Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2008 4

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

nefunkciantaj kaŝskatoloj[redakti fonton]

Saluton Arno, mi kaŝis ŝablonojn en paĝoj pri ŝtatoj, ĉar mi pensis, ke ili ne funkcias. Mi supozis tion laŭ antaŭaj diskutoj, ekz. tie kaj tie, kie vi konfirmas la difektig(x)on de la kaŝskatoloj. Mi antaŭe vidis ilin, sed mi ne scias, kiam ili malaperis ĉe mi, ĉar ekz. en la paĝo Lastaj ŝanĝoj, kie estas tri ŝablonoj por la diskutoj kun la ŝablonoj kaŝskatolo, mi vidas ilin en ordo eĉ ĝis nun kaj bone funkciantaj. Kiam mi refreŝigos la komputilon, la kaŝskatoloj estas nun videblaj. Ekz. tie, kie estas du tiaj ŝablonoj (Portugalio), mi vidas du vortojn - montri. Sed disvolvinte unu el ili, la alia montri malaperos. Restas nur griza strio. La refreŝiĝo validas nur por la aktuala paĝo. En plua alia paĝo kun la ŝablonoj la situacio ripetiĝas. Mi ne scias, ĉu tio estas tiel ĉi ankaŭ ĉe aliaj vikipediistoj. Rilate al ŝanĝoj en Ĉefpaĝo en la sekcio Bildo de la tago mi vidas la ŝanĝojn (pavo - barata pavo) sur la Ĉefpaĝo nur la sekvantan tagon. Mi ne gardas horojn, kiam la ŝanĝo realiĝos, sed la sekvantan tagon ili estas videblaj ĉe mi. Kerio 14:36, 7. Okt 2008 (UTC)

Ankoraŭ mi devas reveni al la problemo. Ekz. ĉiuj kategorioj pri naskiĝintoj kaj mortintoj havas ŝablonojn kun kaŝskatoloj. Nun malferminte ili estas en montrita stato, kaj estas videbla vorto kaŝi. Ĉu tiel devas esti tio? Germanio havas kvar ŝablonojn en komuna ŝablono {{Navigacipanelaro}}. Kiel tiu kunlaboru kun la kaŝskatoloj? Kerio 14:52, 7. Okt 2008 (UTC)
Kaj ankoraŭ unu interesaĵo: ĵus mi restarigis Germanion, kaj en la antaŭrigardo la kaŝŝablonoj havas vortojn montri, sed konfirminte la ŝanĝon la vortoj montri malaperos. Bedaŭrinde mi ne scias, ĉu tia ĉi situacio estas ankoraŭ ĉe iu. Kerio 14:57, 7. Okt 2008 (UTC)

Kaŝskatoloj[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis al {{Kaŝskatolo komenco1}} la CSS-formaton display:none;, kiu ja kaŝas mem. Por ke ĉio bone funkciu, ĝi devas esti forigata. Krome ŝajnas al mi, ke mankas kelkaj kaŝskatolaj formatoj en MediaWiki:Monobook.css, kiun mi iam aldonis por meti la ligilon al la ĝusta loko. Por via varianto mi ĵus aldonis la formaton. Se vi refreŝigas la kaŝmemoron de via foliumilo la tuto eble funkcios. Se ne, bonvolu informi min. Kore --Tlustulimu 10:10, 8. Okt 2008 (UTC)

(+) Mi ĵus rigardis en la ŝablonojn, por esplori kiujn klasojn ili uzas kaj el kiuj HTML-elementoj ili konsistas. Mi trovis du specojn laŭ la sekva tabelo.
Ŝablono Klasoj HTML-elementoj
{{Kaŝskatolo}} NavFrame, NavPic, NavHead, NavContent, NavEnd <div>
{{Navigilo}} NavFrame, NavPic, NavHead, NavContent, NavEnd <div>
{{Navigilo2}} navbox collapsible (autocollapse), <table> <tr>, <th> resp. <td>
{{Navigacipanelo}} NavFrame, NavPic, NavHead, NavContent, NavEnd <div>
Mia Fajrvulpo, sed ankaŭ Operao 9.52, montras ĉion senprobleme. Mi ne scias, kiu uzanto je kiuj paĝoj aŭ ŝablonoj havas problemojn. Ĉu ni eble faru enketon pri tio? Tiam ni pli facile povos serĉi solvon. Krome necesas esplori, kiu foliumilo eble havas problemon kun la nuna kodo. Kore --Tlustulimu 10:35, 8. Okt 2008 (UTC)
(+) Mi ĵus testis la bazajn ŝablonojn laŭ la supra tabeleto ankaŭ per IE7 kaj la Vindoza versio de Safari. Ĉio estas en ordo tie. Tamen mi proponas, ke ni kunigu la ŝablonojn, kiuj uzas <div>-etikedojn, havante la samajn klasojn. Kore --Tlustulimu 11:32, 8. Okt 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Mi ĵus vidis, ke via ŝanĝo funkcias. Nun mi esperas, ke Kerio ne havos problemojn. Se jes, ni devos iel eltrovi la kialon. Mi jam demandis lin pri lia ĉefe uzata foliumilo, sed ankoraŭ atendas lian respondon. Kore --Tlustulimu 14:29, 8. Okt 2008 (UTC)
Saluton Arno, mi devas danki al vi por la solvado de problemo kun la kaŝskatoloj. Nun ŝajnas, ke ĉio funkcias bone, eĉ kun la ĝuste aperantaj vortoj montri/kaŝi, sed en ĉiuj paĝoj pri ŝtatoj de Eŭropo la kaŝŝablonoj restas kiel nenion dirantaj grizaj strioj. Estas paĝoj, kie estas du ŝablonoj (malvarma milito, dua mondmilito - kiel ĉe tiu ĉi dekstra ŝablono) - tiuj funkcias bone, kaj estas paĝoj, ekz. Portugalio - ankaŭ kun du ŝablonoj - restas kun nevideblaj vortoj kaŝi/montri (kiel ĉe tiu ĉi maldekstra ŝablono). Bone funkcias ankaŭ kategorioj pri naskiĝintoj kaj mortintoj kaj paĝoj kun ŝablono : Esperantisto. Mi ekvidos morgaŭ, ĉu la farita ŝanĝo venos ankaŭ en Portugalion. Ankoraŭ unufoje dankon por via laboro. Kerio 18:15, 8. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus trovis hazarde la novan ŝablonon {{Universala Navigado}}. Ĉu ni vere bezonas plian kaŝskatolan bazan ŝablonon? Kore --Tlustulimu 17:04, 16. Okt 2008 (UTC)

Ŝablono:Tabelo futbalo[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus tradukis la anglan ŝablonon en:Template:Footballbox en esperantolingvan version {{Tabelo futbalo}}. Nun ankoraŭ estas problemo pri la landaj flagoj. La angla vikipedio uzas por tio la ŝablonojn en:Template:Fb-rt kaj en:Template:Fb kun multe da helpaj ŝablonoj. Ĉu ni jam havas uzeblajn ŝablonojn? Mi jam serĉis, sed nur trovis {{Flago}} kaj tutan liston de flagaj ŝablonoj

Ĉu ni eble kreu adaptan ŝablonojn, kiuj similas al en:Template:Fb-rt kaj en:Template:Fb? Se jes, kiun titolon ili povas ricevi? Mi proponas: Ŝablono:Flago kun sekva teksto kaj Ŝablono:Flago antaŭa teksto. Kore --Tlustulimu 13:51, 10. Okt 2008 (UTC)

(+) Krome mi trovis en la angla vikipedio la kategoriojn en:Category:Country data templates kaj en:Category:Flag template system. Ĉar tie ne estas intervikiaj ligiloj al esperanto, mi ne scias, ĉu ni eble havas ekvivalentojn. Kore --Tlustulimu 14:02, 10. Okt 2008 (UTC)

Username change[redakti fonton]

Could you please change my username David into MuDavid for the purpose of SUL? Thanks, David Da Vit 13:47, 16. Okt 2008 (UTC)

Dankon! MuDavid Da Vit 14:48, 16. Okt 2008 (UTC)

Ŝablono:Informkesto aŭtovojo[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus trovis la ŝablonon {{Informkesto aŭtovojo}}, kies kodo estas malĝuste farata laŭ mia impreso. Sed ĝi ne havas dokumentadon nek intervikiajn ligilojn, kaj nur estas uzata en unu artikolo, nome A7 (germana aŭtovojo). Krome mi ĵus trovis pli taŭgan ŝablonon, sed ĝi troviĝas en la pola vikipedio: pl:Szablon:AS-infobox. Ĉu mi petu Vikipediisto:Arkadiusz Zychewicz, ke li enmetu la kodon en la unue menciitan ŝablonon kaj adaptu la artikolon? Ĉu vi havas alian ideon? Kore --Tlustulimu 17:00, 16. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Sed Marcos fuŝis ĉe la transpreno de la ŝablono. Alikaze la kodo ne estus malsama al de:Vorlage:Infobox Bundesautobahn. La kodo ekzemple komencas per vikisintaksa tabelo, sed finiĝas per la duobla krampo de ŝablono. Tio ne estas en ordo kaj ne povas funkcii. Krome tio klarigas, kial en la artikolo enestas la kodo, kiu devus esti en la ŝablono. Ĉu mi riparu tion, ĉu vi emas? Ĉu mi antaŭe demandu Marcos, ĉu li eble mem emus ripari ĝin? Kore --Tlustulimu 19:27, 16. Okt 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Mi proponas, ke ni okupiĝos sekvontsemajne pri la ŝablono(j), ĉar mi ekde hodiaŭ vespere ĝis dimanĉo ne havos tempon. Mi ĉeestos Esperanto-seminarion. Kore --Tlustulimu 10:15, 17. Okt 2008 (UTC)

Alinomado[redakti fonton]

Saluton Arno, farita. Kerio 05:19, 28. Okt 2008 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Salut,

Pourriez vous me dire comment s'appele le modèle ébauche sur la WP en éspéranto ?

--Jagŭar 17:53, 14. Nov 2008 (UTC)

Eo.wikisource.org, unueca citŝablono[redakti fonton]

Estimata Arno, en du diskutoj mi ricevis referencon al vi. Unue, mi vidis, ke eo.wikibooks.org estas uzata mise, oni enigas tien ankaŭ digitaligitajn librojn, kiuj apartenas al wikisource. Tamen, la esperanta versio neekzistas, kio tre malfaciligas ekz. kreadon de interlingvaj ligiloj, de ŝablonoj ktp. Oni skribis, ke vi planis jam antaŭ iu tempo establi la esperantan version. Ĉu? Mem mi ne kapablas tion fari: unue mi ne komprenas Vikipedion tiel profunde, due mi ne havas tiom da tempo. Ŝajnas al mi tamen, ke kaj la esperanta Wikibooks kaj tia parto de Wikisource estas preskaŭ mortaj, neniu pretas kunlabori en iu eventuala nova projekto. Kion vi opinias pri tio?

Due, oni skribis, ke vi estas fakulo pri ŝablonoj. Mi volis plibonigi la artikolon pri Esperanto, sed rapide trafis la ĥaoson pri citŝablonoj. Estas tro multaj, kelkaj ofte samcelaj, kelkaj plene aŭ parte anglaj. Ŝajnas al mi, ke en ĉi tiu Vikipedio, havanta malmultajn kontribuantojn, estus pli utile kaj praktike havi nur unu universalan, plene esperantan citŝablonon, uzeblan por ĉio -- nur tiel garanteblas unueco de stilo kaj eventuala eblo de facilaj ĝeneralaj ŝanĝoj en citmaniero. Mi kopiis la anglan Citation al la paĝo Ŝablono:Fontindiko kaj iom post iom verŝajne tradukos ĝin (ĉar mi ankoraŭ ne scipovas krei ŝablonojn), sed la solvo ne estas perfekta: la ŝablono Citation ne estas destinita por citi ekz. sonregistraĵojn, filmojn ktp., ĝi ne ŝajnas al mi esti sufiĉe ĝenerala -- estus vere plej bone havi nur unu kaj anstataŭigi per ĝi ĉiujn aliajn. Se vi estas spertulo en la viki-kodo, bonvolu esprimi vian vidpunkton al la afero. Ĉu iu en la e-a Vikipedio kapablas, pretas kaj povas krei la ĝeneralan citŝablonon? --PAD 16:37, 15. Nov 2008 (UTC)


Pri diversaj vikimediaj projektoj en Esperanto, mankas homfortoj por bone prizorgi ilin. Mi nur ricevis burokratajn rajtojn en ĉiuj projektoj, kaj minimume kontribuis en ĉiuj projektoj (provizante ĉefpaĝon kaj kelkajn bazajn aferojn) sed mi ne sola povas vivigi ĉiujn tiujn projektojn. Se montriĝas laboremuloj mi bonvolas kunhelpi. Se temas pri lanĉi novan projekton nepre teamo da kunlaboremuloj unue konsistiĝu, tiam peto estu starigita por ke la projekto estu ekita. Poste komencos la laboro !

Pri citŝablonoj, la ideo transpreni sen traduko la anglajn ŝablonojn ebligas rekte kopii de anglalingva artikolo kaj tuj ricevi la citreferencojn. Se vi volas traduki la ŝablonojn aŭ eĉ krei unu kiu taŭgus por ĉiuj situacioj, devige vi devos traduki ĉiujn parametrojn kiam vi enportas citaĵon el anglalingva artikolo. Kiu plenumos tiun kroman laboron ?

Oni pripensu la laborkoston de tiaj planoj kaj esplori pri ĝia efektivigo. Mi listigu :

  • verki novan ŝablonon sintezantan diversajn ŝablonojn

  • traduki la diversajn ekzistantajn ŝablonojn
  • traduki unuope ĉiujn parametrojn ĉe enporto de referaĵo el anglalingva artikolo.

Mi ne promesas ke mi en tre proksima tempo povos doni multe da tempo por tiuj taskoj. Arno Lagrange @ 21:04, 15. Nov 2008 (UTC) (la respondo kopiita de la paĝo Vikipediista_diskuto:PAD de la uzanto --PAD 18:57, 17. Nov 2008 (UTC))


Mi komencis iomete traduki la ŝablonon Fontindiko. Mi adaptos ĝin tiel, ke oni povu uzi kaj esperantajn kaj anglajn parametrojn, do la plua tradukado ne necesos. Mia laboro verŝajne daŭros longe, sed poste estus bone iom post iom forigi aliajn superfluajn ŝablonojn kaj anstataŭigi ilin per la nova (aŭ redirekti ilin). Miaopinie ni bezonas unu ŝablonon ĝuste pro tio, ke kunlaborantoj estas malmultaj kaj prizorgi multajn ŝablonojn estas pli malfacile kaj temppostuleme. Al vi mi havas nur unu peton: ĉu vi povus krei malgrandan helpŝablonon aranĝantan datojn? Se vi konsentos, mi detale priskribos al vi, kion oni postulas de ĝi. Aliokaze mi ellernos la vikikodo-sintakson kaj kreos la aĵon mem, nur tio daŭros pli longe. --PAD 18:57, 17. Nov 2008 (UTC)

Saluton, PAD. Estas bona ideo, ke vi tradukas la unuecan citŝablonon. Mi ĵus invitis Kerion al la diskuto, ĉar li momente okupas pri la koncernataj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 09:41, 23. Nov 2008 (UTC)

Re: Fixing ? (pt.wikipedia)[redakti fonton]

Hi. Sorry for my mistake. Didn't know those projects don't exist in Esperanto. I removed those icons in external links in this edit. Now instead of Esperanto link we see Esperanto for example. If you don't agree you can revert my edit. Regards. Mosca 17:24, 17. Nov 2008 (UTC)

By the way, please check if these interwikis are the same subject. It seems this page have one message from someone. May me should be replaced with other content. Thanks. Mosca 17:39, 17. Nov 2008 (UTC)

Artikolkontrolado[redakti fonton]

Mi trovis la kontrolilon en la piedon de la paĝo de paĝoj en la artikola nomspaco. Mi kontrolis la Ĉefpaĝon kaj kelkajn hazardajn paĝojn. Ĝi funkcias bone, sed mi devis restarti mian retumilon.

Kiam mi petis FlaggedRevs, mi elektis la plej simplan konfiguron: ĉu paĝo estas vidita (kaj spamo mankas) aŭ ne. Se plua funkciado estas volata, ni povas peti plu. -- Yekrats 21:46, 17. Nov 2008 (UTC)

  1. Jes, tiuj stupoj estas eblaj! Mi elektis la plej bazan opcion. Ĉu ni volas peti plurŝtupan kontrolon?
  2. Mi demandos pri kie estas la CSS.
-- Yekrats 11:19, 18. Nov 2008 (UTC)
Saluton, Arno. Mi ĵus trovis kelkajn CSS-kodojn en de:MediaWiki:Monobook.css je la fino de la paĝo sub Anpassungen für die Stabilen Versionen. Eble tio taŭgas pro ni. Kore --Tlustulimu 11:51, 18. Nov 2008 (UTC)
Jes, mi pensas ke la afero estas diskutita ĉe de:Wikipedia:Administratoren/Anfragen/Archiv/2008/Mai#.C3.84nderung_an_MediaWiki:Monobook.css, sed mi ne povas legi la germanan. Tamen, la kodo ŝajnas fidela. -- Yekrats 12:02, 18. Nov 2008 (UTC)
Mi kopiis la ŝovkodon en nian MediaWiki:Monobook.css AL @ 12:05, 18. Nov 2008 (UTC)

Revizi -> Versi[redakti fonton]

Mi faris la ŝanĝon de "revizio" trans la mesaĝoj de TranslateWiki, kiuj baldaŭ transigos al la serviloj MediaWiki. Dankon... -- Yekrats 16:41, 18. Nov 2008 (UTC)

Cache.js[redakti fonton]

Hello, ca y est c'est bon si tu veŭ positionner une version stable du cache,http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipediisto:Pmartin/monobook.js, tu n'as juste qu'à copier coller ce script dans le Commons.js Pmartin 00:41, 19. Nov 2008 (UTC)

vidita artikolo[redakti fonton]

La problemo estas solvita. Se mi tiam estus sciinta, kiel "forigi" la markilon, mi tiel ne demandus. Do pardonu. Kerio 06:33, 21. Nov 2008 (UTC)

dufoja subteno[redakti fonton]

Dosiero:Dufoja subteno.jpg

Ĉu vi, Arno, hazarde ne faris ie ian eraron en Mediawiki? Kial la subtena reklamo aperas dufoje unu sub la alia? Kerio 16:39, 19. Nov 2008 (UTC)

Komunumoj en Veracruz[redakti fonton]

Saluton Arno, mi havas demandon. Laŭ via rekomendo mi nun iom post iom ŝanĝas la artikolojn por meti bonan eksteran ligon. Ĉe la ŝanĝoj mi rimarkis ke la robotoj bonorde forigis la intervikian ligilon se la koncerna ligo ne ekzistas. Inverse tamen la robotoj ŝajne ne trovis aŭ ne ŝanĝis ligilojn se la koncerna paĝo ne havis la saman nomon. Ekzemple ĉe Acatlán la roboto forigis la intervikian ligilon, ĉar mi nur metis la ligon al Acatlán. La roboto ne rimarkis ke tamen ekzistas artikolo "Acatlán (Veracruz)" (Domaĝe ke la robotoj ne demandas la koncernan vikipediiston per aŭtomata demando, kio estas bona!). Per inversa konkludo: Se ekzemple mi ne estus enmetinta en la artikolon "Camarón de Tejeda (Komunumo en Veracruz)" la intervikian ligilon "Camarón de Tejeda" la robotoj en la angla, franca, hispana kaj rusa ne estus trovanta la artikolon "Camarón de Tejeda (Komunumo en Veracruz)". Konkludo: Laŭ mi estas bone tamen enmeti la intervikian ligilon al la nomo de la koncerna komunumo. Se la artikolo en la alia lingvo ne ekzistas la robotoj forprenas, se ĝi tamen ekzistas la Esperanto-artikolo por la aliaj versioj tute ne estas trovebla, ĉar ĝi havas la aldonon (komunumo en Veracruz). Mi do petus vian konsenton tamen enmeti la intervikian ligilon sen kontroli ĉu la artikolo en la alia lingvo vere ekzistas. (Mi sendas la saman informon al Narvalo)--Esperantst 23:09, 19. Nov 2008 (UTC) / Mi dankas pro via respondo kaj estonte sekvos vian rekomendon, kvankam mi ne tute komprenas (kiel dirite la robotoj ja forprenas ligon al neekzistantaj artikoloj) kaj por mi kaŭzas pli da laboro kontrolante ĉu la koncerna artikolo ekzistas en la hispana aŭ ne.--Esperantst 23:57, 19. Nov 2008 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Mi ĵus aldonis mian nomon. Amike, Bea 12:47, 20. Nov 2008 (UTC)

Vikipedian dankon, Arno! Ankaŭ mi subskribiĝis.--Internaciulo 13:20, 22. Nov 2008 (UTC)

Komumoj en Oaxaca[redakti fonton]

Saluton Arno, interne de la projekto pri la meksikaj komunumoj mi ĵus verkis novan artikolon: Abejones (komunumo). Mi ĝojus se vi povus kontroli tiun artikolon antaŭ ol mi enmetas la aliajn 569 komunumojn de Oaxaca. Anticipan dankon! --Esperantst 06:55, 21. Nov 2008 (UTC).

Arno, dankon pro via tuja reago. Mi ne pensis pri tiu ebleco ke ankaŭ eblas meti viajn informojn en la diskuto de la koncerna paĝo. Mi pensis ke temas pri eraro. Mi nur rimarkis ke ĉe la italaj komunumoj ĉiuj estas en la kategorio italaj komunumoj kaj en la regionaj kategorioj. Mi tuj ŝanĝos denove.--Esperantst 01:10, 22. Nov 2008 (UTC)
Bone, intertempe mi legis komentojn en la diskutpaĝo.
  1. Vi tute pravas ke la uzo de komo ne estas plej bona. Ĉu mi tamen rajtus lasi tion. Kaŭzus multe da laboro ŝanĝi tion.
  2. Informojn pri la etnoj mi bedaŭrinde ne havas. INEGI mem en la statistikoj ne donas la informon.
  3. Pri la situpunkto mi ne scias kiel enmeti ĝin. Ĉu vi povus doni al mi ekzemplon en la artikolo?
  4. La informkeston mi enmetis. Mi ne havas ideon kiel enmeti aŭ eltranĉi ekzemple la blazonojn. Mi vidis ke en la hispanlingvaj paĝoj ofte estas blazono, sed mi ĝis nun ne sukcesis transpreni ĝin al la Esperanto-Vikipedio.
  5. Pri la ordo de la kategorioj mi jam ŝanĝis. Mi tamen rimarkis ke la koncerna komunumo poste ne aperas en la listo de la komunumoj de Meksiko se mi ne ankaŭ enmetas la kategorion.
  6. Pri Ixtlán mi tute konsentas.
  7. La koordinatojn mi ankaŭ enmetis. Mi tre dankas al vi pro viaj komentoj. Estas tre domaĝe ke mi jam enmetis pli ol 700 komunumojn sen viaj komentoj. Post la enmeto de ĉiuj komunumoj mi elektos la plej grandajn kaj gravajn komunumojn kaj poste enmetos pliajn informojn--Esperantst 01:10, 22. Nov 2008 (UTC)
Arno: Alia demando. Pro iu kaŭzo mi ne sukcesis aranĝi la informkeston kaj la bildon bone. Ĉu vi povus helpi? --Esperantst 01:36, 22. Nov 2008 (UTC)

/ Arno: Mi ne volas esti la kaŭzo ke vi morgaŭ ne sentos vin bone. Vi trankvile povas dormi. Ni solvos la problemon. Cetere devas esti solvo kiu estas facile adaptebla. Se mi devas enmeti aranĝi ĉion mane kaj per multaj provoj meti punkton sur la mapo mi ne faros tion, ĉar mi ne havas la tempon aldoni al 570 artikoloj mane metitan punkton. Bv. kompreni tion. Amike kaj denove bonan nokton. --Esperantst 02:05, 22. Nov 2008 (UTC) Mi pensas ke ni nun havas ege bonan solvon. Bv. kontroli Asunción Ixtaltepec (komunumo). Dankon al vi!!!--Esperantst 04:27, 22. Nov 2008 (UTC)

Reviziado[redakti fonton]

Saluton! Mi ne aŭdacis doni rajtojn al mi mem kaj pro tio petis tion de la komunumo. Eble tio estis iom misgvida. Mi priatendas la paĝon kun rajto-petoj. P.S.: Pardonu, ke mi dume ne plu progresis pri la provlegado -- mi havas studentojn al kiuj mi instruas informatikon ĝis fino de la sekva semajno, poste mi iĝos pli libera. Amike, Alaŭdo ۩ 10:52, 21. Nov 2008 (UTC)

Reviziado 2[redakti fonton]

Kara Arno, mi tute ne konsciis, ke mi rajtigis min mem esti revizianto. Mi legis vian inviton en mia diskutpaĝo, faris (laŭ mia memoro) precize tion, kion oni priskribas tie: mi aldonis min en tiu listo. Kaj kelkajn minutojn poste, mi konstatis, ke mi estas revizianto. Mi simple supozis, ke vi estis ĉekomputile kaj tuj rajtigis min. Sed kiel tio povis okazi, ke ĉe mi la rangaltigo aŭtomate okazis, kaj ke ĉiuj aliaj ne? Ĉu iu ŝanĝis la sistemon?

Ŝablono traduku[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi pensas, ke ni povus rezigni pri la ŝablono {{Traduku}}. Mi iam provizore kreis ĝin por iu artikolo, en kiu io estis ankoraŭ tradukenda. Ĉu vi elprenos ĝin el artikoloj, se ĝi estas uzata? Tiam ĝi povos esti forigata. - Aŭ ni anstataŭigu ĝin per alidirektilo al {{Esperantigu artikolon}}. Kore --Tlustulimu 15:39, 22. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus elartikoligis kaj forigis la ŝablonon. Nun ni povas pripensi, ĉu ni rekreas ĝin kiel alidirektilon al {{Esperantigu artikolon}} aŭ ne. Kore --Tlustulimu 19:33, 22. Nov 2008 (UTC)

Salut' Amiko! Mi rifuzas la peton esti reviziulo. Sincere: --Crosstor 05:11, 23. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono al alia lingvo[redakti fonton]

Mi nun redaktas artikolon pri Ĵetfluoj (Jet stream) sed stumblas sur ligiloj al aliaj lingvoj kvankam unuavide mi ne eraris pri la kodoj, ekz. :

El tio rezultas :

         * angle - jet stream
         * Ŝablono:Da - Jetstrømmen
         * germane - Jetstream (Strahlstrom)
         * nederlande - straalstroom
         * Ŝablono:No - Jetstrømmer
         * Ŝablono:Nn - jetstraum
         * Ŝablono:Sv - jetström
         * Ŝablono:Fi - Suihkuvirtaus
         * Ŝablono:Ee - Jugavool
         * ĉeĥe - Tryskové proudění(Tryskové = ĵet; proudění = fluo)
         * Ŝablono:Pl - Prąd strumieniowy

Ĉu la fakto ke aperas "ŝablono:xx" signifas ke tio ne ekzistas por tiuj lingvoj ? Se jes, mi bonvolas krei la necesajn sed ne scias kiel fari. Mi vane foruzis multan tempon por serĉi en "Helpo"... --Henriko 09:47, 23. Nov 2008 (UTC)

Dankon, sed mi ne petas. --Crosstor 09:51, 23. Nov 2008 (UTC)

Dankon pro la klarigoj, tamen estus utile diferencigi la du norvegajn lingvojn, krome la nomo de la estona havas strangan aspekton ;-)

  1. norvege - Jetstrømmer
  2. norvege - jetstraum
  3. svede - jetström
  4. finne - Suihkuvirtaus
  5. eŭee - Jugavool

--Henriko 10:23, 23. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono:Navigilaro[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi hodiaŭ kreis la listan ŝablonon {{Navigilaro}} kiel ekvivalento de la angla en:Template:Navigation templates. Sed nun mi ne scias, kiel mi povus traduki:

  • Custom initial state
  • Nesting

Temas ja pri certaj funkcioj de navigilaj ŝablonoj. Kore --Tlustulimu 20:26, 23. Nov 2008 (UTC)

Dankon pro viaj tradukoproponoj. Mi jam enmetis ilin en la ŝablonon kaj iomete korektis la ŝablonon, ĉar mi iomete eraretis pri la enhavo de unu kolumno. Sed mi esperas, ke nun ĉio estas en ordo. Kore --Tlustulimu 22:47, 23. Nov 2008 (UTC)

Order of obsolete letters[redakti fonton]

Can you reorder obsolete letters in protected Ŝablono:Grekaj literoj to match ordering of obsolete letters marked by color lines in Greka alfabeto? 67.159.57.202 10:24, 25. Nov 2008 (UTC)

Thanks for reordering. Now all is good.67.159.56.83 10:40, 26. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono:Kaŝskatolo[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus iom aktualigis la dokumentadon de {{Kaŝskatolo}}. Krome mi proponas, ke ni donu al la ŝablono apartajn parametrojn por difini la fonajn kolorojn de la bildoj. Kelkfoje tio necesas, precipe, se la bilda fono estu travidebla, sed ne la titola. Kore --Tlustulimu 10:52, 25. Nov 2008 (UTC)

monobook.css kaj monobook.js[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi esperas, ke vi ne havos problemon kun mia ĵusa kopiemo de nova kodo por monobook.css kaj monobook.js por la nova ŝablono {{Projektoj}}. Mi jam testis kaj konstatis, ke la nova kodo funkcias en la artikolo Sunsistemo. - Mi havas la impreson, ke en la franca vikipedio estas kelkaj tre inventemaj kreantoj de tia kodo. Kaj ni havas bonŝancon, ke vi estas franco. Kore --Tlustulimu 00:25, 26. Nov 2008 (UTC)

(+) Kion vi planas pri la nova kodo? Ĉu ĝi estos metata post testado en MediaWiki:Common.css kaj MediaWiki:Common.js? Kore --Tlustulimu 00:30, 26. Nov 2008 (UTC)
Jes mi provas, kaj mi estos konstatinta ke taŭge funkcias, mi proponos ke ni enmetu ĝin en la komunajn dosierojn. Laste mi ankaŭ proponis ian plibonigon (ligilon al arkivoj de wikiwix, sed neniu reagis) Arno Lagrange @ 00:40, 26. Nov 2008 (UTC)
La nova kodo ĉe mi bone funkcias, kvankam la koncernata ŝablono nur ekzistas en unu artikolo. - Mi legis pri via propono pri wikiwix, sed ne scias, por kio ĝi estas uzebla. Kore --Tlustulimu 00:43, 26. Nov 2008 (UTC)

Ĉe mi ĉi tie kaj en la franca vikipedio tre simile aspektas. Ĉu vi uzas alian foliumilon ol mi? Mi ja uzas Fajrvulpon 3.0.4. Kore --Tlustulimu 00:54, 26. Nov 2008 (UTC)

Mi ĵus rigardis vian CSS-dosieron kaj pensas, ke antaŭ la nova kodo ĝenas // tuj post .unpatrolled {visibility:hidden} */ kaj la foliumilo ignoras simple ĉion, kio sekvas tie. Kore --Tlustulimu 01:13, 26. Nov 2008 (UTC)

Garbage arrows in template[redakti fonton]

Can you delete from protected Ŝablono:Grekaj literoj garbage arrows: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=%C5%9Cablono%3AGrekaj_literoj&diff=2050699&oldid=2029000 looking as such: "<!--", "-->". First garbage arrow is in sampi line, and second garbage arrow is in diacritics line. 67.159.56.83 10:40, 26. Nov 2008 (UTC)

Omission of existing letter[redakti fonton]

Article Heto (directly after eta, the same numeric value as eta) exists, but is omitted from Greka alfabeto and Ŝablono:Grekaj literoj. Why it is not acknowledged in Greka alfabeto and Ŝablono:Grekaj literoj despite of its very existence? 67.159.56.82 10:54, 26. Nov 2008 (UTC)

I solved this problem by turning into redirect to eta this banned heta article about heta letter, already banned from Greka alfabeto and Ŝablono:Grekaj literoj. 79.162.33.50 13:18, 26. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono Projektoj[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ne kontraŭas vian proponitan ŝanĝon, sed vi verŝajne devos truki ĉe la parametroj, por ke ne necesas ŝanĝi ĉiun unuopan paĝon, kiu uzas la ŝablonon. Kore --Tlustulimu 10:43, 26. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi ĵus trovis similajn ŝablonojn {{Fratinligoj}} kaj {{Fratoligoj}}, kiuj eventuale povas esti anstataŭataj per la nova, ĉar ili aperas nur en malmultaj artikoloj. - Krome mi pensas, ke similaj aŭ eble eĉ preskaŭ identaj ŝablonoj por la sama afero ne estas bezonataj. Kore --Tlustulimu 13:12, 26. Nov 2008 (UTC)

Redaktanto[redakti fonton]

Mi ĵus petis postenon, ĉu necesas nur meti la nomon en tabelon?Roberto 14:53, 26. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono:Genealogia arbo[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus kreis la ŝablonon {{Genealogia arbo}} surbaze de la suprasoraba versio, kiun mi anktaŭ kelkaj tagoj tradukis el la germana. Nun la ŝablono povas esti uzata en diversaj artikoloj, kiel ekz. kaj pri genealogio de vivaĵoj kaj pri la genealogio de personoj. Kore

merging my account to SUL "user:JD"[redakti fonton]

hi there!

please rename and merge this existing and manually created account into my unified login user:JD. my home wiki is de.wikipedia.org, i'm an admin there. thanks in advance, --JD de {æ} 19:15, 28. Nov 2008 (UTC)

answer @ de.wp. greetings, --JD de {æ} 09:48, 29. Nov 2008 (UTC)
thanks, again. --JD de {æ} 19:03, 29. Nov 2008 (UTC)

Ŝablono:Bildo de la tago[redakti fonton]

Saluton, Arno. Ĉu vi povus klarigi al mi, kiel funkcias la ŝablono {{Bildo de la tago}} kun ĝiaj helpoŝablonoj? Mi emus krei similan ŝablonaron por la suprasoraba vikipedio, sed tie okazu la bilda ŝanĝo laŭsemajne. Do temas tie pri bildo de la semajno. Kore --Tlustulimu 16:07, 1. Dec 2008 (UTC)


Kara Arno, ne zorgu ! Estas senutila kopii la liston de oktobro al decembro, ĉar mi konjekteble havos sufiĉan tempon por aldoni bildojn ĝis la fino de la monato, kaj eĉ poste : mi do nuligas viajn redaktojn, kaj provos ĉiam provizii bildojn por almenaŭ la sep venontaj tagoj.

Nun pli ĝenerale : laŭ mi la nuna manko de intereso pri la bildo de la tago havas plurajn kialojn :

  1. Vi kaj mi "tro" okupiĝis pri tio dum la unuaj monatoj, tiel ke aliaj uzantoj ne havis oportunon por testi la sistemon kaj aldoni bildojn.
  2. La tuta procezo por aldoni bildon ŝajnas ege kompleksa por nespertuloj, despli ke mankas klara helpo kaj klarigo sur Vikipedio:Bildo de la tago. Necesas redakti du apartajn ŝablonojn, kiuj cetere estas malfacile troveblaj : mi jam plurfoje legis komentojn de aliaj vikipediistoj, kiuj deziris korekti erarojn sed simple ne sciis, kiel fari. Mi provos aldoni multe pli klaran helpon kun rektaj ligiloj al la redaktendaj ŝablonoj, sed ankaŭ instigmesaĝon sur la ĉefpaĝo ("Aldonu la venontan bildon !").

PS : mi hazarde legis vian lastan mesaĝon sur la diskutpaĝo de Tlustulimu, kaj do prezentas al vi mian plej sinceran kondolencon pri via forpasinta patrino. Amike, Thomas Guibal 21:45, 3. Dec 2008 (UTC)

Saluton, Arno. Mi jam testis la novan ŝablonaron laŭ via konsilo: hsb:Předłoha:Wobraz tydźenja kaj la bildo por ĉi tiu semajno funkcias bone kiel videblas en la tiea dokumentado. Kore --Tlustulimu 22:58, 3. Dec 2008 (UTC)
PS: Mi volas same kiel Thomas kondolenci pro via patrino, kvankam mi ne konas ŝin. Amike --Tlustulimu 22:58, 3. Dec 2008 (UTC)

Kara Arno, ne ofendiĝu pri la rapida nuligo de via redakto. Mi simple timis, ke la algluiĝo de la oktobraj bildoj al decembro despli malkuraĝigus la aldonon de novaj bildoj fare de nespertuloj. Nun mi kreis novan enkondukon por Vikipedio:Bildo de la tago, miaopinie tre pedagogian (vidu ankaŭ en la diskutejo). Ni atendu kaj vidu, se la decembra paĝo pleniĝas aŭ ne. (se ne, mi tre volonte plenigos ĝin) Kore, Thomas Guibal 18:18, 4. Dec 2008 (UTC)

Conseil et un aide a Lola Pagnani[redakti fonton]

J'ai fait, est-ce que tu me peut aider avec ce article? En esperanto et le meme en anglais. Les sources sonts vrai. Merci bien puou le conseil!--Lodewijk Vadacchino 23:05, 3. Dec 2008 (UTC)

Revizioj[redakti fonton]

Saluton Arno, mi ĵus rimarkis ke miaj artikoloj aŭtomate aperas kiel "reviziitaj". Mi pensas ke tio eble estas taŭga ĉe la nuna projekto "komunumoj de Oaxaca" sed ĝenerale miaj scioj pri la funkcioj en la vikipedio ankoraŭ ne permesas doni al mi tiun rajton. Memoru kiom da "problemoj" estis ĉe la kreo de la ĝenerala paĝo pri la komunumoj. Krome mi pensas ke ne estas taŭge ke la verkisto de iu artikolo samtempe estas la revizianto (oni ĉiam povas erari). Kiel ni agu plej bone? Ĉu ni kreu liston de "kontrolpetoj". Tiel oni povus peti alian vikipediiston ankoraŭ kontroli la artikolon aŭ ĉu eblas malŝalti la rajton en unuopaj kazoj (Ekzemple mi hodiaŭ verkis artikolon pri Pierre Nkurunziza‎ kaj ĝojus se iu povus kontroli kaj aldoni la neekzistantajn kategoriojn. --Esperantst 21:02, 4. Dec 2008 (UTC)

Listo de uzantoj laŭ redaktonombro[redakti fonton]

Thanks for your help. These lists will be update once a day. I'm going to change the pages titles. Regards! --Emijrp 20:10, 5. Dec 2008 (UTC)

Italiano e americano[redakti fonton]

No, l'italiano e' ancora la lingua ufficiale, ma la userpage nelle altre wiki la scrivo sempre in inglese perche' non tutti conoscono l'italiano :-) --Jalo 13:18, 12. Dec 2008 (UTC)