Uzanto-Diskuto:ArnoLagrange/arkivo 2012 3

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 9 Apr. 2012. 6 ŝanĝoj bezonas kontrolon.[redakti fonton]

http://eo.wikipedia.org/wiki/Speciala%C4%B5o:Kontribuoj/Klodde

Can you take that message away on the pages I editted? Thanks

Klodde (diskuto) 21:51, 5 Maj. 2012 (UTC)

I can do that. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:54, 5 Maj. 2012 (UTC)
Done. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:56, 5 Maj. 2012 (UTC)

There are 4 other ones also ;).

Klodde (diskuto) 21:59, 5 Maj. 2012 (UTC)

Done. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:02, 5 Maj. 2012 (UTC)

For the check up: All the informations are exact. Pri la kontrolo: Ĉiuj informoj veras. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:07, 5 Maj. 2012 (UTC)

Kopirajto[redakti fonton]

Laŭ mi, estas eĉ hontinde, ke oni konsideru ekzisti kopirajto al delcampe.net nur pro tio ke ĝi skanis la foton File:Poŝtkarto de 5-a UK.png. Krome la foto jam havas pli ol 100 jarojn (1909-2009). Alia afero kiun mi ĵus rimarkis estas tio, ke oni ne povas alŝuti bildojn,kiujn la aŭtoro malpermesis komerce uzi. Tiele oni draste malgrandigas la kvanton da fotoj/bildoj, kiujn ni povas alŝuti. Ĉe Flickr, kun tiu permesilo, oni apenaŭ trovas kontentigajn fotojn rilatantajn Esperanton. Bedaŭrinde. Pri mia paĝo, se vi povas, bonvolu ŝanĝi la nomon de "Sp90" al "PauloSilas90". Dankon
PauloSilas90 (diskuto) 08:20, 7 Maj. 2012 (UTC)

Iel-ial en julio 2010 ekaperis Vaьcueŋь post Vahcuengh en la informkesto pri tiuj ĉi lingvoj. Tute mankas klarigo, sed ĉar ĝi unue aperis en versio redaktita de vi, mi esperas ke vi povos klarigi tion. Ŝajne temas pri eksa ortografio (antaŭ 1982, laŭ aliaj informfontoj). En la ĝuanga Vikipedio oni nomas la lingvon nur "Vahcuengh". La unua alternativo verŝajne estus han-karaktraĵo, se oni volas prezenti alternativon krom la norma skribo. --Haruo (diskuto) 19:29, 9 Maj. 2012 (UTC)

Kiam mi redaktis la artikolon mi baziĝis sur {{Lingv/Nomo de la lingvo|za}} kiu rezultigas Vahcuengh. Kaj la dateno tie verŝajne fontas el meta:List_of_Wikipedias kiu nun prezentas Cuengh kaj ligas al za:Vahcuengh. en:Zhuang languages mencias Vahcuengh (pre-1982: Vaƅcueŋƅ, Sawndip: 话壮), from vah 'language' and Cuengh 'Zhuang'; simplified Chinese: 壮语; traditional Chinese: 壯語; pinyin: Zhuàngyǔ). Mi aprobas ĉiujn plibonigojn kiujn vi povus fari por prezenti la nomon de la lingvo en la lingvo mem. Mi nur klopodis provizi informojn kie ili tute mankis, sed kiam mi ne havas precizan konon pri la temo, mi certe povas enkopii malĝustaĵojn. --Arno Lagrange @ 20:31, 9 Maj. 2012 (UTC)

Dankon pro forigo. Kiel mi skribis en la diskutejo, mi avertis la aŭtoron. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 15:21, 12 Maj. 2012 (UTC)

Salut ArnoLagrange, pourquoi as-tu mis un point à la fin du message translatewiki:MediaWiki:Expansion-depth-exceeded-category/eo mais pas à la fin du message translatewiki:MediaWiki:Node-count-exceeded-category/eo? --UV (diskuto) 21:20, 13 Maj. 2012 (UTC)

Juste une inattention. Oui, si ça doit être un nom de catégorie le point est superflu, même gênant. Je l'ai supprimé. --Arno Lagrange @ 21:24, 13 Maj. 2012 (UTC)
Merci beaucoup! --UV (diskuto) 21:28, 13 Maj. 2012 (UTC)
Alemana lingvaro

Saluton, kiel mi diris en la diskutejo:

  1. Mi anstataŭigis la kategorion Germanaj dialektoj per Germana lingvo.
  2. Mi preferas gardi artikolon ĉar ni perdas gravajn informojn se ne.
  3. Mi citas:
Citaĵo
 L'alsacien (Elsässisch) est par convention, la dénomination donnée aux parlers alémaniques et franciques traditionnels d'Alsace. 
— Franca Vikipedio

Do, estas (iom da) malsamoj inter la alemana kaj la alzaca. Ankoraŭ, la artikolo pri la alzaca lingvo devas ekzisti (kun informoj, ĉar ĝi devas alidirekti al neniuj artikoloj). Notu ke multe da vikipedioj havas artikolon pri la alzaca. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:39, 13 Maj. 2012 (UTC)

Ne estas malsamo : temas pri politika difino. Por lingvisto ekzistas alemana lingvaro. La alzaca estas unu ano el tiu aro. Nur pro politikaj kaŭzoj oni nomas la alemanan "alzaca" en Alzaco kaj per aliaj nomoj en Germanio kaj Svisio. Estas la sama fenomeno por multaj lingvoj en la mondo: ekzistas lingvistaj difinoj kaj politikaj (ekzemple: la valencia ne estas kataluna por Vaelncianoj, jes por lingvistoj). Se vi volas konservi du artiklojn, bv pravigi tion per apartaj sciigoj science bazitaj. --Arno Lagrange @ 21:48, 13 Maj. 2012 (UTC)
Ĉu vi vidis la artikolon ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:50, 13 Maj. 2012 (UTC)
Mi nur nun ekrigardis ambaŭ artikolojn kaj rimarkis per interlingvaj ligiloj ke en aliaj lingvoj oni ankaŭ havas du apartajn artikolojn. Mi ne kontraŭstaras tion, nur atentigis vin kontroli antaŭ ol krei novaĵon, ĉu la temo ne jam estas plene pritraktita aliloke. Se ne, en ordo por artikoloj. Tamen min ĝenas kreo de malplena neordigita kaj senliga kategorio. Ĉu konservi ĝin kaj plenigi ĝin? Ĉu forigi ĝin ? --Arno Lagrange @ 21:58, 13 Maj. 2012 (UTC)
Mi preferas konservi ĝin kaj plenumi ĝin. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:02, 13 Maj. 2012 (UTC)

Kroma tasko : indus Esperantigi File:Alemannic-Dialects-Map-French.svg. Tion oni povas fari per Inkscape. Ĉu vi pretus tion fari ? --Arno Lagrange @ 22:07, 13 Maj. 2012 (UTC)

Mi ŝatus, sed mi ne rajtas alŝuti programilon sur la komputilo kiun mi uzas. Eble tio estos preta ĉi-semajne, kiam mi estos sur mia propra komputilo. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:20, 13 Maj. 2012 (UTC)

Saluton. Mi konfirmas ke la alzaca estas dialekto, ne la alia nomo de la alemana. Jen:

Citaĵo
 L'alémanique est un ensemble de dialectes parlés en Suisse, en France (Alsace), dans le sud-ouest de l'Allemagne, dans l'ouest de l'Autriche (Vorarlberg), au Liechtenstein et dans la haute Vallée du Lys (en Vallée d'Aoste, Italie) 

. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 21:12, 15 Maj. 2012 (UTC)

Mi ne diris la malon. Nur mi malemas uzi la vorton "dialekto". Mi diris "la alemana estas lingvaro, kies ano la alzaca estas". Same kiel vi kreis artikolon pri la alzaca, oni povus havi artikolojn por ĉiuj aliaj anoj de la alemana lingvaro (vidu sur la mapo). Bv noti ke sur la mapo ne estas "alzaca" sed "suprarejnaj alemanaj" kiu inkluzivas Alzacon kaj Baden-Virtembergon. Pro tio mi emfazas ke "alzaca" estas pli politika difino (alzaca estas la nomo de la alemana en Francio) ol lingvoscienca. Ĉio tio povus esti klarigita en artikolo pri la alemana, sed se estas sufiĉe da apartaj informoj kial ne havi apartan artikolon pri la alzaca. Sed ie devas estis klarigite al kio respondas tiuj diversaj nomoj kaj difinoj. --Arno Lagrange @ 23:19, 15 Maj. 2012 (UTC)
Mi rimarkis ke la alemana estas dialektaro kaj dialekto. Vi evidente pravas ke la alzaca estas ano de la dialektaro. Sed, la afero estas ege komplikata ! Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:31, 17 Maj. 2012 (UTC)


Citaĵo
 Fakte por esti lingvoscience korekta: La alzaca "lingvo" estas dialekto de la alemana lingvo, ne temas pri memstara lingvo. Se vi regas la alemanan, mi rekomendas al vi la koncernan artikolon en la alemana vikipedio. Memkompreneble estas diferencoj inter la unuopaj alemanaj dialektoj. En la lingvoscienco ni parolas pri dialekta kontinueco. Tian nia havas de la Alzaca en nordokcidento al la grizona en sudoriento (de Strasburgo, tra Mulhouse, Bazelo, Liestal, Arau, Baden, Zuriko, Rapersvilo, Sarganso ĝis Koiro). Inter la rektaj najbaroj malfacilas eĉ konstati la diferencojn, sed inter la ekstremoj, la diferenco ja estas tre rimarkinda!) 
— DidiWeidmann (diskuto) 23:16, 24 Maj. 2012 (UTC)

Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 19:49, 26 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, ArnoLagrange! Vi havas novajn mesaĝojn je Diskutpaĝo de JYBot.
Mesaĝo aldonita 07:23, 17 Maj. 2012 (UTC). Vi povas forigi ĉi tiun informon iam ajn  forigante la ŝablonon {{Respondo}}.

Saluton Arno. Volante difini ŝablonon "{{Ankro}}", mi ĵus malkovris vian. Vi enmetis funkciadon, kiu tute ne apartenu en iuspeca baza ankro - nome aldona montrado de teksto (fakte la id) kaj eĉ ties formatigon per monospace ktp. Jen ne plu simpla baza nevidebla ankro.

Mi iomete rearanĝos la aferojn, sufiĉe simple, ĉar via ankro uziĝas nur en Gramatiko de Esperanto.

Laŭ mi:

Unue, Ankro baze ne montru ion ajn, ĝi akceptu nur la id kiel unuan parametron.
Due, oni eble povu doni duan parametron por iu montrotaĵo. (Ekz. iu simbolo por ankro, aŭ specifa teksto.)
Trie, iuspeca formatigo tute ne apertenas en baza ankro, miaopinie.

Do vi ne distingis inter ĝenerala Ankro, kaj mia-tute-persone-nur-por-la-paĝo-Gramatiko-de-Esperant-a Ankro. {{{1}}}. Tiel vi blokas la bazan nomon.

Hazarde, hodiaŭ mi volis enkonduki ankron por salti de la eltiraĵo ADLS montrata en la Vikia bonvena paĝo al la ĝusta loko ene de la ĉefa artikolo ADLS. Tiel mi stumblis trans vian ankron. Mi jam ŝanĝis mian ŝablonon {{Butono Legu plu}} por fakte salti al "ADLS#plu" kaj evidente bezonas ankron "plu".

Evidente iuspeca via {{Ankro|plu}} por tio tute ne taŭgas. Ĝi enmetas "plu" meze de la artikola teksto ĉe la ankropunkto.

Mi provizore korektos vian ankron al {{Ankro2}} kaj modifos laŭe en Gramatiko de Esperanto.

Poste mi elpensos kaj skribos pli ĝeneralan solvon.

--  PEJNO Simono  Diskuto  07:15, 20 Maj. 2012 (UTC)

En ordo. Ĉar la ŝablono kreita de mi estis uzata en nur unu paĝo, vi povas libere fari la ŝanĝojn kiujn vi priskribis. Alia solvo estus igi la formatigon ne devigan sed difineblan per parametro stilo--Arno Lagrange @ 07:28, 20 Maj. 2012 (UTC)
Mi fakte pripensis ion tian. Tia solvo rekte altrudas sin, ĉar por ankro oni interne tre verŝajne uzas <span>. Sed aliflanke, ankro neniel rilatu specife al <span>, temas en vero pri id= ene de io ajn.
Aliflanke, se iuspeca ankroŝablono entenu fasonadajn eblojn, mi volis kunuzi mian ŝablonon {{Skribo}} kaj transdoni la parametrojn suben, ĉefe pro la estonta vartado de mia ŝablonaro. Sed jen ekzistas, bedaŭrinde, tiu stranga problemo pro la diferenco inter neĉeesto de parametro kaj pludonado de malplena parametro. Evidente, mi povus solvi tion, iel ajn, sed kia daminda, vere plene nenecese komplikiĝonta kaĉo. Al mi mankis iomete la volo.
Tre simpla solvo estus simple aldoni parametron ankro al mia ŝablono {{Skribo}}. Sed kiu normalmensulo atendus, volante ĵeti ankron, trovi la solvon en {{Skribo}}?
Aldone, kiel oni nomu ŝablonon, kiu samtempe fasonas videblan skribon kaj metas nevideblan ankron? Se vere trafe nomi ion ne eblas, la nomotaĵo estas tre verŝajne misdezajnita, mallogika kaj plene menskonfuza kakaĵo. {{{1}}}
Sciu, la Vikia lingvo malmulte entuziasmigas min. Antaŭnelonge mi trovis problemon kun ingitaj se-formulaĵoj. Simple ne estis eble formuli tion, kion mi volis. Ne ekzistis iu formulo, kiun la sintaksanalizilo (parser) komprenis. Kaj vere komplika mia volata afero tute ne estis &#151; simple se ene de alia se, kiu alvokis, fakte transkludis, plian ŝablonon, kiu bezonis kelkajn parametrojn. La problemo orbitis senĉese ĉirkaŭ la signo |, nome al kiu tavolo ĝi precize apartenu.
Alia problemo estas la nomado de la ŝablonoj. Ĉar ĉiu rajtas fari ŝablonojn laŭ la propra beko, apenaŭ plu troviĝas iu ajn sistemeco en ties nomado &#151; ĉu rilate la ŝablonojn mem, ĉu rilate ties parametrojn. Aldoniĝas eĉ kelkaj lingvaĵaj problemoj. Ĉi-punkte la ideo de komuna laborado miaopinie preskaŭ plene fiaskas, ĉar alie ol ene de artikoloj ktp, oni ne povas dekloke ŝanĝeti ion kaj ĉio funkcios plu. Do por sukcesa programado fare de skipo oni bezonas iuspecan hierarkion, eĉ se temus nur pri stilgvidilo.
Kaj jen jam la sekvanta problemo. Dokumentado. Ne malpli mizere statas pri iuj teknikaj helpdokumentoj, jam en la Angla.
Sed ekstere ŝajnas la suno. Do kial mi grumblu? --  PEJNO Simono  Diskuto  06:03, 22 Maj. 2012 (UTC)

Saluton Arno! Mi bezonas helpon pri Emilia-romanja lingvo: tial ke la paĝo de "{{Lingv/R}}" estas protektita, ĉu vi povus ŝanĝi la linion "eml=Emilia-Romanj|" al "eml=Emilia-romanj|", kun minuska "r" anstataŭ majuskla "R"? Antaŭdankon. --Dominik (diskuto) 01:58, 21 Maj. 2012 (UTC) ✔ Farite AL @ 15:39, 21 Maj. 2012 (UTC)

Mil dankojn, Arno, pro via valora helpo. --Dominik (diskuto) 16:15, 21 Maj. 2012 (UTC)

Mi solvis la ankran dilemon per tio, ke mi faris ŝablonon {{Ankro}}, kiu fakte metas nur ankron kaj nenion pli. Aldone mi donis al la ŝablono {{Skribo}} plian parametron, nome ankro. Cetere, Skribo faras nur tion, por kio Vikio ne provizas iujn Vikiajn komandojn kaj, sekve, por kio oni bezonus iujn HTML-formuladojn. Aldone ĝi faras nur tion, kio estus vere iam necesa. --  PEJNO Simono  Diskuto  09:07, 22 Maj. 2012 (UTC) Kaj nun mi perfektigis ĉion per ŝpruchelpiloj.     --  PEJNO Simono  Diskuto  17:56, 23 Maj. 2012 (UTC)

Ŝablono:Pejnaĵoj

Mi formulis intertempe relative ampleksan helpilon &#151; Kion fari ... ktp. Interalie mi difinis regulon por la elekto mem. Vidu: ADLS#Kion fari okaze de elekto de nova artikolo. Mi ankoraŭ ne menciis, ĉu oni rajtu voĉdoni por si mem &#151; iomete tikla afero. {{{1}}} Aldone, oni povus disputi, ĉu miaj reguloj validu aŭ ne. --  PEJNO Simono  Diskuto  11:22, 22 Maj. 2012 (UTC)

Yes aŭ jes[redakti fonton]

Mi principe, ĝis nun, uzas Anglajn esprimojn por la valoroj de parametroj. Evidente, postuli "yes", sed samcele akcepti ankaŭ "jes" ne ĝenas.

Mi jam havas kazon, kie la ŝablono fone reagas al malĝusta parametro, kie mi supozas, ke la uzanto simple misenigis.

La tialo, kial mi uzas Anglajn valorojn estas sufiĉe simpla. Mi ofte devas okupiĝi pri koloroj &#151; estas ja HTML-normo tiurilata &#151; aŭ iuj porparametraj vortoj, kiuj nur HTML-e vere havas iun sencon, ofte tre specialan. Do relative frue mi rezignis pri plena Esperantigo.

Kiu uzas ŝablonon el mia kolekto, scias, ke la parametroj estas ĉie same difinendaj, kaj fakte ĉie ankaŭ samnomaj. Ĝuste tial mi tiom emfazas, ke la ŝablono estas membro de mia ŝablonaro.

Tipe en la kolekto estas, ekzemple, ke koloro estas la koloro de la objekto kaj ke inko estas la koloro de la skribo sur la objekto. (Do mi evitas la vorton fono.) Ĉiuokaze, mi klopodas resti ĉiam ene de specifa sistematiko, cetere, ankaŭ rilate la dokumentadon. Mia ĝenerala regulo ĝis nun estas,

  • uzi Esperanton por la nomo de la ŝablono,
  • uzi Esperanton por la nomoj de ties parametroj,
  • uzi la Anglan (aŭ numeron) por la valoro de specifa parametro.

Feliĉe la plej multaj valoroj estas numeraj.

Estas malfacile. Evidente se la valoro de parametro finiĝas ie ene de CSS-stilformulado, Esperantigi ofte pli malhelpos, ol ĝi malmalhelpos. Aliflanke oni nepre supozu plenan HTML-laikecon de la uzulo. Jen dilemo malfacile solvebla. Aldoniĝas la problemo, ke Esperantistoj ofte tute ne konas la Esperantigojn de fakvortoj rilatantaj al fasadoj, tekstaranĝo, presado, ktp. Mi vetas, ke el mil E-istoj (ĉu estas mil? {{{1}}}) nur 1 konas la terminon ŝpruchelpilo.

Menciinde estas ankaŭ, ke, se uzulo iam ajn alteriĝas en ŝablono mia, li tuj vidos ĉiujn similajn ŝablonojn kaj scias jam sen rigardi, ke la dokumentato estos kompleta kaj komprenebla. Ĉi-momente mankas ĉie nur la vorton defaŭlto inter la ( kaj ) &#151; fakte nur pro tio, ke mi ne vere ŝatas la vorton kaj ankoraŭ ne decidis, per kio anstataŭigi ĝin. Eble mi uzu ion kiel:

  • koloro = Koloro de bla bla bla. (Pradifino: griza).

aŭ simile.

--  PEJNO Simono  Diskuto  11:54, 26 Maj. 2012 (UTC)

Mi bedaŭras ke vi defendas personan manieron nomi valorojn de parametroj. Ĉe ŝablonoj kreitaj ene de la Esperanta Vikipedio, mi opinias multe pli oportune uzi Esperantlingvajn nomojn por valoroj (eĉ por koloroj, flanko, ktp) Estas tre simple lasi al la ŝablono la taskon traduki tiujn Esperantajn vortojn al anglalingvaj valoroj kiujn komprenas CSS HTML ktp. Anglalingvaj programistoj evidente uzas anglajn vortojn por valoroj de parametroj, el tio rezultas ke por ili verki programkodon estas tute same kiel ĉiutage paroli (align=right, color=yellow, hide=no, ks). Kial ni ne ĝuus la saman komforton uzante E-vikipediajn ŝablonojn : alineo=dekstre, koloro=flava, kaŝu=ne, ks ? Kiel sperta programisto kaj anglalingvano, vi ne estas ĝenita de angla vortprovizo. Miaflanke mi ĉiam klopodis dum kreado de ŝablonoj, provizi tut-Esperantan nomsistemon (kaj por la ŝablono(j), kaj por la parametroj kaj por la akceptitaj valoroj). Ĉar tio eblas kial ne fari tiel ? Nur iom pli da laboro por la ŝablonverkanto, sed pli da komforto kaj da konsekvenceco por la uzonto. Laste: kompromise oni povas igi ŝablonojn akcepti indiferente anglajn kaj E-ajn nomojn por valoroj; tio estas tre oportuna por kontribuantoj kiuj ne regas Esperanton sed kutimas pri la anglaj vortoj -foje aperas tiaj helpemaj homoj kiuj volontule plibonigas la E-vikipedion, kvankam ili ne regas E-on-. --Arno Lagrange @ 13:55, 26 Maj. 2012 (UTC)
Fakte mi hodiaŭ posttagmeze jam enmetis Esperantigojn en ĉiujn miajn ŝablonojn kiel duan eblon, antaŭ ol legi vian mesaĝon tie ĉi. Tio vere ne estis malfacila. Sed mi ne faris tion rilate kolorojn. Mankas laŭnormaj tradukoj. Tute aparte de tio, ke koloro ne egalas al koloro de etno al etno. Jam Claude Piron konstatis tion. Kaj oni ne forgesu, ke HTML laŭnormigis terminojn por 147 koloroj. Iom multe por traduki. Kaj eĉ se oni farus tion, neniu scius, kiu nova bela E-kolornomo rilatu al specife kiu Angla kolornomo.
Aldone, mi ankoraŭ ne metis Esperantigojn por la nomoj de la tiparoj en Skribo. Jam antaŭ cent jaroj tiun problemon mi havis por Ĉapelilo - ekz. Times, Courier, Comic, Helvetica. Simple ne havas sencon doni Esperantan tradukon, se la tiparo fakte havas sian Anglan nomon en praktike ĉiu nacilingva sistemo. Aŭ ĉu ĉe vi Times nomiĝas Tempoj?
En Ĉapelilo tio fine ne estis tiom granda problemo, ĉar mi liveris ĉiujn necesajn tiparojn, do estis Ĉapelilaj tiparoj kun Esperantaj nomoj. Sed en normala nacilingva labormedio tio estas alie.
Sendube jen la koloroj, kiuj instigis mian hezitemon provizi tradukojn.
Eble por miaj paletroj mi povus doni E-kolornomojn, sed por la tuta laŭnormaj HTML-koloraro, tute certe ne. --  PEJNO Simono  Diskuto  16:49, 26 Maj. 2012 (UTC)

 Jaro mankas!   Saluton Arno. Kiel vi vidas, nun mi forlasis tiun ĉi opinion kaj regalas nun ĉiujn per plena Esperantigo. Interesa estas la afero rilate kolorojn. Ankaŭ tiun problemon mi sufiĉe komforte solvis kaj povus doni eĉ pli da kolordifinoj. Interese, en la tutaj ĝisnunaj Vikipediaj ŝablonoj, ĝuste koloro ne estas parametrigita por la uzulo. Preskaŭ ĉie estas deksesuma difino interne de la ŝablono, do la uzulo ne povas influi la koloron. Mi nun demandas min, ĉu jen speco de rigoreco rilate la kolorskemon de Vikipediaj artikoloj, aŭ ĉu jen iuspeca malamo aŭ hezito devigi uzulojn enklavi Anglajn terminojn kiel valorojn por Esperantigita ŝablono. Kion vi kredas?

Aparte de tio, mi atentigas vin pri la preskaŭ refarita sekcio Koloroj por TTT#Koloroj laŭ valoroj. Ho jes, kaj mi trovis laŭkrede la devenon de gainsboro. --  PEJNO Simono  Diskuto  08:22, 16 Jun. 2012 (UTC)

RE: Bildoj kun notoj[redakti fonton]

Saluton, Arno. Mi jam respondis ĉe mi. --Tlustulimu (diskuto) 16:58, 26 Maj. 2012 (UTC)

Saluton, Arno. Tie estas demando por vi. --Tlustulimu (diskuto) 17:10, 27 Maj. 2012 (UTC)
Saltuon, Arno. Tie estas plia demando por vi. --Tlustulimu (diskuto) 10:41, 28 Maj. 2012 (UTC)

Paletroj[redakti fonton]

Ŝablono:Paletro pala kaj Ŝablono:Paletro ombra estas nun pure Esperantaj. (Notu, ke eble daŭros, ĝis la dokumentado ĉie aŭtomate aktualiĝos.) Evidente mi subtenas la malnovajn Anglajn literkodojn. Nur okaze de G tio ne plu eblis (iama green, nuna griza). La blankan/bluan konflikton mi tamen sukcesis solvi. Mankas nur la kvar ĉie haveblaj tiparoj ĉe Skribo. Hmm. --  PEJNO Simono  Diskuto  07:25, 27 Maj. 2012 (UTC)

Dosiero:FredericPujulaIValles.png[redakti fonton]

Forigo
Saluton ArnoLagrange/arkivo 2012 3, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Robert Weemeyer (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Dosiero:FredericPujulaIValles.png".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Pacisto / Pacifisto[redakti fonton]

Mi ne komprenas, kial vi devigas uzi la ne kutiman termino "pacisto" Eĉ en la dokumentoj, transprenitaj de EdE 1934.. troviĝas la vorto "pacifisto", kiu estis la kutima termino.

Ĉiukaze indus havi diferencon inter pacifistoj ĝenerale kaj esperantistoj. --Illuminatus fonto (diskuto) 07:26, 6 Jun. 2012 (UTC)

Kolorkubo[redakti fonton]

Do metu vian duoblan kolorkubon ie dekore en la artikolon. Ĝi ja rilatas al RGB. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:38, 10 Jun. 2012 (UTC)

  La kolortransiroj estas iomete strangaj, ĉu? Ne mezaj, ne sufiĉe larĝaj, ege tro subitaj. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:15, 15 Jun. 2012 (UTC)

Please, see: Vikipedio:Alinomigi uzanton. Pedroca cerebral (diskuto) 15:57, 20 Jun. 2012 (UTC)

  La ŝablono Ŝablono:Nova! jam nun akceptas daton valida ĝis. Se oni faras nenion, ĝi validas nur dum la kuranta, do hodiaŭa tago. Do pro tio, ke la sistemo laboras laŭ UTC, oni plej bone metu la daton de morgaŭ kaj ne de hodiaŭ, specife, se la ricevonto troviĝas en alia horzono.

Aldone miaj internaj kalkuloj ankoraŭ estas iomete primitivaj.

Sed mi laboras ankoraŭ pri la afero.

Kaj mi vidas, ke estas problemo. Oni fakte DEVAS difini la tutan daton. -- PEJNO Simono  Diskuto  16:37, 30 Jun. 2012 (UTC)

Ŝablonoj novaj[redakti fonton]

  Saluton Arno. Ni nepre bezonas iun eblon anonci novajn ŝablonojn. Ekzemple vian NovajMesaĝoj mi trovis nur hazarde, vidinte la Vidu ankaŭ en mia Nova!. Ĉu vi eble anoncis la ŝablonon en la ĉefa diskutejo kaj eble mi simple pretervidis tion?

Ĉe mi estas simple. Mi havas mian aĉkoloran tabulon. {{{1}}} Se mi anoncas ion ajn, mi anoncas ĉiujn samtempe. -- PEJNO Simono  Diskuto  07:17, 1 Jul. 2012 (UTC)

  PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto  18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)

Malgranda problemo[redakti fonton]

Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.

Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.

Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 09:01, 6 Jul. 2012 (UTC)

Petr Tomasovsky kontraŭregule forigis tutan sekcion[redakti fonton]

  Mi atentigas, ke la redaktada historio montras, ke hodiaŭ Petr Tomasovsky forigis tiun tutan sekcion, sendube pro tio, ke ĝi ne plaĉas al li. Aliflanke, li ne eĉ enarkivigis la sekcion, ĝi simple malaperu. Aldone li klopodas cenzuri partojn de la teksto per lia apenaŭ komprenebla ŝablono refaktorigita. Tia forigo estas grava malobeo de la Vikipedia regularo. Mi petas al Petr ne refari tion aŭ mi okazigos denove baloton pri lia eksadministrantigo. -- PEJNO Simono Diskuto  18:15, 8 Jul. 2012 (UTC)


refaktorigita

  refaktorigita.

  Li forigis la kompletan enhavon de dokumentada paĝo de mia ŝablona sistemo. Li evidente ne tuj komprenis ĝian funkcion. Poste, laŭŝajne ekkoninte ĝin, li malfaris sian ŝanĝon. 
  Li forgis la tabulon montrantan la ŝablonaron el la ĉi-tema diskutsekcio tie ĉi en la diskutejo. Mi atentigas, ke estas nek dece, nek normalkondute forigi disuterojn de iu ajn el la diskutejo. Eĉ pli fie estas fari tion sen iel ajn anonci tion aŭ kontakti la aŭtoron. Se iu ajn forigu ion ajn, tiu estu nur la aŭtoro mem. Kaj jam tio estas tikla. 
  Petr faris kelkajn vere plene arbitrajn ŝanĝojn en la intertempe plene senmerite famiĝinta paĝo mi-rilata. Interalie li fuŝetis mian nomon. 

Petr, vi agas denove tro haste, tro senpripense kaj tro incite. Ŝajne via sinteno estas, kiel en la estinto, laŭ bona Holivuda vakera maniero: Fulmrapide tuj mortpafi, nur post tio eble demandadi. Do mi petas vin bridi vin iomete kaj, se io ne plaĉas al vi, unue kontakti min.

Mi certe ne volas, ke la Vikipedio refoje por vi estos forpasinta.

Aldone, ni havas ege pli inteligentajn solvojn, se vi opinias, ke la tabulo da ŝablonoj, kiun mi afiŝis, tro ĝenas en la diskutejo. Fakte estis integra parto de la diskuto kaj responde al Ĉiuĵaŭde. Ĉiuokaze, vi bonvolu estonte demandi min antaŭ ol forigi iujn ajn diskuterojn de mi. Mi memorigu vin pri la spektaklo, kiun vi mem ja okazigis, kiam mi nur intermetis sekcian titolon. Des pli strange estas, ke vi eĉ arogas forigi ion.

Se ŝablonaj diskutoj ne estas volataj tie ĉi, kion mi plene komprenus, mi demandu, kie oni anoncu aŭ diskutu novajn ŝablonojn? Mi eble atentigu, ke kiam iuj plendis pri tro da koloro, mi ene de nur kelkaj horoj reagis, moderigante mian signaturon kaj reduktante la grandon de la Nova!-ŝablono.

Mi aldone tre miras, ke vi forigis plene laŭregulan diskuteron de mi, tamen lasas plene ne tuŝita la idiotan ŝablonon nun kape de la diskutejo. Ĝis mi modifis la ŝablonon, la diskutejo vere estis enkategoriigita Proponitaj artikoloj por ADLS. Do mi demandas pro kio vi entute estas administranto, se vi ne okupiĝas pri tia misago kaj anstataŭe okupiĝas nur pri iuj ŝanĝetoj en Pejno Simono? -- PEJNO Simono Diskuto  20:57, 3 Jul. 2012 (UTC)

NE NE KAJ NE ! Tio ne rekomencu ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 22:28, 3 Jul. 2012 (UTC)
Pejno, jam ĉesas amuzi min legi viajn akuzojn pri aliuloj kaj viajn lamentojn. Mi redaktis sekcion en Vikipedio:Diskutejo, kiu estis Ŝablonaro. Tie estis via moŝta ŝablonaro pri pejnaĵoj, kiu neniel rilatis al Diskutejo. Kiam mi estis konservinta la ŝanĝojn, mi eksciis, ke la sekcia titolo estis en via moŝta ŝablono. Kia strangaĵo! Do vi kulpas pri tio! Faru ŝablonojn per vikipedia maniero. Se vi ne ĉesos akuzi min aŭ aliajn vipediistojn, povas okazi, ke mi denove forbaros vin pro personaj atakoj kontraŭ pluraj uzantoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:10, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kara Petr. La demando tie ĉi estas, kiu atakas kiun? Kiu ĵus denove ŝanĝetis mian nomon en Pejno Simono, jen vi, ĉu ne?

Do mi proponas, ke vi ĉesu fari arbitrajn ŝanĝetojn en la mi-rilataj paĝoj.
 Sed mi proponas ankaŭ, ke vi reaktivigu vian propran membiografian paĝon refaktorigita Se vi ne plu ŝanĝetadas ĉe mi, mi certe ne havos motivon komenci ŝanĝetadi ĉe vi. Mi simple volis demonstracii al vi, kiel estas, kiam aliaj faras nenecesajn ŝanĝojn. (Aparte de la fakto, ke mi riparis du de viaj ne plu funkciantaj ligiloj.) Restas nur la problemo haltigi CubeF. Sen jen certe por vi ne tre granda problemo, ĉu ne? -- PEJNO Simono Diskuto  14:49, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Mi konstatas, ke, kiel CubeF klarigis al ni, vi tute ne metis la al la komunumo apartenantan paĝon refaktorigita en Forigendaj Artikoloj. Vi simple forigis ĝin. Tio ne konformas al la regularo. Do fakte vi DEVAS reaktivigi la paĝon kaj unue demandi, ĉu iu kontraŭas ĝian forigadon. -- PEJNO Simono Diskuto  15:14, 4 Jul. 2012 (UTC)

Paĝo pri vi ne estas via proprumaĵo, ĝi estas redaktebla de ĉiuj, do bonvolu ne nomi miajn kontribuojn en la paĝo pri vi misagoj. Mi devos apliki vian forbaron laŭ en:Wikipedia:No personal attacks. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:33, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Se iu ĉiun tagon fuŝetas mian plumnomon, kiel vi nomus tion? Helpu min, al mi mankas taŭga vorto. Cetere, via eks-paĝo same ne estis via propraĵo. Do vi ne rajtis senkomente forigi ĝin. Bedaŭrinde, mi pravas. Evidente por vi estus la plej simpla solvo trovi kialon denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:45, 4 Jul. 2012 (UTC)

Forbaro

   PT evidente planas denove forbari min.  -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Kaj eĉ cenzuras la diskuton, forigante ĉiujn menciojn de la al li rilantanta paĝo, kiun li ĵus forigis. Hmm. Jen io tute nova.

Sed al mi estas plene egale, kion li faras kun sia paĝo. -- PEJNO Simono Diskuto  17:20, 4 Jul. 2012 (UTC)
  Mi eble menciu, ke mi jam informis ĉiujn aktivajn administrantojn. -- PEJNO Simono Diskuto  19:18, 4 Jul. 2012 (UTC)

Alinomigo de "محمد الجداوي" al "Avocato"[redakti fonton]

Hello. I'm sorry if this is not the right place to request it, but I request renaming my following accounts:

  • محمد الجداوي → Avocato
  • GedawyBot → AvocatoBot
  • Confirmation link: [1]
  • Reason: Privacy reasons

Please, delete all my userpages and talk pages of these accounts before renaming and I will create them later .Thanks in advance.--M.Gedawy 09:13, 15 Jul. 2012 (UTC)

✔ Farite AL @ 13:07, 15 Jul. 2012 (UTC)
Uzuloj محمد الجداوي / GedawyBot estis migrigitaj al unuigita salutsistemo. Ties renomado disigos la lokan uzulon de la unuigita salutnomo.
La uzanto "محمد الجداوي" estis alinomita "Avocato"
La uzanto "GedawyBot" estis alinomita "AvocatoBot"
Saluton, Arno. Mi ĵus forigis la malnovajn uzantopaĝojn laŭ lia peto. --Tlustulimu (diskuto) 13:15, 15 Jul. 2012 (UTC)
Hello, Arno. I just deleted the old user pages according to his request. --Tlustulimu (diskuto) 13:15, 15 Jul. 2012 (UTC)