Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2007 3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Kaŝskatolo kaj similaj[redakti fonton]

Saluton Arno. En la diskutejo komenciĝis interesa diskuto pri tri ŝablonoj por la sama afero. Ĉu vi povus esprimi vian opinion. Dankon kaj kore --Tlustulimu 19:07, 5. Jul 2007 (UTC)

Ŝablono:Info Homoj maldekstra[redakti fonton]

Saluton Arno, mi provis korekti ŝablonon:Info Homoj maldekstra tiel, por ke ĝi komencu tute ĉe maldekstra nivelo de linioj, sed bedaŭrinde mi ne scias, kion mi devus korekti. Se iu aldonas pluan bildon lokigita sube sub tiu ĉi ŝablono, la plua bildo estas ĉe la rando kaj la ŝablono ne. Se vi scias kiel, ĉu vi povus korekti la ŝablonon, por ke ĝi komencu en la sama nivelo kiel bildo kaj la linioj? Kiel ekzemplon bv vidi Petr Bezruč. Dankas --Petr Tomasovsky 07:10, 6. Jul 2007 (UTC)

Arno, ĉu ne eblas, ke la ŝablono estu iom ŝovita maldekstren? Do, ke la maldekstra rando de la ŝablono komencu tute same kiel la teksto de la paĝo? Ĉe ŝablono:Info Homoj tio eblas, sed tie finas la dekstra rando tie, kie finas la teksto de la paĝo, do tie temas pri mala rando ol ĉe la "maldekstra ŝablono". Bv vidi ekz. Emiliano Zapata. Tie la plua bildo komencas same kiel la dekstra rando de la ŝablono. --Petr Tomasovsky 07:32, 6. Jul 2007 (UTC)
Bv vidi ekz. ankaŭ Oliver Hardy. Estas nebele, ke la ŝablono komenciĝas en alia loko ol la teksto. --Petr Tomasovsky 07:35, 6. Jul 2007 (UTC)
Arno, mi memkompreneble ne rapidas kun solvado de la problemo kun la ŝovo de ŝablonoj. Kiam vi estos finkonstruinta vian domon kaj kiam vi estos iom libera por Vikipedio kaj se vi emos solvi ĝin, poste tiam solvu ĝin. Kiel mi skribis, mi ne rapidas. Dezirante al vi sukcesan finigon de via domo restas --Petr Tomasovsky 14:05, 8. Jul 2007 (UTC)

Hi Arno, I will not delete that img, but is better if you put any free license tag :). Thanks Nick1915 11:48, 15. Jul 2007 (UTC)

Koncerne la atentigon pri tio ke, por krei novan artikolon mi ne devas modifi kaj alinomigi la paĝon Helpo:Kiel krei paĝon, bv senkulpigi min : mi konfesas ke mi estas malofta kaj malregula kunlaboranto pro tempomanko (4 artikoloj en unu jaro ! Necesus vere multaj kiel mi por atingi la 100 000 artikolojn  ;-), kaj, same kiel -Felipo Kastro 12:46, 19. Maj 2007 (UTC) (Pri konsiloj al novuloj), mi ne povas legi ĉiufoje la regularon, kaj, pro manko de alkutimiĝo... mi forgesas. Krome mi kutimas al aliaj sistemoj en kiuj oni invitas al redakto kaj trovas malplenan paĝon... kiun oni plenigas per teksto, kaj al kiu oni atribuas nomon. Fakte mi nun pli bone komprenas la logikon de la sistemo : antaŭ ol redakti, oni devas scii kio estas jam redaktita pri la temo. Amike. Henriko

Listo de ZEO-j en Francio[redakti fonton]

Bone, sed mi pensis ke se oni aldonas novan ZEO-n, li devas ŝangi la numeron de multaj zeoj. NicoRay 13:45, 16. Jul 2007 (UTC)


Tio estas efektive unu el la malavantaĝoj. La numero povas ŝanĝiĝi ĉiufoje kiam aldoniĝas ZEO, malpli ofte se la nomo komenciĝas per la litero "A" aŭ la unuaj literoj de la alfabeto ol se oni alproksimiĝas al la litero "Z". Bedaŭrinde tiun paĝon de SAT-Amikaro mi povas fari nur per Word, kaj tio devigas al iom longa manipulado ĉiufoje kiam aldoniĝas unu ZEO . Mi taksas ke estas nun en Francio pli ol 180 ZEOj. Certe mi maltrafis kelkajn dum la lastaj jaroj. Henri

Koncerne la numerojn, ke ni vidis apud kelkaj urbuj sed ne apud la aliaj, mi uzis ili por scii se mi jam kompletigis la ZEO mane. Sed mi povas vivi tiel, ĉar la kategorio estas alia marko por mi. NicoRay 08:36, 17. Jul 2007 (UTC)

Salut. Vous etes francais? Je parle en francais un petit. Je ne comprends pas le message au mon page de discussion. Mon Esperanto est tres tres mal. Je ne comprends pas.

Anglais. It seems that you corrected a few things on my usepage et merci beaucoup. I would like to know what you said on my discussion page, for I do not understand what you said. Dankas. Amphitere 01:33, 18. Jul 2007 (UTC)

Administrantigo[redakti fonton]

Mi petas vin kontroli la paĝon Vikipedia diskuto:Administrantoj#Oryanw. Tie Bill O'Ryan kandidatiĝis por iĝi administranto, kaj jam naŭ homoj subtenis lian kandidatiĝon (neniu kontraŭas). Mi do petas al vi administrantigi Bill. Marcos 11:42, 19. Jul 2007 (UTC)

Deantaŭnaskeco[redakti fonton]

Kara Arno, Mi vidis jenon de vi de januaro: ja de la naskiĝo ĉiu ekaŭdas iu(j)n lingvo(j)n kaj sekve pli facile povos esprimiĝi en la denaske aŭdata(j) lingvo(j) ol en iu ajn alia. nur tio. Fakte, laŭ kion mi ie legis, de antaŭnaskiĝo. Esploristoj pruvis eksperimente per mezurado de korbata rapido, ke fetoj studas kaj rekonas la sonojn de la "denaska" lingvo kontraŭ tiuj strangaj sonoj de fremdaj lingvoj. La feto aldone rekonas la diferencon inter la patrina voĉo kaj voĉoj de aliuloj. Mi trovas tion tre interesa, sed bedaŭrinde, ne memoras de kia monataĝo. Mi tute ne scias ĉu mi povus retrovi la raporton, sed se dezirate, mi serĉos. Afable, Bill

Beiträge und Übersetzungen zu einer Plansprachenseite gesucht[redakti fonton]

Saluton Arno, meine Kenntnisse in Esperanto sind noch sehr, sehr gering; es ist schön für mich, dass Sie Deutsch sprechen und ich Ihnen hier schreiben kann.

Da ich sehr an Plansprachen interessiert bin, nicht an Neukonstruktionen sondern vielmehr an deren VERBREITUNG, bin ich im Begriff eine Webseite hierzu zu eröffnen. Noch stehe ich ganz am Anfang.

Hierzu suche ich interessierte Personen, welche Webseiten vom Deutschen ins Französische (und auch in andere Sprachen) übersetzen können.

Herzlich willkommen sind auch alle Artikel, Beiträge, Essays, ..., welche hilfreich sein könnten, das Bewußtsein zu stärken hinsichtlich der Förderungswürdigkeit und Verbreitung von Plansprachen.

Sie können die Seite finden unter: http://pauker.at/VIP/Euyasik/home_de Sie können mir auch schreiben an: euyasik (at) gmx (dot) net Kun amika saluto, Gerhard B.

Wallenberg[redakti fonton]

Mi legas pri Raoul Wallenberg : http://eo.wikipedia.org/wiki/Valdemar_Langlet "Lia mistika foriĝo vekis intereson ĉie en la mondo." La vorto "mistika" aspektas al mi mistera en tiu kunteksto ;-) Ĉu la ĝusta vorto ne estas ĝuste "mistera" ? Henri

Please change my name[redakti fonton]

Please change my name from Edmundkh to EdmundEzekielMahmudIsa, and then leave me a message in English Wikipedia. Thank you! --Edmundkh 08:30, 18. Aŭg 2007 (UTC)

Change my name[redakti fonton]

Hello, ArnoLagrange! Please, change my name АлександритAleksandrit. Latin instead of the Cyrillic :) --Александрит 17:33, 29. Aŭg 2007 (UTC)

Paĝon forigi[redakti fonton]

Bonvolu forigi la Vikipedian paĝon «Anselmo el Canterbury: Prediko 52». Mi ĵus kreis ĝin kaj metis ĝin erare en Vikipedion anstataŭ en Vikifonton. Kaj mi ne scias, kiamaniere forigi ĝin. – Se vi estos foriginta ĝin, mi metos ĝin en Vikifonton al la ĝusta loko. Pardonon kaj dankon!--Albrecht 08:25, 31. Aŭg 2007 (UTC)

Savi kategorion Esperantists en la anglalingva Vikipedio[redakti fonton]

Saluton, samideano...

Lastatempe malgranda grupo da anglalingvanoj batalis forigi Category:Esperantists el la Esperantlingva Vikipedio, kaj ili sukcesis! Se vi scias la anglan lingvon kaj havas konton en tia Vikipedio, bonvolu aliĝi la disputon por savi tiun gravan kategorion.

http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Deletion_review/Log/2007_September_4#Category:Esperantists -- Scott S. (Yekrats)

Arno, la batalo ne estas perdita. Mi petegas al vi aldoni la disputon. Ĉiu voĉdono gravas tie! -- Yekrats 13:10, 7. Sep 2007 (UTC)

Jes, "overturn" pro manko da "Delete" voĉdonoj kaj granda plimulto da "Keep" voĉdonoj en la originala disputo. (<krok>"Lack of consensus"</krok>) ... tamen, ŝajnas ke la ferminta administranto (en:User:Kbdank71) ŝanĝis sian opionion (kaj voĉdonon) pri la forigo. Eble la kategorio estos savata. -- Yekrats 11:49, 8. Sep 2007 (UTC)


Nu, ni atingis la trian (kaj esperplene la finan) ĉaptiron de la sagao... Bonvolu aldoni "Keep" voĉdonon ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Categories_for_discussion/Log/2007_September_9#Category:Esperantists -- Yekrats 16:02, 10. Sep 2007 (UTC)

Bonvolu voĉdoni "Keep" en la nova batalo. Dankon! -- Yekrats 19:28, 12. Sep 2007 (UTC)

Respondo[redakti fonton]

(En Ido pro skribar plu klare; me nultempe studiabas Esperanto, nur lektas ol) Recente (dum la lasta yaro) me anke prizas preske omna lingui konstruktita inkluzante Esperanto, e forsan ni havas la sama opiniono pri la qualeso di Wikipedii. Por me la Volapük Wikipedio ne esis tre shokanta, pro ke me sempre vidis roboti en altra Wikipedii en lingui naturala, e savis ke preske irga persono povus krear roboto kun irga saveso di komputorala lingui. Fakte me pensas ke la nombro di 'artikli' en la Volapük Wikipedio povus esar bona por nia movemento, pro ke ni povus enfokigar pri la nombro di editi o longeso di artikli vice la nombro di pagini. E nulo en la altra Wikipedii kredus ke Volapük havas la maxim bona Wikipedio de ni omni, do nula problemo por ni. La personi en la altra Wikipedii ne esas facile dupiganta.

Bona suceso por nia lingui, inkluzante Esperanto. Mithridates 13:41, 8. Sep 2007 (UTC)

Demande de statut de bot sur eo.wikiquote[redakti fonton]

Salut!

Juste pour te signaler que je viens de déposer une demande pour avoir le statut de bot sur ta page de discussion de eo.wikiquote.

Merci! 81.242.146.154 06:59, 9. Sep 2007 (UTC)

Merci ! et désolé d'avoir d'abord écrit en anglais, mais je n'avais pas vu que tu parlais français ;-) Chtit draco 14:40, 14. Sep 2007 (UTC)

Volapuko kaj la Vükiped[redakti fonton]

I know many projects require bot flag of native project and problemless work.

Mi konas ke multaj projektoj postulas robotan flagon de indiĝena kaj senprobleman laboron.


don't i need good work history in esperanto project?

mi ne nezonas bonlaboran historion en esperanta projekto? --ToePeu 15:01, 20. Sep 2007 (UTC)

Stopis, pardonu --ToePeu.bot 16:01, 20. Sep 2007 (UTC)

Lingvolistoj[redakti fonton]

Nu, mi trovis forviŝi mallongaj artikoloj el la arikola nomspaco. Ĉu miaj agoj faros problemojn? Se jes, mi pardonpetas, kaj malfaros tiojn. -- Yekrats 11:57, 21. Sep 2007 (UTC)


Transiro de Volapukisoj al Esperanto[redakti fonton]

Enkonduko[redakti fonton]

Post kiam aperis en la diskutejo Volapuka vikipedio superis esperantan, estiĝis iom da agitado en kiu mi partoprenis. Mi scivole esploris pri kio okazas kaj lasis mesaĝon al Smeira sur lia diskutpaĝo (vidu mian kontribuon ). Sekve mi ricevis la jenan mesaĝon de Sebastiano al kiu mi reagis. Sekvas daŭrigo de la diskuto en kiu Sebastiano kaj mi ĉiu siavice respondas la alian. Ĉar en la diskuto estas iom gravaj akuzoj kaj eĉ ofendaj vortoj kaj ĉar Sebastiano forviŝis sian diskutpaĝon, mi kolektis ĉi tie ĉiujn erojn de la diskuto ordigita kronologie kaj kun kelkaj dokumentoj kaj referencoj. Mi protektis la paĝon por ke ĝi ne estu ŝanĝita malice. AL @ 12:34, 6. Okt 2007 (UTC)

Amastransiro[redakti fonton]

Pardonu min Arno, sed vi diris sur la diskuta paĝo de Smeira[1], ke multaj Volapukistoj transiris al Esperanto. Bv. donu statistikajn nombrojn. Mi havas la impreson, ke tio estas unu el la esperantistaj mitoj. Kp. pri tio ankaŭ la "Historion de Volapuko", eldonitan de Cherpillod. --Sebastiano 08:06, 22. Sep 2007 (UTC)

Transiro de Volapukisoj al Esperanto[redakti fonton]

Vi nomas la transiron de volapukistoj al Esperanto mito : sciu ke pri la mito kulpas LLZ mem kiu skribis :

... de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapukistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto, 
kaj ankoraŭ pli grandan multon da tiaj, kiuj, konsciante, ke Volapuk staras multe pli malalte ol Esperanto, sed ne dezirante montri sin   
venkitaj tute defalis de la ideo de lingvo internacia entute, — dume en la tuta tempo de ekzistado de Esperanto (13 jaroj) nenie sur
la tuta tera globo troviĝis eĉ unu persono, — ni ripetas, eĉ unu — kiu transirus de Esperanto al Volapuk! Dum Esperanto, malgraŭ la 
grandegaj malfacilaĵoj, kun kiuj ĝi devas batali, daŭre vivas kaj floras kaj konstante plifortiĝas, Volapuk jam longe estas forlasita
preskaŭ de ĉiuj kaj povas esti nomata jam de longe mortinta.[2]

Okulfrape ankaŭ estis la transiro de Leopold Einstein kiu momente kuntiris la Nurenburgan Mondlingvan Klubon de Volapuko al Esperanto. Precizajn statistikojn mi ne havas. Ĉu la "Historio de la universala lingvo Volapuko"[3]donas informojn pri tio ? Arno Lagrange  12:59, 22. Sep 2007 (UTC)

Bonvolu agi honeste. Vi asertis: "Vi nomas la transiron de volapukistoj al Esperanto mito".
Ne, tion mi ne faris. Mi parolas pri amasa transiro, ne pri la fakto, ke ja ekzistis vpistoj, kiuj transiris. Ke unuopaj vpistoj transiris, estas evidente. Tio estas via unua falso. La dua falso estas tio, ke vi asertas, ke mi nomis ĝin mito. Ankaŭ tion mi ne faris. Mi esprimis la supozon,ke ĝi eble estas mito. Mi ne diris, ke ĝi estas mito. Ĝuste ĉar mi havis nur suspekton, mi demandis vin pri donitajhojn (ĉar estis via aserto).
La sola konkreta afero, kiun vi indikis, estas la transiro de Leopold Einstein. Jes, ĝi estas bone konata. Mi havas kopiojn de leteroj el la Nurenberga klubo el tiuj jaroj. Sed tio apenaŭ estas multnombra transiro. Mi ja ŝatus aŭdi iujn multnombrojn.
La nomoj de la unuaj e-istoj estas konataj, Z publikigis ilin. Efektive ne estis amasoj, kiuj fariĝis e-istoj, do jam tio estas problemo. Ankaŭ multaj vpistoj estas konataj, do devus esti facile elmontri, se ili amase transiris al Eo.
Mi volonte konvinkiĝos, ke tia multnombra transiro okazis. Bv. simple montri la pruvojn. --Sebastiano 16:13, 22. Sep 2007 (UTC)
Mi opinias ke mi kondutas honeste. Vi emas harfende diputi pri iuj vortoj. Mi nur diris "multaj", vi enkondukis la nocion "amasa", LLZ skribis "grandegan multon". Ja mito vi nomis la fakton ke "multaj Volapukistoj transiris al Esperanto". eĉ se la nomon de la aserto vi enkondukas per frazero "Mi havas la impreson, ke ...". Mi rediras nek nombron nek statistikojn mi havas. Informojn mi havas nur tiujn kiujn mi menciis. Mi redemandas vin : se vi havas aliron al libro "Historio de la universala lingvo Volapuko" de Schmidt, ĉu tie estas informoj pri la temo ? AL @ 08:21, 24. Sep 2007 (UTC)
Bv. ĉesi mensogi. Mi neniam asertis, ke la transiro de volapukistoj al Esperanto estas mito. Mi ripetas: Estas evidente, ke tiu transiro okazis. Bv. simple agi honeste. Sed kompreneble -- vi estas esperantismano. Do malfacilas. --Sebastiano 22:35, 26. Sep 2007 (UTC)
Sebastiano, mi afable mesaĝas al vi. Kial vi admonas min "esti honesta", "ĉesi mensogi" ? Kial vi akuzas min pri "falsadoj" ? Kial vi ofende suspektas min nekapabla "agi honeste" ?
Por daŭrigi la harfendan disputon : ja vi skribis "[...] vi diris sur la diskuta paĝo de Smeira, ke multaj Volapukistoj transiris al Esperanto. [...] Mi havas la impreson, ke tio estas unu el la esperantistaj mitoj." Klare vi esprimas ke la fakto ke multaj Volapukistoj transiris al Esperanto povus esti mito. Mallonge mi diris "Vi nomas la transiron de volapukistoj al Esperanto mito." ŝajnas al mi ke mia revortig de viaj diroj estas nek malhonesta nek mensoga, nur resuma. Mi mem ne diris ke vi asertis tion, mi nur diris ke vi nomas ĝin tia, tio signifas ke vi uzas tiun vorton por difini la menciitan informon, kaj mi ne preteratentis ke vi esprimas tion kiel impreso. Fine kie kuŝas la problemo ? Vi fariĝas eĉ ofenda per viaj vortoj "Bv. simple agi honeste. Sed kompreneble -- vi estas esperantismano. Do malfacilas." kio klare signifas ke al mi malfacilus agi honeste ĉar, laŭ vi, mi estus "esperantismano".
  1. Mi mem konsideras min esperantoparolanto, eventuale esperantisto - via vorto "esperantismano" estas al mi preskaŭ ne komprenebla.
  2. Mi malagnoskas ke esti esperantisto igas malfacile agi honeste : tio estas via ofenda aserto (kion vi prezentas kiel memkompreneblaĵo)
  3. Pri historio de planlingvoj mi havas neniun antaŭjuĝon, precipe ne pri ia ajn supereco de Esperanto : mi nur povas agnoski ke inter la diversaj iom disvastigitaj planlingvoj, Esperanto estas la plej sukcesinta de jam pli ol unu jarcento.
  4. Pri apartaj faktoj (kiaj la transiro de Volapukistoj al Esperanto) mi povas havi iajn malprecizajn sciojn - mi ne konstante skribas kun amaso da dokumentoj - nome : mi tiam skribis memorante pri io kion mi iam eksciis - kontrolinte mi trovis la cititan frazon de Zamenhof, de kie certe fontas mia impreso ke "multaj Volapukistoj transiris al Esperanto" ( [...] de nombreux volapukistes sont alors passés à l'espéranto [...] ). Mi mem uzis la vorton "nombreux" kio precize signifas "multaj" dum enkondukis la vorton "Amase" vi kaj Z. diris "grandegan multon da". Mi do pli nuance priskribas la fenomenon ol vi kaj Z., mia informfonto. (Cetere pri Volapukistoj same kiel pri Esperantistoj en la jaroj 1890, mi opinias la vorton "amaso" neniel taŭga).
  5. Vi petis pri statistikoj ; mi jam respondis : statistikojn mi ne havas. Jes mia aserto fontas el legitaj aŭ aŭditaj informoj kiuj povus esti pli profunde studitaj. Mi ne tiom enprofundiĝis en la historio de la planlingvoj ke mi povus informi pli precize pri la temo. Mi nur havas tiun skizan konon de la historio de la planlingvoj ke Volapük rapide kaj sukcese disvolviĝis dekon da jaroj antaŭ Esperanto, kaj ĝi tre rapide disfalis dum Esperanto ekkreskis, kaj ke en tiu unua jardeko de Esperanto, inter la unuaj Esperantistoj troviĝis eksaj Volapukistoj, kio por mi klare signifas ke tiuj homoj sopiris pri neŭtrala planlingvo, ke ili iam opiniis ke Volapuko povas esti la sopirata lingvo, kaj ke tiuj samaj homoj transiris al Esperanto ĉar ili tiam opiniis ke Esperanto estas pli taŭga pro diversaj kaŭzoj pri kiuj oni povas diskuti : ĉu ili opiniis la lingvon mem pli taŭga, ĉu ili trovis en la esperantistaj rondoj pli agrablan etoson pro la malsameco de la personecoj de Schleyer kaj Zamenhof ? Pri tio oni povas ie kaj tie legi diversajn analizojn pli malpli objektivajn. Multaj dokumentoj pri la temo estas verkitaj de adeptoj de iu planlingvo kaj disvolvas partiecan vidpunkton pri la faktoj. Se ni volas nun priparoli tiun historion , ni devas singarde konsideri tiun partiecon de niaj informantoj.
Konklude : mi petas vin ĉesi rilati al mi atakeme - jen admone, jen ofende-. Bonvolu ne rilati al mi kvazaŭ mi havus antaŭjuĝojn kaj anstataŭ harfende disputi pri la vortoj mi preferus ke nia diskuto koncentriĝu sur faktoj, sur diroj kiuj povas esti foje malprecizaj - tiukaze ni emu se eble al pli da preziceco - foje malĝustaj - tiukaze ni ĝustigu ilin-. Ĉikaze mi konsideras mian aserton eventuale malpreciza, certe ne dokumentita, sed tamen ne malĝusta. AL @ 07:29, 27. Sep 2007 (UTC)
Estas ja rimarkinde: Mi demandis, ĉu vi havas pruvojn por via aserto. Reage vi akuzas min pri tio, ke mi nomus vian aserton mito. Ĉu ĉiam vi reagas tiel atakeme, kiam oni petas vin nomi viajn fontojn? -- Pri la afero: Mi demandis, ĉu vi havas iajn ajn statistikajn nombrojn pri la "multaj" transiroj de Vpistoj al Eo. Vi diris, ke vi ne havas. La Historion de Volapuko, kiun mi rekomendis, vi ne volas konsulti. Domaĝe. --Sebastiano 18:34, 27. Sep 2007 (UTC)
Mia frazo "Vi nomas la transiron de volapukistoj al Esperanto mito" neniel estas akuzo, nur resuma priskribo eltirita el via mesaĝo. Mi povus vortigi ĝin tiel :

Pri la ideo ke transiro de volapukistoj al Esperanto povus esti mito, mi informas Vin ke mi trovis ke Zamenhof iel estas je la fonto de tiu ideo skribante 'ni vidas grandegan multon da Volapukistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto' . Ĉu temas pri mito (disvastigita kredo senkaŭza ) aŭ ne (fakto pruvebla) mi mem ne havas pli precizajn informojn ol la diraĵon de Zamenhof kaj de iuj kiuj ripetis tion post li.

Mi en la sama mesaĝo tute malkaŝe konfesis ke statistikojn mi ne havas. Sekve mi neniel agis atakeme por kaŝi mankon da pruvoj. Mi jam detale respondis ke mi ne tajpas kun amaso da dokumentoj sur la skribtablo kaj foje priskribas faktojn laŭ la stato de miaj scioj, kiuj foje povas esti malprecizaj kaj eĉ foje malĝustaj. Mi tute konsentas reĝustigi malveraĵojn kaj pliprecizigi malprecizaĵojn.
Kiel vi povas aserti (eĉ akuzi por esprimiĝi same kiel vi) ke "La Historion de Volapuko, kiun mi rekomendis, vi ne volas konsulti."? Sciu ke mi ne konis la ekziston de tiu libro antaŭ unu semajno, ke mi ne posedas ĝin, ne povas' legi ĝin ĉar mi malhavas ĝin. Tamen plurfoje mi demandis vin ĉu estas ia informo pri la temo en la menciita libro : al tio vi ne jam respondis.
Cetere mi nur supraĵe interesiĝas pri la historio de planlingvoj, havas skizan ideon pri la temo : laŭ mia scio, Volapuko estas la unua iam sukcesinta planlingvo, sed ĝi disfalis post nur kelkaj jardekoj, koincide en la sama momento Esperanto rapide kreskis : tio estas pli komprenebla kiam oni scias ke multaj homoj sopiris pri planlingvo, provis Volapukon elreviĝis de ĝi kaj plu sopirante al planlingvo trovis Esperanton kaj daŭrigis sian batalon por neŭtrala lingvo per tiu alia planlingvo. En tiu pli ol jarcentlonga tempo estas multaj aliaj homoj kiuj transiris jen al Idiom Neutral, jen al Ido, jen al Occidental, jen al Interlingvao kaj al aliaj planlingvoj. El tiu komplika historio kiun mi ne detale konas elstaras Esperanto kiel la nun plej disvolvita de jam pli ol unu jarcento.
Pri la Zamenhofa esprimo "grandega nombro", oni povas imagi ke por la iniciatinto de Esperanto kiu laboris jardekojn en granda soleco por krei planlingvon, kiu aŭdis pri sukcesado de alia planlingvo Volapuko ne longe antaŭ ol li publikigis sian Unuan Libron, se malpli ol dek volapukistoj estus transirintaj al Esperanto li dirus "pluraj", se estintus du- aŭ tri-deko li eble dirus "multaj", se fakte estis kvindek ĝis cent jam al li ŝajnis ke estas "grandega multo". Tamen en mondo kun jam plurmiliardoj da enloĝantoj, eĉ se temus pri centoj, eĉ milo, la vorto "amaso" ne ŝajnas al mi taŭga.
Fakte mi pli interesiĝas pri estonto de planlingvoj en la 21-a jarcento ol pri okazintaĵoj ĉirkaŭ la jaroj 1900. AL @ 09:40, 28. Sep 2007 (UTC)
Per via "resumo" vi komplete falsis la sencon, farante el demando aserton. Ĉu vi ne konas la diferencon inter demando kaj aserto? -- Mi supozas, ke vi ja konas. Se vi ja konas, via falso estis malica. Vi plie asertas: "sed ĝi disfalis post nur kelkaj jardekoj, koincide en la sama momento Esperanto rapide kreskis : tio estas pli komprenebla kiam oni scias ke multaj homoj sopiris pri planlingvo, provis Volapukon elreviĝis de ĝi kaj plu sopirante al planlingvo trovis Esperanton kaj daŭrigis sian batalon por neŭtrala lingvo per tiu alia planlingvo" Jen! Vi plu regurdas la samajn malĝustajhojn, sen eĉ ombro da dubo. *sigh* --Sebastiano 00:44, 3. Okt 2007 (UTC)
  1. "Mi havas la impreson ke" ja ne estas aserto sed tamen ne demando : ĝi estas nur singarda mildigo de opinio.
  2. Eltiri el alies skribaĵo resume la esencon neniel estas malica falsado, nur sinteza respegulo. Ja parolante pri la menciita transiro vi uzis la vorton "mito", la fakton vi do fakte prialudis uzante la vorton : mallonge mi priskribas tion per la vortoj "vi nomas".
  3. Por ke estu akuzo ("vi akuzas min pri tio, ke mi nomus vian aserton mito"), necesus ke estu kulpo (aŭ almenaŭ suspekto pri kulpo). Mi neniel konsideras ke estas kulpe opinii ke mulnombra transiro de volapukistoj estas iu esperantista mito -pri la kulposento ne respondecas mi-. Povus eĉ esti ke tiel opinii estus prave.
  4. Malhoneste agas vi kiam vi asertas ke mi "plu regurdas la samajn malĝustajhojn, sen eĉ ombro da dubo". dum mi enkondukis la cititajn frazojn per la vortgrupo "laŭ mia scio" kiun mi ne tiom memfide kaj aplombe konsideras kiel egala al nedubeblaĵo.
  5. pri ĉi lasta temo, ĉi foje, petas mi ke vi donu pruvojn ke miaj "gurdaĵoj" estas malveraj. Ŝajnas al mi ke ĉiuj statistikaj datumoj pri kiuj ni disponas pravigas mian prezenton de la faktoj (kiel ekzemple ĉeestantaro en respektivaj volapukaj kaj esperantaj renkontiĝoj kaj anaro de organizaĵoj).
Konsentante kundiskuti sur sanaj bazoj, AL @ 11:50, 3. Okt 2007 (UTC)
Bv. simple kp. en la verko, kiun mi rekomendis al vi jam en Septembro, sed kiun vi ĝis nun decidis ignori. Kaj bv. ĉesu vian senhonestan ludon, falsi miajn vortojn. --Sebastiano 19:21, 5. Okt 2007 (UTC)

Refoje vi admonas min legi libron, kiun mi malhavas - mi jam sciigis al vi -. Kaj vi aplombas akuzi min ke mi "ĝis nun decidis ignori" [la verko[n], kiun mi rekomendis al vi jam en Septembro]. Kaj vi aŭdacas doni lekcionojn pri honesteco ! Kiel iu kiu ne posedas libron, kiu eĉ ne sciis pri ties ekzisto povus "decidi ĝin ignori" -bombasta esprimo ĉar 'ignori' jam signifas malvoli scii-? Mi malhavas ĝin, mi sekve ne povas legi ĝin. Cetere ĉar la temo ne kuŝas inter miaj ĉefaj interesiĝoj, mi tute ne planas akiri ĝin, des pli ke mi ne havas buĝeton por libroakirado. Se la libro estus legebla surrete mi volonte tralegus ĝin. Mi multfoje petis vin ke vi sciigu al mi kiujn informojn donas la menciita verko pri la diskutata temo : tamen vi responde donis nek unu vorton, nek resumeton el la verko. Ĉu al vi tiom kostus unufraze resumi esencon de la informoj aŭ kopii signifoplena(j)n frazo(j)n ?
Via konstanta atakema akuzema sinteno vere incitas min pli ol elteneble; precipe viaj akuzadoj pri miaj malhonesteco kaj falsado per malhonestaj vortŝanĝoj kaj aliaj falsadoj viaj, kiujn mi detale evidentigis en la antaŭaj mesaĝoj miaj - kiujn vi forviŝis, kaj igis retroveblaj nur per detektivaj esploroj de la antaŭaj versioj de ĉi paĝo. Ĉu vin iel ĝenas ke oni povu facile legi miajn argumentojn ?
Bonvolu denove mesaĝi al mi nur se vi pretas honeste respondi miajn demandojn, eventuale agnoski vian propran malhonestecon, kaj pardonpeti pro viaj ofendaj vortoj. Arno Lagrange  10:18, 6. Okt 2007 (UTC)

Mencio de la diskuto en la vikipediista paĝo de Sebastiano je 10/10/2007 :

La disputon kun Arno Lagrange, kiu komprenas nek la diferencon inter supozo kaj aserto nek la diferencon inter multnombra kaj kelka vi trovas sur subpaĝo de li: Transiro de Volapukistoj al Esperanto

ŝanĝita je 15/10/2007 al

La disputon kun Arno Lagrange, kiu ekiĝis pro la nekapablo diferenci inter supozo kaj aserto kaj inter multnombra kaj kelka, vi trovas sur subpaĝo de li: Transiro de Volapukistoj al Esperanto

Mi gratulas ke vi ŝanĝis la refoje akuzan frazon :

Arno Lagrange kiu komprenas nek la diferencon inter supozo kaj aserto nek la diferencon inter multnombra kaj kelka 

al pasiva neniun akuzanta

la nekapablo diferenci inter supozo kaj aserto kaj inter multnombra kaj kelka

sekve ĉiu povas konjekti pri kiu estas la nekapablulo. Atenta lego de miaj kontribuaĵoj montras ke mi klare distingas en la diskuto mian "nombreux" (multaj) de via "amasa" kaj de la zamenhofa "multega nombro" - kaj ne jam aperis la vorto "kelkaj" pri la nombro da transirintoj. La vorton "aserti" uzadas vi dum mi neniam skribis "vi asertas ke". Mi skribis "vi nomas", ('nomi' ne estas 'aserti') kaj mi jam klarigis ke tiu esprimo simple priskribas ke vi uzis tian vorton, kaj neniel pritraktas kiun opinion vi havas pri la temo (ĉu vi kredas tion , ĉu vi supozas ĝin, ĉu vi asertas ĝin): honeste mi konsideras ke estas la devo de ĉiu el ni prezenti nur sian propran opinion kaj lasi la kundiskutanton priskribi la sian. Do mi havas neniun antaŭsupozon pri via opinio, kaj lasas vin prezenti ĝin. Se vi komprenas miajn vortojn kiel malprava priskribo de via opinio, tiam sufiĉas mencii tion kaj al mi neniel estos problemo agnoski ke mi esprimis ion malprave. Estas tamen strange ke dum vi akre disputas pri la vortoj kiujn mi uzas,

  • vi ofte ŝanĝas iujn vortojn per iu alia
    • multaj -> amasa
    • nomi -> aserti
    • laŭ mia scio -> sen eĉ ombro da dubo
  • iujn esprimojn nur faktajn al akuzaĵoj :
    • "Vi nomas la transiron" -> "vi akuzas min pri tio, ke mi nomus vian aserton mito"
  • priskribo de nepovo al nevolo :
    • mi malhavas tiun libron kaj ne povas aliri ĝin -> vi ne volas konsulti, vi ĝis nun decidis ignori.
  • kaj eĉ rajtigas vin priskribi miajn diversajn nekapablojn kaj aliajn mankojn
    • Bv. simple agi honeste. Sed kompreneble -- vi estas esperantismano. Do malfacilas
    • via unua falso. La dua falso
    • Bonvolu agi honeste.
    • Bv. ĉesi mensogi.
    • Arno Lagrange komprenas nek la diferencon inter supozo kaj aserto nek la diferencon inter multnombra kaj kelka

Ĉu vi sincere konsideras ke estas eble honeste kundiskuti kun vi sur tiaj bazoj ? AL @ 10:41, 15. Okt 2007 (UTC)

Lagrange plu ne komprenas, kion li faris. Li plu kontraŭvere asertas, ke mi nomis la transiron de multaj Vpistoj al Esperanto "mito". Restas la fakto, ke mi tion neniam faris. Mi ja dubas pri tia transiro, sed ne havas fidindajn nombrojn. Tial mi petis Lagrangon, ke li provizu nombrojn por sia aserto. -- Anstataŭ fari tion, li asertis, ke mi nomis la transiron mito. -- Tia nepreciza pensado ja fojfoje okazas, sed ke li persistas en tio, estas por mi ne komprenebla. --Sebastiano 08:37, 17. Okt 2007 (UTC)
Mi plu diradas ke per viaj vortoj : "ke multaj Volapukistoj transiris al Esperanto. [...]] Mi havas la impreson, ke tio estas unu el la esperantistaj mitoj." vi uzas la vorton 'mito' por priskribi la diskutatan fakton "ke multaj Volapukistoj transiris al Esperanto". Uzi iun vorton por priskribi iun fakton eĉ diskutatan, eĉ prezentitan kiel impreso (kaj ja ne kiel aserto), mi esprimas unuvorte : "nomi". Mi bedaŭras ke vi ne komprenas ke 'nomi' signifas nenion alian ol 'uzi vorton por priskribi aŭ prialudi fakton', sekve neniel temas pri akuzo, sed pri simpla kvarvorta priskribo. Dum vi Sebastiano obstinas pri tiu bedaŭrinda mia vorteto 'nomi' vi plu malrespondas la multfoje starigitan demandon : se vi ja povas aliri informojn (ekzemple el la menciita libro), ĉu vi povas skize informi pri ili ? Tamen mi ne jam legis ian ajn klaran respondon de vi. AL @ 11:24, 17. Okt 2007 (UTC)

Sebastiano doesn't need to say anything at the moment. Sebastiano 20-a de oktobro, 09:35

Senhonesto[redakti fonton]

Estas amuze, ke Lagrange ŝajnas meti demandojn al mi, samtempe ŝlosante la koncernan rubrikon, tiel ke ne eblas doni respondon. -- Tio devus esti sufiĉa por doni indikon pri lia honesteco. :) --Sebastiano 08:41, 17. Okt 2007 (UTC)

Mi kreis tiun subpaĝon kaj protektis ĝin por ke ne estu ebleco de malica forviŝo. Vi Sebastiano forviŝis la tutan entenon de via diskutpaĝo kie aperis miaj argumentoj : mi konsekvence restarigis ilin ĉi tie ekster via povo forviŝi ilin. Rimedoj por respondi ne mankas krom la ebleco forviŝi ĉi tiun subpaĝon. Eblecon doni respondojn vi ja havas, silentigi min vian kundiskutanton mi ne permesas al vi. Tion mi ne nomas malhonesteco sed zorgado ke diskuto ne estu falsita per kaŝo de neresponditaj demandoj. AL @ 11:24, 17. Okt 2007 (UTC)
La disputon kun Arno Lagrange, kiu ekiĝis pro lia nekapablo diferenci inter supozo kaj aserto kaj inter multnombra kaj kelka, vi trovas sur subpaĝo de li: Vikipediista_diskuto:ArnoLagrange/Transiro_de_Volapukistoj_al_Esperanto. (13:49, 5. Jan 2008) Bv. tamen atenti, ke lia kunmetaĵo estas partieca kaj parte mensoga. 13:52 Sebastiano
Legantoj juĝu mem kiel la kunmetaĵo estus mensoga; partieca ĝi iel estas, tamen aperigante kaj miajn proprajn kontribuojn kaj alies kontribuojn laŭ kronologia aranĝo sen ia forigo, kaj aldono de kelkaj dokumentaj referencoj. Cetere mi rimarkas ke Sebastiano restarigis akuzan frazon denove menciante "mian nekapablon". AL @ 17:59, 17. Feb 2008 (UTC)

Kontribuo de AL en la diskutpaĝo de Smeira[redakti fonton]

La kontribuo estas en la franca lingvo kaj troviĝas inter kontribuoj en diversaj lingvoj (angla, hispana, volapuka,...)

Smeira !

Ton initiative de créer un grand nombre d'articles et de faire progresser vertigineusement la Vükiped fait un grand choc dans les communautés qui lorgnaient le classement de leur projet en fonction du nombre d'articles (espéranto, catalan, par exemple,...). J'ai lu attentivement tes réponses et j'y ferai ces commentaires :

  1. pour moi le nombre d'articles, surtout s'il n'est pas accompagné d'une profondeur considérable, voire d'une qualité dont les critères sont en discussion, est un phénomène secondaire.
  2. cependant cela crée un choc dans la Vikipedio où le fait d'être la première langue artificielle et aux environs de la quinzième place était une sorte d'argument de la valeur de l'espéranto, ou dans la Viquipèdia où il y avait une certaine fierté à l'idée que ce serait le premier projet dans une langue non liée à un état à passer la barre des 100 000 articles. Ces critères sont à réviser : ils ne sont pas forcément si significatifs, comme tu le développes toi-même : en quoi la croissance de Vükiped fait-il de l'ombre à des projets d'évidence plus soignés ?
  3. tu fais état toi-même du développement fort limité du volapuk, et je doute que ce soit en gonflant la Vükiped comme tu le fais que tu feras significativement évoluer la situation de cette langue.
  4. il me semble que ce serait un meilleur service à rendre à Vükiped que de rédiger avec soin un par un de bons articles bien développés par exemple autour d'une thématique choisie (un centre d'intérêt particulier, un domaine de compétence, une thématique spécifiquement volapükienne, - l'histoire de la langue, ses acteurs, ses écrivains, - ...) de façon à créer un corpus d'articles de référence où toute personne qui s'intéresserait à la langue pourrait en trouver des échantillons significatifs. Il faudrait ranger à mesure de leur création ces articles dans une catégorie "Articles de Qualité" pour guider les lecteurs. Il me semble observer que la communauté Vükipedienne manque de vivacité, qu'il y a peu de discussions en volapuk, peu d'utilisation vivante de la langue. Volapuk semble une langue quasi-morte et il me semble peu probable que tu puisses la ressusciter à toi tout seul. Une langue n'a de sens que si elle permet à plusieurs personnes de communiquer ensemble.
  5. l'histoire de volapuk est particulière : créée peu de temps avant l'espéranto, elle s'est rapidement développée parce qu'il y avait à l'époque un fort désir pour une langue universelle. Le dogmatisme de Schleyer et d'autres causes ont provoqué un effondrement du mouvement : de nombreux volapukistes sont alors passés à l'espéranto. A cette époque (fin 19ème, début 20ème) de nombreuses personnes pensaient que les succès insuffisants du volapuk puis de l'espéranto étaient dus à des défauts de conception et ont fleuri par dizaines d'autres projets qui prétendaient y remédier (Novial, Ido, Occidental, etc). Cependant à ce jour c'est l'espéranto qui a atteint les meilleurs résultats même s'ils sont modestes (en terme de longévité, de nombre de locuteurs, d'écrivains, de quantité de matériel culturel produit, etc). On peut discuter des raisons pour lesquels cela s'est produit. Je ne crois pas une supériorité intrinsèque de l'espéranto, je pense que c'est l'attachement sentimental de la communauté de ses locuteurs qui a été la base du succès relatif de cette langue. C'est pourquoi je suggère de faire ce travail de qualité pour donner à Vükiped un attrait qui pourrait séduire certaines personnes, plutôt que la production d'une quantité d'articles très succints qui ne fait pas illusion au-delà d'un impact publicitaire.
  6. personnellement c'est le principal intérêt que je verrais à Vükiped : c'est de pouvoir y trouver des articles de qualité. Ça me donnerait peut-être envie d'apprendre la langue, alors que de prendre connaissance de quelques données rudimentaires sur toutes sortes de localités d'Europe ou d'ailleurs ne suffit pas à éveiller ma curiosité.

Bon courage !

Arno Lagrange  10:37, 13 setul 2007 (UTC)

Volapuko kaj la Vükiped[redakti fonton]

Saluton Arno,

Kiel mi diris en via Vükiped-a diskutopaĝo, mi ege dankas vin pro viaj interesaj rimarkoj kaj opinioj respekte al la "senlima pligrandiĝo" de la Vükiped. Kun la sama amikeca spirito, jen kelkaj respondoj kaj reagoj:

  • La efekto de la Vükiped ĉe la Vikipedio, la Viquipèdia ktp. Mi komprenas, ke la nombro de artikoloj povas surprizi kaj eble tristigi kelkajn Esperantistojn, eĉ se ĝi logike ne estas, neniam povus esti ĉefa aŭ eĉ grava faktoro por la kvalito de iu ajn Vikipedio. Ĝi estas epifenomeno, kiel vi bone diras; sed la plimulto de la personoj nelogike vidas en ĝi "afekcian" valoron (mi ja kalkulis je tio, kiam mi decidis pligrandigi la Vükiped-on por eble, eble, allogi novajn kunlaborantojn... Sen tia "afekcia" valoro, kiun mi kapablus interesigi?). Certe tio ne estas logika ideo. Se vi volas, vi povas direkti al mi ĉiujn Esperantistojn, kiuj malfeliĉiĝis aŭ eĉ senkuraĝiĝis pro la Vükiped-a "senlima kreskado", kaj mi mem, kiu "kulpas" pri tiu kreskado, donos al ili ĉiajn argumentojn por pensi, ke la Esperantlingva vikipedio estas grava kaj admirinda afero. (Ĉu vi kredas, ke tiu "senlima kreskado" povus ekzemple senkuraĝigi iun kaj igi lin/ŝin ĉesi sian kontribuadon ĉe la Esperantlingva Vikipedio? Jen io, pri kio mi tute ne pensis!... Mi esperas, ke ne, sed mi ankoraŭfoje proponas min, la "kulpulon", kiel argumentanton por la Vikipedio!... se vi kredas la danĝeron sufiĉe grandan.) Mi tute ne volas, ke Esperanto aŭ la katalana (llengua que també parlo un poquet; no sóc català però tinc amics catalans amb els quals a vegades puc parlar aquesta llengua tan bonica) havus problemojn. Laŭ mi oni devus, kiel vi sugestas, diskuti kaj ŝanĝi la kriteriojn, laŭ kiuj oni juĝas Vikipediojn kaj sur kiuj oni ofte bazas "afekciajn" reagojn al la nombro de artikoloj. Mi tre interesiĝus pri tiu diskuto, prefere kun Vikipediistoj el ĉiuj Vikipedioj. (Sur mia diskutopaĝo iu eĉ jam proponis kelkajn novajn kriteriojn.) Se ĝi okazos kaj sukcesos kaj oni adoptos novajn kriteriojn, kiuj pli bone reflektos la kvaliton de ĉiu Vikipedio (kaj laŭ kiuj sendube la pli bona kvalito de la Vikipedio kaj de la Viquipèdia denove evidentiĝos), eble oni povus diri, ke tiu Vükiped-a afero havis almenaŭ unu bonan efekton?...
  • koncerne la dezirindajn celojn de la Vükiped. Mi tute konsentas, ke la Vükiped devus enhavi bonan priskribon de Volapukaj aferoj: Volapuka historio, Volapuka literaturo, eĉ Volapuka gramatiko kaj lingvistiko. (Mi vidas, ke ĉiuj Vikipedioj havas pli bonajn kaj trafajn informojn sur ĝia lingvo kaj ties lando kaj popoloj... Ankaŭ la Esperantlingva Vikipedio havas pli da informoj sur Esperantistoj kaj la Esperanto-movado en la diversaj landoj, informoj, kiujn oni kutime ne trovas en alilingvaj Vikipedioj. Koincide la vorton "Vükiped" oni povus analizi kiel "Vü" = 'inter' + "kiped" = konserv(ad)o, prizorgo, kaj povus nomi ion, per kio ni "interkonservas" inter ni tion, kio gravas por ni... sendube trafa nomo.) Mi ne nur konsentas: mi jam faras tion. Mi skribis (laŭ mi) bonajn artikolojn pri, inter aliaj, Arie de Jong, la revidinto de Volapüko, Johann Schleyer, ĝia kreinto, Auguste Kerckhoffs, la tiel-nomata "Beaufront" de Volapuko (opinio, kun kiu mi tute ne konsentas) kaj ĉiuj ĉifaloj (= ĉefoj) de la Volapüka movado (ekz. Johann Schmidt, kun ligiloj al liaj poemoj, tradukoj kaj artikoloj pri Volapuko kaj ties historio), kaj nuntempe skribas (kiam mi havas tempon...) artikolon pri Rupert Kniele, unu el la plej gravaj kaj aktivaj Volapukistoj de la 19a jarcento. Mi komencis skribi ankaŭ artikolojn pri la diferencoj inter la originala kaj revidita versioj de Volapuko kaj pri la bataloj inter Schleyer kaj Kerckhoffs; kaj tiel plu. La Kategorio: Volapukistoj de la Vükiped jam enhavas ĉiujn nomojn de la listoj de la plej konataj fontoj (la libro de Kniele, Das erste Jahrzehnt der Weltsprache Volapük, kaj la verkoj de R. Haupenthal), kaj ankoraŭ aliajn, kiujn mi trovis en Volapükaj gazetoj. La Vükiped-a listo ankoraŭ ne estas kompleta, ĉar mi ankoraŭ ne povis trovi legi ĉiujn ekzistantajn Volapukajn gazetojn kaj publikaĵojn; sed mi kredas, ke ĝi estas la plej bona listo, kiu nuntempe ekzistas. Kompreneble la plimulto de la artikoloj estas ĝermoj kaj, ĉar preskaŭ ne estas informoj pri tiuj Volapukistoj krom iliaj nomoj, eble ĉiam estos (sed estas esceptoj: vidu ekz. la artikolo pri Marie Johanna Verbrugh, tre interesa Volapukistino. Ĉu vi sciis, ke virinoj havis signifan rolon en la "glora epoko" de Volapuko? La Kategorio: Volapukistinoj enhavas pli ol 100 nomojn...). Se oni konsideras ankaŭ, ke mi jam kontribuis pli ol 600 originalajn tekstojn al la Volapuka Vikifonto (Vükifonät), inkluzive ekz. Listo de ĉiuj ediktoj de ĉiuj Volapükaj ĉifaloj kaj ties tekstoj, kaj ankaŭ la enhavo de la lasta Volapüka gazeto: Volapükagased pro Nedänapükans, oni povas certe konkludi, ke mi tute konsentas kun via opinio kaj agas kaj daŭre agos por realigi ĝin.

    Sed mi ankaŭ vidas, ke miaj klopodoj dokumentigi Volapukon kaj ties historion per bonkvalitaj artikoloj ne tre "sukcesis", ĉar ili ne allogis novajn kunlaborantojn kaj interesigis neniun pri Volapük aŭ pri la Vükiped. Kiel mi diris, kiam mi klarigis, kial mi decidis "senlime pligrandigi" la Vükiped-on, mi povus eble skribi 100-200 tiajn artikolojn dum kelkaj jaroj, sed neniu iam eĉ scius pri ili kaj la Vükiped (kaj Volapük) daŭre estus nekonataj de ĉiuj. Mi pensis, ke, rapide pligrandigante la Vükiped-on, mi eble allogus novajn kunlaborantojn (al kiuj mi povus montri la supre nomitajn artikolojn kiel ekzemplojn de tio, kion ili povus fari post ellernado de la lingvo). Kiel vi diras, eble tiuj artikoloj ŝajnos al vi sufiĉe interesaj, por ke vi lernu iom de la lingvo por legi ilin (kaj, kiu ja scias? eble ankaŭ por kontribui...). Sed jen interesa fakto: se vi ne jam tre interesas pri Volapuko (kaj ekzemple ofte serĉas Volapukon per Google por trovi novaĵojn), mi kredas, ke vi neniam estus sciinta pri tiuj artikoloj, se mi ne estus menciinta ilin ĉi tie -- kaj tio estis rekta sekvo de la "senlima kresko" de Vükiped... Pro tio, kvankam mi konsentas, ke kvalito estas multe pli grava ol nombro de artikoloj, mi tamen kredas, ke la "senlima kresko" de Vükiped eble iam (l' espero, l' obstino kaj la pacienco...) havos la efekton interesigi kelkajn personojn pri tiu lingvo. Sufiĉe almenaŭ, por ke ili skribu ion sur mia diskutopaĝo, kaj tiel komencigu dialogon. Eble aliaj personoj interesiĝos, kaj eble ne; mi almenaŭ provis fari ion... Vi diras, ke la Vükiped ne havas "aktivas socion"; la Vükiped-istoj apenaŭ ekzistas kaj faras ion. Vere. Kaj eble la "senlima kresko" de Vükiped ne allogos pliajn Vükiped-istojn. Eble. La ŝanco estas, mi konsentas, granda. Sed mi sentis, ke mi devis fari ion. Kiel mi jam diris, nur skribi bonajn artikolojn pri la historio kaj la literaturo de Volapuko ne sufiĉas, ĉar neniu -- eĉ ne tiuj, kiuj eble interesiĝus pri ĝi -- scias ilin. Kelkaj personoj jam kontaktis min, kaj eĉ menciis -- kiel vi -- ke ili eble povus voli lerni la lingvon. Eble estos ankoraŭ aliaj, kaj mi havos kunlaborantojn. Eble ne. Mi ne povas scii, sed, kiel mi diris, mi sentis, ke mi devis provi fari ion. Se vi havas pli bonan ideon por allogi kunlaborantojn, diru al mi. Se neniam estos iu... mi daŭre skribos pri Volapuko kaj aliaj temoj, kiuj interesigas min... kaj post iom da jaroj, mi eble ĉesos. Kaj tio estos ĉio. Mi esperas, ke ne, sed eble tio estos la fino.
  • Esperanto, Volapuko kaj aliaj planlingvoj. Certe oni ne devus ĉi tie longe diskuti pri planlingvoj kaj iliaj meritoj kaj historioj. Sed eble oni povus diri pri Volapuko, ke ĝi estis inter la planlingvo tiu, kiu havis (en sia "glora epoko") la pli bonan ŝancon je sukceso. En 1888-1889, multaj personoj -- eĉ ne-Volapukistoj -- opiniis, ke Volapuko plu kaj plu kreskos kaj rapide fariĝos internacia lingvo, ĉar "yam temp' está", kiel diris Zamenhof en unua versio de sia lingvo. Se oni memoras, kiom da ekzempleroj de sia kurso de Volapuko Kerckhoffs publikigis kaj vendis (konstante elĉerpita!) in Francio, kaj ke li sukcese allogis gravajn personojn de la tiama socio, kiuj serioze priparolis kursojn de Volapuko en francaj universitatoj kaj firmoj, oni povas demandi, kio estus povinta okazi, se Kerckhoffs kaj Schleyer ne estus komencintaj siajn bedaŭrindajn militojn... Se Schleyer estus havinta eĉ 10% de la praktika akordigema spirito kaj modesto de Zamenhof...


Ankoraŭfoje dankon pri viaj komentoj! Se vi havas aliajn pensojn, reagojn aŭ ideojn, mi tre ŝatus plu diskuti ilin! --Smeira.

Vidu ankaŭ[redakti fonton]

Brile![redakti fonton]

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2007-09-15 22:57

Brila agado de s-ano Meira! Gloron al li!

Dum longaj tempoj la esperantistoj-vikipediistoj plachis al si per aplomba mencio de la granda nombro da artikoloj en la esperantlingva vikipedio. Ilin apenau tushis la pletoro da sensencaj "ghermoj" (pli honeste estus nomi ilin "kadavroj"), ilin ne ekmovis la nekredeble malalta nivelo de multaj artikoloj. -- Ili estis kontentaj bombasti per la nura nombro. -- Akurate en la Esperanto-artikolo de la germanlingva Vikipedio estis aktualigita la nombro de artikoloj en la E-Vikipedio -- dum la (statistike pruvita) indiko, ke temas grandparte pri "ghermoj" estis jam antaulonge rapide forigita! -- Evidente oni ja hontis pri ghi kaj volis ghin kashi for de la ghenerala publiko -- sed ja ankau for de la propra publiko!

Gloron kaj laudon al s-ano Meira, kiu per unu frapo por unu momento -- ech se senintence! -- shiris la maskon for de la vizagho de la demagogia esperantismo kaj malkashis ghian senenhavan fanfaronachon, ghian malplenan grimacon!


Gloron al s-ano Meira!

demagogio kaj gloro (?)[redakti fonton]

Afiŝita de Bjørn Bojesen je 2007-09-16 23:58

Vi atakas la ”esperantistoj-vikipediistojn” por ”bombastado per la nura nombro”. Nun volapukisto faris grandan robotan manovron por akiri la samon por sia lingvo – granda nombro da artikoloj kun malalta kvalita nivelo.

Kaj al tia ulo vi deziras gloron?

Jes.[redakti fonton]

Afiŝita de Sebastian Hartwig je 2007-09-18 00:07

Lesi! Heroedane at vipob stimi.

Volapükaflen Meira< medü manöv omik esävilupom lugäli propagida sperantapükanas e migebi propagidik vükipeda dub sperantapükanas. Pla at dutons ome fam e stim, no pla geilükumam mödota lartigas in Vükiped volapükik. Mödot at äs som lindifon obe.

Sebastian Hartwig[redakti fonton]

Ĉar Sebastiano ne sciigas pri si krom la jenaj sibilaj frazoj :

Antaŭ mallonga tempo mi legis la frazon: »Duona vero estas plena mensogo.« En la alekstera prezento esperantistoj alproprigis en pli
ol centjara dresado bonan talenton elmontri ĉiam nur unu duonon.
Es gibt 1000 gute Gründe, auf die Wikipädie stolz zu sein. Warum fällt mir jetzt grade kein einziger mehr ein?
Interessenschwerpunkt: Kunstsprachen und ähnliche sektenartige Gruppen.

Mi supozis ke li povus esti la sama kiel Sebastian Hartwig pri kiu Gugla esploro ebligas trovi

Referencoj[redakti fonton]

  1. Vidu kontribuon de AL el la diskutpaĝo de la poligloto Smeira kiu anoncas kapablon de 16 lingvoj kaj evidente bone regas esperanton
  2. dr Ludwik Zamenhof - Esenco kaj estonteco de la Lingvo Internacia, 1900 = 1887+13, legebla ankaŭ en Fundamenta Krestomatio (17a eldono) paĝoj 253-297
  3. SCHMIDT Johann: Historio de la universala lingvo Volapuko. Elvolapukigis Philippe Combot. Courgenard: André Cherpillod, 1996. Recenzo

Forigita[redakti fonton]

Dankon, Arno, por via malebligo de plua kreado de tiu paĝo pri retforumo. Kiam vi estos libera, ĉu vi povus alskribi en la paĝon ankaŭ ŝablonon {{forigita}}? Petr Tomasovsky@diskkont 09:47, 22. Sep 2007 (UTC)

Je regrette. I was in the process of translating it. Amphitere

Valdemar Langlet[redakti fonton]

Jes, mi tradukos ĝin baldaŭ. Ĝis! -- Yekrats 12:05, 26. Sep 2007 (UTC)

pluralaj kategorioj[redakti fonton]

Saluton, Arno... Jes, mi konstatis la du kategoriojn. :-/ Mi pensis ke kategoriojn estis normale pluralaj krom ĝeneralaj temoj. [Ekzemploj: "Kategorio:Biologio" (ĝenerala temo) kaj "Kategorio:Birdoj" (specifa temo).] Opinias mi ke Kategorio:Internaciaj organizaĵoj estas pli bona titolo... sed... Eble, tial estas pro mia anglalingveco, kaj estas sama kiel anglalingva Vikipedio. Mi ĵus konstatis ke la franca Vikipedio nur uzas singularajn titolojn de kategorioj. Amike salutas Yekrats 14:17, 27. Sep 2007 (UTC)

Multajn dankojn pri viajn korektojn je la artikolo "birma lingvo"!! --Babbage 21:59, 29. Sep 2007 (UTC)

Peto pri la koordinatoj[redakti fonton]

Saluton !

Ĉu vi povas helpi min?

Mi vidis vian diskuton pri la koordinatoj kaj la nova formo de la ŝablono. Mi intentis uzi tion en la Listo de ZEO-j en Francio (vidu : ĉi-tie, sed mi vidas eraron. Ĉu vi konas la kialon?

Dankon, ĝi !

NicoRay 11:55, 1. Okt 2007 (UTC)

Koran dankon, vi estas pli rapida ol lumo ! NicoRay 12:07, 1. Okt 2007 (UTC)

Forigo de aldonaĵoj[redakti fonton]

Tiaj ligiloj ofte eniri paĝon kun nur bildoj el Commons. Mi volos ŝanĝi la ligilon {{Aldonaj bildoj 2}} al {{Commons...}}. Tiel, ni ne havos ridindajn robote fuŝajn paĝojn poluante la vikipedian nomspacon kiel ĉi tion. -- Yekrats 10:11, 2. Okt 2007 (UTC)

Akvofalo[redakti fonton]

Saluton

Dankon por la ŝablono. Mi uzos ĝin laŭ via rekomendo sed ĉe Akvofalo de Šútovo‎ ne funkcias Nacia parko. Mi ne scias kie estas problemo. --Erinaceto 10:39, 2. Okt 2007 (UTC)

Kategorio:Nombrsistemo[redakti fonton]

Saluton, Arno! Vi ĵus kreis la kategorion "nombrsistemo". Tiu vorto estas neelparolebla. Ĉu vi povus ŝanĝi ĝin al "nombrosistemo" aŭ eĉ pli bone al "nombrosistemoj"? Amike, Bea 14:20, 3. Okt 2007 (UTC)

Dankon! Bea 15:01, 3. Okt 2007 (UTC)

Hi there, I just added a request for my bot StigBot. --Stigmj 11:24, 4. Okt 2007 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Dankon pro diri ĝin al mi. Bonvolu elimini Ŝablono:Uzo de ŝablono kaj Ŝablono:Eldoni. Mi verkis ĝin ĉar mi estis prepare la Ŝablono: Urbokadro bela. Bonvolu miri ĝin kaj diru min ĉu ĝi estas bona. Saluton! --Jaasan 12:08, 6. Okt 2007 (UTC)

Peto pri ŝloso[redakti fonton]

Saluton Arno, ĉu vi estus tiel afabla kaj ŝlosus ŝablonon {{petro}} tiel, ke nur ensalutintoj povu redakti ĝin? Eble estus bone ŝlosi ĝin plene, sed tiamaniere ankaŭ mi mem perdus eblecon redakti ĝin. Temas pri la ŝablono, kiu estas mia subskribo en diskutoj. Dankon. Kaj ankoraŭ unu peton mi havus al vi. Mi ne povas "forigi" mian vikipediistan paĝon el mia atentaro. Mi faru ĉion ajn, aŭ mi forprenas ĝin rekte el mia atentaro pere de paĝo de supre aŭ pere de helpila klakilo sube sub la paĝo, ĝi aperas ĉiufoje, kiam mi estas ensalutinta en mia atentaro. Ĉu estas ia eraro ie alie ekster Vikipedio? Ankoraŭ unufoje dankon. Petro@diskkont 14:36, 6. Okt 2007 (UTC)

Arno, mi havas problemon kun tio, ke la subskribo ne aperas fine de la sama linio post mesaĝo, sed ĝi aperas sur nova linio. Same la dato kaj la horo aperas sur nova linio. Mi provis korekti ĝin, sed mi ne scias, kion mi aldonu en la ŝablonon. Ĉu vi povas helpi min? Dankon. Petro@diskkont 13:41, 7. Okt 2007 (UTC)
Refoje dankon. Petro@diskkont 19:40, 7. Okt 2007 (UTC)

Arno, mi vidas sole tiujn butonojn, kiujn vi alŝutis en Dosiero:RedaktobutonojDefaŭlte.png. Petro@diskkont 08:20, 12. Okt 2007 (UTC)

Ĵus redaktinte ŝablonon {{Malvarma milito}} malaperis kaŝ-montru butono en la strio en la ŝablono. Kio okazas? Petro@diskkont 08:30, 12. Okt 2007 (UTC)
Dosiero:Bernau.jpg
La koordinatoj estas sur la nomo de komunumo
Ĵus reveninte mi devas diri al vi, ke eraro ne estis en mia komputilo, ĉar kia miraklo, nun denove reaperis la butonojn, kiujn vi markis kiel "Antaŭa versio" do sume 19 butonojn. Kio okazis plu. "Subite" reaperis ankaŭ kaŝ-montru ligilo en la ŝablono Malvarma milito. (Se ili ne aperis en ĉiuj ŝablonoj, kie estis enskribita kaŝskatolo, mi ne scias. Mi ne kontrolis tion, sed eblas supozi, ke jes.) Senĉese ne aperas bone koordinatoj. Ŝajnas al mi, ke eraro estas ie alie en Vikipedio. Ĉu iu ludas kun programaro aŭ aparataro?
Tiun ĉi mesaĝon mi skribis kaj volis konfirmi, sed volante tion fari, mi rimarkis, ke mi estas pro ia stranga kaŭzo elsalutita (ne elsalutinta), eĉ kiam mi ensalutis. Mi reensalutis kaj denove mi do devas konfirmi, ke ĉio estas, kiel antaŭe. Do ke ne validas mia antaŭa ankoraŭ ne forsendita mesaĝo al vi. Mi eble antaŭsentas, kie fontas tiuj problemoj... Petro@diskkont 10:50, 12. Okt 2007 (UTC)
Nun mi konfirmis mian supozon. Mi elsalutis, klakis sur redaktu - aperis 19 butonoj. Mi ensalutis, klakis sur redaktu kaj - aperis sole 11 butonoj. Eraro estas tie, kie mi estis laŭ viaj vortoj "devige" en mia atentaro, ĉar tiuj problemoj komencis aperi, kiam mi demandis vin pri mia vikipediista paĝo en mia atentaro, kiu estis ne forigebla. Kaj mi memoras eĉ, ekde kiam ĝi estis tiel "devige" atentigata. Petro@diskkont 10:59, 12. Okt 2007 (UTC)

Bedaŭrinde mi devas anonci al vi, ke ĝis kiam tio ne estos solvita, mi devas prokrasti mian agadon ĉi tie. Mi suspektas iun tie ie ekstere. Petro@diskkont 11:08, 12. Okt 2007 (UTC)

Dosiero:HdM.jpg
Terurega vido, ne estas aktivaj internaj butonoj, ne eblas reveni al defaŭlta vido, pli bone dirite nenien. Oh jes, mi estas revenigata al ĉefpaĝo.
Dosiero:HdM1.jpg
La sama paĝo - kiel neensalutinto mi havas pli da butonoj, eĉ funkciaj! La vido, al kiu mi ne povas reveni.
Mi provos iom pli klarigi. Kiam mi estis administranto, mi nevolante markis mian vikipediistan paĝon en mian atentaron anstataŭ klaki sur markilo por redakteto. Mi lasis la paĝon ekde tiam senĉese en mia atentaro. Kiam miaj rajtoj de administranto finiĝis, eble ŝanĝiĝis ankaŭ io rilate al mia paĝo. Mia paĝo estis ankaŭ post tio en mia atentaro. Klopodante forpreni ĝin el la atentaro por daŭra tempo mi ne sukcesis, kvankam mi provis tion supre en miaj preferoj aŭ sube forpreninte la markilon el la kampeto. Post tiu ĉi faro ĝi estis forprenita el mia atentaro dum la tempo de mia restado en Vikipedio kaj ĝis tiu tempo, kiam mi ne elsalutis. Sed kiam mi denove estis ensalutinta, mia paĝo aŭtomate denove estis en la atentaro. Nun, kiam mi demandis vin pri tiu problemo, mia vikipediista paĝo malaperis el la atentaro tuj la sekvantan tagon, kiam mi demandis vin pri ĝi. Due komencis apri la problemoj kun la butonoj. Ĉu ne estas iel multe de tiuj hazardoj? Antaŭe ĉio funkciis bone. Krome, mi kontrolis la problemon kun la butonoj en aliaj lingvaj versioj kun la jena rezulto: en ĉiuj vikipedioj mi havis la saman nombron de butonoj antaŭ kaj post la salutado. Se tie la ensalutintoj havas pli da butonoj, mi ne scias, ĉar mi ensalutas tie tre malofte. Problemojn faras al mi sole versio de Vikipedio en Esperanto. Mi devas do ankoraŭ demandi: kiu ŝanĝis ion rilate al mia paĝo en mia atentaro? Antaŭe tio ne eblis kaj nun jes. Eĉ sen mia "helpo". Iu devis fari ion ie. Ĉu per tiu faro io ne fuŝiĝis aŭ blokiĝis tie? Vi skribis pri buzzila. Mi bedaŭrinde ne scias, kien mi sendu mian peton kun la problemo. Mi estas forte konvinkita, ke la problemoj estas ie alie ol en mia komputilo. Petro@diskkont 17:11, 12. Okt 2007 (UTC)
Ankoraŭ unufoje mi devas ĝeni vin. Mi elektis en miaj preferoj alian vidon al la paĝoj de Vikipedio (Etoso, ĝi estas fia). Nun mi ne povas reveni al la antaŭa stato, io estas blokita. Mi ne povas normale redakti, ĉar kiam mi volas reveni en la skribata redaktata teksto ien kaj korekti ion, la paĝo fermiĝos kaj fino. Aliaj lingvaj versioj funkcias normale. La esperanta vikipedio iru ien eĉ kun siaj eksperimentoj. Iu blokis mian redaktadon tie ie ĉe administrantoj aŭ ĉe evoluigistoj aŭ kiel ili nomiĝas. Adiaŭ. Petro@diskkont 05:33, 13. Okt 2007 (UTC)
Miaopinie estas fuŝita "spliso" al mia ensalutado. Mi forte dubas, ke tio iam estos korektita, ĉar kiu volus okupiĝi per tio, ĉu? Petro@diskkont 05:51, 13. Okt 2007 (UTC)
Mi sendis retmesaĝon al Chuck Smith rilate al tiu ĉi problemo kaj tiu transsendis ĝin al Brion Vibber, ĉar li ne estas retpoŝte alirebla el Vikipedio. Mi atendas respondon de iu el ili. Akceptu almenaŭ miajn dankojn pro via klopodo iel solvi tiun ĉi situacion. Mi tre kontrolis mian komputilon kaj ĉion mi trovis en ĝi en ordo, sed senĉese estas por mi kelkaj funkcioj blokitaj en eo-Viki. Petro@diskkont 20:09, 13. Okt 2007 (UTC)
Virusoj estis la unua afero, kiun mi eksciinte pri la problemo kontrolis. Mi kontrolis la komputilon per du kontraŭvirusaj programoj, kiujn mi havas instalitaj kaj estis trovita neniu viruso. Do rilate al tiu ĉi afero mi povas esti trankvila. Estas interese, ke en aliaj lingvaj versioj ĉio funkcias bone. Ekz. ĉi tie mi ne vidas (krom pluaj nefunkciantaj helpiloj - senĉese sole 11 redaktobutonoj) senĉese "kaŝ-montru butonon" en la ŝablonoj (konkrete en {{Malvarma milito}}, kiun mi redaktis kaj poste aperis unu el la problemoj), ekz. en la slovaka mi vidas ĝin funkcianta kaj neensalutinte kaj eĉ ensalutinte. Do tie problemo ne estas. Logike, se la eraro estus en mia komputilo, mi povus vidi ĝin eĉ ne tie. Ankaŭ la ceteraj funkcioj en alilingvaj versioj funkcias normale, sole tiu ĉi esperanta versio komencis esti problema. Nu, ni ekvidos, se Brion (aŭ iu alie tie) esploros ion. Mi senĉese atendas respondon aŭ ian solvon, kiun mi ekkonus ensalutinte en Vikipedio. Sed unu malgranda ŝanĝo ja okazis. Mi povis reveni al defaŭlta vido de Vikipedio. Pro ia "miraklo" la navigaciiloj al ŝanĝo de kelkaj vidoj (Etoso kaj kelkaj pluaj) por mallonga tempo ekfunkciis kaj mi sukcesis almenaŭ reveni al la defaŭlta vido. Hieraŭ ŝanĝinte la vidon el la defaŭlta al alia restis la navigaciiloj "mortaj", nefunkciantaj. Nur nokte io ŝanĝiĝis. Ili estis tuj "mortaj" tuj funkciantaj. Mi eluzis la momenton, kiam ili funkciis kaj rapide revenis al la antaŭa stato. Tio estas unusola ŝanĝo, kiun mi sukcesis fari. Petro@diskkont 05:18, 14. Okt 2007 (UTC)
Ŝajnas, ke certajn problemojn kun la kaŝ-montru butono havas ankaŭ vikipediisto:Kanadano. Bv legi en lia diskuta paĝo. Petro@diskkont 07:26, 14. Okt 2007 (UTC)
Jen respondo de Brion pri la problemo: Li diras ke ĉio aspektas en ordo. Restas do nenio alia, ol serĉi la eraron ĉi tie. Krome: Plua vikipediisto anoncas eraron pri ŝablono:Malvarma milito, nome vikipediisto:Mevo. Ĉu io okazis kun la ŝablono Kaŝskatolo, kiu estas enmentita tie, ĉar kelkaj ŝablonoj estas daŭre disvolvitaj, kelkaj daŭre fermitaj sen ebleco malfermi ilin. Vidu ekz. Titanic. Petro@diskkont 16:27, 15. Okt 2007 (UTC)
Antaŭe (eble antaŭ kelkaj semajnoj) tiatipaj ŝablonoj (kiel Malvarma milito) estis montrataj normale en miaj foliumiloj. Nun la priskribita problemo persistas malgraŭ tio, ke mi uzas 2 diversajn foliumilojn (Opera kaj IE). Plej interese, ke en alilingvaj vikipedioj tiatipaj ŝablonoj estas montrataj tute normale. Mi do pensas, ke estas iu problemo ene de la E-ta vikipedio... :( Mevo 17:57, 15. Okt 2007 (UTC)

Kolizio de ŝablonoj[redakti fonton]

Ŝajnas, ke kolizias kelkaj ŝablonoj pri koordinatoj. Ekz. ĉe italaj komunumoj (Cento (Italio)) mi vidas la koordinatojn normale, en ordo, sed ĉe tipo de la jam menciita Bernau am Chiemsee ĝi kolizias. Certe ankaŭ aliaj havas la samajn problemojn, sed kiu skribos pri ili? Eble ili pensas, ke tio estas normala. Mi jam ne volas okupiĝi per tiu ĉi afero, ĉar vidante malintereson de aliaj almenaŭ anonci, ĉu la sama problemo aperas aŭ ne aperas ĉe ili, mi ne volas esti entrudulo. Se vi volas kontroli la ŝablonojn, kontrolu, se ne, lasu la aferon tiel. Petro@diskkont 17:15, 15. Okt 2007 (UTC)

Hi, I would like to request bot flag for User:DragonBot. I have filed a request here. Thanks! --DragonBot 14:19, 12. Okt 2007 (UTC)

Senhonesto[redakti fonton]

Estas amuze, ke Lagrange ŝajnas meti demandojn al mi, samtempe ŝlosante la koncernan rubrikon, tiel ke ne eblas doni respondon. -- Tio devus esti sufiĉa por doni indikon pri lia honesteco. :) --Sebastiano 08:41, 17. Okt 2007 (UTC)

Dankon pro fari al mi la tabolo de la lingvoj. Merci baucoup pour faire-moi la table de langues. --Chabi 07:31, 20. Okt 2007 (UTC)

Ĉu vi povas helpi al mi kun ĉio tablono Ŝablono:Urbo Hispanio? --Chabi 08:02, 20. Okt 2007 (UTC)
Dankon pro via ajuto, mi komenĉos fari artikoloj de Sorio. Hodiaŭ mi ne havas multe tempo, sed "demain" mi povos. --Chabi 12:47, 20. Okt 2007 (UTC)
Dankon, Arno, pro via ŝablono Ŝablono:Urbo Hispanio. Mi komencos utiligi ĝin en kelkaj gravaj urboj. Mi intencis fari modifeton, sed ne sukcesis: ĉu vi povas ŝanĝi la esprimon "Regiono" al "Distrikto"?. La vorto Regiono estas uzata preskaŭ nur por la "Aŭtonomaj komunumoj". La subprovinca unuo estas nomata en la hispana kaj kataluna "comarca", kaj mi proponas la tradukon "distrikto". Eble eĉ pli bone estas skribi "Distrikto (comarca)". Ĉu vi bonvolus ŝanĝi tion?.
Cetere, min iom zorgigas la kontribuoj de vikipediisto Chabi: li ne parolas Esperanton, kaj fine plenigos la Vikipedion per fuŝaj ĝermoj. La vilaĝoj de Sorio ne meritas ĝenerale propran artikolon en nia Vikipedio, laŭ mia takso. Tonyo 21:57, 27. Okt 2007 (UTC)

Ŝablono:Diskutoj[redakti fonton]

Arno, ne koleriĝu, sed mi restarigis la ŝablonon:Diskutoj tial, ĉar ĝi estis tre malfacile trarigardebla. Se estas ĉiu diskuta temo en aparta linio, tio aspektas multe pli bone kaj la serĉantoj povas rapide elekti linion. Al mi ne ŝajnas, ke ĝi prenus tro da spaco en la paĝo Lastaj ŝanĝoj. Ĉiu paĝo ja ne estas limigita laŭ ia longeco, sed ĝia longeco male plilongiĝas rilate al la teksto, kiu estas sur ĝi. Petro@diskkont 15:40, 2. Nov 2007 (UTC)

Se malgraŭ tio ŝajnas al vi, ke ĝi prenas tro da spaco en la paĝo Lastaj ŝanĝoj, eble estus utile provi krei du kolonojn por la diskutaj temoj en la ŝablono tiel, ke ĉiu temo estu en aparta linio. Bv rigardi ankaŭ iom alian ekz. la slovakan version de Lastaj ŝanĝoj kun tiea ŝablono jenla ĉeĥan version jen. Petro@diskkont 15:54, 2. Nov 2007 (UTC)

{ {BASEPAGENAME} }[redakti fonton]

Ĉu estas ebleco ke vi povos ebli uzanta de subpaĝo? http://meta.wikimedia.org/wiki/Help:Link#Subpage_feature mi volos fari unu ŝablonon kaj ĉi tiu trajto estus tre helpata. Mi kreis paĝon Somera Olimpiko 1912/Medaltabelo en ĉi tie mi volus uzi ŝablonon { {BASEPAGENAME} } (en ŝablono Ŝablono:NavigacioEnMedalaKlasifiko), kiun devas returni Somera Olimpiko 1912 sed ĝi returnas Somera Olimpiko 1912/Medaltabelo do mi pensas ke oni povas fari ŝanĝon en agordoj de vikipedio. ĉu vi povas fari ĉi tiu? --Arkadiusz Zychewicz 22:50, 7. Nov 2007 (UTC)

Saluton Arno. Mi hodiaŭ aranĝis en la suprasoraba vikipedio variaĵon por la ekvivalento de {{Uzanto UTC}}. La variaĵo havas du etajn subkestojn, maldekstre por la vintra kaj dekstre por la somera tempoj. Do, anstataŭ la parametro utc estas utc1 kaj utc2. Ĉu eblus aranĝi ĉi tie variaĵon de {{Uzanto UTC}}? En hsbwp mi uzis por tio bazan ŝablonon kun tri subkestoj, du mallarĝaj (maldekstre kaj dekstre) kaj unu larĝa (meze). Ĉu ni ĉi tie havas konvenan ŝablonon? Kore --Tlustulimu 17:34, 8. Nov 2007 (UTC)

Saluton Arno,

Jam antaŭ du semajnoj mi kandidatiĝis kiel administranto, kaj mi entute ricevis 11 favorajn voĉdonojn, inkluzive de via (dankon pro tio !). Se neniu alia kontraŭas, mi do pretas ricevi el vi la administrantajn rajtojn. Antaŭdankeme kaj amike, Thomas Guibal 17:54, 13. Nov 2007 (UTC)

Dankegon, Arno. Mi provos plenumi mian novan takson kiel eble plej bone. :=) Thomas Guibal 17:00, 16. Nov 2007 (UTC)

Dankon pro via helpo. Mia Eo ne estas tre bona sed mi intentas lerniĝi. Mi havas pensi ke ni povus anonci Esperanton en ĉiuj vikipedioj faranta artikoloj de la lingvo. "Autre chose", kio mi povas fari "ici"? Mi pensas ke mia nivelo de Eo ne permetas al mi fari nenio. --Parolu Esperanto 10:21, 17. Nov 2007 (UTC)

Problemo kun CSS[redakti fonton]

Arno, ĉu vi tre konas la CSS-kodon en Vikipedio? Mi kaj aliaj, ni havas problemon kun la nuna CSS. (Bonvolu vidi Dosiero:CSS-problemo.jpg). La tekston estas tro malgranda, kaj la navigado-skatolo estas suben. Mi enrigardis la CSS-kodon, sed mi ne trovis la kulpan koderon. Ĉu vi povas rigardi ĝin? La ŝanĝo subite okazis hieraŭ. Dankon... -- Yekrats 10:23, 17. Nov 2007 (UTC)

Malgrandaj literoj[redakti fonton]

Estimata! Ankaŭ mi havas la problemon, post ensalutado la literoj iĝas malgrandaj, sed se mi redaktas aŭ mi elektas alian lingvon, la literoj normaliĝos. Helpu min, ĉar miaj okuloj estas lacemaj. --Crosstor 05:39, 18. Nov 2007 (UTC)

Bedaŭrinde ĉe mi la problemo estas viva. Mi ne scias, kion fari! Kion vi respondis, tion mi ne komprenas. Amatore mi ne povas ripari ĝin. La maŝino estas en ordo, nur en Vikio nur en Esperanto estas malgrandaj literoj.--Crosstor 12:24, 18. Nov 2007 (UTC)

Helpu kontraŭ malamikoj de Esperanto en la germana vikipedio[redakti fonton]

Kara Arno! La uzanto Jergen http://de.wikipedia.org/wiki/Benutzer:Jergen estingis la artikolon pri Svisa Espranto-Societo. Mi alvokas chiujn protesti kaj kunlabori, ke tiu cenzurago estu haltigita. La diskuton vi trovos sub: http://de.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:L%C3%B6schpr%C3%BCfung#Schweizerische_Esperanto-Gesellschaft

Cetere la samaj grupoj ankau proponis malaperigi la artikolon kiun skribis Homamiko pri mi en la Germana Wikipedio sub Dietrich Michael Weidmann Kaj koncernas ankau aliajn Esperanto-kapvortojn! Do evidente malamikoj de Espranto faras provojn forigi la signifon de Esperanto el la germana vikipedio!

Mi turnas min al vi, ĉar vi estas laŭ mia taksa la plej kompetenta "verda soldato"!!!!

Amike -DidiWeidmann 14:40, 21. Nov 2007 (UTC)

Sorry for the delay[redakti fonton]

I hadn't noticed the message. Yes I was acting as a steward trackign some problem ips showing on many wikis. If I caused any problem I apologize. I've desysopped myself already. Drini 22:31, 23. Nov 2007 (UTC)