Uzanto-Diskuto:Dima41/Kriterioj de enciklopedieco por artikoloj pri Esperanto-komunumo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Enciklopedieco[redakti fonton]

Dankon pro la laboro!

La nocio „enciklopedieco“ povas esti konsiderata de du flankoj: formo kaj menciindeco. Tiu ĉi paĝo priskribas la formon, tamen menciindecon pritraktas tre radikale (ĉio rilata al Esperanto). Se tio estus minimumaj kriterioj por menciindeco, nia Vikipedio povus esti superŝutita je mallongegaj artikoletoj pri ajna esperantisto. Des pli, ke vi skribis, ke Esperanto povas havi decidan rolon - do praktike la kriterion trapasus duono de homaro (jes, revo...). Kiam mi havos pli multan tempon mi aldonos miajn proponojn pri minimumaj menciindeco-kriterioj. --KuboF (diskuto) 16:35, 5 Jun. 2014 (UTC)