Uzanto-Diskuto:Ĉiuĵaŭde/aprilo 2012

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen la diskuto de Ĉiuĵaŭde en aprilo 2012:


Re: Ŝablono:Informkesto teatrejo[redakti fonton]

Sal,

dankon pro via ofero! La ŝablono estas tre facila, kaj vi povas dokumentigi ĝin sen problemoj (mi esperas). Mi "tradukis" ĝin el la itala versio, tio eble utilas al vi. Se vi havas iun ajn problemon, bonvolu kontakti min! --dapal(skribu @) 19:37, 1 Apr. 2012 (UTC)

Bonvolu daŭrigi la diskuton en mia diskutpaĝo, dankon :) --dapal(skribu @) 19:57, 1 Apr. 2012 (UTC)

 Lingvero [redakti fonton]

 Saluton Ĉiuĵaŭde. "Artikolo plenumas kriteriojn" ne "kompletigas". Cetere, oni povas ankaŭ "plenumi" programon, do ruli aŭ funkciigi ĝin. Amike --79.202.235.89 10:56, 2 Apr. 2012 (UTC) {Simono) 

Saluton, chèr Ciujaude, comment va tu? Je te demande la gentilesse d'un rapide relecture de cette nouvelle page que mon ami Lodewijk a crée. Just 5 minutes.

Je te remercie beuacoup! À bientôt

Rei Momo (diskuto) 12:02, 3 Apr. 2012 (UTC)

Merci beaucoup pour ton aide, aussi pour part de Lodewijk! Rei Momo (diskuto) 22:28, 3 Apr. 2012 (UTC)

Saluton. Mi legis vian viglan engaĝiĝon en la Diskutejo kaj poste iom trarigardis vian uzantopaĝon kaj la paĝon Uzanto:Ĉiuĵaŭde/Artikolo pri mi. Sekve mi pensis simple skribi al vi tiun ĉi mesaĝon por vin saluti kaj gratuli okaze de viaj faroj. Se veras la informoj en tiu artikolo, mi tre ĝojas ke ĝuste Vikipedio helpis al vi esperantistiĝi, ĉar tio tute ne estas la kutima vojo (sed ja tre proksima al aliaj novaj vojoj per kiuj novaj junuloj esperantistiĝas en tiu ĉi reta epoko). Aldone, mi volis skribi ke mi admiras vian agemon, kaj fine ankaŭ la kuraĝon kun kiu vi rapide lernas la lingvon por pli efike povi kontribui al tiu ĉi nia komuna projekto. Akceptu mian saluton el Ĉeĥio, kaj ankaŭ ja ankoraŭ iom fruan, tamen bondeziron okaze devia naskiĝtago! Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 20:12, 4 Apr. 2012 (UTC)

Mais ça devait Être à l'autre coté, c'est-à-dire: à Provinco Sorio, sans la préposition. Je l'ai déjà fait. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} (diskuto) 15:14, 6 Apr. 2012 (UTC)

Je ne le sias pas. Il avait crée l'article sans préposition et, comme lui il parle très bien cette langue, je lui ai demandé. --{{subst:Vikipediisto:Chabi/Subskribo}} (diskuto) 15:23, 6 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Ĉiuĵaŭde. Mi jam okupiĝis pri la artikolo Provinco Sorio, kiu nun fakte estas kombino el ambaŭ. Tamen ĝi nun povos esti normale prilaborata. Tian "ruzaĵon" nur povas fari administrantoj, ĉar devas okazi provizora forigo. --Tlustulimu (diskuto) 16:03, 6 Apr. 2012 (UTC)

Dankon. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 16:18, 6 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Ĉiuĵaŭde, comment va tu? Just 5 minutes, quant tu leas aura, pour une traduction, meme un petit stub, de cette nouvelle page!

Dankon por ton aide que toujours tu me donnes.

Rei Momo (diskuto) 13:08, 10 Apr. 2012 (UTC)

Dankon pour ton aide. Une chose encore, s'il te plait: peut tu traduire les didascalies des photos? Merci encore! Rei Momo (diskuto) 06:42, 11 Apr. 2012 (UTC)
Dankon! Rei Momo (diskuto) 21:04, 11 Apr. 2012 (UTC)

Saluton kara. Nia asocio jam estas en Vikipedio, bedaŭrinde ĝi ne estis akceptata en la portugala Vikipedio. Esperanton 08:11, 12 Apr. 2012 (UTC)

Klasikaĵo de Ritoj[redakti fonton]

Saluton samideano, mi pensas ke la titolnomo de tiu artikolo ne taŭgas ĉar la traduko de 禮記 estas "libro de ritoj" ne Klasikaĵo, ja tiu aro da libroj estas klasikaĵo sed ili solaj estas libroj. Do mi konsilas ŝanĝi la nomojn kaj la enhavon de tiu artikolo al libro de ritoj. Krome, preskaŭ ĉiuj la Vikipedioj alilingvaj tradukas la nomon kiel "libro" (en: Book of Rites, de:Buch der Riten, ca:Llibre dels Ritus, it:Libro dei riti ktp) -- Remux - Mi neniam forgesos ke mi enamiĝis de la plej bela floro Ĉu mi povas helpi vin en io? 07:22, 14 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Ĉiuĵaŭde, sentu vin libera aldoni artikolon pri John A. Macdonald, se vi emas... Li kiel grava historia personaĵo de Kanado certe meritus tekston... ThomasPusch (diskuto) 18:58, 14 Apr. 2012 (UTC)

PS, malgranda noto: Mi ne volas persone korekti la informkeston komence de via diskutpaĝo, sed la vorto "homaĝo" en Esperanto estas simple "omaĝo", sen "h"... Sincere, Thomas

Fakte, mi petis forigon ĉar ĝi enhavis unu frazon kaj bildon. Post, mi aldonis informon en artikolo laŭ konsilo de Tempodivalse (dankon). Ĉi tio faras do ke mi kontraŭu nun forigon kiun mi petis. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 03:25, 22 Apr. 2012 (UTC)

Esperanto-movado[redakti fonton]

Kial vi diras ke necesas kategorio "Kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj" en Esperanto-movado en Sud-Afriko? (vidu) La kategorio "Kategorio:Esperanto-movado en Sud-Afriko" jam estas klasifikita sub kategorion "Kategorio:Esperanto-movado laŭ landoj", do ĝia artikolo ne necesas esti tie ankaŭ. Plue, la plimulto de aliaj tiaj artikoloj havas nur unu kategorion. --Iketsi (diskuto) 22:02, 22 Apr. 2012 (UTC)

Saluton. La kategorio "Esperanto-movado laŭ landoj" devas esti en ĉiuj artikoloj pri Esperanto-Asocio. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:07, 22 Apr. 2012 (UTC)
Kial. Ĉu vi povas doni pli bonajn argumentojn? Legu Vikipedio:Kategorioj#Apartaj_reguloj. --Iketsi (diskuto) 22:25, 22 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Ĉiuĵaŭde, dankon pro korekto de mia redakteto, mi ne rimarkis ke mi fuŝis iomete. Michał Artur (diskuto) 07:12, 23 Apr. 2012 (UTC)

Saluton Jean Claude, ça va? Pardo, une petite ajoute dans la biografiao, quand tu a 5 minutes. Merci beaucoup pour l'aide! Rei Momo (diskuto) 11:11, 24 Apr. 2012 (UTC)

Historio de matematiko[redakti fonton]

Ĉielon, Ĉiuĵaŭde, via lingvaĵo ne centelcente sufiĉas por korekti kaj aldoni al lingvaĵe jam preskaŭ perfekta elstarigota artikolo. Jen danĝera tereno. Mi korektis kelkajn aferojn viajn tie kaj preterpase ordigis la enkondukon iomete. Sed nun mi riskas grandan kverelon ĝuste kun tiu ĉi aŭtoro, kun kiu jam estas kverelo — vidu en la ĉefa Diskutejo pri Revon havas mi ktp.

Vian interesan enŝovon pri Florence Nightingale mi, post korektado, faris Parentezaĵo. Temas pri praktika apliko de matematiko kaj ne pri eltrovo de iuj novaj matematikaj ideoj. Ŝajnis al mi esti la plej bona solvo. Tempe la enŝovo estas ĝuste lokita, sed ene de la ĉirkaŭa temofluo ĝi iomete preteras.

Aldone, ne estas bona ideo korekti, kie korekto ne estas necesa — ekz. "por la unua fojo" al "unuafoje" — kaj simile. Tio simple furiozigas aŭtorojn.

Cetere, ankaŭ mi gratulas vin okaze de via intertempe pasinta naskiĝtago. --  PEJNO Simono  Diskuto  17:54, 24 Apr. 2012 (UTC)

Akuzativo[redakti fonton]

Kara Ĉiuĵaŭde! Bonvolu primediti jenajn 4 frazojn:

  1. tigro manĝas krokodilon
  2. krokodilon manĝas tigro
  3. krokodilo manĝas tigron
  4. tigron manĝas krokodilo

esperante ke tio helpos vin kompreni la rolon de akuzativo en esperanto. --Dominik (diskuto) 04:33, 28 Apr. 2012 (UTC)

Kara Ĉiuĵaŭde. Mi sincere konsilas vin ne korekti iujn elektindajn artikolojn de la semajno. Vi evidente sen konscii tion enmetas tro da misakuzativoj. Eble legu ĉion en PMEG pri tio — kie la akuzativo nomiĝas rolmontrilo N.
Kaj en la ekzemplo de Dominik supre:
  1. Tigro sata, krokodilo morta
  2. Krokodilo morta, tigro sata
  3. Krokodilo sata, tigro morta
  4. Tigro morta, krokodilo sata

Kiam vi vere ellernis, kiam uzi akuzativon, vi havos ankoraŭ la problemon ekkoni iujn okazojn, kiam oni ne uzu ĝin. Sed mi ne volas jam nun konfuzi vin per iuj tiaj ekzemploj. --  PEJNO Simono  Diskuto  05:59, 28 Apr. 2012 (UTC)

Iom pri akuzativo ktp[redakti fonton]

Fraztipoj kun verboj
 

Fakte en Esperanto - bedaŭrinde - estas du specoj de verboj - transiraj (transitivaj) kaj netransiraj (netransitivaj). Transiraj verboj povas (ne devas) preni rektan objekton. Netransiraj verboj ne povas.

Ĉiuj verboj kun -iĝ estas netransiraj - ekzemple troviĝi - kaj pro tio neniam povas havi rektan objekton. Do mi troviĝas en Frankfurto, apud F., proksime al F., ekster F.. Tute ne eblas Mi troviĝas Frankfurton.

Ĉiuj verboj kun -ig estas transiraj - ekzemple kolerigi - Liaj vortoj kolerigis min ne Liaj vortoj kolerigis al mi, sur mi, je mi aŭ simile.

Se la verbo venas de adjektivo, ne estas problemo. Tiam estas tre facile. Ekzemple ruĝa. Ĉi-okaze ekzistas kaj ruĝiĝi kaj ruĝigi. Do la knabino ruĝiĝis. Netransira. Ŝi ruĝigis siajn ungojn. Transira.

Sed jen la fino de la facila parto de la rakonto.

Ĉiuj verboj sen -iĝ aŭ -ig ne malsekretas, ĉu ili estas transiraj aŭ ne. Alivorte, kiam oni lernas verbon, oni devas samtempe lerni pri ĝia transireco.

Ekzemple koleri. Ĉu transira? Ĉu netransira? Kiel scii? Alivorte oni devas konsulti vortaron. Ĝi estas netransira. Mi koleras, ĉar vi kolerigis min. Kiel oni vidas, oni povas transirigi netransiran verbon per -ig. El koleri oni konstruas kolerigi.

Simile male. Ekzemple komenci. Ĉu transira? Ĉu netransira? Denove damnaĵo. Fakte komenci estas transira. Do Mi komencis mian novan laboron.. La laboro komenciĝas je la 9a horo. Nun oni povas vidi, ke per -iĝ eblas netransirigi transiran verbon.

En la Franca tio estas iomete alie. Ekz. sortir. Il sort de la chambre. Netransira. Mon ordinateur sort le résultat. Transira. Aldone ĝuste pri sortir estas ege multaj signifoj, kiuj povas esti transiraj aŭ netransiraj. Francaj verboj povas esti transiraj aŭ netransiraj senŝanĝe kaj preskaŭ laŭplaĉe.

En Esperanto verbo estas aŭ transira, aŭ netransira. (Estas tamen du aŭ tri sufiĉe strangaj esceptoj.) La plej multaj estas transiraj, se tio iel ajn havas sencon. Sed bedaŭrinde ne ĉiam.

Se verbo estas transira oni povas iam kaj iam eluzi ĝian transirecon, aŭ ankaŭ ne. Ekzemple lerni estas transira. Jen ofte kelkaj ebloj kun iomete malsamaj signifoj. Mi lernis la lecionon. Mi lernis pri la leciono. En la dua frazo mi ne lernis la lecionon mem, mi nur informiĝis pri ĝi.

Por kompliki la tuton, oni uzas la akuzativon por kelkaj aliaj celoj. Ekzemple almovo. Mi iris en la ĝardenon, kaj nun mi troviĝas en la ĝardeno. en la ĝardenon estas almovo. en la ĝardeno estas situo. Aldone la akuzativo iam kaj iam anstataŭigas prepozicion - plej ofte al - aŭ la maloftan je. Mi veturis Frankfurton. veturis estas netransira! La Frankfurton signifas tie ĉi al Frankfurto. Komparu Mi veturigis la aŭton al Frankfurto. veturigi estas evidente transira pro la '-ig', aŭton estas nun la rekta objekto. Kaj jes, ankaŭ mi veturigis la aŭton Frankfurton eblas.

Nun ekzistas plia klaso de verboj. Temas pri verboj kiel esti. Unue esti estas netransira. oni ne povas esti ion. Oni povus ja estigi ion. Ekzemple la eksplodo de la bombo estigis grandan damaĝon. Sed ree al esti mem.

esti estas kiel la signo =. Ambaŭ flankoj estas iel egalaj, nur la vicordo iomete rolas. Do Vi estas knabo estas praktike samsignife kiel Knabo estas vi. Tamen oni ne supozu, ke ĉiu knabo en la mondo estas pro tio nur vi, eble miloj kaj miloj da klonoj.

Ĉar ambaŭ flankoj estas egalaj, ambaŭ ne estas en akuzativo. Pro tio Mi estas knabon estus plene fuŝe. Ĝuste estas Mi estas knabo. Tute aparte de la fakto, ke esti estas netransira kaj jam pro tio ne povas sekvigi rektan objekton, oni eble pripensu, kio entute estas rekta objekto.

La rekta objekto en frazo estas ĉiam tio aŭ tiu al kiu la verbo iel agas aŭ efikas. Mi batas vian nazon. La objekto estas nur la nazo, al kiu la batado efikas kaj pro tiu nun sangas. Komparu tion kun esti. esti neniel efikas. Ĝi simple priskribas iun veron, iun situacion, aŭ simile.

Ankaŭ la verboj estiĝi kaj fariĝi sintenas simile. La tasko estiĝis pli kaj pli malfacila. Tion, kio sekvas verbon kiel esti kaj similaĵojn, oni nomas predikato kaj ne plu rekta objekto. Temas pri priskribo. esti kunigas iun aŭ ion kun priskribo. La domo estas ruĝa, Mi estas kolera, La aŭto estas rapida, La floroj estas en la ĝardeno, La libro estas sur la tablo.

Nun estas ankaŭ kelkaj verboj, kiuj iel rilatas al esti.

Ekzemple taksi. Mi taksas la knabinon bela. Tio fakte signifas Mi taksas la knabinon esti bela. Do ke ŝi estas bela. Tio ne signifas ke mi iel taksas la knabinon belan (do la belan knabinon) esti ia alie. Komparu Mi persone taksas la malbelan knabinon bela. malbelan knabinon estas la objekto de la taksado kaj bela estas la valoro, kiun mi altaksas al ŝi. Tiel estiĝas frazoj kiel Mi konsideris la laboron ege malfacila., Mi kredis Esperanton jam delonge morta., La kato ŝajnigis sin morta.. Similaj frazoj povas estiĝi rilate transformadon. Do Mi farbis la pordon ruĝa, Mi farbis la pordon verdan ruĝa. Aŭ kiel ĉe nomi. Mi nomos la infanon Petro.

Vidu ankaŭ la pli simplan kazon nomiĝi. Mi nomiĝas Simono.

Do entute estas verboj kun rekta objekto, do transiraj verboj. Tiuj povas havi rektan objekton, sed ne ĉiam devas. Mi veturigas mian aŭton. Rekta objekto. Mi veturigas. Sen objekto, sed la verbo estas memkompreneble plu transira. Mi simple ne menciis la objekton - supozeble mian aŭton.

Tiam estas verboj netransiraj. Mi veturas iel ajn, kaj iu alia supozeble veturigas la aŭton, trajnon, ktp. Eble eĉ mi mem, sed mi ne plu emfazas aŭ entute informas pri tio. Ofte sekvas iu aldona informaĵo. Do Mi veturas per trajno de Berlino al Frankfurto. Sed ĉio ĉi ne konsistigas rektan objekton. Temas nur pri dekoro.

Tiam estas verboj kiuj iel ne vere faros ion, ili estas aŭ estiĝas. Ili iel alligas priskribon al iu aŭ io. La knabino estas bela. La kato estas malsata. La kato estas sur la tegmento. Sur la tegmento estas kato. La viro iĝis pli kaj pli ebria. Do jen predikatoj.

Kaj fine estas verboj kiuj povas preni rektan objekton - do estas transiraj - kaj aldone alligi predikaton. Mi taksas la punon malĝusta. Mi trovis la papagon tre nerviga. Ĉiam estas ĉe tio iu kvazaŭ kaŝita estiestiĝiestigi. Mi kolorigis mian hararon verda. Mi tranĉis miajn ungojn mallongaj. Mi poluris la tabulon brila.

Tamen oni ne forgesu, ke ofte estas pluraj ebloj vortumi ion. Mi faris vian enŝovaĵon parentezo Rekta objekto: vian enŝovaĵon, predikato: parentezo. Mi faris el via enŝovaĵo parentezon. Rekta objekto: parentezon, aldona informo: el via enŝovaĵo.



--  PEJNO Simono  Diskuto  13:55, 28 Apr. 2012 (UTC)

Espereble sen mistajpoj. --  PEJNO Simono  Diskuto  13:55, 28 Apr. 2012 (UTC)

Multajn dankojn. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 13:58, 28 Apr. 2012 (UTC)
Simono faris grandan lecionon, sed mi timas ke al Ĉiuĵaŭde ne rekte utilos ĉar ĝi prezentas la -n markilon iom tro plene kaj eble tro komplike por efike instrui ĝustan uzon de ĝi. Mia patro kiu dum pli ol 40 jaroj baraktis por instrui al franclingvanoj kiel ĝuste uzi la -n markilon (kaj ne malĝuste uzi ĝin kiam ĝi ne estas bezonata) proponas metodon por enkonduki tiun nocion kiu estas nekonata de franclingvanoj (kaj aliaj parolantoj de latinidaj lingvoj kaj aliaj lingvoj kie ĝi preskaŭ forestas - tamen en la franca ni havas parojn kiaj je= mi / me=min ). La metodo konsistas el enkonduki ke -n utilas por distingi celon de situo (mi veturas Parizon/ mi loĝas en Parizo) -tiuteme cellingvo de tradukado ricevu -n : traduki en Esperanton -. Poste li montras ke -n ankaŭ utilas por montri ke la vorto portanta la markilon estas la celo de iu ago: jen oni distingas la aganton de la celato. En la franca (kiel en kelkaj aliaj lingvoj) manke de celmarkilo nepras kutima strikta vortordo en kiu la aganto troviĝas antaŭ la verbo kaj la celato post ĝi. Kiam franco komprenis ke celato alprenu -n markilon, li transprenas el la franca vortordo ke la vorto kiu sekvas la verbon nepre ricevu -n markilon, eĉ se temas pri la aganto aŭ pli ĝenerale la subjekto (ekz: "mortis la verkisto", "mankas seĝo", "necesas akvo", "evoluis la artikolo", ktp). Forgeso de nacilingvaj skemoj kaj profunda kaj rekta kompreno de la Esperanta strukturo estas postulataj por definitive senerare uzi (respektive neuzi) la -n markilojn. Al tio utilas trejnado bazita sur klara kompreno de la reguloj. Al iuj homoj povas utili gramatika teorio, sed tri-jara germana infano preskaŭ ne eraras tute nesciante kion oni nomas "objekto". Do pli efikas trejnado dum kiu la ĝusta lingva skemo enprofundiĝas senpripense kaj el ĝi rezultas senerara uzo kaj neuzo de la -n markilo, eĉ dum rapida interparolado. Konklude: studu la bazajn regulojn, trejniĝu per multaj ekzemploj (ekzemple atente kaj analize legu bone verkitajn tekstojn), provlegu mem viajn verkaĵojn, ĉiufoje farante al vi la ĝustajn demandojn : kiu estas la aganto (la subjekto) ? Kiu estas la celato (la objekto) ? Post sufiĉa trejnado vi uzos tion tute senerare. --Arno Lagrange @ 16:53, 28 Apr. 2012 (UTC)

Gratulon, amiko !

Mi me estas posedanto de la astronomio, kaj vi ne bezonas mian permeson.
Persone, mi pli interesas pri la astronomiaj objektoj (nun asteroidoj, sed mi antaŭvidas iam pasi al la kometoj) ol pri la astronomoj (astrofizikistoj planedologoj, kosmologiistoj...) sed iom post iom mi faras kelkajn, kiam la artikolo estas ne tro ampleksa (kaj Patrick Moore estas ampleksa).
Bonan kuraĝon.
--Jean-François Clet (diskuto) 16:06, 28 Apr. 2012 (UTC)

(P.S.) Ĉi-vespere mi timas ne havi grandan tempon por labori ĉar fulmotondro minacas.
J-F.C