Uzanto-Diskuto:163.1.242.5

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estimata ! Vikipedio ne estas tribuno por ke vi esprimu proprajn opiniojn. Ĝi estas enciklopedia projekto kunverkata laŭ Neŭtrala vidpunkto. Bonvolu ĉesi enmeti viajn akuzojn kontraŭ eŭskoj en artikoloj kiaj Eŭska naciismo des pli ke montriĝis ke la akuzoj kontraŭ ETA estis manovro de Aznar por provi savi sian perdotan postenon. Vikipedio ne estas loko por ripeti propagandajn mensogojn. Arno Lagrange 09:50, 17. Mar 2004 (UTC)

Estimata! Mi forte kontraŭstaras la farintojn de la atakoj, ĉu ili estas de ETA ĉu de Al Qaeda. Mi tute ne kontraŭstaras aparte eŭsokjn, sed mi tiam ne havis kialon por malkredi al la registoj, kiuj ŝajne preskaŭ certis ke temas pri ETA. Poste evidentiĝis, ke ili malpravis aŭ eĉ mensogis -- sed mi ne komprenas kiel mi estu jam sciinta tion, krom se mi malfidadu al ĉiuj informaj fontoj. Bone, mi rigardos la aktualan staton de la artikolo, kaj eventuale ŝanĝos la titolon al Al-Qaeda anstataŭ ETA, konservante ankoraŭ la fakton ke oni murdis pli ol ducent homojn.
Nur por klarigi, la posteno de Aznar estis perdota ajnmaniere. Li decidis ne rekandidati mem. -- :) 02:30, 18. Mar 2004 (UTC)
Jes prave ne por sia propra posteno li batalis sed por la pozicio de sia partio. Tamen mensogojn faradis Aznar kaj lia registaro pri tiuj atencoj kaj ETA. Arno Lagrange 07:32, 18. Mar 2004 (UTC)

Jen diskutopaĝo por iu anonima kontribuanto kiu ne jam kreis konton aŭ ne uzas ĝin. Ni tial devas uzi la nombran IP-adreson por identigi lin. La sama IP-adreso povas esti alterne uzata de pluraj uzantoj. Se vi estas anonimulo kaj preferus eviti tiajn mistrafajn komentojn kaj konfuziĝon kun aliaj anonimuloj de via retejo, bonvolu krei konton aŭ ensaluti.