okazaĉoj la urbocentro renoviĝis, konservante multajn malnovajn konstruaĵojn. Je la 11a de Aprilo, 2016, hajla ŝtormo difektis proksimume 80% da domoj en la urbo.

Geografio[redakti | redakti fonton]

welcome to wylie, wylie tx, visit wylie tx
Urbosigno bonvenigas vizitantojn

Laŭ la Usona Buroo de la Censo, la areo de Wylie estas 35 317 kvarobligaj mejloj (21 037 tere kaj 14 280 akve).

Klimato[redakti | redakti fonton]

Wylie estas subtropika urbo, kies varmaj someroj sekas kaj kies malvarmaj vintroj pluvemas.

Sportoj[redakti | redakti fonton]

La loka stadiono restas ĉe la Gimnazio Wylie. Lokaj lernejoj ankaŭ havas plursportajn teamojn: "Marrabistoj" de Gimnazio Wylie kaj "Marodistoj" de Gimnazio Wylie Okcidenta.


Regado[redakti | redakti fonton]

La estraro de Wylie apartenas urbestro, ses konsilantoj, kaj urbestre elektita urbadministranto. La urbo estas volonta ano de la Nordcentra Teksasa Konsilantaro de Estraroj, kies celo estas kunlaborado inter urboj kaj evito de superflua laboro.

Edukado[redakti | redakti fonton]

La partoj de Wylie en la kantono Collin plejparte edukiĝas sub la kvartelo lerneja Wylie, kaj la kromaj sub la kvartelo lerneja Komunuma, kvartelo lerneja Plano, kaj kvartelo lerneja Princeton. Tiuj en kantono Dallas edukiĝas sub la kvartelo lerneja Garland, kaj tiuj en kantono Rockwall sub la samnoma kvartelo lerneja.

Wylie havas 11 bazlernejojn, 3 mezlernejojn, 3 supermezlernejojn, kaj 3 gimnaziojn. En la urbo fariĝis lernejo de Altlernejo Collin je Aŭgusto 2020.

Transporto[redakti | redakti fonton]

Wylie-anoj aŭtveteras per la aŭtovojoj:

  • Ŝtata Aŭtvojo 78
  • Bien-al-Merkata Strato 544
  • Bien-al-Merkata Strato 1378
  • Bien-al-Merkata Strato 2514
  • Bien-al-Merkata Strato 3412

La Kansasurbo Suda Fervojo provizas kargliverojn per vagonaroj (kies vojo pli-malpli sekvas Ŝtata Aŭtvojo 78).