Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2010 3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arno, ekzistas nun kvar malfermitaj petoj ĉe tiu paĝo: Ĉio en ordo kun JackieBot (ekde julio), Kgsbot (ekde aŭgusto) kaj WikitanvirBot (ekde septembro). Ebrambot (ekde oktobro) redaktas nenion. La funkciigistoj ne atentigis vin. CasteloBrancodiskuto 08:43, 28. Nov 2010 (UTC)

Tradukoj[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus vidis, ke la artikolo Kunigo-klavo ankoraŭ ne enhavas navigilon. Tian navigilon mi trovis en la angla artikolo. Ĉu vi havas ideon, kiel ni povus traduki en:Template:Keyboard keys? Amike --Tlustulimu 15:43, 29. Nov 2010 (UTC)

Mi ĵus kreis {{Komputilaj klavoj}}, sed ne scias kiel traduki la ligilojn en la navigilo. Ĉu vi havas ideon? Amike --Tlustulimu 17:25, 29. Nov 2010 (UTC)

Vikinovaĵoj[redakti fonton]

Arno, ĉu vi povas kontroli nian anoncon pri Vikinovaĵoj? Kaj ĉu vi ankaŭ povas revizii la unuan novaĵartikolon farita de mi? Dankon, CasteloBrancodiskuto 07:58, 30. Nov 2010 (UTC)

Dankon por via helpo, Arno. Nun mi petas vin aldoni robotan statuson al CasteloBot, ĉe Vikivortaro, Vikilibroj kaj Vikicitaro, post unu semajno je la petoj. Mi volas uzi ĝin por plibonigi artikolojn, korekti kategoriojn kaj ŝablonojn kaj aliaj redaktetojn. Mi volas helpi vin plibonigi kaj disvolvigi la Esperantajn projektojn. Mi scias la iliajn ĝeneralajn reguladojn, kaj mi estis burokrato, kontrolanto, kaj estas administranto/arbcom ĉe pt.vikipedio. Mi laboras disvolvigante vikian projekton por entreprenoj. Nun, mi diskutas, kune kun Esperanta brazila asocio, kiel ni povas helpi divastigi ilin, ĉe kongresoj, rondoj, lernejoj, entreprenoj, ktp. Vikicitaro havas multajn da ŝanĝoj por fari en interfaco, tial mi petas ankaŭ provizoran administrantan statuson. Vikilibroj havas multe da tekston por eksporti al Vikifontaro (nun aprobita), kaj baldaŭ mi petos tiun provizoran statuson ankaŭ tie. Mi volas helpi vin, Arno, kaj se vi volas diskuti kiel mi povas fari tion, bv kontaktu. Dankon. CasteloBrancodiskuto 06:17, 1. Dec 2010 (UTC)
✔ Farite (kaj pli eĉ); Kastelo Blanka ! mi fidas ke vi certe faros bonan laboron en ĉiuj tiuj Esperantaj vikimediaj projektoj. Arno Lagrange @ 09:43, 1. Dec 2010 (UTC)

parametro en apartigilo[redakti fonton]

La parametro "hn" ĉe {{apartigilo}} pri kiu vi atentigis min estas simpla eraro; mi kopiis ĝin el la koncerna artikolo en alilingva Vikipedio kaj forgesis forigi. --Tonyo 12:02, 4. Dec 2010 (UTC)

Administranto[redakti fonton]

Jes, Arno. Interesas al mi fariĝi administranto kiel eble plej baldaŭ. Dankon pro la demando. Jam de longe mi atendas decidon. --Pablo Escobar 06:58, 6. Dec 2010 (UTC)

Saluton, Pablo. Laŭ la paĝo http://toolserver.org/~soxred93/pcount/index.php?name=Pablo+Escobar&lang=eo&wiki=wikipedia vi faris entute nur 47 redaktojn. Mi pensas, ke tio ne sufiĉas por ĉi tiu tasko. Amike --Tlustulimu 18:10, 6. Dec 2010 (UTC)
Tlustulimu, ili parolis pri Vikivortaro. CasteloBrancodiskuto 17:26, 27. Dec 2010 (UTC)

Mi gratulas vin pro la valora kontribuado pri Ekozono. Mi provis fari kelkajn plibonigojn, precipe aldonon de priskriboj de la koloroj sur la mapo. Mi anstataŭigis la mapon png per iu .svg precipe ĉar tie jam estis priskriboj. Vidu commons:File:Ecozones.svg. Arno Lagrange @ 10:54, 8. Dec 2010 (UTC)

Dankon pro via intereso kaj helpemo. Bedaŭrinde ne estas disponebla pli korekta mapo : la limo inter la Aŭstralazia kaj Hindomalaja ekozonoj devus esti la linio de Wallace. --Forstbirdo 18:24, 8. Dec 2010 (UTC)

Tabelaj linioj[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi ĵus korektis informkeston en Chiemsee-Fervojo. Sed ial la entabelaj linioj ĉe la trafiklinia skemo ne emas malaperi. Mi jam komparis la informkeston kun tiu en Báňská dráha, sed ne trovis la kaŭzon. Ĉu vi eble havas ideon? Temas pri la ŝablonaro menciita en Vikipedio:Informkesto fervojlinio. Amike --Tlustulimu 15:10, 11. Dec 2010 (UTC)

Dankon, Arno. Nun la artikolo Chiemsee-Fervojo jam pli bone aspektas. Ĉu la ŝablono {{Informkesto fervojlinio}} eble havu la parametron "(KBS) germana horaro-libro" aŭ ion tian? Tiam la stranga listo en la ĉapitro "La datenoj de Chiemsee-Fervojo" povus malaperi el la menciita artikolo. --Tlustulimu 19:03, 11. Dec 2010 (UTC)

Alinomado[redakti fonton]

Saluton Arno, ĉu vi havus iom da tempo por alinomi paĝon pri Zubří al Zubří? Necesas forigo de unu paĝo. Dankon. Petr Tomasovsky 08:48, 13. Dec 2010 (UTC)

✔ Farite Arno Lagrange @ 08:53, 13. Dec 2010 (UTC)

Resaluton, mi trovis pluajn paĝojn, kiujn necesas alinomi: Hlinsko (Chrudim) al nura Hlinsko kaj Holice (distrikto Pardubice) al nura Holice. Redankon. Petr Tomasovsky 10:33, 13. Dec 2010 (UTC)

✔ Farite Arno Lagrange @ 16:36, 13. Dec 2010 (UTC)

Saluton Arno, ĉu vi povus ankoraŭ alinomi paĝon Bouzov (Olomouc) al nura Bouzov? Dankon. Petr Tomasovsky 08:24, 15. Dec 2010 (UTC)

✔ Farite AL @ 09:59, 15. Dec 2010 (UTC)

Saluton Arno, necesus alinomi ankaŭ Broumov (Náchod) al nura Broumov, kiu estas tiukaze forigenda. Ne estas bezone krei apartigilan paĝon por Broumov. Dankon. Petr Tomasovsky 07:26, 16. Dec 2010 (UTC)

✔ Farite La apartigilon mi tamen kreis ĉar estis menciita alia Broumov AL @ 07:49, 16. Dec 2010 (UTC)

Dankon, sed mi trovis pluan, kaj nome Sušice (Klatovy) al nura Sušice. Dankon. Petr Tomasovsky 07:48, 16. Dec 2010 (UTC)

✔ Farite AL @ 07:52, 16. Dec 2010 (UTC)

Mi devas peti pardonon ĉe vi, sed plua alinomado estas survoje. Nome Nepomuk (Plzeň-sudo) al nura Nepomuk. Petr Tomasovsky 07:52, 16. Dec 2010 (UTC)

✔ Farite (Mi miras ke viaj redaktoj enmetiĝas inter la miajn sen redakta konflikto! Ŝajnas ke la MediaWiki- programaro nun akceptas samtempajn senkonfliktajn redaktojn ) AL @ 07:55, 16. Dec 2010 (UTC)

Eble decidas eĉ sekundoj dum la redaktoj. Petr Tomasovsky 07:59, 16. Dec 2010 (UTC)

Mi supozas ke nun funkcias Ajax skripto kiu ebligas samtempajn redaktojn
✔ Farite AL @ 09:05, 16. Dec 2010 (UTC)
✔ Farite AL @ 09:47, 16. Dec 2010 (UTC)

Saluton Arno, ĉu vi povus realinomi paĝon Husinec (Prachatice) al Husinec (distrikto Prachatice)? Normale tio ne eblas. Dankon. Petr Tomasovsky 08:19, 17. Dec 2010 (UTC)

✔ Farite AL @ 08:25, 17. Dec 2010 (UTC)
✔ Farite AL @ 10:50, 17. Dec 2010 (UTC)

Saluton Arno, mi bezonus alinomi novan paĝon: Trnava (Trnava) al nura Trnava. Dankon. Mi petis fari tion alian uzanton, sed kia estis mia surprizo pri tio. Petr Tomasovsky 16:50, 27. Dec 2010 (UTC)

Karuloj, mi misklakis. Poste mi faris la alinomadon. ✔ Farite -- Yekrats 17:06, 27. Dec 2010 (UTC)

Saluton Arno, ĉu vi povus alinomi paĝon pri Hrazdan (urbo) al nura Hrazdan? Nuntempe troviĝis tie teksto por rivero, sed tiu paĝo jam ekzistis sub paĝo rivero Hrazdan. Dankon. Petr Tomasovsky 07:35, 7. Jan 2011 (UTC)


Dankon por la realigo de mia aliloka demando. Nun, ĉu vi povus alinomi Birmingham (Anglio) al principa Birmingham? Kiel estas videble en la intervikioj, ĉiuj lingvoj uzas por la angla urbo la nuran nomon kaj enkrampigon nur por la usona urbo. Dankon. Petr Tomasovsky 14:19, 9. Jan 2011 (UTC)

✔ Farite AL @ 16:32, 9. Jan 2011 (UTC)

Saluton Arno, pardonu, ke mi distrigas vin en via laboro, sed laŭ mia opinio estas alinomenda ankaŭ Otavo (Ontario) al nura Otavo. Neniu lingvo uzas enkrampigitan formon en la titolo. Indiĝenojn Otavojn, kiuj estas skribitaj en Otavo (Ontario), ni povus aldoni al apartigila paĝo Otava, ĉu ne? Ĉu vi povus alinomi do Otavon (Ontario) al Otavo? Dankon. Petr Tomasovsky 10:50, 13. Jan 2011 (UTC)

✔ Farite AL @ 11:23, 13. Jan 2011 (UTC)
Mi devas ankoraŭ unufoje peti vian helpon. Ĉu la sama "problemo" ne estas kun Limo (Peruo) kaj limo? Ĉu limo ne devas fariĝi apartigila paĝo kaj Limo (Peruo) ĉefa paĝo por urbo? Se vi havas la saman opinion, ĉu vi povus do alinomi la paĝojn? Dankon. Petr Tomasovsky 11:35, 13. Jan 2011 (UTC)
✔ Farite AL @ Mi konsentas ke Limo (Peruo) estu alinomita al Limo ĉar estas malverŝajne ke en enciklopedia projekto iam ekzistos artikolo limo 11:56, 13. Jan 2011 (UTC)

Saluton Arno, ĉu vi povus rigardi al Mutten kaj Bazelo? Ĉu ili estas alinomendaj? Mi opinias, ke jes, se ankaŭ vi trovos utile alinomi ilin, ĉu vi faros tion? Dankas Petr Tomasovsky 09:57, 22. Jan 2011 (UTC)

Plua alinomenda paĝo: Skalica. Petr Tomasovsky 10:38, 22. Jan 2011 (UTC)
Saluton Arno, plua paĝo por alinomado estas Kunovice, kien devas veni Kunovice (distrikto Uherské Hradiště). Dankon. Petr Tomasovsky 08:45, 25. Jan 2011 (UTC)
✔ Farite (ĉiuj lastaj) AL @

Saluton Arno, mi devas ankoraŭ unufoje peti vin je alinomado, ĉifoje Kravaře (distrikto Opava) al nura Kravaře. Dankon. Petr Tomasovsky 08:46, 4. Feb 2011 (UTC)

✔ Farite AL @

Saluton Arno, estis trovita nova paĝo, kies nomo atendas alinomadon. Nome: Nitra (urbo) devas veni al nura Nitra. Petr Tomasovsky 06:59, 17 Feb. 2011 (UTC)

Ankoraŭ alia paĝo atendas: Budmerice (vilaĝo) al nura Budmerice. Dankon. Petr Tomasovsky 08:10, 17 Feb. 2011 (UTC)
✔ Farite AL @ 08:17, 17 Feb. 2011 (UTC)

Arno, estas plua artikolo por alinomi, nome Vysoké Tatry (urbo), kiu devus veni al principa Vysoké Tatry. Eĉ kiam slovake ili nomiĝas same, en Esperanto ni havas por ambaŭ apartajn nomojn kaj titolojn. Petro@diskkont 09:45, 2 Mar. 2011 (UTC) 11:38, 3 Mar. 2011 (UTC)


Saluton Arno, mi havas peton al vi. Estas paĝo Sallagurbo. Sed en PIV ĝi estas nomita Sallaga Urbo. Mi timas, ke tiujn ambaŭ nomojn konas nemultaj esperantistoj. Se mi ne rigardus la paĝon, mi ne ekscius, ke tio estas titolo por usona urbo, kies angla titolo estas Salt Lake City, kiun konas certe pli da esperantistoj. Kian nomon ni do donu al ĝi? Ĉu Sallaga Urbo, kio estas laŭ PIV aŭ la anglan, originan nomon - Salt Lake City? Mi volis alinomi ĝin al Sallaga Urbo, sed tia paĝo jam ekzistas kiel alidirektilo. Ĉu vi do povus alinomiĝin iel? Dankon. Petro@diskkont 06:28, 5 Mar. 2011 (UTC)

Intertempe kolego Yekrats alinomis la paĝojn. Petro@diskkont 08:30, 5 Mar. 2011 (UTC)

Saluton Arno, bonvolu alinomi ankoraŭ artikolon Komárno (Slovakio) al nura Komárno. Dankon. Petro@diskkont 15:51, 8 Mar. 2011 (UTC)

✔ Farite AL @ 16:52, 8 Mar. 2011 (UTC)

Saluton Arno, mi aldonis la ŝablonon Geokesto al dezerto Gobi, sed laŭ PIV ĝi estas Gobio. Bedaŭrinde ni havas jam paĝon Gobio. Ĉu vi pensas, ke la nuna paĝo Gobio povus fariĝi Gobio (apartigilo) kaj al ĝia loko veni paĝo pri dezerto Gobio? Se jes, ĉu vi povus alinomi ĝin? La paĝo pri Gobio estus tiukaze forigenda. Dankon. Petro@diskkont 17:44, 14 Mar. 2011 (UTC)

Iu alinomis Bajkal al Bajgal, sed laŭ PIV ĝi nomiĝas Bajkalo. Estus konvene alinomi ĝin laŭ PIV, do al Bajkalo, sed necesas forigo por alinomado. Dankon. Petro@diskkont 05:17, 15 Mar. 2011 (UTC)
✔ Farite AL @ 07:45, 15 Mar. 2011 (UTC)

Saluton Arno, necesas alinomi ankoraŭ unu paĝon, nome Slaná (distrikto Semily) al simpla Slaná. Dankon. Petro@diskkont 12:28, 13 Apr. 2011 (UTC)

Saluton Arno, plua paĝo atendas alinomadon, nome Moravice (distrikto Opava) al simpla Moravice. Dankon. Petro@diskkont 11:44, 14 Apr. 2011 (UTC)
✔ Farite AL @ 13:46, 15 Apr. 2011 (UTC)

Koordinatoj sur lokaj mapoj[redakti fonton]

Ankoraŭ saluton, vidante, ke vi okupiĝas per koordinatoj mi volas demandi vin, kio estas malĝusta en Qeqertarsuaq (situo sur insulo) kaj en Baĥĉisarajo (situo sur Krimeo kaj situo sur Baĥĉisaraja distrikto) rilate al lokaj, regionaj mapoj. La valoroj de la koordinatoj estas kopiitaj el aliaj paĝoj, kie ili funkcias, sed ĉi tie ne. La koordinata montrilo montras al alia loko. Dankon por via tempo. Petr Tomasovsky 11:28, 13. Dec 2010 (UTC)

Interaktivaj dosieroj[redakti fonton]

Dankon por la alinomado. Foje mi demandis vin pri "interaktivaj dosieroj". Intertempe mi trovis kelkajn: Ekz. en:The Club (Literary Club) aŭ en Eo viki ili estas uzitaj en ĉiuj regionoj de Slovakio (Regiono Trenčín), provincoj de Ukrainio (Transkarpata provinco). Klaku tie sur diversaj regionoj aŭ rilate al la angla paĝo al personoj sur la dosiero. Petr Tomasovsky 16:48, 13. Dec 2010 (UTC)

Dosieroj kun sekcia priskribo[redakti fonton]

Saluton Arno, ĉu vi vidis tiujn dosierojn? Trenĉina burgo? Mi trovis ilin, kiam mi aldonis ŝablonon Geokesto al Trenčín kaj al Regiono Trenčín. Petr Tomasovsky 08:31, 14. Dec 2010 (UTC)

Vi ŝajne ne konas la eblecon uzi ŝablonojn. Anstataŭ kopii la saman komplikan tabelon en diversajn pagojn kaj devi redakti ĉiujn paĝojn por fari korekton en la tabelon sufiĉas meti la tabelon en ŝablonon {{Biomoj}} kaj enmeti la kodon {{Biomoj}} en ĉiujn paĝojn kie ĝi estas dezirinda. Se vi devos fari korekton vi bezonos fari ĝin en nur unu paĝo kaj ĝi aŭtomate aperos en ĉiuj paĝoj kie la ŝablono estas enmetita. Arno Lagrange @ 10:15, 15. Dec 2010 (UTC)

Efektive ! Vi lernigis min interesaĵon. Multan dankon ! --Forstbirdo 19:09, 15. Dec 2010 (UTC)

Saluton Arno, mi volas danki al vi por ĉiuj alinomadoj, kiujn vi senprokraste faris en lastaj tagoj. Nun mi volas demandi vin, ĉu vi hazarde ne scias, kiun kodon elekti por ke aperu blua ligilo al pinjino en Nankingo en {{LingvoKunNomo}}. Ĉu eblas uzi ligilon "pinjina lingvo" kaj krei simple alidirektilon al Hanyu Pinyin? Aŭ ĉu simple ĉirkaŭiri ĝin kaj skribi nur: pinjine: x anstataŭ uzi la ŝablonon LingvoKunNomo? Petr Tomasovsky 19:24, 18. Dec 2010 (UTC)

Mi ŝanĝis ŝablonon pinjine: Nánjīng al la simpla formo. Petr Tomasovsky 19:26, 18. Dec 2010 (UTC)

Dialectos Euskara eo.svg[redakti fonton]

Multajn dankojn, Arno, pro via dosiero "Dialectos Euskara eo.svg" - mi ne scias ĉu eblas ŝanĝi ion en ĝi - mi notis 5 ortografiajn eraretojn:

  • Alava --> Alavo
  • Bizkaja --> Biskaja
  • Bizkajo --> Biskajo
  • Gipuzka --> Gipuska
  • Gipuzko --> Gipusko

Ĉiuokaze, tio pli bone ilustras mian artikolon Zubera dialekto. --Dominik 16:31, 27. Dec 2010 (UTC)

Mil dankojn, kara Arno, pro la grandaj helpo kaj kunlaboro. --Dominik 17:31, 27. Dec 2010 (UTC)

Senerara lingvouzo kaj aliaj temoj[redakti fonton]

Kara Arno, Mi dankas vin pli noto pri senerara lingvouzo. Vi absolute pravas, ni plibonigu kvaliton de Vikipedio, gramatike kaj alimaniere. Mi neniam intencas uzi gramatikon erare, sed mi provos esti pli zorga estontece. Plejparto de ni estas lernantoj de fremda lingvo, logita pro la amo de la lingvo. Vi, Arno, estas unu el la kelkaj denaskuloj, do vi estas tre speciala por ni!

Tamen mi opinias ke vi malprave ligas administrantecon kaj lingvosperto. La taskoj de administranto ne estas ligitaj al lingvouzo. Administrado estas iufoje teda ĉiutaga tasko, kaj baza nivelo da lingvokapablo povas funkcii bone. Ĉu Castelobranco aŭ mi eraris kiel Administrantoj? Ne, ni eraris rolante kiel Redaktantoj.

Unu el la ĉefaj sentencoj de Vikipedio estas "Redaktu kuraĝe!" kaj mi opinias ke la sama moto utilas por Esperanto. Mi plibonigas mian lingvokapablon per ĉiutaga uzo, ĉefe ĉi tie. Se mi uzus ĝin time kaj ŝpare, mi pliboniĝus multe pli malrapide. Ĝoje, estas facila por mi relegi mian laboron kaj aldoni la akuzativon aŭ korekti malĝustan vorton. De tempo al tempo mi divenas vorton ekster mia vortprovizo, do mi povas kontinui mian penson sen intertrompo. Ĝoje, eraro ne estas fiksita katastrofo ĉi tie, sed mi esperas ke miaj eraroj ne estos tro granda problemo por la posta redaktonto (iufoje mi mem).

Bedaŭrinde, mi ne havas PIV-on aŭ PMEG-on por referenci. (Se mi havus ĉi tiajn librojn, mi uzus tiojn ofte! Mi estas fiera patro subtenante 3 aliajn familianojn, tamen ne povas elspeziĝi por ĉi tiaj luksaĵoj. Mi ankoraŭ serĉas mecenaton (ĝusta vorto?) por sendi al mi ĉi tiajn referencojn! :-D ) Do, mi uzas nur retatingeblajn fontojn: la retversio PMEG, la Reta Vortaro, inter aliaj. Ankaŭ mi havas kreskantan "bibliotekon" de Esperanto en mia domo: Biblio, 4 Beletraj Almanakoj, Wells-vortaro (malnova versio), kaj mia nuna legataĵo: "La Hobito" de Tolkein. Ankoraŭ bonaj referencoj mankas. Mi scivolas se ekzistas servo por aĉeti gravajn referencojn kiel PIV por longdaŭraj Vikipediistoj, ĉu?

Mi konstatis ke vi forstrekis mian elektitan frazparton "havas meriton" kaj ŝanĝis ĝin al "estas prava". Eble jes. Laŭ ReVo, verŝajne mia vortelekto ne estis tute malĝusta. "Meriti" (laŭ ReVo) signifas 'esti inda' kaj "merito" signifas 'eco danke al kiu oni meritas ion'. Do, mi malsukcese komprenas la eraron tie, sed mi konsentas ke formo de praviindi eble estus alternative bona elekto.

Mi ankaŭ legis zorge viajn korektojn ĉe Vikipedio:Biografioj de vivantaj homoj, kaj dankas vin pro tio. Mi ankaŭ konsentas preskaŭ ĉiom de ĝi! :-) Kore salutas Yekrats 22:19, 29. Dec 2010 (UTC).

Bonvolu aldoni robotan statuson al Movses-bot. La robotisto ne atentigis vin. Dankon. CasteloBrancodiskuto 17:18, 30. Dec 2010 (UTC)