Uzanto-Diskuto:Biciklanto

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Majuskla familia nomo[redakti fonton]

Ĉiam memoru, ke oni majuskligas familiajn nomojn en la Esperanta Vikipedio. Ekzemple, Winston CHURCHILL. Vidu Nomoj de titoloj. Livajo 00:25, 23. Aŭg 2004 (UTC)


Mi vidas, ke vi enmetas artikolojn pri ĉiuj la "entités" de Flandrio, mi rekonis Wortegem-Petegem, sed por persona intereso (genealogia arbo) mi ŝatus scii en kiu "ento" troviĝas la vilaĝo Anzegem ? (kiu kuŝas nelonge de Wortegem kaj de Elsegem en regiono de Oudenarde), kaj ĉu ekzistas jam artikolon pri ĝi. Dankon Vikipediisto:Eliott

He, Biciklanto, bonan dimanĉon! ...bonvolu rigardeti nl:Antoni Grabowski . La teksteto tie estas tre mallonga kaj minacata de forigo. Ĉu vi povus iomete aldoni per traduko...se vi havas tempon - estus bonege. (Ĉiuj tradukoj pretigitaj ĝis inkluzive dimanĉo eniras specialan META-WIKI-arkivon.) --Montanesko 12:04, 1. Maj 2005 (UTC)

Grabowski[redakti fonton]

nu, mi rigardos la artikolon pri kiu mi ankaŭ pozitive voĉdonis, kaj mi volonte aldonos iom da traduko al la nederlanda (mi jam ensalutis per biciklanto-eo)

  • Dankegon!

Tabelo Komunumo[redakti fonton]

Saluton! Mi rimarkas ke vi ligas loĝdenson al loĝantaro. Tamen jam ekzistas artikolo loĝdenso. Amike Montanesko 21:14, 21. Maj 2005 (UTC)

Dankon pro la atentigo. Kiam mi denove preparos aron da kontribuoj pri komunumoj en Belgio, mi uzos loĝdenson, kaj pli poste mi adaptos la jam ekzistantajn. Biciklanto 08:45, 2005-05-22 (UTC)

Vikipedio[redakti fonton]

kara eddy, kiel mi povas aldoni ligon al artikolo en alia lingva zono de vikipedio? ekz. mi tradukis libron el la flandra, menciis tion en mia pagho, sed volas ke la ligo iru ne al 'Leopold Vermeiren' en la eo-parto de vikio, sed al la nl-parto...

fonto-indiko de foto[redakti fonton]

saluton Eddy,

mi pensas ke vi plej bone uzu tiun ĉi fonto-indikokodon; kion vi pensas?

el nl:wikipedia, verkis nl:Gebruiker:LennartBolks)

(se ne, ĝi ne estas alklakebla)

ĉu fakte en Vikipedio vi devas neniam mencii la devenon de la foto, kiel en la nede'rlandlingva Vikipedio (kie vi devige devas mencii ekz {PD} )

amike, Yves

Saluton Yves,

la fonto-indiko-kodo estas bona, mi jam trovis instruan paĝon pri tio: vikipedio:Interlingva ligilo. Mi ankaŭ uzos tion por unuopaj bildoj (ne por la jam alŝutita bildaro).

Pri la nederlandlingva Wikipedia mi ne sufiĉe scias, sed oni tamen ankaŭ forte konsilas en Vikipedio mencii la devenon de la fotoj: kiam vi alŝutas estas spaco por mencii tion.

Ankoraŭ unu rimarko: prefere subskribu vian mesaĝon per nomo kaj dato, jene: Biciklanto 2005.07.07-20:07(UTC)

Bonvenigo[redakti fonton]

Estimata ! Mi atentigas vin ke la ŝablono {{bonvenon}} estas pretigita por esti enmetita en la diskutpaĝon de nova vikipediisto. Ĝi inter alie invitas la novulon iom prezenti sin en sia persona paĝo, kiun la bonveniganto mem lasu malplena. La bonvenigato tuj scias ke ŝli ricevis mesaĝon kiam ensalutinte se la mesaĝo estas en la diskutpaĝo (kaj ne se ĝi esgtas en la persona paĝo) ĉar tiam aperas la oranĝa strio "vi ricevis mesaĝon". Cetere en la ŝablona mesaĝo estas menciite la vikipediista paĝo de la bonvenigato per aŭtomata ligo al ĝi, dum enmetite en la vikipediista paĝo ĝi fariĝas memligo (kion la programo ŝanĝas al grasliteraĵo). Dankas pro la atento Arno Lagrange  06:06, 2. Sep 2005 (UTC) Cetere Cezareto jam ricevis bonvenigmesaĝon de Ryoho la 16-an de Majo 2005. Estas senutile provizi la saman novulon dufoje per la sama mesaĝo. Arno Lagrange  06:09, 2. Sep 2005 (UTC)

Bone ke vi atentigis min pri mia mis-interpreto, kaj dankon pro la klarigoj. Biciklanto 20050902-08:25(UTC)


--Ed Blond 22:46, 10. Sep 2005 (UTC) Dankon pro la bonveno, mi ferios dum ĉi venonta monato, poste mi redaurigos la laboron kaj ni revidiĝos. Ĝis baldaŭ!

Dankon por viaj salutvortoj. La Babela ŝablono ŝajnas ne bone funkcii; ĉe mi almenaŭ rezultiĝas strangaĵoj. Sed mi daŭrigos miajn provojn. Salutojn! -- Sandalifex

la diferencoj inter antikva kaj moderna grekaj lingvoj estas tamen konsiderindaj, eĉ rilate signaron. en la moderna greka ekzistas nur unu supersigno ("akuta" akcento), en la antikva sume kvin (tri diversaj akcentoj kaj du "spirsignoj"; krome ekzistas t. n. "iota subscriptum", eta vertikala streko sub certaj vokalsignoj). kompreneble ankaū la gramatikoj estas malsamaj, proksimume kiel la latina kaj la itala.
rilate la vortumojn en antikva greka lingvo: bonvolu rigardi la germanlingvan vikipedion sub [1], tie vi trovos (tre sube) proponojn por "Babel el(a)" (kategorioj 1 - 4), faritajn de mi. sed la ĝustajn super- kaj subsignojn mi ne sukcesis fari! --Sandalifex 18:57, 21. Okt 2005 (UTC)
cetere: en la germanlingva Vikipedio la ŝabloneto por la latina, kategorio 2, tekstas jene: Hic usor media latinitate contribuere potest. --Sandalifex 19:51, 21. Okt 2005 (UTC)

Ŝablono Vidu[redakti fonton]

Biciklanto, al nuna dato kaj nuna horo neniu artikolo ligas pere de ŝablono vidu al la Kategorio:Forigendaj artikoloj. Mi laborigis min kaj korektis la ŝablonon en ĉiuj ligintaj artikoloj kaj tie mi skribis normale vidu ankaŭ. Se vi ne kredas, bonvolu klaki Ligilojn ĉi tien kaj jen - kion vi ekvidos! Petro 3. Nov. 2005 16:39 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton Biciklanto! Dankon por la "bonveno" al la E-a Vikipedio. Mi tre interesas pri la interŝanĝo de artikoloj kaj informoj inter la anglaj k esperantaj Vikipedioj, speciale utilaj ŝablonoj. Mia Esperanto estas meznivela, sed, mi esperos mi eble povos helpi estonte. Sroterpomkapo 04:29, 30. Nov 2005 (UTC)

license templates[redakti fonton]

Could you please use a free license like {GFDL} for all your images? - Peter 02:36, 3. Dec 2005 (UTC)

Mi respondas al vi ĉi tie - la lumbildoj, kiujn mi enkomputiligis pri la temo Moderna arkitekturo (Ticino), estas mia posedaĵo, do pro tio mi uzas la ŝabonon proprafoto kie mankas la GFDL-licenco. Biciklanto 15:36, 3. Dec 2005 (UTC)

Prononco de "Moresnet"[redakti fonton]

Saluton! Le Hibou diras al mi, ke vi estas belgo ... eble vi povus helpi min. Mi havas demandon pri la loknomo "Moresnet". Ĉu vi scias, kiel prononci tiun nomon franclingve? Kaj, se malsame, germanlingve? Mi supozas, ke prononco /morene/ (moréné) estas verŝajna, sed mi ne scias. Dankon! -- Jmb 15:40, 9. Dec 2005 (UTC)

Koran dankon pro via respondo! -- Jmb 01:58, 10. Dec 2005 (UTC)


Saluton! Dankon por bonvenigo! Cution 23:35, 14. Dec 2005 (UTC)

Saluton Biciklanto, mi ne asertas, ke mi ne trovis la foton tie. Sed se mi rigardos fotojn en Commons, ĉu vi opinias, ke ĉiuj estas "propraj fotoj de alŝutintoj"? Tio ne estas mi riproĉo al vi, sed mi volus scii, ĉu en Commnos sufiĉas aldoni "konvenan" ŝablonon por foto kaj jen la foto estas en Vikipedio (la tuta) libere uzebla, ĉar ĝi troviĝas en Commons. Mi ne scias, se vi rigardas fotojn en Commons laŭ diversaj temoj, sed mi jes, tial mi volus demandi vin pri io: ĉu vi hazarde ne scias, kian ŝablonon krei aŭ kion skribi al tiaj fotoj, kiujn de tempo al tempo iu el ni alŝutos ĉi tien, por ke ili estu libere uzeblaj? Interalie, al mi plaĉas artikoloj kun unu du bildoj (iam kun pliaj dosieroj - laŭ temo). Vikie Petro 9. Feb 2006 16:37 (UTC)

Ie en naciaj vikipedioj (ĉe dosieroj) mi vidis ŝablonon pri "fair uzo", kiun oni aldonas al dosieroj. Eble estus bone, se ankaŭ ni havus tiun ĉi ŝablonon ĉi tie, kion vi opinias? Vikie Petro 9. Feb 2006 16:53 (UTC)

Foto de Demis Roussos[redakti fonton]

Saluton Biciklanto, mi petis retpoŝte aŭtorojn de la foto de Demis ROUSSOS, ĉu mi povas publikigi la foton en Vikipedio. Ili konsentis. Nun estas ĉio en ordo, ĉu ne? Salutas Petro 9. Feb 2006 19:19 (UTC)

Jes, en ordo !

Baloto pri majuskloj por propraj nomoj[redakti fonton]

Saluton. Vi indikis ie vian emon trovi kompromisan solvon. Mi iniciatis liston en la balotpaĝo, kiu ne devigas vin ŝanĝi vian voĉdonadon, por indiki ke prefere, oni serĉu pli komunan solvon. Mi invitas vin inskribiĝi en tiu opcian liston. Amike. --Ssire 11:23, 17. Mar 2006 (UTC)

Dankon pro la sciigo Biciklanto 10:14, 20. Mar 2006 (UTC)

roboto Soulbot[redakti fonton]

Kara Biciklanto,

mi rimarkis, ke vi voĉdonis por permesi roboton Soulbot, kiu promesas "korekti intervikiajn ligilojn". Mi rimarkis, ke lastatempe robotoj faras multajn strangaĵojn en nia vikipedio. Ĉu vi cias detalojn pri tiu roboto, aŭ kial vi fidas ĝin?

Antaŭdanke, Umberto 20:42, 13. Aŭg 2006 (UTC)

Saluton Umberto, vi pravas ke robotoj foje (aŭ ofte) miskondutas. Sed mi ne estas tute kontraŭ la aktivigado de robotoj. Mi ankaŭ ne estas tute certa ke roboto Soulbot estas fidinda. Tamen mi iom fidas la roboton Soulbot post esplorado en la paĝoj de ĝia proponinto.
Soulbot jam en diversaj lingvoj aktivadis. Sed se mi ricevas pruvojn de misuzo mi tamen forprenos mian subtenon. Amike, Biciklanto 21:27, 13. Aŭg 2006 (UTC)
PS.1 En la grasa teksto "Aldonu vian mesaĝon" (tute supre) la diskutpaĝo kiu aperas estas ne via propra, ĉu vi tion rimarkis ?
PS.2 Mi ne sukcesis ion skribi al via diskutpaĝo ĉar estis averta mesaĝo pri spamfiltrilo kiu malhelpis tion.
Unue, dankon pro la klarigo. Due, dankon pro la atentigo pri la "Aldonu vian mesaĝon" sur mia diskutpĝo – tiun ligilon ne faris mi, sed Vikipediisto:Jan, kaj mi ne scias, kial li metis eraran nomon. Mi korektis. Trie, mi trovis, ke ankaŭ mi mem ne povis skribi en mia diskutpaĝo; la filtrilo plendis pri iu ekstera ligo. Mi devis forigi tiun adreson. Amike, Umberto 20:18, 14. Aŭg 2006 (UTC)

pro la korekteto al Kantono Lewis (Vaŝingtonio)! --Haruo 06:39, 30. Jun 2007 (UTC)

Municipoj en Belgio[redakti fonton]

Saluton Biciklanto, mi vidis, ke vi reaperis en Vikipedio! Ĉu vi jam rimarkis, ke iom post iom ni rebeligas la municipojn de Belgio? Vidu ekzemple AndenneBeauraing. Estas tamen tre granda laboro, kaj mi sukcesas nur en unu-du municipoj tage. --PaulP - Disk. 20:11, 22. Apr 2009 (UTC)

Kara Biciklanto, mi vidis, ke vi voĉdonis por la varianto 1, mi havas la impreson, ke vi tamen ne realizis, kian konsekvencon tia rigida (superflua) regulo havos: Oni poste devus decidi aŭ por "ujo" aŭ por "io"! La rezulto estas, ke oni poste (en ĉiuj artikoloj de la vikipedio - tiel tekstas la propono) ne plu rajtus uzi au la formon "Germanio" aŭ la formon "Germanujo": Tio estus tute absurda regulo neniel pravigebla! Mi supozas, ke vi verŝajne pripensinte la konsekvencon, kiun la proponintoj de la baloto kaŝis lerte, ŝaĝos vian opinion. Persone mi favoras la kvaran opcion (pli demokrate estintus, se ni unue entute, kiel mi proponis voĉdonintus nur pri la demando ĉu entute tia regulo necesas aŭ ne, sed ŝajane tio ne estas la volo de la plimulto, do ni nun havas la kvar alternativojn, el kiuj laŭ mi la kvara estas la plej eltenebla)DidiWeidmann 11:18, 24. Jun 2009 (UTC)

Propono rilate al la baloto[redakti fonton]

Saluton Biciklanto! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 22:02, 29. Jun 2009 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio[redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi ne scias, ĉu malantaŭ tio estas nur tragika eraro aŭ malica atako kontraŭ Esperanto. Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita.DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Moldovița[redakti fonton]

Saluton,

kadre de mia enkonduko de la ĝustaj rumanaj subsignaj literoj (ș, ț) en la esperanta vikipedio mi trovis la artikolon Moldovița, kiun vi en januaro 2008 bele pligrandigis per priskribo de monaĥej, komentante 'aldonis ricevitan tradukaĵon el hungarlingva gvidlibro "Románia", eldonita en Budapest (1975)'.

Certe tiu teksto estas tre interesa, sed por aperi en Vikipedio ĝi devas havi permesilon laŭ la reguloj de Vikipedio. Tio signifas pli-malpli, ke ĝi estas libere disdonebla kaj utiligebla (la detaloj troviĝas post ligiloj sub la redakta kadro de Vikipedio, nome SA kaj GFDL).

Ĉu la libro, el kiu vi aŭ iu alia tradukis, plenumas tiun ĉi kondiĉon? Se jes, bonvolu citi detalojn. Se ne, povas esti, ke necesos forigi la tekston, por ne riski jurajn malfacilaĵojn.

Krome, la monaĥejo strikte apartenas ne al Moldovița, sed al la sud-oriente najbara komunumo Vatra Moldoviței.

-- Aisano 22:18, 11. Feb 2011 (UTC)

Malferma Tago[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 15:55, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Laborkunsido pri Vikimedio Esperanto[redakti fonton]

Saluton Biciklanto! Mi vidas ke vi interesiĝas pri Vikimedio Esperanto. Tial mi sciigas al vi ke baldaŭ okazos fizika kunsido de la interesiĝantoj. Ĝi okazos dum la aranĝo KAEST en Slovakio (ŝajne plurfoje) ekde la 15-a ĝis la 18-a de Novembro, la unua estas planata jam por la 15-a. Vi estas bonvena partopreni la aranĝon kaj tial suprentiri la aferon. Eventuale vi povas tralegi la projektan paĝon (sufiĉe plilongigita), diskuti en ties diskuto en dissendolisto.

Dum la aranĝo okazos ankaŭ Vikipedia trejnado kaj pluraj prelegoj ligitaj al Vikimediaj aferoj. La Fondaĵo Vikimedio finance subtenis la trejnadon do vi povus, kaze de intereso, akiri rabaton. Amike kaj atendante, KuboF (diskuto) 20:21, 8 Nov. 2012 (UTC)

Saluton. En tiu artikolo mi ŝanĝis verbon rajti al povi. Rajti estas laŭleĝe aŭ simile. Ĝis.--kani (diskuto) 21:53, 22 Jan. 2013 (UTC)

Nestoskatolo‎‎[redakti fonton]

Saluton, Biciklanto. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis {{ekstera}} al Nestoskatolo‎‎. Sed tio kaŭzis, ke la tiea ligilo, do ĉe "Eksteraj ligiloj" kondukis al la ŝablono. Mi intertempe korektis tion per substituo de la ŝablono jene: {{Subst:Ekstera}}. Tio kaŭzis, ke nun la ligilo "redaktu" kondukas al la koncerna ĉapitro de la artikolo. --Tlustulimu (diskuto) 22:02, 28 Jan. 2013 (UTC)

La_droninta_lando_de_Saeftinghe[redakti fonton]

Saluton, Biciklanto I'm sorry for not speaking esperanto. Thank you for your work on this site so far! I added a lot of new information on the dutch site: http://nl.wikipedia.org/wiki/Verdronken_Land_van_Saeftinghe It would be great if you can translate more to esperanto. Thanks and greeting

Helaas spreek ik geen Esperanto. Toch wil ik je bedanken voor het maken van deze site. Zelf heb ik de Nederlandse site sterk uitgebouwd: http://nl.wikipedia.org/wiki/Verdronken_Land_van_Saeftinghe Het zou fantastisch zijn indien je jouw site over het gebied ook verder kan uitbouwen. Alvast bedankt en de groeten,Saeftinghe kenner (diskuto) 10:39, 5 Mar. 2013 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:27, 30 Dec. 2013 (UTC)

Kara Eddy, vi vidas ke la desegnaĵo Domo.gif alŝutita de vi ne havas licencan permesilon, sekve listiĝas en la kategorio Bildoj sen kopirajtaj ŝablonoj kaj minacatas je forigo. Ĉu vi havas eblecon aldoni fontindikon, kaj eble en nuna aŭ antaŭa funkcio de FEL aŭ de la loka klubo Verda Stelo rajtas doni al ĝi liberan licencon (kia {{Cc-by-sa-3.0}})? La samon mi ankaŭ demandas al Paul Peeraerts. La desegnaĵo ne vivnecesas, sed se bone licencita, tute povas esti kaj resti uzata en vikipedio. Sincere, ThomasPusch (diskuto) 11:11, 29 Apr. 2014 (UTC)

Saluton, Biciklanto. Mi kontaktas vin ĉar mi ĵus plibonigis (pliampleksigis) la artikolon Biciklo kiu estas unu el la mil Havendaj Artikoloj pri kio mi nun laboras. Ĉar vi estas biciklanto, eble vi povas ĝui la artikolon kaj ĉefe tralegi ĝin. Eble vi povos trovi malĝustaĵojn, korektindaĵojn, aldonindaĵojn ktp. Ne dubu agadi aŭ kontakti min tiurilate. Dankon.--kani (diskuto) 12:22, 30 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Vikivojaĝa konkurso speciale por Esperantaj renkontiĝoj[redakti fonton]

Kara, Biciklanto, ĉar vi pasintece partoprenis artikol-redaktan konkurson, vi povus interesiĝi ankaŭ pri la nuna konkurso okaziĝanta en Vikivojaĝo partnere kun organizantoj de Esperantaj renkontiĝoj - Eventejo 2022!

Dum Vikivojaĝo estas ĝenerala vojaĝa gvidilo, unu el plej gravaj uzokazoj por esperantistoj estas ĝuste veturado al Esperantaj renkontiĝoj. Tial ni partneriĝis kun pluraj organizantoj - ni verkas vojaĝan gvidilon pri ilia renkontiĝo kaj ili provizas premiojn. Unuflanke ni volas krei detalajn gvidilojn por pluraj landoj, urboj kaj lingvoj, kiuj estos utilaj por multaj jaroj ankaŭ en estoneco. Duaflanke ni volas instigi ankaŭ aliajn organizantojn de Esperantaj renkontiĝoj al uzado de Vikivojaĝo por helpi al siaj partoprenontoj. Tiel ni povas krei virtan cirklon, kiu helpos krei la plej gravajn partojn de Vikivojaĝo kaj helpos al multaj esperantistoj ;-)

Amike, --KuboF Hromoslav 19:23, 8 jun. 2022 (UTC)[Respondi]