Uzanto-Diskuto:Blahma/Arkivo 1

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio


Buŝa seksumado[redakti fonton]

Kelkaj tagoj antaŭ, vi demandis kial mi ridis pri via redaktado en Buŝa seksumado, mi klarigas. Tiu ne estis vera artikolon, sed "enfalejo" farita de Jorge Camacho. Li verkis kelkajn el tiuj petolaj artikoletoj por ke iu naive "enfalos" en ilin. Vi enfalis! :D Roberto 02:55, 13. Okt 2005 (UTC)

Nu, dankon pro la klarigo. Finfine mi ne plu opinias vin kontraŭneŭtralvidpunktulo :) Jes, mi do enfalis, sed ĉu tio ne estas pli multe laŭdinda afero? Mi ja pruvis, ke mi tiom multe redaktas la Vikipedion, ke mi hazarde trovas iun tian "enfalejon" kaj eĉ la emon ekhavas por redakti ĝin kaj batali kontraŭ tiu teksto :) Ĉiukaze, mi agnoskas ke Jorge sukcesis superruzi min, sed ja mi ankaŭ ne povas ne pensi pri la regulo "neniu originalaj verkoj" en la Vikipedio - do Jorge laŭguste skribu tiujn tekstojn, sed bonvolu ne enmeti ilin en la Vikipedion (aŭ almenaŭ enmetu ilin samtempe en iun kategorion kiel "Vikipedia humuro") - ĉar alikaze tio povas sufiĉe facile konfuzi novulojn (aŭ eĉ iom spertajn homojn, kiel videblas ĉe mia kazo) kaj ofte bedaŭrinde eĉ forlasi malbonan impreson pri la nivelalteco, seriozeco kaj fidindeco de la informoj en la Vikipedio, kion mi vere ne dezirus. Blahma 10:59, 13. Okt 2005 (UTC)

Mia kandidatiĝo por administranto[redakti fonton]

Kara Marek, mi kandidatiĝas por la posteno de administranto en E-vikio. La celo por havi tiujn rajtojn estas deziro plibonigi E-vikion, nome la teknikajn paĝojn kaj la paĝojn de la interfaco. Vi estas unu el nemultaj E-istoj, kiuj konas min ĉi tie kaj mi petas vin esprimi vian opinion sur la paĝo de balotado: http://eo.wikipedia.org/wiki/Vikipedio_diskuto:Administrantoj Alaŭdo 11:56, 13. Okt 2005 (UTC)

vikipediestro serĉata[redakti fonton]

Saluton,

Ĉu vi estas vikipediestro? Mi trovis farendaĵon kiun nur estroj estas rajtigitaj fari.

Se ne vi, kiuj estas la estroj?

Amike salutas Oski 17:33, 31. Okt 2005 (UTC)

al pola Vikipedio[redakti fonton]

Salution! Mi lonĝis 100 km de Poznań, en Krotoszyn. Estas malfacile por mi iru ie ajn, ĉar mi estas lernanto kaj havas tre multe lernado. Do ni povas ekkoni nur en longdistanca futuro. Mi estas intertempe al esperanta Vikipedio, sentu libere korekti mia lingvo :-). Mi nur aŭdis por PEJ, mi ekvidis ankoraŭ. Kore, Googl 22:40, 31. Okt 2005 (UTC)

Listo de militoj[redakti fonton]

Bonvole partoprenu diskutonpri "Listo de militoj", tie oni ankaŭ diskutas pri majuskligo de titoloj. Roberto 00:41, 15. Nov 2005 (UTC)

Mi iom reorganizis apartigilon pri Slatina, ĉiuj ŝablonoj en rilataj ĉeĥaj distriktoj estas korektitaj. Ĉar mi ne povis movi vian apartigitan artikolon al jam ekzistanta artikolo kun la sama nomo kaj tiel konservi historion de redaktoj, mi devis kopii kaj iom plenigi vian apartigilon. Se mi estus administranto, tio estus facila por mi - forigi la ekzistantan kaj tuj sekve movi vian paĝon al la ne plu ekzistanta, kiu tiumaniere kreiĝus, sed... Mi korektis ankaŭ la ligilon en via vikipediista paĝo. Vidu ankaŭ ekz. Lhotka ka. Petro 15. Nov. 2005 07:40 (UTC)

Mi bezonis krei ian sistemon por ĉeĥaj urboj kaj vilaĝoj, kiuj havas la saman nomon. Mi pripensis jene: Se iu hazarde skribos artikolon pri urbo (vilaĝo), kies nomo aperas plurfoje, kaj iu alia poste legos pri ĝi el tute alia ŝablono de alia distrikto, li eble ekpensos ion pri la skribinto. Mi do skribis ĉiujn samajn nomojn en ŝablonojn (aparte poste apartigilojn) kaj ankaŭ enkrampe nomon de koncerna distrikto. Ne havas sencon kaŝi ĝin, ĉar en la titolo de artikolo tiuj krampoj ĉiuokaze aperos. Mi ne rigardis ĉeĥan vikipedion, kiel tie ili solvas problemojn kun la nomoj. Interalie, ĉu vi sciis, ke en Ĉeĥio ekzistas ankaŭ la samaj nomoj de urboj kaj vilaĝoj, kiel en Slovakio - Košice, Trnava, Komárno, ke en Slovakio ekzistas ankaŭ vilaĝo nomata Praha? (Prague estas poste ankaŭ en Usono.) Bedaŭrinde mi ne havas la ŝablonojn ankoraŭ pretaj rilate al la samaj nomoj. Ie ankoraŭ mankas tiu divido. Vidu ankaŭ ekz.: ŝablonon de distrikto Opava, kiom tie estas samnomataj vilaĝoj kaj urboj. Salutas Petro 15. Nov. 2005 16:05 (UTC)


la ĝusta kategorio estu universitatoj; sub kategorio Universitato devus aperi fakultato, semestro ks. Narvalo 14:08, 19. Nov 2005 (UTC)

Pri alfabetordigo ene de kategorioj[redakti fonton]

Bonvolu noti: Se vi emas pli diskuti tiun ĉi temon, bonvolu fari tiel prefere ĉe speciala paĝo al tio destinita. Dankon. Blahma

1. Konsiderante ke la viki-programaro ordigas literojn laŭ ASCII-eca sinsekvo, t.e. A-Z,a-Z,Áá-Éé ktp (la precizan ordigon mi ne scias, sed majuskloj, minuskloj, akcentitaj literojn, ktp ne sekvas norman alfabetordigon)
2. Konsiderante ankaŭ ke interpunkciaĵoj venas antaŭ, post, kaj inter majuskloj kaj minuskloj. (Kiu vere scias parkere?)
3. Konsiderante ankaŭ ke nacilingve, alfabetordigo ne estas ĉiam logika: Ekzemple, Hispane literojn LL oni konsideras kiel unuopa litero, do post LZ venas LL, MA,... en hispana alfabetordigo. Simile kun N kaj Ñ. Kimria FF sekvas FZ. ALiaj lingvoj? Mi ne scias, sed certe ili ekzistas.
Mi do proponas ke la plej logika solvo estas uzi nur ne-akcentitan 26-literan latinan alfabeton, ĉiam majuskligita, sen interpunkciaĵoj, en la dua parto de la kategoria difino.
Via ekzemplo por "Martina NAVRÁTILOVÁ" estiĝos: [[Kategorio:Sportistoj|NAVRATILOVA MARTINA]], do ŝi aperos inter ŝiaj simile nomitaj sportistoj tiele: Martina NAVRÁTILOVÁ, Senakcenta NAVRATILOVA, Màrtiña NAVRETILOVE, ktp....! (vi neniam audis pri ilin? Ili estas famaj en Droylsden!). Uzante akcentojn vi vidus Senakcenta NAVRATILOVA, Màrtiña NAVRETILOVE, Martina NAVRÁTILOVÁ, ĉar NEVRÁ venas post NEVRE laŭalfabete.
La ĉeesto aŭ ne de komo ofte ne gravas, la "uskleco" de la persona nomo ofte ne gravas, sed ili aldonos nenion al la alfabetordigon, kaj eble fuŝus ĝin.
Restas niaj ĉapelitoj literoj. Por pli/malpli bona alfabetordigo la X-sistemo eble sufiĉas, sed tiu implikas ke oni devu tajpi la ikson 2-foje, eg por Ŝ, tajpu S X X, do SX.
Kion vi pensas? Le Hibou 23:52, 19. Nov 2005 (UTC)
Saluton! Dankon pro via interesega kontribuaĵo! Mi vere ne anticipis, ke iu entute legos tiun mian liston de ŝanĝendaĵoj en la Vikipedio, kaj des pli ne ke eĉ tiom rapide! :) Mi ĝojas pro viaj rekomendoj. Estas al mi ĉiam iom strange kaj "kontraŭ la hararo" fari ion nur ĉar la teknikaĵo ne funkcias tiel bone kiel ĝi povus - ja de mia programista vidpunkto tio estas simple kulpo de la maŝino, kiu ŝanĝendas, ne ke la uzantoj adaptiĝu al tia fuŝo. Sed tamen, ĉi-foje mi verŝajne povas konsenti. Eble do ni (se tio jam ne estas farite) plu disvastigu ĉi tiun proponon (kaj ĝenerale la informon pri tiu trajto de la Vikipedio, ĉar ne ĉiuj scias pri ĝi, kiel mi rimarkis) kaj eble faru de ĝi poste iun regulon aŭ rekomendon? Kion vi pensas pri tio ĉi? --Blahma 00:05, 20. Nov 2005 (UTC)
Mi ankaŭ estas programisto, kaj mi ankaŭ, mi ne ŝatas ke la uzantoj devu adapti al la maŝino, kvankam la ŝanĝo al la programaro pljeble ne estus tre malfacila. Sed kion fari? Por la anglolingvanoj, tiu certe ne estus grava problemo. Mi bedaŭrinde ne povas programi ĉi tiun maŝinon.
Fakte, mi longtempe estis pripensinte tiun aferon: morgaŭ, posttagmeze, mi metos tiun diskuton en la babi... ups, diskutejon. Unue mi volas esprimi min tie, pli bone ol supren. Le Hibou 02:08, 20. Nov 2005 (UTC)

Prepozicio na[redakti fonton]

6-8 fervoraj junuloj ne signifas multajn. Oni ĉiam trovas 6 homojn por krei apartan grupon por ia novismo. Mi aĝas 34 kaj neniam aŭdis pri tiaĵoj, partopreninte en multaj renkontiĝoj ĝis antaŭ 5-6 jaroj. (Shakespeare-on, hungare Shakespare-t). Pli bone estus pensadi pri delfeno-delfino (vitamino), raketo-cigaredo kaj similaj. Mi ankaŭ havas do ideojn reformi la lingvon, sed ne kreas apartajn paĝojn por propagandi, altrudi ilin. Narvalo 06:30, 30. Nov 2005 (UTC)

Prave vi turnis vin al mi : mi ja estas unu el la stivardoj kiuj povas igi uzulon roboto. Laŭ via peto mi do igis RBT-on roboto. Tamen la kutimo estas doni al la robotoj nomojn kun la ero "bot" : povintus do esti BlahmaBot. Cetre mi ne certas ke RBT prave ŝanĝas ĉiujn "uzuloj" al "uzantoj". Ekzemple en la artikolo MS-DOS "unu-uzulaj" fariĝis "unu-uzantaj" kaj forperdiĝas ke temas pri ulo kiu uzas la komputilon. La esprimo fariĝas dubsenca ĉu teams pri unufoja uzado ? pri uzado far unu sola ulo ? Bonvolu nur singardeme funkciigi roboton kaj nur trafe. Dankas Arno Lagrange  07:34, 2. Dec 2005 (UTC)

Estas interese kiel vi kreis vian roboton de teknika flanko. Ankaŭ mi eble volos fari roboton. Ĉu vi povas iel transdoni (sendi) al mi fontajn kodojn de la roboto? Mi sendas al vi retpoŝtan mesaĝon (tra ligo "Retpoŝtu" en via paĝo) por ke, se oportunas, vi povu sendi al mi la fontajn kodojn retpoŝte respondante al mia letero. Maksim 15:12, 2. Dec 2005 (UTC)
Dankon pro via mesaĝo. Mi provis riparigi (sed vane) mian komputilon pro repovi printigi al ĝi dokumentojn. Pro tio mi malhavis ĝin dum preskau tuta semajno. Laboro de robotoj ŝajnas al mi ege utila kaj ni certe estonte havos okazojn diskuti pri trafaj taskoj. Arno Lagrange  15:32, 8. Dec 2005 (UTC)

Fremdaj nomoj de ĉeĥaj lokoj[redakti fonton]

Blahma, mi rimarkis, ke vi ŝanĝis germanan nomon Oder je Odro, sed kial vi kreas artikolojn kun fremdlingvaj nomoj pri ĉeĥaj aferoj (Spielberg)? Ĉu fremduloj ĉeĥigas siajn naciajn nomojn, por ke povu trovi ilin ĉeĥoj? Se fremdulo volos legi ion pri Ĉeĥio kaj pri iu konkreta afero, li certe trovos vojon. Tiajn nomojn (Spielberg) mi lasas forigi. Petro 3. Dec. 2005 19:51 (UTC)

Ni povas danki al dio, ke la bildoj ne estas nomitaj ekz. japanlingve aŭ ĉine, ĉu? Ĉu tio estas devo nomi artikolojn (eĉ kiam nur redirektilojn) laŭ nomoj de bildoj el Komunejo? Mi opinias, ke ne. Ĉu ni kreos ankaŭ redirektilojn kun Řezno al Regensburgo (en Ĉeĥio ĝi estas konata tiel), Štýrský Hradec al Graco (en Ĉeĥio ĝi estas konata tiel). Ĉu mi daŭrigu? Petro 3. Dec 2005 21:26 (UTC)

Mi vidis, ke vi faris redirektilojn al Stalin. Kial vi ne faris ankoraŭ redirektilon el József Stalin, Pepík Stalin, Joĉjo Stalin, generalisimo Stalin ktp.? Kian ili havas signifon? Ĉu tiaj redirektiloj ne estas senbezonaj atestante ion pri ilia kreinto? Petro 14. Dec. 2005 14:35 (UTC)

Kio rilatas al Ĉekio, tiun redirektilon mi proponis forigi. Certe vi ne legis diskutpaĝon pri Ĉeĥio. Se ni redirektos per fuŝitaj nomoj (aŭ per nacilingvaj nomoj) el ĉiuj nacilingvaj versioj, poste Vikipedio en Esperanto povas iri ien. Se vi mencias la anglan vikipedion, kial ne povas esti tia ankaŭ tiu en Esperanto. Ŝajnas, ke ĉi tien venas homoj nur por ridindigi tiun lingvon. Mi kelkfoje en Ĉeĥio klopodis en ĉeĥaj oficejoj, por ke mi povu traduki en Esperanton iliajn retpaĝojn (por ke ili havu pluan alilingvan version). Mi ne skribos ĉion, pri kio ni traktis rilate al tiu ĉi temo, sed subite ili demandis min: Kaj de kiam ekzistas tiu Esperanto. Ekde 1887. De kiam!? De 1887. Nu, kaj kion vi pruvis? Ni nenie vidas ties prospektojn en hotelojn, neniaj tabuloj ĉe ŝoseoj, ni nenie aŭdas parolantoj kpt. Ili pravis. Kion ni pruvis dum tiu tempo. Nur fari redirektilojn, por ke hazarde iu trovu Ĉekion, kiun oni tradukas kiel Ĉeĥio. Se iu serĉos indikojn pri Stalin, tiu certe trovos ilin. Mi ankax bezonas ion trovi en Vikipedio kaj mi serĉas tiel longe, ĝis mi trovos tion. Iam mi miregas, kiel kelkaj artikoloj nomiĝas, sed mi silentas. Mi ne diras por mi: ĉekoj dirus tion alie kaj jen mi farus redirektilon. Lenin diris: Lernu, lernu, lernu. Vikie salutas vin Petro 14. Dec. 2005 15:03 (UTC)

La E-traduko de la angla vorto "Global" ne estas "Globala" sed "Tuttera" aŭ "Tutmonda". Mi do ŝanĝis la titolo de via artikolo pri GPS. Internaciulo 11:39, 30. Dec 2005 (UTC)

Kategorioj Naskiĝintoj kaj Mortintoj[redakti fonton]

La tuta diskuto iris al Vikipedio:Diskutejo/Kategorioj Naskiĝintoj kaj Mortintoj por helpi komprenigi ĝin . Arno Lagrange  07:00, 9. Jan 2006 (UTC)

Konkurso[redakti fonton]

Gratulojn por via konkursaĵo Harvey HENDERSON WILCOX. Bonvolu ordigi la artikolon en ĝust(j)n kategorio(j)n. Fakte vi preskaŭ sola redaktis la artikolon : Le Hibou nur aldonis unu bildon, unu interlingvan ligilon kaj faris du korektetojn. Ja precipe ĝi estas via verko. Bv ankaŭ tien aldoni la ŝablonon {{konkurso}} Vikie salutas Arno Lagrange  08:14, 9. Jan 2006 (UTC)

Robotaj taskoj[redakti fonton]

La plej grava kaj plej urĝa tasko por roboto estus enporti la tutan ReVon en la Vikivortaron, ĉu ne ? Kion vi opinias prie ? Arno Lagrange  08:14, 9. Jan 2006 (UTC)

Aldona roboto[redakti fonton]

Mi samopinias kun Le Hibou. Ĉu ekzemple ne pli taŭgus krei paĝon kun listo de ĉiuj alŝutitaj bildoj laŭ artikoloj, por ke oni redaktante artikolon povu kontroli, ĉu ne ekzistas por ĝi plia(j) taŭga(j) bildo(j) kaj laŭ homa decido oni elektu, aldonu en artikolon kaj marku en la liston kiel solvitan aferon? Tiel verŝajne pli bonus ol nun. Blahma 23:01, 11. Jan 2006 (UTC)
Al mi ŝajnas ke multe pli facile poste forigi bildojn de artikolo ol rigardi liston kaj aldoni bildojn. Pri la demandosigno Dosiero:Vlag ontbreekt.png mi jam okipiĝis kaj ĝi plu devos ne aperi.
Pri titoloj - en komentoj estas priskribo de la bildoj, en la originala lingvo kaj aŭtomate tradukita. Kvalito de la traduko estas ne tre bona, sed ofte ĝi helpas kaj eblas facile ĝin korekti en bonan tekston.
Ankaŭ mi plejverŝajne sukcesos fari tiel ke la sama bildo ne aperu kelkfoje en la sama artikolo (problemo estas pri bildoj kun diversaj dosiernomoj sed kun la sama enhavo).
Mi tre esperas ricevi de vi proponojn pri la afero Maksim 10:25, 12. Jan 2006 (UTC)
"... Tamen ĝenerale mi opinias, ke multaj bildoj unuavide nerilataj al la teksto ĉiam malbonas ..." - Kio pri tia varianto - se bildoj estas malmultaj (ne pli ol 4 ekzemple) - aldoni ilin en la artikolon, se pli multaj - aldoni en la diskutpaĝon? Maksim 11:08, 12. Jan 2006 (UTC)

Saluton![redakti fonton]

Saluton Blahma! Ankaŭ mi ege ĝojis rimarki, ke temas pri vi. Mi vere ne povis diveni tion de via nomo. Mi ja sufiĉe ofte vidis vian Vikipedian nomon, kaj dum la IS ofte aŭdis vian nomon, sed ne vidis la konekton. Mi esperas ke kiam ni venontfoje renkontiĝos, ni jam povos iomete pli bone paroli tokipone! Marcos 01:22, 15. Jan 2006 (UTC)

Brazilanoj, ĉehoj kaj emociikonoj[redakti fonton]

Mi tre simpatias al ĉehoj, ekde 20 jaroj mi kontaktigis al viaj samnacianoj per Esperanto kaj ŝajne al mi ke ĉeĥoj estas laŭ sento kaj humoro tre proksimaj al brazilanoj. Alie mi metu emociikonon en mia komento kaj forviŝu la miskomprenon.Roberto 12:17, 16. Jan 2006 (UTC)

Roboto pri personoj[redakti fonton]

Via roboto bonege aldonas kategoriojn!

Mi havas ankoraŭ unu ideon pri personoj - novigi listojn ĉe Listo de biografioj. Maksim 11:07, 17. Jan 2006 (UTC)

Dankon pro la interesaj propono kaj atentigo pri artikolo. Fakte havi liston de biografioj en la Vikipedio laŭ mi tute ne taŭgas; tiun oni verŝajne kreis ankoraŭ kiam la kategoria sistemo ne (bone) funkciis. Nuntempe multe pli facilas starigi kategorion - eĉ jam pro tio, ke se oni aldonas poste novajn artikolojn kaj ne aldonas sur la liston, la listo malaktualiĝos kaj iu devos poste iam denove trarigardi la tuton por vidi, kio ŝanĝiĝis - tia sistemo estas apenaŭ realigebla kaj certe neeltenebla. Tamen laŭnoma kolekto de biografioj jes tauĝas. Tial mi proponas aldoni al ĉiu biografia artikolo ankaŭ kategorion "Biografio" kun ordigŝlosilo estante la nomo de la persono. Tiam fakte jam estus tri kategorioj - krom "Biografio" ankaŭ "Naskiĝintoj en ####" kaj "Mortintoj en ####". Kaj jen iom kuraĝa, eble eĉ hereza, sed eble taŭga ideo: Kunigi ĉiujn tri per ŝablono "Biografio", kies unua parametro estos la "standardigita" formo de la nomo de la homo, kaj dua kaj tria parametroj naskiĝ- kaj (se jam mortis) morto- datoj. Tia ŝablono jam poste aŭtomate produktus la ĉiujn bezonatajn enkategoriigojn. Kion vi opinias pri tio ĉi? Blahma 18:44, 17. Jan 2006 (UTC)
Mi opinias ke anstataŭigi la listojn per la kategorioj bonas. Sed eble mi farus kelkajn kategoriojn - "Biografio A", "Biografio B", ... , ĉar la biografioj estas tre multaj (tamen eble ĉi tio ne indas ???).
Ankaŭ mi ĝenerale ne farus kategoriojn en ŝablonoj, ĉar ĉi tio malbone funkcias. Se oni poste ŝanĝos la ŝablonon la kategorioj en la artkoloj ne ŝanĝiĝos. Maksim 14:12, 18. Jan 2006 (UTC)

Brazilaj nomoj[redakti fonton]

Vidu, kiam aperas prepozicioj en Portugal- (e, da, de, do, das, dos) aŭ hispanlingvaj nomoj (de, y) tiu ne apartenas al nomo, ĝi estas simpla apartigilo kiu dividas la nomo en du aŭ pli da partoj. Ĝenerale tiu indikas la deveno de la homo aŭ montras kiu estis la patrino kaj la patro, sekve oni ne heredas ĝin. Mi ĉiam kontraŭas la majuskligon de familinomo, ĉar la ideo de ke homo havas simpla familinomo estas nord-eŭropcentra, eĉ italoj, francoj kaj hispanoj havas kompleksan familinomon, kaj multaj slavaj popoloj havas patronomion krom islandoj, tre ofte oni ne scias kiu estas partonomio aŭ familinomo. Roberto 18:41, 17. Jan 2006 (UTC)

Mi opinias ke majuskligo de familinomo bonas ĝuste pro ĉi tio, ĉar eblas eltrovi familinomon el nomoj, patronomo ktp. Maksim 14:17, 18. Jan 2006 (UTC)

Vere ankoraŭ ne estas la punkto. En Brazilo, oni ne nomas homoj por familianomo, ekcepte se tiu estas tre intima. Se nekontatulo nomos min Ribeiro, mi tute surprizigos kaj demandos: "Ĉu? Kial vi konas mian lastan nomon?" Foje, edzino nomas edzo per lasta nomo, sed nekonatuno ne! La graveco de heredaj nomoj estas malsamaj en malsamaj societoj. Ni neniam nomos niam prezidento "Sro Silva", krom por moki lin, sed jes "Sro Lula" (Luĉjo). Tiu okazas ĉar ĝenerale hispanaj kaj portugallingvaj nomoj ne estas neŭtralaj sensencaj vortoj, sed ĝenerale ili signifas ion, kaj tiu eble la signifo estas stranga aŭ honta. Mia nomo signifas Roberto el Morusujo apud Rivereto, se iu nomos min "Sro. Morusujo apud Rivereto" estas stranga afero. Eksceptoj estas, sed estas ekceptoj. Roberto 20:01, 17. Jan 2006 (UTC)

Ah, mi ne konsideras "Roberto" mian personan nomon, ĉar mi heredis ĝin el listo de eblaj nomoj de mia familio. Mi havas 4 kuzojn kiuj nomiĝas Roberto! Roberto 20:05, 17. Jan 2006 (UTC)

Terure! Maksim 14:17, 18. Jan 2006 (UTC)

Pri simpla alfabetigo, oni povas alfabetigi laŭ la LASTA nomo, ekzemple, sen demandi se la lasta nomo estas familinomo, kromnomo, persona nomo, ktp. Esperanta Vikipedio estas la nura kiu MAJUSKLIGAS familinomon! Vidu aliajn vikipediojn ne uzas tiun sistemon. La majuskligo de familia nomo estas senutila ĉarĝo de nia vikipedio, ĉar al ne ĉiuj kulturoj estas utilaj koni la familinomon. Ne nur al brazilanoj, sed araboj ankaŭ ne rigardas siajn familinomojn kiel gravaj, kiu estas la familinomo de Saddan Hussein?

Estas du sistemoj por alfabetigi telefonlibrojn en Brazilo, unue, la plej simpla, per la unua nomo, en kelkaj urboj oni uzas alfabetigi per la lasta nomo, sed oni ne nomas ĝin "familinomo" sed simple "lasta nomo". Brazila armeo alfabetigas per la dua nomo... Laŭ brazilaj moroj, leĝoj ne povas reguli personaj nomoj, neniu nomo estas aŭtomate transpenita, la gepatroj faras la nomon de siaj gefiloj laŭ persona aŭ familia volo. Vidu ekzemplon de nia prezidento, Luiz Inácio Lula da Silva: lia familinomo estas Silva, sed estas prenita de la familio de lia patrino, ĉar lia patro, malgraŭ estis laŭleĝa edzo de lia patrino, ne volis doni al li lian familinomon. Post, oni nomis lin "Lula" (luligo, ĉj-nomo), kaj li metis lian karesnomon al lia nomo.

Kaj alie, partikuloj "da", "de", ktp. oni ne aŭtomate transpassas al gefiloj, kaj eĉ mi, "Roberto da Silva Ribeiro", povas subskribi "Roberto Silva Ribeiro" kiam mi volas, nur por belsono mi uzas "da".Roberto 00:26, 20. Jan 2006 (UTC)

La sistemo estas simpla. La patro iras al registrejo kaj informas al notario la nomon kiu li volas doni al sia filo, se patro rezignus tion, patrino faras tion laŭ ŝia volo. Post oni ne povas plu ŝanĝi sian nomon, nur se tiu pruvas ke ties nomo estas ridinda aŭ honta. Politikistoj rajtas aldoni nomon, kaj en edzigo, oni povas ricevi la nomon de la edzo (kutime) aŭ de edzino (nekutime). Sed prepozicioj, oni povas elmeti laŭvole. Ho, la alfabetigo ne gravas al ni.Roberto 01:10, 20. Jan 2006 (UTC)

de Vikipediisto:Votoček[redakti fonton]

Saluton Marek! Mi tute ne kapablas skribi la paĝon, kiel vi. Eĉ miaj filoj vane instruas min. Se vi emas, bonvolu aranĝi mian paĝon mem. Mi interesiĝas precipe pri geografio kaj demografio (nombro da loĝantoj). Liberan tempon mi havas precipe dum vintra sezono, tial mi nun klopodas aldoni koordinatojn al ĉeĥaj urboj, poste mi planas aldoni ilin al ĉiuj grandurboj en E-Vikipedio. Nur al la ekzistantaj,ĉar mi ne sukcesis aldoni la novajn. Dume mi planas nenion pli. --Votoček 21:19, 19. Jan 2006 (UTC)

bonvenigo en diskutpaĝoj[redakti fonton]

Estimata ! mi atentigas vin ke la bonveniga mesaĝo aperigebla per {{bonvenon}} estas uzenda en dikutpaĝo de nova vikipediisto kaj ne en la vikipediista paĝo mem (kiel vi faris por Vikipediisto:Votoček). La mesaĝo nome instigas la novan kunlaboranton prezenti sin en sia vikipediista paĝo aŭtomate enmetante ligilon tien. tiel ne okazas se vi ne sekvas la regulon. -- cetere mi atentigus vin ankaŭ ke bonvenigan mesaĝon mi jam estis tie enmetinta kelkajn monatojn antaŭe --- Arno Lagrange  21:30, 19. Jan 2006 (UTC)

Ĉu "Mezhdunarodny Nauchny Yazyk" signifas io en ĉeĥa lingvo? Yazik ŝajnas al mi slava radiko al "lingvo", sed mi ne scias eĉ se estas en hungara aŭ en slava lingvo.Roberto 03:30, 20. Jan 2006 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Blahma, mi estimas vian proponon, sed kiel mi skribis jam en la diskuta paĝo de Arno, mi faros kun ambaŭ ŝablonoj de ambaŭ kategorio nenion. Nun estas ĉiuj saĝaj. Tiam vi devis demandi min vidante, kion mi faras, kion mi planas, ne nun. Petro 21. Jan 2006 15:44 (UTC)

Bonvolu ne koleri, sed mi ripetas mian respondon, vi ambaŭ devis veni tiam kaj demandi aŭ proponi al mi viajn plibonigaĵojn. Ne nun, kiam mi faris tiom da laboro. Mi nun preparos por vi denove novan laboron kaj venos Maksim kaj laŭdos vian roboton kaj mi denove restos kritikata. Dankon. Mi ne volas. Petro 21. Jan 2006 16:09 (UTC)
Dankon por viaj vortoj de agnosko. Mi ne sopiras esti laŭdata en ia speciala mesaĝo de iu, sed ne plaĉas al mi, kiam iu venas kun "konsiloj" post la batalo, li nomu ilin kiel ajn. Tiajn "konsilojn" oni povas lasi por iu alia. Se iu volas konsili al mi, mi ĝoje akceptos liajn konsilojn, sed ili devas veni en ĝusta tempo. Mi ĉiam antaŭe obeis konsilojn aŭ atentigojn de aliaj, kiam ili konstatis kaj sekve ankaŭ mi, ke mi eraris en io. Kun la kategorioj mi komencis eble grandan "projekton", kiu neniu antaŭe en eo-vikipedio solvis, kvankam en alilingvaj vikipedioj ĝi jam estas solvita. Kio rilatas al via roboto, tiu povas trovi naskiĝ- kaj morto-indikojn, sed kiel mi rimarkis el la trovitaj artikoloj, ĝi jam ne scias krei subkategoriojn. Mi devis krei ilin. Rilate al mia helpo por la roboto, mi ankoraŭ faros tion por vi (kaj por ĝi). Petro 21. Jan 2006 16:58 (UTC)

Fekis Zamenhof[redakti fonton]

Vere estas strange, sed mi legis tion, tre eble en Enciklopedio de Esperanto. Eble "Fekis" ne estis Esperanta sed Jida karesnomo. Aŭ, kiel vi diris, estis ortografia eraro en ia malnova libro de mia bredaro... Mi ne suksesas atingi la originalo de Enciklopedio per Intereto, ĉu vi povas? Roberto 19:46, 21. Jan 2006 (UTC)

Jes, eble estas eraro. Mi havas kelkajn malnovajn librojn pri historio de Esperanto, eble iam en estonto mi retrovos la informon, sed nun, mi ne povis retrovi ĝin... Ho, kiel homoj vivis antaŭ Guglo?Roberto 20:03, 21. Jan 2006 (UTC)

Ĉu eble tajp-, pres-, legeraro? Mi supozas, ke temas pri la nomo Feliks Zamenhof. --Helmut Welger 20:31, 22. Jan 2006 (UTC)

Saluton Blahma! Bv. rigardi mian komenton sur Diskuto:Zamenhof. Marcos 23:18, 21. Jan 2006 (UTC)

Fania Pikower[redakti fonton]

Laŭ Walter FRANCINI en verko Doutor Esperanto, Fania PIKOWER estis pli maljuna fratino de Zamenhof kaj loĝis en Weisser, unua urbo (vilaĝo?) kie L.L.Z. provis labori kiel kuracisto. Kaj ne diras pli Roberto 02:45, 22. Jan 2006 (UTC)

Nur tre flanka klarigo pri la neekzistanta ligilo al loĝloko "Weisser": La urbeto nomiĝis Veisiejai kaj tie L.L.Z. post freŝa finstudado en Varsovio komencis labori kiel kuracisto en 1885 (kvankam ne por longe, ĉar poste li fakkuracistiĝis en Vieno kaj Varsovio, ŝajne ankaŭ ofte estis ĉe la bopatra domo en Kaŭno, ĝis li post fakkuracistiĝo en 1893 translokiĝis en Hrodno por tie malfermi praktikejon. La formo "Weisser" aspektas simple kiel germanlingva pli-malpli-transskribo de "Veisiejai". ThomasPusch 06:46, 10. Jun 2010 (UTC)

Verkoj cititaj de Francini: Vivo de Zamenhof de Edmond PRIVAT, Memorlibro pri la Zamenhof-jaro de Ivo LAPENNA, Leteroj de L. L. Zamenhof de Waringhien, tre eble li prenis la informon pri Fania en unu el ili. Roberto 02:51, 22. Jan 2006 (UTC)

o toki jan Male![redakti fonton]

Saluton jan Male! Kiel vi fartas? Mi estas la "jan Shibo77" ke vi kontaktis je la "lipu sona pi toki pona", pardonu min ke mi ne respondis plu frue! Ĉi tio konto estas mia konto de Vikipedia, sed vi povus trovi min je la Vikipedio ĉine aŭ je la Vikivortaro ĉine, plej da tempe. ma tomo mi li Harbino(toki pone:Apin??). mi sona e toki pona: lipu pi jan Pije. sed mi forgesis kiel mi trovis tion paĝon... toki pono estas pli facile ol la esperanton lingvon, ekcistas multaj vortoj pruntita el toki Sonko, sed ankoraŭ mia toki pono ne estas tre bona, la vorto "la" ekzemple, min konfuzas... Mi studas nune en la universitaton (Ĥarbino Teknikinstituto), kun elektrotekniko je mia studobjekto, mi studas kiel oni konstrui mikroĉipojn, komputilojn kaj robotojn =D

Bone, agrablajn kunlaboradojn kun vi! tenpo suno ante la mi toki kun vi! --Shibo77 06:57, 22. Jan 2006 (UTC)

Promeso ĉe PledgeBank celas helpi Vikipedion[redakti fonton]

Pri ĉi tiu promeso eble scias tute ne ĉiuj vikipediistoj. Iuj eble simple ne legadas la diskutejon Vikipedio:Diskutejo, la aliaj povis ne rimarki la promeson. Kion vi opinias, ĉu indas skribi pri ĉi tio en personaj diskutpaĝoj de kelkaj sufiĉe aktivaj vikipediistoj? Maksim 14:06, 23. Jan 2006 (UTC)

Se iu volis jam aktive kontribui, tiu jam faris tion. Tiuj promesoj ne plenumiĝos.
Ni sukcesis pri voĉoj, sed mi ne certas ĉu ĉiuj trovos nian diskutpaĝon. Bedaŭrinde pledgebank.com ne ebligas dissendi leterojn al ĉiuj subskribintoj. --Antono VASILJEV 19:54, 31. Jan 2006 (UTC)

Nacia Parko de ..., Nigra Maro[redakti fonton]

  • Ĉar kontribuas aktive nur kelkaj homoj, tiel mi pridubos sencon de similaj balotoj. Kontraŭ tuta kohorto, eĉ Herkulo estas malforta. (Sed kiu estas Herkulo?:))
  • Ĉinaj kaj azianoj uzas formojn kun majuskloj. Tion mi trovas decida en la tuŝitaj aferoj. Narvalo 17:18, 23. Jan 2006 (UTC)

"Da" kaj "De"[redakti fonton]

Dankon pro la helpeto pri da kaj de! Amike, -- Yekrats 17:58, 23. Jan 2006 (UTC)


Por la nuna programo ne gravas komenca majusklo en serĉilo: provu mem kaj enskribu fera pordo Narvalo 22:50, 23. Jan 2006 (UTC)

Pri Zamenhofoj[redakti fonton]

Mi gratulas pro via laborego pri la zamenhofoj. Tamen mi trovas iom tro impona la ŝablonon kun la tuta familio. La paĝo pri LLZ nun estas iom tro ŝarĝita. Kio plej ĝenas min estas ke LLZ estas menciinda persono ĉar li estas la iniciatinto de eo. Ke estu artikolo(j) pri liaj familianoj, ordigitaj ĉirkaŭ artikolo Familio Z ne ĝenas min. Kio ĝenas min estas ke la tuta genealogio aperu ĉe ciuj individuoj. Se mi nome interesiĝas pri la iniciatinto de eo mi ne nepre scivolas pri ĉiuj liaj familianoj. Mi do preferus ke tiu ŝablono fariĝu malpli peza kaj ne nepre aperu ĉe ĉiuj z-oj. Dankas pro la komprenenmo Arno Lagrange  07:58, 25. Jan 2006 (UTC)

Mi tute konsentas kun la ŝanĝoj kiujn vi faris. Mi dankas ke vi atentis mian rimarkon. Refoje gratulegas Arno Lagrange  21:49, 26. Jan 2006 (UTC)

Montoŝablono[redakti fonton]

Dankon pro la montoŝablono. Mi ne scias kiel vi faris, sed la rezulto ja belegas! Amike, --Bea 21:43, 27. Jan 2006 (UTC)

Redaktado[redakti fonton]

Saluton Marek, dankon por via kontribuo en ADLS pri optika iluzio. Mi volas diri tion, ke mi ne estas kontraŭ tio, por ke iu redaktu artikolojn, kiujn kreis mi, male se iu volas ilin plu redakti al pli bona aspekto aŭ se iu volas aldoni informojn, mi ne estas kontraŭ, sed se ŝajnas al iu erara, kio estas gramatike ĝusta (almenaŭ laŭ tio, kiel mi lernis tion), mi aŭdiĝos. Kiom da naciaj ismoj mi trovis en Vikipedio kaj neniu korektas ilin kaj se iu komencos korekti ilin, estiĝas mirigado (ekz. majuskligado). Io simila ofte okazis al mi en tempoj, kiam mi ŝakludis. Tie estas ankaŭ unu maniero de prenado per peono, kiu nomiĝas "an passant" (mi ne scias nun, ĉu mi skribis ĝin bone, ĉeĥe oni nomas tion "braní mimochodem"). Kiam mi prenis figuron per tia maniero, la kontraŭludantoj aŭdiĝis, ke tia prenado ne ekzistas. Plejparte ili ne sciis pri ĝi. Kial mi notas tion ĉi tie? Se mi uzos ion malofte uzata en Esperanto, iuj konsideras tion kiel gramatika eraro, ekz. Mi havas la libron tralegita. - Mi havas la tralegitan libron. Kelkaj prepozicioj estas eĉ ne en la ĉeĥa elinter - ĉeĥa ekvivalento ne estas, slovake spomedzi ktp. Se mi uzos ilin en Esperanto, jam mi eraras laŭ aliaj. Nu, kion aldoni? Eble sufiĉis, ĉar mi povus skribi longe. Amike Petro 30. Jan 2006 20:50 (UTC)

Marek, ankoraŭ kelkaj ekzemploj, kiam oni uzas du prepoziciojn unu post la alia: ĉeĥe: Shodit se skříně. (Malsupren)ĵeti de sur la ŝranko. ĉeĥe: Vyjmout ze skříně. Elpreni el la ŝranko. Spadnout z mostu. Fali de sur la ponto. (Fali el supro de la ponto.) Fali el ponto. (Fali el "interno" de la ponto. La ponto povas esti duetaĝa.) Neplivejte pod stůl! Jsou tam přátelé. Vylezl zpod stolu. Ne kraĉu sub la tablon! Tie estas amikoj. Li elrampis de sub la tablo. Multajn frazojn oni povas traduki per du manieroj.

Ĉeĥe:

  • Had je stáhnutý z kůže.
    • La serpento estas senhaŭtigita. (Ĝi estis intence de iu alia senigita de haŭto.)
    • La serpento estas senhaŭtiĝinta. (Ĝi mem faris senhaŭtiĝon.)

Ĉeĥe:

  • Oni už su vlezeny pod sprchu? (Tio estas dialekto en Ostrava kaj ankoraŭ kun ĉeĥa onidirado. Ĝi signifas: Ĉu vi jam staras sub duŝo? aŭ Ĉu vi jam estas duŝanta vin?)
    • Ĉu vi jam estas enrampinta sub duŝo? Tiun ĉi frazon mi volis uzi intence kaj laŭ aliaj ĝi estus erara.

Tio estas nur kelkaj ekzemploj. Sed ĉu eblas krei ĉi tie artikolon kun nomo Gramatiko de Esperanto aŭ Maloftaĵoj en Esperanto? Mi supozas, ke ĉiuj devus koni la lingvon, se ili volas kontribui per artikoloj. Petro 31. Jan 2006 07:37 (UTC)

Dankon pro la bonveno![redakti fonton]

Mi ankoraŭ ne kreis nek pligrandigis artikolon, sed mi tre ŝatas la projekton, kaj mi esperas esti bona vikipediisto. Vikipedio estis tre utila por mi ĝis nun, kaj mi esperas, ke miaj kontribuoj estos utilaj por la aliaj homoj! Eynar Oxartum 10:01, 31. Jan 2006 (UTC)

Numerus clausus de Fundamentaj prepozicioj kaj pronomoj: Kritiko "na" uzado de neologismaj prepozicioj, pronomoj k.t.p. "far" Blahma k.a. :-)))[redakti fonton]

La kialo por tiu numerus clausus:

  • Novaj vortoj private enkondukitaj laŭ la normoj de Esperanto aŭtomate ricevas aŭ finaĵon aŭ apostrofon. En vortaroj la radiko devas finiĝi per streketo.
  • Krome, oni ne rajtas fortranĉi la streketon de radikoj en la Universala Vortaro de la Fundamento aŭ en unu el la Oficialaj Aldonoj, pro la netuŝebleco de la Fundamento; ankaŭ el tio sekvas, ke ekz. la radiko "far'" neniam estu uzata kiel nuda radiko.
  • Nur tiuj radikoj, kiuj en la Universala Vortaro de la Fundamento aŭ en unu el la Oficialaj Aldonoj esceptokaze aperas kiel "nudaj radikoj" (= sen fina streketo), ne bezonas finaĵon aŭ apostrofon.

Novaj prepozicioj kaj pronomoj nepre devus esti nudaj radikoj; el tio jam sekvas, ke enkonduki ilin per privata propono ne estas permesate. Kvankam kelkaj konataj esperantistoj eksperimente uzetis "far" k.t.p., propre nur la Akademio de Esperanto rajtus enkonduki tiajn neologismojn, per Oficiala Aldono al la Fundamento. --Helmut Welger 13:13, 31. Jan 2006 (UTC)

Minuskligado de personaj nomoj[redakti fonton]

Marek, nun ni certe skribos la personajn nomojn kiel normalaj homoj. Vidu [1] Petro 11. Feb 2006 14:50 (UTC)

Kara Marek, mi tute ekskuzas pro la minuskligo de la artikoloj : kiam mi komenciĝis fari tion, la tutaj vikipediistoj ŝajnis akordiĝi pri tio ĉe la diskutejo. Petro eĉ minuskligis kelkajn artikolojn. Tial mi denkis, ke mi povis fari same kun miaj propraj artikoloj. Nature, mi tuje haltiĝis kiam vi verkis vian longan mesaĝon. Nun, mi do atendas generalan konsenton inter la vikipediistoj.
Mia opinie, estus bona ke la artikoltitoloj fariĝu minuskligataj, kun eble nur unu majuskligo de la familinomo fronte de la artikolo.
Amike, Thomas Guibal 09:46, 12. Feb 2006 (UTC)

Marek, ne koleru, sed ĉiujn kategoriojn pri naskiĝintoj mi jam kreis (ankaŭ trovitaj de la roboto), nun mi denove kelkaj tagojn redaktis kategorion pri mortintoj. Certe vi rimarkis. Miaopinie sufiĉus ŝanĝi vortojn, kiujn la roboto serĉus, ĉiokaze el naskiĝ- al mort- (aŭ kruceto) kaj ektrovi mortintojn. Aŭ ĉu vi atendas, kiam mi faros kvin sesonojn kaj poste vi laborigos la roboton, kiam preskaŭ la tuta afero estos preta permane? Petro 11. Feb 2006 18:40 (UTC)

Marek, dankon por via mesaĝo pri la roboto. Mi devas konsenti kun kelkaj viaj opinioj, sed ankaŭ mi devas malkonsenti kun kelkaj. Mi ne povas ekkredi, ke vi ne havas tempon, ĉar viaj universitataj devoj okupigas vin. Se vi estis tiel okupita, kiel vi skribas, vi redaktis nenian artikolon kaj ankaŭ vi kreis neniajn. Tion mi konsideras kiel via elturnaĵo. Mi ne povas kompreni, kial mi atendus. Se mi farus la roboton, mi havus prete ĉion dum unu semajno kaj ne post ses, sep semajnoj de la komenco de la laboro ne ĉio estas finita. Mi skribis tian mesaĝon en alian vikipediistan paĝon tial, ke mi supozis, ke vi rimarkos, kion mi redaktas, ĉar mi indikis tion (katmort, poste KATMORT), sed nenio! Poste mi rimarkis kelkajn artikolojn (novajn kaj malnovajn), en kiuj mi volis aldoni la kategoriojn kaj mi ekvidis, ke kelkaj vikipediistoj ankaŭ aldonas la kategoriojn pri naskmort permane. Se mi ion promesos, mi faros tion kiel eble plej baldaŭ, mi ne diros, atendu, mi ne havas tempon por tio (sed aliflanke mi faros similaĵojn). Mi serĉis unu artikolon pri homoj post la alia ĝis tiu tempo, ke mi estis preta kun ĉiuj. Ankaŭ mi ne skribis - atendu, mi daŭrigos post duonjaro (tio estis "ia mia devligo" rilate al vikipedio, dume la vikipedio donas al mi por tio nenion). Mi estas "sole" homo, kiu vidante novajn artikolojn de la aliaj povas ankaŭ diri: Adiaŭ Vikipedio! Mi havas kun vi nenian kontrakton, neniu pagas al mi por la redaktado (kaj por la tempo) donita al vi (eĉ kiam mi ne verkas triliniajn artikolojn kiel kelkaj ceteraj, vidu ekz. "miajn" Arta sketado, Historio de arta sketado, Borobuduro, Ludvík SVOBODA kaj aliaj ĉeĥaj prezidentoj, Fortikaĵoj en Eŭropo, Eritreo, Goao, Portalo:Dua mondmilito kaj multaj aliaj, kiuj poste fariĝis ADLS. Ĉu iu opinias, ke mi elŝutis ili el maniko? La ilia tradukado kostis min mian tempon.), mi plu estos nenia via sklavo. Per tio mi volis diri, ke sufiĉis ŝanĝi elserĉatajn indikojn de la roboto, dume la parametroj restu konservitaj. Tio estas miaopinie nenia granda laboro, kiun vi dediĉus al la Vikipedio. Nu, mi finos, ĉar ne havas signifon skribi plu. Tial mi konsideras kelkajn viajn klarigojn kiel elturnaĵojn. Petro 12. Feb 2006 08:57 (UTC)

Majuskligo[redakti fonton]

Dankon pro viaj rimarkigoj en la diskutejo. Vere la konduto de kelkaj kontribuantoj nun minacas krei kaoseton.

Mi iomete miras pri jena frazo sur via vikipediista paĝo: "En esperanto oni majuskligas nomojn Per ĉi tia maniero…". Tio estas sendube ĝusta pri la ĉeĥa kaj slovaka lingvoj, sed la Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (aŭ Plena analiza gramatiko de esperanto?) diras en sekcio 40:

…oni skribas kun majusklo… la Ligo de Nacioj, la Biblio, Enciklopedio de Esperanto, Plena Ilustrita Vortaro…

PAG do ne konsentas kun vi. Kiu estas "oni", pri kiu vi parolas?

Sincere kaj kolege, Umberto 15:01, 12. Feb 2006 (UTC)

En bonstila Esperanto oni ne majuskligas nomojn. Vd. la Fundamenton kaj la lingvajn modelojn de Zamenhof kaj aliaj bonaj aŭtoroj. --Helmut Welger 16:20, 12. Feb 2006 (UTC)

Kara Blahma, dankon pro via respondo sur mia diskutpaĝo.
Vi pravas, ke mi celis nur la tutmajuskligon de familiaj nomoj.
Mi sekvas la difinon de "stilo" en la Zamenhofa terminologio: ĉiuj lingvaj reguloj, modeloj kaj kutimoj, kiuj ne troviĝas en la Fundamenta Gramatiko aŭ la Universala Vortaro. Eĉ la Ekzercaro tiusence estas nur stilregularo. Stilo, kiu ne konformas al tiuj reguloj kaj modeloj, ne nepre estas gramatike erara, sed nur malbona, kondiĉe ke ne la poezia aŭ racia licencoj pledas por ĝi. Certe la stilo evoluiĝas, kaj tio tute konformas al la celoj de la Fundamento. Sed laŭ la Bulonja Deklaracio ĝenerale ne la TEJO-a, junulara, "moderna" lingvouzo difinas, kio estas bonstila Esperanto, sed la lingvouzo de la plej bonaj kaj talentaj verkistoj. Mi koncedas, ke la racia licenco almenaŭ certagrade kaj certaloke pravigas la tutmajuskligon, sed tamen mi volas iomete averti trouzi ĝin.
La X-sistemo estas tute alia afero. Ĝi povas esti oportune uzata kiel nura entajpa kodo transformota en la laŭregulan ortografion, kiel ekz. ĉi tie en Vikipedio. Sed neniam ĝi estu uzata kiel regula ortografia varianto. Kiel tia ĝi estus erara kaj nekuraceble kontraŭfundamenta. --Helmut Welger 18:06, 13. Feb 2006 (UTC)

Kara Blahma! Mi konsentas kun Umberto. La skribado de plurvortaj nomoj, kian vi postulas, tute ne estas anglamaniera, sed internacia. Male, via propono ne estas internacia, sed slavmaniera - tiel oni skribas ruse, ĉeĥe kaj slovake (sed ne pole). Majuskligadon de ĉiuj vortoj en tiaj nomoj rekomendas PAG kaj praktikas PIV. Estas mi, kiu majuskligis la vorton "testamento" en via artikolo pri la evangeliaj tri reĝoj, sed vi malakceptis la korekton. Mi respektas tion, sed ne konsentas kun vi. - Eĉjo.

Marek, mi longe ne ensalutis kaj ne povis respondi al via detala teksto sur mia diskutpaĝo. Miaopinie, PAG ne estas biblio (aŭ "fundamento"), sed mi konfesas, ke mi iom kutimiĝis al la plurvorta majuskligo (ĉu angleca aŭ ne). Unu ĝia avantaĝo estas, ke ĝi permesas vidi, kie finiĝas la propra nomo. Malavantaĝo estas, ke la regulo(j), kiujn vortspecojn majuskligi, eble ne estas sendisputaj. Sincere kaj kolege, Umberto 19:36, 24. Feb 2006 (UTC)

Multan dankon![redakti fonton]

Kara Marek! Multan dankon pro via tre aktiva kontribuado al la Vikipedio dum naŭ monatoj. Ĝi ege helpis al la projekto. Viaj personaj redaktoj dum naŭ monatoj estis tiom multaj kiel miaj dum pli ol du jaroj! Kaj via robota laboro estis nemezurebla helpo!

Mi povas bone kompreni, ke vi nun lasas la Vikipedion por koncentriĝi pri aliaj aferoj. La vivo ja estu multflanka! Mi deziras al vi bonŝancon kun via studado kaj kun la laboro en la Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Mi tamen esperas, ke vi ne tute malaperos de ĉi tie. Via sperto de robotoj estas tre utila, kaj bonus, se vi daŭre povus iomete helpi pri robotoj ĉi tie. Kompreneble estu laŭ via plaĉo kaj laŭ viaj eblecoj, kiom vi ankoraŭ helpos. Marcos 01:26, 21. Feb 2006 (UTC)

Dosieroj[redakti fonton]

Bonvole, Blahma, nova redaktanto Golbery demandis al mi se estas listo de dosieroj, mi ne sciis respondi al li, ĉu vi scias?Roberto 20:41, 13. Mar 2006 (UTC)

Kvantumkomputiko[redakti fonton]

Saluton! Mi estas novulo ĉi tie, sed eblas, ke mi baldaŭ ekverkos vikilibreton pri kvantumkomputiko (ĉi tie). Vi parolas esperanton multe pli bone ol mi, kaj vi ankaŭ konas pli ol mi pri komputiko. Estus grandeha helpo, se vi volus korekti la ĝermoj ke mi skribos pri ekz. komputa komplekseca teorio, informa teorio, ktp. Kio vi pensas? Amike, -- 4lex 11:54, 25. Mar 2006 (UTC)

Peter Baláž[redakti fonton]

Saluton Marek, mi vere ricevis antaŭ nelonge iajn retpoŝatajn mesaĝojn, sed tie estis skribite, ke ili ne povis esti kontrolitaj per antivirusa programo (ĉar ili enhavis dosierojn .zip aŭ .rar) kaj ke mi povas malfermi ilin je propra risko. Ĉar mi sendis nenion al iu, de kiu mi atendus respondon, eĉ ne traleginte mi forigis ilin. (Unumesaĝo estis sendita vere de seznam, sed la alia havis "strangan" finaĵon.) Se vi do havas kontakton al Petr Baláž, se vi estus tiel afabla kaj transdonu al li, ke mi petas lin denove resendi lian mesaĝon al mi. Salutas Petro 29. Jun 2006 03:18 (UTC)

Marek, ĵus mi kontrolis spamaĵojn (estis 82 da ili!) en mia retadreso kaj tie mi ekvidis poŝton de Petr Baláž. Mi respondos al li. Mi malofte kontrolas ĝin, ĉar tiuj mesaĝoj estas sisteme forigataj post ia tempo. Petro 29. Jun 2006 03:28 (UTC)
Se hazarde okazus, ke ankaŭ Peter Baláž havus mian retpoŝton inter siaj spamaĵoj, mi sendas al vi mesaĝon, por ke vi sciigu lin, ke mi sendis al li retpoŝte tion, kion li deziris. Dankon. Petro 29. Jun 2006 07:33 (UTC)

Listo de filmoj kun esperantaj subtekstoj[redakti fonton]

Saluton Marek

Mi vidis vin multe aktiva ĉe la filmejo ĉe IJK 2006. Tial vi eble povas vidi tio ĉi paĝo kaj eble korekti iomete.

Mi planos fari subteksto kolektaro ekster vikipedio en alia vikio. Kio vi pensas pri tio ideo? Mi ne scias multe pri kopirajtoj kaj subtekstoj. Ĉu vi scias io pri tio temo? Mi demandis Samir Ridic ĉe IJK ĉi jare, kaj li diris ke li demandis io Bosna filmkompanio kaj ne recivis respondon. En Danio kontraŭleĝas traduki aŭ disdoni komercaj filmoj sen permeson. Ankaŭ se vi mem faras la traduko al esperanto ĉar la originala teksto estas mallibera.

Antaŭdankon Denizo el Danio --Denizo 15:15, 30. Aŭg 2006 (UTC)

Reguloj pri ordiga ŝlosilo[redakti fonton]

Vidu mian respondon en la Diskutejo. PaulP 10:36, 2. Sep 2006 (UTC)

Rektigi ligilon[redakti fonton]

Marek, vi skribas mi rektigis ligilojn al la du subartikoloj (http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Katolika_universitato_de_Loveno&action=history). Sed ĉu vi povus skribi al mi ĉeĥe vian tradukon? Temas al mi pri la vorto rektigi ligilon. Mi tradukas ĝin kiel napřímil, narovnal odkazy. Ĉu ili estis kurbaj? --Petr Tomasovsky 06:48, 15. Okt 2006 (UTC)

Verŝajne li simle intencis "korekti" aŭ "ĝustigi", ĉu ne? Marcos 12:57, 15. Okt 2006 (UTC)
Ne vere temas pri korektado, Marcos. La ligilo mem ja jam antaŭe estis funkcianta (do "ĝusta", "korekta", laŭ kiel mi tion komprenas), sed ĝi montris al la paĝo nerekte (t.e. pere de alidirektilo), kio ĝenerale estas konsiderata korektenda. Legu pli detale en mia respondo al Petro en lia diskutpaĝo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 20:20, 15. Okt 2006 (UTC)
Marek, mi legis, kio estas ĉi tie alskribita kaj mi devas ankoraŭ aldoni, ke eĉ kiam vi ligis al la konkreta paĝo, vi ĉiam "korektis la ligilon", ne rektigis. Kvankam oni diras rekta ligilo, oni ankaŭ ne diras en la ĉeĥa pri la situacio, kiun vi faris, ke napřímil jsem odkaznarovnal jsem odkaz, sed ĉiam opravil jsem odkaz. Rektigi oni povas tion, kio estis kurba aŭ fleksigita aŭ simple nerekta. Do resumo: se la ligilo ligis al apartigilo, ĝi estis neĝusta kaj vi korektis ĝin, ĉu ne? Sed faru el tio nenion, ĉi tie estas pluraj misnomitaj aferoj, kiujn neniu korektas, ekz. se ni movas la paĝojn, ni fakte renomas ilin (ĉar ni donas al ili alian nomon), do pli ĝuste devus esti skribita renomu kaj ne movu (supre sur prembutono). --Petr Tomasovsky 05:48, 16. Okt 2006 (UTC)
Se mi avie vojaĝus al Barato de Usono pere de fueliza paŭzeto ĉe Parizo, mia veturo, kvankam nenecese kurba, ankaŭ ne estas rekta; ĝi estas angulforma, — pera. Se mi aranĝas flugon sen tia pauzo, tio signifias ke mi aranĝas rektan flugon; Mi rektigas la veturpadon. PIV (1970) diras rekt/a #3. "Senpera; funkcianta sen interveno perilo" O'RyanW ( ) 02:43, 17. Dec 2006 (UTC)

Krei shablonon[redakti fonton]

Kristanismo
Mi estas kristano.

Hej Marek! Chu vi scias kiel krei novan uzantan shablonon?

<-- Mi iom envias tiun de kristianoj kaj pensis pri la Darwin-fisho por homoj kun scienca vivperspektivo. --Piechjo 12:19, 26. Okt 2006 (UTC)



Scienca perspektivo
Mi havas sciencan perspektivon

Arno jam faris por ni :)--Piechjo 12:28, 27. Okt 2006 (UTC)

Kartografio de vikipediistoj[redakti fonton]

Ĉar vi mencias en la prezentopaĝo la urbon, kie vi nun loĝas, mi metis por vi ruĝan punkton sur la mapo en la paĝo Vikipedio:Kartografio de la vikipediistoj. Espereble vi ne kontraŭas. - Slavik IVANOV 06:15, 28. Okt 2006 (UTC)

Cimerman[redakti fonton]

Marek, vidante, kion vi alskribas en komentojn redaktante paĝojn, mi devas demandi vin: Kial vi skribas tien tiajn stultaĵojn? Tiutempe estis forigitaj miloj da majusklaj paĝoj. Vi skribas kvazaŭ nur mi forigus ununuran kaj unusolan paĝon. Sed kiu propre redaktis tiun paĝon? Ĉu vi aŭ ĉu Marcos? --Petr Tomasovsky 14:27, 29. Okt 2006 (UTC)

Mi devas ankoraŭ alskribis, ke se vi asertas tion, kion vi skribis, vi mensogas. Atentu do bone, kion vi skribas! --Petr Tomasovsky 16:39, 29. Okt 2006 (UTC)
Respondu en Diskutejo! --Petr Tomasovsky 17:18, 29. Okt 2006 (UTC)

Simia kaptilo[redakti fonton]

Danx, Marek! Mi fakte neniam antaue legis en mia komputilo, sed antau jaroj audis anekdoton, do iom pensetis, ke eble ghi ne estus vera; tamen bona metaforo por rokliriko. Do shajne vere estas tiaj simiaj kaptiloj :) --Piechjo 06:45, 31. Okt 2006 (UTC)

Pri "uzantulo" ktp[redakti fonton]

Multan dankon pro la mesaĝo. Mi lasis respondon samloke, ĉar mi malŝategas fuŝsaltadi tienreen-tienreen por sekvi diskuton. Salutas, Bill O'Ryan O'RyanW ( ) 02:20, 17. Dec 2006 (UTC)

Kanadaj advokatoj (Yves Bellefeuille)[redakti fonton]

Vi aldonis min en la kategorio "kanadaj advokatoj", kie nun aperas ses eksaj ĉef-ministroj de Kanado, kaj mi mem.

Jes, mi estas advokato, sed ĉu estas utile havi la liston tian, kia ĝi nun estas? Se la listo enhavus esperantajn advokatojn, tiam mi almenaŭ komprenus ke ĝi povus havi sencon.

Vidu mian respondon ĉi tie: Vikipediista diskuto:216.106.109.190

Traduketo por la soraba vikipedio[redakti fonton]

Saluton Marek. Ĉu vi povus traduki la jenan frazon en la ĉeĥan: Ankaŭ ekzistas ŝablono User hsb-0 por uzuloj, kiuj ne komprenas la altan soraban lingvon. Ĝi ankoraŭ mankas en Babelpaĝo de la soraba vikipedio. Mi kunhelpas en la soraba vikipedio, kvankam mi ankoraŭ lernas la lingvon. Mi pli forte ĝojus, se vi krome tradukus la frazon en la slovakan. Dankon kaj multajn salutojn al Ĉeĥio, kie mi estis en 1996 dum Praga UK. --Tlustulimu 20:34, 24. Jan 2007 (UTC)

Saluton el Alzaco!![redakti fonton]

Saluton Marek!! Mi estas vikipediumanta ensalutinte kaj konsekvence ĵus malkovris vian mesaĝon!! Mi ĵus finis trapasi miajn ekzamenojn kaj baldaŭ komencos staĝon en la sudo de Francio. Mi priesploros la eblon produkti hidrogenon pere de unuĉelaj algoj, dank al sunlumo pere de fotosintezo. Cetere, dum la venontaj monatoj mi ŝatus kunordigi kreadon de vikipedia esperantlingva portalo pri hidrogeno, pri ĉiaj aspektoj pri la gaso. Kiel ĝin produkti, trakti fizikan, kemian vidpunkton... Tiun gason oni vidas kiel estontan energivehiklon kaj do estas strategie verki pri ĝi en esperanto. Nun, mi ferias kaj rete esperantumas. Mi estas tradukanta la retejon jamendo.com en esperanton, kaj cetere mi ĵus kreis artikolon esperantlingvan pri jamendo.

Ĝis!! Fartu bone. Amike. Fabien.

(mi forestis de vikipedio dum iuj monatoj, nur nun mi vidis vian mesaĝon)

Mi ĝojis ĉar mia artikolo estis legita! :-) Kaj mi ĝojis ĉar la trovo la artikolon estis bona surprizo al vi! Mi skribis la artikolon ĉefe ĉar mi bone sciis la temon kaj ĉar mi volis ke komputilemuloj trovos ĝin en Esperanto. :-) Yuu eo 19:31, 3. Mar 2007 (UTC)

"jenon:"[redakti fonton]

Saluton!

Titolo "Vidu ankaŭ jenon:" estas uzata de mi (kaj permane kaj perrobote) ĉar en la klasika varianto kun "Vidu ankaŭ" estas perdita akuzativo. Ekzemplo:

Vidu ankaŭ

- Artikolo 1

- Artikolo 2

Akuzativo devus esti ĉe vortoj "Artikolo". Reale skribi akuzativon ĉe nomoj de la rigardindaj artikoloj maloportunas. Pro tio mi elpensis la mian variantoj, kvankaj jes, ĝi estas ne tre eleganta. Ĉu eble estas aliaj variantoj, aŭ vi preferas simple malatenti la akuzativon ĉi tie? Maksim 17:30, 16. Mar 2007 (UTC)

Biblio de Gutenberg[redakti fonton]

Sorry for not beeing able to write in Esperanto. I made the correction in this article. The printing of the bible started about 1440 and ended about 1445. See the comments about it in the english version article. 89.155.96.74 23:37, 10. Maj 2007 (UTC)

pro kreo de artikolo pri mi kaj ĝisdatigo de la artikolo pri E@I! Yves Nevelsteen 08:44, 4. Aŭg 2007 (UTC)

Subtitoloj[redakti fonton]

Saluton! Mi vidis en Listo de filmoj kun esperantaj subtekstoj, ke vi havas multaj esperantaj subtitoloj por filmoj. Cu vi povas sendi ilin al http://esperantio.googlepages.com/subtitolu por ke ĉiu subtitolo estos elŝutebla? Estus tre bona havi centra retpaĝo kun (preskaŭ) ĉiuj subtitoloj elŝuteblaj por ĉiuj esperantistoj!! amike,

--Vinz 14:17, 10. Aŭg 2007 (UTC)

Saluton, kara Marek. Mi ĵus vidis vian artikolĝermon pri tiu homo. Mi timas, ke povas esti iu eraro en lanomo, ĉar kvankam la unua familinomo ŝajnas italdevena kiel kutime inter argentinanoj la dua tute ŝjanas malkongrua kun la hispanlingva ortografio, eble temas pri Peláez, kiu tute eblas en la hispana kaj estas kutima familinomo, sed ne Peláz. Tiukaze oni devas korekti la artikoleton kaj ĉefe alinomigi ĝin.--kani 22:28, 3. Nov 2008 (UTC)

Saluton, Marek. Mi ĵus vidis vian artikolon pri tiu temo kaj vidas en ĉapitro Ago-Semajno ligilon al Liptova E-K, ĉu estas Liptova aŭ Litova? Mi estis korektonta, sed dubas, ĉar eble ekzistas iu Liptova loko, kiun mi ne konas.--kani 23:55, 1. Jan 2009 (UTC)

Mi vidis, ke vi baznivele konas la hungaran lingvon. De ki venas la interesiĝo pri nia lingvo. Ĉu ĝi havas rilaton kun la nomo de via naskiĝurbo? Aleksandro 08:28, 6. Jan 2009 (UTC)

Dankon pro via afabla atentigo sur Vikipediista diskuto:Helga Schneider, Blahma. Vi kompreneble pravas kaj mi pardonpetas. Mi volis ankoraŭ kontroli tion, sed devis foriri kaj nur jam rapide sendis ĝin por ke la aldonoj ne perdiĝu. Mi ankoraŭ faros. Amike Helga Schneider 16:38, 7. Jan 2009 (UTC)

Kial vi ordigis tiom da artikoloj en Kategorio:IJK 2009 ? Ĉu vi celas tiamaniere reklami IJK-on? Mi ne vidas kial Germanio povas esti konsiderata kiel parto de IJK. Tia ordigo en kategoriojn estas tute ne akceptebla. Oni ordigu en kategorion paĝojn kies temo estas parto de la kategoria temo (ekzemple koncerne Germanion: lando, Eŭropo, Eŭropa unio, NATO, ...). Oni ne ordigu Germanio en kategoriojn pri ĉio kio povas rilati al Germanio. Mi petas vin forigi ĉiujn nepravigeblajn aperojn de tiu enkategoriado. Dankas AL @ 01:57, 11. Jan 2009 (UTC)

Mi aldonas: via enkategoriado estas inversita. IJK 2009 rilatas al Germanio jene :

Kategorio estas aro da eroj kiuj apartenas al ĝi kaj ne da aroj al kiu ĝi apartenas. AL @ 10:48, 11. Jan 2009 (UTC)

Dankon pro la detala respondo kiu entenas kiun mi povas respondi al vi: jes portalo estas la ĝusta maniero aranĝi la aferon laŭ viaj intencoj. Ĉar estas absurde trovi ke Germanio (ekzemple) apartenas al Kategorio:IJK 2009, dum estas preskaŭ akcepteble ke Liberec apartenu al la kategorio ĉar por leganto de nia esperanta Vikipedio havas sencon difini Liberec kiel la urbo de la IJK 2009 ĉar ne okazus tie IJK, malmultaj legantoj trafus la artikolon: Liberc povas esti difinita kiel "la nekonata urbo en kiu okazos IJK" dum Germanio ne povas esti difinita kiel "la nekonata lando en kiu okazos IJK". AL @ 11:29, 11. Jan 2009 (UTC)
La afero ne estas tiom komplika. Preskaŭ nur la urbo Liberec povas eniri la kategorion, ĉar ĝi famiĝas en Esperantio pro la IJK, dum la tri landoj, kaj la lingvoj tute ne ŝuldas sian konatecon al la IJK, sed estas bone konataj geografiaj kaj lingvaj faktoj por ĉiu klera homo. Liberc estas la urbo de La IJK (tiu urbo pri kiu oni certe ne parolus mondskale se en ĝi ne okazus la IJK). La soraba estas iu eŭropa lingvo pri kiu oni parolos en IJK: ĝi estos temo de la IJK. La IJK povas esti karakterizita per la fakto ke tie oni parolos pri la soraba, IJK 2009 eventuale famiĝos ĉar tie oni faros signifoplenan sorabologan komunikon. Simile estas pri okazinta IJK en Raŭmo / Manifesto de Raŭmo.

AL @ 14:23, 11. Jan 2009 (UTC)

@Blahma: Kial vi aldonis la kategorion "IJK 2009" al la artikolo Soraboj? Ĉu tio rilatas al la "ŝerco" pri la IJK 2009 en Serbio? Se jes, mi ne komprenas, kial vi, kiel ano de slava popolo, povas intermiksi sorabojn kaj serbojn. --Michawiki 21:25, 11. Jan 2009 (UTC)

Mi efektive celis sorabojn, kiuj pro la geografia proksimeco estas temo interesa por la IJK. Detalan respondon vidu en via diskutpaĝo.
Kara Marko, ankaŭ mi tute ne trovas viajn respondojn ĝusta. Rilato inter artikolo kaj kategorio devas esti ambaŭdirekta: eĉ se por la kategorio IJK2009 iel kaj ial estas grava la artikolo Germanio, en la artikolo pri Germanio IJK2009 estas tute negrava kaj preterlasenda afero. Alikaze la artikolo devus aparteni al almenaŭ 10000 kategorioj. Mi kontraŭas tian eluzadon de Vikipedio, eĉ se la intencoj estas bonaj.--Lohengrin 14:18, 19. Jan 2009 (UTC)
Dankon pro via opinio. Nu, mi simple antaŭe ne trovis alian manieron kiel havi aŭtomatan liston de ĉiuj rilataj artikoloj. Nun ŝajnas ke ni kun Arno identigis portalon kiel taŭgan solvon kiu faras pli-malpli tion kion mi celis (kvankam la listo de temoj tie ne estos aŭtomate generata) kaj samtempe ne havas ĝenajn kromefikojn. Vi mem konvinkiĝis ke mi havas bonajn celojn, pro kio mi volonte elektos la plej bonan solvon, sed devas unue tiun scii. Tiel konkretaj proponoj pri alia solvo ĉiam plej bonas. Preterdire, se vere 10000 temoj rilataj al la IJK jam estus priskribitaj, mi tre ĝojus :-) Sed ĉar verŝajne tiel ankoraŭ ne estas, ni ĉiuj plu klopodu por ke iutage estu tiel. Nu, kaj kiam mi trovos okazon, mi ŝanĝos la tuton al portalo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 03:46, 20. Jan 2009 (UTC)
Ho jes, portalo estos la plej bona solvo, certe multe pli alloga ol trarigardado de kategorioj --Lohengrin 12:36, 21. Jan 2009 (UTC)

Mi gratulas vin pro la verkado de Entropa. Mi fakte aŭdis pri ĝi hieraŭ en la radio kaj ne sentis la humuron de la verko, sed perceptis ke ĝi estas aro da rektaj antaŭjuĝoj. Pri la fakto ke ĝin realigis la artisto sola kaj ne 27 artistoj, li estus dirinta ke temas pri tipa «ĉeĥa ŝercemo». Mi bedaŭras ke via foto ne estas bonkvalita: pri iuj landoj estas apenaŭ komprenebla kio estas reprezentita. Mi sugestas ke vi iru denove tien kaj penu fari pli bonan foton (en iu suna tago, per pli alta distingivo, kaj plene nete). Emfazinde estas ke la landoj ne estas lokitaj kiel en la realo sed kiel iuj liverataj konstruotaj maketoj (la metaforo estas signifoplena). Laste: mi trovas la verkon bonega. Vivu la ĉeĥa humuro ! AL @ 07:17, 15. Jan 2009 (UTC)

Ahoj, měl bych na tebe prosbu, Nolanus sem neustále strká nesmysly a revertuje. Podobně to provádí i na české, anglické a německé Wikipedii, ale tam si toho všimnulo víc lidí, kteří zakročili. Nemohl bys ho prosím revertovat? Už mě to unavuje. Díky moc. S přáním pěkného dne --Mercy 08:33, 10. Jul 2009 (UTC)

Ahoj, předal jsem tvou zprávu v překladu na diskuzní stránku Esperantské Wikipedie, kterou sledují i správci. Osobně se v této věci vzhledem k osobní známosti s Nolanusem momentálně nechci přímo angažovat. Díky za pochopení i za upozornění na existenci revertovací války. Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:13, 10. Jul 2009 (UTC)

gratulon al via prelego[redakti fonton]

ĉe E@I vendrede. Mi aŭskultis. Vikipediisto:Sibazyun 01:10, 1, Aŭg 2009 (UTC)

Madrido kaj Parizo[redakti fonton]

Saluton! Jes mi volas plibonigi plurajn artikolojn el tiu listo, ĉefe pri landoj kaj urboj de Eŭropo kaj Azio. Mi pardonpetas pro la forigo ĉar mi pensis ke estis malaktuala pro la fakto ke Madrido kaj Parizo estas elstaraj artikoloj kaj ke ili ne bezonas tian prilaboradon. Mi mem faris la artikolon Madrido, urbo kie mi loĝas. Mi vere ĝojas pro tiu ĉi iniciato ĉar mi konsideras vikipedion tre grava por nia lingvo kaj mi iom elreviĝis ĉar ĝi malrapide kreskas kaj la kvalito de multaj artikoloj estas nekontentigaj kaj diskutindaj. Ĝi motivigis al mi! amike, Andy

Gluteo versus pugo[redakti fonton]

Ĉu vi povus inici ĉe la kolegoj alinomadon el pugo je gluteo? Tiu paĝo devus temi pri gluteoj (ĉeĥe hýždě) diference de pugo, kiu estas ĉeĥe zadek, zadniceprdel. Verŝajne oni pensas, ke mi ŝercas pri la alinomado. Dankon. Zuazua 14:30, 7. Apr 2010 (UTC)

Kie vi proponis tion kaj trafis malakceptemon? Mi enrigardis viajn lastajn redaktojn kaj ne trovis vian peton pri tia alinomado. Mi mem ne estas administranto, do nek mi povas ĝin fari. Tial mi pensas ke sufiĉus ke vi petu en la diskutejo aŭ al administrantoj. Se mi ne konas iliajn argumentojn, mi bedaŭrinde ne povas fari ion alian ol mem fari novan peton, kion tamen same bone vi mem fari povas. Se vi jam provis kaj renkontis nekomprenemon, bonvolu sciigi min kie tio okazis. Mi mem konsentas kun la proponata movo, do pretas ĝin subteni. Marek "Blahma" BLAHUŠ 17:31, 7. Apr 2010 (UTC)
Mi scias, ke vi ne estas administranto, eble oni konsideras min nun post kelkaj diskuteroj ŝercanton, laciganton aŭ ĝenanton. Tiun peton vi trovos tie. Zuazua 18:07, 7. Apr 2010 (UTC)
Ĉu ankaŭ vi estas kontenta kun tio, ke oni titoligu en Vikipedio la artikolojn per popolaj nomoj anstataŭ literaturaj aŭ fakaj, anatomiaj nomoj? Zuazua 16:37, 18. Apr 2010 (UTC)
Pardonu, sed mi vojaĝas nun kaj ne havas tempon enprofundiĝi en la problemon por povi krei opinion. Tial mi dume indiferentas pri la ŝanĝo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:39, 21. Apr 2010 (UTC)
Nu, mi ne sciis, ke la opiniojn oni devas krei. Aŭ mi havas ĝin aŭ ne. Zuazua 10:32, 21. Apr 2010 (UTC)

Legopovo[redakti fonton]

Fakte mi preferus kunigi la du artikolojn, kaj se mi rajtas, mi faros. Sed, mi volas averti, ke la Angla, la Franca, kaj la Germana Vikipedioj fakte havas du artikolojn pri la temo:

http://en.wikipedia.org/wiki/Literacy <- "analfabeteco" http://en.wikipedia.org/wiki/Functional_illiteracy <- "legopovo"

Sed fakte mi kontraŭas iliajn decidojn. Do, mi kunigos la artikolojn, se vi konsentas.

--kaja

Vikipedia konkurso[redakti fonton]

Dankon pro la atentigo, Blahma. Bedaŭrinde dum la sekvaj tagoj mi verŝajne havos nur malmultan tempon. Tamen mi jam nun povas diri, ke mi ĝojis vidi multajn partoprenantojn labori por la plibonigo de Vikipedio. Amike, Bea 08:30, 29. Apr 2010 (UTC)

Saluton Bea. Dankon pro la rapida reago kaj la laŭdo. Kaj mi ĝoje vidis viajn kontribuojn, kaj kompreneble ankaŭ tiujn de ĉiuj aliaj. Evidente la konkurso fariĝis sukceso, kio eble gvidos al organizo de similaj konkursoj fare de E@I en la estonteco. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:32, 29. Apr 2010 (UTC)


Vikipedia konkurso[redakti fonton]

Saluton, Marek. laŭ mia scio mi jam aliĝis por la konkurso kaj enskribis min en la listo de la konkursantoj. Ĉu tio ne sufiĉas? Se ne, bv. informi min.--Longharulo 12:20, 30. Apr 2010 (UTC)

Estu dankita por via averto[redakti fonton]

Estas tre afable de vi memorigi al mi la konkurson; sed mi timas havi ne grandan tempon dediĉinda al la vikiredakto (jam mia edzino plendas, ke mi tro frekventas mian komputilon). Mi ne estas fakulo, nur interesato pri sciencaj temoj, mi ne scias ĉu miaj "verkoj" (ĉefe tradukoj el la francaj vikioj) meritus konkursi.
Danko por la atento, kiun vi avas por mi. --Jean-François Clet 12:32, 30. Apr 2010 (UTC)

Dankon, kaj gratulon por via bona ideo! CasteloBrancodiskuto 13:00, 30. Apr 2010 (UTC)

Konkurso[redakti fonton]

Saluton Marek!

Mi komprenas ke la aktuala konkurso celas pliampleksigi la 1000 "plej gravajn" artikolojn de vikipedio. Ja mi multe kontribuas al la komuna verkaĵo, sed preskaŭ ne pri tiuj 1000 "centraj" artikoloj. Rimarkeble mia laboro pli estas liveri multajn artikolojn ĝis nun mankajn iom flanke de tiuj 1000 centraj temoj - ekzemple mi malmulte kontribuis al la artikolo Berlino, kvankam mi liveris multajn necesajn pliajn tekstojn pri la urbo. Tial mi ne scius kiun el tiuj 1000 "konkursaj" artikoloj mi elektus por kandidateco - ja en pluraj el la 1000 artikoloj mi iomete korektetis kaj aldonetis, sed elstarecon pro mi akiris aliaj ol tiuj 1000 artikoloj. Sed mi pensas ke la konkurso povos pace finiĝi sen mia kandidateco: Kvankam mi pli fokusiĝas pri gravaj "branĉaj" temoj de la 1000 centraj artikoloj (ekzemple ne pri ŝtatoj, sed pri ties parlamentoj, prezidantoj, ĉefministroj, valutoj, himnoj, centraj lokoj, provincoj, flagoj aŭ valutoj - por malpliigi ruĝajn ligilojn), mi bonvenigas la ideon ne malatenti tiujn 1000 jam ekzistantajn, sed foje tre magrajn "centrajn artikolojn": Tial la konkurso donas bonan akcenton!

Sincere salutas ThomasPusch 17:17, 30. Apr 2010 (UTC)

Konkurso - artikolo Biero[redakti fonton]

Saluton Blahma - mi partoprenis en konkurso per ununura artikolo Molière - do mian hazardan kontribuon al artikolo Biero bv ne enkalkuli - korajn salutojn --Dominik 09:55, 1. Maj 2010 (UTC)

Pri la Konkurso (NicoRay)[redakti fonton]

Kara Marek,

Dankegon por via mesaĝo. Jes, mi vidis pri la konkurso, kaj mi pensis, ke tio estis bonega ideo.

Tamen, mi pensis, ke mi ne povis vere partopreni ĉar mia nuna laboro en Vikipedio estas korekti la ruĝajn ligilojn laŭ listo kreita de roboto. Do, ĉar mi faras multajn kokrektojn (milojn ĉi montato) sed malgrandajn kaj ĉar mi ne agis laŭ la Listo de havendaj artikoloj sed alia listo, mi supozis, ke tio ne korespondas al la reguloj de la konkurso.

Mi vidis vian mesaĝon nur hodiaŭ, ĉar mi feriis, do finfine mi ne povis partopreni. Ne gravas, la ĉefa celo por mi estas la plibonigo de Vikipedio, sed mi tre dankas vin pro via propono.

Amike, NicoRay 22:31, 2. Maj 2010 (UTC)

Koran dankon, mnohokrát děkuji[redakti fonton]

Capsot 18:03, 8. Jun 2010 (UTC)

IJK 2010[redakti fonton]

Saluton Marek,

en via vikipediista sinprezento vi skribas ke vi delonge ne plu aktive kontribuas al vikipedio mem, sed nur aktivas en iuj projektoj ĉirkaŭaj (kiel la aprila konkurso). Tamen mi volus instigi vin fari escepton kaj evoluigi la ĝermon pri la IJK 2010 al vera artikolo. Materialo por tio abundas en la retejo pri la kongreso, kiun konceptis vi mem, do vi eĉ povus kopii de la retejo rekte en la artikolon, estante la aŭtoro kaj de la reteja kaj de la vikipedia tekstoj... Mi dum la pasintaj 4 jaroj precipe okupiĝis pri nemovadaj temoj en vikipedio kaj ne miris, ke pri fakaj temaroj kiel "psikoterapio", "pedagogio", "politiko/ekonomio/historio/geografio de [ajna lando]" mankas multaj artikoloj - nur nun mi konsciiĝas ke pri movadaj temoj (kiel ekzemple pri pasintaj gravaj E-kongresoj), pri kiuj ne simple eblas traduki el alilingvaj artikoloj sed necesas mem kunkolekti informojn, estas eĉ pli da artikolaj truoj ol pri nemovadaj temoj...

Do, se vi emas, sentu vin kuraĝigita vastigi la ĝermon pri la ĉi-jara IJK al artikolo...

ThomasPusch 07:07, 10. Jun 2010 (UTC)

Saluton Thomas, multan dankon pro tiu interesa propono, kaj precipe pro via atento pri tiu temaro. Ankaŭ mi tre dezirus ke la Vikipedio en Esperanto fariĝu ankaŭ dokumentejo de la gravaj esperanto-aranĝoj, al kiuj la IJK-j apud la UK-j sendube apartenas. Ankaŭ tial mi kiel organizinto de la 65-a IJK en Liberec' aparte zorgis pri tio ke nia kongreso dekomence estu bone prezentita ĉi tie. Pri la 66-a IJK en Kubo la situacio estas iom alia, ĉar tiun mi ne mem organizas, kaj fakte antaŭe eĉ entute ne planis partopreni. Estas prave, ke mi estras ties retpaĝaron, sed fakte konsciu ke mi mem pri la kongreso apenaŭ scias ion pli ol kio estas en tiu retpaĝaro (kaj tio dume estas nur sufiĉe ĝeneralaj informoj). Sed certe mi ne forgesos, reveninte el Kubo, trovi okazon por dokumenti la kongreson ĉi tie, almenaŭ surbaze de miaj propraj spertoj (ja mi verŝajne ankaŭ surloke tamen iom helpos ankaŭ organize) kaj tiel ke la artikolo ne konsistu el du-tri frazoj. Ja teorie la kubanoj mem estus la plej kompetentaj por tio ĉi fari, aliflanke oni konscias pri tio kiel malfacilas atingi interretaliron en tiu lando... Do ĝis post la IJK! Marek "Blahma" BLAHUŠ 09:48, 25. Jun 2010 (UTC)

Saluton Marek,

vi petis min sendi al vi mian poŝtadreson. Jen ĝi: Ludger Schmeink, Werderstraße 20, D-45138 Essen, Germanio

Kore salutas--Longharulo 18:41, 20. Jul 2010 (UTC)

Saluton Longharulo, dankon pro la livero de via adreso. Laŭ miaj informoj, via premio jam estas sendita de vi, do vi devus esti ĝin jam ricevinta, aŭ ĝi alvenos al vi ene de kelkaj tagoj. Mi dankas al vi pro la partopreno en la konkurso! Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:20, 2. Aŭg 2010 (UTC)

Mi rimarkis ke vi enportis {{Veterkesto}}. Mi esperas ke vi planas entute traduki la parametrojn kaj provizi dokumentadon. Mi ekfaris tion sed tio estas tro granda tasko kaj mi ne emas fini ĝin. Arno Lagrange @ 11:09, 18. Dec 2010 (UTC)

Dankon pro via kunlaboremo. Origine mi transprenis ĝin por havi en la artikolo pri Naha la samon kiel en ties anglalingva versio. Sed poste mi surpriziĝis kiom kompleksa tiu ŝablono estas, inkluzive de pluraj subŝablonoj, do malpli facile transprenebla ol per simpla traduko. Oni devas ankaŭ atenti la ligojn inter la ŝablonoj (do vidi kio estas nomoj de subŝablonoj kaj kion do ekz. oni tamen lasu angle nomita ktp.). Tial mi dume ĉesis kaj fakte eĉ ne kontraŭus forigon de tiu provo - sed tion mi bedaŭrinde jam tuj fari mem ne povis, tial mi provizore prokrastis la aferon. Tamen, precipe se ni iam volos faciligi pli amasan transprenadon artikolojn traduke el la angla vikipedio (mi nun jam sukcese progresas pri la vikipedia integrigo de WikiTrans), tiam necesos pri tia afero kiel transprenado de tiaj ŝablonoj fakte ankoraŭ multe pli koncentriĝi - ĉar malfacilas simple traduki artikolon se duono de ties ŝablonoj ne ekzistas ĉi tie. Kaj ĉar eĉ ni fakuloj havas malfacilan laboron transprenante ilin, certe la normala uzanto-revizianto ne facile povos tion fari... Kion vi pensas? Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:39, 18. Dec 2010 (UTC)

Korespondado[redakti fonton]

Mi trifoje sendis al vi retmesaĝon kaj daŭre ne ricevis respondon. Ĉu vi ja ricevis ilin? Ĝis baldaŭa respondo. Arno Lagrange @ 20:42, 22. Dec 2010 (UTC)

Mi ĵus respondis, vidu en via retpoŝto. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 21:33, 22. Dec 2010 (UTC)

Sal, Blahma. Eble mi povas helpi vin en tiu projekto (Uzanto:WikitransJS). Kelkajn fuŝaĵojn ni povas korekti per AWB, uzante regulaj esprimoj. Mi bezonas kelkajn provlegitajn tekstojn por kompari al originalajn kaj krei la regulojn. Amike, CasteloBrancodiskuto 16:33, 29. Jan 2011 (UTC)

Saluton, Castelobranco. Dankon pro via helpo-propono! Kiel Uzanto:WikitransJS mi nun kunlabore kun Eckhard Bick kaj lia dana programisto evoluas interfacon por lingva reviziado de la tradukoj el WikiTrans kaj ilia sekva facila enmeteblo en la Vikipedion. Vi tamen tute prave rimarkis, ke necesos poste ĉiam ankoraŭ fari sintaksan revizion. Tion kaŭzas la fakto, ke tra WikiTrans la datumoj trairas en formo de HTML-kodo (do necesas laŭpete restarigi la vikian sintaskon ĉe la eliro), kaj ankaŭ tio, ke dum la lingva reviziado oni koncentriĝas nur je korektado de la tradukaĵo mem, intence preterlasanta ĉiun sintaksan laboron, por ke la rezulto de tiu revizio povu esti kromuzata de la evoluisto de WikiTrans por plibonigo de la tradukmotoro kaj tiel ankaŭ ĉiuj estontaj tradukoj. Mi jam mem pensis pri tiu sekva paŝo kaj ankaŭ havis la ideon perskripte helpi al ĝi, kvankam certe eblos ankaŭ multon interkonsenti rekte kun Eckhard tiel ke ni ricevu pli taŭgan kodon jam ĉe la eliro. Tamen ekz. adapto de uzitaj ŝablonoj kaj kategorioj aŭ alĝustigo de la intervikiaj ligiloj neniam povos esti traktitaj rekte de tiu tradukilo (se konservi la enhavan fidelecon de la traduko), do certe iu adapta laboro niaflanke estos ĉiam necesa. Se vi do pretas eksperimenti pri tio kion eblus aŭtomate helpi, mi tre volonte akceptas vian proponon kaj scivolemas jam pri viaj rezultoj. Laŭdezire vi povas kontaktiĝi ankaŭ rekte kun Eckhard, kiu certe bonvenigos plian volontulan kunlaboranton, same kiel mi nun (nome de E@I, sed ja volontule) kunlaboras kun li pri la JavaScript/CSS/PHP-a integrigo de la reviziilo. Ajnan kvanton de maŝintradukaĵoj en vikisintakso vi povas ekhavi uzante la reviziilan interfacon dume ankoraŭ rekte de ties paĝaro [2]. La lingva provlegado mem, tamen, ne vere estas flanke aŭtomatiginda tasko - tiudirekte oni prefere strebu jam ĉe flanko de la tradukmotoro plibonigi ties internajn regulon kaj sciojn pri la mondo tiel, ke en la rezulto eliru laŭeble jam lingve perfekta tradukaĵo. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:51, 29. Jan 2011 (UTC)
Vi pravas. Pli bonas ke la tradukmotoro mem plibonigis sian tradukadon. Mi do povas helpi anstataŭigante ŝablonojn, titolsekciojn, k.t.p. por adapti vikisintakson al niaj reguloj. Gratulon por via laboro! CasteloBrancodiskuto 17:26, 29. Jan 2011 (UTC)
Multan dankon! Fakte mi nur nun rimarkis ke okazis miskompreno flanke de Vikipediisto:Kani kaj al tio rilata diskuto en la diskutejo. Nu, espereble, nun homoj komprenos kaj tio ne kaŭzos malagrablaĵon por la projekto. Mi ĝojas ke vi komprenas ĝian celon kaj aprezas nian laboron. Kiel dirite, volonte ni vidos vin inter la kunlaborantoj, ĉar mi jam havas sufiĉe da peno pri adaptado de la vikipedia interfaco tiel ke ĝi povu gastigi en si la eksteran reviziilon kaj la rezultantajn reviziaĵojn enmetadi aŭtomate en la Vikipedion tiel ke la uzanto laŭeble eĉ ne rimarku ke ĉio tio dependas ne nur de la Vikipedio sed ankaŭ de ekstera programo. La laboro pri adaptado de la vikipedia sintakso ankoraŭ tute ne estas komencita, necesas do iri tute dekomence kaj fari analizon de tio kio devas esti ŝanĝita (kaj kion oni povas facile ŝanĝi), supozante ke antaŭe jam revizianto pere de la reviziilo ĝuste adaptis ĉiujn tekstojn kiujn li en la reviziilo redakti povas (atentu, ke tio tute ne estas ĉiuj tekstoj de la paĝo). Via kontribuo do ankoraŭ neniel estas urĝa, tamen por povi fine prezenti laŭeble altkvalitan kaj tempoŝparan produkton, ĝi certe estos utila. Nur mi ne konas ankoraŭ entute la funkciadon de tiu AWB, tial mi ne povas nun diri ĉu eblos tion iel aŭtomate ligi kiel plian paŝon en la sinsekvon "maŝintraduko - homa lingva revizio - (duon)aŭtomata sintaksa revizio - homa finrevizio de sintakso kaj finpoluro". Se ekz. necesas havi tiun AWB instalita en sia vikipediista konto, tial tio kaŭzas ĝenon, ĉar ni devigus la uzanton instali ankoraŭ ion kroman, dum la celo estas ke ŝli sole instalu unu aldonaĵon (JavaScript+CSS) per la vikipedia menuo "Preferoj". Sed se eblas iel uzi AWB-n pere de taŭga API aŭ alimaniere voki ĝin rekte per skriptoj, aŭ se la regulaj esprimoj de ĝi estas facile transporteblaj al ekz. JavaScript aŭ PHP, mi povos poste aranĝi ke aŭtomate la eliro el lingve finreviziita teksto el WikiTrans trairu antaŭ publikiĝo ĝuste prilaboron pere de tiaj regulaj esprimoj kiujn vi verkos. Aldone, fakte, integrigo de la tuto en PHP-skripton eĉ promesas doni al ni pli da potenco, kiel ekz. enrigardi robote anglalingvan kategorian paĝon por aŭtomate retrovi la nomon de ties esperantlingva ekvivalento kaj tiun uzi - ĉar mi ne scias kaj fakte iom dubas ĉu ankaŭ ion tian vi scias fari per AWB. Marek "Blahma" BLAHUŠ 18:11, 29. Jan 2011 (UTC)
Mi faros kelkajn da provoj, tial vi povos vidi kiajn reviziojn oni eblas fari per AWB. Ĝi povas redakti aŭtomate (robota konto, kiel CasteloBot, estas bezonata) aŭ duonaŭtomate. Oni ĝenerale uzas ĝin aŭtomate nur por fari tre precizajn amasredaktojn. Ĝi povas fari milojn da redaktoj dum kelkaj horoj, do se ni listigos tiujn artikolojn el WT (per {{Wikitrans}} aŭ {{WikiTrans-traduko}}, ekz.) la robotoj povos redakti ilin tage. Mi atentos vin pri la provo. Bedaŭrinde, mi ne multe povas helpi vin disvolvigi rilatajn JavaScript- aŭ PHP-skriptojn, sed mi vidos viajn unuajn versiojn. CasteloBrancodiskuto 22:51, 29. Jan 2011 (UTC)
Dankon, ni restu do en kontakto (eble retpoŝte pli praktikos?). La enplektiĝon de robotoj (aŭ de viglaj administrantoj) ni ĉiukaze bezonos, jam ekzemple por atenti pri lingve reviziitaj sed jam tro longe sintaksan revizion atendantaj artikoloj. Kvankam mi ne definitivigis tiun ideon ankoraŭ, la originala plano nome plu restas konservi la provlegaĵojn rekte en la veran artikolan nomspacon kaj aldoni al ili ŝablonon similan al {{redaktata}}, supozante ke la reviziinto tuj poste ankaŭ ekzorgos pri sintaksa poluro de sia verko. Tia ŝablono devus enhavi daton de enmeto, simile kiel tio jam estas praktikata ekz. ĉe permesilojn atendantaj bildoj en la Komunejo, kaj eventuale ankaŭ eniri por tio taŭgan kategorion, tiel ke eblu aŭtomate retrovi artikolojn tiel markitajn (la ŝablono ŝajne enmetiĝus aŭtomate fare de la reviziilo dum la publikigado) kaj kontroli ke ili ne restu tro longe nepoluritaj. Alternativo al tio, kiun mi nun post la plendoj de Kani komencis pripensi estas konservadi eĉ tiajn artikolojn ankoraŭ en subpaĝojn (ekz. Vikipedio:WikiTrans/Artikolnomo) kaj nur post finpoluro ilin movi al la vera nomo. Sed tiam oni riskas ke dume iu alia kreos la celartikolon per alia maniero kaj la traduko iĝos neutila. Sed eble tio etas pli sekura kaj malpli problema. Ĉiukaze, kontroli ke nefinpretaj tradukoj ie ne kuŝas jam tro longe en ĉiu el tiuj situacioj necesos. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:29, 29. Jan 2011 (UTC)
Mi venas ĉi tie ĉiutage, sed ni povas retpoŝti, se vi preferas (mia retradeso). Ankaŭ mi opinias ke ni devas uzi la ĉefan nomspacon, ĉar tiel ni povas uzi taŭgajn titolojn kaj intervikiojn, sed ŝajnas al mi ke aliaj vikipediistoj ne konsentus pri tiu, laŭ tiu diskuto. Tamen, mi konsentas uzi aliajn nomspacojn por tio. Mi ankaŭ ŝatas la ideon uzi ŝablonon por kontroli ke la artikoloj ne restos tro longe sen polurado. Tion ni povas fari per ŝablono mem (uzante "subst:"), aŭ per .js (mi jam konas similan skripton). Ĝis! CasteloBrancodiskuto 00:00, 30. Jan 2011 (UTC)
Jen rezulto post kelkaj reguloj. CasteloBrancodiskuto 06:04, 30. Jan 2011 (UTC)

Komunumo laŭ PIV ne estas urbo[redakti fonton]

Rigardu Albino kaj komparu ĝin kun la rusa versio. Tie estas skribite, ke Albino estas urbo. Traduku vorton urbo en la ĉeĥan. Ĉu vi tradukos ĝin kiel komunumo? Petr Tomasovsky 20:57, 30. Jan 2011 (UTC)

Aŭ ĉu vi volas diri al mi, ke Brno estas ankaŭ komunumo? Petr Tomasovsky 20:58, 30. Jan 2011 (UTC)
Rimarku, ke en mia kontribuo mi neniel pretendis ke "komunumo" estas ĝustas aŭ malĝusta. Mi simple atentigis, ke ĝi estas plia afero kaj ke ĝi jam estas uzata multloke (kio ne signifas ke nepre ĝuste). Kompreneble por mi kiel ĉeĥo ekzistas nur "urbo" kaj "vilaĝo", kiuj cetere ankaŭ estas difinitaj en la ĉeĥa leĝaro kaj la statuson de urbo la ŝtato oficiale atribuas (hm, tamen, kiel vi dirus "obec", do la pli ĝeneralan vorton por ili ambaŭ?). Tamen mi ne kuraĝas esti tiom strikta al miaj amikoj el ekz. Nederlando aŭ Belgio, kie radiko simila al "komunumo" ĉiutage uziĝas en la signifo urbo/vilaĝo, kaj mi komprenas ke pro tio ili emas sekvi tiun kutimon ankaŭ en esperanto. La ne-PIV-eco de tia uzo indikas ke ĝi ŝajne estas malpreferinda, mi konsentas. Sed se oni volos postuli ne uzi ĝin tiel en la Vikipedio, ŝajne necesos pli sistema strebado por tio - interalie renomi ĉiujn tiujn milojn da jam enigitaj "komunumoj" en iliaj samnomitaj kategorioj al aliaj variantoj (kaj esplori ĉiam ĉu temas pri urbo aŭ vilaĝo - se entute en tiuj landoj tia distingo oficiale ekzistas - aŭ eble trovi iun vorton similan al la ĉeĥa "obec" kaj uzi nur tiun). Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:28, 30. Jan 2011 (UTC)
La ĉeĥa vorto obec estas tradukata kiel municipo. Ankaŭ Prago estas en tiu senco municipo (do ĉeĥe obec, precipe en ŝosea trafiko. La komenco kaj la fino de la municipo estas tiusence markita per trafiktabuloj). Pri uzado de la vorto komunumo mi skribos al vi unu ekzemplo: En la urbo profitis grandnombra juda komunumo. (ĉeĥe: Ve městě profitovala početná židovská komunita.) Kaj denove mi devas ripeti, ke ne gravas rolo, kiom da artikoloj uzas anstataŭ urbo, vilaĝo aŭ eble municipo la vorton komunumo. Multaj estas certe malĝuste uzitaj. Se vi enkomputiligos stultaĵon, denove elkomputiliĝos stultaĵo. Aŭ alivorte eble vi preferas aserton, ke milfoje ripetita mensogo fariĝas vero. Petr Tomasovsky 05:57, 31. Jan 2011 (UTC)
Vi pravas, "obec" estas "municipo". La unua signifo laŭ PIV (romieca civito) ne samas kun tiu nia intencata, kaj nur la dua (urbo aŭ alia teritorio, konsiderata kiel relative sendependa administra unuo je loka nivelo) taŭgas. Tial mi principe ne kontraŭas alinomon de ĉiuj nunaj kategorioj kaj endifinitaj esprimoj, kiuj celas tiun sengrandecdistingecon, al "municipo". Sed atentu, ke tute ne nur mia opinio gravas kaj por ekfari tion necesos trovi konsenton de la plejparto de aktivaj vikipediistoj (jes, foje bedaŭrinde unuopulo kun evidente kaj pruveble prava opinio tamen devas malŝpari tempon batalante konvinkante la plejmulton pri sia vero, sed tio ja jam estas unu el la malavantaĝoj de demokratio...). Per tio, ke "komunumo" estas nun en tiu senco multege uzata tra la Vikipedio, mi neniel intencis protekti aŭ pravigi ĝin, sed simple atentigi vin ke tio igas tujan ŝanĝon ne ebla, bezonatigas kunlaboron de pluraj vikipediistoj inkluzive de robota konto, kaj tial supozeble ne estas tuj kaj senprepare farebla, do oni prefere unue solvu la problemon pri la svisaj mallongigoj kaj nur poste rekoncentriĝu pri tio ĉi. Sed vi ja povas provi plu batali ĉe ambaŭ flankoj, tio pri la vicordo estas nur mia konsilo; tio pri la multeco de la laboro farinda tamen estas fakto. Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:11, 31. Jan 2011 (UTC)
La problemo estas, ke la esprimojn urbo, komunumo, municipo, distrikto ktp. havas tute malsaman signifon de lando al lando, ĉar nacia juro difinas, en ĉiu lando la administran subdividon. Estas tial malebla afero voli trovi internacian difinon de tiuj esprimoj kun universala valideco. La taŭga metodo estas, ke por ĉiu lando grupo da spertuloj pri la leĝoj de tiu lando trovu taŭgan difinon kaj tiam verku la artikolojn por la koncerna lando. En la tutmonda versio oni klarigu, ke de lando al lando urbo, komunumo, municipo ktp. estas alia afero depende de la aplikebla nacia aŭ eĉ loka juro. La elekto de la esprimoj estu plej eble kohera kun la difinoj en la fundamento de Esperanto kaj en PIV, tamen atendante la nacian bezonon por ĉiu lando. DidiWeidmann 22:02, 31. Jan 2011 (UTC)

Najbara Bosnio[redakti fonton]

La distanco de Seto al Sarajevo estas apenaŭ pli granda (1240 km) ol iuj lokoj en ekzemple "najbaraj" Belgio, Geramnio aŭ Italio. Tiusence mi konsideras Bosnion najbara eĉ se ne estas komuna limo inter Bosnio kaj Francio, kontraste kun pli foraj kiaj Kubo, Nepalo aŭ Japanio. Mi povintus uzi esprimon "proksimaj/malproksimaj" kion mi opinias pli peza. Lasu min konsideri Bosnianojn najbaroj en mondo vasta. AL @ 05:20, 21 Apr. 2011 (UTC)

Jes, sentu vin libera difini viajn kriteriojn pri najbareco, precipe se la geografiaj distancoj (plu iom surprizaj por mi, kiu daŭre ne bone konscias la grandecon de Francio) kontribuas al ties pravigo. Mi opiniis la mencion de Bosnio kiel najbara simple eraro, tial mi kun kuraĝo redaktis - kaj vi same kun kuraĝo povas malfari, eĉ sufiĉus nur mencii kialon en la redaktoresumo. Dankon, tamen, ke vi penis per aparta mesaĝo klarigi al mi. Nur, se do esti konsekvenca, konsideru ankaŭ Ĉeĥion nomi proksima lando (distanco Sète-Praha estas 1100 km, distanco Sète-Uherské Hradiště 1231 km). Gratulon pro la bona artikolo kaj kongreso kiu aspektas vere impona. Estas honoro povi partopreni ĝin - ĝis tre baldaŭ! Marek "Blahma" BLAHUŠ 13:18, 21 Apr. 2011 (UTC)
En ordo, Ĉeĥio ne estas pli malproksima ol Bosnio ! Kaj Berlino (en "najbara" Germanio) same distanca. Pro sudeco de Bosnio mi kredis ke ĝi estas pli proksima. Mi do reordigis devenlandojn de aliĝintoj al IREM. AL @ 16:51, 21 Apr. 2011 (UTC)

Dankon pro via tempo kaj pro via relegado de la artikolo. Mi bonvenas kaj precipe atentas la komentojn de pli altnivelaj parolantoj. Kore, Thomas Guibal 05:21, 22 Jul. 2011 (UTC)

Nedankinde. Mi kun scivolemo tralegis la artikolon kaj trovis la historion tre interesa, des pli se tiom detale priskribita. Korektado de eraretoj tiam nur malmulte ĝenas kaj se mi jam pasigas la tempon, mi volonte aprezas la laboron de la verkinto/tradukinto almenaŭ tiumaniere. Kaj ja estis tre agrable reaŭdi de vi kaj tiel ekscii ke vi ja rimarkis miajn redaktojn kaj ĝojas pro ili. Gratulon kaj entuziasmon por plia laboro! Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:03, 22 Jul. 2011 (UTC)

Malferma Tago[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 16:02, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Saluton, ĉu vi povus skribi ĉeĥe frazon, kiun vi uzis en Diskuto:Esperanta Vikimanio: La frazo sonas: Kiam oficialaj numeroj konatos.... Interesas min vorto konatos. Dankon. Petr Tomasovsky 11:05, 3 Nov. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉeĥe mi dirus: "Až budou známa oficiální čísla..." En Esperanto zorgeme skribante mi uzus: "Kiam oficialaj numeroj estos konataj..." Tamen cele al mallongeco mi uzis: "Kiam oficialaj numeroj konatos..." Mi eĉ devas agnoski ke skribante tion mi entute ne pensis pri tiu vorto, ĝi alvenis aŭtomate. Laŭ mia nuna retrorigardo al ĝi ĝi enordas ("kon'at'i" = "est'i kon'at'a" = "oni konas ĝin"; do "kiam ĝi konatos" = "kiam oni konos ĝin"), sed povas esti ke aliaj havos malsaman opinion. Dankon pro via interesa atentigo pri tiu vorto. Marek "Blahma" BLAHUŠ 14:55, 3 Nov. 2011 (UTC)
Se vi uzis ĝin ĉi tie, mi supozas, ke vi uzas ĝin normale dum via parolado en Esperanto. Sed, ĝi estas gramatike malĝusta. Se vi argumentas per tiu klarigado, kiun vi skribis, oni ankaŭ povus diri konita, konota kaj laŭ via maniero de kreado de vortoj oni povus diri, ke konitas, konitos, konotas, konotis..., kio estas esperantaj fuŝaĵoj. Mi ne scias imagi, kiel ili sonus ĉeĥe, nek slovake... Do "Až budou známa oficiální čísla..." sonas ĝuste "Kiam oficialaj numeroj estos konataj...", sed vi povus diri ankaŭ: Kiam oni konos la oficialajn numerojn (Až se budou znát...), kiam ni scios la oficialajn numerojn (Až (když) budeme znát...), kiam ni ekscios la oficialajn numerojn (Až se dozvíme...). Petr Tomasovsky 05:28, 4 Nov. 2011 (UTC)
Resaluton. Dankon pro via opinio kaj atentigo. Pro ilia efektiva nekutimeco, mi promesas ke mi ne uzos tiajn vortojn en artikoloj, tial trovo de iu interkonsento inter ni pri tio ĉi ne estas tiom grava. Se vi tamen volas daŭrigi la diskuton, bonvolu klarigi pli detale, kial tiaj formoj estas gramatike malĝustaj. Nome, mi opinias eĉ ĉiujn formojn, kiujn vi listigis kiel ekzemploj, akcepteblaj. Nura observo ke oni ilin apenaŭ povus traduki en alian lingvon (eĉ se prava) ankoraŭ neniom signifas ke ili per si mem ne povu ekzisti en esperanto - la esprimkapablo de unuopaj lingvoj tute ne estas identa. Por precizigi pri tiu kaj similaj vortoj, mi diru ke laŭ mia interpreto ĝenerale vortoformo "konX(n)tYs", kie X povas esti unu el {"a", "i", "o"} kaj Y povas esti unu el {"a", "i", "o", "u"}, estas signife egala al "estYs konX(n)ta(j)". Kiuj estas viaj argumentoj kontraŭ la ekzisto de tiaj vortoj (esence sintaksaj mallongigoj, tamen laŭ mi plu plene laŭ la spirito de esperanta morfologio)? Konsideru ankaŭ la vicon: "oni konas la aferon" -> "la afero estas konata" -> "la afero konatas". Ĉu vi ne konsentas nur kun la lasta elemento? Se jes, kio pri "la aĵo estas bela" -> "la aĵo belas"? Ĉu tiu eblas? Ĉu la problemo estas la participa sufikso? Marek "Blahma" BLAHUŠ 16:34, 6 Nov. 2011 (UTC)

Ŝablono:Veterkesto[redakti fonton]

Saluton, vi alŝutis ŝablonon {{Veterkesto}} kun anglaj parametroj. Ĉu vi povus komplete traduki ĝin al Esperanto? Ne laborigu aliajn. Petr Tomasovsky 06:56, 2 Dec. 2011 (UTC)

Saluton, mi origine alŝutis ĝin por uzi en artikolo, kiun mi estis tradukanta. Poste mi rimarkis ke ne estas facile ĝin plene kopii kaj traduki, tial mi tiam rezignis. Mi ne scias, ĉu mi estonte povos al tio reveni, sed certe ne tre baldaŭ. Tial ĝi nun restas neuzata, sed mi kredas ke ankaŭ ne vere ĝenas iun per simple ĉi tie kuŝi. Ne sentu vin devigata ĝin traduki, se vi ne volas - eble iu alia volos, aŭ mi iam faros tion. Sed ankaŭ se iu decidos ĝin forigi, mi ne kontraŭos. Marek "Blahma" BLAHUŠ 23:02, 3 Dec. 2011 (UTC)

Saluton. Ĉu vi havas opinion pri Birdoj ? Antaŭan dankon --pino 11:40, 18 Dec. 2011 (UTC)--pino 09:22, 18 Dec. 2011 (UTC)

Saluton Blahma, vi povas korekti la grammatiko de Arpaia bonvolu (miaj ŝanĝoj) ? Mi ŝatos tio. Dankon se vi faros tio. Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:16, 27 Dec. 2011 (UTC)

Dankon --Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:49, 27 Dec. 2011 (UTC)
Saluton. Mi ĝojas pro via entuziasmo kaj viaj rapidaj reagoj. Mi volonte helpis al vi korekti vian lingvaĵon. Tamen, ne ĉio, kion vi skribis, estas utila por la artikolo pri Arpaia. Ja ĉiuj tiuj informoj jam ekzistas en la informkesto, do ne estas tre utile ilin kopii al la artikola teksto. Krome, kelkaj informoj (kiel la komparo kun Vatikano) ne vere estas faktoj kiuj taŭgus por enciklopedio (mi ne komprenis: ja preskaŭ ĉiu komunumo en la mondo estas pli granda ol Vatikano, ĉu ne?). Kaj se informo mankas (blazono, nomo de loĝantoj) oni simple skribas nenion en la koncerna ŝablono, kaj pose jam dependas de la konduto de tiu ŝablono, ĉu ĝi montras nenion, aŭ ĝi ekzemple montras mem iun informon ("bildo ne ekzistas"). Mi esperas, ke vi ne koleriĝos pri miaj redaktoj, kaj mi deziras al vi plian agrablan kunlaboradon. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ 02:54, 27 Dec. 2011 (UTC)
Eble ĝi estas utila mi pensis. Bildo ne eksistas estas malutila. Sed por la sksio loĝantoj, mi pensis ke ĉi tiu estas utila. Dankon se vi korektas miajn erarojn en Esperanto. (Se vi vidas mian paĝon, mi komuniki per baza nivelo). Mi forviŝos miaj ŝanĝoj. Amike, Ĉiuĵŭd(Diskuti) 02:59, 27 Dec. 2011 (UTC)
Dankon por via entuziasmo. Mi ŝatas ke ni diskutas de miajn erarojn. Ĉi tiu estas tre utila. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 03:04, 27 Dec. 2011 (UTC)

Lingvojn[redakti fonton]

Mi deziras scii se vi parolas ... la francan. Amike, ...Ĉiuĵŭd(Diskuti) 03:15, 27 Dec. 2011 (UTC)

Mi pasive komprenas la francan, sed mi neniam konscie lernis ĝin, tial mi ĝin ne scias skribi aŭ paroli. Se vi do havas problemon diri ion en esperanto, vi povas provi uzi ankaŭ tiun lingvon. Marek "Blahma" BLAHUŠ 15:45, 28 Dec. 2011 (UTC)

Bonan Novjaron[redakti fonton]

Bonan Novjaron al vi. Adu de kontribui sur Vikipedio. Ĉiuĵŭd(Diskuti) 01:58, 30 Dec. 2011 (UTC)

Dankon, reciproke. Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:21, 4 Jan. 2012 (UTC)

Tokipono[redakti fonton]

Saluton, Blahma. Ĉu vi hazarde scias, ĉu jam ekzistas traduko por "umbiliko" en Tokipono? Ĉu taŭgus lupa lili insa? Mi iomete lernas la strangan lingvon. Krome mi aldonis ion al la du sorabaj artikoloj: hsb:Toki Pona kaj dsb:Toki Pona. Ĉu mi eble faru la samajn aldonojn al la esperanta versio? Amike --Tlustulimu 19:24, 3 Jan. 2012 (UTC)

Saluton Tlustulimu, estas interese reaŭdi de vi. Ĵus lunde vespere mi en Hanovro renkontiĝis kun alia esperantisto kaj kune kun li kaj mia esperanta gastiganto tie ni pasigis parton de la vespero babilante kaj esplorante ĝuste pri la sorabaj lingvoj (li preferas la malsuprasoraban, ĉar tiun li lernis iam en Berlino, ĝis sufiĉe alta grado, kiel mi povis konstati) kaj estis tre interese. Dum la sama privata novjara renkontiĝo (kvin junaj esperantistoj el tri landoj) ni ankaŭ babiletis en tokipono, kun mia amiko el Svislando kiu nun eklernis ĝin kaj li sufiĉe bone progresas. Rilate viajn artikolojn, estas tre interesa kombinaĵo vidi ion skribitan pri tokipono en la sorabaj lingvoj - tre speciala kombinaĵo, inda je veraj lingvofrenezuloj kiel ni! :-) Certe ne timu aldonadi al Tokipono, kaj se vi poste atentigos min pri tio, eĉ pli bone, ĉar tiam mi povos viajn redaktojn kontroli kaj eventuale iom revizii. Pri "umbiliko", mi pensas ke "lupa insa" sufiĉas, sed ĝi tamen povas esti ne sufiĉe klara, ĉar "insa" (laŭ la paĝaro hodiaŭ) signifas ankaŭ pli ĝenerale ĉion internan, inkluzive ĉiujn organojn ktp. Mi do proponas "lupa mama", kiun mi trovas pli laŭ la spirito de tokipono (umbiliko ja estas truo en la korpo iel rilata al onia patrino). Tamen, mi ne plene komprenas kial vi kolektas ĝuste tiajn (kaj ne ekzemple aliajn, aŭ ne prefere ĉion aliloke, ekz. en la Vikivortaro) vortojn en la vikipedia artikolo - laŭ mia kompreno origine la korpopartojn oni prezentis tie nur ĉar nekutime multaj el ili havas unuopan vorton en la lingvo, kaj tiel ankaŭ per la bildo de la homa korpo eblis ilustri plurajn vortojn (kaj per aldonaj ekzemploj eventuale ankaŭ montri la eblajn metaforajn uzojn de tiuj samaj vortoj). Marek "Blahma" BLAHUŠ 01:33, 4 Jan. 2012 (UTC)

Kiam mi vizitis la artikolon, tiu ŝanĝo estis jam de longe da tempo ne-reviziita, mi klakis kaj vere, mi ne vidis tiun "Kursiva teksto", mi nur vidis (aŭ aperis) la ŝanĝo de la majuskla N, kiu mi pensis estis korekta. Pardonu se mi faris ion malbone. --Sahaquiel9102 Saluton el Kolombio! | Unu mondo, Unu Lingvo ---> Mia Diskutpaĝo 23:31, 6 Mar. 2012 (UTC)

Kara vi ŝanĝis "unua Esperantisto en la spaco" al "unua Esperantisto en la kosmo". Tamen PIV agnoskas la signifon de spaco kia "2 Tiu senlimaĵo, en kiu laŭ nia menso troviĝas k moviĝas ĉiuj objektoj: la astroj ruliĝas en la spaco; unutona lumo saturis la tutan spacon; vojaĝanto de la spaco; ..." --Arno Lagrange @ 21:44, 17 Apr. 2012 (UTC)

Dankon pro tiu atentigo. Efektive mi antaŭe ne konsciis, ke vortaroj permesas ankaŭ uzon de "spaco" por nomi tion. Konante la pli malvastan kaj unusignifan vorton "kosmo", mi nature opiniis ĝin la ĝusta (aŭ, certe, almenaŭ la pli preciza) vorto. Aldone, mi emis suspekti ke "spaco" tie ekestis pro senpripensa repreno de la angla "space" (mi ne kontrolis kiu origine uzis la vorton tie). Ĝenas min la ambiguo inter ia. "spaco" geometria, "spaco" tipografia kaj tiu ĉi "spaco" astronomia. Kiam mi faris la ŝanĝon, mi ne ĉehavis PIV-n, sed mi ĵus konstatis ke "kosmo" ja estas agnoskita de la Akademio (kaj almenaŭ iumaniere jam de Zamenhof uzata). Pro tio mi plu preferas "kosmo"-n al "spaco" ĉi-kaze, ankaŭ ĉar ĉe "kosmo" temas pri la unua signifo kaj ne pri dua, do kromsignifo, kiel ĉe "spaco". Sed ambaŭ estas principe ĝustaj, do se vi emas reŝanĝi, bonvolu - mi ne plu protestos. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 11:08, 18 Apr. 2012 (UTC)
Mi ne scias ĉu en ĉiuj lingvoj same estas, sed en la franca ni kunhavas astronaute kiam temas pri usonano, cosmonaute kiam temas pri sovetiano, spaconaute kiam temas pri eŭropano kaj eĉ taïkonaute kiam temas pri ĉino. Oni povus kredi ke ekster la tera atmosfero estas libera areo apartenanta al neniu nacio kaj kontraŭe tiu vasta spaco estas nomata malsame depende de kiu ekesploras ĝin ! Tia ŝovinista milito eĉ atingas nian neŭtralan lingvon ! Vi elvenas el ekssovetidependa lando kaj emas uzi la vorton "kosmo", mi franco emas senpripense uzi la vorton "spaco". Ĉu homaro sukcesos interpaciĝi antaŭ ol atingi eksterterajn teritoriojn ? Mi ne emas reŝanĝi vian "kosmo" al "spaco" ĉar mi agnoskas ke "spaco" ja estas multsignifa kaj ne la plej oportuna vorto por aludi eksterterajn vojaĝojn. --Arno Lagrange @ 21:31, 18 Apr. 2012 (UTC)
Hm, pri la sama distingo inter la "-naŭtoj" oni foje parolas ankaŭ ĉi tie en Ĉeĥio; tamen sciu ke mia prefero de "kosmo" estas neniel influata de ia "soveta influo" (mi cetere estis nur 3,5-jara kiam Ĉeĥoslovakia liberiĝis de ĝi en 1989). Kaj por paroli pri la spaco/kosmo mem en la ĉeĥa, mi ja kiel ĉiuj aliaj preferas "vesmír" (kiu estas slava vorto ŝajne antaŭanta ĉian hominvadadon de tiu loko). Cetere, mi rimarkigas ke Kosmo laste fariĝis nomo ankaŭ de itala enterpreno kiu organizas esperantistajn projektojn (gvidata ia. de Bruĉjo Casini kaj Francesco Maureli) - tie simila logiko ne facile aplikiĝas. Evidente, tamen, la ekzisto de pluraj nomoj laŭ unuopaj nacioj por la sama afero, kiu devus esti internacia, principe estas ĝena - pri tio mi konsentas. Dankon pro la interesa diskuto kaj lingva atentigo. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 01:15, 19 Apr. 2012 (UTC)

Via kandidatiĝo[redakti fonton]

Gratulojn pro la kandidatiĝo. Bonvolu eki paĝon Vikipedio:Administrantoj/kandidatoj/Blahma en kiu vi prezentu viajn planojn kaj en kiu ĉiu povos voĉdoni. --Arno Lagrange @ 00:00, 1 Maj. 2012 (UTC)

Dankon, kaj ankaŭ pro via instigo. Ĵus mi finverkis la enhavon por tiu paĝo kaj konservis. Sentu vin bonvena partopreni en la voĉdono. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 00:03, 1 Maj. 2012 (UTC)
Saluton, Blahma. Mi ĵus donis al vi la statuson de administranto. Vi ja ricevis 13 porajn kaj neniujn kontraŭajn voĉojn. Krome la necesaj du semajnoj hodiaŭ matene ĉesis. Do espereble la posteno ne estos tro streĉiga por vi. :-) Gratulon. --Tlustulimu (diskuto) 11:28, 15 Maj. 2012 (UTC)
Multan dankon! Fakte, tre bela donaco la antaŭtagon de mia 26-a naskiĝtago :-) Mi esperas ke mi per mia agado scios plu meriti la fidon de la komunumo kaj tuj ekos konatiĝadi kun la nove atingitaj rajtoj kaj daŭrigos ankaŭ helpe de ili mian vikipediistan laboron. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 11:31, 15 Maj. 2012 (UTC)

Saluton. La artikolo Daria Ashley‎ estas proponita por forigo. Ĝi estas hoakso kaj ni devus tuje forigi ĉi tiun hoakso, sen atendi. La uzantoj diskutis pri tio ĉe Vikipedio:Forigendaj artikoloj, do ĉu eble forigi tuje la artikolon ? Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 10:33, 9 Jun. 2012 (UTC)

Dankon pro la informo kaj atento al tio donita. Mi vidas, ke Tlustulimu jam estis pli rapida. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:55, 9 Jun. 2012 (UTC)
Mi jam vidis tion, sed mi atentis vin ĉar
  1. Vi estas administrato
  2. Se neniu administranto forigis la artikolon, eble vi farus tion
Mi volas ankaŭ ke ni atentu pri la forigita artikolo se ĝi estus denove kreita (tio mirigus min). Sed en la diskutejo estas menciita la Ip-ulon forbarendan (aŭ ne) aŭtoron. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Nouormand 17:00, 9 Jun. 2012 (UTC)

Vi povas helpi trovi klarecon[redakti fonton]

Kara Blahma en la bedaŭrinda maladministrantiga procedo kontraŭ Petr T estis publike esprimita la suspekto, ke KuboF estas gantopupo de Petr T. Ĉar tia akuzo venenigus la atmosferon pri kunlaboro kaj laŭ KuboF vi konas lin persone, estus tre grava helpo se vi, kiu evidente estas integra persono, povus atesti en la diskutejo, ke la asertoj de KuboF estas pravaj kaj ĉiuj suspektoj senbazaj! Dankon, se vi helpas trovi klarecon. Amike DidiWeidmann (diskuto) 14:41, 25 Aŭg. 2012 (UTC)

Vikipedio en Esperanto[redakti fonton]

Saluton, Blahma. Mi ĵus vidis, ke vi aldonis ion al Vikipedio en Esperanto. Sed kial vi lasis parton de via aldono en la ĉeĥa lingvo? Amike --Tlustulimu (diskuto) 10:14, 11 Okt. 2012 (UTC)

Pardonu, mi erare tro frue konservis tion. Mi jam rimarkis kaj nun finverkas la tradukon, kune kun pliaj plibonigoj, do mi ne volis malfari kaj tuj poste transskribi denove. Post kelkaj minutoj tiu teksto malaperos. Dankon pro viaj atento kaj pacienco! Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 10:18, 11 Okt. 2012 (UTC)
✔ Farite Cetere, interesus min ĉu la datumoj kiujn mi aldonis al Deveno de la redaktantoj estis jam foje diskutitaj en la Diskutejo. Ĉu vi eble scias helpi? Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 10:30, 11 Okt. 2012 (UTC)
Saluton, Marek. Mi ĵus serĉis iomete, sed ne trovis ion pri tia diskuto. Eble ĝi ankoraŭ ne okazis. --Tlustulimu (diskuto) 15:40, 11 Okt. 2012 (UTC)

Paĝ-movigo[redakti fonton]

Saluton Marek, mi volus krei artikolon pri la fondaĵo "Esperanto Internacia", sed jam ekzistas artikolo. Ĉu vi povas diri al mi kion mi devas fari por ŝanĝi la nomon al "Esperanto Internacia (revuo). Tiel mi poste povus krei apartigilon kaj krei novan artikolon kun la nomo "Esperanto Internacia (fondaĵo)".—La komenton aldonis, sen subskribo, Esperantst (diskuto • kontribuoj)

Stranga enhavo en rajtoprotokolo[redakti fonton]

Saluton, Marek. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis ies rajton. Sed la protokola mesaĝo en Specialaĵo:Protokolo/rights aspektas vere strange. Ĉu vi hazarde scias, kial? --Tlustulimu (diskuto) 17:48, 28 Nov. 2012 (UTC)

Saluton Tlustulimu, efektive estas mi kiu faris tion, kaj ankaŭ la komenton mi aldonis (pardonu, se ĝi estas malklara). Uzanto:Venca24 estas bona esperantisto kaj aktiva vikimediano, kiu jam bone konas la vikisintakson (li multe redaktas ĉefe en la ĉeĥa vikivortaro, pri Esperantaj temoj), scias kiel aspektu vikipediaj artikoloj kaj ankaŭ partoprenis vikipedian trejnadon kiun mi mem gvidis antaŭ nelonge dum KAEST. Laŭ mia bontrovo do ne ekzistas kialo pro kiu liaj redaktoj en nia vikipedio plu estu reviziendaj, tial mi donis al li la kapablon ke liaj redaktoj aŭtomate reviziiĝu, kaj ke eventuale li ankaŭ povu helpi al nia aliaj dum reviziado de artikoloj kiujn li legas. Ja la reviziado estas daŭre kolosa tasko por nia eta teamo, do laŭ mi ĉiu eta malŝarĝiĝo de ni kaj ĉia helpo de pliaj reviziantoj bonvenas. Mi fakte jam unufoje antaŭe, je 19 Jul. 2012, faris la samon kun alia persono (Uzanto:Onklo) post konatiĝu kun li, kiam mi konstatis ke li estas lingve tre bona esperantisto, kun redakta sperto en Vikipedio kaj emas fake agadi tie (li nun daŭre plu aktivas), sed ĉagreniĝas pro tio ke liaj redaktoj ne estas videblaj. Mi do klarigis al li la sistemon kaj poste je lia peto faris lin revizianto antaŭ ol li fariĝus tiu aŭtomate post atingo de la enprogramita (ĉu 200?) nombro da redaktoj. Mi esperas, ke vi ne opinias tion ĉi ajna misuzo de administranto-rajtoj, sed helpo al Vikipedio kaj vikipediistoj, kiel mi. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 22:32, 28 Nov. 2012 (UTC)
Saluton, Marek. Mi ne demandis pri via komento, sed pri la parto, kiun aranĝas la vikia softvaro. La frazo nun estas "Blahma (A) (Diskuto | kontribuoj | forbari) ŝanĝis grupan membrecon por Uzanto:Venca24 de (neniom) al Revizianto", sed kiam mi demandis vin, ĝi estis tute stranga. Mi supozas, ke okazis mistraduko en la traduka vikio. Kaj iu intertempe korektis tion. Eble mi eĉ mem estis la fuŝinto. :-(
Mi ne kontraŭas vian agon pri Uzanto:Onklo. Eble ni ja ŝanĝu la regulon, tiel ke ne plu nur gravu la nombro de redaktoj en la esperanta vikipedio, sed en ĉiuj kune, se la lingva nivelo en esperanto estas en ordo. --Tlustulimu (diskuto) 16:51, 2 Dec. 2012 (UTC)

Alexandr Sommer Batěk[redakti fonton]

Mi ankaŭ tre ĝojas, ke iu helpos min kun Vikifontaro! :) Pardonu, mi vere ne rimarkis la ŝablonon. --Frglz (diskuto) 15:06, 17 Jan. 2013 (UTC)

Loko por la ŝablono Tradukita[redakti fonton]

Sal Marek. Rilate al via redakto en Peter Baláž kaj memorante pri iama atentigo via, mi vin atentigas ke en Esperanta Vikipedio mi ne trovis iun ajn rekomendon pri loko por la Ŝablono:Tradukita. Pri la afero mi eĉ demandis en Diskutejo kaj neniu respondis. Post mia esploreto mi konstatis ke nuntempe en eo.wiki signife pli ofte estas la ŝablono uzata en la sekcio Fonto ol en Referencoj. Aldone, Referencoj estas uzataj por pruvi asertojn, dum Fonto (laŭ mia kompreno, ankaŭ pri tio neniu reagis) estas ofte uzata por plenumi postulojn pri aŭtorrajtoj (do transprenado de tuta teksto, laŭvortaj tradukoj ks.) (kompare al Literaturo kaj Eksteraj ligiloj). Ĉar ĝenerale ne estas tre taŭga referenci vikipediojn mi pensas ke la ŝablono ne estu uzata en la sekcio Referencoj.

Ĉiuokaze, jam estas konsentitaj kelkaj aferoj pri lastaj sekcioj, vidu Ŝablono:Lastaj sekcioj, kaj interkonsento ankaŭ en tiu ĉi kampo tre bonus laŭ mi. Amike. --KuboF (diskuto) 10:42, 31 Jan. 2013 (UTC)

I'm currently learning Esperanto. I wonder if you know a website that has pronunciation for any Esperanto words? Thanks a lot! Trongphu (diskuto) 02:47, 18 Feb. 2013 (UTC)

Hello! Thanks for asking! Forvo has a collection of 6906 recordings of Esperanto vocabulary, of varying quality. Esperanto is flourishing in Tatoeba (multilingual phrasebook, a great way of learning Esperanto in context) where some 548 audio recordings are available (the sentences in the database are much more). Last but not least, there is Category:Esperanto pronunciation on Wikimedia Commons (111 files) and a little more in Category:Audio files in Esperanto. The largest dictionary PIV (available after free registration) will soon get all its 40,000+ items recorded as audio (I am participating in the project at the moment) and is an interesting results on its own. Also, lernu! the ultimate Esperanto learning website, will soon switch to a completely new version with a single course accompanied by audio, as far as I know. And, of course, if you would want to hear Esperanto spoken live, the best choice is to participate in an Esperanto gathering, such as Summer Esperanto Study this summer in Slovakia. In fact, there is no real standard for Esperanto pronunciation, but obviously there is something like it, and everyone adds a little of their own to it. In such big events as the one mentioned above, people from all over the world meet, so there you can hear a variety of accents and get used to them. And, not to forget, if you want to practice your listening skills (or, in the beginning, simply get an idea on how Esperanto sounds), don't hesitate to listen to Muzaiko, the 24/7 online radio run by young Esperantists, with music as well as spoken word. I hope you will find my suggestions useful and will find Esperanto enjoyable. Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 16:00, 18 Feb. 2013 (UTC)

Ĉu pli bone ruĝaj ligilojkursivaj nomoj de personoj sen vikipedia biografi(et)o?[redakti fonton]

Kar Marek, nur nun mi vidas ke vi jam en 2011 en la artikolo pri la distrikto Groß-Gerau metis ligilajn krampojn ĉirkaŭ la nomo de la esperantistino Marie Pecková(-Kellogg), kaj skribis ke nepre "ligilo al persono pli bonas ol nomo kursive". Mi evidente ne samopinias, tial mi antaŭe ne metis la ruĝan ligilon: Laŭ mi ruĝaj ligiloj estas signalkolora averto ke mankas artikolo pri la koncerna temo. Estas multaj mencioj de personoj en vikipediaj tekstoj, aŭ pri literaturaj verkoj aŭ kanzonotitoloj, pri kiuj tre malverŝajnas ke nepre devus ekesti vikipedia artikolo, kaj pri kiuj eble ankaŭ mankas publike kolektebla tekstomaterialo. Tiukaze tute bonas meti tiajn nomojn sen ligiloj, kaj se ne temas pri esperantlingvaj vortoj, eblas bone elstarigi tion per kusriva skribo. Vi scias ke estas pli ol 7 miliardoj da teraj loĝantoj, sed ne pri ĉiu estas biografia esperantlingva vikipedia artikolo, kaj neniam estos. Rilate al Marie Pecková(-Kellogg) mi tute bonvenigus artikolon, sed mi mem ne havas sufiĉan tekstmaterialon (eĉ ne por 2- aŭ 3-fraza alineeto pri ŝi en la ĝermolisto de ĉeĥaj esperantistoj). Se vi persone havas, tiam mi ĝojus vidi vian artikolon pri ŝi, sed se ankaŭ vi ne havas pli da materialo pri ŝi ol mi, kaj ŝajne aliaj homoj estas en sama situacio, je neniu ĝis nun skribis la artikolon, tiam tute taŭgas ne meti ruĝajn ligilojn. --ThomasPusch (diskuto) 19:24, 20 Feb. 2013 (UTC)

Sveda kornuso[redakti fonton]

Saluton, Blahma. Mi ĵus vidis, ke vi alinomigis artikolon al Sveda kornuso. Sed tio havis kromefikon, nome ke la intervikiaj ligiloj per Vikidatumoj ne plu funkciis. Mi ĵus korektis tion per redakto de la koncerna ero sur la paĝo d:Q157677. Por povi fari tiajn korektojn pli facile, mi uzas la jenajn aldonaĵojn:

  • Vikidatuma ligilo kreas sub la artikola titolo ligilon al la koncerna Vikidatuma ero, se ĝi ekzistas.
  • Vivanta horloĝo metas supre dekstre indikon de tempo laŭ UTC kun ligilo por refreŝigi la kaŝmemoron sur la servilo.

Ili troviĝas sur la paĝo preferoj. Anstataŭ la dua ankaŭ eblas nun uzi la aldonaĵon Purge. --Tlustulimu (diskuto) 09:10, 3 Maj. 2013 (UTC)

Saluton, Tlustulimu. Dankon pro via atentigo kaj afabla ŝanĝo. Ni nun ĉeestas metiejon pri WikiTrans. Ĉeestas ankaŭ KuboF kaj mi tuj priparolis ĉion kun li. Li diras, ke intertempe ekzistas robotoj, kiuj rimarkas tiajn alinomojn kaj ĝisdatigas la informojn en Vikidatumoj. Ja tio necesas, ĉar ne eblas ke al ĉiu uzanto oni devu aparte klarigi ke por alinomi paĝon necesas fari ion pli ol oni devis antaŭe. Fine ĝi tamen espereble ŝparos laboron al ĉiuj el ni. Ni jam pripensas, kiel kunlaborigi WikiTrans kun Vikidatumoj, por ke ĉiuj profitu. Amike Marek "Blahma" BLAHUŠ (diskuto) 09:32, 3 Maj. 2013 (UTC)
Sal Tlustu, vidu ekz. tiun ĉi ŝanĝon, kiun aŭtomate faris roboto post mia alinomigo en la slovaka Vikipedio kaj mi tute ne prizorgis Vikidatumojn. Tiu via mesaĝo estis utila en la tempo de lanĉo de Vikidatumoj kaj intertempe malvalidiĝas. --KuboF (diskuto) 09:59, 3 Maj. 2013 (UTC)

Vepsa Vikipedio[redakti fonton]

Saluton, Brahma! Mi dankas vin por via intereso pri la vepsa lingvo kaj la vepslingva Vikipedio! Mi estas administranto tie kaj vere unu el la plej aktivaj vikipediistoj de la vepsa versio. Sed mi ne apartenas al tiuj, kiuj fondis ĝin, ĉar mi iĝis vikipediisto nur en majo de la pasinta jaro. Kaj la vepsa Vikipedio eliris el la Inkubatoro en februaro. Mi ne estas denaska parolanto de la vepsa lingvo, sed treege interesiĝas pri ĝi kaj pri la kulturo de la vepsoj jam dum ses jaroj. Mi mem unuafoje eksciis pri la vepsa lingvo en la jaro 2007, kiam okaze eltrovis en librejo libro de vepsaj fabeloj. Mi ne povas nomi min aktiva esperantisto, ĉar jam de tre longe ne okupiĝis pri Esperanto kaj ne havis iun praktikon. Mia aktiva periodo de lernado estis kvar aŭ eĉ kvin jaroj antaŭe. Bedaŭrinde, kiel estas konate al mi, neniuj artikoloj en Esperanto ekzistas pri la vepsa lingvo aŭ pri la vepsoj. Mi fojfoje kunagas kun vepslingva gazeto "Kodima" ("Heimlando") kaj skribas rakontojn kaj negrandajn novelojn por ĝi. Mi eble povus krei pli multajn artikolojn en la vepsa pri Esperanto kaj la esperantista movado. --Sebranik (diskuto) 14:04, 22 Jun. 2013 (UTC)