Uzanto-Diskuto:DidiWeidmann/arkivo 2012-08-08

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkivo
Jen arikiva paĝo de Vikipediista diskuto:DidiWeidmann por kontribuoj de la 9-a de januaro 2012 ĝis la 8-a de julio 2012.

Ceteraj arkivpaĝoj estas:

Temas pri fermitaj kaj arkivitaj diskutoj. 
Se vi tamen volas repreni la diskuton, tiam ne aldonu komenton, novan respondon en tiu-ĉi arkivpaĝo,
sed verku novan diskutotemon en mia normala diskutopaĝo.
Ĉi-tiu paĝo tial estas blokita por redaktoj. Dankon

Poetoj

Salut'!

  • Redaktante hungaran poeton mi skribis: Li naskiĝis ĉirkaŭ 1570 en Alsósztregova [alŝOstregova] (nun Dolná Strehová, Slovakio). Li mortis la 9-an de decembro 1631 en Divény [divEnj], (nun Divín, Slovakio). Ĉu tiu formo estas akceptebla?
  • Mi faris specialan historian urboliston de Hungara reĝlando, kiu estis valida nur ĝis 1848 kaj la nomoj estis la tiamaj oficialaj hungaraj nomoj. Baldaŭe kelkaj el ili jam ne estas urboj. P.T. forigis la hungarajn kaj nomumis ilin laŭ nunaj slovakaj urboj. Ĉu estas bone?

--Crosstor 13:10, 17 Jan. 2012 (UTC)

Temas en la unua demando pri János Rimay ĉu ne? Estas malfacile doni absolutan respondon ununurekontentigan ... la demando mia, kiu leviĝas: Ĉu temas pri historiaj hungaraj nomoj, aŭ ĉu la loko ankaŭ hodiaŭ estas slovake kaj hungare malsame nomata? En la unua kazo via propono ŝajnus korekta, en la dua kazo ĝi estus almenaŭ stranga. En la kazo de Divín la informoj de la koncenra artikolo estas indiko por la dua versio. Ĉu de Dinvín ne eĉ ekzistas la esperantlingva formo Divino?
Pri la dua demando bonvolu al mi indiki, pri kiu artikolo temas. La aga de P.T. ne ŝajnas al mi korekta laŭ via priskribo, sed sen vidi la artikolon ne eblas al mi fari opinion. Amike DidiWeidmann 14:50, 17 Jan. 2012 (UTC)
Jes, János Rimay, sed similaj artikoloj etas amase. Divín estas vilaĝo, pri Dinvín aŭ Divino mi ne aŭdis.--Crosstor 06:04, 18 Jan. 2012 (UTC)
Mi ekvidis, ke ĉe Rimay la hungaraĵoj estis forviŝitaj, sed mi realdonis ilin. La 2-a estas Libera reĝa urbo.--Crosstor 11:34, 18 Jan. 2012 (UTC)
Kara Crosstor, unue mi dankas, ke vi komencis malfermi diskuton. Tio montras, ke ankaŭ vi volas trovi solvon por la problemo. Mi respondis en la ĝenerala diskutopaĝo. Fakte tiu konflikto devas esti iel solvita, ĉar ja estas superflua redaktomilito. Ne estas malbona esti patriota sed estas malbona, se troa patriotismo alprenas ŝovinisman formon kaj kondukas la naciismo ... Mi estas certa, ke ni inter Esperantistoj povas trovi kontentigan formon. La koncepto, ke iu nacia ŝtato granda estis glora, kaj ke ĝi aspiras al minoritataj teritorioj de najbaraj landoj, certe ne estas tolerebla inter Esperantistoj! Kaj nek slovako, nek rumano, nek hungaro tiam povas pravi ... - ni tute male devas konstati, ke en Eŭropo la etnoj jam ĉiam miksiĝis, ke multaj homoj apartenas eĉ denaske al pluraj etnoj, ke ankaŭ ekzistas la ebleco poste integriĝi al alia etno: Ni vidu la diversajn lingvojn kiel fonto de kultura riĉeco, vikipedio servu por priskribi tiun riĉecon, sed ni forlasu poltikajn konceptojn, kiuj ligas etnecon al landlimoj: Ni esperantistoj estas mondivicitanoj - persone mi opinias, ke kiu ne estas mondcivitano, fakte ne povas esti vera esperantisto! Bazo por paca kunvivo estas, ke ni reciproke respektu nin. Fakte mi petas vin daŭrigi la diskuton ne en mia privata diskutpaĝo sed en la ĝenerala diskutpaĝo, tiel ke ĉiuj vidu ĝin, kaj ke ni povas komune trovi solvon. Entute urbonomoj en Esperanto jam estas malfacila temo sen etnaj konfliktoj. Estas interese havi malfermitan diskuton pri la temo. El la temo oni povas multon lerni. Mi esperas, ke ni povas trovi esperantan solvon por la afero.DidiWeidmann 12:07, 18 Jan. 2012 (UTC)

Diskutejo

Kara DidiWeidmann, mi ŝatus ke vi respondas por diri ke ĉi tiu diskuto fakte superfluas ol meti admonon (aŭ se vi preferas meti vian respondon super ĉiuj messaĝoj). Mi ne avertas vin, sed, mi rekomendas de fari tion.

Ĉiuĵŭd Astroscienco 15:42, 18 Jan. 2012 (UTC)

Kara Ĉiuĵaŭde ne estas akzeptebla, ke vi forviŝis mian kontribuon. Estas fakto, ke tiu diskuto estas kompleta ripetado de la diskuto farita antaŭ du jaroj. Tion oni devas halti, ĉar ni siatempe balotis, kaj estas baza regulo en demokratio, ke oni akceptu tian decidon. Vi povas trovi la regularon ĉi-tie! kune kun ligilo al la baloto kaj la tuta tiama diskuto. En la tuta kritikita diskuto ne aperis unu nova argumento ne jam dirita tiam. Tial mi permesis al mi iomete okulfrape revoki al ordo!DidiWeidmann 16:18, 18 Jan. 2012 (UTC)
Dankon por viaj klarigoj sur mia diskutpaĝo. Ĉiuĵŭd Astroscienco 16:44, 18 Jan. 2012 (UTC)

Jen por vi estas nova artikolo

La Béroche (Svisa regiono) estis kreinta. Vi havu bonan laboron. Mi ne kreis ĉi tiun artikolon, sed unu afabla sennomo kreis tion (mi plibonigis). Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:07, 21 Jan. 2012 (UTC)

Saluton, mi ne estas la kreinto, sed vi devas konktakti la kreinton por lingvaj informoj. Mi konktaktis la kreinton. Ĉiuĵŭd Astroscienco 22:22, 21 Jan. 2012 (UTC)

Vi meritas tion

Mi kredas kio vi ne estas multe gratulita en via laboro. Mi gratulas vin por via bona laboro kun kreado de artikoloj pri svisaj komunumoj kaj mi esperas al vi ke vi daŭrigu vian laboron. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:38, 23 Jan. 2012 (UTC)

Kun tute la laboro kio faras vi(n), mi povas gratuli vin. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:40, 23 Jan. 2012 (UTC)
Dankon, tiu laboro ja estas simpla plezuro. DidiWeidmann 20:45, 23 Jan. 2012 (UTC)

Ne ĝermo

Salut'! Mi trovis informojn pri ĝermo, sed mi ne trovis pri tio, ke oni redaktas plu la ĝermon pli kaj pli, kiam ĝi jam ne estas ĝermo. Mi scias, ke sen lingvaj ligiloj se la artikolo estas pli, ol 1000 bitokoj, tiam VP donas 1 punkton. --Crosstor 08:44, 29 Jan. 2012 (UTC)

Kio konkrete estas via demando? Kaj ĉu temas pri diskuto kun mi persone aŭ ĉu ne pri ĝenerala demando? En ĉi lasta kazo mi rekomendas, ke vi metu la aferon al la ĝenerala diskuto-paĝo. Se mi komprenas vian demandon, mi volonte respondas. Se fakte temas pri demando, kio estu ĝenerale ĝermo, kaj kiun kondiĉon artikolo plenumigu por ke la ŝablono ĝermo povas estis forigita, tiam mi opinias, ke la diskuto nepre okazu en la ĝenerala diskutejo kaj ne kaŝita sur mia privata diskutpaĝo. Amike DidiWeidmann 18:04, 29 Jan. 2012 (UTC)

Konfirmo de mia prezento

Vi ricevos messaĝon sur Facebook. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:21, 7 Feb. 2012 (UTC)

Vi havas messaĝon de mi sur Facebook. Ĉiuĵŭd Astroscienco 00:27, 7 Feb. 2012 (UTC)
Dankon. Mi sendis al vi inviton. DidiWeidmann 13:28, 7 Feb. 2012 (UTC)

Larĝeco de Bildo de la Tago

Ŝajnas ke vi trovis mem. Klarigoj troviĝas en {{Bildo de la Tago2}} kaj Helpo:Bildo de la tago. Amike --Arno Lagrange @ 19:13, 21 Feb. 2012 (UTC)

Mi eraris: faris la korekton Tlustulimu. Vidu kiel li elturniĝis --Arno Lagrange @ 21:56, 21 Feb. 2012 (UTC)
Dankon DidiWeidmann (diskuto) 20:15, 22 Feb. 2012 (UTC)

Dankon

Kara Didi, dankon por la bonvenon al Rex Momo. Sono io, e uso questo nik REI MOMO. Mi farebbe piacere che tu mi scrivi su questa diskuto. Mi ne parolas Esperanto, ma sono contento di dare il mio aiuto!

Ciao, a presto

Rei Momo (diskuto) 22:43, 1 Mar. 2012 (UTC)

Sed evidente, kvankam vi ne parolas, vi evidente jam komprenas. Ĝis baldaŭ (a presto)!DidiWeidmann (diskuto) 23:24, 1 Mar. 2012 (UTC)

Kwamikagami

Ĝi havas sufiĉan plezuron por miskorekti tekstojn kaj titolojn. En titoloj, ĝi ŝanĝis de por da. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 20:30, 4 Mar. 2012 (UTC)

Dankon pro helpo. Ĉiŭd Diskuto / Miaj artikoloj 20:52, 4 Mar. 2012 (UTC)

"Da" indikas ujon k ĝian enhavon, aŭ aron k ĝian anojn, kiel taso da kafolisto da kandidatoj. Tuto da. Grupo da. "De" havus alian signifon, signifon de "venita de" aŭ "apartenanta al": Listo de kandidatoj estas listo, kiu venas de la kandidatoj, aŭ estas skribita de ili. Vidu la PV-n, aŭ tie. Kwamikagami (diskuto) 21:18, 4 Mar. 2012 (UTC)

La ekzemploj en la PIV ne estas Z-ismoj, sed "ĝustigoj" de la ekzemploj de la PV, kie oni trovas listo da kandidatoj k da varoj. Mi povas trovi "listo" en la skribaĵoj de Zamenhof, sed estas similaj uzoj, kiel grupo da k serio da (la PIV havas cit serio de). Kwamikagami (diskuto) 21:36, 4 Mar. 2012 (UTC)
Kara - fakte mi jam konstatis, ke vi tre bone scias, ke oni tiun-ĉi diskuton jam havis en Vikipedio. Ne temas pri la fakto, ĉu "listo de" estas prava aŭ "listo da": Laŭ la fundamento ambaŭ formoj krorektas, sed evidente estas nuanco en la signifo! Ke vi volas trudi vian personan preferon kontraŭ la decido de la komunumo, pri tio nun temas. Kaj tio estas malakceptebla. Mi konsideras la debaton fermita. Bonvolu ĉesi tiujn modifojn de "listo de" al "listo da". Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:18, 4 Mar. 2012 (UTC)
Mi jam ĉesis. Sed ĉu vi havas ekzemplojn de 'listo' en Zamenhof? Kwamikagami (diskuto) 22:28, 4 Mar. 2012 (UTC)

De Zamenhof mi en la rapideco ne jam trovis ekzemplon, sed mi trovis unu de Th. Cart el la jaro 1914: Cart, Th. (1914) - Komuniko de la Direktoro por la Komuna Vortaro - Oficiala Gazeto Esperantista 1914:6:09 (64), p. 205 - termino; komisiono; komisio; tuberkulozo - "La Direktoro .. [petas sendi] simplan liston .. de la vortoj, kiuj troviĝas en niaj vortaroj aŭ ĉe la plej bonaj verkistoj, sub du formoj, ekz. komisiono, komisio, tuberkulozo, tuberklozo, tiamaniere, ke li povu verki raporton antaŭ la Pariza Kongreso [de 1914]." Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:50, 4 Mar. 2012 (UTC)

Ja, inter la francoj k angloj oni trovas multajn, kiuj uzas 'de' por 'da'. Ĉe VK, ni havas ofte tian problemon. Ekzemple: "En matematiko, serio estas sumo de eroj de vico de nombroj." La okcidentanoj simple ne bone kutimiĝas al tiu vorteto. (Ja kompreneble ne ĉiuj; vd. Miguel Fernández en Beletra Almanako, "memorigaj ŝtonoj kun listo da nomoj sub jena titolo", aŭ John Wells en lia vortaro, "Inter la geografiaj nomoj en la vortaro trovigas ... modesta listo da aliaj nomoj.") Oni klare vidas la malsamecon per granda serio da aliaj pronomoj kaj adverbojZ kontraŭ serio de Laurent. Simile estus listo da kroataj esp-istoj sed listo da rekomendoj de kroataj esp-istoj. Kwamikagami (diskuto) 23:27, 4 Mar. 2012 (UTC)
Mi intertempe trovis ankaŭ ekzemplon en noto de Graboski, tio eble ne konfirmas vian hipotezon supran ... sed kiel dirite: Ambaŭ formoj eblas kun listo, kiel montras multnombraj ekzemploj. Por la titoloj de vikipedio ni havas decidon, tial mi opinias, ke la temo estas elĉerpita.DidiWeidmann (diskuto) 23:34, 4 Mar. 2012 (UTC)
Dankon. Mi ne povas diri ke Grabowski ne komprenus! Kwamikagami (diskuto) 03:06, 5 Mar. 2012 (UTC)

Mi deziras mencii nian kunlaboron por poluri la artikolon Blümlisalp (ŝipo). Mi gratulas min kaj vin pro nia bona laboro

(Vidu historion de artikolo kaj vi vidos mian partoprenon)

. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 20:10, 21 Apr. 2012 (UTC)

Por mencii la laboron, oni fakte devus ankoraŭ multon investi al la artikolo ... nun ĝi almenaŭ estas digestebla ... (la anonimulo, kiun ĝin verkis evidente ne regas la lingvon ...)DidiWeidmann (diskuto) 20:12, 21 Apr. 2012 (UTC)

Alpenblick

Saluton Didi, leider kann ich kein Esperanto, entschuldige daher bitte die deutsche Ansprache... mir ist im Artikel Kammersrohr hier deine Bildunterschrift Bieno Alpenblick en Kammersrohr aufgefallen. Wenn ich das richtig errate, soll das "Bauernhof Alpenblick in Kammersrohr" heissen, das ist dann aber ein Missverständnis. Der Bauernhof auf dem Bild ist der Vordere Mattenhof und heisst nicht Alpenblick; der Dateiname File:Kammersrohr Hof Alpenblick.jpg sollte soviel wie "Alpenblick von einem Hof in Kammersrohr aus" besagen (man hat da ja einen schönen Blick auf die Berner Alpen). Ich habe die Bildunterschrift mal geändert und hoffe, dass es so passt. Gestumblindi (diskuto) 00:27, 24 Apr. 2012 (UTC)

Danke für die Korrektur - ich habe mich tatsächlich vom Dateinamen irreleiten lassen (eine der wenigen Gemeinden im Kanton Solothurn, wo ich die Fotos nicht selbst gemacht habe ...) DidiWeidmann (diskuto) 10:00, 24 Apr. 2012 (UTC)

Mistajpoj

Saluton, mi ne tute komprenas la sekvan frazon sur via paĝo (en kiu do mi vidas kelkajn korektindaĵon): "La pularon de TEJO min (??? substantivo? mi?) dum kelkaj jaroj kungvidis kiel ĝia ĝenerala sekreatrio (!) kun la tiama prezidanto Jan Koŝmaluk, kiu naskiĝis unu tagon antaŭ mi." Ĉu temas pri ia ĵargono je pulo, kiun mi ne komprenas?Narvalo (diskuto) 20:28, 1 Maj. 2012 (UTC)

Dankon pri atentigo pri tajperaroj. Mi ilin korektis. Pularo tamen ne estas eraro. En la 1980-aj jaro estis pli facila gardi sakon da puloj ol gvidi TEJO-n ... - tion komprenas la homoj, kiuj siatempe partoprenis en la komitato ... - imagu estis meze dum la malvarma milito, la tiamaj socialismaj landoj havis la plimulton en la komitato de TEJO, por ebligi la IJK-n en Israelo en 1986 oni devis ekzemple decidi pri IJK en Kubo 1990 kaj pri partopreno de la festivalo en Pjongjango ... (kaj krome mi devis per personaj rilatoj zorgi, ke bulgara komitatanino voĉdonis kontraŭ la oficiala komunisma linio ...) - tiaj estis la tempoj ... - aŭ alia afero estis la fama komitatkunsido en Raumo en 1980, kiu daŭris ĝis la 4-a matene. Tiam iu s-ro S... volis akceptigi la manifeston de Raŭmo kiel oficiala deklaro de TEJO, pro la progresinta horo, li sukcesintus ĵus akiri plimulton de liaj subtenantoj. Sed mi lerte nombris, ke se mi kaj alia forlasus la salonon, tiam ne plu estus kvorumo. Mi prenis la GDR-an deputiton Michael ĉe la brako, eliris kun li kriante: Nun ni eliras kaj do ne plu estos kvorumo, do evidente, hodiaŭ nokte vi ne plu voĉdonos la proponon de S. ... - ĉu post tiuj klarigoj, vi komprenas, kio estas pul-aro ... DidiWeidmann (diskuto) 20:42, 1 Maj. 2012 (UTC)
Aĥ, tiuj belaj junaĝaj travivaĵoj. Dankon por la klarigo.Narvalo (diskuto) 20:51, 1 Maj. 2012 (UTC)
Do, restis anoraŭ du mistajpoj "min dum kelkaj jaroj kungvidis kiel ĝia ĝenerala sekreatrio" al "mi dum kelkaj jaroj kungvidis kiel ĝia ĝenerala sekretario"Narvalo (diskuto) 20:54, 1 Maj. 2012 (UTC)

Mobbing

Dankon por trovi konvenan tradukon de la angla esprmo. Mi ne trovis tion. Do, mi daŭre uzas internacie radikiĝintajn anglajn vortojn por fenomenoj, kiujn mi ne povas trafe traduki.Narvalo (diskuto) 19:37, 3 Jun. 2012 (UTC)

Fakte ne ĉiam estas facila trovi konvenan vorton. Tamen oni ne simple povas utiligi anglan vorton, precipe ne, kiam ĝi kontraŭas esperantlingvan ortografion. En tia kazo mi forte rekomendas meti helpan demandon en la ĝenerala diskutejo. Mi tion ankaŭ jam faris en dubaj kazoj kaj kutime rapide ricevis taŭgajn proponojn kaj respondojn.DidiWeidmann (diskuto) 19:45, 3 Jun. 2012 (UTC)

Estu glaciero, ĉu? Ankaŭ ene de la artikolo mem. --  PEJNO Simono  Diskuto  10:45, 5 Jun. 2012 (UTC)

Diable! Mi vidas mem ke mi malpravas! --  PEJNO Simono  Diskuto  10:50, 5 Jun. 2012 (UTC)

;-)DidiWeidmann (diskuto) 18:39, 5 Jun. 2012 (UTC)

Konspiro kaj Konspiracio

Kara Administranto, dankon pro viaj bonvenaj paroloj en mia Enkonduka Paĝo. Nuntempe eblis al mi pli solide kontribui kun Vikipedio, al kiu mi elkore amas. Tamen, kompreneble, ni devas zorgi pri la kvalito de la Enciklopedio kaj altigi la nivelon de niaj esprimoj. Rigardante tiun aspekton en Vikipedio mi mem erare uzis la vorton Konspiracion en unu el miaj artikoloj (cetere mi jam korektis ĝin). Tamen mi ne trovis la vorton el la Plena Ilustrita Vortaro de Gaston Waringhien, do, mi ne scias ĉu ni povas daŭre uzi la neologismon konspiracio ou la korektan vorton konspiro. Kion vi opinias? ĉar mi trovis kelkajn kontribuintojn ĝin uzantajn. Mi dankas al vi kaj humile petas vian opinion. Claudio Pistilli (diskuto) 14:01, 4 Jul. 2012 (UTC)

Kara fakte simple kontrolu en tia kazo en PIV. La korekta formo estas "konspiro", se tempas pri politika "komploto" aŭ simple pri "komploto", se la politika dimensio mankas. "konspiracio" estas evidente eraro (eraro kaj ne neologismo [novismo]): Se tian formon oni trovas en vikipedio oni ĝin sen plia diskuto povas respektive eĉ devas korekti! DidiWeidmann (diskuto) 14:50, 4 Jul. 2012 (UTC)
Mi intertempe jam eliminis "aci", ĉie, kie troveblis en vikipedio (estis en 11 lokoj), se neniu metis intertempe freŝan konspiracion, tiam nun restas nur konspiroj en vikipedio.DidiWeidmann (diskuto) 15:03, 4 Jul. 2012 (UTC)

Forbaro

  PT evidente planas denove forbari min. -- PEJNO Simono Diskuto  16:47, 4 Jul. 2012 (UTC)

  Jen la problemo: Uzanto:Pejno Simono/provejo/PT -- PEJNO Simono Diskuto  18:07, 4 Jul. 2012 (UTC)

Pardonu, mi provis sekvi la problemon, sed mi ne vere komprenas la aferon. DidiWeidmann (diskuto) 19:49, 4 Jul. 2012 (UTC)

Peto

  Ĉu vi estas ankoraŭ ĉe-linee? -- PEJNO Simono Diskuto  22:11, 4 Jul. 2012 (UTC)

Jes kaj kio estas la peto?DidiWeidmann (diskuto) 22:19, 4 Jul. 2012 (UTC)

Ŝloso de Pejno Simono

  Saluton Didi

Mi petas vin tuj ŝlosi la paĝon Pejno Simono en la lasta Pejna stato de hodiaŭ. Bedaŭrinde CubeF vere vandalas sur tiu ĉi paĝo. La problemo ĉe tio estas, ke li faras ankaŭ kelkajn neriproĉindajn kaj utilajn ŝanĝojn. Fakte mi transprenis ĉiuj tiujn kaj malfaris nur liajn plene arbitrajn ŝanĝojn. Tio dauris jam plurajn horojn, ĉar mi ne simple volis restarigi, fake plene sufiĉan, antaŭan version.

Intertempe mi estas supozeble la plej bone referencanta Esperantisto el la tuta Vikipedio. CubeF volis eĉ, ke mi referencu al firmaoj, simple pro tio ke mi diris ion kiel kaj fondis kelkajn firmaetojn. Nun estas referencoj al la firmaoj. Cetere, unu el la referencoj estas pagenda, se oni volas havi pli da detaloj - temas pri http://www.genios.de !

Do mi petas vin tuj ŝlosi tiun ĉi damindan paĝon kontraŭ ĉiu ajn plua redaktado, por tio, ke mi nun fine povu okupiĝi pri io pli senchava. -- PEJNO Simono Diskuto  09:54, 5 Jul. 2012 (UTC)

✔ Farite Mi jam protektis la artikolon por unu semajno. --Tlustulimu (diskuto) 10:06, 5 Jul. 2012 (UTC)

Forigo

Bonvolu, forigu ĉiajn paĝojn: Ferenc Eckart; Sándor Haáz (pli juna); Ildikó Éva Bartis; Ĉefepiskopujo Vaduzo; János Pál; Trarompo pri Urano kaj Međimurska županija. ГиМЦ-Д (diskuto) 19:39, 5 Jul. 2012 (UTC)

Fakte mi petas, ke forigpetojn metu al la paĝo pri forigendaj artikoloj, ĉar tia estas la proceduro. Rilate al Ĉefepiskopujo Vaduzo, mi fakte opinias, ke oni devas aŭ lasi alidirektilon aŭ prefere remeti la artikolon Ĉefepiskopujo de Vaduzo al ĝi, ĉar fakte la prepozicio "de" ne estis erare forgesita sed simple malnecesa. Ja ne temas pri episkopujo de Vaduzo (ĝi ne apartenas al la aŭtoritatoj de Vaduzo sed al la katolika eklezio), sed pri episkopujo kun la nomo Vaduzo, same kiel oni diras Princlando Lieĥtenŝtejno kaj ne princlando de Lieĥtenŝtejno. Do efektive la afero estas pli komplika ol oni opinias unuamomente. Ĉar mi do evidente ne simple rajtas sendiskute forigi ĉiujn tiujn artikolojn, fakte ja necesas observi la oficialan vojon. Do malfermi la diskuton kaj nur poste forigi. Kelkajn ja certe oni rapide povas solvi alia kiel la kazo de Vaduzo bezonas iomete pli da zorgemo. DidiWeidmann (diskuto) 19:57, 5 Jul. 2012 (UTC)
Sed tiaj paĝoj ne beligas Vikipedion. Eble movin ilin ien? ГиМЦ-Д (diskuto) 20:14, 5 Jul. 2012 (UTC)
En la afero tute konsentite. Ne temas pri ne forigi, sed ke forigpetoj devas esti faritaj en la koncerna publika loko kaj ne en privata disktuejo de unuopa administranto, ĉar ja eventuale iu deziras anstataŭ forigi la paĝon, ripari ĝin ... Do mi simple volis atentigi, ke tian peton anstataŭ al mia persona diskutpaĝo bonvolu meti al Forigendaj artikoloj. Cetere ankaŭ pli efike, ĉar ne nur unu sed ĉiuj administrantoj tiam povas okupiĝi pri la afero. Amike DidiWeidmann (diskuto) 20:19, 5 Jul. 2012 (UTC)

Malgranda problemo

Hieraŭ vespere mi prenis al mi la tempon, pruvi ke fakte Petr Tomasovski kaj CubeF estas unusama persono. Ili alterne agas tie ĉi, ofte estas nur 2 aŭ 3 minutoj inter la elsaluto de la unua kaj la ensaluto de la dua. Por tio mi esploris la horojn de la po 250 lastaj kontriboj per Excel. Do fakte PT persekutas min jam de tuta monato maskiĝanta malantaŭ la fasado de normala uzulo. Mi jam tre forte suspektis tion, kaj nun havas la statistikajn pruvojn.

Li postulis 50 referencojn de mi en mia membiografia paĝo kaj postulas plu eĉ pliajn. Li, en sia membiograifo, kiun li tuj malaktivigis, kiam mi malkovris ĝin, havas neniun. Eĉ Zamenhofo mem havas nur 7.

Aldone li sekvas mian ĉiun movon tie ĉi. Pro tio nun alia uzula nomo. Kion fari? --Nomis (diskuto) 08:59, 6 Jul. 2012 (UTC)

Konflikto inter administranto kaj uzantoj

Ni bezonas vian helpon por kontroli la gravan konflikton kiun okazas en la diskutejo, sur la paĝoj kaj en niaj diskutpaĝoj. Ĉi-matene, mi estis trompita de la sensenca ŝablono {{Fuŝa ŝablono}} kiu mi ricevis en mia diskutpaĝo kaj tiu de Pejno. Mi forigis la ŝablonon de la diskutpaĝoj kaj mi petis forigon ĉar ĝi atakas Pejnon. Jen helpo laste de Tlustulimu kun la protekto de la membiografio de Pejno, kiu okazis en la paĝo grandan redaktkonflikton. Bedaŭrinde, tio daŭrigas. Se ni ne havas helpon, mi timas ke Pejno estu forbarita. Help', Hilfe ! Ĉiuĵaŭde (Uzanto-paĝoDiskutpaĝoNouormand) 12:32, 8 Jul. 2012 (UTC)

La ŝablono atakas neniun. Ĝi estas modela ekzemplo pri tio, kion faras Pejno. Petr Tomasovsky (diskuto) 12:55, 8 Jul. 2012 (UTC)
Bonvolu fari la kverelojn, al kiuj mi ne volas enmiksiĝi, ĉar mi opinias ilin esti malnecesaj kaj superfluaj, sur viaj propropaj diskutejoj.DidiWeidmann (diskuto) 13:41, 8 Jul. 2012 (UTC)