Uzanto-Diskuto:Александр Сигачёв

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Uzanto-Diskuto:.:Ajvol:.)
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Александр Сигачёв!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi 

Saluton mi :) --.:Ajvol:. 19:11, 3. Dec 2004 (UTC)

Kial senkomenta forpreno de bildo?[redakti fonton]

Saluton,

mi vidas, ke vi senkomente forprenis bildon el la artikolo pri Aleksandr PUŜKIN. Por tio povas esti bonaj kialoj (ekzemple se la bildo malĝustas), sed miaopinie indus klarigi tion en komento. Ĝenerale komentoj al ŝanĝoj tre faciligas al aliaj vikipediistoj la superrigardon. Kion vi opinias?

Pretere, anstataŭ [[Category:Ruslingva literaturo]] eblas uzi ankaŭ [[Kategorio:Ruslingva literaturo]].

Vikipediajn salutojn, --Ismo 19:35, 9. Feb 2005 (UTC)

Dankon pro reago :). La bildo estis aĉe enmetita el germana vikipedio (per http://de.wikipedia.org/...). Mi opinias, ke indas uzi Komunejo por tio. --.:Ajvol:. 20:54, 9. Feb 2005 (UTC)

Helpopeto pri javaskriptaĵo[redakti fonton]

Estimata bonvolu rigardi la diskuton je Vikipedio:Diskutejo#Novaj_redaktiloj. Ĉu vi povas iel helpi por solvi la starigitan problemon ? Dankas Arno Lagrange  08:49, 21. Jan 2006 (UTC)

Nomŝanĝo[redakti fonton]

Mi bedaŭras sed mi ne povis ŝanĝi vian uzulnomon kaj ricevis jenan mesaĝon :

Ne eblas renomi la uzulon Александр Сигачёв ĉar tiu uzulnomo estas rezervita por unuigita konto.


Unuan fojon mi spertas tiun situacion. Mi ne scias kiel solvi tion. Se vi scias bonvolu sciigi al mi. Dankas Arno Lagrange @ 23:14, 25. Mar 2008 (UTC)

Haj ! mi esploris kaj trovis ion novan : Salut-statuso de kontinuiĝinteco en la unuiĝinta sistemo. Mi provis ĝin kaj sukcesis unuigi miajn kontojn. Iru tien el la projekto kie vi jam havas salutnomon Александр Сигачёв kaj provu de tie unuigi viajn kontojn kaj aligi vian konton Ajvol al tiu. AL @ 23:24, 25. Mar 2008 (UTC)
Mi trovis ankaŭ ĉi tion : "Nur stevardoj povas kunigi kontojn de aliaj uzantoj." Do se vi volas ke kontoj Ajvol kaj Александр Сигачёв estu kunigitaj petu de stevardo (request to stewards) sur meta. AL @ 00:01, 26. Mar 2008 (UTC)
kaj ankaŭ tion "Please note: Make absolutely sure all your accounts are renamed before migrating to unified login! Currently, bureaucrats are unable to rename users to reserved (already migrated) usernames!" Se vi ekunuigis viajn kontojn antaŭ ol ŝanĝi uzulnomon, burokrato ne plu povas helpi ! AL @ 00:39, 26. Mar 2008 (UTC)
Dankon. Tio estis mia eraro. --.:Ajvol:. 12:42, 29. Mar 2008 (UTC)
Nomŝanĝo sukcesis AL @ 15:52, 18. Apr 2008 (UTC)

Konjugacio[redakti fonton]

Saluton, Александр. Dankon pro via korekto en la artikolo Konjugacio. Kore --Tlustulimu 14:58, 11. Dec 2008 (UTC)

Nedankinke. Ve, mi tiel longe ne redaktis ean vikion. --Александр Сигачёв 18:45, 11. Dec 2008 (UTC)