Uzanto-Diskuto:Eliovir

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Eliovir!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 17:32, 4. Jan 2009 (UTC)

Saluton.

Dankon pro traduko de teksto por la artikolo pri AGPL. Tamen mi devis malfari la aldonon.

Laŭ mia scio la sola diferenco inter AGPL kaj GPL estas la AGPL-a celo malebligi "malliberigon" ("fermon") de libera programo, konsistantan en ŝanĝo de la programo kaj nedono de la fontkodo/ŝanĝdatenoj al la uzantoj al kiuj oni disponigas nur la interfacon de la programo (do ne kopion de ĝi).

GPL postulas, ke oni donu aŭ promesu doni la fontkodon al ĉiu, al kiu oni donas kopion de la GPLa libera programo, sed se iu disponigas interfacon sed ne kopiojn, GPL ne devigas lin fari ion. AGPL ja devigas.

Krome, uzi plibonigitan (A)GPL-an programon private, disponigante ĝin al neniu, oni povas senkondiĉe.

Se vi efektive ĝuste tradukis la tekston el la franca artikolo, tiu teksto estas erara.

--AVRS 15:56, 24. Maj 2010 (UTC)

Respondo[redakti fonton]

Saluton AVRS,

Mi ja nur tradukis la franclingvan artikolon.

Mi tuj kontrolis la paĝon, ne estas tie diskuto pro la artikolo. Mi tute ne spertas pri AGPL, do ne povas teknike respondi al vi. Tiel mi traduku vian diskuton en tiu franclingva paĝo.

Eliovir 07:07, 26. Maj 2010 (UTC)