Uzanto:Stefangrotz/ĉefpaĝo

    El Vikipedio, la libera enciklopedio
    Bonvenon al Vikipedio
    La libera enciklopedio redaktebla de ĉiuj.

    327 669 artikoloj en Esperanto
    359 aktivaj redaktantoj
    ±140 000 unikaj vizitantoj monate (2022)

    Artikolo de la Monato

    Marlene Dietrich, 1951

    Marlene DIETRICH [marlene ditriĥ] (naskiĝis la 27-an de decembro 1901 en Berlino, mortis la 6-an de majo 1992 en Parizo) estis germana aktorino, populara seksosimbolo kaj kantistino. Ŝi estas konsiderata unu el plej evidentaj mitoj de la sepa arto (kino), kaj ankaŭ kiel la naŭa plej bona stelulino de ĉiuj tempoj laŭ la American Film Institute.

    Dietrich daŭris populara tra sia longa kariero de ofta reinventado de si mem. En Berlino en la 1920-aj jaroj, ŝi aktoris en teatro kaj mutaj filmoj. Ŝia rolo kiel Lola-Lola en Der Blaue Engel (1930) reĝisorita de Josef von Sternberg, havigis al ŝi internacian famon kaj kontrakton kun Paramount Pictures en Hollywood. Tie, filmoj kiel Shanghai Express (1932) kaj Desire (1936) utiligis ŝian belecon kaj ekzotecon, fiksis ŝin kiel stelulino kaj faris ŝin kiel unu el la plej altprezaj steluloj de ŝia epoko. Dietrich iĝis usona civitano en 1939; dum la Dua Mondmilito ŝi estis tre populara. Kvankam ŝi daŭre faris kelkajn filmojn post la milito, Dietrich ĉefe turneis dum multaj spektakloj.


    plena artikolo ...

    Lastaj artikoloj de la monato: Marcel Proust, Struto, Kosmoteleskopo James Webb


    Pri Vikipedio

    Esperanta Vikipedio

    Wikipedia-logo-v2.svg

    Esperanta Vikipedio estas projekto de kunlabora enciklopedio, universala kaj plurlingva, kreita interrete laŭ la vikio-principo. Ĝi celas liveri en Esperanto liberan, objektivan kaj kontroleblan enhavon, kiun ĉiuj povas redakti.

    La projekto estas difinita de la kvin principoj. La enhavo estas disponigata sub la permesilo Krea Komunaĵo Atribuite-Samkondiĉe kaj oni povas kopii kaj reuzi ĝin sub la sama permesilo — eĉ por komercaj celoj — nur respektante la uzkondiĉojn.

    Ĉiuj redaktantoj de Esperanta Vikipedio estas volontuloj. Ili partoprenas en la kunlaborema komunumo, sen estro, kie la anoj kunordigas siajn strebojn kadre de temaj projektoj kaj pluraj diskutejoj. Ili sekvas la bazajn regulojn establitajn de la komunumo, ekzemple kontrolebleco de la informo aŭ la menciindeco de la temo.

    Inter la diversaj helpopaĝoj disponeblaj al uloj interesataj kontribui, estas la paĝoj, kiuj instruas kiel krei paĝonkiel redakti paĝon. Se vi havas demandojn, ne hezitu demandi.

    Esperanto kaj Libera Scio

    Wikimedia ELiSo logo.svg

    Esperanto kaj Libera Scio estas grupo de Esperanto-parolantaj vikimedianoj. Fondaĵo Vikimedio, kiu funkciigas libersciajn kunlaborajn projektojn inkluzive de la Vikipedio en Esperanto, rekonis ELiSon kiel sian oficialan uzantogrupon (Wikimedia User Group) la 4-an de aprilo 2013. Ĉefa celo de la grupo estas kunigi la Esperanto-parolantojn, kiuj kontribuas al Vikipedio kaj aliaj vikimediaj projektoj aŭ alimaniere deziras subteni liberan scion.

    Bildo de la tago


    Nuna Kunlaboraĵo

    Misio de Artemis 1

    La nuna kunlaboraĵo estas la luno-esplora projekto Programo Artemis. Bonvolu kunlabori kun ni por levi ĝin al pli bonkvalita nivelo!

    Kunlaboraĵo estas specifa temo, pri kiu ĝis nun ne ekzistas artikolo aŭ nur ĝermo. Per vasta redakta kunlaboro ni atingu artikolon (aŭ plurajn pri la temo) je nivelo de leginda artikolo aŭ eĉ je nivelo de elstara artikolo.

    La projekto celas ŝtopi breĉojn en Vikipedio, fokusigi la intereson de la uzantoj kaj doni al ni ĉiuj ion, pri kio eblas fieri. Ĉiu ajn povas kandidatigi artikolon kaj voĉdoni por kandidato. Regule oni nombras la voĉojn kaj la venkinto havos la atenton de kontribuemuloj.

    Vi povas voĉdoni aŭ proponi la postan kandidaton. Antaŭaj kunlaboraĵoj estis: Seksumado, Pozitiva psikologio, Invado de Rusio en Ukrainion (2022)...

    Aktualaĵoj

    西南交通大学学生悼念乌鲁木齐火灾逝者 10.jpg
    Funebro en Ĉengduo por la viktimoj de Urumĉio
    1-a de decembro 2022
    30-a de novembro 2022
    27-a de novembro 2022
    • Ĉina Popola Respubliko Post la incendio en Urumĉio (Ŝjinĝjiango, Ĉinio) dum kiu pereis 10 homoj, laŭdire fermitaj en sia domo pro la kronvirusaj limigoj, en pluraj lokoj tra la lando okazis protestoj kontraŭ la politiko de "dinamika nuligo" de COVID-19.
    24-a de novembro 2022



    Ĉu vi scias ke...?



    Frataj projektoj
    Vikipedio ekzistas danke al la Fondaĵo Vikimedio, ne-profit-cela organizaĵo, kiu administras projektojn purlingve kaj libere:

    Commons-logo.svg Komunejo
    Libera dosiera deponejo
    Incubator-logo.svg Kovilo
    Kovilo por novaj projektoj
    Wikimedia Community Logo.svg Meta-Vikio
    Projekto por kunordigo
    Wiktionary-logo.svg Vikivortaro
    Universala libera vortaro
    Wikidata-logo.svg Vikidatumoj
    Libera datumbazo
    Wikibooks-logo.svg Vikilibroj
    Liberaj libroj por libera mondo
    Wikinews-logo-51px.png Vikinovaĵoj
    Fonto de liberaj novaĵoj
    Wikiquote-logo.svg Vikicitaro
    Libera aro de citaĵoj
    Wikisource-logo.svg Vikifontaro
    Libera biblioteko
    Wikispecies-logo.svg Vikispecioj
    Libera registro pri specioj
    Wikiversity-logo.svg Vikiversitato
    Libera universitato
    Wikivoyage-Logo-v3-icon.svg Vikivojaĝo
    Libera vojaĝa gvidilo